RAUMISMO KAJ FINVENKISMO -
NUR SHAJNA KONTRAUDIRO

Jam dum preskau du jardekoj flamas la polemikado kaj milito inter shajne du kontraudiraj ideologioj interne de la Esperanto-movado, almenau tiu europa. Sed chu entute temas pri kontraudiro kaj kontraueco?

La t.n. finvenkistoj estas tiuj, kiuj shatus, ke Esperanto "venku" en la tuta mondo do, ke Esperanto farighu internacia monda lingvo de chiuj teranoj kaj ili kredas, ke la rolo de la nuna movado estas agi por atingi tiun celon: propagandi, malfermi la movadajn strukturojn al neesperantistaj internaciaj kaj aliaj organizoj.

Char chi tiu agado ne alportis seriozajn signojn de sukceso dum longa tempo, kelkaj (chefe parto de la Esperanto-elito) eltrovis novan spiritan nutrajhon kaj pravigeblon por sia pluekzisto ene de la Movado: ni agnosku, ke ni estas speciala popolo kaj ke ni havas aparte valoran kulturon. Ni ghuu tiun fakton kaj ne zorgu pri la neesperantistoj. Jen la raumismo.

Kial mi asertas, ke la kontraudireco ne ekzistas?

Jes ja pravas la raumistoj. Ni chiuj estas nova popolo (esperanta popolo) kun nia esperanta kulturo. Sed tio, kion la raumistoj forgesas kaj kion substrekas la finvenkistoj estas, ke chiu popolo, do ankau la nia havas sian kredon. La esperanta popolo kaj ghia kulturo neniam ekzistus, se de la komenco Zamenhof ne estus inventinta la internan ideon. La popolo ne estas nur alte kulturita elito (ja nur kelkaj procentoj de la "nacio") sed "amasoj", kiuj pagas siajn kotizojn, por ke la kulturo povu evolui. Kaj inter tiuj amasoj multaj estas la tiel nomataj eternaj komencantoj, balbutantoj de la lingvo sen kono de akuzativo. Sed ili apartenas al la E-popolo, char chiuj kredas pri la aparta rolo de nia E-nacio. Ili chiuj kredas, ke ni iam pacigos la mondon per nia "kara lingvo". Tiu kredo, tiu ideologio estas la bazo de la E-kulturo. Al tiu kredo apartenas kaj la raumistoj kaj la finvenkistoj. Sen tiu kredo la raumistoj neniam havus sian publikon, char tiuj, kiuj ne kredus je aparta rolo de sia popolo, ne kredus ankau je la valoro de ties kulturo, sen tiu kredo la raumistoj ne povus ekzisti. Aliflanke la finvenkistoj, negante la "nacian" karakteron de la E-movado ne kapablas konfrontighi kun la fakto, ke ni estas popolo, pro kio ni ne kreskas kaj ne proksimighas al nia finvenkista celo. Nome, la popolo, tia kia ghi estas, estas kontenta pri si mem kaj efektive ne deziras, ke tio shanghighu, ke Esperanto finvenku. Tiam malaperus nia popoleto! Fakte la rolo de raumistoj estas malfermi la okulojn al la finvenkistoj, montri al ili, ke ni chiuj pro nia aparteno al nia popolo ne shatas la ideon, ke nia popolo malaperu kaj intuicie kontraustaras la agadon, kiu proksimigas nin al la efektivigho de nia ideologio.

Sen Esperanto-popolo Esperanto kiel lingvo ne povus evolui kaj maturighi, kun la popolo ghi ne povas farighi monda!

1996

<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ