ZAMENHOFA PROVERBARO (8)

S

Sagha estas la frato post ricevo de l' bato.
Sagha estas la hundo post ricevo de l' vundo.
Sagha kapo duonvorton komprenas.
Sagha scias, kion li diras - malsagha diras, kion li scias.
Sagha tenas aferon, malsagha esperon.
Sagho abunda, sed ne profunda.
Sagho barbon ne atendas.
Saghulo scias ion, sed neniu scias chion.
Sako alenon ne tenas, ghi baldau elvenas.
Sako malplena sin rekte ne tenas.
Sako ne sonas - amiko ne konas.
Sakon kun truo vi neniam plenigos.
Saltadi chirkau afero, kiel blovata neghero.
Saltadi el unua al deka.
Sama busho blovas varmon kaj malvarmon.
Sama gento, sama sento.
Samaj kondichoj, samaj superstichoj.
Sango bolas, juneco petolas.
Sango komuna reciproke sin altiras.
Sango ne silentas, sian sangon ghi sentas.
Sanigajho malbongusta, sed efiko plej ghusta.
Sanktfigurojn ornamas kaj homojn malamas.
Sapo blankecon ne havas, tamen blanke ghi lavas.
Sapumi la okulojn.
Sata malsatan ne povas kompreni.
Sata stomako ne lernas volonte.
Scias la kato, kies lardon ghi manghis.
Scienco havas semon enuan, sed frukton bonghuan.
Sciencon oni ne mendas, klerecon ne vendas.
Scion akiru, sed ne chion eldiru.
Sciu elokventi, sciu ankau silenti.
Sciu funde, sed tenu profunde.
Se al hundo mankas nenio, ghin atakas rabio.
Se amas Dio, prosperas chio.
Se amiko petas, li neniam ripetas.
Se birdo tro bekas, la katon ghi vekas.
Se brulas nenio, fumo ne iras.
Se chiu balaos antau  sia  pordo,  tiam  en  la tuta urbo estos
ordo.
Se chiu speson donos, malrichulo malsaton ne konos.
Se decidos la sorto, helpos nenia forto.
Se devigas neceso, faru kun kareso.
Se Dio ne aranghos, lupo vin ne manghos.
Se Dio ne volas, sanktulo ne helpos.
Se Dio ordonos, ech shton' lakton donos.
Se edzino ordonas, domo ordon ne konas.
Se en kor' io sidas, vizagho perfidas.
Se ensaltas la okazo, ghi rompighas kiel vazo.
Se ezoko piighis, gobio ne dormu.
Se forestas la suno, sufichas la luno.
Se geedzoj sin batas, fremdulo restu flanke.
Se gut' al guto alighas, maro farighas.
Se haroj ne mankus, oni kalvon ne havus.
Se homoj mankas, infano ankau estas homo.
Se io venas al busho, bushon ne fermu.
Se juneco estus sperta, se maljuneco estus lerta!
Se junulo ne lernis, maljunulo ne scias.
Se kalumnio ech pasas, ghi chiam ion lasas.
Se kalumnio ne brulas, ghi almenau makulas.
Se la arbo falis, chiu branchon derompas.
Se la chielo falus al tero, birdokaptado estus facila afero.
Se la gasto estas amata, ech lia servanto ne restas malsata.
Se la gasto meritas, ech la hundo profitas.
Se la kaliko tro plenighas, la vino elvershighas.
Se la sorto vin batas, mokantoj ne mankas.
Se la tempo forblovis,  ni  jam  helpi  ne  povas; kio post ni
aperos, ni de ghi ne suferos.
Se lipo dikighas, ventro maldikighas.
Se lupo ekpentis, shafo atentu.
Se malrichulo sukcesas, li chiujn forgesas.
Se malsato turmentas, lupo timon ne sentas.
Se mi faru riverencon, mi elektas potencon.
Se mi scius, kie mi falos, mi tien metus tapishon.
Se mi scius, kion mi ne scias, chiuj saghuloj min envius.
Se muso nur unu truon disponas, ghi baldau la vivon fordonas.
Se neghas sur la monto, estas malvarme en la valo.
Se ne estus "se" kaj "tamen", mi al chio dirus amen.
Se ne la "se" malfelicha, mi estus nun homo plej richa.
Se ne plachas la najbaro, ne plachas lia faro.
Se ne venas per bona vorto, oni prenas per forto.
Se neniu plendas, neniu defendas.
Se okulo ne atentas, dorso eksentas.
Se okulo ne vidas, koro ne avidas.
Se okulo ne vidis, pagas la posho.
Se oni amas la gaston, oni zorgas la paston.
Se Pechjo ne semos, Petro ne rikoltos.
Se peko trafas, ech bastono ekpafas.
Se sako tro plenighas, ghi baldau disshirighas.
Se silentas drashejo, malpacas loghejo.
Se stomako doloras, kapo laboras.
Se unu ne venis, dek ne atendas.
Se vendisto ne mensogas, li achetanton ne allogas.
Se vi donas mielon, donu ankau kuleron.
Se vi faros vin shafo, la lupoj vin manghos.
Se vi krudulon iom karesos, li al si chion permesos.
Se vi krudulon salutos, li vin tutan englutos.
Se vi povas, profitu, sed aliajn ne incitu.
Se vi prenis la violonon, prenu ankau la archon.
Se vi pri chio informighos, vi baldau maljunighos.
Se vi shafo farighos, lupoj ne mankos.
Se vi sendis malsaghulon, sendu kontrolon.
Se vi senfine parolos, de ghi la poto ne bolos.
Se vi sidos en branoj, vin manghos la porkoj.
Se vi volas filinon, flatu la patrinon.
Se vulpo pentofaras, gardu la kokidojn.
Seka panpeco, sed en libereco.
Selante chevalon, oni ghin karesas.
Sen atendo, sen espero venis mizero.
Sen fajro ne brulas ech pajlo.
Sen gutoj malgrandaj maro ne ekzistus.
Sen laboro ne venas oro.
Sen mensoga rekomendo ne iros la vendo.
Sen mono en urbon ne iru.
Sen mono oni estas nulo, kun mono - saghulo.
Sen ordo en afero ne ekzistas prospero.
Sen povo kolero estas ridinda afero.
Sen regalo ne estas balo.
Sen rigardo, sen gardo.
Sen speso unua ne ekzistas la dua.
Senchesa guto ech shtonon traboras.
Sendemanda ekprotesto estas ofte kulpatesto.
Sendito nur portas; kion oni ordonis, li raportas.
Senditon oni auskultas  au  ne  auskultas,  sed  ne  punas nek
insultas.
Senfara plendo ne estas defendo.
Senfortuloj longe vivas.
Senkonscie vi agis, konscie vi pagos.
Senlaboreco dormon alportas.
Senlaboreco estas patrino de chiuj malvirtoj.
Senlanigu, sed ne senfeligu.
Senlanigu, sed ne senfeligu.
Senlanigu, sed ne senhautigu.
Senpaga estas nur la morto, sed ghi kostas la vivon.
Senplumigi kokinon, ne vekante mastrinon.
Serchi la tagon pasintan.
Serpenton oni povas eviti, sed kalumnion neniam.
Servo al Dio vana ne restas.
Servo ne petita ne estas merita.
Servo postulas reservon.
Sia estas kara pli ol la najbara.
Sian sorton neniu evitos.
Sidas gasto minuton, sed vidas la tuton.
Sidi en amaso da embaraso.
Sidi en laboroj ghis super la oreloj.
Sidi kiel muso sub balailo.
Sidi kiel sur pingloj.
Sidu lango malantau la vango.
Sieghi ies pordon.
Silento estas konsento.
Silentu donante, parolu ricevante.
Simio al simio plachas pli ol chio.
Sin turni al la posho.
Singardeman Dio gardas.
Sinjorino kaj sinjoro, unu alian valoras.
Sinjoro karesas, sed baldau chesas.
Sinjoro petas, kvazau dekretas.
Sinjoroj sin batas, servantoj vundojn ricevas.
Situacio sen eliro.
Sklavo kun forta mano estas plej granda tirano.
Sola vojo libera al la fundo rivera.
Songho teruras, songho forkuras.
Sonorado al li venas, sed de kie - li ne komprenas.
Sonorilo vokas al preghejo kaj mem neniam eniras.
Sorto donas favoron, sorto donas doloron.
Sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas.
Sperta mano ne restas sen pano.
Sperto saghon akrigas.
Spesmilo superflua poshon ne shiras.
Spesmilo vojon trabatas.
Spiko malplena plej alte sin tenas.
Sprit' en tempo neghusta estas tre malbongusta.
Sprita vorto tentas, nenion atentas.
Staras la morto jam en la korto.
Starighi obstine.
Stari per unu piedo en la tombo.
Stari por iu kiel muro kaj turo.
Staris, ekfaris.
Stomako malsata nur pri pano meditas.
Stomako ne estas spegulo: kion ghi manghis, ne vidas okulo.
Strechighi el la hauto.
Strechi la orelojn.
Strechu la okulojn!
Sub seruro promesojn tenu, sed doninte ne reprenu.
Sub tero sklavo kaj sinjoro ne diferencas per valoro.
Suferinto pli valoras, ol lerninto.
Suferoj sufokas kaj homoj mokas.
Sukcesa venkanto de pordoj malfermitaj.
Superpinte - nur tushinte.
Sur arbon klinighintan saltas la kaproj.
Sur cheval' de najbaro la shargho ne pezas.
Sur chiu flanko nur manko kaj manko.
Sur la shtelisto brulas la chapo.
Sur la ventro veluro, en la ventro murmuro.
Sur legha bazo.
Sur lia nuko sidas pli ol peruko.
Surmeto rompas, komparo trompas.
Suspekto pruvon ne egalas.




Sh

Shafaro harmonia lupon ne timas.
Shafo donas sian lanon, por ke mastro havu panon.
Shafo kalkulita ne estas savita.
Shajno trompas.
Shajnon ne fidu, jughi ne rapidu.
Shatu amikon lau la dato de akiro.
Sherce dirite, cele pensite.
Sherce dirite, cele pensite.
Shipon rompitan chiuj ventoj atakas.
Shirighis fadeno sur la bobeno.
Shiru rozojn en somero, char en vintro ili ne estos.
Shiru vin en du partojn, la mondo trian postulos.
Shlosilo uzata ruston ne konas.
Shparu groshon - vi havos plenan poshon.
Shparu kiam bone, vi havos kiam bezone.
Shtelajhokashisto mem estas shtelisto.
Shteletiston oni batas, shtelegiston oni shatas.
Shteli de shtelisto estas malfacile.
Shtelisto shteliston evitas, char li tie ne profitas.
Shtelisto shteliston ne perfidas.
Shtelu malproksime, edzighu proksime.
Shtono de falpushigho.
Shuldo estas unua heredanto.
Shuldo havas longan vivon.
Shuldo kaj mizero estas najbaroj.
Shuldo ne bruas, tamen dormon detruas.
Shuldo ne makulas, sed pagon postulas.
Shuldo ne rustighas, shuldo ne mortighas.
Shuldoj kaj mizero estas najbaroj.
Shuldon tempo ne kuracas.
Shuti polvon en la okulojn.

T

Tablo festena, sed telero malplena.
Tablo kovrita faras amikojn.
Tablon frapas tajloro, tuj tondilo eksonas.
Tablon ornamas ne tuko, sed kuko.
Tago aranghas, tago shanghas.
Tago festa - for aferoj.
Tago tagon sekvas, sed ne similas.
Tajloro krimis, botisto pendas.
Taksi la sanon ni lernas en malsano.
Tani al iu la hauton.
Tapishon ne deziris, maton akiris.
Temp' estas mono.
Temp' estas valoro simile al oro.
Tempo flatas, tempo batas.
Tempo kaj cirkonstancoj saghon alportas.
Tempo prenas, tempo pagas.
Tempo toleras, sed vero aperas.
Tempo venos, zorgon prenos.
Teni iun per fera mano.
Teni la okulojn en strecho.
Teni sian langon en la busho.
Tie chi malbone, tie nebone.
Tie iras fumo per densaj nuboj.
Tie vi petos, vi tiros, vi nenion akiros.
Tiel estas, tiel restas.
Tien okuloj iras, kion la koro deziras.
Timi sian propran ombron.
Timo havas grandajn okulojn.
Timu lupon edukitan kaj malamikon repacigitan.
Tio chi estas lau lia gusto.
Tio estas lia amata chevaleto.
Titolo sen mono - sensignifa sono.
Tolajhon malpuran lavu en la domo.
Tondro kampulon memorigas pri Dio.
Tordi shnurojn el sablo.
Tra unu orelo eniras, tra la dua eliras.
Tra vitro de teruro pligrandighas la mezuro.
Trafe au maltrafe.
Trafi de Scilo al Hharibdo.
Trafi du celojn per unu shtono.
Trafi per la parolo rekte en la vizaghon.
Trafi per la vizagho en koton.
Trafis falchilo sur shtonon.
Trafis hakilo al ligno malmola.
Trafis pugno pugnon.
Traflugis anghelo preter orelo.
Tralavi la gorghon.
Tranchi rekte en la karnon.
Transsalte-senhalte.
Trapafadi la aeron.
Tremo atakas.
Treni sian vivon de mizero al mizero.
Trinki pro ies sano.
Trio plachas al Dio.
Tro akra fajro estas sen dauro.
Tro alta postulo achetanton ne sharghas.
Tro da bono ne turmentas.
Tro da enspezo ne estas tro da pezo.
Tro da konfido kondukas al perfido.
Tro da kuiristoj kachon difektas.
Tro da libero kondukas al mizero.
Tro da metioj - profitoj neniaj.
Tro elektema ricevas nenion.
Tro forta jhuro - la afero ne pura.
Tro grandaj kalkuloj kondukas al nuloj.
Tro kara arangho por malkara tagmangho.
Tro longa atendo ghis la fino de l' vendo.
Tro longa sufero - malgranda espero.
Tro multe da salo malbonigas la manghon.
Tro nutrata kapro farighas kiel apro.
Tro rapida akcelo ne kondukas al celo.
Tro rapida edzigho - porchiama katenigho.
Tro rapida faro estas nur baro.
Tro rapida laboro, tro malgranda valoro.
Tro rapida richigho diablon ghojigas.
Tro saltas la rato - ghin kaptas la kato.
Tro sata, tro bata.
Troa festeno estas veneno.
Troa petolo estas danghera por la kolo.
Trovighas bonaj homoj en la mondo.
Trovis malbonulo malbonulon pli grandan.
Truon de l' honoro flikos neniu tajloro.
Turnighadi kiel serpento.
Tuso kaj amo ne estas kasheblaj.
Tuta jam sata, sed okulo malsatas.
Tute libera, kiel birdo aera.
Tute ghuste lau lia gusto.

U

Unu amiko malnova pli valoras ol du novaj.
Unu, du, tri, kvar, kaj finita la far'.
Unu fava shafo tutan shafaron infektas.
Unu floras, alia ploras.
Unu floro ne estas krono, unu monero ne estas mono.
Unu fojon oni donas kaj tutan vivon fanfaronas.
Unu fojon shtelis pomon kaj perdis por chiam honestan nomon.
Unu guto plenigas la glason.
Unu hako kverkon ne faligas.
Unu hirundo printempon ne alportas.
Unu kapo facile trovas apogon.
Unu malamiko pli difektas, ol cent amikoj protektas.
Unu orienten, alia okcidenten.
Unu ovo malbona tutan manghon difektas.
Unu pasero alian valoras.
Unu sagho estas bona, du estas pli bonaj.
Unu similas nulon, ne prezentas kalkulon.
Unu sola guto la glason plenigas.
Unu soldato militon ne faras.
Unu vido taugas pli ol dek audoj.
Unu vundo alian kuracas.
Unua atesto estas la vesto.
Unua pasho iron direktas.
Unua venis, unua prenis.
Unueco donas fortecon.
Unufoje shtelinta restas chiam shtelisto.
Urson al mielo oni ne tiras per orelo.
Urson evitu, duonpatrinon ne incitu.
Urtikon frosto ne difektas.
Uzi monon kaj admonon kaj flaton kaj baton.
Uzu tempon estantan, antauvidu estontan, memoru estintan.

V

Valoras ne la vesto, valoras la enesto.
Valoron de objekto ni ekkonas post difekto.
Vane vi tentas, mi ne konsentos.
Vazo rompita longe sin tenas.
Venas chagreno sen granda peno.
Venas kvazau vokita kaj petita.
Venas profito - venas merito.
Venas proverbo el popola la cerbo.
Venas prudento post la ghusta momento.
Venas rido post grimaco, kaj pacigho post malpaco.
Venis fino al mia latino.
Venis mizero - helpu min, frato; pasis mizero - for, malamato.
Venis tranchilo al la gorgho.
Venkas ne forto, venkas la sorto.
Venkiton oni ne batas.
Venos knabeto ankau kun peto.
Venos shtelisto al la jughisto.
Venos tempo, venos konsilo.
Vento al li ekflugis sub la hauto.
Vento sendita tondron reportos.
Ventro malsata orelon ne havas.
Vera kiel vorto de profeto.
Vera opinio montrighas en ebrio.
Vergo doloras, sed saghon ellaboras.
Vero ne bezonas mediti nek spriti.
Vershi aeron al aero.
Vespere ghuu lunon, sed ne serchu la sunon.
Vespero lacigas, mateno freshigas.
Vesto eluzita, sed pureco spirita.
Vesto homon prezentas.
Veturi sur sia paro da kruroj.
Vi amas preni, amu redoni.
Vi min manghigos, mi vin trinkigos.
Vi ne kredas, ne auskultu, sed min ne insultu.
Vi povas ech haki lignon sur lia kapo.
Vi sekrete vorton diros, ghi tra l' tuta mondo iros.
Vi sekretos al edzino,  shi  sekretos  al  fratino, kaj tiel la
sekreto promenados sen fino.
Vi varmigos serpenton, ghi al vi enpikos la denton.
Via dekstra mano ne sciu, kion faras la maldekstra.
Vian vivon ghuu, sed fremdan ne detruu.
Vidas okulo, sed mano ne trafas.
Vilaghano kreditas, vilaghestro pruntas.
Vilaghano kreditas, vilaghestro prunteprenas.
Vin ne tushu la eraroj en fremdaj faroj.
Virina lango buchas sen sango.
Virina ploro sen valoro.
Virina rideto pli kaptas ol reto.
Virino batas per lango - aperas vundo plej sanga.
Virino bonorda estas muta kaj surda.
Virino elighis, kalesho senpezighis.
Virino havas haron longan kaj saghon mallongan.
Virino kolera pli ol hundo danghera.
Virino scias, la tuta mondo scias.
Virta virino straton ne konas.
Vitro kaj felicho ne estas fortikaj.
Vivanton ni malhonoras, mortinton ni adoras.
Vivi de estontaj enspezoj.
Vivi de shparita kaso.
Vivi emerite.
Vivi en silko kaj veluro, en ghojo kaj plezuro.
Vivi iele-trapele.
Vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita.
Vivi kiel che la brusto de Dio.
Vivi kiel kuko en butero.
Vivi kun iu en fido kaj konfido.
Vivi kun iu en intima amikeco.
Vivi kun iu kiel hundo kun kato.
Vivi lau postuloj de la ghustaj kalkuloj.
Vivi larghe kaj lukse.
Vivi modere, ne tro interne nek tro ekstere.
Vivi per sistemo de "el mano al busho".
Vivi sate kaj glate.
Vivis puninde, mortis ridinde.
Vivo glate ne fluas, chiam batas kaj skuas.
Vivo modera estas vivo sendanghera.
Vivo sen modero kondukas al mizero.
Vivon privatan kashu la muroj.
Vivon travivi estas art' malfacila.
Vivu mizere, sed vivu libere!
Vivu, progresu, sed lerni ne chesu.
Vivu stomako lau stato de l' sako.
Vizagho agrabla kaj ungo diabla.
Vizagho de Katono, sed virto de fripono.
Vizagho sen kulpo, sed koro de vulpo.
Vojon batitan herbo ne kovras.
Volanta kruro ne lacighas de kuro.
Vole-nevole.
Voli au ne voli neniu malpermesas.
Volo kaj deziro leghojn ne konas.
Volo kaj sento faras pli ol prudento.
Volu-ne-volu - elekto ne ekzistas.
Volus kato fishojn, sed la akvon ghi timas.
Vort' en ghusta momento faras pli ol arghento.
Vorto dirita al la mondo apartenas kaj neniam revenas.
Vorto donita estas kiel legho.
Vorto sona estas plej admona.
Vortoj sakon ne plenigas.
Vortojn shparu, agojn faru.
Vulpo faras oferon - atendu dangheron.
Vulpo mienon shanghas, sed plue kokidojn manghas.
Vundan lokon protektis, alian difektis.
Vundo pasas, vorto restas.
Vundo sekreta doloras plej multe.

Z

Zorgu pri vi, kaj nenion pli.
Zorgu vian metion kaj ne miksu vin en alian.
Zorgu vian vivon kaj lasu vivi alian.

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO
© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ