7 La evakuighantoj sidis che siaj valizoj, pakajhoj kaj ligajhoj kaj atendis la elveturon de la vagonaro. Virinoj, infanoj, maljunuloj au veraj bubetoj. Mezaghajn virojn mi vidis en la vagonoj malofte. Ilin renkontante mi pensis, ke evidente ili estas tre grandaj specialistoj, kiujn pli bezonas postfronto ol fronto. Au zorgantoj pri sia propra hauto, kiuj forkuras de danghero. Mi rekonis unu artiston, apud kiu sidis junulo, samagha kiel mi. Evidente lia filo. Mi boris la rigardon tra la knabo, kiu forturnis siajn okulojn. Tra la kapo flugis la penso, ke miaaghuloj devas ja mobilizighi. Kiel batalanto de eksterma bataliono mi ne bezonis iri al la mobiliza punkto, sed kial li libere chirkauvagas? Mi pene trashovis min inter pakajhoj, sakoj kaj kestoj. Al diablo lin, tiun ulon! Certe pachjo kombinis al sia ido permeson por evakuigho. Ju pli da vagonoj mi traserchis, des pli mi konvinkighis, ke miaj patrino kaj fratinoj en la trajno ne estas. Supozeble ili forveturis jam hierau. La staciestro diris, ke la antauan tagon elveturis du vagonaroj kun evakuatoj. Nun, kiam mi pli kaj pli konvinkighis, ke mi mian familion tiel baldau au entute plu ne vidos, al mi estis treege domaghe, ke ili tiel forveturis. Chio okazis tre stulte. Veninte el Audru al Tallinn mi estus devinta tuj sendi informon al patrino. Au peti Koplimae veturigi min hejmen. Mi prokrastadis, ghis mi malfruighis. Mi ne volis, ke patrino eksciu pri mia vundigho antau ol mi jam povos libere iri. Aliokaze shi alarmighos. Patrinoj estas jam tiaj, bagatela gratajho shajnas al ili dio scias kia terura vundo. Mi opiniis, ke post kelkaj tagoj chio estos en ordo, sed la resanigho postulis pli da tempo. Kun peno pushighante el unu vagono en alian mi komprenis, ke mi agis malsaghe. Sendube la koro de la patrino nun pli multe doloras pro mi. Eble ech la fratinoj zorgas. Hejme min atendis letero, per kiu la patrino sciigis, ke ili veturos al Uljanovsk. La patrino bedauris, ke ili ne povis ghisatendi mian revenon, kaj mi sentis min kiel la plej granda achulo. Chu mi tiam ne povis iri hejmen kun la bandaghita kruro? Sendube povis. Ne gravis, ke la piedo doloris kaj kuracisto malpermesis iradi. En la ejoj de la eksterma bataliono mi lamadis, sed hejmeniron mi prokrastis. Mi komprenis ankorau ion. Mi komprenis, ke la timo aperi antau la okuloj de la patrino kun fresha vundo ne estis la sola kauzo, kial mi prokrastadis la hejmeniron. Tiujn tagojn mi tre malmulte pensis pri miaj familianoj. En mia kapo trovighis loko por neniu krom Helgi. Mi sentis min malbona filo kaj malbona frato. Entute mi sentis min homo, kiu ne kapablas helpi kaj gardi tiujn, kiuj estas por li la plej karaj. Serchante la patrinon mi renkontighis okul' al okulo kun Niidas. Jes, denove kun li. Kien ajn mi iru, chiam mi trovas lin. Endel Niidas sidis che fenestro. Sur la breto, sur la sidbenko, sub la benko kaj en la trairejo, chie chirkau li trovighis ampleksaj, bonaj kaj fortikaj valizoj. Neniu shtofa pakajho, nek kesto nek simpla ligajho, nur fortaj kaj certe ankau shlositaj fibraj kofroj. Chirkau Niidas shvebas chiam atmosfero, plene konforma al li. Min surprizis, ke li estas chi tie. Al mi estus pli facile imagi al mi, ke li estas inter makisanoj, ol inter evakuighantoj. Mi havis pri li impreson kiel pri homo, kiu en sia interno havas nenion komunan kun la soveta reghimo. Sed nun li sidachas inter siaj kofroj en vagonaro, kiu veturigos honestajn homojn al oriento. Mi estus irinta pluen, char mi ne havis tempon nek deziron okupi min pri tia viro. Li mem haltigis min. |