ZAMENHOFA PROVERBARO (7)

P

Paca silento, ke ne blovas ech vento.
Paco al lia cindro!
Pafi - maltrafi.
Pagas maljunaj jaroj por junaj eraroj.
Pagas ne richulo, pagas kulpulo.
Pagi por fremda festeno.
Pagi sen partopreno por fremda festeno.
Pago de shuldanto estas bona en chiu kvanto.
Pagos lupo por la shafo.
Palpi al iu la pulson.
Pano bushon ne serchas.
Pano estas alportita, korbo estu forjhetita.
Pardonemeco superas justecon.
Parenc' al parenco ne malhelpas intence.
Parenco per Adamo.
Parolanto semas, audanto rikoltas.
Paroli dolche en la orelon.
Paroli per vortoj kovritaj.
Paroli sensencajhon.
Parolo anghela, sed penso pri shtelo.
Parolo estas arghento, oron similas silento.
Paroloj kaj faroj estas malsamaj aferoj.
Pasero sperta estas lerta.
Pasero sperta ne bezonas averton.
Pasinta doloro for el memoro.
Pastro shafon ne prenas, ghi hejmen revenas.
Pastro vivas de preghoj, advokato de leghoj.
Pastron nutras preghejo.
Patroj avaras, infanoj malshparas.
Pecon detranchitan al la pano ne regluu.
Pekas junuloj kaj pekas maljunuloj.
Peke akirita ne estas profita.
Pekinto pentas, kolero silentas.
Peko kaj eraro estas ecoj de l' homaro.
Peko malnova perdas pekecon.
Pekon serchi oni ne bezonas.
Peli tagojn sen afero de mateno al vespero.
Pelis pavon, falis kavon.
Pelu mizeron tra l' pordo, ghi revenos tra l' fenestro.
Pendonto ne dronos.
Pensoj iras trans limo sen pago kaj timo.
Per bezono venas mono.
Per eraro ne pravighas la faro.
Per insulto kaj kolero ne klarighas afero.
Per kio la veto?
Per la kapo malsupren.
Per lango ni flatas, per mano batas.
Per lerta admono alfluas la mono.
Per mezuro kaj peso akirighas sukceso.
Per mono ech silento farighas elokvento.
Per mono, ne per mano punu vilaghanon.
Per oreloj, ne per okuloj, edzinon elektu.
Per pacienco kaj fervoro sukcesas chiu laboro.
Per pacienco venas scienco.
Per paroloj li bruas, tutan urbon detruas.
Per promesoj estas pavimita la infero.
Per tro multa varto malbonighas la farto.
Per unu shtono oni du jhetojn ne faras.
Per vorto ghentila chio estas facila.
Perdighas per pruntedono amiko kaj mono.
Perdi la kandelon el la kapo.
Perdi la kuraghon.
Perdi la saghon.
Perdinta la kapon pri haroj ne ploras.
Pereis shafino, pereu ankau la shafido.
Perforta amo estas plej forta malamo.
Peto de barono estas ordono.
Peto kaj demando kondukas tra l' tuta lando.
Petolado sen mezuro ne kondukas al plezuro.
Petolu, dibochu, sed poste sorton ne riprochu.
Petro kornojn tenas, Paulo lakton prenas.
Petro parolas sen direkto, sed Paulo konjektu.
Petro rifuzas, Paulo ekuzas.
Petron kruro doloras, Karolo ne lamas.
Piaj deziroj.
Piedo ne atentis, kapo eksentis.
Piki al iu la vundan lokon.
Plej bona gvidilo estas la lango.
Plej bona kuracisto estas la tempo.
Plej bone ridas, kiu laste ridas.
Plej certa laboro - laboro per oro.
Plej danghera malsano estas manko de sagho.
Plej facile promeso rimighas kun forgeso.
Plej granda potenco kushas en la komenco.
Plej juna katido musojn jam pelas.
Plej kruela estas redono por farita bono.
Plej kuirita kampulo chiam restos krudulo.
Plej sagha maljunulo ne estas tro sagha.
Plena estas la infero de promesitaj aferoj.
Plena glaso da vino, sed kun guto da veneno.
Plena kaso shteliston altiras.
Plena sako chiun mastron al vi klinos.
Plena stomako laudas la faston.
Plenblovi la lipojn.
Plendoj stomakon ne plenigas.
Plenumighis la tasko per granda fiasko.
Plenumita via ofico, nun pasis via vico!
Pli allogas kulero da mielo, ol da vinagro barelo.
Pli bona amiko intima, ol parenco malproksima.
Pli bona apude najbaro, ol frato post arbaro.
Pli bona brancho sennuksa, ol kagho plej luksa.
Pli bona chifona vesto, ol richeco kaj malhonesto.
Pli bona estas gajno malgranda, ol granda malgajno.
Pli bona estas io, ol nenio.
Pli bona - estas malamiko de bona.
Pli bona estas malgranda "jen prenu" ol granda "morgau venu".
Pli bona estas paco felicha ol havo plej richa.
Pli bona estas sagha malamiko, ol malsagha amiko.
Pli bona estas virto sen oro, ol oro sen honoro.
Pli bona estas vorto afabla, ol kuko agrabla.
Pli bona homo sen mono, ol mono sen homo.
Pli bona io, ol nenio.
Pli bona pano sen butero, ol dolcha kuko sen libero.
Pli bona pura konscienco, ol malpura potenco.
Pli bona sprito estas silento.
Pli bona virto sen oro, ol oro sen honoro.
Pli bone estas enviigi, ol kompatigi.
Pli bone estas havon fordoni, ol kun homoj malpaci.
Pli bone estas reiri, ol perdi la vojon.
Pli bone estas sensale, ol tro sale.
Pli bone estas shviti, ol tremi.
Pli bone fleksighi, ol rompighi.
Pli bone malfrue, ol neniam.
Pli bone malmulte gajni, ol multe perdi.
Pli bone ne fari, ol erari.
Pli bone ne sali, ol sali tro multe.
Pli da bruo, ol da faro.
Pli da havo, pli da klopodoj.
Pli da infanoj, pli da beno.
Pli da infanoj, pli da manoj.
Pli da mono, pli da zorgo.
Pli da okuloj, pli da certeco.
Pli efike ol bato pelas malsato.
Pli facile estas eviti ol spiti.
Pli facile estas malbonon eviti, ol korekti.
Pli facile estas multon elspezi, ol malmulton enspezi.
Pli facile estas ne iri, ol tro malfrue reiri.
Pli facile estas perdi vilaghon, ol akiri domon.
Pli facile estas regi ol agi.
Pli facile estas vilaghon perdi, ol domon akiri.
Pli felicha estas donanto ol prenanto.
Pli felicha estas martelo insultata, ol amboso kompatata.
Pli felicha sinjoro sen havo, ol richulo sed sklavo.
Pli helpas guto da felicho, ol barelo da sagho.
Pli kara estas kapo ol chapo.
Pli kara kapo ol chapo.
Pli kostas la sako, ol la tuta pako.
Pli tiras virina haro, ol chevala paro.
Pli valoras faro nenia, ol faro malbona.
Pli valoras interkonsento, ol jugha dokumento.
Pli valoras konkorda ovo, ol malkonkorda bovo.
Pli valoras kontenta spirito, ol granda profito.
Pli valoras malgranda reganto, ol granda servanto.
Pli valoras paco malbona, ol malpaco plej bona.
Pli valoras propra chemizo ol fremda plena valizo.
Pli valoras senlaboreco, ol sensenca laboremeco.
Pli valoras tuj ovo, ol poste bovo.
Pli valoras vinagro donacita, ol vino achetita.
Pli zorgas unu patrino pri dek infanoj, ol dek infanoj pri unu
patrino.
Plibono estas malamiko de bono.
Ploranton ni evitas, ridanton ni imitas.
Plumo ne sentas, papero silentas.
Pluvo en aprilo - por la tero utilo.
Popola kutimo havas valoron de legho.
Popolo diras, Dio diras.
Por amiko intima ne ekzistas vojo malproksima.
Por amiko komplezo neniam estas tro peza.
Por chiu afero estas horo.
Por chiu ago venos la tempo de pago.
Por chiu plezuro devas esti mezuro.
Por ebriulo ne ekzistas danghero.
Por fremda koro ne ekzistas esploro.
Por gasto ne petita mankas kulero.
Por glate mensogi, oni spriton bezonas.
Por honoro ni dankas, se mangh' al ni mankas.
Por hundon dronigi, oni nomas ghin rabia.
Por kapti ezokon, bongustigu la hokon.
Por la mono pastra pregho, por la mono romp' de legho.
Por li ech la mugho ne estas sen felo.
Por longa malsano kurac' estas vana.
Por malfrua gasto restas nur osto.
Por malsaghulo bastono - por saghulo leciono.
Por malsanulo forto, por kokido la morto.
Por mia mono mi ankau estas barono.
Por mushon mortigi, oni pafilegon ne uzas.
Por nenio oni faras nenion.
Por Paulo sperto - por Petro averto.
Por paro amanta chiu loketo sufichas.
Por parolo delira ne ekzistas rediro.
Por patrino ne ekzistas infano malbela.
Por peko senkonscia puno nenia.
Por pendigi shteliston, antaue lin kaptu.
Por pot' argila poto fera estas najbaro danghera.
Por regna speso ne ekzistas forgeso.
Por richulo fasto - por malrichulo festo.
Por saghulo sufichas aludo.
Por shafo tondita Dio venton moderigas.
Por shafon formanghi, lupo trovos pretekston.
Por sia oro chiu estas sinjoro.
Por sperto kaj lerno ne sufichas eterno.
Por unu - festeno, por alia - chagreno.
Por vendisto mensogo estas necesa apogo.
Por via bono vin regalas bastono.
Por virta orelo ne dangheras vorto malbela.
Post alkutimigho doloras disigho.
Post brua vento subita silento.
Post dolcha vino restas acida vinagro.
Post domagho venas sagho.
Post dorma trankvilo venas bona konsilo.
Post kolero venas favoro.
Post konfeso venas forgeso.
Post la batalo pregho ne helpas.
Post la falo oni farighas singarda.
Post la fasto venas festo.
Post la fino de l' batalo estas multe da kuraghuloj.
Post mia malapero renversighu la tero.
Post morto kuracilo jam estas sen utilo.
Post nokta ripozo helpas la muzo.
Post sufero venas prospero.
Post vetero malbela lumas suno plej hela.
Postulo ne pretendas, rifuzo ne ofendas.
Poton taksu lau sono, sinjoron lau tono.
Prave li ricevas.
Prave punite laumerite.
Preghejo proksima, sed Dio malproksima.
Prediki al surduloj.
Preghon faru, sed farunon preparu.
Preghu al la Eternulo, ne al Lia sanktulo.
Preghu kore kaj laboru fervore.
Preni iun sur la dentojn.
Prenu kiel vi volas, la poto chiam bolas.
Pri dolcha vorto ne fieru, maldolchan ne koleru.
Pri gustoj oni disputi ne devas.
Pri havo najbara oni estas malavara.
Pri kio amikoj sekretas, ili vian jughon ne petas.
Pri kio estas la afero?
Pri la lupo rakonte, kaj la lupo renkonte.
Pri la shtrumpa truo scias nur la shuo.
Pri laboroj maldiligenta, pri festoj plej kompetenta.
Pri lando malproksima estas bone mensogi.
Pri nenio oni povas jhuri.
Pri propra afero neniu jughas libere.
Pri tio jam chiuj paseroj babilas.
Printempo semas, autuno rikoltas.
Pripensu malrapide kaj agu decide.
Pro amo al la kandelo kato lekas la kandelingon.
Pro eraro ne pravighas la faro.
Pro homo fiera ghojas infero.
Pro kapo malsagha suferas la kruroj.
Pro karta preno perdighis bieno.
Pro limoj kaj baroj malpacas najbaroj.
Pro multo da arboj li arbaron ne vidas.
Pro najleto bagatela pereis chevalo plej bela.
Pro vorta ludo li ech patron ne domaghas.
Pro vorta piko ofte perdighas amiko.
Profiton celu, sed aliajn ne pelu.
Prokrastita ne estas perdita.
Proksima kubuto, sed ne por la busho.
Promesi orajn montojn.
Promesita trezoro estas sen valoro.
Promeso estas largha, plenumo estas shargha.
Promeso ne satigas.
Pronomoj "mia" "min" kaj "mi" en mondo reghas chiam tri.
Propeka kapro.
Propra opinio ne estas legho por alia.
Propra sufero - plej granda sur tero.
Propra supo brogas, fremda allogas.
Propra volo ordonon superas.
Propran ghibon neniu vidas.
Propran vangon neniu batas.
Proverbo estas sperto, proverbo estas averto.
Prunto amikon forpelas.
Puno pekon svingas, favorkoreco ghin estingas.
Pura chielo fulmon ne timas.
Pura konscienco estas plej granda potenco.
Putrado de fisho komencighas de l' kapo.

R

Rado malbona knaras plej multe.
Rajdi sur chevalo oni ne lernas sen falo.
Rakonti chion faritan kaj kashitan.
Rangeto rangon respektu, modestan lokon elektu.
Rano ech en palaco sopiras pri marcho.
Rapide iras la vortoj, sed ne rapide la faroj.
Rapide - senvide.
Rapidu malrapide.
Raporti pri chiuj cirkonstancoj kaj nuancoj.
Razisto raziston razas.
Regho donacis, sed polico minacas.
Regna kaso - bona chaso.
Rekomendo kondukas al plendo.
Renkontighis la kato kun sentima rato.
Respektu Dion kaj reghon kaj obeu la leghon.
Restas nek konsilo, nek konsolo.
Resti maljuna knabino.
Restis nenio absolute, nek por mordi, nek por gluti.
Restu tajloro che via laboro.
Rezonado kaj filozofado panon ne donas.
Ricevi grizan haron, ne vidinte altaron.
Ricevi mushon en la cerbon.
Ricevis bandito lau sia merito.
Ricevos vulpo por sia kulpo.
Richa estas tiu, kiu shuldas al neniu.
Richa preparo, sed povo avara.
Richa zorgas pri champano, malricha pri pano.
Richeco estas frato de fiereco.
Richeco sen gvido kiel chevalo sen brido.
Richigas ne enspezo, sed prudenta elspezo.
Richulo havas grandan parencaron.
Richulo havas kornojn, malrichulo dornojn.
Richulo kiel fajro proksime bruligas, malproksime ne varmigas.
Richulo veturas, malrichulo kuras.
Ridas blindulo pri lamulo.
Rido matene - ploro vespere.
Rigardachi kiel bovido.
Rigardi kaj aspiri ne devigas akiri.
Rigardi malafable.
Rigardi per ambau okuloj.
Ripetado estas plej bona lernado.
Ripetata parolo pri la sama titolo.
Riveretoj fluas al riveroj.
Rol' de virino - bona mastrino.
Romo estas tie, kie estas la papo.
Rostita kolombeto ne flugas al busheto.
Rusto manghas feron, chagreno la koron.
Rusto manghas la feron, kaj zorgo la homon.

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !