8 "Saluton, Olev!" vokis li al mi kvazau al sia plej bona amiko. En Niidas trovighis jam neniom de la malcerteco, kiun li havis dum nia lasta renkontigho. Antau mi ne sidis la nervoza viro, kiu per chiuj rimedoj penis pravigi sin. Mi ne diris al li ech unu vorton. Mi ne kapablis decidi kiel konduti, chu tute ne priatenti lin au paroli kun li. Li starighis, faris unu pashon al mi, kaj por doni al li vojon, mi devis pluiri en la trairejo. Li sekvis min. Li kvazau pushis min antauen. Kiam li haltigis min sur la vagonplatformo, mi komprenis, ke li ne deziras ekparoli kun mi inter la kunveturantoj. Li timis, ke mi povos kauzi al li iun malagrablajhon. Sed kial li entute penis proksimighi al mi ? "Io estas okazinta al via piedo," li diris nun kompateme. "Chu vi estas vundita?" Niidas scipovis senarmigi min. "Malgrava vundeto," mi balbutis preterrigardante lin. Niidas parolis: "Mi estas sendata al Uralo. En oriento estas konstruotaj novaj uzinoj, tie oni urghe bezonas inghenierojn kaj teknikistojn." Nun mi diris: "Vi ne revenis al ni." Niidas ekridis. Kvazau miaj vortoj efektive amuzis lin. "Tiun vesperon vi imponis al mi. Vi opiniis min malkuraghulo kaj perfidulo. Parte vi pravis tiel parolante, char vi ne sciis chion nek kredis miajn vortojn. Eble vi ne kredas min ankau nun? Bonvolu legi!" Niidas eltiris el sia brustposho grandan plenshtopitan monujon,. serchis en ghi diversajn dokumentojn kaj shovis ilin al mi en la manon. Mi forpushis la paperojn. "Legu tamen," insistis Niidas. "Mi ne volas, ke vi au kiu ajn pensu pri mi dio scias kion." Liajn certigilojn kaj dokumentojn mi tamen esplori ne komencis. Niidas daurigis: "Ni emas tro facile kondamni niajn kunulojn. Kondamni alian homon estas facile, multe pli malfacile estas kompreni lin. Sed kompreni unu la alian ni devas, Olev. Viaj suspektoj ofendis min tiun vesperon tiel, ke mi kapablis nenion klarigi al vi. Eble vi suspektas min ankau nun? Mi diras al vi nur unu aferon: en la nuna situacio neniu estas facile liberigata de mobilizo kaj certigiloj pri evakuigho ne estas donataj al la homoj senkauze. Mi mem penis akiri nek tion nek la alian. Mi plenumas nur ordonojn de la popola komisariato kaj la direktivaj organoj." Kial li chion chi parolis al mi. Chu la opinio de Ruutholm, Tumme au mi vere signifis ion por li? Kial li ekparolis kun mi? "Kiel vi fartas?" shanghis li la temon. "Chu kun Tumme kaj la direktoro chio estas en ordo?" Subite li sendis al rni de flanke aludan rigardon, palpebrumis kaj demandis ankorau: "Kiel fartas via juna flegistino?" Pli bone, se li ne estus tion demandinta. "Karnaradino Uibopere ne ekzistas plu." "Kio okazis al shi?" En la vocho de Niidas sonis nura scivolemo, kio ofendis min. "Helgi au mortis au falis en kaptitecon che fashistoj." Niidas bedaure balancis la kapon. Li simulis, pro dio, simulis. Pri Helgi li estis nun jam tute indiferenta. Same malmulte li estus kunsentinta al Aksel au Taavet, se al ili io estus okazinta. Mi perceptis tion. Kaj ankau tion, ke chiuj liaj vortoj kaj asertoj estas falsaj. Certe li havis multe da klopodoj por akiri al si la necesajn dokumentojn. "Chu niaj viroj estas sanaj ?" Mi ne respondis al lia lasta demando. Mi diris al li ion tute alian. "Mi miras, ke vi veturas al postfronto. Vere, mi miras. Chu vi do plu ne kredas, ke la milito estas jam perdita?" La rigardo de Niidas farighis malvarma. "Mi ne intencas duan fojon auskulti viajn impertinentajhojn. Adiau." Li volis turni sin kaj envagonighi. Mi ekkaptis lin je la shultro kaj retiris al mi: "Chu vi ne timas, ke la germanoj venos al Volgo, Uralo, Siberio ? Respondu!" Mia vocho tremis pro ekscito. Niidas forpushis mian manon de la shultro. "Knabacho!" li diris kolere. "Needukita knabacho!" Mia ardo malpliighis. Mi lasis lin tie kaj saltis sur la peronon. Li postkuris min. Haltigis min kaj diris rapide: "Vi suspektas min! Sed la banditojn vi defendas!" Mi komprenis nenion. "Antau ol vi venis, serchis chi tie iun ingheniero Elias. Ne miru, ingheniero Elias. La makisano, pri kiu vi ne kuraghis paroli la veron." Nun mi komprenis. Evidente Niidas estis ankorau foje parolinta kun kamaradino Liive, al kiu mi mensogis, ke mi ne vidis inghenieron Elias. Jes, tion mi nun komprenis. Sed kiel Elias trafis al Tallinn ? "Chu ankau Elias intencas evakuighi?" Dankon al chielo, ke mi scipovis diri almenau tiel kaj ne gapis al li kun malfermita busho. Tio facile estus povinta okazi, char liaj lastaj vortoj efektive konsternis min. La vocho de Niidas farighis subite insista: "Ni povas pensi unu pri la alia plej malbone, sed kontrau klasmalamikoj ni devas agi komune. Ingheniero Elias estas en Tallinn, tio estas vero. Certe li estas sendita por certaj celoj. Estas necese rapide informi la koncernajn organojn, por ke oni ghustatempe sendangherigu la malamikon. Unu momenton!" Niidas denove serchis en la poshoj. Chi-foje li elprenis malgrandan poshlibron kun ledaj kovriloj, foliumis ghin, elshiris el la notlibro unu folion, skribis ion kaj etendis la paperon al mi. "Telefonu al tiu numero. Sciigu, ke ingheniero Elias, kiun vi vidis en Vali inter banditoj, agas nun en Tallinn. Eble oni sukcesos ghustatempe sendangherigi lin." Mi rigardis la malgrandan el la poshlibro elshiritan folieton, sur kiu estis skribita telefonnumero, kaj post tio rigardis al Niidas. Mi demandis mallaute: "Chu tio estas la numero de NKVD?" Li kapjesis. "Kial vi mem ne telefonas?" "La vagonaro povas chiuminute elveturi. Krome la telefono estas che la staciestro. En cheesto de nekonataj homoj ne taugas havi tiajn parolojn." Mi atente observis Niidas. Kial tia telefonnumero estis en lia notlibro ? Kion tio signifas ? "Chu vi parolis kun Elias?" "Jes. Li vidis min kaj mem alparolis min." "Kion li parolis?" "Li diris, ke li serchas kamaradinon Liive. Mi ne kredis lin." "Mi konas la homojn tro bone. Pro virinoj oni kuras kapantaue en fajron nur en filmoj." Mi eksentis fizikan abomenon al Niidas. Li devas esti ekstreme malbona homo, por rigardi aliajn homojn per tiaj okuloj. Ml prezentis al li ankorau unu demandon: "Chu vi jam uzis tiun telefonnumeron?" Niidas farighis singardema. "Oni donis al mi tiun numeron printempe... en la popola komisariato. Mi opiniis, ke mi neniam bezonos ghin, sed nun ghi estas tre bonvena." Denove Niidas shajnis al mi granda kanajlo. Li ja mensogis. La popolaj komisariatoj ne provizas per tiaj numeroj la laborantojn de siaj subinstitucioj. Kial Niidas manovras? Al mi rememorighis la siatempa diskuto de Niidas kun Ruutholm, tio, kion li parolis pri Elias, kaj en mi vekighis terura penso. "Eble vi estis tiu," mi diris pene subpremante mian eksciton, "pro kiu nia chefingheniero devis fughi el Tallinn?" Jes, tia penso ghermis en mi. Mi serchis la okulojn de Niidas, por vidi, chu li parolas veron au ree mensogas. Mi deziris, ke li refutu mian suspekton. Char se oni decidis ekzili Elias sur la bazo de informoj de Niidas, la lasta estas ja milfoje pli danghera homo, ol mi ghis nun opiniis. Niidas ne respondis ai mi. Li preterglitis mian demandon. "Agu lau via konscienco," li diris kun glacia mieno. "Mi opiniis, ke vi alighis al la eksterma bataliono por batali kontrau la banditoj." Li foriris de mi superece. Mi ne plu kapablis shanceli lian memfidon. Antau tiuj, kiuj min ofendis, mi shajne restos senhelpa ghis la fino de mia vivo, Mi estus povinta bati lin, sed tiam li estus sentinta sin martiro. Mi estus povinta diri al li rekte en la vizaghon, ke se mi alighis al la eksterma bataliono pro nura aventuremo, kion li ja aludis al mi, do li fughis el la bataliono pro malkuragheco. Sed kion mi estus atinginta per insultado? Absolute nenion. Nun, kiam li sukcesis havigi al si la neeesajn paperojn, neniu plu kapablas shanceli lin. |