TRIA PARTO Sesa chapitro 1 Ni marshas tra Tallinn. Oni diris al ni, ke ni iros tra la placo de Libereco, preter la teatro "Estonia", lau la Tartua shoseo. Sur Lasnamagi ni eniros en autobusojn kaj ekveturos al fronto, kiu shovighis jam tre proksimen al Tallinn. Pluvas. "Pluveto," diris iu malantau mi. Lau mia opinio pluveto estas pli subtila, preskau kiel nebulo, sed mi ne volas diskuti. En marshformacio ech ne decas babili. La stratoj brilas. Sur la trotuaroj homoj ekhaltas kaj observas nin. Kelkaj svingas la manon. Sed plejparte oni akompanas nin silente, per rigardoj. Ne estas multe da homoj. Chiufoje, kiam ni trafas en la urbon, mi havas la impreson, ke dum la milito Tallinn malplenighis de homoj. La bildo estas proksimume tia, kiel antaue dum someraj dimanchoj, kiam miloj da homoj iris al marbordo au per ekskurs-vagonaroj disveturis tra la lando. Ankau nun multaj trovighas ekster la urbo. Oni parolas, ke chirkau dudek mil loghantoj chiam ankorau daurigas la fortikigajn laborojn en proksimeco de la urbo. Krom tio la mobilizitoj kaj tiaj kiel ni. Kaj tiuj centoj, kiuj evakuighis al la soveta postfronto. Hodiau sur la stratoj iras tre malmultaj homoj. Pro tio, ke pluvas, kaj eble ankau pro tio, ke la ringo de la germana armeo proksimighas al Tallinn. La fashistoj atakas lau chiuj shoseoj, sed iliaj chefaj fortoj estas koncentritaj en la direkto, kies akso estas la shoseo Tartu—Tallinn. Ankau ni estas direktataj tien. Ni ne plu nomighas bataliono, sed regimento. La unua estona fusilista regimento. Jes, el la dise agintaj ekstermaj batalionoj de Tallinn kaj de aliaj lokoj nun estas formita regimento. Kiom granda estas nia regimento, tion mi ne scias. Supozeble mil viroj, se ne du mil. La estron de la regimento mi ne konas. Oni parolas, ke li estas la siatempa estro de la eksterma bataliono de Viljandi, kiu poste estis nomumita chefo de la operacia grupo de la ekstermaj batalionoj kaj nun estas nia estro. La komisaron mi vidis jam pli frue. Antau la milito. Li paroladis en iu kunveno, kiun mi estis komisiita partopreni. Tiam li estis sekretario de la urba partia komitato, sed poste laboris en la Centra Komitato, vershajne same kiel sekretario. Ankau Eeskula apartenas al nia regimento; kiun okupon li havas, tion mi ghis nun ne komprenis. Ni salutis unu la alian kaj iom konversaciis, li mem ne parolis pri sia ofico kaj mi opiniis, ke ne decas demandi. En la korto, sub kies kashtanarboj kaj aceroj mi dormis la antauan nokton kaj kie kolektighis trupoj de la formata regimento, mi post longa tempo renkontis Ruutholm. De post Parnu-Jaagupi mi ne estis vidinta lin. Mi estis terure felicha kaj ankau Aksel ghojis. Li rakontis, ke baldau post mia foriro germanoj atakis ilin, sed estis rebatitaj. Ili restis aktivi en Parnu-Jaagupi, poste en la regiono de Valgu kaj Jarvakandi kaj havis plurajn batalojn kun avangardaj trupoj de germana regula armeo. Kiel mi komprenis el lia rakonto, ili persiste rezistis al la malamiko, la germanoj ne sukcesis trarompi en ilia sektoro. Plurajn fojojn ili agis kune kun trupoj de la Rugha Armeo kaj ilia tachmento estis aligita al alia eksterma bataliono. Ruutholm parolis kaj mi auskultis. Ni kondutis kiel ordinare malnovaj amikoj. Che li nenio shanghighis. Li estas la sama kiel antaue. Sed al la politruko shajnis, ke al mi io okazis, char li ekrigardis min pli kaj pli esplore. Fine li jhetis rigardon al mia piedo kaj demandis: "Chu vi estas vundita?" "Jes, facile," mi respondis. "La vundo jam delonge resanighis." "Chu kuglo trafis vin che Audru? Mi audis, ke nia bataliono estis tie forte atakata." Ruutholm rigardas nian tachmenton chiam ankorau kiel sian batalionon, kvankam li jam delonge ne apartenas al ghia konsisto. "Jes," mi respondis, "ni havis tie varmegan banon." |