2

Mi rakontis al la amiko pri la batalo en Audru, en kiu preskau duono el la viroj de nia bataliono estis mortigitaj, vunditaj au malaperis. Pasis multe da tempo, antau ol ni rekonsciighis de la deprimo, kiu peze premis nin post tiu batalo. Nin influis ne nur la grandaj perdoj, sed ankau tio, ke ni militis malbone. Oni ne parolis pri tio laute, sed tio dolorigis al chiuj la koron. Mi konis miajn kamaradojn tro bone, por ne kompreni tion.

Mi kashis de Ruutholm nenion. Mi rakontis al li chion, kion mi sciis. La komencon de la batalo mi ja ne partoprenis, ni alvenis tie pli poste. Sed ghuste la komenco de la batalo onidire estis la plej senkuraghiga. La germanoj sukcesis per neatendita fajro malordigi nian batalionon. Dum la unuaj dek minutoj au kvaronhoro regis plena kaoso. La tumulta komenco de la batalo, paniko, nepripensita agado de multaj poste mordis al chiuj la koron. Kvankam la bildo baldau shanghighis, che nia alveno la kerno de la bataliono denove prezentis el si organizitan trupon, tamen ne estis plu eble kolekti chiujn batalantojn. Se oni dum la subite ekfalinta fajrohajlo konservus firman batalordon, la perdoj estus malpli grandaj. Tiel opiniis poste la viroj, kaj tio estas vero.

Kompreneble, ni povus ja multon prezenti por nia pravigo. Ke ni ne havis batalspertojn, ke la uragana fajro de la germanaj minjhetiloj kaj automatoj trafis nin kvazau fulmo el serena chielo. La batalionon atakis bone instruita regula tachmento, kiun poste subtenis makisanoj. La armiloj de la malamiko estis multege pli potencaj ol la niaj. Jam sole la minjhetiloj donis al ili decidan superecon. Per fusiloj, tri-kvar mitraletoj kaj du pezaj mitraloj estas malfacile frakasi kontrauulon, kiu supershutas vian pozicion per fajrohajlo de minoj, obusoj kaj automataj armiloj. Vera miraklo, ke la bataliono entute eltenis la atakon kaj kauzis al la malamiko tiom grandajn perdojn, ke nek germanoj nek estonaj fusilistoj, haste senditaj el Parnu por helpi ilin, kuraghis nin persekuti. Chu ni ne rebatis kelkajn atakojn de la malamiko! Tuj en la komenco la batalionestro domaghe, ke mi ne bone konatighis kun tiu viro , tuj en la komenco la batalionestro penis konduki la virojn al kontrauatako. Nur dank' al tio, ke la dezerta kampo donis neniun shirmon al la batalantoj, la germanoj sukcesis fiaskigi nian atakon.

Jes, tiel chio okazis. Kvankam mi mem la kontrauatakon ne partoprenis ni alvenis nur tiam, kiam la viroj, aranghintaj sin por defendo che arbarrando, rebatis la atakojn de la malamiko , mi ne dubas, ke okazis tiel. La kerno de la bataliono vere batalis brave. Pafadi starante malantau "Vickers" en siblanta pluvo de minsplitoj postulas persistemon kaj kuraghon. Se ni havus almenau du au tri minjhetilojn, la rezulto de la batalo estus eble tute alia.

La viroj malbenis ankau tion, ke ni mem kuris en la bushon de la malamiko. Sen rekognoskado ni senzorge daurigis la vojon. Antaue veturantaj motorciklistoj ne signifas ja ankorau rekognoskadon. La germanoj lasis la motorciklojn trankvile veturi ghis Parnu, kaj kiam la kamionkolono haltis en Audru, atakis ghin de la pli frue preparitaj pozicioj. Mi bone komprenis la chagrenon de la kunbatalintoj. Kun nia roto povis en Are okazi ja la sama historio. Ankau ni antauenighis sen rekognoskado.

Feliche la malamiko havis tie malpli da forto kaj la nervoj de iliaj mitralistoj ne eltenis ili ekpafis nin jam de malproksime. Pro tio ni ne havis perdojn.

Mi parolis al Ruutholm ech pri tio, ke post la malfelicha batalo multaj el ni kulpigis la superajn militajn instancojn, kiuj sendas malbone armitajn kaj neinstruitajn popolarmeajn tachmentojn kontrau trupoj de la germana regula armeo.

Mi malbenis kaj la cirkonstancojn kaj la nepripensitan uzadon de la ekstermaj batalionoj, la neglektadon de rekognoskado kaj la malbonan armadon. Sed ni sentis ankau ion alian. Kulpon, kiu kushis sur ni mem.

En tiuj tagoj la viroj chirkauiradis kun mornaj vizaghoj. Feliche ni ne riprochis unu la alian. Ankau tiujn, kiuj pli malfrue venis al Lihula au reaperis nur en Tallinn, oni ne mokis. La afero estis tro serioza kaj ni chiuj sentis nin egale kulpaj.

Kvankam post la batalo en Audru pasis jam preskau unu monato, kvankam ni intertempe plenumis multajn aliajn taskojn, mi ekscitighis parolante pri tio al Ruutholm, kvazau chio chi estus okazinta nur hierau.

Ruutholm auskultis min atente.

"Mi opinias, ke estis tamen pli prudente ataki la germanojn che Parnu ol atendi en la marcho de Harku, ghis ili venos al Tallinn," diris Ruutholm.

Li surprizis min per siaj vortoj, pro dio! Ne pro tio, ke ili estis eksterordinaraj kaj neniam auditaj. Tute male. Iam mi mem pensis tiamaniere. Post la forlaso de Parnu. Mi memoras ech tion, ke mi kushis tiam che fojnostako, la nukon pikis akraj herbostoploj, sed mi ne emis movi min.

Li pravas. Ni chiuj estas kulpaj, ke ni fiaskis en Audru. Pli ghuste, neniu estas kulpa. Diablo prenu, kion fari, se trupoj de la Rugha Armeo ne sufichas por chiuj lokoj?

Mi ne povis ne diri al la amiko:

"Nia flegistino restis en Audru."

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !