AU ESPERANTO, AU... AU...?
Tamen ech tiu trueto - agnoski Esperanton kiel privatan aferon, ne starigi barojn ktp - ebligis tiom disvastigi la E-movadon en USSR dum 20-30-aj, ke ech la popolkomisaro Lunacharskij devis agnoski: "Faktoj estas ajhoj obstinaj, kaj faktoj pledas por Esperanto. Tiu chi movado disvastighas kun nevenkebla potenco kaj farighas unu el la plej seriozaj fenomenoj de la moderna socia vivo". Jene!
Lunacharskij substrekis, ke esperantistoj sentas sian identecon kun idealoj de komunismo, kaj ech opaj komunistaj organizajhoj akceptas esperantismon.
La lasto timigis tiamajn gvidantojn de la shtato, char vere tiuj du ideoj estas kunigeblaj. Do, kreskighis ideo - kunpushigi internaciismon kaj shovinismon, favore al la lasta. Ke tio estis reala, montras unu el artikoloj en ruslingva revuo "Mejhdunarodnyj jazyk" N2-3, 1934 sub kicha titolo: "Au esperantigo au ukrainigo" - intervena parolo de tiama klerigministro de Ukrajno Skrypnik. En 1937 li estis mortpafita pro naciismo, en 50-aj repravigita (kun la ideoj au sen?). Tamen en 1930 per lia busho parolis mem la Partio.
Elpashante la 30.V.1930 en Stalino (nuna Doneck) Skrypnik alte taksas rolon de E: "Estas klare, ke amaso de informoj disvastighas ekstere pere de ukrajnaj E-gazetoj. Eksterlande oni ne multe scias la ukrainan, des pli legadas jhurnalojn en ghi... Esperanto havas sian rolon, kvankam mi ne povas nomi min ghia entuziasto... Mi salutas disvolvon de amatora E-movado..."
Restadis problemo: kiu disvastigos la kulturajn atingojn, se ghi, la lingvo vegetos en rondetoj. E - en lernejon, tion oni atendis de Skrypnik. Sed same tiun vojon li, ministro por lernejoj, baris: "Urbo Stalin ukrainighas... Kaj en rusaj lernejoj oni ne studas la ukrainan, tamen en ukrainaj - kaj la rusan, kaj aldone - E (enkondukighis memvole? chu?)... Mi klarigas: Narkompros malpermesas la urban iniciaton... Se ni devus elekti, kion enigi, do ne Esperanton, sed politeknikajn studojn. Kiu pensas aliel... tiu estas senmaska reakciulo, kontrau tiu ni devas batali".
Sorto de esperantistoj en 1937 klarigas, kion oni faru kun la "senmaskituloj". Tamen revenu ni al 1930, kiam mem narkomo ne estis ankorau murdita kaj akuzis aliajn murdotojn: "Via esperantigo direktighas kontrau ukrainigo, Esperantigo estas la lasta (sic!) deziro flanke de etburghoj eviti neeviteblan ukrainigon... Tamen, karaj kamaradoj, permesu tion al vi ne permesi!"
Do, Esperanto bremsas kaj ukrainigon, kaj politeknigon... kaj... kaj - tiu listo ne havas che ni finon. Nun oni pli ofte nomas aliajn kauzojn: rivalas kun la rusa, malhelpas studi la fremdajn (malgrau ke la shtato timas pri efika ellerno de la lastaj, por ke lernintoj ne audu eksterlandan radion).
Ni ne imagu, ke Skrypnik estis naiva. Ne pri ukraina lingvo pensis li. Lin nauzigis Esperanto, char li, kiel ajna shovinisto, ne povis pardoni al la mondo, ke ghi ne akceptis en rolo de LI lian gepatran lingvon. Sennacia kulturo estas reakcia... kaj kontrau ghi ni devas batali", - diris Skrypnik. Kaj en kapoj de liaj auskultantoj restis liaj lastaj vortoj: "Batalu kontrau Esperanto. Ruinigu internaciismon (li diris: sennaciismon)". Kaj ili agis kun blinda fervoro.
Nu, ni finu pri Skrypnik. Lin kondamnis kaj anstatauis Postyshev, kiu ankau ne favoris al LI. Poste ankau la lasta estis murdita. Listo de krimoj estas senfina. Homoj foriris, tamen restis, ja, "senmorta" CK de partio. Kaj kion opiniis "kolektiva cerbo" de la partio? Pri tio en "Mejhdunarodnyj jazyk", 1932, N2, p.62 skribis altranga oficisto Baranovsky: "CK de partio opinias jene: char la movado ekzistas kaj diserigi ghin neeblas (chu vere? ja restintis ankorau kvin jaroj antau la 1937 - A.Hh.); ghi ne estas kontraurevolucia, tamen ne helpas plenumi mastrumajn planojn. CK de komsomolo estas kontrau Esperanto, - kaj li plendas: - Fermi ghin (la movadon) oni ne povas, do ni devas ghin utiligi, sed ne subteni".
Jen hipokrita formulo, lau kiu oni agis en 20-30-aj. SEU protestis kontrau la vortoj. CK neglekte silentis, kaj silento estas konsento. Des pli, ke en privataj paroloj, kiel rememoras veteranoj, CK-anoj pli negative kaj draste pritaksis la movadon.
Inter Esperanto kaj komunismo situas netrairebla abismo. Tuta agado de SEU estis strebo konstrui ponton super ghi. Ili, gvidantoj de la organizajho, ne sukcesis, char malkonsentis kaj la partio kaj la shtato.
"Eluzi, tamen ne subteni" - sub tiu slogano okazis kreo de SEU.
Nekrasov kaj Demidjuk, starantaj sur platformo de Soveta potenco, ankau estis por ili "siaj", sed eblaj rivaloj, char ili uzis E-revuojn de SAT en Ruslando. Do, al prizono ilin.
Faterfus same ne estis tute fremda al Drezen. Same li proponis al Demidjuk traduki "La shtato kaj revolucio" de Lenin. Futerfas'on trafis kruela sorto. Denuncita ankorau en 20-aj, li estis arestita kaj mortpafita (la dokumenton pri tio vidis Demidjuk), char ech en prizono propagandis siajn "dangherajn opiniojn". Jen unu el postsekvoj de pasiaj debatoj dum E-kongresoj.
Plej ruze Drezen rilatis al neutraluloj. La plej saghaj, kiel Sahharov kaj S.Obruchev, kies revuo "La Ondo de Esperanto" plu ne aperadis, tuj foriris el la movado (S.Obruchev, poste membro de Scienca Akademio, en 1958 gvidis Leningradan E-klubon). Aliaj, kiel Jhavoronkov kaj Modenov, kunlaboris kun Drezen kaj pereis kune kun li en 1937-38. Triaj, kiel Valentinov, estis kompromititaj.
Tuj post la kongreso estis likvidita delegitara servo de UEA kaj anstatauigita per "rajtigitoj de SEU". UEA-anoj kaj simple neutralistoj farighas chiama machajho surpaghe de "M.J.", kie figuras "esponajtingalo Baghy", rumana-hungara popo (pastro) A.Cheh" - pri tio mi ankorau rakontos.
Supredirita tute ne signifis, ke linio de Drezen estis vaste adoptita ech en SEU. Ghia junulargvidanto skribas en sia "Deklaracio" (Vitebsk, 1922) pri slogano "Esperanto - LI de proletaro": "Tiel diri - nur enorme kripligi la tutecon de la ideo pri LI. La buroo agnoskas Esperanton kiel posedajhon de la tuta homaro... En futuro nepre regos sur Tero Amo kaj Vero, tiu paradizo, pri kiu revis Zamenhof".
Mi ne dubas, ke tiuj vortoj estis proksimaj al koro de Drezen. Tamen "noblesse oblige". Li devis diktatori favore al komunisma ideo, aliel SEU ne ekzistus.
SEU konstruighis lau modelo de kompartio, kiu, lau Lenin, komencighu per kreo de partia gazeto (kiel, ekz., "Iskra" por soveta kompartio). Tiun skemon sekvis Drezen. Char post 1918 jam al chiu presorgano devis doni ekzistrajton Glavlit, Drezen, kiu, lau aserto de Demidjuk, mem havis rajton de cenzuristo (membro de Glavlit), fermis chiujn E-revuojn en USSR kaj en 1922 komencis eldoni "Bultenon de CK SEU", kiu en 1924 transformighis al "Soveta Esperantisto" kun aldono "E. hejme", kaj de 1925 aperis pli amasa gazeto "Mejhdunarodnyj jazyk". Paralele aperis, jam kiel organo de SEU, "Nova Epoko".
Ankorau en 1932 Drezen riprochis, ke la lasta revuo orientighis je NEP (Nova Ekonomia Politiko, kiu donis certan liberecon al privataj entreprenoj). Nekrasov respondis en "M.J." N11-12, 1932, ke "Nova Epoko" ne ignoris SEU'n, tamen provizore kun ghi koliziis, kaj kondichon de NEP ghi nur utiligis.
La lasta rimarko estas multsignifa. Tempo de SEU, 1921-1937, plene koincidas kun tiu de NEP, kiu estis aboliciita post akcepto de konstitucio, 1936. Chu hazarde estas tio? B.Breslau, malnova CK-ano de SEU, skribis, ke SEU estis registrita kiel privata entrepreno fine de 1922, kiam aperis leghoj de NEP. Por bridi ghian agadon, SEU-n registris du narkomatoj (ministrioj) - tiu de justico kaj tiu de internaj aferoj, fama NKVD - la 14n de junio, 1922. Tiel, restinte sen subteno de la shtato, inkluzive financa, ghi plene trafis sub ghian gvidon.
Tamen NEP-legharo donis al SEU liberecon, kvankam ne plenan, en plej chefa sfero de ghia agado - eldona, kiun neniam plu spertis esperantistoj en USSSR post venko de socialismo kaj chesigo au nuligo de NEP. Demidjuk, la chefa SEU-eldonisto, rememoras, kiel li prezentas novan manuskripton al kompostisto, kaj tiu, ekvidinte cenzuran permeson, simple kalkulas literojn kaj diras kiom kostos presota libro. Presejo donadis al SEU krediton, kaj ili baldau forportis jam pretan varon por vendi al magazeno "Novaja derevnja", kie oficis esperantisto Lidin. Enviinde por 1981, kiam kreita en 1979 ASE eldonis ech ne unu libron.
Ekzistis ankorau unu vojo por eldoni (audu, audu) la tutajhon... eksterlande. Antau 1921 chiu sovetiano rajtis sendadi tien 50 dolarojn po jare (nia lando estis malricha, tamen pagipova). La mono validis precipe en Germanio, kie loka valuto inflaciis... Multajn librojn SEU eldonadis en Lejpcigo, germanaj presistoj estas ja famaj. Solan kondichon starigis nia registaro: la libroj estu prosovetaj. SEU tion plenumis kaj agis konkorde al leghoj.
En 1923, en Moskvo, Domo de eksaj bagnuloj, str.Voroncovo Pole, okazis la 1-a SEU-kongreso. Ghi ne estis tro reprezenta, la lando vivis malriche, kaj David Armand, mortinta profesoro, rememoras, kiel orfejo sendis lin al la kunveno kaj vestajhon oni kolektis de multaj homoj.
Pli sukcesa estis la 2-a kongreso, 1925, kiun partoprenis kaj eksterlandanoj kaj pioniroj de E kiel Evstifeev. Drezen rimarkis, ke "por komunisto Esperanto estas bagatela afero" ("Sov.esp." N9-10, 1925, p.9) kaj "rilato de la partio al Esperanto ne estis pli bona ol indiferenta" (p.10), tamen li penis agordi E kun komunismo. Li notis, ke SEU en 1923 kunigis nue 2300 membrojn, en 1925 - 3500 kaj planatas - 10000.
Drezen volis revenigi (aligi) al SEU - Zilberfarb (poste profesoro), Futerfas, tamen tio estis "vocho de krianto en dezerto". Multaj esperantistoj komprenis, kien kondukis ilin linio de Drezen. Koslakov ech legis liston de opozicio, tamen malsukcesis.
Do, SEU komencis sian laboron. Estante, tamen, ido de NEP, ghi ne povis travivi la epokon post-NEPan kaj sufokighis en atmosfero post venko de socialismo. Tamen tio okazis poste.