STRATEGIAJ TASKOJ
DE ESPERANTO-MOVADO
EN LA JAROJ 1982-1987

La chefa demando, kiun la Movado nun frontas, estas: chu ghi kapablos tiel organizighi, ke la tajdon de monda intereso pri Esperanto ekestonta en la jubilea jaro 1987 ghi povos eluzi kaj per ghi transformighi al signifa kaj influa monda potenco (almenau dekoble pli forta ol nun!)? Nome, la okazo, kiuprezentighos, ne tiel baldau ripetighos. Estas pli ol vershajne, ke ne staras apartaj obstakloj sur la vojo de amasa informado pri Esperanto en 1987 (UNESCO certe donos gravan subtenon, multaj shtatestroj eniros honoran patronan komitaton, publikaj informrimedoj certe pretos informadi pri tio). Sed ve, kio poste? Imagu, se subite malfortan Movadon en iu lando (sen profesia personaro, sen instruistaro, sen suficha kvanto da lernolibroj, sen kapablaj organizantoj) alimpetas ondo da dekmiloj, kiuj volas lerni la lingvon kaj organizighi en la Esperanto-movado?! Nekapablante sufiche rapide reagi, respondi al postuloj, la Movado preterlasos la okazon. Post unu-du jaroj chio forgesighos kaj ni ree dronos en nia letargio, kiu tiam, vershajne pro seniluziigho, ech pliprofundighos. Kion ni faru por eviti la fiaskon?

Ni devas kuraci nin de du gravaj malsanoj. La unua estas la lingvo-elitismo. Tio evidentighas en la fakto, ke plej ofte la gvidpoziciojn chie okupas homoj lingve plej kapablaj, kvankam tre malofte ili estas ankau organize plej kapablaj. Tial la plejmulto de la Esperanto-societoj kaj organizajhoj tute ne aktivas, sed pasive, sektisme enfermitaj, atendas la Sanktan Tagon de la Fina Venko. Tio vidighas ankau en literaturaj tendencoj. Preskau chiuj eldonajhoj strebas al la plej altaj lingvaj pintoj - tre malmultajn oni destinis al komencantoj. Preskau chiuj internaciaj aranghoj iel preferas lingvajn perfektulojn, tre malmultaj esceptoj antauvidas ion por la jhus-bakitaj esperantistoj. La elitisma koncepto de la Movado malebligas al ghi farighi amasa, ech se por tio ekzistas eksteraj kondichoj, baras la vojon al junaj kapablaj homoj starighi che la stirrado de tiu chi esperanta "popolo", kontraustaras ech la penson pri tio, ke necesus antauvidi ian lokon en la Esperanto-komunumo por la "balbutantoj" au ech (ho kia herezo!) por homoj sen lingva kono, sed kun bona volo aktivi en ghi. Kontraubatali la elitismon en la Movado signifas porbatali la amasismon, au tiel nomatan desubismon.* Cetere ekzistas nun ankau bonaj shancoj por sukcesi en tiu batalo, char la nova konscio, ke minimuman scion de Esperanto eblas rapidege akiri, se la unua lernofazo bazighas sur la frekvencvortaro ricevita post komputila esploro kaj aplikita en la zagreba instrumetodo, ebligas al grandaj amasoj rapide alproprigi la bazon de la lingvo.

Alia malsano, la diletantismo, per kiu la preskau senescepte amatora movado reprezentighas antau aliaj, detruas grandparte ghiajn shancojn. Nome, la Movado mem ech kontraustaras la tendencon de profesiigo: profesia servo-strukturo produktas homojn, kiuj shajnas dangheraj por la "porchiame certigitaj" foteloj al lokaj gvidantoj. Ne estas hazardo, ke chiam oni denove elvokas la "internan ideon" kaj citas la vortojn de Zamenhof, per kiuj li komence de la jarcento kontraustaris utilismajn tendencojn. Tiamaniere oni shtopas la bushon de tiuj, kiuj kontraubatalas la diletantismon per la plej alta autoritato. Sekve, la nuna malforta stadio de profesia poresperanta agado ne shuldighas al "objektivaj cirkonstancoj", sed chefe al la movada kontraustaro je la profesiigo. Sed oni devas konscii, ke sen la profesiigo la Movado neniam kapablos transsalti la nunan stagnan nivelon (30.000 membroj de UEA kaj sensignifa ekonomia povo). Amatore unu Esperanto-societo havas netransireblan limpunkton. Ghi povas organizi du au tri kursojn jare, sed kiam ghi trovighas en pozicio, ke ghi devas majstri kontinuan funkciadon de dek kursoj samtempe, ghi fiaskas. Tiun shtupon povas transsalti nur profesia agado. Jen la gravega dua tasko: konscie lukti por la starigo de profesia laboro, kie ajn eblas. Minimume landa asocio havu unu profesian sekretarion, sed kie ajn eblas pli, oni havu pli - teamon, au plurajn teamojn, ech plurajn entreprenojn, kiuj uzos Esperanton. Se ni sukcesos atingi almenau minimuman profesiigon en pli-malpli chiuj landaj asocioj, la shanco por nova potenca movado, kies vocho devas esti audata post 1987, estas sufiche realismaj. Pensu do chiuj, kies unua idealo estas la bazaj celoj - esperantigi la mondon kaj ne uzi la Movadon por siaj propraj etanimaj ambicioj au plezuroj - ke la malamikoj de Esperanto estas inter ni!

Heroldo de Esperanto 5/1982

* Tio ne signifas ke ni publike bruligos altkulturajn atingojn de Esperanto-literaturo au pilorios la perfektulojn de Esperanto, ech kontraue, ni daure stimulu per chiuj eblaj rimedoj pli bonan lingvokonon kaj uzon - sed nur kontraustaros diversajn privilegiojn de esperantista elito.

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !