III
EKZAMENADO
Post la finprilaboro
de almenau 10 lecionoj en la baza lernolibro (che la
ekspresaj du-semajnfinaj kursoj ni ne insistas pri
kono de chiuj 12 lecionoj char en la lastaj du
praktike ne estas nova gramatiko) ni kontrolas la
sciojn per ekzameno. Kutime la ekzamenon efektivigas
dupersona komisiono konsistanta el la instruisto kiu
instruis la grupon kaj unu plia persono havanta mem
almenau A-ekzamenon.
La celo de la ekzameno
estas konstati unuflanke la scion kiu ebligas al la
ekzamenato elementan konversacikapablon pri la plej
chiutagaj kaj turismaj temoj kaj aliflanke la
sukcesgradon de la aplikita metodo.
Char la chefa celo
estas la konversacikapablo, sekve la plej grava parto
estas la busha parola ekzameno, sed ekzistas,
kompreneble, ankau skriba parto.
Jen la principo lau
kiu ni organizas la tutan ekzamenon:
SKRIBA EKZAMENO konsistas
el du partoj:
1. traduki el nacia
lingvo en Esperanton proksimume 100-vortan tekston,
2. kompletigi frazojn
kiuj havas mankantajn partojn.
La tekstojn uzatajn
por la tradukado ni parte prenis el la libreto
"Esperanto ne estas nur lingvo" kaj parte
mem konstruis ilin baze de la vortoj kaj gramatiko el
10 lecionoj de la lernolibro. Ni disponas pri deko da
diversaj tiatipaj tekstoj tiel ke la egalan tekston
ricevas maksimume 3 ekzamenatoj, char neniam ni havas
pli ol 30 gelemantojn en unu ekzamengrupo. Aldone al
tiu chi chapitro vi trovos kelkajn el tiuj tekstoj en
Esperanto por povi traduki ilin al via nacia lingvo
kaj poste la lernantoj dum ia ekzameno traduku ilin
al Esperanto.
La kompletigotaj
frazoj estas la samaj ekzemploj kiujn vi trovas en la
B-ekzercoj de la lernolibro, sed intermiksitaj (po
unu el diversaj lecionoj). Do, la instruistoj
preparantaj la ekzamenojn devas lauhazarde kunmeti
5-6 diversajn taskojn kaj en chiu el ili estu 7-8
tiaspecaj frazoj elektitaj el diversaj lecionoj. Por
ambau skribaj partoj ni disponigas al la ekzamenata
grupo unu lernohoron, respektive 45 minutojn.
Sekvas individua PAROLA
EKZAMENPARTO kiu estas simpla:
La ekzamenanto(j)
havas dekon da kartonetoj kaj sur chiu el ili estas
skribitaj du paroltemoj. La gekursanoj venas
individue al la ekzamenanto(j) kaj lotume elprenas
unu el la kartetoj. Tiam li mem decidas kiun el la du
sur la papero li elektos por paroli. Li au shi
disponas pri 3 minutoj (se estas malgranda grupo
povas esti ankau 4 minutoj) por monologi, rakonti pri
la koncerna temo. La ekzamenanto(j) ne interrompas la
ekzamenaton, ne korektas lin principe kaj nur escepte
intervenas per kelkiu demando se la lernanto meze de
la disponebia tempo simple haltis. Do, la celo estas
nur noti kiom da frazoj diris la ekzamenato dum la 3
minutoj, kiom el ili estis kompleksaj (suborditaj)
kaj fine konstati chu la kompleta 3-minuta paroladeto
(kutime konsistanta el meze dek frazoj) estis tiel
dirita ke alilanda esperantisto komprenus la intencon
de la parolanto. Sekve, ne gravas la nombro kaj tipo
de eraroj, sed la kompleta impreso chu la tuto estus
komprenebla al eksterlandano au ghi estas tro
konfuza.
Se restas tempo, au se
tio estis antauplanita, oni povas peti chiujn
gekursanojn plenigi skribe apartan enketslipon kun
deko da nacilingve starigitaj demandoj por esprimi
sian kontenton au malkontenton pri la tuta metodo.
Lau niaj dekjaraj spertoj rilate chi tiajn ekzamenojn
ni konstatis ke nur 3-5% el chiui ekzamenitoj ne
sukcesas (ne kontentigas lau la chi tie priskribitaj
kriterioj) kaj tio estas vere malgranda procentajho.
Kaj lau pluraj centoj
da enketiloj ni povis konstati ke chiuj estis tre
kontentaj rilate la metodon kaj sciojn kiujn ili
akiris. Kiel la plej problemaj elementoj montrighis
en la rapidaj (ekspresaj) kursoj la apliko de
korelativaj vortoj kaj la nesuficha tempo por bone
lerni chiujn planitajn vortojn.
* * * *
PROPONATAJ
TEMOJ POR LA PAROLAJ EKZAMENOJ:
1. "Miaj
geamikoj" au "Libroj kiujn mi legas"
2. "Miaj
leteramikoj" au "Moderna muziko"
3. "Mia
ferio" au "Vizito al kinejo"
4. "En mia
domo" au "Ekologiaj problemoj"
5. "En iu
hotelo" au "Autoj"
6. "En
lemejo" au "Studentoj kaj studoj"
7. "Mia libera
tempo" au "Televido kiun mi shatas"
8. "En
vendejo" au "En teatro"
9. "Gepatroj kaj
gefiloj" au "Esperanto-kongreso"
10. "En
malsanulejo" au "Mia unua amo"
PROPONATAJ
TEKSTOJ POR SKRIBA TRADUKO AL ESPERANTO:
(Memoru! Tiujn chi
tekstojn vi devas unue traduki al via nacia lingvo,
multobligi ilin kaj tiam postuli de la gelemantoj ke
ili traduku al Esperanto.)
Teksto 1.
El
taglibro de esperantlsto
lun tagon mi vidis
en mia lernejo malgrandan papereton. "Lernu
Esperanton! La tuta mondo estos via!"
Mi legis la tekston
kaj mi ridetis. Malvero kiel en chiu reklamo. Mi ne
shatas reklamojn. Mi ne shatas malverojn.
Chiutage mi vidis
Ja papereton en ia lernejo. Mi havis nenian planon
por tiu vespero en kiu devis okazi la unua horo de
Esperanto-kurso. Tial mi ekiris al la unua studhoro
de la Internacia Lingvo. Mi volis audi kia lingvo ghi
estas.
Teksto 2.
La
kurso
En la chambro sidis
geknaboj. Ili interparolis. Mi demandis: "Chu
chi tie okazos kurso de Esperanto?"
"Jes, chi tie.
Eniru! Chu vi deziras ke la tuta mondo estu
via?" - iu knabo demandis min kun rideto.
"Mi ne bezonas la tutan mondon ". - mi diris.
Li ne plu demandis.
Tiam eniris
instruistino. Shi parolis tiel ke ni chiuj povis bone
audi shin. Shi ne parolis pri gramatiko sed pri la
mondo en kiu estas pli ol 3000 lingvoj. Chiu lingvo
havas sian kulturon. Esperanto - neutrala lingvo -
povus la mondon pliproksimigi al ni. Ml venis aI la
kurso ankau la duan fojon.
Teksto 3.
Vojaghado
Mi shatas veturi
kaj rigardi la mondon. Mi veturis per auto, autobuso,
biciklo kaj tiel plu. Mi estis en multaj landoj kaj
rigardis novajn kaj interesajn urbojn. Mi vidis belegajn
kaj altajn domojn sed ankau malgrandajn kaj malpurajn
dometojn. Mi loghis en multekostaj kaj malmultekostaj
hoteloj kaj achetadis belajn aferojn. Mi ekhavis multajn
novajn geamikojn. Ai ili mi nun skribas leterojn. La
poshtisto portas ai mi iliajn leterojn chiutage. Kiam
mi fartas malbone mi pensas pri ili kaj kantas
kantojn kiujn ili instruis al mi. Tiam mi estas tre
ghoja.
Teksto 4.
Granda
problemo
En iu lando homoj
komencis pensi pri granda kaj malfacila problemo.
Kiam fine venos la tago ke homoj ne plu malamos aliajn
homojn? Chu iam chiuj prezidentoj kaj inteligentuloj
de chiuj landoj havos necesan scion kaj veran deziron
forigi la historion de la malespero? Chu ni nun estas
antau granda triumfo au ni falas en absolutan
tragedion? Ni malhelpu chi tiun kaoson kaj audu la
vokon de espero!
Teksto 5.
Shi
pensis pri nenio
Tina estas naujara
knabino. Hierau shi sidis en la familia chambro antau
la fenestro. Shi rigardis tra la fenestro kaj silentis.
Shia dekkvarjara frato Johano vidis ke shi silentas
kaj demandis: "Pri kio vipensas, Tina?"
"Pri nenio " - respondis la knabino.
"Vi estas malsagha."
- diris Johano, "ne estas eble pensi pri
nenio."
"Certe, estas
eble. " - rediris Tina - "Mi pensis pri la
donaco kiun mi ricevis de vi por mia
naskightago."
Similajn aliajn
tekstojn chiu instruisto povas mem inventi au adapti
uzante simplajn legajhojn el diversaj libroj de
rakontoj, fabeloj au amuzajhoj.