ZAMENHOFA PROVERBARO (3)

F

Fabeloj por infanoj.
Facile estas danci, se la felicho kantas.
Fadeno iras, kien kudrilo ghin tiras.
Fajro provas la oron, mizero la koron.
Fajron estingas akvo, pekon pardono.
Falinton chiu atakas.
Falis el mano, prenu satano.
Famo kredon allogas, sed tre ofte mensogas.
Famo laute krias, chiuj ekscias.
Famo ne flugas, se kauzo ne estas.
Faras rabon kaj shtelon, por oferi al Dio kandelon.
Fari al iu bonan lavon.
Fari al iu predikon pri moroj.
Fari al iu ursan kareson.
Fari aplaudon sur la vangon.
Fari el iu arkon.
Fari el musho elefanton.
Farita - elstrekita.
Farita ne refarighos.
Farita via faro, nun adiau, mia kara!
Faro farinton rekomendas.
Faru hodiau, kion vi povas - morgau vi eble okazon ne trovos.
Faru vian aferon, Dio zorgos ceteron.
Fasto kaj pregho richecon ne donas.
Felicho fierigas, malfelicho saghigas.
Felicho hodiau karesas, morgau forgesas.
Felicho kaj richo envion elvokas.
Felicho leghon ne konas.
Felicho leghon ne obeas, subite naskighas, subite pereas.
Felicho venas gute, malfelicho venas flue.
Felicho vezike sin levas, sed baldau falas kaj krevas.
Felichon oni ne heredas nek cedas.
Fendita ligno facile ekbrulas.
Festeno kaj chaso kaj da shuldoj amaso.
Festotaga laboro estas sen valoro.
Fianchighis - por chiam ligighis.
Fianchigho ne estas edzigho.
Fianchon de l' sorto difinitan forpelos nenia malhelpo.
Fidanta al vorto atendas ghis morto.
Fiera mieno - kapo malplena.
Fiereco venas antau la falo.
Filo konfesis, patro forgesis.
Finita kaj glatigita.
Fino bona, chio bona.
Fino bona - chio bona; finighis malbone - des pli bone.
Fisho granda naghas profunde.
Fisho ne iras, sed hoko ghin tiras.
Fisho pli granda malgrandan englutas.
Fisho scias pri nagho ankau sen via sagho.
Fisho sen vino estas veneno.
Fisho serchas dronon, homo serchas bonon.
Fisho serchas profundon, homo serchas abundon.
Fisho volas naghi.
Flamighema kiel ligno rezina.
Fleksu arbon dum ghia juneco.
Flugema kiel vento.
Fluidajho sen difino, nek vinagro nek vino.
Fluis sur lipoj, sed en bushon ne trafis.
For de l' okuloj, for de la koro.
For el la manoj, for el kalkulo.
For konscienco, venos potenco.
Forghu feron dum ghi estas varmega.
Fordoni anseron, por ricevi paseron.
Fordormi la okazon.
Foresto de ofendo estas plej bona defendo.
Forfluu infano kune kun la bano.
Foriris bovido, revenis bovo.
Formanghis en merkredo, ne serchu en vendredo.
Formeti en arhhivon.
Formeti ghis la grekaj kalendoj.
Formeti la aferon en la keston de forgeso.
Forportu vian pakajhon kaj havajhon!
Forsavis sian korpon kaj animon.
Forte sidas, kiu Dion fidas.
Fortoj leporaj, kaj kapricoj sinjoraj.
Forveturis azenido kaj revenis azeno.
Forveturis malsagha, revenis nur pli agha.
France sagha, angle sovagha.
Fremda animo estas abismo sen limo.
Fremda doloro ne kondukas al ploro.
Fremda korpo ne doloras.
Fremda malfelicho instruas.
Fremda mangho havas bonan guston.
Fremda medito estas kashita.
Fremda mizero ne estas sufero.
Fremda mizero - ridinda afero.
Fremda spesmilo estas sen utilo.
Fremdan dorson bastoni - ankau sian doni.
Fremdan vundon kashas vesto.
Fremdlando objekton por speso donas, sed por ghin venigi, oni
spesmilon bezonas.
Frosto lin atakis.
Frue levighu kaj frue edzighu.
Frukto malpermesita estas plej bongusta.
Fungon englutis!

G

Gardatan shafon ech lupo timas.
Gardu kandelon por la nokto.
Gardu min Dio kontrau amikoj, kontrau malamikoj mi gardos min
mem.
Gardu vin du baroj: lipoj kaj dentaroj.
Gast' en tempo malghusta estas shtono sur brusto.
Gasto havas akrajn okulojn.
Gasto kiel fisho baldau farighas malfresha.
Gasto sen avizo estas agrabla surprizo.
Gasto tro petata foriras malsata.
Geamantoj sin pikas.
Geedzoj en paco vivas en regha palaco.
Granda doto kaj oro, sed mankas la koro.
Granda estas la mondo, sed rifughon ne donas.
Granda frakaso en malgranda glaso.
Granda kranio, sed interne nenio.
Granda nubo, eta pluvo.
Granda nubo, malgranda pluvo.
Granda ofico, grandaj zorgoj.
Granda parolisto estas duba faristo.
Granda parolo, sed malgranda volo.
Granda shipo bezonas profundon.
Granda telero, malplena kulero.
Grandaj malbonoj - grandaj rimedoj.
Griza barbo saghon ne atestas.
Grosho shparita neniam perdighas.
Groshon shtelis - ho, shtelisto! Milojn shtelis - financisto.
Guto malgranda, sed shtonon ghi boras.

Gh

Ghemu kaj ploru, sed ghis fino laboru.
Ghentila kaj trankvila, kun koro el oro.
Ghi ech ne tushas lian orelon.
Ghi estas akvo al lia muelilo.
Ghi estas al li tre bonvena.
Ghi estas ankorau birdo sur la tegmento.
Ghi estas ankorau malproksime en la kampo.
Ghi estas ankorau pasero en aero.
Ghi estas ankorau vortoj de orakolo.
Ghi estas kiel mustardo post la mangho.
Ghi estas malpaco pri la regha palaco.
Ghi estas nek lakto, nek selakto.
Ghi estas nek viando, nek fisho.
Ghi estas por mi china scienco.
Ghi estas por mi makulo en la okulo.
Ghi estas por mi volapukajho.
Ghi estu por vi al sano!
Ghi farighis por mi osto en la gorgho.
Ghi glitas de li kiel pizo de muro.
Ghi havas ankorau signon de demando.
Ghi helpos kiel hirud' al mortinto.
Ghi iris al li preter la bushon.
Ghi jam staras al mi en la gorgho.
Ghi ne eliris ankorau el malproksima nebulo.
Ghi ne estas tiel facila, kiel laboro argila.
Ghi staras ankorau malproksime en la kampo.
Ghi tushas lin, kiel akvo anseron.
Ghibulo ghis morto restos ghibulo.
Ghis la edzigho ghi resanighos.
Ghis la edzigho venos resanigho.
Ghoju kaj festenu, sed malrichulojn subtenu.
Ghustatempa vorto estas granda forto.

H

Hakado de ligno donas lignerojn.
Hakilo estas trancha, sed ne cedas la brancho.
Hako post hako estas la plej efika atako.
Havi che iu krediton kaj meriton.
Havi iom da vaporo en la kapo.
Havi la chefan vochon.
Havi la orelojn sur ghusta loko.
Havi larghan konsciencon.
Havi malprofiton.
Havi orelojn sur ghusta loko.
Havi varman lokon.
Havi vinagron en la mieno.
Havu poton malgrandan, sed mem estu granda.
Hazardo estas malbona gardo.
Hejma dometo estas kiel patrineto.
Helpas krako kontrau atako.
Hodiau al mi, morgau al vi.
Hodiau festene, morgau malplene.
Hodiau festene, morgau malplene.
Hodiau forto, morgau morto.
Hodiau pagi vi devas, morgau kredite ricevos.
Hodiau supre, morgau malsupre.
Hoko elsaltis, afero haltis.
Hom' malesperas, Dio aperas.
Homo bagatelema.
Homo esperas, morto aperas.
Homo fidas, felicho decidas.
Homo lernas la tutan vivon.
Homo pafas, Dio trafas.
Homo proponas, Dio disponas.
Homo senpeka neniam ekzistis.
Honoro ne donas, kion stomako bezonas.
Horo matena estas horo bena.
Hunda vivo.
Hundo bojas, homo vojas.
Hundo bojas la vojon, vento portas la bojon.
Hundo bojas, pasanto vojas.
Hundo bonrasa estas bona por chaso.
Hundo povas boji ech kontrau la regho.

I

Iafoje oni devas okulon fermeti.
Iele, iome, duone malbone.
Ili estas en akordo, kiel peto kaj mordo.
Ili vivas per unu animo en du korpoj.
Ilo el oro taugas por chiu laboro.
Imiti grandsinjoron, perdi baldau la oron.
Infana inklino restas ghis la fino.
Infano ne krias, patrino ne scias.
Infano shtelas ovon, grandaghulo shtelas bovon.
Infanoj kaj fishoj vochon ne havas.
Infanon malbonigas ne petolado, sed malbona kamarado.
Instruas mizero manghi panon sen butero.
Insulto ne algluighas.
Inter diro kaj faro estas vasta maro.
Inter faro kaj rakonto staras meze granda monto.
Inter fremdaj shi estas edzino anghela, kun la edzo shi estas
demono kruela.
Inter generaloj parolu pri bataloj.
Inter kornikoj ne konvenas predikoj.
Inter la blinduloj reghas la strabuloj.
Inter la mano ghis la busho ofte disvershighas la supo.
Inter lupoj kriu lupe.
Inter miaj muroj estu miaj plezuroj.
Inter pokalo kaj lipoj povas multe okazi.
Interkonsento estas pli bona ol mono.
Iom da malvero ne estas danghero.
Iras chiu kruro lau sia plezuro.
Iri for en bona hor'.

J

Jen kiaj ni estas!
Jen staras la bovoj antau la monto!
Ju cerbo pli prudenta, des lango pli silenta.
Ju disputo pli forta, des pli multaj la vortoj.
Ju homo pli fiera, des puno pli severa.
Ju laboro pli publika, des pli granda la kritiko.
Ju pli da achetantoj, des pli alta la prezo.
Ju pli da babilado, des pli da pekado.
Ju pli da bruo, des malpli da ghuo.
Ju pli da donoj, des pli da amikoj.
Ju pli da havo, des pli da pravo.
Ju pli da honoro, des pli da laboro.
Ju pli da jhuroj, des pli da suspekto.
Ju pli frue, des pli certe - ju pli volonte, des pli lerte.
Ju pli granda bezono, des pli granda la prezo.
Ju pli granda la deziro, des pli kara la akiro.
Ju pli la infanoj bezonas, des pli Dio al vi donas.
Ju pli malproksimen la vojo, des pli da larmoj.
Ju pli oni babilas, des pli oni al si malutilas.
Ju pli oni posedas, des pli oni avidas.
Ju pli precizaj la kalkuloj, des pli fortika la amikeco.
Jugo propravola ne estas malmola.
Jughanto decidas, kiel li vidas.
Jughanto devas havi du orelojn.
Jugho komencita pacighon ne malhelpas.
Juku la hauto, sed ne sur mia korpo.
Juneco ne scias, maljuneco ne povas.
Juneco petolis, maljuneco malsatos.

Jh

Jheti bastonon en la radon.
Jheti perlojn antau la porkojn.
Jheti polvon en la okulojn.
Jhuri kaj rejhuri.
Jhuri per la barbo de l' profeto.

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO
 
. miresperanto.com !