LA UNUAJ PASHOJ AL PERFEKTECO (3)

III. SENIGHADO JE LA MALVIRTOJ KAJ AKIRADO DE VIRTOJ DE KARAKTERO

Komence, sur la vojo al perfekteco, la plej grava afero estas perfektigi sian karakteron. Estas multaj metodoj, kiuj servas tion, via tasko estas trovi ilin kaj apliki en la vivo.

Chi tie vi havas kelkajn konsilojn kaj atentigojn, kiujn pripensu; ili helpu al vi en la nobla laboro.

Gravas, ke vi konu viajn virtojn kaj malvirtojn; tial eksidu en silento kaj trankvilo, kaj sur unu folion skribu la malvirtojn, kiuj vin karakterizas. Sur la duan skribu la virtojn, kiujn vi dezirus, ke ili karakterizu vin. Klopodu trovi ilin chiujn tio povas dauri kelkajn tagojn au semajnojn. Kiam vi havos la du listojn, konsideru ilin kiel bazajn montrilojn.

Chiutage je difinita, chiam sama tempo (plej bone antau la enlitigho) prenu la liston de viaj malvirtoj kaj legu itin. Che chiu konsideru, kiom vi progresis por eksterigi ghin el via vivagado.

Simile legante la virtojn, pensu chu kaj kiagrade vi konstruis ilin en vin, kiom vi progresis en tiu kazo. Estas malfacile labori, por samtempe senigi sin de chiuj malvirtoj, tial prenu unu au du (lau vi la plej malbonajn) kaj dedichu precipe al ili atenton kaj laboron.

Post iom da tempo (kiam vi opinios, ke estas farita sufiche granda progreso) shanghu la objekton de via precipa atento. Tiel kondutante trairu la tutan liston kaj komencu denove.

Tiel agante, chiutage, vi faros la konsciencovochon pli sentema kaj tiam pli bone audos ghin, kiam okazos, ke via malvirto povas aperi. La konsciencvocho instigos vin agi en okazoj, en kiuj vi povos akiri virtojn.

Tiu konsiderado de la virtoj kaj malvirtoj celas pli atentigi vin pri ili, tio kauzos en vi ghustan agadon vivan.

Konsiderinte kaj estante jam en la lito, endormighonte malstrechu vin kaj faru esploron de la konscienco.

Trairu - enmense la tutan pasintan tagon kaj rimarku chion, kio estis malbona en viaj agado, paroloj kaj pensoj. Che chiu malbonfaro haltu por momento kaj analizu ghin por ke vi ne ripetu ghin. Sekve respondu mense al la demandoj: kion mi perdis dum la tago (rilate al mia evoluo), kion mi akiris, kion ellernis, kio estis bezonata kaj kio ne? Tiujn chi kaj similajn dtemandojn starigu al vi kaj tiel faru bilancon de la tago. Eltiru konkludojn, pentu pro la malbonfaroj, kiujn vi faris kaj prenu decidojn (rilate al via agado) por la venonta tago. En la konsciencesploro ne senkulpigu vin, estu jughisto, kiu rigardas viajn agojn seninterese kaj pritaksas ilin juste.

Memoru fari tiun konsciencesploradon chiutage, ghi estu via lasta ago antau la endormigho.

Poste dormu. Kiam vi vekighos, rememoru la decidojn prenitajn antau la endonnigho, fiksu ilin en la imago kaj memoro kaj kredu teni ilin.

La konsciencesploro kaj la prenado de decidoj, ekzercataj chiutage, tre helpos al vi en la laboro pri la karaktero.

Dum la laboro pri via karaktero, vi forgesas decidojn kaj principojn. Vi rememoras ilin tiam, kiam vi estas tushinta ilin, tial zorgu ne forgesi. Povas helpi al vi folietoj, sur kiuj skribu tion, pri kio vi aktuale laboras (principoj au decidoj). Metu ilin en videblajn lokojn. Ili rememorigos vin, sufichos ke vi ekvidos iun.

La chirkauajho kaj personoj, inter kiuj vi estadas, influas vin. Estas proverbo: "kiam vi enfalos inter kornikojn, tiam vi grakos kiel ili" - sciu pri ghi, tio estas medisugesto.

Laueble klopodu eviti societojn, kiuj ne favoras al via spiritevoluo. Renkontighadu kun tiuj, kiuj pozitive vin influas.

Al la unua grupo apartenas (inter aliaj): drinkuloj, eksterleghuloj, societoj en kiuj chefa temo estas drinkajhoj, distro k.s. Al la dua apartenas (inter aliaj): klerikoj, filozofoj, spiritinstruistoj, societoj en kiuj oni diskutas pri spiritaj temoj.

En la laboro pri la karaktero mankas al vi volo. La volon por la laboro vi povas plifirmigi per legado de ghusta literaturo, interparoloj kun saminteresighantoj, filmoj, libroj, meditadoj k.a. Kiam forlasas vin la volo, tuj pensu kiel kontrauagi tion.

La volo havas decidan influon en via laboro ju pli ghi estas forta, des pli bonaj estos la akirotaj rezultoj; inverse, havante malfortan volon, estas malfacile strebi al iu celo. De la komenco mem la forta volo estu avantagho al kiu vi strebas, precipe al tiu strebo dedichu la atenton.

En la procedo pri senighado je la malvirtoj kaj akirado de virtoj de la karaktero tre helpas meditadoj pri virtoj. Eksidu au ekkushu en silento kaj trankvilo, koncentrighu kaj komencu pensi (meditadi) pri unu virto au malvirto de la karaktero. Pensu pri: la kauzoj de ghia kreigho kaj aperado, la efikoj, kiujn ghi kreas, la cirkonstancoj en kiuj ghi malkashighas au estas al ghi malfacile aperi. Pensu ankau kiel forigi ghin (se temas pri malvirto) au konstrui en la karakteron (se temas pri virto). Via menso cirkulu chirkau la objekto de la meditado. Tiam vi povos veni al neatenditaj konkludoj, vi povas malkashi ion antaue nekonatan de vi tio ofte helpos al via laboro. Super chio la meditado influos pozitive al la efikoj de via laboro koncerne vin mem.

Ankorau sciu pri unu metodo de senighado je la malvirtoj, oni nomas ghin metodo de observanto.

Se vi havas amikon, kiu same kiel vi volas prilabori sian karakteron, tiam vi ambau interkonsentu helpi vin reciproke en la laboro, Kiam iu el vi rimarkos ion malghustan en konduto de la alia, tiam diru pri tio tuj (kiam vi estas solaj) au poste (kiam vi ne estas solaj). Rimarkigu vin reciproke pri la eraroj, sed faru tion kun amo kaj komprenemo, neniam malice. Foje trovu tempon por priparoli viajn virtojn kaj malvirtojn. Tiam ambau provu trovi iliajn kauzojn kaj efikojn, kaj ankau novajn labormetodojn.

Farighu spirita paro, tiam estos al vi pli facile iri kaj atingadi perfektecon.

Povas okazi ke situacio ne estos ghusta por rimarkigi pri eraro. Ekzemple: iu el vi koleros, au gajegos tiam tenu la rimarkon ghis venos konforma momento por tio. Atentigi iun havas sencon, kiam oni faras tion en ghustaj loko kaj momento.

Por la laboro pri via karaktero apliku ankau sugeston; la metodo estas facila kaj, se farata sisteme, donas bonajn rezultojn.

Trovu silentan kaj trankvilan lokon, oportune eksidu au ekkushu kaj per monotona vocho ripetadu chirkau dudek fojojn jenajn vortojn: Chiutage iom post iom mi senighas je miaj malvirtoj kaj akiras virtojn.

Tiel la sugesto fiksighos en via subkonscio kaj tiam venos atendataj rezultoj en la laboro.

Se vi havas magnetofonon, uzu pli efikan metodon. Surbendigu la sugeston kaj poste aranghu tiel, ke la magnetofono ekfunkciu kiam vi dormos. Tiam vi konscie ne audos la vochon, sed via subkonscio perceptos ghin kaj grave pli facile akceptos. La metodo bone irata donas kontentigajn rezultojn.

Helpa al la metodoj estas ankau la jena:

Imagu vin - en diversaj situacioj - kiel tiu, kiu estas sen malvirtoj kaj havas nur virtojn. En tiu kazo imagu viajn aspekton kaj agadon.

Mi donis al vi kelkajn metodojn koncerne al la procedo kaj mi pensas, ke la aliajn vi mem trovos.

Volu kaj la sukcesoj venos.

IV. ALIA RIGARDO AL LA MONDO

Viaj percepto kaj kompreno pri la mondo dependas de multaj faktoroj, ekzemple de viaj edukiteco, vivkondichoj, chirkauajho en kiu vi vivas, societoj kun kiuj vi estadas, viaj interesighoj kaj de tio, kion vi legis, audis au vidis. Via vidpunkto ne estas via propra kreajho, ghi formighis depende de la faktoroj. Chi tiu libro estu unu el la faktoroj influantaj al via vidpunkto. Tlu chi chapitro havas unu taskon - montri al vi eron de tio, kion oni nomas mondrigardo, vidmaniero de la mondo.

Ne akceptu ion ajn el tio, kion vi tralegos, sed pripensu chion profunde kaj tiam via konscienco decidos mem.

Chiuj vivantaj estajhoj - videblaj au ne chiam perfektighas konscie au nekonscie. La lasta celo de chiuj estajhoj estas perfekteco, kiun neniu povas imagi. Ju pli proksime al ghi oni estas, des pli ghi shajnas grandioza.

Chiuj estajhoj iras al la perfekteco, la proceso de ili estas granda kaj etendighanta. En malproksima estonteco chiuj chi estajhoj renkontighos en sama, fina celo kaj kreighos unueco.

En chiu estajho estas ero de la perfekteco dia fajrero, kiu estas la kauzo de nia senchesa evoluo. Ghi estas nia vera Mio kaj ghi kondukas nin al unueco kun la aliuloj en la perfekteco. Jen estas simile al guto, kiu revenas en oceanon, el kiu gi estis eligita.

Ni homoj estas parto de la proceso strebanta al la perfekteco, ankau tiu parto estas etendighanta, tial la homoj estas tiom diversaj, se temas pri spiritevoluo.

Chiu el ni iras sur alia viva vojeto kaj ne estas du homoj irantaj sur sama vojeto.

La vojetojn oni povas dividi lau du specoj, iun de nekonscia evoluo kaj tiun de konscia memperfektigho, disvolvigho.

Kio estas la vojeto de konscia disvolvigho?

Ghi estas konscia strebado al la perfekteco, memperfektigado dum aplikado de memprilaboritaj metodoj.

La metodoj koncernas agadon, kiu celas kauzi pozitivajn shanghojn en niaj pensoj, paroloj kaj faroj.

Unue oni devas komenci de la karaktero. La tasko konsistas en tio, ke oni klopodas forigi la malvirtojn de la karaktero, fiksi kaj plifirmigi la estantajn virtojn kaj ankau konstrui pozitivajn ecojn sur la lokojn de la forigitaj. Necese do estas krei por si principaron, kiu estos montrilo sur la vojeto de konscia disvolvigho.

En tiu libro vi havas tian ekzemplan principaron, ghi povos helpi al vi, sed tamen ne akceptu ghin sen profunda prikonsidero. Pripensu ghin profunde kaj poste flksu por vi mem principaron, kiu estos deviga por vi - ghin obeu. La principoj kaj ilia signifosfero shanghighos samtempe kun via spiritevoluado. Estas konsilinde prilabori novan principaron de tempo al tempo, tio signifas, renovigi la aktualan. Vi chiam evoluas, do la principaro devas esti konformigata al viaj nivelo kaj bezonoj.

Chiu iranto sur la vojo de konscia disvolvigho povas fiksi por si pli au malpli da principoj, sed se chiuflanke rigardi iln, oni povas konkludi, ke ilin enhavas la signifosfero de tri grandaj bazaj principoj, kiujn oni povas esprimi per la tri frazoj:

  1. Amu chiujn estajhojn.
  2. Kontrolu vin.
  3. Kondutu lau via konsciencvocho.

La laboro por la perfektigado de sia karaktero estas esence longdaura kaj malfacila, sed la unuajn efikojn oni povas konstati jam post mallonga tempo (ekzemple post kelkaj tagoj). Efikeco de la laboro dependas de via volo ju pli ghi estas forta, des pli rapide oni atingas pozitivajn rezultojn. Kontraue - havante malfortan volon ofte venas rezigno kaj la decidojn oni ne plenumas. Tamen estas substrekinde, ke malforta volo ne malebligas formi sian karakteron, ghi estas nur malmulte rezultodona ilo.

Ghuste por tiu laboro oni bezonas paciencon kaj persiston. Malghojoj kaj ghojoj, felichoj kaj bonshancoj, chagrenoj kaj senzorgoj venas en la vivo varie kiel la vetero. La vivo estas lernejo kaj manku en ghi nek la unuaj nek la duaj aferoj, char se ili mankus, tiam nia vivo estus difektita.

La perfektigado de la karaktero estas la unua pasho sur la vojo de konscia evoluo. Chi tiu libro plejgrandparte estas dedichita al tiu pasho.

La laboro pri la karaktero estas perfektigado de si, ghi formas nian vivan tenighon, de kiu multe dependas en nia ekzistado.

Chiu homo havas multajn problemojn, chiu volus multe scii kaj povi fari, chiu havas dubojn kaj malfacilajhojn. Tial la homo serchas solvojn, rimedojn, ekzemplojn, ghenerale chiuspecan helpon. Ghuste la vojo de konscia disvolvigho estas tiu 'kuracilo por chio', sed neniu tion spertos antau la spertigho.

Sur la vojo solvighas enigmoj, nekompreneblajhoj, duboj kaj malfacilajhoj nome chiuj problemoj. Sur ghi tio, kio antaue estis problemo, farighas solvita. Kompreneble chi tiu procezo okazas iom post iom kaj dum nia evoluado lauvice malaperas problemoj unu post alia. Pri tio ke tiel okazas spertos chiu, kiu iros sur vojo de konscia disvolvigho.

Nun imagu altegan monton, sur kies pinto estas nia ekstrema celo, la perfekteco. Chirkau la monto kondukas longa, iomete klinita, vojo supren ghis la pinto. Sur la vojo oni povas iri ne lacighante, sed ghis la pinto oni pashos ege longe. De la vojo, en diversaj ghiaj lokoj, komencighas pli au malpli krutaj kaj mallarghaj vojetoj supren, ankau ghis la pinto. Iri sur la vojetoj estas danghere kaj la lacigho ghenas, sed la celon oni atingas pli rapide. La largha vojo estas la vojo de nekonscia evoluo, sur kiu iras plejparto de la homaro. La vojetoj estas vojoj de konscia disvolvo, sur kiu klopodas iri malmultaj homoj.

En la ekzemplo vi vidas diferencon inter la vojo de nekonscia evoluo kaj la vojo de konscia disvolvo la elekto apartenas al vi.

Kiel mi jam menciis, en chiu estajho estas perfektero, tiu dia fajrero. Estontece ili chiuj estos unuigho. Tial chiuj estajhoj estas gefratoj, nur la eksterajho diferencigas iun de la alia pro manko de scio kaj sagho.

La homo konsideras la eksterajhon (la malfortan karnon) sia vera Mio, dum ni chiuj estas unuajho sed disidigtaj en diversajn kovrilojn.

Tiu perfektero estas la vera Mio, ghi estas eterna.

La karno ne estas la vera Mio.

V. KELKAJ PRAKTIKAJ KONSILOJ

Chi tie mi donos al vi kelkajn praktikajn konsilojn rilate al la spiritevoiuigo. Vi povas utiligi ilin senshanghe au modifi lau deziro. La konsiloj belpu al vi.

1. Savasano

Jen estas ekzerco, kiu donas psikokorpan malstrechighon. Kiel fari ghin?

Kushigu vin dorse sur ebenan kaj malmolan suprajhon (ekzemple sur lignan plankon), kiun vi kovris per kunmetita dika plejdo. La manojn rektigitajn metu malstreche proksimume 30 centimetrojn de la korpo kaj spiru. La piedoj estu rektaj kaj malstrechitaj, la kalkanoj havu proksimume 30 centimetrojn inter si. La kapo estu flankighinta nek dekstren, nek maldekstren, nek antauen, nek malantauen.

Nun faru kelkajn senghemajn kaj profundajn spirojn. Fermu la okulojn kaj ritmu la spiradon, klopodante spiri iom pli malrapide kaj pli profunde ol kutime (sed ne troigu) tiel, ke vi ne sentu ghenon pro chi tio. Sekve lasu chiujn pensojn, klopodu trankviligi vian menson kaj poste, lauvice de la kapopinto ghis la plandoj, malstrechu la muskolojn de la korpo. Poste ripetu tion de la kapo ghis la plandoj.

Estu tute malstrechita, neniu muskolo (dependa de via volo) restu strechita. Fine vi estos tute malstrechinta kaj sen pensoj. Tiel kushu kelkajn minutojn, ech provu iom profungidi la staton. Poste malrapide malfermu la okulojn, etendu streche la membrojn (kiel kato vekighinta) kaj malrapide sidighu, sekve starigu vin. Komence la ekzercon vi eble ne sukcesos bone fari, sed dum la praktiko iom post iom, pli kaj pli bone vi atingos la psiko-korpan malstrechighon.

Savasano donos al viaj muskoloj kaj menso tre bonan ripozon, farante vian organismon pli sana kaj la menson pli vigla. Lau viaj ebloj faru la ekzercon unufoje en la tago. Faru ghin en silento kaj trankvilo dum 5 ghis 20 minutoj.

2. Meditado

Trovinte liberan momenton, plej bone en silento kaj trankvilo, provu direkti viajn pensojn al spiritotemoj. Provu enprofundigi vin en pensadon pri io, kio koncernas spiritevoluon.

Estas multe da temoj por meditado, klopodu elekti tiujn, kiuj donos al vi scion bezonatan en via memperfektigado. Ekzemple: vi sidas vespere che fenestro hejme au dum varma vespero vi kushas sur herbejo rigardante la chielon kaj vi pensas. Tie malproksime estas steloj, estas ega distanco ghis ili de tiu chi loko. Malantau ili estas ankorau aliaj astroj kaj senlima, senfina spaco. La universo estas ega, neimageble granda kaj en ghi ekzistas iu polveto - la Tero. Se la Tero malaperus, chesus ekzisti, chu la universo multon perdus? Shajnas ke neniom. Tamen la Tero ekzistas kaj sur ghi la homoj kaj aliaj estajhoj. Malgrau tio, ke chiu estajho estas polveto, kompare kun la potenco de la universo, chiu estas ero de la potenca tuto. Chiu el ni havas celon kaj ghi estas tiu sama por chiu el ni kaj por la universo potencega. En la universo chio estas perfekte subordigita al idealaj leghoj kaj nenio mankas. Ankau mi estas ero, kiu estas bezonata kaj grava - malgrau malaj shajnoj. Kial? Jen demando por mi, mi deziras serchi la respondon. Kial mi ekzistas? De kie mi venis? Kien mi iras? Simile ekzistas la aliaj estajhoj - kial?

Jen alia ekzemplo:

Hierau mi vidis, kiel pene laboris homo. Li estis sola kaj ghenis lin la somera vannego, li laboris senripoze. Li faris tion, kion oni ordonis al li, sindone, kun peno, venkante la malhelpajn obstaklojn, eble perdante iom da sano, li elproduktis substancon. La substancon li donis al sia chefo, kiu prenis ghin kaj flanken metis. La substanco kushis ghis ghi ekputris, tiam oni forjhetis ghin. Jen ekzemplo kiel senpense oni aprezis la laboron de la homo. La chefo ne pensis ech dum momento, kiom da peno donis la laboristo por elprodukti la substancon. Por la chefo la peno signifis nenion, char ne li sentis ghin.

Estas multaj ekzemploj de misaprezo de aliula laboro au malshparo de ghiaj fruktoj. Jes, ankau al mi okazas misaprezi laboron de aliulo, mi povas trovi ekzemplojn. Chio chi estas tial, ke mi neniam pensis pri tiu afero. Tamen kiam mi sentis penon, mi ofte plendis, celante atentigi aliajn kaj montri al ili, kiom mi penas. Dum samtempe ne estis pli facile al ili, mi nur ne vidis tion, pensante nur pri mi mem. Kiom da malbono efikas pro la misaprezo de laboro de homo...

Ankorau alia ekzemplo:

Hierau ni kverelis kaj la kauzo? - estas hontinde konfesi. Shi volis, ke la bildo pendu super la tablo kaj mi ke super la soflito. Mi malcedis kaj ankau shi, la persvadoj nenion shanghis. Tiel fine ni ne eltenis kaj falis malagrablaj vortoj, sekvis la reciproke ofendigho. Jen la kauzo, la bildo pendu ie nur tial, ke tio pli plachas al iu. Chu tio ne estas stultajho? pro la bildo (kiu fine ne pendas) mi kaj shi faris la malbonajhon kaj nun estas malfacile interpacighi. Hierau sufichus iom da komprenemo kaj la afero estus pasinta sen la problemo. Kiom ofte la homo faras malbonon pro banalajhoj...

Mi pensas, ke la tri ekzemploj sufichas por vi. Memoru estas plej grave, ke vi meditadu kaj konkludu, fine enkondukadu la konkludojn en vian vivon chiutagan. Chiu meditado povas doni al vi sagheron. Kolektu la trezoron, ghi estas bonega helpo por vi dum la tuta vivo. Rimarku tion praktikante meditadon pri diversaj inspiraj temoj. 'Substrekinde estas, ke chiu malavantagho sama kiel avantagho de la karaktero estas bona temo por meditado.

3. Sugesto

Chu vi scias, kiom grave influas vin sugesto?

Sugesto povas influi malrapide, sed sian eflkon ghi atingas (kiel akvoguto boras rokon), por tion chi konsciu.

Sugesto povas ankau tuj efiki; pri tia uzado de ghi estontece vi mem povos konvinkighi, do mi ne skribas pri tio. Tie chi precipe temas pri memsugesto, do pri sugesto kiun mem kreu por vi mem.

Se vi pesimiste pensas: mi ne scipovas tion, mi ne akiros tion, shajne mi malsanas se vi sugestos tiel al vi, fakte tio okazos. Tial estu optimisto, parolu: mi scipovas, mi akiros, mi venkos, mi estos sana, ne ekzistas por mi nesolveblaj obstakloj, mi ghojas pro la vivo, mi radias per entuziasmo k.s. Havu tiajn pensojn en via imago, ili estas pozitiva sugesto, kiu efikante vin, kauzos pozitivajn shanghojn.

Memoru - vi estas tia, kia vi imagas vin kaj kiel pensas pri vi. Ne permesu al negativaj sugestoj eniri vian imagon, kreu tie nur la pozitivajn.

4. Memkuracado

La kuracadon lasu al kuracistoj - tiu chi ekzerco povas helpi al vi nuligi etajn suferojn de la organismo.

Estas tute egale, chu la suferojn kuracas kompetentulo au ne - danke al la ekzerco vi povas helpi vin mem. Vin utiligos sugesto.

Malstrechu vin tute (lau savasano) kaj pensu pri via sufero. Imagu ke chirkau la malsana loko amasighas saniga energio. Nun la energio efikas la lokon, vi sentas ghian trafluon, vi sekve sentas la mildigon, kiun vi ricevas. Sugestu forte al vi, ke sekvas plibonigho, ke estas chiam pli bone kaj fine, ke la sufero malaperas, ke vi sanighos baldau. Chion imagu klare. Poste estu konvinkita, ke okazos la plibonigho, eble negranda, sed ghi sekvos. Pensu: ankorau kelkafoje mi faros la ekzercon kaj la sufero estos tute malaperinta, char post chiu ekzerco mi pli bone fartas.

Aldone. Jen chi tie vi havas bonan metodon de fama kuracisto, kiu per sugesto elkuracis multajn, tiel nomatajn, nekuraceblajn malsanulojn. Jen resumo de la metodo de E. Coue: Chiumatene vekighinte kaj chuvespere kushiginte sin oni fermu la okulojn kaj ne penante fiksi sian atenton al tio, kion oni diras, elparolu per la lipoj, en sufiche alta vocho (por audi sian parolon) kaj kalkulante sur shnuro kun dudek nodoj, la sekvantan frazon: "Chiutage chiurilate mi progresas pli kaj pli". La vorto chiurilate rilatas al chio kaj oni ne bezonas apartajn sugestojn.

Faru tiun sugeston tiom simple, kiom infane kaj automate, kiom estas eble do sen ia penado. Unuvorte, ripetu la formulon per la tono uzata por diri litaniojn. Uzu dum la tuta vivo tiun metodon, kiu estas samtempe profilakta kaj kuraca.

Provu apliki la metodon de E. Coue, char li asertas pri ghia boneflkeco che multaj (preskau chiuj) homoj. Kredo faras miraklojn utiligu tion helpante al la korpo.

Memoru ke neniun el la ekzercoj chi tie menciitaj vi sukcesos bone fari por la unua, dua au tria fojo. Sisteme ekzercante, dum la kurado de la tempo, vi povos atingi bonegajn rezultojn kaj precipe tiam vi taksos la laboron dedichitan al la ekzercoj.

Ekzercu kaj ne rezignu - tiun laboron vi bezonas.

5. Nutrado de si mein

La manghita nutrajho senpere influas sanon de la homo (fizikan kaj psikan), tial gravas observi principojn koncerne al nutrajhspecoj kaj nutrometodo.

Plej rekomendindaj nutrajhoj estas: fruktoj de kreskajhoj (en vasta signifo, do ankau grajnoj, semoj ktp.), kreskajhoj au partoj de ili, lakto kaj ankau produktajhoj el ghi. Nerekomendindaj nutrajhoj enhavas: viandajhon, sukeron au produktajhojn el ili.

Atentante la nutradon oni devas esti modera kaj antau chio diversigi siajn manghajhojn. Tamen ne devigu vin ne manghi ion, char kun la spiritevoluo via gusto mem kondukos vin al sanfavoraj manghajhoj.

Jen plej gravaj konsiloj, kiel manghi.

Dum la manghado koncentrighu por kiom eble plej preciza machado de la nutrajho - la machado estas gravega etapo dum la digesto de la nutrajhoj.

Dum la manghado ne trinku por ne moligi la manghajhojn kaj samtempe ne perturbi la nutran procezon de miksigho inter la nutrajho kaj la salivo. La procezo estas nepra, por ke la organismo bone digestu kaj asimilu la nutrajn substancojn. Ne parolu kaj ne rapidu dum la manghado (tiukaze pli bone estas ne manghi), manghu en relativa silento kaj trankvilo, chiam je difinita horo, kiun ne shanghu (chu vi memoras pri la ritmado de via vivo?).

La sekvado de la principoj tre bone influos vian sanon, char la asimilado de la nutraj substancoj kaj la funkciado de la digestaj procezoj pli korektighos. Krome regulighos via bezono manghi kaj via maso pli ghustighos, tion vi meni povos rimarki post kelkaj semajnoj.

VI. KELKAJ PENSOJ POR MEDITADOJ

Tio estas la sufero por la homo, kio la sunradioj por la kreskajho kiam estas tro multe da ili au tro malmulte, tiam ne aperas la floro, tamen diversaj kreskajhoj malegale bezonas la sunradiojn.

Konsilojn vi povas ricevi, sed plej bone helpi al vi povas nur vi mem.

La konscienco estas tio por la homo, kio estas la reflektoroj por la auto en la nokto.

Heleco kaj malheleco chu estas ankorau io tiom tre kontraua? Jes, sagheco kaj stulteco.

Unue la amo estas fajrero, poste flameto kaj fine ghi farighas fajrego, kiu chirkaue chiujn same varmigas.

Tiaj estas la vizaghsulkoj, tiaj la movoj kaj kondutoj, kiaj estas la pensaro konservata en la imago.

La malbono havas avantaghon - oni ne povas ghin neniigi per malbono, sed nur per bono. Same kiel la ardon oni ne estingas per fajro nur per akvo.

Vivi signifas strebi, strebi signifas kulturi sin, kulturi sin signifas perfektighi - jen vojo por la homo.

La prudento kaj sentoj ofte kontraue staras, kontroli sin signifas, tiun unuan super tiun duan starigi.

Tuj pritaksi ofte signifas erari.

Ne ekzistas malfavora sorto, ne ekzistas malbonaj cirkonstancoj, estas nekomprenebleco do manko de sagho.

La kauzo de la peko estas nescio jen sekvas simpla konkludo: lerni por ne peki.

Inter homoj oni vidas la saghulon plej malmulte paroli kaj plej multe auskulti.

Amo kreas saghecon kaj tute inverse, sagheco kreas amon.

LASTAJ VORTOJ POR LA VOJO

Kara leganto, vi preskau finlegis la laborajhon, kiu estas nenio alia ol (mi ankorau foje tion substrekas) unu el vidpunktoj de la afero pri memperfektigado fare de la homo. Mi opinias ke plej bonaj metodoj por chiuflanka evoluigo de la homo komencighas per memperfektigado de la homa karaktero. Ghuste la perfektigado de la karaktero estas tio, de kio oni devus komenci sian vojon al la plena perfekteco. La perfektigado faras egajn shanghojn en la homa psiko, en la maniero konsideri la mondon, en la mondrigardo. Tio evoluigas la homon chiurilate.

Ne nur en la psiko farighas shanghoj, ankau en la fizika korpo (kiu kun la psiko estas nedisigeble ligita) ili sekvas. Danke al la perfektigado de la karaktero la shanghoj estas pozitivaj, multfoje ili helpas al ni vivi kaj fari la vivon pli senchava.

Tamen oni substrekas ke en la tuta procezo de la memperfektigado, oni ne batalu kontrau sin mem. La batalo kauzas viktimojn, do, se vi batalos kontrau vin mem, la viktimoj povas veni nur el vi mem. Kial vi estu perdonta tion, kion vi eble pozitive estus utiligonta.

La batalon konsistigas asketa vivado kaj chiuj rigoraj metodoj kaj principoj, kiujn vi trudas al vi. Ne trudu ion al vi, ne uzu perforton kontrau vin kaj preferu konduti konsidereme, kun amo kaj persisto. Ghuste la persisto estas tio, kio ebligas atingi atendatajn rezultojn.

Dum via tuta memperfektigado uzu moderajn metodojn, ne trudu al vi rigorajn principojn, sed satntempe ne tio indulgu al vi. Nenion perforte, por chio venas ghusta tempo.

Ofte oni povas audi, ke por la memperfektigado iu ne povas trovi tempon pro tro multe da okupoj. Mi preterlasas tion, ke apartan tempon oni povas trovi dum la semajno kaj pli multe ol ni ghenerale imagas - sufichas bone priplani kaj organizi por si la okupojn. Temas pri tio ke perfektigi sin oni povas chiutempe, chie kaj en chiuj cirkonstancoj. Por la memperfektigado ne estas postulate aparta tempo precipe se temas pri perfektigado de la karaktero. En chi tiu procedo oni devas kunvivi kun la homoj en diversaj situacioj, char ghuste tiam la vivo kreas cirkonstancojn, en kiuj ni perfektigu nin ofte lau la proverbo "en fajro shtalo hardighas". Fakte en tiu proceso estas utiligi momentojn de silento, trankvilo kaj koncentrigho, por kiuj oni devas dedichi iom da tempo. Tiuj momentoj estas bezonataj kaj por ili chiu povas trovi tempon se nur volas.

Vi povas demandi - kie kaj kiam oni rompas la principon?

Kiam vi konscie faris ion, kion vi konsideras malbona (char kontrau vian principon), tiam vi rompis la principon - alidire, vi pekis. Anstatau tio, kiam vi tute nekonscie faris ion, kion vi taksas malbona, tiam konsideru, ke vi ne pekis. Oni pekas nur konscie, ne ekzistas senkonscie farita peko. Krome vi tushas (rompas) principon, kiam vi inklinigas iun al tio, kion vi opinias malbona, au vi intencas iun inklinigi. Tamen memoru, kiam vi konscie au nekonscie estas farinta al iu ajn malbonon, chiam rekompencu ghin, se ekzistas por tiu eblo.

Kara leganto, se vi decidos suriri vojon de konscia memevoluigo kaj dedichas vin al tiu plej malfacila laboro, sciu, ke vi estos unu el tiuj nemultaj, kiuj estas farintaj tion. Sed sciu, ke la vojo estas malfacila kaj longa, do vi multfoje falos, sed ne zorgu pri tio kaj ne rezignu, char la faloj ne gravas, se vi post chiu el ili ekstaros kaj iros plu.

Via laboro donos al vi grandan profiton malgrau tio, ke vin ofte proksimuloj ne komprenos au ech lasos. Tamen iru kaj perfektigu vin, por ke vi poste, estontece, povu helpi al la aliaj, fari la samon. Irante ne rigardu profitojn, laudojn, honorojn, char ili ne helpos al vi, sed povos nur gheni.

Fervore vin perfektigu.

Sciu, post la tralego, ke mi skribis chi tie ne chion, kio koncernas perfektigadon de la karaktero, mi nur atentigis vin pri kelkaj gravaj aferoj. En via plua kondutado la konscienco gvidu vin tiel, ke vi ne restu en kadro de la scio el chi tiu libro pli evoluigu vin. Kiel pashi plu akirinte la nivelon skizititan en la libro, au ech pli frue, tion vi mem trovos.

Memoru, ke vi profitos preskau nenion pro nura tralego de la libro, se vi ne pripensados la aferojn, kiujn ghi tushas. La libro estu instigo por vi, char esence nenio alia ghi estas.

Post la tralego vi eble konstatos, ke tio estas neatingebla, nerealigebla. Se vi pensos tiel, estu certa ke tiel okazos. Ghis vi ekkredos pri realeco de la vojo, vi ne iros sur ghi.

Estas vero ke ankorau ege malproksime trovighas tiu perfektigado, kiun skizas la libro. Tio tamen ne estas kauzo konsideri nereala atingi la evolunivelon. Ghi vere estas antau vi kaj pli au malpli frue vi povos ghin atingi, se vi tion fari volon. Estu certa - kiu iras, tiu ne staras.

Eble multajn el la principoj vi opinios ekstremo au troigo - ili ne estas tio. La homaro ankorau ne maturighis por voli plene kompreni ilin, sed ekzistas unuopuloj por kiuj la principoj jam ne sufichas. Ju pli perfekta vi estos des pli bone vi tion komprenos.

Estas aferoj de spiritevoluo pri kiuj mi ne skribis. Kiam vi estos trovinta ion bona kaj bezonata - faru tion, chiam lau la konsciencvocho.

Ne traktu tiun chi libron perfekta, deviga por konscia memevoluigo au valida por chiuj. Traktu ghin kiel montrilon tute neutralan.

Estas plej grave, ke vi volu tion mi deziras al vi volu iri, iru kaj vi atingos la celon.

Dio benu kaj konduku vin!

 

TABELO DE ENHAVO

Senco de la libro
I. Antau ol vi komencos
II. Principoj:

1. Ne mortigu
2. Ne shtelu
3. Ne mensogu
4. Ne fieru
5. Ne subighu al bremsa sento
6. Amu chiujn estajhojn
7. Kontrolu vin mem
a) Agokontrolo
b) Parolkontrolo
c) Penskontrolo
ch) Senskontrolo
d) Emocikontrolo
e) Sentokontrolo

8. Vivu modere
9. Estu persista kaj pacienca
10. Perfektigu vin mem
III. Senighado je la malvirtoj kaj akirado de virtoj de la karaktero
IV. Alia rigardo al la mondo
V. Kelkaj praktikaj konsiloj

Savasano
Meditado
Sugesto
Memkuracado
Nutrado de si mem
VI. Kelkaj pensoj por meditadoj
VII. Lastaj vortoj por la vojo

<<

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !