ZAMENHOFA PROVERBARO (2)

D

Danghera estas bovo antaue, chevalo  malantaue, kaj malsaghulo de
chiuj flankoj.
Danghero sieghas, al  Dio  ni  preghas;  danghero  chesas,  ni Dion
forgesas.
Danci antau iu sur piedoj kaj manoj.
Danci kiel kato chirkau poto.
Danci lau ies fajfilo.
Dancu diabloj, sed ne en mia arbaro.
Dando el regha hundejo.
De atendo kaj espero pereis multaj sur la tero.
De bona vorto lango ne doloras.
De edzigho tro malfrua orfoj naskighas.
De elekto tro multa plej malbona rezulto.
De fremda dento ni doloron ne sentas.
De fremda grosho shirighas la posho.
De guto post guto disfalas granito.
De kantado senpaga doloras la gorgho.
De kiu la kulpo, por tiu la puno.
De l' koro spegulo estas la okulo.
De la busho ghis la manoj estas granda interspaco.
De la manoj ghis lipoj la sup' elvershighis.
De la volo la ordono pli efikas ol bastono.
De legado sen atento ne richighas la prudento.
De lia vivo arangho estas trinko kaj mangho.
De majesta ghis ridinda estas nur unu pasho.
De malbona shafo estas bona ech tufo.
De malgranda kandelo forbrulis granda kastelo.
De mangho malrichula ni guston ne scias.
De nehavanto ech regho nenion ricevos.
De parolo ghis faro estas tre malproksime.
De peko kaj mizero estas plena la tero.
De plendo kaj ploro ne forighas doloro.
De pli da suko ne malbonighas la kuko.
De rigardo tro alta malsanighas okulo.
De shafo senlana ech lanero taugas.
De sama koloro, de sama valoro.
De semo putra venas frukto ne nutra.
De senpripensa rekomendo venas ploro kaj plendo.
De superfluo malbonighas la ghuo.
De tro da pano venas malsano.
De tro multa scio krevas la kranio.
De unu bovo oni du felojn ne deshiras.
De vorto ghentila ne doloras la lango.
De zorgoj, ne de jaroj, blankighas la haroj.
Dek fojojn mezuru, unu fojon detranchu.
Deko da pekoj, unu la puno.
Demando ne kostas, demando ne devigas.
Demeti de si la antikvan Adamon.
Dentoj mordas la langon, tamen ambau sin amas.
Depost tempo nememorebla.
Detruita ghis la fundo de l' fundamento.
Deziri al iu amason da mono kaj titolon de barono.
Deziri al iu chion bonan.
Deziro kaj inklino ordonon ne obeas.
Deziro tre granda, sed mankas la forto.
Deziru, ne deziru - ordon' estas, iru!
Deziru sincere, vi atingos libere.
Diablo ne chiam unu pordon sieghas.
Diablo shercon ne komprenas, vokite li venas.
Difekton de naturo ne kovros veluro.
Dio al vi donis, por ke vi povu doni.
Dio batas, Dio kompatas.
Dio donis bushon, Dio donos manghon.
Dio donis, Dio prenis.
Dio donis infanon, Dio donos por ghi panon.
Dio donis kaj benis, sed diablo forprenis.
Dio donis oficon, Dio donas kapablon.
Dio donis oficon, Dio donas prudenton.
Dio donis tagon, Dio donos manghon.
Dio kompatu!
Dio longe paciencas, sed severe rekompencas.
Dio manghon donacis, sed la dentoj agacas.
Dio ne perfidas, se homo lin fidas.
Dio ne ricevis, diablo forlevis.
Dio orfojn ne forgesas.
Dio punas lau la fortoj.
Dio puni deziras, li la saghon fortiras.
Dio scias bone pri niaj bezonoj.
Dio ghuste faras, neniam eraras.
Dion fidu, sed senfare ne sidu.
Dion kolerigis, homojn ridigis.
Dion laudu kaj diablon aplaudu.
Diri al iu nudan veron.
Diri la puran veron.
Diris kaj foriris.
Dirite, farite.
Diron oni neas, skribo ne pereas.
Disputo kredigas, sed ne certigas.
Disputoj kondukas al malpaco.
Disputu komence - vi ne malpacos en fino.
Disputu pri chio, sed sen garantio.
Dolche shmiri al iu la lipojn.
Donacetoj subtenas amikecon.
Donaco nesincera estas donaco infera.
Donacon reprenu kaj mian vivon ne venenu.
Donado de almozoj neniam malrichigas.
Doni al iu la baton de morto.
Doni la finofaran baton.
Doni la tonon.
Doni lecionon de moroj.
Doni ovon, por ricevi bovon.
Donu al krudulo plezuron, li ne scios mezuron.
Donu fingron al avidulo, li tutan manon postulas.
Dorloti serpenton sur sia brusto.
Dormus leporo, se ghi chason ne timus.
Doto koron ne varmigas.
Drashi fojnon.
Drinku tutajn tagojn, sed kontrolu viajn agojn.
Dronanto domon proponas, savito ech brikon ne donas.
Dronanto ech herbeton kaptas avide.
Droni en detaloj.
Du botoj faras paron.
Du kontrau unu prezentas armeon.
Du manoj faras chion, sed unu nenion.
Du militas - tria profitas.
Du mortojn vi ne havos, de unu vi vin ne savos.
Du sinjoroj en unu bieno, du  mastrinoj che unu kameno - neniam
vivas sen reciproka malbeno.
Dubo gardas kontrau risko.
Dum la manghado venas apetito.

E

Ebrieco pasas post dormo, malsagheco neniam.
Ebriulon kaj malsaghulon oni ne jughas.
Ech bagatelo povas servi al celo.
Ech blinda kokino povas trovi grajnon.
Ech che kokino trovighas propra inklino.
Ech el sub la tero aperas la vero.
Ech en Parizo herbo ne farighas cerbo.
Ech guto  malgranda,  konstante  frapante,  traboras  la monton
granitan.
Ech inter piuloj ne mankas pekuloj.
Ech kaprino plachas, se la doto sufichas.
Ech kiu plej bone pafas, tamen iam maltrafas.
Ech kontrau pastra prediko trovighas kritiko.
Ech kvar piedoj de chevalo ghin ne savas de falo.
Ech malgranda musho ne estas sen busho.
Ech malsaghulon sperto instruos.
Ech monstron admiras, kiu ame deliras.
Ech musho sentas, kiam vi ghin turmentas.
Ech najtingalo ne estas sen galo.
Ech najtingalo ne estas sen galo.
Ech per dolcha kuko vi min ne allogos.
Ech pinglo povas koron trapiki.
Ech plej bonan shipon malbonigas la ventoj.
Ech plej granda malbono al bono kondukas.
Ech plej nigra bovino donas lakton nur blankan.
Ech plej ruza vulpo en kaptilon falas.
Ech por plej terura tago venas vespero.
Ech por pomo putranta trovighas amanto.
Ech signo ne restis, kie urbo estis.
Ech shtipo estos bela, se vi ghin ornamos.
Ech shtono verdighas, se ghi longe ne movighas.
Ech sur la suno trovighas makuloj.
Ech vulpo plej ruza fine estas kaptata.
Edzigho lau koro, lau la kvanto da oro.
Edzigho najbara garantias de eraro.
Edzigho pro amo flamanta al la sako sonanta.
Edzigho tro momenta estas longapenta.
Edzigu filon, kiam vi volas - edzinigu filinon, kiam vi povas.
Edzin' admirata - edzo malsata.
Edzino pli elvershas per funelo, ol edzo envershas per sitelo.
Edzo edzinon laudas, edzino edzon aplaudas.
Edzo kaj edzino - chiela difino.
Edzo kaj edzino estas nur unu.
Eksalte senhalte.
Eksplodema kiel pulvo.
Eksplodis kiel pulvo.
Ekster via ofico estas ekster via vico.
Ekstere honoro, interne doloro.
Ekzameni ne devigas preni.
Ekzemplo proponas, sed ne ordonas.
Ekzistas ezoko, por ke fishetoj ne dormu.
El aero al tero.
El du malbonoj pli malgrandan elektu.
El flamo sin eltiris, en fajron eniris.
El fremda ledo oni tranchas larghe.
El fremda posho oni pagas facile.
El kanto oni vortojn ne eljhetas.
El klara chielo tondro ekbatis.
El la bush' multaj vortoj eliras, sed ne chiuj ion diras.
El la faracho farighis kacho.
El la mizero oni devas fari virton.
El la neceseco oni devas fari virton.
El la posho al la busho.
El la sama busho li blovas varmon kaj malvarmon.
El lia mano chiu monero elglitas.
El malgrandaj akveroj farighas grandaj riveroj.
El malplena telero vane cherpas kulero.
El multaj milonoj farighas milionoj.
El post la arbo li estas bravulo.
El sama tero devenas, saman sukon entenas.
Elbatadi ies sojlon.
Elektadis sen fino, edzighis kun porkino.
Elektu edzinon lau deveno kaj ne lau mieno.
Eliri sen frakaso el granda embaraso.
Elmeti la okulon kaj vidi nulon.
Elmetu mielon, mushoj alflugos.
Elpeli iun el la mondo de la vivuloj.
Eltrinki per unu tiro.
Elvershi sur iun sian koleron.
Eminenta shuldanto, malbona paganto.
En abelujon ne blovu.
En akvo malklara oni fishkaptas facile.
En amaso ech morto estas pli gaja.
En arbaro sidas kaj arbojn ne vidas.
En bona horo!
En bona ordo tra la pordo!
En busho Biblio, en koro malpio.
En cheesto amata, en forest' insultata.
En chiu agho devas kreski la sagho.
En chiu angulo alia postulo.
En chiu brusto estas sia gusto.
En chiu kranio regas aparta opinio.
En chiu malbono estas iom da bono.
En chiu objekto trovighas difekto.
En chiu transloghigho estas parto de ruinigho.
En dom' de pendigito pri shnuro ne parolu.
En felicho ne fieru, en malfelicho esperu.
En fremda okulo ni vidas ligneron, en nia ni trabon ne vidas.
En fremda tegmento li flikas truon  kaj  en propra ne vidas la
fluon.
En fremdan vazon ne shovu la nazon.
En infano vidighas, kia homo farighos.
En infero loghante, kun diabloj ne disputu.
En juneco logas, en maljuneco tedas.
En juneco ne petas, en maljuneco forjhetas.
En kompanio ech morto facilighas.
En la bona malnova tempo.
En la propra sia domo chiu estas granda homo.
En la tago de la sankta Neniamo.
En la trijhauda semajno.
En landoj transmaraj estas oraj arbaroj.
En luma tago.
En malfacila horo ech grosh' estas valoro.
En malsata familio mankas harmonio.
En mizero ech saghulo estas malsagha.
En nomo de l' chielo, sed pro bono de l' felo.
En plej alta mizero al Dio esperu.
En propra angulo chiu estas fortulo.
En puton ne krachu, char vi trinki bezonos.
En sherco kaj ludo ofte sidas aludo.
En sia afero chiu jughu libere.
En sia angulo li estas bravulo.
En sia dometo li estas atleto.
En sia korto chiu kok' estas forta.
En trankvila vetero chiu remas sen danghero.
En unu sako du katoj, chiam mordoj kaj gratoj.
En via malica regalo vin atendas ankau pokalo.
Enbati al si en la kapon.
Enpakighu kaj forighu.
Enpremi en la teron.
Enpremi iun en funelon.
Enskribu en vian memoron.
Enspezo postulas elspezon.
Envia moko sukceson ne detruas.
Esperis flaton - ricevis baton.
Espero kaj pacienco kondukas al potenco.
Espero logas, espero mensogas.
Espero panon ne donas.
Espero postulas oferon.
Estas shafoj, estos lano.
Estas tubero en la afero.
Esti anghelo inter homoj, sed satano en la domo.
Esti bone enskribita che iu.
Esti en granda embaraso.
Esti en Romo kaj ne vidi la Papon.
Esti en sia elemento.
Esti en situacio sen eliro.
Esti inter martelo kaj amboso.
Esti sub la shuo (de sia edzino).
Estinta amiko estas plej danghera malamiko.
Estintaj amikoj plej kruele malpacas.
Estis la tempo, ni ne komprenis  -  pasis la tempo, la sagh' al
ni venis.
Estro ne malsatas.
Estu chapo lau la kapo.
Estu sagha homo en via propra domo.
Estu sinjoro de via vorto.

äàëüøå

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ