V
PLIAJ
DIVERSTIPAJ EKZERCOJ KAJ LUDOJ
En chi tiu chapitro ni
prezentas diversajn ekzercojn kiuj povas esti uzataj
laubezone kaj lau prijugho de la instruanto, chu pro
tio ke la situacio estas specifa, chu pro tio ke la
instruisto decidis plilongigi la instrutempon.
Eventuale chi tiuj ekzercoj povas esti ankau hejmaj
taskoj. Mi disaranghis ilin lau la lecionoj, tamen
pluraj el ili ne nepre devas esti ghuste en la
koncerna leciono, speciale ne la ludoj, skribaj
verkajhoj au individuaj monologoj je koncerna temo.
Ankau la facilaj legotekstoj ne devas esti ghuste en
la koncerna leciono, char chiuj estas faritaj tiel ke
ili legeblas kiam ajn post la sesa leciono. En la
kazo ke oni decidas post la tute prilaborita
lernolibro refoje ripeti ghin (kaj tio rekomendeblas
en elementaj lemejoj), oni povas uzi ghuste chi tiujn
ekzercojn. - La priskriban parton de diversaj taskoj
kaj ekzercoj la instruisto devas unue traduki
nacilingven, multobligi ghin kaj tiel prezenti al la
gelernantoj por solvado.
- La samo validas por
ekzercoj "Traduku al Esperanto". Do, la
instruisto unue traduku tiujn tekstojn nacilingven,
multobligu ilin kaj uzu kiel ekzercojn.
- La ludojn la
instruisto klarigu kaj gvidu.
- La ekzercoj de la
tipo "Kompletigu la frazojn" estas nur
multobligendaj kaj la gelernantoj plenigu nur la
mankantajn lokojn. - Se vi decidighas por la ekzerco:
"Skribu verketon", ni rekomendas uzi
minimume 30 minutojn por tio kaj postuli ke chiu
lemanto skribu minimume 10 frazojn. La plej bona
maniero estas paralele kun tiu tasko apliki ankau
individuajn monologojn je alia difinita temo. Ekz. se
la klaso konsistas el 15 lernantoj kaj oni disponas
pri 45-minuta lerneja horo, chiu lemanto lauvice
povas paroli antau la instruisto dum 3 minutoj je la
temo ekz: "Mia amiko" kaj samtempe dum
chiuj 45 minutoj la tuta klaso verkas eseeton je la
temo "Kiu estas mia granda problemo".
1. Rekomendeblaj
temoj por la monologoj antau la instruisto:
1. Mia instruisto
2. Miaj geamikoj
3. Kiun sporton mi
shatas
4. Kion mi rigardis en
la televido
5. La amo
6. Mia plej bona amiko
7. Miaj gefratoj
8. Kiel mi ludas
9. Mia lando
10. Mia najbaro
11. Mia urbo
12. Filmo kiun mi
vidis k.t.p.
2. Rekomendeblaj
temoj por verkajhetoj:
1. Mia plej granda
problemo
2. Kial homo vivas
3. Kio estas nacio
4. Kio estas rasismo
5. Kio estas dio
(religio)
6. Mi
7. Kial mi lernas
Esperanton?
8. Kio estas en la
kosmo
9. Kio estas la
geedzigho
10. Kion mi (ne)
shatas en mia lando (urbo) k.t.p.
3. Tradukekzercoj,
ludoj, facilaj legotekstoj lau la lecionoj
UNUA
LECIONO
1. El la prezentitaj
vortoj kaj afiksoj uzante la tutan gramatikon el la
unua leciono kunmetu laueble multajn senchavajn
frazojn tiel ke en neniu frazo aperu unusama vorto
pli ol du fojojn: AMIKO, CHAMBRO, ESTI, LERNI,
LABORI, SEGHO, PATRO, NE, JES, Ml VI, EN, SUR, KAJ.
2. Faru el la
vortoj kaj gramatiko de la unua leciono kiel eble
plej longan senchavan frazon.
DUA
LECIONO
1. El la prezentitaj
vortoj kaj afiksoj kaj la gramatiko lernita en la
unua kaj dua leciono faru laueble multajn senchavajn
frazojn tiel ke neniu vorto rajtas esti en unu sama
frazo pli ol du fojojn: ESTI, POVI, VOLI, VIDI, Ml,
VI, SHI, KE, KAJ, AL, DE, SIDI, AUTOBUSO, VETURI,
AMIKO, MANGHI, ZAGREBO, SUR, EN. Skribu nacilingvan
signifon de la vortoj tiel kreitaj.
2. Kompletigu
la jenajn frazojn:
a) Li vidas nov...
amik...
b) Mi vidas, vi vidis,
li vid...
c) Fratoj iras ... ni.
Fratinoj iras ... ili.
d) Patro estas bon...
Gepatroj estas bon...
e) Marko havas tri
amik... Ana havas amikin...
f) Ni rigardos ni...
jun... gepatr...
3. Traduku el
via nacia lingvo al Esperanto (unue la instruisto
traduku la subajn frazojn al la nacia lingvo):
a) Li faris longan
demandon kaj shi mallonge respondis. Nur bonajn
vinojn ili trinkis hejme, sed ne venis geamikoj, kaj
ili legis librojn. Kiu povis vidi lin, havis bonajn
okulojn.
b) Ni volas havi
grandan domon, sed ni ne havas monon. Shi amas lin
kaj shi rigardos lin ankau en la fabriko. Ili shatis
rigardi mian chambron, kaj paroli pri malfacilaj
demandoj.
c) chu vi povas vidi,
kion mi vidas? La instruisto volis demandi junan
lernanton pri lia maljuna frato, sed li ne povis. La
patrino parolos kun la patro kaj mia frato, kiuj
povos iri al la parko.
d) La malbona
lemantino povas kuiri tre bonan kafon. Ili diris al
la fratino de Petro ke shi ne venis al la hotelo. En
liaj okuloj mi vidis amon al la mono.
e) Malvarma rigardo
kaj malamo estis en shiaj grandaj okuloj. La libro en
kiu vi povis legi pri mia laboro, estis sur la
skribotablo. La gepatroj ne volis trinki malbonan
vinon kun la kelneroj.
TRIA
LECIONO
1. Kompletigu la
jenajn frazojn:
a) Belulo, bonulo,
grand...ino.
b) Hi lernis
en.......ejo. Ni manghis en......ejo. Shi trinkis
en........ejo.
c) Venu! Iru! Ni
sid..!
d) Bel... knabino
bel... kantas.
e) Bon... rigardis la
knabo grand... instruist...
f) Li
komprenis.....kio shi skribis.
g) Vi venis ....
amiko.
2. Ludu ludon de
adjektivoj.
Klarigo: La instruisto
povas elpensi iun ajn 10-frazan tekston en kiu estos
menciataj personoj kaj situacioj konataj al la
kursanoj kaj en chiu frazo lasos liberan lokon antau
iu substantivo por enmeti adjektivon. Tiun tekston la
gelernantoj ne konos. La tasko al ili estas elpensi
10 diversajn adjektivojn (chiu aparte) kaj skribi
lauvice sur papereton. Poste la instruisto
transprenas de la gelernantoj la paperetojn kun la 10
adjektivoj kaj laute legas la tekston de li skribitan
enmetante la adjektivojn lauvice en la malplenajn
lokojn. Ekz. la teksto elpensita povus teksti jene:
"Nia ......
instruisto instruas nin. En nia ....... chambro sidas
......... gelernantoj kaj lernas. Ni
shatas........direktoron de nia........lernejo kaj ni
diras al li ....... parolojn......... amikino Ana
skribis ....... leteron al ...... amiko Marko."
3. Traduku el
la nacia lingvo en Esperanton:
a) Kion shatas lerni
via fratino kiu havas belajn, grandajn okulojn? Chu
la richuloj povas kompreni ke la loko kie ili povas
multe manghi ne estas en nia strato? Post longa
laboro fortuloj fine vidis ke la malamikoj venos
antau fino de la laboro.
b) Kiel kanti sufiche
forte? Ne estis suficha loko en la kinejo kie ili
volis rigardi la filmon. La portebla televidaparato
ne estis en la chambro kiam okazis la eksplodo.
c) Sen scio vi ne
povas esti richulo. En kuirejo sur la tablo mi vidis
malvarman, trinkeblan sukon. Trinkejoj kaj manghejoj
en tiu strato estis multaj kaj ni povis vidi multajn
ghojulojn.
d) Portu rapide viajn
librojn al alia sinjoro. Rigardu mian vizaghon! Sen
scio la homoj ne povas progresi, sed kompreno de la
lingvo Esperanto donos al ili la scion.
e) Chu la mangho estis
manghebla? Kantu bele kaj longe al shi, shi certe
poste amos vin. La vizagho de la lernanto kaj la
vocho de la lemantino estis tre belaj. De kie venas
kelneroj kiuj ne komprenas aliajn lingvojn?
f) Serchu tra la
stratoj, eble vi trovos vian amikinon. Shia vocho
estis bela, sed sur shia vizagho estis malghojo.
Parolu al mi pri viaj geamikoj kiujn vi ne povis vidi
post la lemejaj tagoj.
KVARA
LECIONO
1. Faru kiel eble plej
grandan nombron da vortoj el radikoj MANGH kaj RICH,
finajhoj O, A, I kaj afiksoj MAL, GE, UL, EJ, IN, RE.
Ekz: (manghulo, richmangho, richulino, manghricha,
malrichi...)
2. Ludu la
faldludon. Jen la klarigo: Chiuj kursanoj sidighas en
rondo kaj chiu havas unu malplenan paperpecon kaj
krajonon. La instruisto klarigu al ili ke ili devas
imagi unu homparon (viron kaj virinon) kiuj estas
konataj al chiuj kursanoj kaj kiam li starigos
demandojn ili skribe respondos pensante chiam pri sia
paro. Poste la instruisto demandas: KIU ESTAS LI? La
gekursanoj skribas la nomon de la viro kiun chiu el
ili havas en la imago sur la supron de la papero kaj
faldas la paperon tiel ke la nomo ne vidighu. Tiam li
donas la paperon al sia dekstra najbaro. Kiam chiuj
transdonis sjajn paperojn al la dekstra najbaro, la
instruisto demandas: KIU ESTAS SHI? Ili chiuj skribas
la nomon de la imagita virino sur la papero sub la
faldajho kaj refaldas tiel ke ghi ne vidighu kaj
denove transdonas al sia dekstra najbaro. Lau la sama
procedo ili respondas kaj plu donas siajn paperojn al
jenaj pluaj demandoj: 3. KIE ILI KUNVENAS? 4. KION LI
DIRAS AL SHI? 5. KION SHI RESPONDAS? 6. KION ILI
FARAS? 7. KIO OKAZIS POSTE? Tiam la instruisto
kolektas chiujn falditajn paperojn kaj malrapide
legas laute chiujn unu post la alia al la gekursanoj.
La tiel intermiksitaj respondoj estas tre ridindaj
kaj amuzas la gelemantojn.
3. Traduku el la nacia
lingvo en Esperanton:
a) Kiam falis la
aferoj sur la straton, shi farighis malghoja. Kiel
multajn leterojn ricevis la amiko de mia patrino! Mi
devas diri ke via trankvila instruisto ne scias bone
instrui.
b) Kiam vi staras sola
en la chambro, vi povas forte paroli. Ili auskultis
belan muzikon, fermis la okulojn kaj ne plu koleris.
Mi prenos mian monon kaj mi povos iri al aliaj
landoj.
c) Montru al ili viajn
manojn kaj ili scios ke vi estas tre forta. Chu inter
ni sidas mallaboruloj? La pordo antau mi devis fali.
Kien vi metis mian mallongan pantalonon?
d) La gesinjoroj iris
en la chambron, fermis la pordon kaj montris la
foton. Kiom longe vi devis sidi en la kafejo antau
lia reveno? Ili povis paroli pri vera amo, sed ili ne
sciis kio ghi estas.
e) Kiam mi vidis la
lastajn dekses fotojn, mia amikino fermis la albumon.
Li koleris kaj en la manon li metis la leteron kiun
alportis la granda poshtisto per biciklo. Reprenu
viajn librojn kaj sciu ke mi ne volas vidi vin plu.
f) La piedoj de la
patro estis longaj kaj li ne povis facile iri. Staru
trankvile 35 minutojn kaj manghu kukojn. Chu la
lernanto povis mem fermi sin en la chambron?
KVINA
LECIONO
1. Skribu nacilingvan
tradukon por la kombinajhoj:
KIUN |
KIUJN |
KIUJ |
DE KIU |
AL KIU |
PRI KIU |
KIAN |
KIAJN |
KIAJ |
DE KIA |
AL KIA |
PRI KIA |
KION |
|
|
DE KIO |
|
|
KIEN |
|
|
DE KIAM |
|
|
2. Faru kiel
eble plej grandan nombron da frazoj kombinante
prepoziciojn kaj korelativojn en la malplena loko de
la frazo:
Ml VOLAS
IRI......................
(Ekz. Mi volas iri al
iu. Mi volas iri sen iuj. Mi volas iri al neniu. Mi
volas iri kun chiuj....)
3. Traduku el
la nacia lingvo en Esperanton!
a) Sur iu stacio li
forgesis chiujn siajn aferojn. Tion oni neniam povis
bedauri. En tiu loko la gesinjoroj komencis paroli
pri iuj autoj.
b) Tiam li parolis pri
iuj lecionoj kiujn li malbone komprenis. Chie en la
domo oni povis vidi iujn malplachajn librojn. En kiu
strato vi chiam achetas tiujn multekostajn librojn?
c) Tie estis
gesinjoroj kiujn vi certe ne povas foti. Oni sendis
min al chiuj miaj amikoj, sed mi veturis nur al la
plej bona. Aferojn, kiujn vi volis vendi, metu en
mian hejmon kaj iru labori.
d) Neniu demandis min
chu plachas al mi tiu chi filmo. Chu tion vi sciis
antau ol vi venis en la vendejon? Helpi en chio siajn
gepatrojn estas devo de chiuj gejunuloj.
e) Shi auskultis
chiujn amikojn sed ne estis certa kion shi audis. En
monato majo chiuj sinjoroj shatas kanti amkantojn,
kaj la sinjorinoj tiam nur auskultas. Kiom longan
auton achetis tiu chi sinjoro?
f) lu malfermis la
pordon kaj neniu en la chambro povis vidi kiel rapide
eniris la ulo kun la masko. Chu neniu komencos legi
pri tiu malbonulo? Tiu chi vagono certe estas pli
plena ol chiuj aliaj.
SESA
LECIONO
1. Traduku nacilingven
kaj skribu en la tabelon la signifojn de kombinoj
inter la vertikale skribitaj prepozicioj kaj la
hozizontale skribitaj korelativaj vortoj:
|
CHIU |
IUJ |
NENIA |
TIU |
CHIUJ |
TIO |
GHIS |
|
|
|
|
|
|
POR |
|
|
|
|
|
|
POST |
|
|
|
|
|
|
PER |
|
|
|
|
|
|
ANTAU |
|
|
|
|
|
|
(ekz. por la
kroatserblingvaj lernantoj: ghis chiu = do tog, ghis
iuj = do nekih ktp)
2. Ludu la
ludon "Strangaj frazoj". Jen la klarigo:
La gekursanoj formas
rondon. Unue chiu el ili lauvice diras iun vorton,
plej bone substantivon. Poste unu el ili diras tutan
frazon en kiu estas lia substantivo. Tiam lauvice
chiuj devas diri la saman frazon sed en la loko de
substantivo devas esti la vorto kiun komence diris la
koncerna persono. Kiam chiuj diris tiun frazon, la
dua persono diras frazon kun sia substantivo, kaj
chiuj tiam devas diri chi tiun frazon sed enmetante
siajn substantivojn kaj tiel plu. Ekz. estas 4
personoj. La unua diras: KRAJONO, la dua: LEONO, la
tria: FLORO kaj la kvara: AMIKINO ANA. Nun la unua
diras la frazon kun sia vorto: Ml SKRIBAS PER
KRAJONO. La dua devas diri: Ml SKRIBAS PER LEONO. La
tria: Ml SKRIBAS PER FLORO. Kaj la kvara: Ml SKRIBAS
PER AMIKINO ANA. Poste la dua diras sian frazon:
LEONO MANGHAS VIN. §ekvas la alia: FLORO MANGHAS
VIN. La tria: AMIKINO ANA MANGHAS VIN. Kaj la kvara:
KRAJONO MANGHAS VIN. Kaj tiel plu.
3. Traduku el
la nacia lingvo al Esperanto:
a) Ni chiam legis pli
rapide ol gelemantoj el la dua klaso, kiuj estis la
plej bonaj en matematiko. Tiajn automobilojn deziris
nur malrichuloj. lu sinjoro legis nelegindajn
librojn, dum ni chi tie auskultis chian muzikon.
b) Ni iam bedauris pro
la malnovaj, pli bonaj tempoj, dum niaj geamikoj
helpis al ni forgesi malfacilajn tagojn de la
nuntempo. Tial ni ne povis auskulti tiujn junulinojn
kiuj kantis pli bele ol radio. Ni vendus ankau la
auton, sed, bedaurinde, ni ne havis ghin.
c) Tial mi ekiris en
la lernejon kun tia deziro jam je la unua horo, kiam
mi ekvidis iun sinjoron. Plej multe mi shatis tiun
auton kiun iuj junuloj forgesis sur la strato. Mi
kantis chiun tagon kaj mi parolis kun neniu.
d) La plej kara por mi
estis tiu kanto kiun ni auskultis en parko, char tiam
la atmosfero estis tiel romantika. Mi rigardis lin
iom da tempo kiam li ekstaris kaj ekiris al tiu
tablo. Tie rigardis nin chiuj maljunulinoj de alia
tablo.
SEPA
LECIONO
1. Faru laueble
multajn vortojn el la jenaj radikoj kaj afiksoj:
NOKT, FRU, KUR, EK, RE, IGH, AJH, EG, ET, EJ, IST.
Skribu la naciligvan signifon de la tiel kreitaj
vortoj.
2. Legu facilan
legajhon kaj klopodu kompreni:
a) Johano havis sep
jarojn. Li shatis ludi en malpurajhoj, sed lia
patrino estis malghoja pro tio. Li chiam estis
malpura kaj malbelis liaj vestoj. Iun matenon li
venis hejmen de la rivero. Liaj piedoj estis tre
malpuraj. Lia patrino vidis tion kaj diris: "lru
supren en la lavejon kaj lavu la piedojn."
Johano iris supren. Dek minutojn post tio lia patrino
demandis: "Chu viaj piedoj estas puraj?"
"Ne", respondis Johano "sed chiuj
vishtukoj nun estas malpuraj." (nekonataj
vortoj: RIVERO, SUPRE, LAVI, VISHTUKO)
b) Du junaj virinoj
estis najbarinoj, sed ili ne shatis unu la alian. Iun
tagon unu el ili vizitis la alian. Ili trinkis kafon
kaj tiam ili parolis pri beboj. Post ioma tempo la
unua virino iris al la tablo kaj portis foton sur kiu
oni povis vidi junan virinon kun tre bela bebo. Shi
diris: "Vidu tion. Tio estis mi antau dudekdu
jaroj." La alia virino rigardis al la foto
mallonge kaj rediris: "Ho! Kaj kiu, do, estas
tiu chi bebo?"
(nekonataj vortoj:
VIRINO, NAJBARINO, BEBO, VIZITI)
3. Traduku el nacia
lingvo al Esperanto:
a) Chiuj infanoj
rigardas iujn malbonajn filmojn. Miaj geamikoj nenie
kaj neniam povas ricevi tiujn fotojn. Vi vivas en iuj
dometoj, kiuj ne estas belaj.
b) Chiu povis veni en
tiujn hotelojn, en kiuj neniam estis iuj malbonaj
gastoj. Ni venis chiun fojon, sed chio kion ni vidis
estis neniel interesa.
c) Chiun tagon iu iras
en lemejon kun siaj geamikoj. Ni neniam rigardis tiun
filmon kiun ni tre deziris vidi.
d) Chiaj junulinoj
iras en tiujn lemejojn, en kiuj neniu scias bone
chiujn lernobjektojn. Iuj automobiloj veturas chiam
rapide, kaj iuj aliaj neniam.
e) Neniu estas ghoja
kiam iu deziras preni de li chiujn tiujn interesajn
aferojn. Iuj knaboj en tiu lernejo malbone lernis,
kaj neniu estis bonega.
OKA
LECIONO
1. Traduku el
Esperanto al via nacia lingvo jenajn kombinajhojn de
prepozicioj kun korelativaj vortoj:
DE KIU, KIUN, DE KIUJ,
AL NENIU, PRI CHIUJ, SEN TIO, AL NENIO, DE CHIUJ, AL
IO, KUN TIO, CHIUJN, KUN IUJ, KUN CHIO, KUN CHIAJ, AL
NENIA, PRI KIUJ, SEN KIUJ, INTER CHIAJ, INTER NENIAJ,
DE NENIO, PRI TIA, PER KIA, PER IAJ, SEN CHIO,
NENIAJN...
2. Ludu la
ludon de vortcheno. Klarigo: La instruisto diras unu
vorton kaj chiu sekva lernanto faras novan vorton
shanghante en la antaua vorto nur unu literon. Ekz:
kaso, kato, sato, samo, semo...
au la ludon
"Malfermita frazo": La instruisto skribas
ekz. la jenon sur la tabulo: "Chiu..........o.........as
iun.......on."
Chiu lernanto devas
formi frazon plenigante la malplenajn lokojn per
certaj radikoj. (Ekz: Chiu homo vidas iun libron.
Ktp.)
3. Legu facilan
legajhon kaj klopodu kompreni:
a) Sinjoro Jozefo
havis belan, brunan jakon. Li shatis ghin tre, sed
lia edzino ne shatis ghin, char ghi estis malnova.
Shi ofte diris: "Donu ghin al iu
malrichulo", sed sinjoro Jozefo chiam respondis:
"Ne, mi shatas tiun chi jakon." Tiam
cigaredo falis sur ghin kaj farighis truo. La edzino
diris: "Mi petas, ne plu vestu ghin."
Sinjoro Jozefo portis ghin al eta tajlorejo kaj diris
al la tajloro: "Mi petas, faru alian jakon tute
saman kiel tiu chi!" La tajloro faris la jakon
tre atente. Tiam li per cigaredo faris truon en ghi.
(Nekonataj vortoj: JAKO, TRUO, TAJLORO, ATENTE)
b) Gesinjoroj
Trezorski loghis en bela domo en malgranda urba
strato. luj novaj gesinjoroj tiam venis loghi en la
sama strato. Vespere gesinjoroj Trezorski venis
hejmen. La sinjorino iris al la fenestro de la
chambro. "Niaj novaj najbaroj estas tute aliaj
ol chiuj aliaj homoj en la strato", shi diris.
"Chu?" - rediris sinjoro Trezorski.
"Kiel aliaj ili estas?" "Ili ne havas
radioaparaton, ili ne havas televidaparaton, ili ne
havas auton kaj ili havas malbelajn vestojn."
"Do, ili certe havas multan monon" -
respondis la edzo.
(nekonataj vortoj:
URBO, FENESTRO, DOMO, HOMO)
NAUA
LECIONO
1. Faru laueble
multajn vortojn el la radiko LOK , prepozicioj SUR,
AL, DE, SEN kaj afiksoj RE, EK, IG, IGH, EBL, UL, IST,
EJ, ET, EG kaj finajhoj O, A, I. Skribu nacilingvan
signifon de chiu tiel kreita vorto.
2. Traduku el
la nacia lingvo al Esperanto:
a) Mi havas neniun
kiun mi povus demandi. le vivas homoj kiujn mi devas
vidi. lel mi eltenis tiom longe, ghis venis chiuj
miaj amikinoj.
b) Certe estas bonaj
chiuj kiuj skribis al ni. Al chiuj en la lernejo ni
diris chion, sed neniu koleris. De tiuj belulinoj ni
audis neniun saghan vorton.
3. Ludu Vortlongigon.
Klarigo: La instruisto prezentas iun radikon. Li
petas de lernanto plilongigi ghin per iu afikso,
poste alian lernanton ke li klopodu ankorau
plilongigi ktp. Ekz. SAN, SANUL, MALSANUL, MALSANULIN
au MALSANULEJ ktp.
4. Legu facilan
tekston kaj klopodu kompreni:
a) Maria havis ses
jarojn. Shia patrino diris al shi: "Maria, via
avino venos kaj restos kun ni dum la posta
semajno." La avino de Maria alvenis per
aviadilo. Maria kaj shia patrino iris atendi shin. La
avino alportis al Maria belajn aferojn kaj iris kun
shi al kinejo. Post sep tagoj la patrino diris:
"Via avino reiros morgau, Maria!" Maria
estis malghoja char shi amis sian avinon. Morgau ili
iris denove al la aviadilejo. Shia avino eniris en la
aviadilon kaj Maria komencis plori. Tiam shi diris al
la patrino: "Kial la avino loghas en la chielo
kaj ne kiel chiuj aliaj sur la tero?"
(nekonataj vortoj:
AVINO, AVIADILO, KINEJO, CHIELO, TERO)
b) Gesinjoroj Veturich
veturis tra kamparo kaj vidis maljunulinon. Shi havis
belegajn oranghojn. "Shi vendas ilin tre malmultekoste."
- diris sinjorino Veturich. Sinjoro Veturich haltigis
la auton, lia edzino eliris kaj achetis dek
oranghojn. Tiam ili komencis paroli kun la
maljunulino. Kaj shi diris al ili: "Venu kun mi
al mia hejmo kaj al mia edzo por trinki teon."
Ili manghis kukojn kaj trinkis teon kaj tiam
sinjorino Veturich demandis la maljunulinon: "Vi
vendas la oranghojn tre malmultekoste. Kial vi faras
tion?" La maljunulino ridis kaj respondis:
"Ni loghas en la kamparo kaj neniu loghas
proksime de ni. Ni shatas paroli kun homoj, sed neniu
haltas chi tie. Tial ni vendas maimultekoste la
oranghojn. Pro tio nun multaj homoj haltas. Mi petas
ilin veni al mia hejmo kaj ni chi tie parolas kaj
estas tre felichaj."
(nekonataj vortoj:
KAMPARO, ORANGHO, HALTI)
DEKA
LECIONO
1. Traduku la jenajn
vortojn nacilingven:
surpaperigi, alparoli,
disbati, sentimulo, malsanulejo, ekkompreni, trinkajhvendejo,
forjheti, silentigi, dirajho, pagadi, ekkoni, repagi,
eklabori, revidighi, sanigilo, paroligi, libretejo,
malverajho, ekpatrinighi, sendube, rejheti,
malfermigilo, kunsidejo, resanighi, sciigi, sciegulo,
ekdolorigi, residighi, surtabligi, eltrovajho,
kolorigi, nesatigebla, sentebla.
2. Faru kiel eble plej
multajn senc-havajn vortojn el radiko LIBER kaj
afiksoj MAL, EK, RE, IG, IGH, UL, EG, ET, IST, IN,
EBL, EJ kaj la gramatikaj finajhoj O, A, I. Skribu la
nacilingvan signifon.
3. Legu facilan
tekston kaj klopodu kompreni:
a) Sinjoro O Malrichul
venis al malgranda, malmultekosta hotelo je kelkaj
tagoj kaj tiam la hotelestro diris al li.
"Sinjoro O Malrichul, vi faris brultruon en la
tablo de via chambro per cigaredo. Tio kostas kvin
dolarojn. Mi petas, donu la monon." "Ho,
ne!" - sinjoro O Malrichul diris. "Mi ne
faris brultruon en la tablo. Mi ne fumas cigaredojn
kaj mi neniam havis cigaredojn en mia chambro."
La sinjoro hotelestro diris kolere: "Mi havas
tiun chi hotelon jam dekdu jarojn, kaj neniu ghis nun
diris al mi: "Mi ne donos la monon al vi pro tiu
chi brultruo."!
(nekonataj vortoj:
BRULTRUO, HOTELESTRO, FUMI)
b) Tri malliberuloj
kunestis en la sama malliberejo en Rusio. Unu el ili
diris: "La polico metis min chi tien char ili
pensas ke mi estas amiko de Dangherulof! Kiu li
estas? - mi respondis - Mi neniam vidis Dangherulof!
Sed ili ne auskultis min kaj metis min chi
tien." La dua malliberulo diris: "La polico
metis min chi tien char ili pensis ke mi estas
malamiko de Dangerulof. Mi ankau diris ke mi neniam
vidis lin. Kiu li estas? Sed ili metis min chi
tien." Tiam la du malliberuloj demandis la
trian: "Kaj kial vi estas chi tie?" La tria
respondis: "Mi estas Dangherulof!"