13 Vespere Oidekopp gvidis Elias en iun bienon, kie estis kovrita tablo por proksimume dek homoj. Elias vidis chirkau si denove novajn homojn. El tiuj, kiuj sidis chi tie che la tablo, li konis nur Oidekopp, Aorand kaj Ulo. Elias drinkis multe, por ke la humoro almenau iom plibonighu. Li ne sentis sin bone. Kun granda peno li estis sukcesinta savi de mortpafo Sookask kaj lian kunulon. Li sola apenau estus povinta bridi la furiozajn virojn. Feliche subtenis lin Ulo kaj fine ankau Oidekopp. "Vi estas tro sentimentala," admonis lin Oidekopp. "Al malamikoj ni devas esti senindulgaj. Milito havas severajn leghojn." "Ni kondutas pli kiel banditoj ol kiel militistoj," pikis Elias. "Vi uzas terminojn de bolshevikoj, kiuj nomas niajn batalantojn por libereco banditoj." Elias ne trovis vortojn, per kiuj respondi al Oidekopp, kiu lau lia opinio pravigis tion, kio ne estas pravigebla. Lin ghenis ankau alia afero. La ekvido de Sookask memorigis al li kun sufoka klareco lian laboron, Irja, chion, kio restis en Tallinn. Ankau liajn proprajn pli fruajn pensojn kaj komprenojn. Kiam oni trenis Sookask, shanchelighantan sur la piedoj, al la grenejo, li sentis sin perfidulo, kiu rezignis chion, kion li ankorau antau unu monato opiniis justa. "Ne mi malkonfesis miajn konvinkojn, sed oni forpushis min." Kvankam li pravigis sin, en la animo restis amara algusto. Noktomeze jam forte ebria Elias rimarkis, ke apud li ekaperis bone vestita sinjoro, kiu havis delikatajn manojn kun longaj fingroj. Komence frapis liajn okulojn ghuste tiuj manoj, kiuj akre diferencis de krudaj kamparanaj manegoj kaj de molaj manetoj de virinoj. Nur poste atingis lian konscion la monotona vocho de l' posedanto de la manoj. "Rifuzo de la pakto de reciproka helpo en la autuno de la trideknaua jaro," parolis la sinjoro kun la maldikaj fingroj, "egalus al libervola kaj sensenca sinmortigo de la estona popolo. Chu la prezidanto kun facila koro subskribis la pakton? Kompreneble ne. Kia estis en tiu momento la internacia situacio! Ni estis izolitaj de la okcidenta mondo. Ni ne rigardas tion, kio poste okazis, kiel liberan volesprimon de la popolo. Ni estis devigitaj kun kunpremitaj dentoj spekti, kiel oni stultigas la popolamasojn. Nun estas turnata nova pagho en la historio de la estona popolo. Je la sano de tio, miaj karaj amikoj!" Elias strabis al sia najbaro kaj konfesis: "En mia kapo estas plena kaoso. Mi komprenas... plu nenion. Vi chiuj... atendas la germanojn kvazau mesion. Chu Hitler restigos... la blua-nigra-blankan sur la stango? La germano estas... barono. Estono estas kaj restos por li... kampulo... servutulo, sklavo." Li malplenigis sian glason ghis la fundo kaj gapis morne antau sin. La blankaj gracilaj fingroj ludis per la bulboforma korko de la kristala karafo. "Ni ne havas nuntempe alternativon, kara sinjoro ingheniero. Ni esperis je la angloj kaj amerikanoj. Sed kun amara sento ni devas konfesi, ke la anglosaksa mondo uzis nin nur kiel shangh-monon en siaj politikaj negocoj. La sola shtato, je kies helpo ni povas esperi, estas Germanio." La bonevestita sinjoro metis la karafkorkon sur la tablon. Same kiel antaue Elias gapis la tablon antau si. Apud li oni parolis senchese. "La politika situacio de nia lando estas momente ekstreme komplikita. Che unu flanko Ruslando, che la alia Germanio. La azia oriento komencis elmortigi nian popolon, ekstermante kaj deportante la estonajn gvidantajn personojn de chiuj vivofakoj. Neniu nacie pensanta homo povas subteni tiun politikon. Vi mem, sinjoro Elias, sentis sur via propra hauto, kion tio signifas. Nun proksimighas al nia lando germanaj trupoj. Ni ne antauscias chiujn rezultojn, kiujn tio kunportos. Sed unu kaj la plej gravan mi kredas, esperas kaj scias. Nome tion, ke tiu forto detruos la reghimon de perforto en nia hejmlando. Pro tio mi laudas sinjoron dion kaj petas de li benon al la germanaj armiloj." Dika, ardanta virino trans la tablo demandis: "Sinjoro pastro, kiom proksime la germanoj jam estas?" La pastro respondis: "Ili proksimighas al la limo de Estonio, kara sinjorino Hallikorn." "Chiam ankorau proksimighas! Jam hodiau vespere ili devis esti chi tie. Dio mia, kio okazos, se ili ankau morgau ne alvenos." "Ne timu, ni kapablas defendi tiun chi peceton, de la libera Estonio," promesis konstablo Aorand. "Ni oferos nin almenau pro vi." Ghis nun silente sidinta Ulo diris kun neatendita ekscito: "La finna radio trompis nin." "Por malespero mankas kauzo, karaj geamikoj," trankviligis ilin la pastro. "Punekspediciojn de la komunistoj ni ne bezonas tro timi. La retirigho de la Rugha Armeo forte paralizis la agadon de iliaj organoj de sekureco kaj milico. Matene frue mi veturos renkonte al la germana armeo, kaj vespere, se dio benos mian vojiron, ni havos plenan klarecon pri la situacio." Elias pene ekstaris. Li fikse rigardis la apude sidantan pastron kaj demandis: "Chu la chiela patro... benas... murdojn ? Chu kaptado de virinoj kaj infanoj estas defendo de niaj hejmoj ?" Li shancelighis sur la piedoj. La pastro rekomendis: "Konduku sinjoron inghenieron al ripozo." Elias volis diri al la pastro ion tre akran, sed la lango ne obeis lin. Oni kondukis lin tra la apuda ejo en malgrandan chambron, kies planko tangis kiel ferdeko de shipo. Kvazau tra nebulo li vidis pretigitan liton, kiu balancighis kune kun ia planko. Li stumblis kaj falis en la liton. La lasta, kion li rimarkis, estis la plafona lampo, turnighanta chirkau sia akso, poste chio malaperis en griza nebulo. |