Pri la tradukarto profesie kaj arte

Maltrankvila estas la homa spirito. Eterne kaj senlace la homo strebas al novaj horizontoj, al nekonataj mondoj. Chiuj ni dolore sentas, ke ni estas izolitaj, io malhelpas nin pli bone ekkoni la mondon, la aliajn homojn, la tradiciojn kaj morojn de la aliaj popoloj. Nin fermas urboj, landlimoj, kontinentoj, religioj, kutimoj kaj ne laste nin fermas nia lingvo, kiun ni heredis de niaj gepatroj kaj pragepatroj.

Se ni iom pli detale pripensus nian vivon, mire ni konstatus, ke nia tuta vivo estas senchesa batalo ruinigi la murojn, malantau kiuj ni mem fermis nin au la historiaj cirkonstancoj fermis nin. Nia tuta vivo estas senfina vojagho al la aliaj homoj, iandoj, kontinentoj. Senchese ni strebas konstrui pontojn, kiuj gvidas nin al la mondo, kiuj ligas nin kun aliaj homoj. Tial unu el la plej gravaj eroj de la kultura vivo de la homaro estas la tradukarto. Jam en la fora antikveco, la homoj, fermitaj malantau la altaj muroj de siaj lingvoj, komencis serchi rimedojn venki tiujn chi murojn por atingi au malkovri la sciojn, la konojn de la aliaj popoloj kaj nacioj.

Tamen la tradukoj estas ne nur vojoj au pontoj al aliaj popoloj, sed vojoj kaj pontoj al la pasinteco. Ili malkovras al ni la pasinton kaj tiamaniere dank' al iti la homoj povas realigi la unuecon, al kiu konstante kaj dum la tuta vivo ili strebas - la unuecon de pasinto, nuno kaj futuro.

Kiam L. L. Zamenhof komencis krei sian Lingvon Internacian, li deziris helpi al la homoj kaj doni taugan ilon, per kiu ili povu enpenetri en la kulturon, en la vivon de la homoj, loghantaj en aliaj landoj. Per Esperanto Zamenhof deziris faciligi la intershanghon de kulturaj valoroj. Ne hazarde li entreprenis grandiozan traduklaboron kaj jam dum la unuaj jaroj li tradukis unu el la plej famaj kaj plej valoraj verkoj de la monda literaturo. Liajn celon kaj ideon bone komprenis liaj fidelaj posteuloj A. Grabowski, Kabe, K. Kalocsay, G. Waringhien, W. Auld kaj aliaj. Dum la jarcento, kiu pasis, pli kaj pli richighis la tradukita literaturo en Esperanto. Dank' al tiu chi granda traduklaboro, en kiu fervore kaj sindone partoprenis Esperanto-tradukistoj el diversaj landoj, la esperantistoj havis la felichon tralegi verkojn, kiujn eble neniam ili povis legi en siaj naciaj lingvoj.

Ege gravas tamen ne nur la fakto, ke en Esperanto aperis pluraj tradukitaj libroj, gravas, ke Esperanto farighis vera ponto-lingvo, tio estas, ke libroj, kiujn oni tradukis en Esperanton de diversaj lingvoj, poste estis tradukitaj el Esperanto en aliajn naciajn lingvojn. Tiel dank' al Esperanto, legantoj el diversaj nacioj sukcesis ekkoni verkojn, kiuj eble neniam estus tradukitaj en tiujn chi lingvojn pro la manko de tradukistoj.

Tiel el bulgara literaturo pere de Esperanto en chinan lingvon oni tradukis la verkojn de Hhristo Botev, Ivan Vazov, Elin Pelin, Georgi Stamatov, Geo Milev kaj aliaj bulgaraj verkistoj.

Por la traduko estas bezonataj ne nur perfekta lingvoscio, sed pJuraj konoj, kiujn oni devas konscie kaj atente alproprigi. Delonge multaj majstroj de la Esperanto-traduko konstatis, ke siajn konsilojn, konkludojn kaj tradukistan sperton ili devas transdoni al la junaj tradukistoj, por ke ili cherpu el ilia richa sperto, kaj la estontaj tradukoj ighu pli bonaj, pli fidelaj al Ia originalo kaj pli utilaj.

En dauro de jardekoj aperis multaj artikoloj, eseoj, studoj, libroj pri la tradukarto. Pri tiu chi grava parto de la Esperanta kulturo verkis niaj plej elstaraj tradukistoj, poetoj, eseistoj kiel Edmond Privat: "Esprimo de sentoj en Esperanto"-1957, Kalman Kalocsay: "Kiel verki kaj traduki poemojn"-1976, Fernando de Diego: "Pri Esperanta tradukarto"-1979, K. Kalocsay, G. Waringhien, R. Bernard: "Parnasa gvidlibro"-1984 (tria eldono), G. Waringhien: "Ankorau pri la traduk-arto"-1983, William Auld: "La internacia lingvo kiel belarta tradukilo"-1978, William Auld: "Pri la traduko de poezio"-1965, Atanas Atanasov - Ada: "La arto traduki"-1983 kaj aliaj.

En tiuj chi libroj, studoj, eseoj la junaj Esperanto-tradukistoj povas trovi multajn utilajn ekzemplojn kaj praktikajn konsilojn. Profunde esplorante ia specifojn kaj la eblecojn de la Internacia Lingvo la konataj majstroj en nia literaturo pruvis, ke Esperanto vere estas unu el la plej taugaj tradukiingvoj kaj multaj el ili asertas, ke la eblecoj, kiujn donas Esperanto por la tradukarto, estas unikaj. Ekzemple en sia studo "La internacia lingvo kiel helarta tradukilo" William Auld emfazas: "Estas notinde, ke ech en la plej simplaj, chiutagaj kuntekstoj Esperanto, pro sia relativa manko de antaukondlchado kapablas esti pli fidela ol tiu au alia nacilingvo" kaj "Esperanto estas tre richa je rimoj - oni povas diri, ke neniu Esperanta vorto estas nura balasto en la rimvortaro, kaj cetere la rimeblecoj estas tre variaj kaj tio kompreneble ebligas reprodukti ech komplikajn originalajn rimskemojn kiel ekzemple de sonetoj, spenseraj strofoj, tercinoj, k.t.p."

Se jam ekzistas tiom da fakaj verkoj pri la Esperanta tradukarto, la legantoj nevole demandus sin chu estas bezonata nova libro kiel ekzemple "Tradukarto" de Venelin Mitev, kaj chu ghia autoro povus ion novan diri pri la tradukarto, se antau li tiom da elstaraj verkistoj esprimis siajn opiniojn kaj richajn spertojn en tiom da libroj kaj studoj?

Kiuj tralegos "Tradukarto-n" de Venelin Mitev, tuj respondos pozitive. Jes, chi libro estas bezonata kaj per ghi Venelin Mitev vere diras ion novan, kio ne troveblas en la aliaj libroj, dedichitaj al tiu chi temo.

Venelin Mitev estas konata tradukisto kun richa Esperanta traduka verkaro. Li komencis lerni Esperanton kiel lernanto kaj jam en la unuaj jaroj li provis verki originalajn poemojn en Esperanto. Siajn poemojn li sendis al la bulgara Esperanta poeto Asen Grigorov, kiu tuj rimarkis la poezian talenton de la juna esperantisto kaj kuraghigis lin. Kiel studento en Sofia Universitato, Venelin Mitev daurigis okupighi pri Esperanto kaj verki originale. Tiam aperis de li kelkaj poemoj, kiuj elokvente montras, ke la bulgaran Esperantan poezion eniris juna talenta poeto. Dum pluraj jaroj Venelin Mitev laboris eksterlande kaj preskau malproksimighis kaj de Esperanto kaj de la Esperanta literaturo.

En 1985, kiam mi komencis gvidi la eldonan fakon de Bulgara Esperanfo-Asocio, mi ekhavis la ideon krei che la eldonejo rondon de Esperanto-verkistoj kaj tradukistoj. Jam en la unua jaro mi sukcesis altiri kelkajn verkistojn kaj tradukistojn kiel Nikola Pilev, Nikola Uzunov, Tonka Dimitrova, Nikola Stranghanski, Penka Papazova, Stefan Cirpanliev, Venelin Mitev kaj aliajn. Ili chiuj havis sukcesojn en la Esperanta literaturo, tamen tiam ankorau ne tute plene disvolvis kaj prezentis sian verkistan kaj tradukistan talenton kaj tial ege entuziasme ili eklaboris. Durn tiu chi tempo ni chiuj plenpienis je energio kaj la eldonejo de Bulgara Esperanto-Asocio dum tri jaroj eldonis pli ol 40 librojn, inter ili estis poeziaj, prozaj verkoj, eseoj, antologioj kiel ekzemple "Bulgara nuntempa poezio kaj prozo" -antologio, "Rozo kaj glavo" - antologio, " Nesto de birdoj" antologio, "Mia trezorejo" - novelaro de Ivan Sivarov, "Amo mia" - poemaro de Hhristo Radevski, "De bordo al bordo" - poemaro de Elisaveta Bagrjana, "Shtelisto de persikoj" - novelaro de Emilijan Stanev, "Tango" - romano de Georgi Karaslavov, "Bulgaraj Esperantaj poetoj" - esearo de Canko Murgin kaj multaj aliaj.

Inter la tradukistoj de poezio la plej aktiva estis Venelin Mitev. Li tradukis chiujn poemojn en la poemaro de Hhristo Radevski "Amo mia" kaj pli grandan parton de la poemoj en la poemaro "De bordo al bordo" de Elisaveta Bagrjana.

Kiam li laboris pri la menciitaj tradukoj ni ofte renkontighis, intershanghis opiniojn pri la specifaj probiemoj de la Esperanta tradukarto. Iom post iom Venelin Mitev profunde eniris la Esperantan tradukarton kaj li ighis ne nur

bonega tradukisto, sed detale ekkonis la postulojn kaj la leghojn de la tradukarto.

Liaj pli novaj Esperantaj tradukoj de nuntempaj bulgaraj poetoj aperis sur la paghoj de "Bulgara Esperantisto". Bulgarlingve li faris multajn brilajn tradukojn de originalaj Esperanto-poemoj, kiuj aperis en revuo "Panorama Esperanto".

Jam de du jaroj en revuo "Bulgara Esperantisto" Venelin Mitev gvidas la belartan rubrikon. Pluraj junaj autoroj sendas al li siajn Esperantajn verkojn kaj tradukojn. Liaj konsiloj pri la tradukarto estas ne nur utilaj, sed necesaj, char ili multe helpas al la estontaj Esperantaj verkistoj kaj tradukistoj. Vershajne tiu chi laboro kun la junaj autoroj kaj tradukistoj igis lin verki la libron "Tradukarto". En ghi Venelin Mitev esprimas antau chio siajn pensojn, spertojn, kiuj dank' al lia multjara traduka laboro, estas tre richaj.

Detale li prezentas la evoluon de la bulgara Esperanta tradukita literaturo kaj emfazas ghiajn plej signifajn sukcesojn. Apartan lokon li dedichas al la plej talentaj bulgaraj Esperanto-tradukistoj kaj tiamaniere li montras la bonan bulgaran tradicion en la Esperanta tradukado. Impresas la chapitroj, kiujn Venelin Mitev dedichas al la tradukado de poezio, prozo, teatrajhoj, sciencaj kaj teknikaj tekstoj.

"Tradukarto" estas bonega gvidlibro por traduko, tamen la plej granda ghia valoro estas, ke Venelin Mitev donas ne nur teoriajn, sed praktikajn konsilojn kaj tiu chi libro povas esti vere lernolibro en la kursoj por Esperanto-tradukistoj.

Tamen antau la eklego de la libro mi shatus rememorigi al la legantoj tri versojn de nia genia Esperanta poeto kaj tradukisto Kalman Kalocsay:

"Do ghin, en sankta skribmanio,
Poeto, uzu kun util'!
Ni donas chion, krom genio."

Do, same Venelin Mitev en "Tradukarto" profesie kaj arte donas chion necesan por la venontaj talentaj Esperanto-tradukistoj.

Georgi Mihalkov Sofio, la 19-an de marto 1991

>>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !