1931-1937: SEU SURVOJE AL INFERO
En "Esperanto en perspektivo" Ulrich Lins plendas: "Esplori la kialojn kaj detalojn de la stalinisma subpremado de LI montrighis senkompare pli komplike ol analizi persekutojn sub Hitler. Konsulteblaj dokumentoj chi-kaze estas minimumaj. Nek la soveta registaro, nek sovetaj esperantistoj publike ech konfesis la anatemon al Esperanto dum la periodo de "personkulto" - krom okazaj aludoj, ke la movado "longe stagnadis" au ke difinitaj personoj "tragike mortis"...
Pro kio tiom profunda silento, tiu ofendego al senkulpe pereintoj? Diktatoroj el fikcia romano de Orwell "1984" (malpermesita por legi en USSR) sloganis: "Kiu posedas la nuntempon, tiu disponas pri pasinto kaj pro tio al li apartenas ankau la futuro". Tiu estus tre naiva, kiu atendus, ke nunaj gvidantoj de USSR permesos paroli pri kruelaj jaroj, ja ili mem estas osto de osto de tiuj, kiuj igis la "holokauston", englutintan milionojn.
Naive sonis alvoko de konata brita komunisto Bill Keable rakonti almenau pri sorto de SEU-gvidantoj, forbushitaj kiel hundoj (lia esprimo). Prezidanto de Asocio de sovetaj esperantistoj ja publike respondis, ke "partio jam chion diris klare kaj pli paroli pri tio ne decas". Ghia vic-prezidanto S.Podkaminer levis la saman demandon en CK de partio kaj ekaudis: "Nenion diri. Kreo de ASE estas la plej bona respondo". Kaj al mi Podkaminer replikis: "Chu ni parolu pri nia dudeko de mortpafitaj, kiam oni prisilentas murdon de milionoj" (mi montris al li cititan parolon de Stalin, lau kiu, dum milito pereis nur 7 milionoj, ceteraj 13-15 en liaj koncentrejoj).
Do, neniu kuraghas prilumi la sangantan problemon, char pasinto en USSR povas chiam renversighi en futuron, kaj post iu 198... jaro reveni 1937 kun nova ekstermo ne nur por esperantistoj.
Interese, ke samideanoj akre sentas paralelojn inter agoj de Hitler kaj Stalin rilate ilin. Kiam mi lekciis pri historio de nia movado en Moskva E-klubo kaj venis tempo paroli pri krimoj de Hitler (lau publikigita en Hungario brila artikolo de U.Lins), la gvidantoj de ASE malkonsilis al mi jenon: "Por kio substreki?.. Tio vekos komparon, paralelojn". Chi-frazoj profunde vundis mian koron: hitleranoj ekstermis preskau tutan mian hebrean familion en Odeso.
Tiom forta nedeziro veki la estinton estas kauzita de komuna kulpo flanke de centmiloj. Sanga kruelmashino de Stalin laboris per diabla benzino, kies nomo estas: amasa denunco. Shanghighis roluloj sur historia podio, miloj post miloj kolone marshis inferen, tamen novaj miloj denuncis aliajn, centmilojn en avida strebo fruktuzi sur sango au timante pro propra vivo.
"Se mi ne denuncos, oni al mi ne fidos", - tiel diris al mi E-aktivulino, naskighinta en 1946. Do, tiu denunca malsano estas hereda kaj ankorau venenigas nian popolon. Se ne malkovri ghian mekanismon, ghi povas viglighi kaj kauzi novan masakron.
Kaj denove leganto (se li vidos chi-manuskripton) rajtas demandi: "Pri kiuj dokumentoj vi disponas?" Tiel ne faros nia samlandano, char arkivoj de NKVD, se ili ankorau ekzistas, trovighas sub sep sigeloj. Ech mortigoj che ni ofte ne estas dokumentitaj. Ne sufichas papero por registri 50 milionojn.
Tamen la denunco estis ankau publika. Rilate esperantistojn ghiaj spuroj konservighis surpaghe de la revuo "M.J.", gravurighis en memoro de la denuncitoj, kiuj post longjaraj turmentoj restis tamen vivaj. La lastaj nevolonte rakontadas pri sia sorto, char ankorau timas. Kaj ne nur ili. Unu mia konatulino, naskighinta en 1951, diras, ke oni batis per segho shian avon, tamen kapo ankorau doloras che shi.
Estis ankorau unu kauzo por prisilento. Ofte oferuloj suferis de siaj "parteigenosse", sampartianoj, kaj opinias tion kiel interna partia afero...
Jen pro kio mi verkas ne historion, kiu eble neniam estos verkita, sed retrospektivon. Mi prenis du konsulteblajn fontojn - SAT-librojn kun adresoj kaj "M.J.". Dum multaj jaroj mi vizitadis loghlokojn de denuncitoj tra la tuta nia vasta lando - helpis miaj jhurnalistaj oficvojaghoj - kaj audis de parencoj au amikoj de denuncitoj: "malaperis... pereis... ni ne scias".
Sur mia skribotablo kushas libro kun fotajhoj de pereintoj. E.Drezen, D.Snejhko, N.Nekrasov, E.Spiridovich, Varankin. Chiam povas eksoni pordofrapo, kaj oni likvidos kaj la manuskripton kaj la autoron. Tamen "Cindro de Klaas batas mian koron". Kaj mi skribas kaj ne forbruligas la paghojn "lau bona rusa tradicio"... En XIX-a jarcento poeto Nekrasov konfesis: "La tutan vivon mi tremis: jen venos al mi ghendarmo".
Drezen kun liaj dischiploj arde plenumis la sloganon de Lanti: "For la neutralismon!" kaj faris tion ruse. Unuj, kiel Jhavoronkov, Modenov, altranga oficisto che PTT-ministerio, eniris CK de SEU kaj pereis kune kun Drezen. Aliaj, kiel Valentinov, estis kompromititaj pro financaj aferoj kaj estis mortigitaj kiel simplaj krimuloj. Konservighis nur nemultaj neutraluloj - Sahharov, Obruchev kaj... kaj, preskau chiuj, kiuj tuj komprenis nekunigeblon inter Esperanto kaj komunismo kaj foriris el la movado.
Mi jam skribis, ke tuj post fondo de SEU, delegita servo de UEA, unu el plej vastaj en la mondo, estis en USSR likvidita kaj anstatauita per "rajtigitoj de SEU". UEA-anoj kaj simple neutraluloj farighas chiama machajho surpaghe de "M.J.". Tie figuras ankau eksterlandaj samideanoj ("esponajtingalo Baghy", "rumana-hungara popo Andreo Cseh"). Sed chefan lokon okupas sovetaj esperantistoj, ne alighintaj al SEU.
Pri kio oni akuzas ilin? Jen "M.J." N5, 1934: "Neutralismo sub fashista stelo"; "M.J." N2, 1932: oni atribuas al idistoj "kontaktojn kun fashistoj, char ili korespondadis kun landoj, kiel, ekz., Germanio (kie ankorau ech Hitler ne venkis). Do, unue SEU estas kontrau ajna nekontrolita de ghi (tamen ne per shtato), che ni, kiel diradis Rytjkov, oni "trarigardas chiujn pos^tajhojn" (kun supersigno kaj sen ghi) de korespondado.
Nu, eble tio okazis en furiozaj 30-aj? Revenu ni al pli kvietaj 20-aj, kie ankorau oni parolis pri internaciismo. Jen "Bulteno de SEU" (instrukcia eldonajho), N11-12, 1927. Denuncante, la revuo mencias adresaron el 500 "samideanoj" (citiloj de Drezen): profesoroj, doktoroj, inghenieroj, do, kiel oni diradis, "nefinbatitaj burghoj". Do, se denunci, do jam grandskale! En la listo - Vladimir Majnov, autoro de lernolibro, esperantisto de 1887 (!)-a jaro, A.Proger, konata eldonisto kaj unu el tri CK-anoj de SEU, elektita dum la III-a Tutruslanda kongreso, 1921.
Tamen la chefakuzito estis iu Levenzon. Nu, liaj krimoj estis grandaj. La denuncartikolo mencias, ke li eldonigis naivan bildkarton - servistino diras al kuracisto: "Iu vosta paciento volas al vi". Kaj malantau fenestro shvebas kometo.
"Pro kio Glavlit (cenzuro) rajtigis aperon de tiu bildkarto pri bienulo kaj lia domsklavino?" - fulmotondras la SEU-bulteno. Kaj char Levenzon, kiel multaj, estis shtata oficisto, kiu ie ricevadis neutralistajn E-eldonojn, ghi daurigas: "S-ro (ne kamarado jam! - A.Hh.) Levenzon ligighas kun hungaraj policistoj, italaj pastroj, kun putina "Heroldo" kaj aliaj neutralistaj fiuloj. Chu tio ne estas perfido al laborista klaso, al proleta registaro, de kiu Levenzon akiris postenon kiel financa agento". Chu komentoj bezonatas?
Mi vizitis parencojn de kompatinda Levenzon. Li pereis senspure post tiu denunco, dek jarojn antau 1937, kiam, lau komuna konvinko, chio komencighis.
Tiujare bazo por persekutoj estis Stalina tezo, ke klasa batalo pliakrighas kun proksimeco al venko de socialismo (kaj post ghi des pli), char ne finbatitaj anoj el malamikaj al laboristaro klasoj krueligas la reziston. Ni ne scias, chu chiuj idistoj apartenis same al malamikoj, tamen "M.J." N1, 1932, tiel disvolvas la diskuton kun ili: "Tio jam limas kun perfido... Vi tiras laboristojn surpagen al social-fashista revuo" (oni temas pri neutrala magazino de eksterlandaj idistoj). Konkludo - klaras. Efika "lingva batalo".
Kiel bone por Drezen, se lia eventuala viktimo havas almenau ian posedajhon, kiel, ekzemple, iu s-ano Sokolov, iama nobelo, kiu nun kulturas grandan kampon... 6 centojn da hektaro. "La malamiko de laborista klaso, for el SEU", - ordonas redakcio de "M.J." N4, 1933.
Kaj kion fari, se iu Bajhenov el Chita havas nenion? "M.J.", N6, 1932, lin (kaj aliajn) akuzas pri kalumnia kaj kontraurevolucia agado cele malfortigi proletaron. "Bienula kunkantato estu punota", - skribis "M.J." pri Bajhenov. Vizitinte Chita, mi konvinkighis, ke la alvoko atingis certajn orelojn.