LA ROLO
DE MEZKAPABLULOJ EN ESPERANTO-MOVADO
En malgrandaj sociaj
grupoj kiel interalie ankau en la E-movado estas
ankau malmultaj supertalentitaj, geniaj personoj.
Treege talentitaj homoj ne estas fenomeno, kiu regule
aperas en baza organiza unuo de nia E-komunumo - en
Esperanta societo. Tial en ili la gvidan pozicion
transprenas mezkapablaj homoj. Talentuloj aperas de
tempo al tempo sur landa nivelo. Char la
esperantistoj samtempe vivas en pli vasta socia grupo
- ilia nacio - kaj en tiu pli vasta socio la
mezkapabluloj havas sian mezan pozicion - sekve, ne
la gvidan - ili restas tie grizaj chiutaguloj sen
apartaj sukcesoj kaj autoritato.
Sed en E-societo pro
relativa bagateleco kaj chefe pro eventuale pli bona
lingva kapablo ol aliaj, ili farighas pli au malpli
grandaj autoritatuloj. Se foje homo, kiu en la
kutima nacia medio signifas nenion, eksentas la
dolchon de autoritata povo, de eventuala admirado
flanke de la subuloj, estas normale, ke ties ambicioj
subite kreskas. Tiaj homoj farighas senskrupulaj
ekstermantoj de chio, kio povus endangherigi tian
ilian pozicion. Se hazarde en iu societo aperas pli
kapabla homo, ekstreme talentita, ili entreprenas
chion por amarigi ties vivon kaj forpeli lin/shin el
la Movado. Kaj plej ofte ili sukcesas en tio, char
tiuj talentitaj baldau komprenas, ke iliaj valoroj
havas multe pli da shanco esprimighi en la pli vasta
nacia skalo ol en tiu sekte enfermita areo, kiun
diktatoras unuopaj mezkapabluloj. Nu, tia
"reganta klaso" en la E-movado organizighas
ankau sur landa kaj ech internacia niveloj kaj la
organizaj strukturoj sekve plene rigidighas praktike
malebligante al alte kvalitaj personoj ie ajn
esprimighi. Tia strukturo ebligas ech al unuopaj
personoj iom escepte talentaj sed pro ia kauzo
ekskomunikitaj el la nacia socio ruze shajnigante
mezkapablulon, atingi la pinton de la hierarkia
piramido kaj tiam plene ekdiktatori. Per siaj pli
altaj kapabloj inter la mezkapabluloj ili havas
senduban autoritaton kaj komprenante la strukturon
ili porbatalas ghin, farighas eksponantoj de tia
"reganta mezkapablula klaso" kaj ne timas
konkurencon.
Por iom mildigi la
situacion almenau sur la internacia nivelo, kie
trovighas la ununura punkto, en kiu la E-komunumo
permesas tushi la eksteran mondon (char ja ankau ni
bezonas akceptojn che la urbestroj kaj tie nin devas
reprezenti iom pli inteligentaj gvidantoj), en la
strukturo oni elpensis C-komitatanojn, kiuj estas
elektataj rekte en la superan pozicion kaj tiel
eblas, ke en la plej superaj institucioj de la Movado
(komitatoj kaj estraroj) ni povas havi vere talentajn
homojn - sed nur, se ili defendas la interesojn de
nia "reganta klaso". En la momento, kiam
ili ne plu volas tion, la Movado trovas manieron
anstatauigi ilin.
Kaj tiel harmonie ni
vivas nian vivon en nia propra kagho jam cent jarojn.
Ni produktas mezkapablajn gvidantojn, kiuj zorgas, ke
la Movado ne pliampleksighu (char tiam ne plu estus
kontrolebla la eniro de talentuloj), ni produktas
mezkapablan tavolon de literaturistoj (duono de nia
"popolo" konsideras sin verkistoj,
recenzistoj, lingvistoj). Kaj jen la kauzo, pro kiu
Esperanto havas malgrandan shancon farighi internacia
monda lingvo. La Movado efektive kontraubatalas la
antauenmarshon de Esperanto, kontraubatalas tion en
la epoko, kiam efektive prezentighas tre bona shanco
por ghi - kiam oni chiam pli konsciighas pri la
lingva problemo kaj serchas solvojn.
Tamen ekzistas truo en
tiu sektomuro. Ghi estas la junularo. Tie, kie la
gejunuloj hazarde havis la shancon memstare
organizighi (chu en iu plene junulara au studenta
klubo, chu en landa junulara au ech internacia
organizo). En junularaj rondoj ankorau oni ne
konscias pri la "neceso" flati siajn
mezkapablulojn kaj eblas, ke ili elstarigu vere
talentajn homojn, kiuj ekribelos kontrau tiel
establita ordo. Chiuj ribeloj, kiuj en la ghisnuna
E-historio skuis ties mondeton, estis kauzitaj de
gejunuloj. Sed, feliche por la "sankta
ordo", ghis nun la institucioj chiam sukcesis
venki tiujn ribelojn kaj forigi el nia
"komunumo" la ribelantojn au aliigi ilin
je defendantoj de la sistemo. Kelkloke la brechoj
tamen ne estis shtopitaj kaj certe la plej dangheran
aspekton, kiu serioze endangherigas la strukturojn,
prezentas la profesia poresperanta agado. Cjar en la
profesia agado nepre devas partopreni kapablaj homoj,
kiuj povos rilati kun la ekstero kaj en la normala
ekonomia konkurenco elbatali por si ekzistorajton.
Tiuj nestoj de iom pli kapablaj nepre signifas
mortodangheron por la trankvila chasareo de la
mezkapabluloj. Homoj el profesiaj organizajhoj kaj
entreprenoj komprenos la problemon kaj
kontraubatalos ghin, batalos por la malfermo de la
Movado, por amasa alfluo de novuloj, por eniro en la
naciajn publikajn vivojn, por normala pozicio en tiuj
naciaj vivoj, char nur tio povas certigi la
pluekziston kaj evoluon de la profesia agado kaj
kapitalakumulado. Sed tio ekstermos la nunan Movadon,
ekstermos la privilegiojn kaj la regpotencojn de la
mezkapabluloj - ne tuj, ne per unu bato, sed iom post
iom - kaj certe!
Tempo 4, 1982