EKSTERAJ FORTOJ VEKAS E-MOVADON EN USSR
La unua pusho venis el Urugvajo, 1954. Same tie, tute neatendite por cheestintaj sovetaj reprezentantoj, estis akceptita fama Montevideo-rezolucio favore al Esperanto. Embarasitaj sovetianoj sin detenis dum balotado. Tamen la rezolucio estis forta defio al al USSR, lando, kie E-movadon oni simple strangolis.
Inter sovetaj reprezentantoj en Urugvajo estis Vsevolod Stoletov, nuna prezidanto de la Pedagogia Akademio. Profesoro A.Zvorykin membris che la Uneska Universala Historio de Monda Kulturo kaj samtempe estis vicredaktoro por Soveta Enciklopedio, inter kies kunlaborantoj estis elstaraj esperantistoj N.F.Danovskij kaj Hhoves. Do, la rezolucio, kiel semo, atingis sian grundon: estis grandaj homoj por ghin atenti kaj vicaj fervoruloj por kulturi la unuan verdajhon.
Jam en 1954 tiama estro pri scienco en CK de KPSU, nuna akademiano V.A.Kirilin akceptis moskvajn esperantistojn E.A.Bokarev, I.V.Sergeev, K.M.Gusev, Volevich kaj diris al ili, ke kun Esperanto en nia lando estas malordo. Char esperantistoj tute ne preparighis al la renkonto - unu petis palacon por organizajho, alia - apartan presejon, Kirilin diris, ke li ne povas partopreni la disputon kaj ne levos la problemon. (Tiun informon mi akiris ne de cheestinto, sed de aktiva jam tiutempe esperantisto, do ghi ne estas tre fidinda)
Januare 1955 nokte E.A.Bokarev telefonis al S.N.Podkaminer en Leningradon, dirante, ke A.M.Rumjancev, fakestro de CK de KPSU, sin bazante sur indiko de ghia sekretario M.A.Suslov, parolis pri restarigo de E-movado en USSR, la lasta sekvis de de raporto de Stoletov pri Montevideo-rezolucio. Jen kiel tirighis la cheno de eventoj! Tion konfirmis al veninta Podkaminer chefreferento de Suslov iu Bazanov. Do, la informo fidindas.
Tiutempe CK de KPSU trovighis premita pro Esperanto kaj de ekstere kaj de interne. Grandan impreson faris alvoko de 85 kaj 20 chinaj sciencistoj uzi Esperanton, dum 43-a japana E-kongreso, 1956). Inundis poshton E-revuoj "Nuntempa Bulgario", "Pollando", "El popola Chinio", sendataj amase kaj senpage (pro kio, ekzemple, "Pollando" baldau bankrotighis).
Kiam esperantistoj vizitis en CK de KPSU instruktoron I.F.Protchenko, li montris al ili kelkajn milojn da binditaj leteroj, kies autoroj pledis pri LI. Grandan reehhon havis la Gogol-jubileo dum UK-40 en Bolonjo. La chefredaktoro de "Ogonjok", nuna sekretario por Verkista Unio A.V.Safronov publike esprimis sian miron, chu Gogol povas soni Esperante, tamen post scenigo de "Revizor" en Bolonjo, Safronov enrevue petis pardonon pro sia profanajho.
Jam 10.XI.55 multlingva revuo "Nova tempo" aperigis favoran al Esperanto artikolon de E.Hjuz.
En la lando funkciis tiel nomata "tundra poshto", kiu ligis pledantojn por Esperanto - ili disblovis sukcesojn, kontaktis kun eksterlando kaj kanonis cheforganojn kaj unuavice CK de KPSU. Jen pro kio ghi ne povis ne reehhi. Tamen ghia politiko rilate al E-movado chiam restadis negativa. Ili strebis bridi la movadon, enigi la riveron en fluejon, se ne eblas bari ghin per digo.
Partia politiko respegulighas en publikajhoj de ghiaj chefaj heroldoj. Jam en revuo "Kommunist", 1958, N11, politikisto B.G.Gafurov (tiam sekretario de CK de KPSU en Taghikio), sin bazante sur instruo de Lenin pri nepra kunfandigho de nacioj dum komunismo, atentis pri kreo de universala lingvo. Membro-korespondanto por Scienca Akademio M.D.Kammari aldonis, ke problemo solvighas per "uzo de principoj pri proleta internaciismo" (Vidu lian libron "De socialismo al komunismo", M., 1962, p.397). Tiun penson konkretigas grava sciencisto, profesoro A.A.Reformatskij en sia "Enkonduko al lingvoscio", M., 1967, p.524: "La vera LI kreighos historie nur surbaze de naturaj naciaj lingvpk, kio estos ligita kun estonta venko de socialismo en la tuta mondo..."
Tiel ligighas lingvaj problemoj kun politikaj. Do, al Esperanto oni rilatis kiel al surogato, char, lau ekzistantaj en USSR dogmoj, ne povas esti sola LI, kiun parolus kaj kapitalisma Okcidento, kaj socialisma Oriento. Jen kie radikighas chiuj malsukcesoj restarigi sovetian E-movadon kaj transformi ghin je integra parto de la movado tutmonda.