CHU CHIU KAPABLAS TRADUKI?

La tradukarto ofte estis subtaksata, ironiata, kritikata kaj insultata de diversaj personoj en diversaj landoj. La itala proverbo "Traduttore-traditore", kiu asertas, ke la tradukanto estas trompulo, perfidulo, ankau nun estas de tempo al tempo uzata. Kaj kion diri pri tradukado en Esperanton, kiu precipe havas multajn malamikojn!

Kompreneble, la originalo chiam restos pli bona ol la verko tradukita pro tio, ke ghi simple estas originalo. Sed kiom da homoj scipovas fremdajn lingvojn? Kaj se ili scipovas fremdajn lingvojn, chu ili regas ilin ghis tia grado, ke povas libere legi librojn de Heine au Stendal, Petrarca au Cervantes, Pushkin au Mickiewicz, Ibsen au Rabindranat Tagore? Jen pro tio la tradukarto ekzistas de antikveco kaj ekzistos, ghis kiam oni verkas poezion kaj beletron.

Novaj gesamideanoj, kiuj intencas pruvi siajn fortojn en la kampo de la tradukarto, ofte min demandas kiajn, lau mi, kvalitojn devus posedi la tradukanto.

La unua nepra kondicho estas POEZIA TALENTO. Iuj ech asertas, ke por traduki poezion oni mem devas esti poeto. Simila estis la opinio ekzemple de Byron. Kaj vere, en la kultura historio de chiu popolo estas grandaj verkistoj, kiuj okupighis ankau pri tradukado de beletra literaturo kaj donis al la legantoj belegajn modelojn de reverkitaj en alian lingvon mondfamajn verkojn. Sed estas ankau bonegaj tradukistoj, kiuj ne verkis originale. Mi opinias, ke sufichas citi la nomon de Georgi Mihhajlov, brila tradukisto de francaj simbolistoj kaj poemoj de Edgar Poe. Lia loko en la historio de la bulgara kulturo ne estas pli malmulte honora ol la lokoj de grandaj poetoj, char jam kelkajn dekjarojn liaj tradukoj kontribuas al la evoluo de la bulgara poezio.

En la traduka Esperanto-literaturo en Bulgario simila ekzemplo estis nia samideano Ivan Dobrev. Li mem ne estis poeto, sed tradukis bonege la tutan poezion de Hhristo Botev, kaj liaj tradukoj en bulgaran lingvon de poemoj de Vladimir Majakovski jam delonge estas rekonitaj kiel modelaj.

Ljubomir Ognajnov-Rizor (1910-1987), fama bulgara literatura kritikisto kaj tradukisto de Sekspiro kaj Heine, skribas en sia studo "Fundamento de la tradukarto" (1947): "Ne estas tute vere, ke oni devas esti poeto por traduki poezion. La poezia talento de la tradukisto estas reprodukta, samkiel la talento de la aktoro; ghi ne estas talento por memstara verkado... Sed tiu chi specifa poezia talento devas esti vere poezia. Se iu intencas traduki verkojn de Sekspiro sen ardi en lia fajro, li farus pli bone, se komencos traduki gazetartikolojn; tie li eble estos bona tradukonto. Eble. Char ankau tie necesas arda koro."

La dua nepra kondicho estas PERFEKTA SCIPOVO DE LA DU LINGVOJ - el kiu kaj en kiun li tradukas. Alimaniere li estos sklavo de la vortaroj kaj ne chiam sukcesos doni al si precizan kalkulon pri la influo de la kunteksto, pri la socia kaj emocia signifo de la vortoj.

La tria kondicho estas PROFUNDA KONO NE NUR DE LA BELARTA LITERATURO, sed ankau de la ghenerala politika kaj ekonomia historio de la lando, ghia kultura evoluo, filozofiaj konceptoj de tradukotaj autoroj, ilia detala biografio.

Antau ol komenci labori la tradukonto devas bone prepari sin. Miroslav Malovec en sia artikolo "Pri traduka arto", publikigita en 1987 en revuo "Paco", rekomendas jenan skemon por laboro kaj mi tute konsentas kun li:

Unue, vi bezonas akiri kvalitan eldonon de la tradukota libro.

Due, tre atente tralegu ghin ne nur kiel simpla leganto, sed kiel tradukonto, bone atentante la esprim-rimedojn de la autoro, substrekante per krajono interesajn kaj problemajn iokojn.

Trie, tralegu ankau aliajn verkojn de la autoro.

Kvare, tre zorge analizu la esprimilojn de la autoro, lian bildigan metodon kaj provu serchi adekvatajn rimedojn en la tradukiingvo.

Kvine, se iu kvalito de la originala lingvo estas netradukebla, serchu taugan kompenson, per kiu vi almenau parte anstatauigus la netradukeblan trajton de la originalo.

Analizante la laboron de tre bone konataj al mi Esperanto-tradukistoj kaj bazante min sur mia propra multjara laboro, mi ankau, kiel Ljubomir Ognjanov-Rizor komparus la bonan tradukiston kun bona aktoro. Jes, char li ripetas malproprajn vortojn kaj frazojn, sed en la momento, kiam li ripetas ilin, la vortoj kaj la frazoj farighas liaj. Li akcentas, faras pauzojn, altigas kaj malaltigas vochon, revivigas la skribitan tekston kaj emocias la publikon. Se ekzistas spirita ligo inter li kaj la autoro, lia teksto sonos konvinke. Sed se mankas tiu chi ligo, la spektanto au la leganto sentos odoron de shvito, li perceptas la vanan penon, la falson... Ve al tiu aktoro, ve al tiu tradukinto!

Komparo inter la profesio de la tradukisto kaj la profesio de la aktoro faris ankau la fama chehha teoriisto Jiri Levi en sia libro "Tradukarto" (1963): "La traduko kiel verko estas arta reprodukto, la traduko kiel proceso estas originala verkado, la traduko kiel arta kategorio staras che la limo inter la reprodukta arto kaj la originala verkado. Tiurilate el chiuj artoj la tradukado estas plej proksima al la aktora arto..."

Kiel peranto, kiel mediumo inter la aktoro kaj fremdlingva publiko la tradukisto portas en si ion de la aktoro, li estas tipa "homo ludens" - lau la termino de Johan Hoisinha. Pro tio la difino de Denis Diderot pri la komediisto en lia fama studo "La Paradokso de la Aktoro" validas ankau pri la tradukisto: "La aktoro estas tia majstro kaj kreinto, kiaj estas chiuj majstroj de la belarto, sono, peniko... Li estas memstara interpretanto de la dramverko, de la tragedio; en ilin li enportas ion de si mem. Sur la scenejo li ne estas simpla interpretanto, li estas vera kreanto..."

Mi estas konvinkita, ke la tradukisto devas esti preta de tempo al tempo farighi malgranda perfidulo rilate al la teksto por savi la tuton. La plej grava kondicho estas, ke li vere donas al si precizan kalkulon, ke ekzistas tiu "tuto" kaj ke per malgranda perfido ghi, la tuto, devas esti savita. Tio signifas, ke ech perfekta scipovo de la lingvo ne sufichas kaj en ia senco ne estas la plej grava. Iu kruda eraro au neglekto ridigos plebanon, sed ili estas facile korekteblaj kaj montras nur momentan distrighon en entrepreno kun gigantaj dimensioj. Char la tradukado fakte similas al verkado de originala literaturo kaj ech pli. Oni postulas, ke la tradukisto estu samtempe kaj Napoleono, kaj lia plej proksima intendanto, havu la aglan rigardon de la unua kaj la manian bagatelemecon de la alia. Li devas regi ne nur la lingvon, sed chion starantan malantau tiu chi lingvo. Li devas aneksi tiun chi mondon al alia, tute diversa mondo transportante chiun nuancon, akcenton, aludon, tonalecon. Li devas fini tiun chi tre penigan, nelaupovan, sed malgrau chio tre interesan, allogan operacion, sen meti sin en antauan lokon, sen surrajdi la chevalon. Li devas konsideri por sia plej granda triumfo la fakton, ke la leganto ech ne rimarkis lin.

Ne estas multaj tiuj, kiuj povus permesi al si la plezuron okupighi nur pri tradukado de belarta literaturo. Mia bona amiko, kiu dum pli ol tridek jaroj tradukis en bulgaran lingvon verkojn de multaj usonaj kaj anglaj autoroj, shatas ripeti: "Mi ne estas tiel richa por okupighi nur pri tradukado". Ankau en Bulgario la honorarioj estas mizeraj kaj oni ne povas vivteni sin per tradukado. Tial la tradukistoj kutime praktikas aliajn profesiojn. Asen Grigorov kaj Ivan Dobrev estis oficistoj, Atanas Lakov redaktis priagronomiajn librojn, Nikola Aleksiev, Violin Oljanov kaj Doncho Hitrov estas jhurnalistoj, Petar Todorov kaj Nikola Uzunov estas inghenieroj ktp.

"Tiu chi laboro - skribis en 1990 en revuo "Panorama" (Milano) la italaj verkistoj Carlo Frutero kaj Franco Luccentini - estas treege valora. Jen pro tio la cinikaj eldonistoj chiam pagas tro malmulte por ghi. Ili scias, ke ili parolas kun asketo, kun tute senprofitema heroo, kiu pretas doni chiun proprajhon kontrau peceto da pano kaj kiam la epika entrepreno jam estas finita -malaperi en la mallumon, anonima kaj sublima. La tradukisto estas la lasta vera vaganta kavaliro de la belarta literaturo."

<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ