"DIVIDU KUN PLI MULTE DA HOMOJ VIAJN MALGRANDAJN INVENTAJOJN..." Chu vere jam pasis tiom da jaroj? Chu jam venis la tempo pri rememoroj? Kvazau hierau estis tiu januara tago de 1964, kiam ni, kelkaj gejunuloj-esperantistoj, kolektighis chirkau nia pli agha amiko kaj instruisto Asen Grigorov kaj kune proklamis la fondon de Literatura Rondo. Kun Asen Grigorov mi konatighis koresponde en 1958. Tiam mi, lernanto en la antaulasta gimnazia klaso en urbo Lom, komencis lerni Esperanton autodidakte kaj, kiel okazas ofte, mi tuj provis verki poemojn en tiu lingvo. Kaj, kiel sciate, ju pli junas kaj senspertas iu autoro, des pli memcertas. Tial mi rapidis sendi miajn "verkojn" al diversaj redakcioj. Mi gardas ghis nun en mia arkivo leterojn, kiujn responde sendis al mi Asen Grigorov, tiam redaktoro de la bonega Esperanto-revuo "Nuntempa Bulgario". Rigardante, nun post tridek jaroj, la resenditajn al mi korektitajn originalojn de miaj poeziaj provoj, mi vere rughighas pro honto. "Kara Venelin - skribis Asen Grigorov sur la margheno de mia unua versajho, - nekorektebla! Kial vi rapidas verki? Unue lernu, korespondu, ekmajstru la lingvon. Post jaro nepre skribu denove al mi!" Mi jam ne memoras, chu mi ricevis tiun chu leteron au samtempe, neatendinte la opinion pri la unua versajho, mi tuj sendis aliajn, sed post kelkaj semajnoj la poshtisto alportis al mi la korektitajn manuskriptojn de du miaj poemetojkaj leteron de Asen Grigorov kun kelkaj kuraghigaj vortoj: "Tiuj chi du versajoj estas jam proksimaj al la stato, kiam ili povas esti prezentitaj al la homoj. Tamen - unue lernu serioze ankorau la lingvon!" La sekvan jaron en revuo "Bulgara Esperantisto" aperis mia versajho "La Verda Stelo", lingve kaj stile korektita, arte plibonigita kaj transdonita al la redakcio de Asen Grigorov. Kuraghighinta, mi daurigis verki en Esperanto kaj chiun poemon mi tuj sendis al Grigorov por recenzo. Kaj chiam mi baldau ricevis detalajn, ofte tre severajn, sed pli kaj pli stimuligajn opiniojn. Autune 1962, kiam mi komencis studi filologion en Sofia Universitato, mi jam persone konatighis kun Asen Grigorov kaj post nelonge komencis regule kunlabori al revuo "Nuntempa Bulgario" per artikoloj, recenzoj, originalaj poemoj kaj tradukoj. Tiam al la revuoj "Nuntempa Bulgario" kaj "Bulgara Esperantisto" kunlaboris same aliaj studentoj - junaj jhurnalistoj, poetoj, beletristoj, inghenieroj, kaj foje Asen Grigorov, kiu persone konis chiujn, lanchis ideon organizi Literaturan Rondon. La unua kunveno okazis en januaro 1964 en auditorio 124 de Sofia Universitato. Dum la unua jaro la Rondo organizis folkloran vesperon, kiu fakte estis la unua apero de la rondanoj antau publiko. Ni longe parolis pri tradukado de bulgaraj popolkantoj en Esperanton kaj legis proprajn provojn en tiu chi sfero. Sekvis prelegoj pri diversaj literaturaj temoj antau la membroj de la sofiaj Esperanto-societoj "Maksim Gorki" kaj "Heroldo". En oktobro 1964 Asen Grigorov proponis, ke la Rondo estighu ne nur studenta kaj invitis alighi al ni aliajn verkemulojn. Tiamaniere en nia chefurbo kolektighis solida grupo de entuziasmaj verkistoj kaj tradukistoj. Inter ili elstaris la nomoj de Ivan Dobrev, Simeon M. Simeonov, Violin Oljanov, Ljuba Bojaghieva, Nikola Uzunov. Petar Todorov, Stefka Hhristova, Lidia Raeva, Nevena Nedelcheva, Mihhail Chobanov, Ekaterina kaj Ljubomir Mihhajlov, Rajna Konstantinova, Rajna Arnaudova, Donka Ovcharova, Vesela Ivanova, Mihail Sekerghiev, kaj aliaj, al kiuj poste alighis multaj verkemuloj el Sofio kaj la provinco. Ni kunvenis dufoje monate en la gastemaj domoj de Ljuba Bojaghieva au Asen Grigorov kaj dum kelkaj horoj pridiskutis verkon - originalan au tradukan - de iu el ni. Poste, vagante dum dekdu jaroj tra la mondo kiel speciala au konstanta korespondanto de Bulgara Telegrafinforma Agentejo, mi renkontis aliajn interesajn verkistojn, tradukistojn de belarta literaturo, jhurnalistojn kaj multon mi lernis de ili sed neniam plu mi havis tiajn spertajn instruistojn kaj sincerajn amikojn, neniam plu mi laboris kun tiaj sindonemaj kaj senprofitemaj homoj. Jen pro tio mi chiam asertis, ke mi estis felichulo, char tuj en la komenco de mia vojo de tradukisto kaj jhurnalisto mi havis la shancon konatighi kun tiaj anime richaj kaj malavaraj talentuloj. Benitaj junulaj jaroj!... Homo kun neelcherpebla energio, homo kun granda literatura kaj vivosperto, Asen Grigorov bonege scipovis elserchadi talentulojn kaj poste kun nepriskribebla pacienco labori kun ili, helpadi ilin, kuraghigi ilin. Ankau nun mi ofte miras lian kapablon stimuli kaj ambiciigi novulon provi kaj provi dekojn da variantoj de la sama verso au frazo, ghis kiam la traduko farighos maksimume proksima al la originalo. Kaj li mem estis ekzemplodona kaj imitinda en tiu chi sfero. Se vi atente komparus liajn tradukojn, presitajn en la 30-aj kaj 40-aj jaroj, kun tradukoj de la samaj poemoj au rakontoj, publikigitaj en la 60-aj kaj 70-aj jaroj, vi nepre trovos multajn stilajn plibonigojn kaj ech tute novajn variantojn. Mi estis inter tiuj liaj amikoj, kiuj chiam opiniis, ke se li verkis en sia gepatra lingvo, li sendube havus la popularecon de iuj el la bonaj bulgaraj poetoj; kaj se li tradukis belartajn verkojn el fremda lingvo en la bulgaran lingvon, kaj ne el la bulgara lingvo en Esperanton, la shatantoj de la tradukarto nepre malkovrus en lia personeco iun el la plej brilaj interpretantoj de grandaj alilandaj poetoj. Char, homo kun vastaj konoj en multaj aliaj kampoj krom la literaturo, li regis ankau kelkajn fremdajn lingvojn. Tamen dum sesdek jaroj li verkis - originale kaj traduke - nur en Esperanto. Tio chi multe pli grandas ol kreovojo, ol kreosorto. Ghi estis heroajho! 12 Autoro de charmegaj poemoj, li tamen ne estis tre produktiva en la verkado. Li apartenis al la poetoj, kiuj antau ol verki siajn versajhojn, jam antaue travivis ilin. Jen pro tio la poezio de Grigorov estas tuteca, monolita. En sia verkaro li atente apartigis la gravan, la signifoplenan, la dauran de la chiutaga, momenta evento, kiu lin impresis. Kiel bona mastro, li selektis nur la grandajn grajnojn kaj neniam manifestis krean malavaron kaj nenecesan vortabundon. Mi tamen opinias, ke liaj originalaj verkoj povus esti pli multaj kaj kun pli granda belarta signifo, se li ne dedichis tiom multe da tempo al tradukado de poezio kaj prozo kaj la preparado de nova, esperiga generacio en tiu chi tre grava sfero de la Esperanto-movado. Vere stranga estas la sorto de poeto, kiu sentas internan neceson tradukadi malproprajn poemojn. Dum monatoj kaj ech jaroj li forgesas pri sia propra verkado kaj kun malserenaj pro sendormo okuloj laboras sur versajhoj kaj bildoj de aliaj personoj, serchas en la vortaroj, sed plej ofte apogas sin al la propra intuicio por atingi la momenton, kiam el la detruo kaj senbrueco eksonos la viva kaj maltrankvila vocho de la poeto, kiun la tradukisto neniam konis... Kio igas lin premi sian personan konfeson, apliki sperton, oferi jarojn de sia vivo dorskurbighante super malpropraj versajhoj, kiuj - ech se la traduko estas perfekta, - neniam estos liaj? Mi opinias, diris iufoje Asen Grigorov, ke tio estas natura homa deziro dividi kun pli multe da homoj siajn malgrandajn inventajhojn, malkovri al ili vortojn kaj verojn, kiuj ni mem ne povus jam konfesi, char ili estas diritaj antau ni. Oni diras, ke la plej bonaj versajhoj de poeto estas tiuj, kiuj ne povas resti neverkitaj. Tiu chi maksimo certe validas same pri la veraj tradukoj. Lastatempe mi chiam pli kaj pli ofte rememoras pri Asen Grigorov, eble tio, ke post longa pauzo mi revenis al verkado de originala poezio kaj precipe al tradukado de poezio. Kaj chiam, kiam mi penadas iamaniere solvi iun problemon, chiam, kiam mi turmentighas traduki maksimume fidele al la originalo iun vorton au verson, mi audas lian vochon kaj mi vidas lian postuleman, severan rigardon, sed en tiu chi rigardo mi vidas ankau bonecon kaj paciencon de Instruisto, la amon de vera amiko, kiu shajne parolas al mi: "Provu, mi petas, ankoraufoje, ne senesperighu. Mi estas certa, ke vi sukcesos!..." Laborante tiun chi studon, mi senchese rememoradis liajn pensojn kaj konsilojn pri la tradukarto, kaj liaj modelaj tradukoj de poeziaj kaj beletraj verkoj estas la bazo, sur kiu mi faris multajn el miaj konkludoj. Jen pro tio mi dedichas la libron al lia kara memoro kaj ankau al liaj plej ardaj sekvantoj, kun kiuj mi havis la felichon labori dum multaj jaroj portante en siaj koroj nur unu deziron - dividi kun pli multe da homoj siajn malgrandajn inventajhojn... |