KIEL TRADUKI - GHUSTE AU LIBERE?

Jen demando tre ofte diskutata en la tuta mondo. Mi tamen opinias, ke la praktiko jam donis sufiche klaran respondon. Kaj ghi estas la jena: POR ALTKVALITA TRADUKISTO NE EKZISTAS NETRADUKEBLAJ TEKSTOJ KAJ NESUPEREBLAJ BAROJ; la tradukisto devas fari chion eblan, konsulti multajn vortarojn kaj informajn librojn, provi, se necese, dekojn da variantoj de la sama verso, sed finfine li devas maksimume proksimighi al la originalo.

Traduki estas lau Plena Vortaro: "transigi iun tekston au konversacion de iu lingvo en alian, anstatauigante vortojn kaj esprimojn de la unua lingvo per samspecaj vortoj au esprimoj de la alia."

Do, lau tiuj vortoj la tradukado estas tre facila afero. Tamen la praktiko de chiuj, kiuj dedichis sin al tiu laboro, pruvas, ke ghi tute ne estas facila; male, ghi estas longa, pena batalo kontrau la teksto kaj ghia konteksto por REVERKI - ne transigi - ILIN DE LA NACIA LINGVO EN ESPERANTON.

F.Faulhaber en sia libro "Esperanta Mozaiko" (Amsterdamo, 1966) komparas la laboron de tradukanto kun la laboro de tajloro, kiu devas transformi la kostumon de dikulo por maldikulo, de longulo por mallongulo au inverse. Kaj li dauras: "Dum tiu laboro foje restas al li peco da shtofo, alifoje la shtofo ne sufichas, kaj li devas aldoni shtofon kiel eble plej similan. Lau tio, chu oni povas au ne povas rimarki, ke Petro portas la vestojn de Paulo, oni povas konstati, chu la tajloro bone au malbone faris sian laboron. Same pri tradukado: oni ne povu rimarki tra la traduko la originalan Hngvon."

La fama Esperanto-poeto Poul Thorsen verkis jenan versajhon:

Tradukoj kaj virinoj
konfirmas jam sen finoj:
malofte la fidelaj
samtempe estas belaj.

Iam mi auskultis de fama nia tradukisto jenan opinion: la tradukisto de belarta literaturo ofte estas terura muzikisto deziranta plenumi je fluto melodion, kiu estas verkita por violono.

En iomete aforisma formo la angla teoriisto Savery prezentas en ses dilemoj la problemojn de la realigo de adekvata (egalvalora) traduko de belarta verko:

1. La tradukanto laueble devas konservi la vortojn de la originalo.
La tradukanto devas interpreti la ideojn kaj la bildojn de la originalo.

2. La traduko devas esti legota kiel traduko.
La traduko devas esti legota kiel originalo.

3. La traduko devas respeguli la stilon de la tradukinto.
La traduko devas respeguli la stilon de la originalo.

4. La traduko devas esti legota kiel teksto samtempa al la originalo.
La traduko devas esti legota kiel teksto samtempa al la tradukinto.

5. La tradukanto devas nenion aldoni au forigi.
La tradukanto povas aldoni au forigi ion.

6. La traduko de poeziajhoj devas esti farita en versoj.
La traduko de poeziajhoj devas esti farita en prozo.

Sed ni revenu al la postulo, ke la tradukota verko devas esti antau chio adekvata al la originalo.

Tamen kion do signifas ghusteco?

GHUSTECO TUTE NE SIGNIFAS TRADUKI PER SKLAVECA LAUVORTECO VORTON POST VORTO, IMITI LA VORTORDON KAJ LA MELODION DE LA ORIGINALO. Chiu lingvo havas proprajn leghojn kaj propran vivmedion, kiujn oni devas chiam antauvidi. Kaj pro tio la tradukisto devas strebi al tio, ke lia traduko sonu kiel verkita rekte en Esperanto teksto, kiel vera belarta literaturo kun ghia richa bildeco kaj figureca stilo.

"La proksimeco al la originalo konsistas ne en lauvorteco, sed en konservado de la spirito de la verko - diris la granda rusa literatura kritikisto Belinski. - La bildo kaj la frazo ne chiam estas en la videbla konformo (kongrueco) al la vortoj, necesas, ke la interna vivo de la tradukita frazo estu konforma al la interna vivo de la originalo."

Alia granda rusa teoriisto de la tradukarto, Kornej Chukovski, skribas jenon en sia libro "Supera Arto" (Moskvo, 1963): "Chiu epoko indas la tradukon, kiun ghi dauras toleri, kaj ankau la tradukon, kiun ghi admiras." Post longaj historiaj kaj teoriaj ekskursoj, post multaj konkretaj observoj li konkludas, ke la nocio "ghusteco" estas shanghebla kaj ke "chiu epoko kreas propran imagon pri tio, kion signifas ghusta traduko."

Chiuj disputoj post la apero de nova traduko de iu verko, precipe poezia, devenas de la karaktero mem de tiu chi historie kaj socie kondichita homa agado. La tradukado de poezio - pli ol chiu alia arto - portas en si "ghermajhon de maldaureco (transireco)", char ghi dependas ne nur de la tempo de la originalo, sed ankau de la tempo, en kiu ghi, la traduko, estas farita. Chiu nova generacio reinventas lau sia maniero la mondon, la arton, la belartan literaturon. Chiu nova traduko estas nova tralego de la originalo. Ne estas hazarde, ke la tradukadon oni ofte difinas kiel senfinan proceson kaj iuj ech opinias, ke chiu generacio devus retraduki sian tutan bibliotekon.

Do, en la senfina proceso de alproksimigho al la originalo estas la "eterneco" de la poezia traduko. Kaj char la proceso estas vere senfina, ne povus ekzisti lasta traduko de iu ajn verko. Kaj ghuste de tie devenas la diversaj principoj de tradukado dum diversaj epokoj.

Sed ni ne forgesu, ke che la tradukado krom la autoro proektighas ankau la individueco de alia persono, kun liaj specifikajhoj kaj psiko. Chu ni rajtas postuli, ke la tradukisto, por konservi la absolutan ghustecon de la originalo, rezignu pri si mem? Se ni serchas absolutan ghustecon ni, lau mi, devas rezigni tradukadon. Sed kiel diris la fama rusa poeto Valerij Brjusov, "transigi poeziajhojn en alian lingvon estas neeble, sed estas ankau neeble rezigni tiun revon." Almenau ghis kiam estas diversaj lingvoj kaj homoj, kiuj ne povas libere uzi ilin. Iam oni atingas plenvaloran tradukon pere de malproksimigho de la formala ghusteco... Tio, kio ne estas ebla rilate al la aparta elemento, estas ebla rilate al la kompleksa tuteco.

Sed eble ni jam profundighis en iom abstrakta teorio kaj por iomete distri vin mi proponas al vi tralegi konvenan humurajhon verkitan de brazila humuristo Markos Vasconcelos:

HUMURO

LA INTRIGO

Prezidanto: Diru al Lia Ekscelenco, ke la popolo de mia lando estas kortushita pro tiu grava vizito kaj esperas ke lia restado en nia lando estos agrabla kaj profitiga, fortigante ankorau pli la amikecajn rilatojn, kiuj kunligas la du fratajn patriojn.

Interpretisto: La Prezidanto bonvenigas vin kaj garantias, ke li mobilizos la tutan sekurecan aparaton por eviti atencon kontrau Via Ekscelenco.

Vizitanto: Diru al via Prezidanto, ke mi dankas la prizorgojn, sed survoje de la flughaveno ghis tiu chi palaco, mi observis kontrau mi nenian antipation kiu pravigus pli ampleksan mobilizon. Male, mi vidis la plej fratecajn demonstraciojn de la popolo, pro kio mi kortushite dankas.

Interpretisto: Lia Ekscelenco dankas viajn komplimentojn, redonas ilin kaj samtempe petas detalojn pri la sekurigaj procedoj.

Prezidanto: Ni estas plene protektataj de sekurigaj agentoj. Trankviligu Lian Ekscelencon - la popolo tute ne estas malamika al li. Ni ankau rimarkis la plej sincerajn demonstraciojn de estimo survoje al tiu chi palaco.

Interpretisto: La Prezidanto bedauras informi al vi, ke la demonstracioj de simpatio rimarkitaj survoje al tiu chi palaco estis faritaj de soldatoj en civilaj vestoj, dank' al la speciala komplezo de la Ministerio pri Defendo. Li ankau informas, ke li disponigis al vi du sekurecajn agentojn.

Vizitanto: Tiel, shajnas al mi ke du agentoj ne sufichas.

Interpretisto: Lia Ekscelenco ankorau insistas pri la sekureca aparato.

Prezidanto: Diru al Lia Ekscelenco, ke tiu chi nacio estas tute sub la kontrolo de siaj estroj, kaj ke ni estas civilizita popolo, kiu respektas la ordon kaj leghon. Iu ajn manifestacio kontrau honoraj vizitantoj, kiel Lia Ekscelenco, farita de apartaj individuoj, estos abortigitaj de kvindek specialaj agentoj. La timo de Lia Ekscelenco estas tute senbaza.

Interpretisto: La Prezidanto bedauras, sed ne povas disponigi pli ol du agentojn. Sed li garantias, ke li liveros al Via Ekscelenco armilon por via persona protekto kaj la koncernan port-permeson.

Vizitanto: Tiukaze, kvankam konsternite, mi estas devigata peti personan protekton al la Ambasado de mia lando.

Interpretisto: Lia Ekscelenco diris, ke li petos personan protekton al la Ambasado de sia lando.

Prezidanto: Diru al Lia Ekscelenco, ke tia sinteno estos konsiderata kiel ofendo al mia popolo. Mi insistas, ke la timoj de Lia Ekscelenco estas tute senfundamentaj. Ni ne estas sovaghuloj.

Interpretisto: La Prezidanto diris, ke estus pli bone ne plu efektivigi la oficialan programon, ol peti protekton krom tiun de la du agentoj.

Vizitanto: Mi konsideras tiun decidon kiel ofendon al mia lando. Ni venis en amika vizito. Ghi ne plu dauros!

Interpretisto: Lia Ekscelenco diris ke, tiel, la vizito ne plu dauros.

Prezidanto: Do, tiu afero estos ekzamenata de la diplomatiaj autoritatoj.

Interpretisto: La Prezidanto informas do al Via Ekscelenco ke, feliche, la pordo de eniro servas ankau por foriro!

Tradukis: Aloisio Sartorato

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !