8 La tagoj pasigitaj en la bieno de la bofrato ne estis facilaj por Endel Elias. Lau la aspekto li shajnis trankvila, kelkfoje ech sufiche gaja, sed fakte li estis ekstreme ekscitita. Oidekopp venadis por konversacii kun li. Plejparte li venis vespere, dum krepusko, kaj Elias komprenis, ke Oidekopp estas singarda homo, kiu evitas fremdajn okulojn. Oidekopp sciis, ke li fughis chi tien el Tallinn, kaj ne faris el tio sekreton, ke ankau li mem kashas sin de serchantoj. Elias parolis kun Oidekopp tute sincere. Li ne kashis ankau tion, ke li nenion bonan atendas de la estonteco. "Ni ne povos ja senfine ludi iajn makisanojn. Pli au malpli frue ni devos iri en milicejon kaj diri: jen ni estas, agu kun ni lau via bontrovo." Elias atendis kun intereso, kion Oidekopp respondos je tio. "En la arbaroj kolektighas nun pli kaj pli multe da homoj," rezonis Oidekopp penseme. "Vagadu en chi-tiea chirkauajho — ni ne estas la solaj somerumantoj. Kiel Ulo diras, la bienposedantoj per unu okulo estas che la laboro, la alia observas la vojon, chu ne estas videblaj suspektindaj personoj. Dum la noktoj ili dormas en fojnejoj kaj mastrumejoj, kelkaj ech starigis bivakon en arbar-densejo. Jes, ni tute ne estas solaj, ni havas nun multajn samsortanojn. De unu flanko tio faciligas, de alia flanko malfaciligas la situacion. La kashighintoj estas multaj, NKVD ne havas milicistojn por chiu, kio per si mem estas bona. Sed la kolektigho de homoj en arbaroj vekos pli au malpli frue atenton de la autoritatoj, baldau oni povos atendi grandajn kapt-operaciojn, kaj tio estas jam malbona." La rezonado de Oidekopp estis logika, sed tio ekscitis Elias. "Mi vidas neniun perspektivon. Unu au du monatojn, ni supozu, ech unu jaron ni povos, se ni havos bonshancon, kashi nin de la milicistoj. Tio estos nenia vivo... Finfine nin tamen atendos tio, de kio ni fughas." "Mi havas tian senton, ke se ni eltenos unu au du monatojn, ni gajnos," opiniis Oidekopp. Elias demandis: "Milito?" Oidekopp ne respondis tuj. Fine li diris: "Milito inter Ruslando kaj Germanio estas neevitebla. Trovighas homoj, kiuj asertas, ke la milito komencighos jam en la proksimaj tagoj." "Milito estas karto, per kiu mi ludi ne volas," diris Elias. "Krom tio mi ne kredas, ke la estona popolo povas atendi ion bonan de la germanoj." Oidekopp diris trankvile: "El du malbonoj estas necese elekti tiun, kiu estas malpli malbona." "Se mia malliberigo preventus militon, mi jam morgau irus al Tallinn kaj petus sendi min al Siberio." Oidekopp ridis: "Vi estas romantikulo!" Elias respondis je tio nenion. "Bonaj deziroj ech groshon ne kostas en tiu chi mondo. Chu vi opinias, ke mi ne havas forton oferi min en okazo de bezono?" ree ekparolis Oidekopp. "Mi estas iom malmoderna homo, por kiu la vorto "popolo" tamen ankorau ion signifas... Sed ni chesu bati per la pugnoj al nia brusto. Nia subjektiva volo nek igos militon komencighi nek preventos ghin. La bolshevika Ruslando kaj la hitlera Germanio estas kvazau fajro kaj akvo. Stalin kaj Hitler penas superruzi unu la alian. Stalin volas gajni tempon, Hitler rapidas. Molotov kaj Ribbentrop faras paroladojn kun miele dolchaj mienoj, sub kies shirmo ambau partioj preparas sin por milito. Kaj ke la milito ne preterpasos nian popolon ne tushante ghin, estas pli ol klare." Oidekopp kvazau pensis pri io kaj daurigis: "Ni jam estas viktimoj de tiu milito, kamarado Elias. Tute vere, viktimoj. Aneksante la Baltajn landojn, Soveta Ruslando ja fakte fortikigis sian pozicion kaj shovis la frontlinion sufiche multe okcidenten de siaj vivgravaj centroj, La deportado estis, se la aferon rigardi el milita aspekto, la unua purigo de la proksima postfronto de elementoj, kiuj povus en konflikto inter la grandaj shtatoj prezenti siajn naciajn postulojn. Ju pli malfrue la milito komencighos, des pli malbone por ni. Ne la milito ekstermos nian popolon, sed la preparigho por la milito. Kiom ajn stranga kaj terura tio estas: la milito estas garantio por la estonteco de la estona popolo." Io en la interno de Elias ne povis konsenti kun la rezonado de Oidekopp. "Mi ne povas vidi en Germanio savanton de nia nacio," li diris ekscitite. "Mi ne kredas, ke nia popolo, se ni jam parolas pri la popolo, forgesis sian historion kaj la rolon de la germanajh baronoj en ghi." Oidekopp ridetis ironie: "Pardonu, mi ne volas vin ofendi, sed la logiko de via konduto pensigas min pri shafo, kiu laudas hakilon, pendantan super ghia kapo." Elias sentis sin venkita. Li komprenis, ke Oidekopp ne dubas nek hezitas kaj scias, kion li volas. Sed li mem sentis, ke li trafas en pli kaj pli grandan embarason. Vere, li jam enterigis la penson pri tio, ke li erare estis enlistigita en la nomaro de 1' ekzilotoj, sed li ankorau ne tute forlasis la planon reveturi al Tallinn. Dum la noktoj li venis al la decido, ke plej prudente estas tamen fronte renkonti sian sorton — almenau la konatuloj havos pli bonan impreson pri li —, sed dum la tagoj, kiam li auskultis la rezonadojn de Oidekopp, la duboj revenis. Plej multe ligis lin al Tallinn Irja. Li soifis je shia proksimeco, je shia amo. Iel subkonscie li antausentis, ke la milito, kiun Oidekopp tiom atendis, plene kaj definitive disigos lin de Irja. Li skribis al shi leteron kaj petis la bofraton enposhtigi ghin. Li skribis ankau duan leteron, en kiu li invitis shin al Parnu. Al la demando de Helene, al kiu li sendas unu leteron post alia, li respondis, ke al la virino, je kiu li intencis edzighi. "Do al vi estas nun tre malfacile," komprenis shin Helene kaj la kunsento de la fratino malgaje kortushis Elias. Iun matenon Oidekopp venis al Elias kaj diris nur unu vorton: "Milito". Kiam Elias nenion komprenante rigardis lin, Oidekopp sciigis: "Hodiau je la kvara au kvina matene germana armeo transiris la Sovetan limon." Elias sentis nenian ghojon. |