12

Sur la flagstango de la komunuma domo flirtis blua-nigra-blanka flago.

Chiufoje, kiam Elias rigardis al la komunuma domo, li audis kvazau ploradon. Tamen la infano ne estis plu en la komunuma domo. La bebo kune kun la patrino estas nun en la granda tenejo, kiu vidighas el inter alnoj kaj betuloj. Ili ne estas tie solaj. Lau lia opinio oni kondukis tien jam kelkdekon da homoj. Kaj konstante oni alvenigas novajn. Plejparte virojn, sed ankau virinojn, inter aliaj ech kelkajn infanojn. Sed alia tiel malgranda kiel tiu, kiu ploris en la komunuma domo, tie onidire ne trovighas.

Oidekopp klarigis al Elias, ke pro singardo ili devas izoli chiujn rughajn funkciulojn. Iu el ili povus antautempe sendi informon al Parnu au Viljandi kaj tiamaniere kauzi vanan sangvershadon.

"La prezidanton de la plenumkomitato vi mortpafis?"

Responde al la vortoj de Elias Oidekopp rimarkigis, ke estas neeble reteni la bienulojn. La homoj estas kolerigitaj, nenio estas farebla.

Nun Elias sciis iom pli multe ol matene. Ankau tion, kiu fakte estis Aleksander Oidekopp. Ne bankoficisto, sed antaua oficiro, lau la rango kapitano. Che la unuigo de la estona militistaro kun la Rugha Armeo li estis eksigita kaj poste li vere laboris dum kvar-kvin monatoj en banko.

Elias audis de Ulo ankorau, ke nur kelkajn horojn da malfruigho kaj — sur la flagstango de la komunuma domo kiel antaue flirtus rugha standardo, char por la deka horo la sovetaj aktivuloj estis invititaj en la plenumkomitaton por organizi armitan dejhoradon kaj zorgadon pri ordo en la limoj de la komunumo. "Apenau ni tiam tiel facile povus aranghi la aferon kun la adeptoj de komunistoj," konfesis Ulo sincere. "Vi mem vidis, kiel nerompebla estis la prezidanto de la plenumkomitato. Kompreneble ne chiuj estas tiom firmaj, sed certe ili rezistus. Vere, ili havis malmulte da armiloj: en la chambro de la prezidanto ni trovis pistolon, che la milicisto pistolon kaj pafilon, revolverojn kaj malnovajn chaspafilojn ni forprenis ankorau de du-tri personoj. Sed neniu scias antaudiri, kio okazos, kiam eksiblos kugloj."

AI Elias Ulo pll kaj pli ekplachis. Ulo shajnis al li prudenta kaj sincera junulo, serioze kredanta, ke li agas tiel, kia estas la devo de honesta patrioto. Lia koro shajnis vere dolori pro tio, ke la popolo estas disshirita en du partojn — unuj subtenas la rusojn, aliaj atendas la germanojn. "Mi bedauras la prezidanton," konfesis Ulo, "sed shajne Oidekopp pravas: tiuj, kiuj iras kun la rusoj, estas malamikoj de la estona popolo."

Evidentighis, ke dank' al Roland Poompuu Oidekopp eksciis pri la plano de la plenumkomitato kaj partianoj kaj decidis anticipi ilin. Ankau Poompuu estis invitita al la komunuma domo kaj ricevis la ordonon kunpreni chaspafilon. Li informis Oidekopp, la lasta Aorand kaj Ulo alarmis siajn samideanojn kaj sekve de tio oni transprenis la komunuman domon. Chiu aktivulo, kiu venis je la deka horo en la plenumkomitaton, estis kaptata kaj enshlosata en la grenejo. Ankau el la hejmoj oni perforte venigis tien homojn.

Nun la komunuma domo sur la vojkrucigho estis malplena.

Komence okupighis tie la antaua komunumestro Harjas. Li iradis en la domon kaj eliradis el ghi, serchis en la tirkestoj de la tabloj kaj shrankoj, kolektis unujn paperojn, aliajn disjhetis sur la plankon. Poste ankau li malaperis ie.

Fine Elias levighis kaj decidis iri al la fratino. Li pensis, ke Helene devus disighi de sia edzo. Roland ne estas tia homo, kia li al la fratino siatempe shajnis. Vershajne Helene pravas, kiam shi plendas, ke shi plu nenion signifas por Roland.

Li sukcesis iri nur malmulte, kiam li denove vidis virojn kuri al la komunuma domo. Ili volis, ke ankau li kuniru. Kontrauvole li ekiris malrapide returne lau la sama vojo.

Jam de fore li vidis automobilon, aron da viroj kaj audis koleran kriadon. Poste audighis mallonga pafado de pistolmitralo kaj la viroj eksvarmis. Baldau li ekkomprenis, ke okazas kolera batalo. Kiam li alvenis, sur la tero kushis du sangokovritaj fremdaj viroj. La plej maljuna el la makisanoj, havanta barbon, forte piedbatadis unu el ili en la ventron. En sangoflako kushis viro, kiu havis mararmean uniformon. Oidekopp observis la batadon kun pafpreta mitraleto.

La rigardo de Elias trafis la vizaghon de unu el la fremduloj, senkonscia pro la batado. Kun teruro li rekonis lin. Tio estis ilia juna tubisto, la chiam bonhumora sportemulo Sookask.

<< >>

Главная страница

О ВСЕОБЩЕМ ЯЗЫКЕPRI TUTKOMUNA LINGVO
О РУССКОМ ЯЗЫКЕPRI RUSA LINGVO
ОБ АНГЛИЙСКОМ ЯЗЫКЕPRI ANGLA LINGVO
О ДРУГИХ НАЦИОНАЛЬНЫХ ЯЗЫКАХPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
БОРЬБА ЯЗЫКОВBATALO DE LINGVOJ
СТАТЬИ ОБ ЭСПЕРАНТОARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
О "КОНКУРЕНТАХ" ЭСПЕРАНТОPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
УРОКИ ЭСПЕРАНТОLECIONOJ DE ESPERANTO
КОНСУЛЬТАЦИИ ПРЕПОДАВАТЕЛЕЙ ЭСП.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ЭСПЕРАНТОЛОГИЯ И ИНТЕРЛИНГВИСТИКАESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ПЕРЕВОД НА ЭСПЕРАНТО ТРУДНЫХ ФРАЗTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ПЕРЕВОДЫ РАЗНЫХ ПРОИЗВЕДЕНИЙTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ФРАЗЕОЛОГИЯ ЭСПЕРАНТОFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
РЕЧИ, СТАТЬИ Л.ЗАМЕНГОФА И О НЕМVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ДВИЖЕНИЯ, БЛИЗКИЕ ЭСПЕРАНТИЗМУPROKSIMAJ MOVADOJ
ВЫДАЮЩИЕСЯ ЛИЧНОСТИ И ЭСПЕРАНТОELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
О ВЫДАЮЩИХСЯ ЭСПЕРАНТИСТАХPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ИЗ ИСТОРИИ РОССИЙСКОГО ЭСП. ДВИЖЕНИЯEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
ЧТО ПИШУТ ОБ ЭСПЕРАНТОKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО В ЛИТЕРАТУРЕESPERANTO EN LITERATURO
ПОЧЕМУ ЭСП.ДВИЖЕНИЕ НЕ ПРОГРЕССИРУЕТKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ЮМОР ОБ И НА ЭСПЕРАНТОHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО - ДЕТЯМESPERANTO POR INFANOJ
РАЗНОЕDIVERSAJHOJ
ИНТЕРЕСНОЕINTERESAJHOJ
ЛИЧНОЕPERSONAJHOJ
АНКЕТА/ ОТВЕТЫ НА АНКЕТУDEMANDARO / RESPONDARO
ПОЛЕЗНЫЕ ССЫЛКИUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
СТРАНИЦЫ НА ЭСПЕРАНТОPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
НАША БИБЛИОТЕКАNIA BIBLIOTEKO


© Все права защищены. При любом использовании материалов ссылка на сайт miresperanto.com обязательна! ОБРАТНАЯ СВЯЗЬ