VI

FACILAJ LEGAJHOJ post la kono de la tuta lernolibro

CLAUDE PIRON

LA FELICHO AMI

Mi estas psik-analizisto. Kio estas tiu besto, vi eble vin demandas. Nu, mi estas homo, kiu havas iom neordinaran laboron: mia chiutaga laboro estas helpi al homoj kiuj venas al mi tiucele, ighi pli felichaj. Por tio, ili devas diri al mi chion, kion ili pensas.

Se venas iu ideo, nu, tiun ideon ili devas vortigi. Ne gravas chu la ideo estas ghusta au malghusta, bela au malbela, homa au besta, plenkreskula au infana. Ne gravas chu ghi plachos al mi au malplachos: chiun ideon la persono devas diri tuj, kiam ghi naskighas en li au shi. Ke homoj konsentas tiel pensi audeble antau fakulo, kiun ili ne vere konas, tio estas miriga, sed tio estas fakto.

Ne malpli mirige estas rimarki ke tiu metodo utilas. Ankau tio estas fakto. Ech se ni ne vere komprenas ghin. (Kompreneble, por ke la afero sukcesu, ili devas revenadi multfoje, char nur iom post iom la kauzoj de iliaj malfelichoj au vivmalfacilajhoj montrighas eksteren.) Nu, mi ne priskribos al vi la tutan aferon, char ghi estas ege malpli simpla, ol povas unuavide shajni. Kaj vershajne multaj el vi jam scias pri ghi. La demando chi tie ne estas, kial psik-analizo funkcias, nek kiel nek kiom. Se mi parolas pri ghi, tio havas plej simplan kauzon, jenan:

Kiam iu venas por submeti sin che mi al psik-analizo, tiu devas kushi, lasi la pensojn veni kiel eble plej nature, kaj vortigi chion kio prezentighas al li au shi en la kapo (la kapo, tio estas la parto de ni, tute supre, kie trovighas nia "pensejo" au "pensujo", au se vi pli shatas "pensilo", kiu estas ankau, fakte nia "sentejo" au "sentujo" au "sentilo"). Mi sidas malantau tiu persono - li au shi ne vidas min - kaj skribas chion, kion shi au li diras. Mi uzas stenografion (tio estas rapidskribo, metodo skribi, ne kiel ordinare, sed per alia skribmaniero, kiu ebligas skribi same rapide kiel la persono parolas). Nu, hodiau, dum mi rapidskribis chion, kion rakontis al mi juna viro, kiu faras psik-analizon kun mi, frapis min jena penso: chiuj liaj vortoj trovighas inter la 500, kiuj sufichas por la facila teksto lernata lau la Zagreba Metodo. Eble - mi pensis - impresos la legantojn scii, kion tia homo rakontas en tia situacio. Mi, do, chi-sekve prezentos al vi, kun la permeso de la junulo, kelkajn partojn el lia eldirado.

x x x x x

Sofia vidis sian antauan kunvivulon vendredon vespere. Mi ne reagis tre bone jhaudon, kiam shi parolis al mi pri tiu decido rerenkonti lin. Mi ne montrighis amika. Mi diris al shi: "Sufichas nun. Au vi estas kun li, au vi estas kun mi. Ne eblas havi du virojn samtempe, mi tion ne akceptas."

Vi konas min nun de kelka tempo. Vi scias, ke mi ordinare ne parolas tiel. Sed, mi shanghighas: dum mi parolis mi ech demandis min, kion mi faros, se shi reagos per ega malkontento. Antaue tiu zorgo malhelpus min vortigi mian opinion. Sed shi respondis al tio tute bone. Shi diris: "Kion vi diras, tio estas ghusta. Mi devus agi klare. Fakte, mi devus sukcesi senighi je li. Mi ne plu amas lin. Eble mi neniam vere amis lin. Vi estas la viro por mi. Neniu alia. Sed li aperas tiel malfelicha, kiam mi parolas pri vera fino, pri disigho, pri apartigho porchiama, ke mi ne trovas en mi la forton rigardi lin kaj diri: chi-foje estas la fino. Mi ne plu volas revidi vin."

Mi rimarkas ke nun estas malpli kaj malpli da problemoj inter Sofia kaj mi. Eble, char ni decidis chiufoje klarigi la aferojn unu al la alia. Komence ni ne povis. Nek shi nek mi. Ni kashis la veron pri tio au tio chi. Ni timis ke, se unu el ni diros la veron, la alia lin forlasos. Sed nun montrighas, ke shi tiom deziras resti kun mi, kiom mi kun shi.

Hodiau estas shia naskightago. Mi achetis ion tre belan por shi. Mi esperas ke shi estos kontenta. Ni faros etan feston. Nur ni du. Ni iros al loko, kiun mi konas, por bonega, neordinara, shatinda vespermangho. Tio, kion ili tie preparas, estas tute speciale manghinda. Mi estas certa, ke plachos al shi. Mi sentas, ke ni estos felichaj. Tiu knabino pli kaj pli plachas al mi chiurilate, ankau en la diversaj situacioj de la chiutaga vivo. Unuafoje mi amas tiamaniere. Antaue, kiam mi opiniis, ke mi amas, mi fakte nur ludis kun bildoj en mia kapo: mi ne rilatis kun io vera. Estas mirige: mi sentas min pli richa. Pro tiuj kunaj travivajhoj. Pro chio, kion shi diras al mi. Pro shia maniero iri, paroli, ludi, ridi au fari tion au tion chi kun mi. Jes, pli richa.

Sed mi estas richa nur rilate al la sentoj. Mi ne scias kiam mi povos pagi vin. En mia laboro, multo malbone funkcias. Mi havis okazon havi alian laboron, multe pli bonan ol la nuna estas, sed mi ne kaptis ghin. Mi lasis la tempon flugi. Nun estas tro malfrue. La ulo, kiu povis doni tiun laboron, hierau diris al mi: "Kial vi ne venis antaue? Nun mi havigis ghin al iu alia. Mi preferus ke estu vi, char vi estas pli juna, kaj ghuste junulon mi bezonis, sed nun estas tro malfrue."

Kial mi agas tiel kontraue al mia propra bono? Se vi demandos min, kial mi ne iris, mi ech ne povos respondi. Mi ne scias. Shajnis al mi, ke mi havas tempon. Kial decidi rapide, mi diris al mi. Morgau sufichos. Sed nun mi perdis tiun mirindan okazon. Ili pagus al mi multe pli, por ne pli da laborhoroj, ol mi nun ricevas. Kaj ech shajnas al mi ke tiu laboro estas pli facila. Kelkfoje, en simila okazo, kiam mi rimarkas, ke mi agis malghuste, mi deziras frapi min, kiel patro malbonan filon, tiel malshatinda mi trovas min. Sed tio ne estas la unua fojo. Tre ofte en la vivo mi perdis bonajn okazojn. Kelkfoje mi min demandas, chu mi vere volas plibonigi mian vivon, au chu io en mi malhelpas min agi por ighi felicha.

Vi memoras pri Nadja, chu ne? Mi parolis pri shi la lastan fojon, kiam mi venis. Mi vizitis shin refoje jhaudon, kiam Sofia diris, ke shi ree renkontqs sian iaman samchambrulon. Mi bezonis vidi Nadjan, char mi malkontentis pri Sofia. Mi ne komprenis tion tuj. Nur mi sentis fortegan deziron revidi Nadjan. Necesis tempo, por ke mi komprenu, ke tiu deziro rilatas al la fakto, ke por unu vespero Sofia shajne pli deziras Jankarlon. Jankarlo, tio estas la knabo kun kiu shi estis antaue, chu mi jam diris lian nomon al vi? Mi ne memoras. Fakte, mi celis kushi kun Nadja. Estis vere infaneca reago: "Sofia iras al Jankarlo, mi iros al Nadja kaj havigos al mi plezuron kun shi." Kia homo mi estas! Ne tre bele, chu? Mi pretas uzi homon kiel ilon, sen zorgi pri la sekvoj por tiu, au por la alia. Nun, kiam mi diras tion, mi vidas la aferon multe pli klare. Mi ne sciis ke mi povas agi tiel senrigarde al aliulaj sentoj! Grave! Mi ne shatas, kion mi ekvidas pri mi. Ne tiel mi igos Sofian felicha, kaj min kun shi. (Chu vi bone audis? Mi diris: kun shi, ne per shi au pro shi. Kun si, nur kun shi mi volas felichi.) Unuafoje en mia vivo mi amas kaj amo ne estas ludo. Estas io vera. Kiam mi trovas, ke shi agas malghuste - ekzemple pri tiu fakto ne havi la forton forpreni sin el la rilato kun Jankarlo - mi diras mian opinion al shi, ech se mi scias, ke tio ne plachos. Kaj shi dankis min! Por mi, tio estas nekredebla. Antaue mi chiam pensis ke, por ke oni amu mjn, mi devas ne malplachi, au neniam diri ion kion la knabino ne shatos. Shi ne shatis, kiam mi eldiris mian opinion pri shia ne-malligebla ligo kun Jankarlo, sed shi akceptis ghin, kaj dankis al mi. Mi shanghighas. Estas mirige rimarki, ke oni farighas alia, ech se ege malrapide, ech se nur iom post iom. Jes, estas mirige. Kaj ege felichige.

Chu mi diris al vi ke mi estas felicha? Neniam antaue mi estis tiel felicha en rilato kun virino. Mi chiam estis knabeto, infaneto, kiu timis la reagon de la virino, kvazau shi estus timinda patrino. Nun ne plu. Sofia estas tiu kiu rigardas al mi kiel al iu forta kaj alta. Kredu min, tio estas ege nova por mi, ech se tio aperas natura al la plimulto el la knaboj. Vi scias, estas ege plache senti, ke oni antauen-iras. Mi ghenerale havis tute alian senton, nome, ke tagoj forflugas unu post la alia, kaj mi restas samloke. Estis io senesperiga en tiu sento. Kia plezuro rimarki, ke la vivo shanghighas! Mirige, mi sentas dankemon al la tuta mondo. Tamen mi scias, ke la tuta mondo tute ne zorgas pri mi, kaj tute ne rilatas al mia nuna felicho. Sed tiel mi sentas...

Io alia estas miriga en mi: mi ne scias kiam mi povos pagi vin, char Sofia kostas al mi multon. Kaj tamen mi sentas min tute libera. Mi dankas vin pro via helpo ighi pli felicha, sed mi ne sentas devon pagi vin. Vere, mi liberighas. Kiu antaue kredus, ke mi povus tiel libere rilati al mono, kiun pagi necesas?

x x x x x

Ne chiu psikanaliza renkonto estas same bela kaj sunplena, kiel chi tiu. Fojfoje estas tre malsimple, au plene je malamo, ankau al la psikanalizisto. Mi shatus scii, kara leganto, se tia raportado interesas vin. Mi povus prezenti pliajn psik-analizajn raportojn al vi. Vi tiel vidus kiel malsimilaj homoj estas inter si, kaj samtempe, ankau, kiel similaj. Por mi estas tre facile pretigi tian legajhon, char mi rimarkis ke en tiu tre speciala situacio de psik-analizo (au aliaj formoj de psik-helpado, pri kiuj mi same bone povus paroli), la homoj ghenerale uzas tre simplajn vortojn, plej chiutagajn, ech por esprimi vere gravajn travivajhojn. Tion eble kauzas la fakto, ke en tiu situacio oni iomete revenas al pli infaneca estmaniero. Mirige, per tiu reinfanigho oni farighas vera plenkreskulo: oni prilaboras siajn problemojn, siajn travivajhojn, ankau siajn memorojn pri delonge forfluginta tempo, per pensaj kaj sentaj iloj same simplaj, kiel tiuj de infano, kaj oni tiel kaptas ilian signifon pli bone. La sekvo estas, ke oni pro tiu nova kompren- au sentmaniero, reorganizas sin al personeco, kiu funkciu pli bone. Nu, ne gravas la kauzo, gravas la fakto ke en tiu situacio homoj parolas pri chio per tre simplaj vortoj. Ne malfacilus al mi esperantigi tiun au alian parton de tiuj parolhoroj, kiuj prezentighas che mi. Chu interesas vin au chu por vi legi ion similan estus pura tempoperdo?

x x x x x

NOVAJ VORTOJ: okupo, kauzo, psik-analizo, frapi, traduko, forlasi, festo, prepari, plezuro, esprimi, fluginta, signifo


CLAUDE PIRON

TIMIGA DlRO

Estis priplorinda travivajho. Vi scias ke mi decidis diri al miaj infanoj, ke mi foriros. Kiam mi decidis, mi tute ne imagis, ke estos tiel malfacile. Fakte, en la momento kiam mi volis iri paroli al ili, mi komprenis ke mi ne povas. Jen, venis la horo iri al iliaj chambroj por informi ilin, kaj mi sentis min tiel malbone, ke mi ekploretis. Mia tuta kuragho estis for. Komprenu min. Chu eblas al homo normalkora aliri siajn infanojn kaj diri: "Mi havas novajhon por vi. Baldau mi foriros. Baldau via patro foriros el chi tiu domo por chiam..." Kiel oni povas tion diri al infanoj kiujn oni amas?

Kaj tamen mi devis. La afero estis decidita. Mi devis ghin fari. Ne estis alia vojo, chu? Mi provis plikuraghigi min, trovi en mi fortojn novajn, per volpovo havigi al mi la forton superi miajn sentojn de timo kaj malespero, por fari mian devon.

Ne estis facile. Sed mi havis la senton, ke iom post iom la forto kiun mi deziris envenis en min.

Mi komence parolos al la knabino, mi decidis. Shi estis en sia chambro kaj faris iun laboron por la lernejo. Shi rigardis min per miroplenaj okuloj. Tute certe shi sentis ke io estas nenormala. Neniam mi havas tian esprimon kiam mi iras diri ion al shi.

La tuta situacio igis min plejpleje zorga. Tamen, mi ne povis eligi min el ghi nun. Mi aliris shin. "Klara", mi diris, "mi...mi devas informi vin pri io... Malghojiga novajho, tre malghojiga".

Shia vizagho aliighis: mira antau unu momento, ghi nun farighis zorga. Mi ne scias chu shi atendis ion similan, au chu miaj vortoj estis tute neatenditaj por shi. Shia vizagho ekesprimis maltrankvilan atenton.

"Vi scias... Certe vi rimarkis ke via patrino kaj mi... nu... nia rilatado ne estas bona. Ni... kiel diri?... Ni ne plu sukcesas rilati ame. Ni... Estas malfacile por unu vivi kun la alia, tagon post tago, horon post horo, minuton post minuto. Via patrino estas tre bona patrino, helpema, bonkora, klarpensa. lumaniere mi plu amas shin. Sed kunvivi en la sama domo ne plu estas eble. Ni decidis ke mi foriros... Ne timu, mi revenos vidi vin, ludi kun vi, paroli kun vi. Kiel eble plej ofte. Sed mi vivos en alia domo".

Shi rigardis min. Mi sentis min senkorulo kiu senigas hometon de la plej kara havajho.

"Se vi kaj la patrino tion decidis..." shi komencis, kaj estis io tre malghoja en shia vocho. Mi rimarkis ke shi volus plori, sed kun granda malfacilo sukcesas superi la ploron. Shi aldonis nur: "Nu, estas tiel". Kaj post ekrigardo al mi, en kiu nek malamo, nek timo vidighis, sed nur malfelicho, shi el sia chambro eliris, kaj tuj poste el la domo.

Mi sentis min laca, ege laca. Kaj mi faris nur duonon de la devo! Mi serchis Alanon, la knabon. Mi pli antautimis chi tiun intervidon char Alano estas pli juna kaj pli senta. Ankau pli malferma, pli preta esprimi sin.

Kiam mi aliris lin, li ludis per siaj etaj autoj. Alano havas specialan shaton al tiuj malgrandaj veturiloj. Li oftege ludas per ili. Li okazigas al ili plej neimageblajn aventurojn. Mi decidis fini la dolorigan momenton kiel eble plej tuje. "Mi venas sciigi ion tre gravan al vi", mi diris per vocho plej serioza. La veturiletoj tuj haltis, kaj Alano direktis al mi siajn belajn, bluajn okulojn, tiom plenajn de trankvila amo, ke mia koro ekdoloris. Li havas al mi grandegan amon. Mi estas por li la Patro kun granda P. Patro estas liapense plej aminda fortulo: ulo kuraghega, ulo kiu havas la povon chiam chion superforti.

Kaj nun mi batfaligos tiun manieron min vidi. Miaj vortoj estos bato, post kiu nenio plu restos el la imago pri mi. Jes ja, tiu maniero min vidi estas pure imaga, ghi ne estas ghusta. Mi estas fakte nur simpla homo, kun fortoj kaj malfortoj, ne la grandegulo, kiun la knabo imagas. Sed chu estas bone, ke per unu bato, per unu timiga bato, mi faru ke tiu bildo pri karega fortulo subite perdu la ekziston? Chu post tiu falo li povos restarighi? Kaj tamen mi devis paroli.

Ree mi kunigis la tuton de miaj troveblaj fortoj kaj ekparolis: "Alano, mi baldau foriros. Mi ne plu vivos kun vi chi tie. Mi ne plu vivos chi-dome".

La knabo min rigardis kun hezita esprimo. Kaj li ekridis.

Mi atendis ion ajn, sed ne tion. Li ne akceptis min serioze! Por li, patro estas tiel klara, neforigebla duono de la karega paro, ke tiu duono ne povus serioze foriri kaj lasi la alian duonon sola. Por li, klare, paro estas tuto, paro estas unuo, ne du ajhoj, kiujn eblas malkunigi. Ke mi foriru, tio estas tute simple neebla. Tiu diro de la patro povis esti nur luda.

Tamen, mi devis komprenigi al li la veron. Baldau mi ne plu estos en la domo. Baldau mi havos mian vivon aliloke, for de lia patrino, de Klara, de li.

"Alano", mi rekomencis kaj mi provis igi mian vochon kiel eble plej senrida. "Alano, mi ne ridas, chi tio ne estas ludo. Mi komprenas ke vi ne kredis min tuj, char vi tutforte esperas, ke mi ne diris la veron. Sed estas vere, Alano, mi foriros. Vi restos chi tie kun patrino kaj Klara. Kaj mi ne plu vivos kun vi. Mi..."

Li sentis nun, ke chi tio ne estas imaga rakonto, ke mi diras la puran veron. Sed li ne povis akcepti ghin. Li rigardis min. Li subite ege palighis. Li ighis tiel eta, tiel malforta, tiel senhelpa, ke mi sentis, kvazau la tuta chambro turnighus kaj mi apenau ne svenis.

"Mi mortigis lin", mi pensis, kaj tiu penso, kiom ajn neakceptebla, restadis dolore en mia kapo. "Mi mortigis lian koron, lian ghojon, eble lian povon ami kaj felichi. Mi estas la mortigisto de mia knabo." En unu minuto, chio farighis nekredeble malvarma en mi. Alano ekkriis. Li elmetis siajn etajn brakojn, siajn etajn manojn, batis min kun fortega, longa, nehoma krio, kaj post kelkaj ekbatoj al mi, forkuris ploregante.

Mi staris tie, senpensa, sensenta. Mi ne imagis, ke eblas porti tian pezon de malfelicho. Mi sentis min la plej malaminda dolorigisto en la mondo. Mi pensis pri Diana, la virino kun kiu mi deziris kunvivi. Pro Diana mi deziris forlasi tiujn du belegajn, sanegajn infanojn kaj ilian patrinon. Sanegajn? Jes, ghis nun. Sed chu ili povos resti same sanaj post tia videble preskau mortiga bato?

Chu mi perdis la saghon, mi demandis al mi. Chu Diana povas doni al mi veran felichon? Au chu por felicho kiun mi nur imagis, mi nun malfaras unubate felichon kiun ni malrapide, iom post iom kunmetis?

Mi ne plu sciis, kiu mi estas, kion mi faru, kien direktighas mia vivovojo. "Chu vere tion mi volas?" mi demandis al mi. Sed de nenie venis respondo.

NOVAJ VORTOJ: imagi, forlasi, esprimi, neatendita, aventuro, serioza, hezita, palighi, turnighi, sveni, brako, pezo

<<

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !