9 Ekde tiu mateno, kiam Oidekopp venis kun la sciigo, ke komencighis milito, Elias ne vidis lin dum pluraj tagoj. Li ne havis specialan intereson al Oidekopp kaj ne demandis la bofraton, kie li malaperis. Li faru, kion li bontrovas, ne estas la afero de li, Elias, postuli klarigon kaj konsili. Li mem helpis al la gemastroj rikolti fojnon. Jam frue matene Roland per chevala falch-mashino falchis la herbon, por la zorgo de la fratino kaj li restis kunrasti kaj stakigi la sekighintan fojnon. Roland asertis, ke li estas kvazau de dio sendita por ilin helpi. "Kion ni farus sen vi?" laudis li Elias kaj rezonis plu: "Vere, la ventoj, ekblovintaj en la pasinta jaro, implikis, tute implikis mian vivon. Sen la bieno mi vivus nun kiel reghido: dormus ghis la oka inter la brakoj de !' edzineto, je la naua en la kooperativon, de la kvina au sesa denove libera. Nun ni devas treni nin jam je sunlevigho al la herbejo, kaj tio, kio okazos dum la gren-rikolto, hirtigas la harojn." Helene sopirghemis: "Tiamaniere vi ne eltenos longe. Prefere tamen fordoni la bienon. Ankau mi eklaborus en la vendejo au ie aliloke. Ni ne vivus pli malbone." "Neniu povas antauvidi, kio estos pli, kio malpli bona," diris Roland. "Autune de la tridek-oka jaro mi opiniis, ke nun fine miaj aferoj iros almonte, sed anstatau tio mi trafis en marchon. Neniu scias, kiom longe la orienta vento che ni ankorau blovos. La komencighinta okcidenta shtormo povos tute shanghi la veteron. Krome ne estus saghe esperi dum la milito nutri sin nur per tio, kio trovighas en la vendejo. La proviantado farighas de tago al tago pli malbona. Jam nun estas honte rigardi al la bretaro, la stokejo. Almenau panon, viandon kaj buteron ni chi tie chiuokaze ricevos." Pri la komencighinta milito la bofrato parolis jen tiel, jen aliel. Li ne jubilis kiel Oidekopp, sed ankau ne tro zorgis pro tio. Pli malbonhumora ol kutime li estis en tiu tago, kiam oni ordonis venigi chevalojn al la komunuma domo kaj kolektis de la homoj radio-aparatojn. "Strangaj personoj estas en la plenum-komitato. Ili mobilizas bestojn, anstatau ordoni virojn al pafiloj." Elias komprenis, ke ankau la lasta afero kauzis zorgojn al Roland. La bofrato ekplendis, ke li au trostrechis sin au alimaniere difektis sian sanon. "Vershajne la malnova malsano denove ekmontras sin," li plendis al konatuloj kaj fremduloj. Evidentighis, ke en la infaneco li malsanis je reumatismo, kio difektis la korvalvojn. Li havigis al si de kuracistoj atestojn kaj certigilojn. La subite aperinta zorgo de Roland pri sia sanstato montris lin al Elias denove el nova flanko. Helene timis militon. Shi sentis teruron: kio farighos, kiam bataloj rulighos tra Estonio. Eble Roland estos mobilizata en la Rughan Armeon, kaj tio malordigos ilian tutan vivon. La edzo trankviligis shin, ke eble oni lin, duone invalidon, en la armeon ne akceptos. Lau rekomendo de la bofrato Elias dormis nun en fojnejo. Roland opiniis, ke singardo ne estas nun superflua. En la komunuma domo okazis kunveno de l' aktivuloj, kie oni instigis chiujn esti atentaj. La nova milicisto promesis havigi al si el Parnu helpon kaj purigi la chirkauajhon de suspektindaj elementoj. Ankau Ulo de Maekopli avertis Elias. "Entute vi povus iri en la marchon de Kuresoo," li konsilis. "Mi kondukos vin al mia onklo, tie vi vivos kvazau malantau la dorso de dio." "Kial vi mem ne iras al via onklo?" "Kiu chi tie prizorgos la bienajn laborojn? Sed vi ne havas kauzon por riski." "Ankau Poompuu urghe bezonas helpon." "Kompreneble, sed post la alveno de la germanoj vi ja ne restos lia servisto." "Chu vi esperas, ke dum la germana tempo estos pli facile?" "Mi ne scias," konfesis Ulo serioze. "Eble nur tiom, ke tiam oni ne plu bezonos havi timon antau NKVD." "Ui havas SS kaj SD." "Malgranda popolo kiel la estona, vivanta en interesosfero de grandaj shtatoj, trovighas chiam kvazau inter amboso kaj martelo, ghia sendependeco estas konstante en danghero. Mi ne atendas la germanojn por farighi regato de provinco de Grand-Germanio. Sed ankau tiel kiel nun mi vivi plu ne volas." "Por la germanoj la estona popolo estis kaj restos kamparanoj." Ulo ridetis malgaje. "Plej malbona estas tio, ke nia popolo ne havas internan unuecon. Via kaj mia situacio estas pli-malpli egalaj, sed ech ni komprenas la aferon diversmaniere." Elias finis la diskuton, kiu ankorau ech ne komencighis. Diskuti povas homo, kiu havas firmajn konvinkojn, sed ilin Elias plu ne havis. Nur tiam, kiam iu metis sur la germanojn tro grandajn esperojn, venis sur liajn lipojn kvazau per si mem skeptikaj rimarkoj. lun vesperon Ulo venigis lin al si. Li diris, ke Oidekopp atendas lin. Elias iris duone kontrauvole. Li ne serchis societon de homoj, li preskau ech timis ilin. Oidekopp akceptis lin kiel mainovan amikon kaj diris kvazau interalie, ke hodiau venos al li ankau kelkaj aliaj. Baldau vere komencis veni novaj gastoj, kaj ju pli da viroj eniris en la chambron, des pli maloportune sentis sin Elias. Krom Oidekopp kaj Ulo chiuj estis al li fremdaj au preskau fremdaj. Kelkajn li ja estis renkontinta che la bofrato, sed personan konatecon li havis kun neniu. Lau la vestajho kaj parolmaniero la viroj shajnis esti loghantoj de la chirkauajho. El la aliaj distingighis tri viroj, longe nerazitaj, kun iom nezorgita eksterajho, kiuj sidis proksime al Elias kaj konversaciis inter si. "La germanoj estas jam che Riga," asertis unu el la barbuloj, viro kun granda, kvazau anguleca kapo. Che li chio shajnis estii anguleca: la vizagho, shultroj, la grandegaj manoj kaj piedoj. "De Riga al Parnu estas cent sepdek au cent okdek kilometroj." Tiel diris la dua. "Al ni pli malmulte," diris la tria, kiu estis la plej agha el ili, supozeble preskau kvindekjara. Altkreska, malgrasa, forte antauen klinita, en la barbo multe da grizo. Li surhavis jakon el urba shtofo, galifeon el hejme teksita shtofo kaj pezajn botojn el jufto kun dikaj plandoj. Ulo enmiksighis en ilian konversacion: "Ili jam transiris la riveron Daugava. Mi mem audis per propraj oreloj. La finna radio diris." La tuta granda bienchambro, plena de viroj, ekzumis. "Jam transiris!" "Jes, transiris. Parto de la germana armeo avancas orienten, parto direktighas norden, al ni." "Chu vi certe scias?" "La finnan radion oni povas fidi." "La radion de neniu lando oni povas fidi. Ili chiuj mensogas. Chio estas nura propagando." Tiel asertis bienulo kun tre zorgoplena vizagho. Elias ne sciis precize, chu li estas bienposedanto au ne, sed supozis tion. Ulo ridetis malgaje. Tiel li ridetis chiam, kiam li opiniis, ke la kunparolanto eraras. "Pri la germanaj sciigoj oni devas esti pli singarda, la finnoj estas pli sobraj." La viro kun la zorgoplena vizagho restis fidela al si: "De kie la finnoj cherpas siajn informojn? De Goebbels." "Do ili jam transiris Daugava?" Chi-foje demandis lin diketa viro kun rugha vizagho, videble ankau bienposedanto. "Chiuj okcidentaj fontoj asertas tion," certigis Ulo. La anguleca giganto jhetis al la viro kun la rugha vizagho: "Kiam vi iros hejmen, germana oficiro sidos jam en la chambro de via filino." Li ridis obtuze. Ankau la ceteraj rikanis. "Kion la finna radio ankorau parolas?" "Rekomendas al niaj viroj eviti la mobilizadon, ne plenumi ordonojn de la soveta reghimo kaj defendi siajn bienojn." Elias rimarkis, ke parolante Ulo ekscitighis. "Tio estas vero," diris nun Oidekopp. "La estonteco de la. estona popolo kushas en niaj bienoj. Ghis kiam konservighos niaj bienoj, ghis tiam ekzistos ankau la estona popolo. La bolshevikoj komprenas tion, ne vane ja ili rapidis dispecigi kaj detrui la fundamentojn de nia sendependeco." Oni auskultis lin atente. Li daurigis: "Tio, kion oni faris per la tiel nomata agrara reformo, estis nur komenco de la afero. Hodiau mi kaj Ulo per radio auskultis paroladon de Stalin. Stalin diris lauvorte — vi povos morgau legi en la gazetoj —, ke al la germanoj oni rajtas restigi ech ne unu kilogramon da pano nek ion alian, la tutan grenon kaj chiujn brutojn oni devas forkonduki kaj transporti en Ruslandon. Sed chion valoran, kion oni ne povas kunporti, oni devas nepre ekstermi. Ulo, chu mi parolas veron?" Ulo Pruul certigis: "Chio estas vero." Oidekopp daurigis: "En Parnu jam estas formita eksterma bataliono, kiu plenumante la ordonon de la granda gvidanto komencos dezertigi la landon. Prenos la grenon, forkondukos la brutojn, prirabos la bienojn. Kion ne estas eble kunpreni, tion forbruligos." Chiuj viroj ekparolis samtempe. "Mia motorciklo kaj flavbruna chevalo estas jam en posedo de la rughaj." "Vi ne estas la sola. Mi devis forkonduki mian chevalinon." "De mi ili postulis hierau porkon, shovis en la manon rublojn,. sed tiuj baldau ne plu validos." "Plej multe mi timas pro mia knabo. Se li estos trovita, ili mortpafos lin." "Mia Kaarli ne obeis, iris al Parnu. Kaj ankau chevalon oni forprenis de mi." "Hodiau chevalo kaj porko. Morgau la lasta grensako el la tenejo kaj la brutaro. Postmorgau ili bruligos la domon." "Mi ilian mobilizadon tute ne atentas: la filon mi sendis en la arbaron, la chevalojn mi kashis, la grenon mi fosis en teron." "Ili forkondukos vin mem, se ili vin kaptos." "Antau du semajnoj ili serchis min, sed foriris kun longa nazo." "Mi havas pafilon. Se iu venos por forbruligi la domon, mi mortpafos lin." "Du chevalojn mi jam fordonis, sufichas!" "Estus necese disbati chion en la komunuma domo, tiam ili ne scios, kiu ion havas." La bienposedantoj plendis kaj insultis kvazau konkure. La sola, kiu ne blasfemis kune kun la aliaj, estis la sama kamparano kun la mallargha zorgoplena vizagho, kiu kredis neniun radiostacion. Li auskultis kaj diris fine, ke chiu shtato rekvizicias brutojn dum milito, kaj kiu opinias, ke la germanoj prenos de li nenion, trompas sin. Sed oni ne auskultis lin. Elias observis chion okazantan starante iom fore de l' aliaj. Li estis audinta de la bofrato pri la rekvizicio de chevaloj kaj motor-veturiloj, same pri chio alia. Inkluzive pri tio, ke havajhoj estas sendataj orienten. Ankau pri la mobilizo de rekrutoj parolis Roland. La deknau- kaj dudekjaruloj estis prenitaj en la armeon. La afero de la eksterma bataliono ne estis novajho por li. Roland sciis ech la nomojn de la lokaj homoj, kiuj alighis al la eksterma bataliono. Oidekopp denove ekparolis: "Unu viro kun chaspafilo faros nenion..." lu kriis al li: "Mi havas fusilon!" "Ankau unu fusilo ne haltigos la ekstermistojn," daurigis Oidekopp. Ree oni interrompis lin: "Aleks ne estas ja la sola, kiu havas fusilon!" Oidekopp silentigis la virojn per mangesto. "Tre bone, ke vi siatempe kashis armilojn. Nun ni bezonas ilin. Niaj bienoj kaj nia pano restu netushitaj. Ni devas defendi niajn hejmojn. Unuope neniu sukcesos tion fari. Estas necese formi defendan grupon." "Transpreni la komunuman domon!" Nun Elias rimarkis la viron, kiu jam la duan fojon postulis transprenon de la komunuma domo. Li estis malalta maljuneta sinjoro kun lipharoj kaj viglaj ermenokuloj. Ghuste sinjoro, char en lia sinteno estis io grava kaj fiera. Por pli akcenti siajn vortojn li faris per la mano gestojn en la aero. Ankau la bienposedanto kun la zorgoplena vizagho ekparolis: "Komunuma domo kaj komunuma homo! Ni pripensu la situacion kaj la aferojn prudente. Kion ni gajnos per tio, se ni disbatos la komunuman domon? Ni nur altiros malfelichon. Milico el Parnu estos chi tie post unu horo. Ne estas necese shovi la kapon en fajron. Vane oni vershu nenies sangon." Oni subtenis lin: "Antau ol ion fari, ni devas scii, kiom proksime estas la germanoj." "Vi, Aadu Harjas, nur agitas, vi taugas nek por transprenado nek por forlasado." Ulo el Maekopli trankviligis: "Ni ne malpacighu, ni chiuj havas la saman zorgon, la saman dangheron kaj la saman celon." Oidekopp denove prenis la fadenon de la interparolado: "Mi ne povas precize diri, che kioma verstmontrilo la germanaj tankoj jam estas. Riga estas okupita, pri tio neniu bezonas dubi. Ankau vi, Sass, ne bezonas. Baldau la germanoj estos chi tie, tio estas certa kiel amen en preghejo. Estas nepre necese formi defendan grupon. Ni devas defendi nin mem kaj nian havajhon. Rezisto de unuopa homo haltigos nek la rusan Rughan Armeon nek nian propran eksterman batalionon. Morgau ni decidu, kion fari estas plej prudente. Sed hodiau nokte necesas elporti la armilojn el la kashejoj kaj organizi ankau dejhoradon. La prezidanto de la plenumkomitato kaj la milicisto planas ion, ni ¦ne rajtas lasi nin surprizi." La vortoj de Oidekopp restis kvazau ia decido. Iom post iom la viroj disiris. Ankau Elias estis forironta. La barbulo kun la anguleca sinteno alpashis al Oidekopp. "Siajn konstruajhojn kaj brutojn ili eble defendos," li diris malshate pri la foririntoj. "Por io plia mankas al ili kapablo." "Kiu scias," diris Oidekopp. "Kiel vi opinias, eble ni tamen komencu de la komunuma domo? Poste neniu povos retirighi." La viro kun la krutaj shultroj kaj anguleca vizagho indikis per rigardo al Elias. "Kiu estas tiu viro?" "Eksterlegha kiel vi kaj mi." "Chu gardanto de sia hauto au batalulo?" "Batalulo." La barbulo etendis al Elias la manon. "Konstablo Aorand." La raspa kaj tubera mano de konstablo Aorand premis forte la fingrojn de Elias. "En la stalo de Neemekunna sub la planko estas du kestoj da kartochoj," diris Aorand al Oidekopp. "El la fojnejo de Harjas ni devus ricevi tri fusilojn kaj keston da kartochoj. Hodiau nokte ni elfosos ilin. Diable domaghe, ke Jaanvest estas forigita, lia komisio estis kashi mashinpafilon. Ghis revido!" La nomo Jaanvest shajnis al Elias konata. Chu oni iam ne parolis al li pri la sama persono? Ne, tiu estis onidire lakteja laboristo, kiu estis arestita sen iu kulpo. Au chu li konfuzas ion? Konstablo Aorand malaperis tra la pordo. Oidekopp ekbruligis cigaredon. Elias estis ekscitita, malkontenta. "Mi estas nenia batalulo," li diris kun subpremita ekscito. "Vi estas estono kaj chiu estono devas nun esti batalanto. Egale, chu li tion volas au ne," asertis Oidekopp konvinkite. |