LA UNUAJ PASHOJ AL PERFEKTECO (2)

7. Kontrolu vin mem

Antau chio obeu vian konsciencvochon. Klopodu enauskultighi en la internan vochon, kiu montras al vi, kiel konduti por esti plej bone al vi. La konscienchvocho estas mallauta, sed vi scipovas audi ghin, precipe kiam vi estas trankvila kaj silenta, kiam vi profundighas en meditadon.

En la chiutaga kaoso inter rapideco, malkvieto kaj emocistrechoj estas malfacile al via konsciencvocho atingi la konscion. Pro tio plifortigu la vochon, char ghi estas via plej bona jughanto kaj konsilanto.

Poste mi proponos al vi metodojn por plilafltigado de la vocho per konsciencesplorado kaj pensado pri la principoj. Nun memoru chiam auskulti la vochon de via konscienco kaj konduti lau ghiaj instruoj. Se vi chiam tiel faros, via sorto kongruos kun la destino.

Dirante au farante ion turnu vian atenton al la konsciencvocho kaj obeu ghin. Memoru, ke ghi estas unu el la plej gravaj aferoj en via tnemperfektigado kaj precipe en la memkontrolo.

La memkontrolo koncernas viajn agojn, pensojn, parolojn, sensojn, emociojn kaj sentojn - ni traktu ilin iom aparte.

a) Agokontrolo

Rimarku, kiom multe da superfluaj agoj vi faras. Jen ekzemploj pri tio: Sidante kaj auskultante vi ludas per krajono, fingre frapas la tablon, senpense desegnas ion sur paperfolio ktp. De tempo al tempo vi gratas vian kapon, tiras vian orelon, movas la brakojn. Dum interparolo vi svingas la manojn, tretas unuloke, faras diversajn poziciojn - tio estas ja tute nenecesa. Ofte vi kreas diversajn mienojn, palpebrumas tro multe au haltigas la spiradon dum emocio. Irante vi svingas la manojn, turnadas la kapon, frapas per la piedoj la trotuaron, kvazau vi volus rompi ghin, au shovas la piedojn, kvazau vi volus elfroti la shuojn. Lasante la hejmon vi prenas (senbezone) gantojn au saketon kaj poste ili ghenas al vi. Elirinte vi ankau shlosas la pordon senpense kaj poste pensas, chu ghi estas shlosita au ne, kaj samtempe vi pensas, chu la gladilo estas elshaltita au la gasa forno funkcias. Ili estas agoj kiujn vi ne konscias. Aliaj estas: mordadi la ungojn, fari grimacojn, fingrumi ktp. Vi faras multege da agoj, kiujn vi ne konscias, kiuj estas malgrauvolaj - provu rimarki tion.

Ankau rimarku, kiom longe vi povas esti trankvila, ne farante superfluajn movojn, auskultante iun au atendante ion.

Estu kvieta je la malgrauvolaj movoj, char ili estas superfluaj kaj montras, ke vi ne kontrolas ilin.

Rimarku, ke, sidante au ech kushante, vi estas nenecese strechanta viajn muskolojn, ekz. vi kunpremas la makzelojn au la manojn dum legado au televidado. Ankau viaj brakmuskoloj ofte estas strechataj dum ili povas malstrechighi kaj libere fali, influante plibonigon de la animstato. Tipa ekzemplo: strechi nenecese estas sulkigi la frunton au kuntiri la brovojn dum koncentrigho — tiuj movoj estas superfluaj.

Sentu, kiel en tiom multaj situacioj vi havas strechitaj (tute nenecese) muskolojn de la membroj, torso au vizagho.

Leginte pri savasano vi ekscios, kiel fari la malstrechon de la organismo (rilakso) kaj samtempe eflke forigi la superfluajn strechojn. Nun memoru, ke vi devus esti konscia pri viaj agoj (ech agetoj) kaj muskolstrechoj.

Rimarku, ke, foje vi faras kelkajn agojn samtempe, ekzemple, manghante vi legas gazeton afl interparolas (poste vi ne scios, kiom kaj kion vi manghis, kaj ech chu vi jam manghis), kudrante vi televidas (tiam vi nek bone kudras nek memoras la programerojn), legante vi auskultas muzikon (tiam nek la muzikon vi bone komprenas nek bone skribas senerare) — ankorau multe da aliaj aferoj estas eble indiki.

Farante samtempe plurajn agojn oni ne scipovas ghuste koncentrighi jhe unu el ili, kaj tamen tio estas unu el la kondichoj de ghia bona plenumo. Tial ne faru samtempe plurajn agojn, sed direktu la atenton lauvice al chiu el ili. Dum chiu ago pensu nur pri ghi, ne pri io ajn alia.

Planu viajn aferojn logike kaj lau ordo, kiu donas la plej grandan efikon. Ekzemple, kiam vi devas fari ion ghis morgau kaj ion alian ghis pli poste, komencu ne de la dua afero, char por la unua (farenda ghis morgau) povos manki al vi tempo. Krome, el du farendajhoj unue faru la pli gravan.

Promenante ne vagu tra la urbo kie bruas, sed iru en arbaron au parkon, tie estas pli proksime al la naturo. Ordigante objektojn en shranko au tirkesto logike estas meti antauen la plej ofte uzatajn kaj la ceterajn lauvice malantauen, por poste ne serchi tro longe.

Ekzercante la agokontrolon vi rimarkos, kiom da superfluaj aferoj oni povas eviti dedichante al chiu ago pli grandan atenton kaj pripenson. Tiam vi povos pritaksi, kiom da tempo kaj energio vi perdis pro la senkonsidera agado.

Nun direktu la atenton al bezono de via agado. Okazas al vi fari ion, kio ne estas bezonata, postulata. Krome, farante ion utilan vi faras tion neglekte, ne precize au ne konforme al la postuloj. Por eviti tian agadon, unue pripensu antau ol vi komencos: chu via faro, produktotajho, verko ktp. estos necesaj kaj taugaj. Kiam vi trovos, ke jes, tiam pripensu la plej bonan labormetodon por ke la efikoj estu kiom eble plej bonaj.

Estu prudenta: unue pripensu kaj poste decidu: tiam vi ekkonscios, kiom multe eblas forigi el tio, kio komence shajnis necesa; ankau multajn farojn vi evitos, pro kiuj poste vi pentus, se vi farus ilin.

Memoru por chiam, agu en konformaj loko kaj tempo, tiam en la laboro vi ne estos okupata pri aliaj aferoj krom la necesaj. Sekve, vi ne riparos auton nokte dum chiuj dormas, vi ne auskultos radioricevilon che lago, kie chiuj preferas la naturvochon. Ghenerale oni povas diri: ne faru ion ajn kio estas nekonforma al la cirkonstancoj.

Pensante pri la agoj faru por vi agadplanon. La planon konformigu al viaj povo kaj eblecoj, ghi tre helpos al vi efektive utiligi la tempon. Tiam vi ne konstatos, ke tiom multe da tempo pasis kaj vi perdis ghin farante nenion konkretan.

b) Parolkontrolo

Che tio la homo havas multon por fari. Rimarku pri kiom multe da superfluaj aferoj vi parolas, ech kiom ofte vi klachas au eble kalumnias iun. Ankau ke la vetero estas hodiau tia (dum chiu mem vidas kaj sentas tion), la salajro estas tro malalta (dum chiuj plendas pri tio).

Rakontoj pri siaj malsandoloroj, chagrenoj au sukcesoj interesas preskau neniun (oni auskultas char ne decas konduti aliamaniere).

Estas tre multe da temoj pri kiuj ne valoras paroli, char tio donas nur tempoperdon, dum la tempon oni povas utiligi pli tauge. Kiam vi direktos la atenton al chi tiu afero, vi mem konstatos, kiom banalaj ofte estas la paroltemoj inter la homoj. Alia afero estas tio, ke la homo bavas psikologian bezonon paroli pri si mem kaj esti auskultata.

Ofte okazas ke, kiam oni parolas pri banala temo au oni parolas sen pripenso, estas facile ofendi iun au mensogi, diri sensencajhojn au ion alian kion oni poste bedauros.

Kiel okazas dum diskuto? La diskutantoj ne atente auskultas, chiu el ili volas paroli, kaj en momento kiam iu rememoras ion, rompas alies frazon kaj ekparolas ne pensante, chu oni volas lin auskulti. Kaj oni povas alie - sidi trankvile, atente elauskulti, eventuale noti siajn pensojn, rimarkojn kaj poste (kiam iu estos fininta sian elparolon) komenci paroli.

Memoru, auskultante iun silentu ne nur per la busho, sed ankau per la menso kaj sentoj. Klopodu bone kompreni tion, kion vi audas de iu. Ne inklinu anticipe pozitive au negative al la parolanto, sed estu tute malfermita kaj neutrala. Estu tute objektiva kaj malfermita por ies parolo, ech por la sentoj kaj pensoj radiantaj el la parolanto. Lernu bone kompreni la aliulon.

Kiam vi estas parolanta esprimadu koncize tion, kio estas grava, ne trolongigu la elparolon, sed klare kaj kompreneble prezentu viajn pensojn klopodante precipe pri tio, ke la auskultantoj komprenu vin. Krome, diru unusignife kaj malkashe pri kio temas. Komencu de tiu loko de kiu necesas por ke la afero estu komprenebla. Ne laudu vin, ne parolu pri viaj sukcesoj (kiam tio ne estas necesa) char aliaj homoj malofte auskultas tion pro intereso. Same ne tro laudu iun au ion, sed parolu chiam objektive substrekante la plej gravajn aferojn.

Ekparolonte pripensu, chu estas por tio bezono kaj kiaj efikoj sekvos. Decidinte paroli, trovu bonan metodon fari tion, konsiderante ke al iu oni devas pli multe eksplikadi kaj al aliulo malpli multe por ke li komprenu. Do al iuj sufichas mallongaj esencaj frazoj, dum al aliaj oni devas multe ekspliki pli vaste. Via tasko estu - chiam esti konsiderata, komprenata kaj auskultinda. Ankau tiukaze pripensu la proverbon, "la parolo estas arghento (kiam necesas paroli) kaj la silento estas oro (kiam necesas silenti)". Tial, chiam diru nur tion, kio estas necesa kaj nur tiam, kiam estas por tio bezono.

c) Penskontrolo

Tra via menso konstante torentas diversaj pensoj; vi havas tutan amason da ili. Vi komencas pensi pri io kaj tuj rompas por shanghi la temon. Tiel konstante okazas, ke vi ne povas koncentrighi je unu penso, vi estas distrita. Legante, skribante au farante ion alian atente, vi ne povas longe teni la atenton che tiu laboro. Chiam ghenas vin aliaj subkonsciaj pensoj kaj vi saltas de iu al aliaj. Estas en via menso multe da subkonsciaj pensoj kaj konstante iu aperas kaj malaperas en ghi. Kaj devus esti alie.

Vi devus havi en la menso nur unu penson kaj plene konscii ghin, klare scii ke ghi estas. Kiam vi komencas penson konduku ghin ghis la fino logike, sen shanghoj je alia kaj sen distrigho. Je unu penso koncentrighu tiom longe, ghis vi finos ghin, poste prenu sekvajn.

Ne permesu al vi havi en la menso pli ol unu penson, tiu estu konsciata kaj pro tio firma, tiam vi ekregos la diverspensan torenton.

Nun konsideru viajn vidpunktojn, chu ili estas malnovaj, konservativaj, neniam shanghataj, chu ili alghustighas al viaj scioj? Chu vi tenas malnovajn pens- kaj vid-manierojn kaj same simile rigardas chion, au chu vi ghenerale konsideras la problemon chiuflanke?

Ne fiksu por chiam viajn vidpunktojn, char estontece ili povos montrighi tro malnovaj kaj malhelpos al vi mense evolui. Havu chiam puran kaj malfermitan menson, kiu pretos akcepti novajn pensojn, pensmanieron kaj mondrigardon. Ghi estu fleksebla antau nova scio, kiu ne kongruas kun malnovajhoj.

Novajn problemojn, fenomenojn priskribu utiligante ne nur malnovajn pensojn, uzante malnovan pensmanieron. Klopodu komprenigi vin pri la novajhoj kaj krei pensojn konformajn al ili, pensojn kapablajn taksi ghuste. Senigu vian menson je obstino tiukaze, char tio estas malprogresiga. Estu chiam preta shanghi la mondrigardon, vidpunkton au pensmanieron, ech forigi la eraran scion, konvinkon.

Konsciighu, chu viaj vidpunktoj, konvinkoj kaj kutimoj estas dekomence via proprajho au oni instruis al vi kaj vi akceptis chion senkonsidere, kiel bezonatan kaj veran, char vi ne sufiche profunde pripensis chion. Rigardu objektive diversajn aferojn kaj akceptu nur tion, kion vi plene komprenas post profunda pripenso. Ne lasu ion ajn sen konsidero. Estu sobra kaj klopodu trovi veron en tio, kion vi audas, legas au vidas.

Vi povas auskulti aliajn personojn (eble pli saghajn, lau via supozo) sed ne subighu al ilia sugesto. Ili ofte parolas la veron kaj montras saghecon sed ne akceptu ion ajn antau ol vi estos pripensinta tion. Tiam, antau chio sciu, ke chio eblas kaj nenio estas certa.

Okazas ke vi revas au pensas pri aferoj tute sensignifaj, nerealaj, neutiligeblaj en la vivo, kiuj estas nur el la revmondo. Tiaj pensoj estas superfluaj kaj ne tro plenigu per ili vian menson, prefere direktu ghian energion al kreado.

Okazas ke vi havas negativajn pensojn, ekz. pro kolero, envio au malbondeziro, tiam vi pensas pri iu malbone, malfavore. Tiujn pensojn volu forigi, anstatauigi per aliaj, kiuj estas tute kontrauaj. Ekzemple kiam vekighas en vi malamaj pensoj kontrau iun, tiam haltigu ilin kaj konscie ekpensu ke vi ja amas lin au shin, ke li au shi estas kara por vi, ke vi deziras al la persono kiom eble plej multe da bono.

Por ke tiuj negativaj pensoj ne aperu en via menso kaj por ke via amo al la estajhoj kresku, dedichu chiutage - endormighonte - kelkajn minutojn por sendi pozitivajn sentojn al ili, chiuj estajhoj en la mondo. Tiam deziru al ili prosperon, saghecon kaj sanon. Imagu ke vi sendas energion de bono kaj radiojn de la dia amo.

ch) Senskontrolo

Temas pri tio, ke vi ellernu senti nur tiujn sensajn impresojn, kiujn vi deziras, kaj ke vi ne direktu la atenton al la aliaj. Ekzemple, legante vi deziras uzi nur la vidadon, do ne rajtas influi vin la aud-, flar- kaj tush-impresoj.

Estante en maltrankvila kaj malsilenta loko legu artikolon, kies temo ne interesas vin, klopodu legi plene koncentrante vian atenton nur al la artikolo. Samtempe klopodu ne senti iun ajn alian impreson. Anstatau legi vi povas televidi — tiam provu nur vidi kaj ne audi la aparaton. Dezirante ekzerci la audsenson, auskultu, ekzemple muzikon kaj tiel koncentri la atenton al ghi, ke viaj ceteraj sensoj ne reagu pro impresoj.

Simile vi povas ekzerci la ceterajn sensojn, unu au kelkajn samtempe. Ekzemple vi povas deziri nur audi kaj vidi kaj nenion krome.

Danke al tiuj ekzercoj vi povos atingi bonan koncentrighon de la atento al tio, kion vi deziras au kio vin interesas kaj ne rimarki ghenajn impresojn. Vi akiros la povon bone koncentrighi en chiu cirkonstanco.

d) Emocikontrolo

Chu vi rimarkis, kiel facile vi subighas al etoso, au shanghas vian humoron pro diversaj kialoj?

Havante agrablan humoron vi estas trankvila. Renkontas vin iu malbonshanco kaj tiam la humoro malaperas kaj ekestas che vi malghojo. Tiu chi stato dauras ghis denove iu pli forta psika stimulo shanghos ghin en vi. Dum la tago vi povas multfoje ghoji kaj malghoji, gaji kaj malgaji, esperi kaj rnalesperi, ami kaj malami, envii kaj malenvii k.s.

Diversaj humoroj kaptas vin depende de la cirkonstancoj en kiuj vi trovighas. Vi kondutas same kiel flageto - flankighas tien, kien ventas. Estu ne flageto, sed fortika kolono, kiu chiam same staras neshancelebla ech de uraganoj. Tio signifas - via humoro estu neshancelebla, tia kian vi deziras. Chiam estu interne trankvila kaj ekvilibra. Neniu cirkonstanco rajtas shanghi vian humoron kontraue al via deziro, volo.

Pensu, ke ne aperu en vi emocio, kiun vi ne volas.

Ne kaptu vin ghojego, malgajo, envio, malespero au iu ajn alia emocistato, kiam vi ne deziras ghin. Vi estu konstante ekvilibra emocie kaj via humoro ne shanghighu, nur kiam kaj kiei vi deziras. Chiam regu la influon de la impresoj al vi kaj neniam subighu al ili.

e) Sentokontrolo

Diversaj sentoj povas kapti vin: nervozigho, kolero, sopiro, amo, abomeno kaj aliaj.

Mi volas atentigi vin precipe pri la nervozigho.

Multaj homoj facile nervozighas pro banalajhoj. Poste ili diras, ke tiu au alia homo, faktoro nervozigis ilin, dum estas tute alie. Memoru ke ne iu nervozigas vin, sed chiam vi mem faras tion. Iu, io povas esti la kauzo de via nervozigho (char la kauzon chiam oni trovas), sed tio ne signifas, ke la kulpo estas de tiu au tio. Konkludu tamen, ke mankas al vi pacienco, komprenemo, kaj super chio memkontrolo.

Oni ne senkulpigas vin pro la nervozigho. Vi nervozighas pro via malforteco antauforigi tiun chi senton.

Memoru, ke ju pli malsagha homo, des pli nervozighema. Chiam la kulpo estas de tiu, kiu nervozighas. La homo reganta siajn sentojn, ne subighas al la nervozigho kaj ech kiam iu klopodas nervozigi lin - malsukcesas.

La nervozigho kaj aliaj statoj kaptas vin malgrau la volo tial, ke vi estas tro malfirma por ekregi ilin. Do via celo estas atingi plenan regadon super la sentoj, ke vi allasu al vi nur tiujn, kiujn vi deziras, kaj tiom da ili, kiom plachas al vi.

La prudento en vi estu super la sentoj kaj regu ilin. Kiam ne estos tiel, la homo povas fari frenezajhojn, ekzemple pro amo al iu, envio, malamo k.s.

Laborante por regi la sentojn kaj emociojn memoru, ke vi ne rajtas strangoli ilin en vi mem. Tiam vi ne kapablus al ili same kiel kadavro. Fari tion estas malpermesite dum la laboro koncerne sin mem.

Faru tiel - por esti plene kapabla al chiuj sentoj kaj impresoj - ke vi povu profunde travivadi ilin, sed nur tiam, kiam vi mem deziras. Tial ne strangolu la sentojn kaj impresojn, sed akiru saghecon, kiu helpos al vi kompreni kaj regi ilin.

Poste vi legos pri pripensado - tio estas unu el la labormetodoj por la sentoj kaj impresoj.

Simile taugas chiutaga esplorado de la konscienco.

8. Vivu modere

Rigardu ghisnunan vian vivon kaj rimarku, kiomfoje vi volis havi ion, kion vi ne bezonis. Eble vi ech sentis ne bezoni tion, tamen vi volis havi. Tio estas ligita kun avido. La volo havi au akiri ion, pro kio vi profitos (lau via supozo), tre ofte estas malvirto.

Avidi oni povas multajn aferojn kaj ajhojn.

Ofte okazas monavido, avido de belaj vestajho au havajho. Krome: famavido, deziro plachi al aliuloj, esti pli bona ol la aliaj, nur por povi pruvi sian (sentatan) superecon. Aldonu chi tien ankorafl la avidon de sensagrableco, konsiderante chiujn sentilojn.

Ankau fronte estas: la volonto travivi korpagrablajhojn (precipe forta avido en la junagho), diversaj deziroj pri sukerajhoj au alia nutrajho, deziro de rigardado al interesa filmo pro allogaj bildoj (ofte senvaloraj kaj senmoraligaj), emo audi diversajn ondirojn, spritajhojn au subauskulti. Ghuste ili estas la plej ofte renkonteblaj avidoj de la homo. Che la dua flanko de la avido estas troshparemo - ankau ghi estas malbona kondutado.

Estas menciitaj chi tie kelkaj ekzemploj kaj vi, post pripenso, povas aldoni pli multe da situacioj, kiam vi deziris tion, kio ne estas de vi vere bezonata, tamen vi deziris tion por nutri la avidon.

Memoru ke je chiuj bezonoj, kiuj vere ne necesas al vi, estu kvita. Via vivo estu nekomplika sed simpla, sen troaj kaj superfluaj bezonoj.

Tamen ne vivu en tiuj kondichoj, en kiuj vi ne sufiche prizorgos la bezonojn de la vivo.

Strebu vivi en modero. Rilate al chio estu modera, ne falu en ekstremon, do ne dorlotu vin au iun kaj ankau ne devigu al asketado.

Ne strebu al superfluajhoj, sed klopodu provizi vin per bazajhoj necesaj por vivi.

Ne estu mallaborema, sed ankau ne laboru de la tagigho ghis la noktigho. Estu shparema, sed ne shparemega.

Via konscienco montru al vi la limojn de modereco, kaj plej bone estos, se vi agos inter ili.

Atentu ke kio estas por vi modero, por la aliulo povas ne esti. La materiaj objektoj kaj mono estas tio, kio povas pli faciligi la vivon, fari ghin pli agrabla kaj oportuna. Tamen ili povas tute konsumi la homon, kreante multe da zorgoj kaj chagrenoj, kiam oni dedichas sin nur por akiri ilin. Tamen multaj aferoj kaj la objektoj estas nedauraj, ech vantaj. Kio gravis hierau, hodiau povas signifi nenion. Tial ne valoras dedichi la vivon por akiradi objektojn, char tiam ghi mankos al ni por la memperfektigado.

Krome, vivi sen superfluajhoj estas pli simple kaj valore.

Celante vivi modere, rimarku kiujn devojn vi prenas por plenumi kaj kiujn vi forigas. Preni au forigi devon, sekvigas difinitajn efikojn, kiuj tushos vin. Pripensu la efikojn, decidonte provu antauvidi ilin.

Volante esti modera, lernu distingi bezonatajhojn de superfluajhoj, nedaurajhojn de eternajho, gravecon de banaleco, valoron de senvaloro, bonon de malbono kaj ankafl egoismon de altruismo, veron de mensogo k.s.

Haltu che egoismo kaj pripensu: kiom da agoj vi faras pro ghi. Kiam vi profunde pripensos kaj atingos la bazan agadkauzon, tiam ofte vi konstatos, ke tie kushas egoismo. Estas vere ke egoismo ofte ighas agadkuzo, ech de tiu faro, kiu shajnis altruisma.

Faronte au celonte ion, pripensu, chu la kauzo ne estas la emo profiti por vi mem — do egoismo.

Tamen, kiam temas pri bezonataj por vi profitoj, ne detenu vin agi, nur se vi ne malhelpos iun.

Ne deflankighu ekstremen, sed pri chio estu modera.

9. Estu persista kaj pacienca

Chu vi konscias, kiom signifoplena estas por vi la principo?

Konfesu sincere, ke sen persisto vi akiros nenion, kio postulas vian longedauran laboron, au vi atingos la celon post neimageble longa tempo.

Estante persista kaj pacienca, vi pli au malpii frue venkos chiujn obstaklojn, akironte la celon.

Rimarku: dum la tuta vivo renkontas vin momentoj agrablaj kaj malagrablaj, zorgoj, ghojoj, felichoj kaj malbonshancoj. Rimarku ankau, ke ili chiuj shanghighas kiel la vetero. Tial, kiam vi estos persista kaj pacienca, timigos vin nenia cirkonstanco.

Strebi persiste ne signifas fali afl rezigni. Tamen faloj kaj rezignoj atendas vin same kiel fervoro kaj venkoj. Plej gravas ke vi chiam iru malgrau chio, kion vi renkontos. Iru tiom longe, ghis vi atingos la celon — fali vi povas, sed poste ekstaru.

Ofte staras antau vi la devo fari ion, kion vi ne volontas, kion vi ne shatas. Tamen vi scias, ke vi devus fari tion — do estus via kulpo, ne fari au ech heziti.

Chu vi estas pacienca?

Kiam vi estas faranta ion okazas, ke vi volas havi tion jam farita, tial vi ne tre precize laboras, preterlasas etajn detalojn pro malpacienco.

Atendante iun au ion vi malpaciencas, simile kiam iu au io ghenas vin; fine via pacienco elcherpighas kaj kaptas vin nervozigho. Tiuj situacioj ne estu che vi, char ili atestas pri via nekomprenemo pri la homo.

Turnu la atenton al precizeco kaj sistemeco, kiuj dependas de via pacienco. Chu vi estas sufiche preciza, por fari vian laboron en mankoj, kiam vi povas?

Se temas pri sistemeco, estas tiel, kiel kun akvogutoj, kiuj falante sur shtono (ech plej malmolan) boras ghin iom post iom malrapide - pritaksu ghuste la valoron.

Volante esti persista kaj pacienca, sciu, ke tion oni povas, se oni volas; kiu pensas pri obstakloj, ties plenumdeziro povas ne realighi.

Ankorau rimarku pri la sufero. Vi timas la suferon, char ghi estas malagrabla kaj vi volus esti netushita de ghi. Tamen sciu, ke suferon vi bezonas (malgrau via nea sento), sen ghi vi ne kapablus kompreni multajn problemojn kaj precipe la aliajn homojn. La sufero estas instruo, plej bone kiam vi akceptos ghin pacience kaj persiste iros plu. Ekzercu esti persista dum via suferado.

Volu esti firma, havante celon antau vi, strebu al ghi kaj ne tro chagrenighu pro la faloj, kiuj vin atendas.

Chiam pripensu la falon, konkludu, ekstaru kaj pluiru nelacigeble.

Memoru: pensante pri la plenumigho, neniam pensu, ke ghi estas neebla, char tiam ghi povos ighi tia. Multfoje voli, signifas scipovi.

10. Perfektigu vin mem

Jen estas la lasta principo, kiun vi devus obei. Ghia signifo-sfero estas plej vasta, char ghi enhavas chiujn ekzistantajn principojn, kiuj kondukas al perfekteco. Chi tien en la principon vi povas enigi chion, kion vi bezonas — mi nur mencios kelkajn aferojn.

Bonvolu ritmi vian vivon. Ritmo estas ripetado de io en difinitaj momentoj de la tempo. Ritmi la vivon signifas ripetadi agojn en difinitaj momentoj de la tempo, do chiam je la sama horo, tago, jaro ktp. Al tiuj agoj apartenas i.a.: enlitigio, ellitigho, manghado, laboro, lernado, sportekzercado, ripozado, spiritekzercado, spirado, pashado kaj aliaj. Viajn agojn ritmu, tio signifas, fiksu por chiu el ili difinitan momenton en la tempo, kiun vi ne shanghos. Ekzemple, chiutage enlitighu, endormighu, vekighu kaj ellitighu je difinita horo. Chiutage komencu kaj finu labori je difinita boro, se via laborsistemo allasas tion. Zorgu ke longo kaj frekvento de viaj pashoj estu senshanghaj. Ankau la spirado estu neshanghigha konceme la frekventon kaj kapaciton, eksklude de la momentoj, kiam vi fizike pli aktivas. Tiam la spirado mem shanghighos lau la bezono je oksido.

La digestan kanalon ritmu tiel, ke vi je difinita horo chiutage prenu manghajhon kaj forigu la organismajn restajhojn.

Kelkfoje dum la jaro dedichu plurajn tagojn por apartigi vin de la civilizacio. Tiam estante ie en arbaro, che la lago, vi povas dedichi vin al spiritekzercoj kaj ripozado. Konsiderinde estas, tiam nenion manghi, nur trinki akvon au fruktosukojn - mem pripensu pri tia fasto.

Atentu pri viaj biologiaj ritmoj — precipe la fizika (korpa), psika kaj mensa - kaj provu konformigi vian agadon al ili. Dum la tuta vivo ritmu chion, kion vi povas kaj vivu adaptante vin al la naturritmoj, perfektaj horloghoj.

Gravas, ke vi estu libera. Rigardu, kiel via vivo dependas de multaj faktoroj - personoj, lokoj, tradicioj, publikopinio kaj aliaj. Rimarku, kiom ofte vi estas katenita pro ili. Estu libera je chio, kio katenas vin, kio estas por vi obstaklo en la evoluo, kio tiras vin malsupren. Via vivo ne dependu de la menciitaj faktoroj.

Ne tro ligu vin al homoj. Certe amu ilin chiujn, estu ilia frato, sed kiam oni devas disighi, faru tion sen bedauro; se vi sentus sopiron, tio signifus ke vi estas liginta vin.

Ne ligu vin al loko. Chie estu al vi bone, sed kiam vi devas lasi iun lokon, faru tion sen bedauro.

Simile - ne ligu vin al objektoj. Tiam, kiam vi estos perdinta ilin, vi sentos malghojon, au ech malesperos. Anstatau tio, estu preta doni al la aliulo - sen bedauro sed volonte — tion, kion vi malpli bezonas ol li. La havajhoj estu helpo, kaj utiligu ilin, sed samtempe estu sendependa de ili. Traktu ilin kiel pasajn objektojn.

Estu libera ankau je la publikopinio. La penso, "kion homoj diros au pensos pri mi, kiel pritaksos min" - ne persekutu vin. Klopodu agi, kiom eble plej bone kaj ne atentu, kion homoj povas klachi pri vi. Vi mem scias, ke chiuj estas eraremaj kaj fakte ofte eraras.

Estu libera je tradicio, ghi estas konservativa, malnova, kaj kio estas malnova ofte bremsas tion, kio estas nova. Tradicio estas bariero venkenda, sed tio ne signifas ke oni detruu ghin. Vi nur estu libera je ghi, sendependa por ke vi havu malfermitan menson, char sen tio estas malfacile evolui.

Nun rigardu vian laboron. Vi laboras, char vi volas havi fruktojn de la laboro, sed la laboron mem vi ne shatas. Alie konsideru la laboron. Kiam vi sentas ion farenda de vi, tiam ne atentu la fruktojn, kiujn vi povus ricevi post la fino, sed laboru kiom eble plej bone vi povas. Faru tion, kio apartenas al via devo, klopodante plenumi chion perfekte, pri la fruktoj ne chagrenighu. Se vi faros chion plej bone kiel vi povas, kial interesu vin la efikoj? Ili estu tiaj, kiaj ili estas. Vi mem scias, ke vi la devon plenumis lau la povo.

La kialoj de viaj laboro kaj agado ne estu la profitoj (fruktoj) de ghi, sed nur la postulo. Chiam, kiam estas postulo de via faro, agu kaj ne nur la profito estu kauzo de via faro.

Faru viajn devojn konforme al la konscienco.

Dum la tuta procedo de la perfektigado vi bezonas memfidon. Havi memfidon signifas, kredi siajn povojn, kiuj kondukos ghis la celo. Vartu la fidon kaj ne perdu ghin, ghi estas granda povo, kiu kondukos vin kaj subtenos.

Perfektigante vin, pashu lau determinita de vi vojo pri konscia elvolvigho. Sur ghi vi mem starigos principojn kiel vojmontrilojn kondukantajn al la celo.

Neniam forgesu, ke unu el viaj plej grandaj devoj estas akiri tiun scion, kiun vi bezonas. Ghi chiuflanke evoluigu vin kaj estu bazo por via shanghighado.

Fortigu vian volon, de ghi vi tre multe dependas. Ju pli forta estas la volo, des pli bonaj kaj fruaj estas la rezultoj de via laboro koncerne vin mem. Inverse — havante malfortan volon, vi grimpos kiel limako kaj malofte ghojos pri sukceso sur la vojo.

Tre gravas, ke vi memoru pri tiu granda principo, kiu diras: la malbonon per bono neniigu. Kiam iu faros al vi damaghon, tiam vi ne faru al li au shi simile, char vi la malbonon piigrandigos. Anstatau tio, kiam vi pardonos al li au shi au ech faros bonfaron, estu certa, ke la tuta malbono malgrandighos. Ankau estas eble, ke ghi malaperos, kiam li au shi sian malbonfaron komprenos kaj poste bedauros pro ghi.

Kie ajn vi estas, esploru vin, se estas okazo por tio.

Observu vian kondutadon, ankau la parolon kaj pensadon. Klopodu rimarki detalojn, kiujn via atento antaue ne konstatis. Vi mem estu via instruisto kaj samtempe diligenta lernanto. Observante vin mem, vi rimarkos multe da novaj problemoj, ankau komencos pli saghe kaj kompreneme rigardi vin kaj la aliulojn, kaj la tutan mondon.

Observu ne nur vin mem, sed ankau la eksteran mondon - homojn, kreskajhojn, fenomenojn k.s. Klopodu esti sentema al la parolo de la naturo kaj al iomete kapteblaj fenomenoj. Ofte dedichu vian tempon al iu afero, ekzemple dum la veturo en trajno faru ekzercojn rilate tion.

En via perfektigado gravas laueble ofte profundighi en meditadon. Chiam elektu valorajn temojn. Ili estu problemoj rilate al moraleco, evoluo, animkulturado k.s. Plej bone se vi tian meditadon faros sisteme, en silento kaj kvieto. Ghi vekos en vi sentemon kaj noblajn sentojn, kiuj kapablas konduki vin sur altajhojn de la spiritevoluo. La ekzemplojn pri meditado vi trovos poste en la libro.

Ankorau unu tre grava afero, nome konsciencesploro.

Chiutage endormighonte dedichu kelkajn minutojn por rememorigi al vi chion, kion malbonan vi faris dum la tago. La konscienco diros al vi, kiujn principojn vi rompis, kiom da malbono vi faris kaj kiel konduti venonte. La konsciencesploro estu via kutimo, fermu per ghi la tagon antau la endormigho. Vi estu via justa jughisto, kiu scipovos bone pritaksi, kiun maibonon vi faris, kion vi perdis kaj kion akiris dum la tago.

Ankau matene dedichu kelke da tempo por preni decidojn rilate al la laboro koncerne vin mem. Poste en la antau-endormigha konciencesploro konsideru, chu vi sukcesis plenumi la decidojn.

La vivon konsideru kiel lernejon, en kiu vi estas por lerni kiel vivi - tial ekiru sur vojon de konscia memevoluigho. Irante sur ghi, ne rezignu, malgrau suferoj kaj faloj, iru kredante la celon atingebla. La tempo, dum kiu vi estos atinganta la celon, dependas de vi mem.

Chiu sian sorton forghas — por chiam memoru chi tiun proverbon.

<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ