20 Antau chio klarighas al mi, ke batalas nia propra bataliono. Chiuj rotoj kaj plotonoj elveturis hierau matene el Tallinn. Kunveturis ankau pluraj plotonoj de aliaj ekstermaj batalionoj. "Chu la tuta bataliono, chiuj?" mi demandas la autobusshoforon, kiu senchese zorgoplene rigardas en tiu direkto, kie sonas pafoj, eksplodoj kaj krakado. "Chiuj. Parto de la automobiloj restis al la germanoj." Mi demandas plu: "Chu vere chiuj? Provizistoj kaj kuracistoj kaj flegistinoj?" "Chiuj, chiuj," ripetas la shoforo. "La unua autobuso kaj kelkaj automobiloj estas tute frakasitaj per minoj." Mi rapide ekiras antauen. Koplimae postkuras min kaj demandas, kien mi rapidas. Mi montras per la mano proksimume en la direkto, de kie audighas la batalbruo. Li penas klarigi, ke ni estas en dispono de la stabano kaj sen lia permeso ne rajtas foriri. Mi daurigas rnian vojon. Ilmar festas tie. Komence mi iras rapidpashe, poste ekkuras. Post erarvagado tien kaj reen mi atingas niajn virojn, kiujh retirighis en arbaron dekstre de la shoseo. Pafserioj de automatoj kaj mitraloj de la malamiko frapetas arbojn. Per akra ektondro eksplodas minoj, kio tremetigas min. Mi jhetighas teren kaj penas kompreni, kio chi tie okazas. Niaj knaboj pafadas el arbaro al la ebenajho en direkto al la shoseo. En mia proksimeco krakadas kolere "Vickers" sur alta subajho. La celisto kaj shargisto staras malantau la mitralo, tute ne atentante a! kuglojn kaj minojn de la malamiko. Mi starighas kaj ekiras antauen, la tutan tempon atente chirkau-rigardante. Nenie mi trovas nek la kuracistinon nek Helgi. Mi penas trankviligi min, ke eble la shoforo eraris, apenau oni kunprenis virinojn. Poste mi diras al mi, ke la loko de la medicina personaro ne estas sur la unua fajrolinio, vunditojn oni bandaghas pli malantaue. Proksime eksplodas bombo, kiu min senkonsciigas kaj jhetas teren. Sur mian dorson falas tero, branchoj, tertuberoj. Mi rekonsciighas kaj ekstaras denove. Io igas min rapidi de unu loko al alia. Mi kuras klinighinte tien kaj reen, kelkfoje rampas, saltas de malantau unu arbo al alia, audante sibladon de proksimighantaj minoj jhetighas sur la teron, shovas mian kapon inter tertuberojn au arboradikojn, saltlevighas denove kaj senchese rapidas antauen. Tiamaniere, kurante kaj rampante, surterighante kaj saltlevighante mi trairas la tutan arbarrandon. Poste mi direktighas al la arbarprofundo. Mi preteriras vunditojn, kiuj pene shanceliras for de la fajrolinio. Mi mallerte bandaghas longan kapvundon de mia samaghulo, multe sangantan, kun shiritaj randoj. Riks — lian familian nomon mi ne scias — perdis multe da sango kaj ne kapablas plu bone iri. Preter mi rapidas viro, kiu au perdis sian armilon au eble forjhetis ghin. Mi postvokas lin, li tiras la kapon inter la shultrojn kaj daurigas senhalte la iradon. Apogante sin al la trunko, sidas sub malalta pino mortinta batalanto. Lia tuta brusto kaj ventro estas plenaj de sango. Sangaj spuroj montras, de kie li venis. Mi revenas. Mi demandas virojn, kiujn mi renkontas, demandas vunditojn. Chiuj parolas ion tute alian ol mi volas ekscii! El iliaj ekscititaj paroloj mi komprenas nur tion, ke la malamiko atakis ilin neatendite kaj multaj estis tuj en la komenco trafataj de kugloj. Mia maltrankvileco kreskas ankorau pli. Mi timas jam la plej malbonan. Ke la virinoj entute ne sukcesis eliri el la ambulanco. Au ili kushas ie vunditaj, ne povante sin helpi. Eble ili falis ech en la ungojn de fashistoj? Plu mi ne esploras chirkauvoje, sed demandas rekte, kie estas la kuracistino kaj flegistino. Neniu scias respondi al mi. Mi revenas al la arbarrando, kie la batalo dauras kun ne malgrandighanta impeto. Ankau mi kushighas kaj pafpretigas mian karabenon. Nun mi rimarkas multe pli da falintoj. Unu apud la alia kushas du preskau je pecoj disshiritaj viroj. Samloke vidighas ankau restajhoj de "Maxim" — kurbighinta shildo, frakasita korpo, disformighinta kartochkesto kaj pecoj de kartochrubando. Bombo au mino estas falinta rekte en la neston de la peza mashinpafilo. La fajro de automat-armiloj de la malamiko estas nun tiom densa, ke starado signifas memmortigon. Mi premas min forte en malaltan terkavon. En proksimeco eksplodas kelkaj minoj, kies splitoj sible flugas trans mian kapon. Apude bruas nia mitralo, vershajne "Madsen". Fusilpafoj audighas kiel senorda krakado. Ankau mi malplenigas unu shargilon. Mi ne agas senpripense. En distanco de ducent-tricent metroj kushas cheno de germanoj. Ili transiris la shoseon, sed ne sukcesis iri malproksimen. La fajro de niaj armiloj devigis ilin kushighi. La lokon, kie kushas malamikaj soldatoj, oni povas nur konjekti, herbo kaj malglatajhoj de la tero kashas ilin. Mi zorge celas la tertuberon, malantau kiu io movighas, kaj premas la chanon. Chu mi trafis au ne, tion mi ne povas diri. Mi atente observas la lokon, kie kashas la germanoj, kaj komprenas, ke ilia cheno ne sukcesos devigi nin retirighi. Multe pli danghera estas la fajro de la malamikaj minjhetiloj. Minoj eksplodas preskau seninterrompe. Post unu au du horoj restos el ni ne multaj. La situacion plimalbonigas ankorau tio, ke la germanoj ne atakas nur el unu direkto, sed penas chirkaukapti nin. Chion chi mi komprenas, sed multe pli grandan zorgon kauzas al mi la sorto de Helgi. Kie shi estas? Kio okazis al shi? Maltrankvileco denove igas min movighi. Fine mi trovas min en la maldekstra alo de nia defendlinio. Chi tie la shoseo estas plej proksime. Mi sentas, ke mi devas atingi la shoseon, ech se tio kostus mian vivon. La kampon, kiu disigas la arbaron de la shoseo, transversas drenfosajhoj. Sur la rando de la ekstrema fosajho kreskas kelkaj arbustoj. Kashante min malantau tiuj arbustoj kaj fosajho mi komencas rarnpi antauen. Mi venas preskau al la rando de la shoseo. Strange, ke oni ne rimarkas min. Mitraloj kaj automatoj de la malamiko prilaboras la arbarrandon. Ilia tuta atento estas direktita al la pin-bosko, de kie oni obstine kontraupafas. Sur la shoseo mi klare vidas tri automobilojn kaj tri-kvar hom-figurojn, kiuj kushas inter la veturiloj. Kvankam la automobiloj kaj kadavroj estas de mi en duonkilometra distanco, tamen ankau je tiu interspaco estas videble, ke ili estas per obusoj frakasitaj mashinoj. Unu el ili estas kamiono, la dua autobuso kaj la tria malgranda fermita veturilo. chuste tiu malgranda automobilo, kiu estas duone klinighinta en fosajhon, plenigas mian koron per malespero. Tio estas la ambulanco de nia bataliono. En mia imago mi vidas en la auto kelkajn kadavrojn kaj unu el ili estas Helgi. Poste la figuro de unu falinto shajnas tro malgranda por viro kaj tio influas je mi ankorau pli. Premante min dense al la tero mi lauvice gapas la automobilon, kiun mi opinias ambulanco, kaj la virinan kadavron. Mia tuta korpo kvazau rigidighas, estas malfacile spiri. Mi sentas en la tempio la pulsadon de la vejnoj. Larmoj fluas sur la vangoj. Tiel mi kushas longe. Eble tio dauras nur dek minutojn, sed al mi la minutoj sentighas longaj kiel horoj. Estonlingva parolado vekas min el la rigidigho. Kelkdekon da metroj de mi kauras en la shosea fosajho civile vestitaj viroj. Trans la shoseo proksimighas ankorau pliaj, chiuj kun blankaj rubandoj chirkau la maldekstra brako. Mi audas iliajn vochojn, sed la vortojn bone ne komprenas. Ilia apero influas je mi komence neniom. Mi observas la makisanojn, agantajn kune kun germanoj, kvazau chio chi tute ne koncernus min. Mi ne pensas ech pri tio, chu ili vidas min au ne. La sento, ke mi perdis Helgi, ombras chion alian. Tio estas por mi ghis nun ne travivita doloro de perdo. Nur tiam, kiam la banditoj, kashighante en la shosea fosajho, ekiras plu, mi perceptas denove, kio okazas chirkau mi. Subita kolero ekkaptas min kaj mi celpretigas la fusilon. Mi elpafas la shargilon. La unua kuglo ne trafas. La dua trafas kaj ankorau unu. Mi jam antauenrampis kelkdekon da metroj lau la fundo de la fosajho, kiam la banditoj komencas trafe-netrafe pafi. Ilia pafado finighas tuj kaj mi komprenas kial — mi restis inter ili kaj la germanoj. Lau la fosajho mi ne kuraghas longe rampi — iu el la banditoj povos salti en la fosajhon kaj postpafi min. Che la unuaj arbustoj mi elgrimpas el la fosajho, rampas antauen en la nefalchita herbo kaj saltlevighas. Mi kuras rapide dudekon da metroj, kushighas, rampas flanken kaj ripetas la kuradon. Ju pli proksimen mi venas al la arbaro, des pli ofte mi audas chirkau mi sibladon de kugloj. Mi ne sentas timon. Per la antaua forto mordas min la doloro, kiu sufokas chion alian. |