1926-1930. RILATOJ KUN SAT: DE AMIKECO GHIS BATALO
Kaj SAT kaj SEU estis revoluciaj organizajhoj. Ili deiris de sama starpunkto, ke nur revolucioj, kiujn Marks nomis "lokomotivoj, veturigantaj historion", povas alifari la tutmondon, fratigi popolojn kaj felichigi laboristaron. Ankorau Fjodor Dostojevskij malakceptis ajnan revolucion, char ghi naskas "grandan inkviziciiston", kaj revolcio, kiel dio Kronos, manghas proprajn idojn. Post paso de tempo, en 80-aj same tiele estas. Mia kunautoro pri scienca libro, soveta profesoro I.V.Bestujhev-Lada ankau venis al tiu konkludo, analizante grandan historian materialon. Tiujn konkludojn li ne povis publikigi en USSR kaj sciigis ilin al mi konfese. Jes, nur shanghoj en homaj animoj, en iliaj pensoj kapablas fari homaron felicha, sed ne revolucioj, chu rusa, chu china, finantaj per ekrego de alia klaso kaj genocido kontrau propra popolo... Tion sciis nek Lanti, nek Drezen. Ili erare apartigis siajn adeptojn disde komuna, neutrala E-movado, denove, kiel dum Ido-skismo, minacante al ekzisto de LI. Tamen kreajho de Zamenhof evidentighis solida kaj stabila kontrau plej fortaj historiaj shtormoj.
... E.Lanti venis al Moskvo auguste 1922, unu jaron post fondigho de SAT. Lin, komuniston, pelis tien sciigo, ke Komintern okupighas pri LI malfavore al Esperanto. Li strebis firmigi kontaktojn kun siaj klasaj kamaradoj. Liaj ideoj estis bonaj por gvidantoj de SEU, char sennaciismon ili komprenis kiel internaciismon plus LI; lia batalo kontrau naciismo - direktita al germanaj shovinistoj, fundamento por estonta fashismo, ech supertendenca karaktero de SAT akceptighis kiel nura politiko de unuighinta fronto inter gvidforto - komunistoj kaj aliaj, senpartiaj laboristoj.
En Moskvo Lanti estis varme akceptita per kolektivo de "Nova Epoko". Nekrasov, Demidjuk, Futerfas tuj anighis al SAR, dum E.Drezen farighis nur "aspiranta membro". Li strebis meti SAT, same kiel SEU, sub kontrolon de soveta kompartio, al li ne plachis liberpenseco de Lanti, kiu poste artikolis, ke ne chio al li, tamen, plachis en Rusujo. Drezen sentis sin altranga oficisto, reprezentanto de reganta partio, li ne komprenis, ke tute alia estos stato de modesta instruisto, membro de nereganta franca kompartio Lanti. Dum la IIIa SAT-kongreso en Kassel li deklaris, ke senpartia publiko ne jughu pri kamaradoj, kiuj plenumas certan mision. Do, li ne intervenas, kiel persono - tute kontraue al Lanti. Tamen en tiu periodo, kiam USSR, diplomatie ne agnoskita, trovighis en izolo, amikeco kun SAT estis sola rimedo al SEU montri al siaj mastroj, ke ghi plenumas gravan internacian rolon. Kaj same tiel la afero statis.
En tiuj mielaj jaroj soveta "Nova Epoko" transformighas al "Sennacieca Revuo". "Dokumentoj de Komunismo" kun enkonduko de sovetlanda prezidanto M.I.Kalinin akceptighas kiel komuna atingo de SEU kaj SAT. Lanti invitas al Parizo - konstante loghi kaj ofice, salajrata de SAT, sovetajn kamaradojn N.Nekrasov kaj G.Demidjuk. Ili rifuzas - venos Bartelmess, tamen ke tiu invito estis ebla, montras preskau plenan konkordon inter Drezen kaj SEU-anoj. "Historio de SAT" agnoskas, ke "fakte en tiu epoko la komunistoj estis la plej viglaj kaj agemaj kunlaborantoj al SAT".
Tiu kunlaboro atingis sian apogeon dum la VI-a SAT-kongreso en Leningrado, 1926. Ghin alighis 684 homoj el 23 landoj, venis 400 el 14, inter ili 140 eksterlandanoj (inkluzive 65 el Germanio, de kie ili venis per unu granda shipo).
Rigardu ni la podion de fama arangho. Sur sceno estas Drezen, Bennautz (Berlino), Mark Starr (Londono), Norbert Bartelmess, Lerhhner (Germanio - ambau), Podkaminer, Demidjuk, Nekrasov. La lasta legas gratulvortojn nome de protektanto por la kongreso narkomo A.V.Lunacharskij pri obstinaj faktoj, kiuj pruvas proksimecon inter idealoj de komunismo kaj tiuj de esperantismo. Je nomo de la Scienca Akademio kunvenon salutas akademiano A.Fersman, kies libro aperis en E-traduko. Otto Bassler transdonas rughan standardon al E-armeanoj el Smolensk, Irkutsk pere de Esperanto fratighas kun Essen, Essen - kun Minsk. Senlima festo en luksa Taura palaco, donaco de carino Ekaterina al sia favoritulo Potjomkin, ech ne unu nubo sur firmamento. Chu vere?
"Historio de SAT" rimarkas: "Ja neniu membro de Ekzekutiva Komisiono el Parizo cheestis: nur k-do Lerhhner, la administranto en Lejpcigo, reprezentis la estraron". Pro kio forestis la fondinto de SAT E.Lanti?
Demidjuk jene solvis la enigmon: "En Lejpcigo, 1929, Lanti konfesis al mi, ke li ne plu partianas. Kiam li eksighis, mi ne scias, eble antau 1926". Do, chu nepartiano riskis veni al la festo? Jes, riskis, nur mi volas malkashi sekreton, eble, nekonatan al novaj esperantistoj: ne chiuj el 140 eksterlandanoj, venintaj al SAT-kongreso, revenis hejmen. Kelkaj el ili mortis en sovetaj prizonoj.
Chu sciis tion konata poeto Mihhail Isakovskij, kiam li Esperante prikantis la forvojaghantojn:
Vi revenas nun al viaj landoj.
Tie, vin kashante de fashistoj,
Vi respondos veron al demandoj,
Kiujn al vi faros laboristoj.Do, ne nur de fashistoj devis sin kashi kongresanoj? Kaj chu povis ili rakonti veron pri siaj enigme malaperintaj kamaradoj?
Tiun fakton komentis al mi S.N.Podkaminer, la 16.2.81 en Leningrado: "Jam antau la kongreso samideanoj el fashistaj landoj kiel Litovio, Bulgario sciigis, ke de tiuj landoj kelkaj kongresanoj venos por spioni. Ni avertis NKVD".
Eble tion antauvidis E.Lanti, kies artikolo "Tri semajnoj en Rusujo" ne plachis al SEU-gvidantoj, kaj ne venis al Leningrado. Chu ne uzos ili lian venon por forbuchi lin dum la festo, sendube, kiel "spionon".
Inter Lanti-anoj kaj Drezen-anoj jam tiutempe estis netransirebla abismo. La unua kredis, ke "ni chiuj, pli-malpli konscie, estas unue esperantistoj kaj nur due - partianoj". Por li partieco estis kiel shangha hauto por serpento - komence anarhhiisto, poste komunisto, fine senpartiano - li povis libere vivi en libera mondo. Por Drezen partia bileto estis rajto vivi kaj gvidi SEU-n. Kiam en 1925 dum unu el partiaj purigoj li perdis provizore sian partiecon, SEU-n ekgvidis iu partia fripono, neesperantisto Jakovlev kaj tiom vundis la organizajhon, ke dum la II-a SEU-kongreso oni decidis pli bone tute ne havi prezidanton. Feliche Drezen repartianighis kaj revenis al gvido.
Invitinte au Nekrasov au Demidjuk por SAT-laboro en Parizon, do, fakte, elmigri, Lanti, kosmopolito kaj mondvojaghanto, montris, ke li profunde ne konis tiujn kamaradojn. Li ne komprenis, kiel forte tiuj rusoj ligighas al sia patrolando, al revolucio, kiu poste ilin englutis. Por SEU-gvidantoj, kvankam ne chiuj ili estis komunistoj, partia ideo, ofte shanghighanta, estis super chio. Ili pensis: "Pli bone erari kun propra popolo (ili identigas ghin kun partio) ol esti prava kun la fremda".
Pri tio parolis E.Drezen dum la VIII-a SAT-kongreso en Gotenburgo, 1928, kien li, la unuan fojon en historio, venigis tutan futbalan teamon de siaj anoj: "Mi povas diri tute klare: ni en Sovetio havas diktaturon laboristan; tiel longe kiel SAT-movado helpas al pliklerigo de nia laboristaro, ni partoprenos en SAT. Eble povas veni momento, kiam ni estos devigitaj foriri el SAT, au el SAT foriros chiuj alitendencanoj. Sed tio povas okazi nur, kiam shanghighos la cirkonstancoj..."
Do dirite nedusence. Ni ne povas tro kredi pri helpo de SAT al "pliklerigo de laboristaro". Tion multmila SEU kapablis fari mem. Tute alia afero pri forigo de alitendencanoj el SAT. Tempo por tio venis kiam sovetaj gvidantoj, tute seniluziighinte pri baldaua monda revolucio, komencis konstrui socialismon en sia lando per kolhhozigo kaj industriigo - surlime de 20-aj kaj 30-aj jaroj.. Same al tio datighas skismo kun SAT.
Kauzoj de tiu evento estis multaj. Oni disdividu ilin je materiaj kaj ideaj, tamen intime ligitaj. Ghis 1926 Ruslando estis pagipova lando. Tiujare ministro de financoj malpermesis ekspedi po 50 dolaroj pro unu homo, kaj SEU devis alimaniere pripagi siajn shuldojn al SAT. SEU disvolvis eldonan agadon, aperis "Eugeno Onegin" de Pushkin en traduko de Nekrasov, "Shtato kaj revolucio" de Lenin, "Etiko" de Kropotkin. Tamen libroj portis ideojn, ne chiam taugajn kaj por Oriento, kaj por Okcidento. Plio: Lanti petis limigi E-eldonojn en USSR, por ke oni eldonu ruse. SEU ne havis per kio repagi la SAT-publikajhojn.
Nun pri idea flanko. Drezen ne povis limigi SEU-eldonadon nur en la rusa, aliel - kiel propagandi komunismon eksterlande? Krom tio SEU uzis E-librojn kun falsaj kovriloj, kie kashighis malpermesita en Okcidento propagando. Podkaminer rememoras, kiel kuirlibroj, sendataj el Nederlando al Japanio, enhavis politikajn foliojn, kaj Demidjuk - kiel oni uzis "Eugenon Onegin" kiel chifron por korespondado. Tio plioftighis jam post la skismo kaj nasko de IPE kun ghia eldonejo EKRELO, kie sur titolo de libroj, emiitaj en Moskvo, estis skribite: "Lejpcig".*)
Postsekvoj de skismo SAT-SEU estas konataj: eksigo de SEU-gvidantoj ("Unuavice oni eksigis min", - morne rememoras la unua amiko de SAT Demidjuk), ruinigo de komposto pri "Problemo de Mondlingvo" de Drezen en Parizo, akuzo pri "shtelo de mono" al SEU, ktp. Mi volas substreki, ke batalis ne vicaj anoj, sed chefoj de du organizajhoj. Ankorau la "batalkongreso" en Amsterdam, 1931, proklamis: "resti preta kiel antaue batali por malebligi ke kapitalistaj landoj ataku Sovetion kaj malebligu, ke la nuna grandioza kaj chiel subteninda provo pri konstruado de socialismo sur unu sesono de la tero estu sukcesa".
Mi komprenas la noblan naivecon: multon en tiu tempo oni ankorau ne sciis pri Soveta Unio. Chu vere socialismo konstruighis en USSR? Tiel titolighis libro de Lanti kaj Ivon tiutempe. Similajn dubojn elbushigis soveta gvidanto en 50-aj V.M.Molotov, baldau eksigita.
Respondo al tiu demando trovighas ekster problemaro de la verko. Mi volas prilumi, pro kio Lantismo ne estis akceptebla en USSR. Chefa malamiko de Lanti, kiun li senchese atakis, estis naciismo. Li eldiradis utopian opinion pri baldaua formorto de naciaj lingvoj kaj nebezonon por kolonioj sendependighi, char tio plifortikigus naciismon.
En 20-aj sovetaj gvidantoj ankau batalis kontrau naciismo, unuavice - la rusa, char ghi estis fundamento por iama Rusujo, "prizono de popoloj". Rusa naciismo estas intime ligita kun ortodoksa religio, kiun oni ruinigis unuavice. Por havi kontrausharghonm shtato hardigis aliajn naciojn, flegis iliajn dialektojn, levante ilin al nivelo de naciaj lingvoj. En tiuj cirkonstancoj USSR akceptis Lanti'an sennaciismon, sed ne tezon pri formorto de naciaj lingvoj. Des pli ne estis akceptebla slogano pri malliberigo de kolonioj, char subtenante naciistajn movadojn, USSR, tiam izolita, sola socialisma lando, strebis malfortikigi sian malamikon - imperiismon.
Jen pro kio ideoj de SAT kaj tiuj de Lanti estis malakceptitaj. Oni ech akuzos Lanti kiel "social-fashiston", nun iamaj SEU-gvidantoj opinias tion troigo. Tamen al ili shajnas eraro konduto de Lanti, kiu, skismante kun SEU, forigis el SAT pli ol duonon de siaj membroj. Ili opinias, ke li, finance apogata de esperantistoj, kiuj ebligis al SAT eldoni Plenan Vortaron de Esperanto, devis sub ilia premo shanghi siajn politikajn konvinkojn. Chu estis tiel, ekscii en USSR ne eblas.
IPE - Internacio de Proletaj Esperantistoj - naskighinta post la skismo, 1932, estis nelongdaura kreskajho. En 1933 en Germanio venkis fashismo, dispelante chiujn proletajn organizajhojn. En USSR furiozis jughprocesoj - Prompartio k.a. Poste, en 1934, mortigo de partigvidanto Kirovm aresto de preskau tuta XVII-a parti-kongreso. SEU-gvidantoj ech ne rajtis ellandighi kaj ne povis persone vizitadi IPE-aranghojn. Aperas en Moskvo ne longduraj E-gazetoj "Internaciisto", "Sur posteno". Ankorau en 1930 45 sovetaj SAT-anoj alighis al la X-a kongreso en Londono. Neniu venis. Neniu povis veni. Simpla aparteno al SAT estis preteksto por ke homo estu arestita. Proksimighas malluma tempo.
*) Kredo, ke EKRELO estis internacia eldonejo, estas tiom forta, ke jam en 1980 GDR-a "Der Esperantist" skribis, ke ghin gvidis Walter Kampfard. Tion neas Demidjuk.