21

Ni pene iras tra arbaroj kaj marchoj. La malamiko ne persekutas nin. Kelkaj opinias, ke la germanoj movighas antauen lau la shoseo de Lihula, volante bari nian returnan vojon. Mi audas, kion parolas la kamaradoj, sed chio chi, pri kio oni parolas, kvazau ne koncernas min. Antau miaj okuloj estas la malgranda figuro, kushanta sur la gruzo de la shoseo.

Ni ne estas multaj, eble deko da viroj. Kie estas la aliaj, tion neniu scias precize. Supozeble ili en la sama maniero trapenetras arbarojn.

Por mi estas malfacile iri, la trapafita maldekstra tibikarno doloras. Feliche la kuglo ne trafis la oston. Iu bandaghis mian kfuron, kiu nome, tion mi ne memoras. Mi estis konscia, kiam oni min bandaghis, sed malgrau tio mi tamen ne memoras la vizaghon de la viro, kiu heipis min. Mi ne memoras ankau multajn aliajn aferojn. Mi kaj rampis, kuris, kashis min kaj rapidis antauen, sed chio tio okazis automate. Mia konscio kvazau ne partoprenis tion, kion mi faris.

Mi memoras nur tion, ke mi ne povis reiri lau la venita vojo. Intertempe la germanoj penetris en la arbaron. Mi devis deflankighi ankorau pli dekstren kaj ne sukcesis plu atingi nian chefgrupon. Plie gravurighis en la memoro, ke mi saltis en malprofundan terkavon, kie kushis iu, kiu estis grave vundita. Li ne havis forton por paroli, sed liaj okuloj petis, ke mi ne forlasu lin. Mi ekkaptis la vunditon che la akseloj kaj penis rampante kuntiri lin kun mi. Tuj kiam ni elvenis el la kavo, kugloj ekfalis chirkau ni en la teron. Unu el ili trafis la vunditon, kies korpo subite malstrechighis. Mi premis min al la tero, kiom mi nur povis. Ankau che la dua pafserio kugloj trafis la vunditon. Ne, mortinton, char mia kunulo estis jam mortinta. Mi glitigis min ree en la kavon kaj retiris tien ankau la mortintan kamaradon.

Iel mi sukcesis elighi el la kavo. Anstatau arbaro mi trafis fine al bienaj konstruajhoj, kie trovighis neniu homo. De tie mi kuris pluen kaj denove oni de ie ekpafis post mi. Mi estis jam inter piceoj, kiam mi sentis baton al la piedo, kiu faligis min surventre sur la teron. Mi pene starigis min kaj lamis antauen. Tiam mi renkontis du virojn el nia bataliono, kaj unu el ili bandaghis mian kruron. La alia tranchis por mi bastonon kaj tiel ni daurigis la vojon. Pli poste ni alighis al sep-ok batalantoj, inter kiuj estis du vunditoj.

Kiel la batalo finighis, tion neniu el ni scias. Sed finita ghi estas, char pafoj ne plu audighas, en la arbaro regas silento. Kaj ankau tion ni komprenas, ke la malamiko persekutas nek nin nek evidente ankau la aliajn grupojn. Se li sekvus nin, la arbaro ehhadus pro pafoj, char niaj knaboj defendus sin.

Mi parolas kun neniu, apogante min al la bastono mi lame sekvas la aliajn. De tempo al tempo la antaue pashantoj rerigardas, chu mi kapablas sekvi ilin. Iu por mi tute fremda viro volas min apogi, sed ghis nun mi malakceptis lian helpon. Kiam mi propraforte ne kapablas plu iri, tiam li afable helpu. Se ne estus aliaj vunditoj, mi ne kapablus marshi kun ili. Pro mi kaj aliaj vunditoj oni ne tro rapidas.

Ni iras dum la tuta nokto.

La piedo pli kaj pli ekdoloras kaj mi ne plu povas apogighi al ghi. Dum ripozhalto mi faras por mi lambastonon kaj pene daurigas la iradon. Nun apogas min viro, je kelkaj jaroj pli agha ol mi, kies nomo estas Viira. Dank' al li mi iamaniere povas movighi antauen.

En matenigho ni atingas la shoseon.

La viroj diskutas, chu daurigi la iradon lau la shoseo au kashante sin en la arbaro. Mi observas ilin silente. Ilia rezonado ekscitas kaj kolerigas min. Subite ili shajnas al mi malkuraghuloj, por kiuj plej grava estas tio, ke ili sendifekte eliros el la danghero. Ankau mi mem shajnas al mi leporkoro, kiu kondutas same ache kiel la aliaj. Ni forlasas la pli grave vunditajn kaj perdighintajn kamaradojn. Chiu deziras nun iri laueble malproksimen de la batalejo, ne zorgante pri tio, kio okazos kun la forlasitaj batalkunuloj.

Oni decidas uzi la shoseon.

Por mi estas pli facile iri sur malmola pavimo.

Post kelkaj kilometroj ni vidas antaue grandan grupon da viroj. Tuje ni retirighas de la shoseo malantau arbojn.

Denove estighas diskuto, chu ili estas niaj viroj au malamikoj.

Viira, kiu apogas min kiel ghis nun, estas konvinkita, ke ili estas niaj viroj. Ni duope peze ekiras al ili.

Jes, ili estas niaj.

Jam de fore mi rekonas Eeskula, kiu staras che la rando de: la vojo kaj rigardas al ni. Li rapide ekvenas renkonte.

Veninte al ni li diras:

"Dankon al dio."

Mi ne komprenas, kial Eeskula dankas dion.

"Mi opiniis, ke vi restis... tie. Kion mi estus dirinta al Ruutholm?"

Mi rigardas al li kaj diras:

"Multaj restis tie."

Eeskula forturnas la rigardon. Al li estas malfacile. Mi hontas.

Mi diras akre:

"Ni ne rajtus iun forlasi! Ni fughas, chiam nur fughas!"

Pli da forto mi ne havas.

Eeskula respondas nenion. Li apogas min de la alia flanko kaj kondukate de la du viroj mi daurigas la iradon.

Mi mordas mian lipon, por ne ekplori denove.

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !