Chapitro XXIII

Akompaninte Arkadion al la kalesho kun ironia kompato kaj kompreniginte al li, ke li bone divenas la veran celon de lia voko, Bazarov tute sin izolis: febro de laboro ekregis lin. Li ne disputis plu kun Paulo Petrovich, tiom pli, ke tiu en lia cheesto prenis tro aristokratajn manierojn kaj esprimis siajn opiniojn pli per sonoj ol per vortoj. Nur unufoje Paulo Petrovich komencis batalon kontrau la "nihilisto", pri la rajtoj de la nobeloj de l' Baltikaj provincoj, sed li mem subite haltis kaj diris kun malvarma ghentileco:

"Cetere, ni ne povas kompreni unu la alian; almenau mi ne havas la honoron kompreni vin."

"Certe!" ekkriis Bazarov. "La homo povas chion kompreni: kiel vibras la etero kaj kio farighas sur la suno; sed li absolute ne povas kompreni, kiel iu alie vishas la nazon ol li."

"Chu tio estas sprita?" rediris demande Paulo Petrovich kaj flankiris.

Cetere, li iafoje petis permeson cheesti la eksperimentojn de Bazarov kaj foje li ech proksimigis sian parfumitan kaj zorge lavitan vizaghon al la mikroskopo: li volis vidi, kiel diafana infuzorio glutas verdan polveron, kiel ghi turnas kaj returnas ghin per iaj rapidmovaj pugnetoj, kiuj estis fiksitaj en ghia gorgho. Multe pli ofte ol la frato vizitis Bazarovon Nikolao Petrovich; li venus chiutage por "lerni", kiel li nomis tion, sed la zorgoj pri la bieno vokis lin aliloken. Li ne ghenis la junan esploranton de la naturo: li sidighis ie en angulo de l' chambro kaj rigardis atente, iafoje permesante al si singardan demandon. Dum la tag- kaj vespermanghoj, li penis direkti la interparolon al la fiziko, geologio au hhemio, char chiuj aliaj problemoj, ech la agronomiaj, superflue estas diri tion pri la politikaj - povis konduki se ne al akraj disputoj, almenau al reciproka nekontenteco. Nikolao Petrovich divenis, ke la malamo de lia frato al Bazarov tute ne malgrandighis. Negrava okazo, inter multaj aliaj, konfirmis liajn supozojn. La hholero komencis sin montri en la regiono kaj ech forrabis du homojn de Marino. Nokte Paulo Petrovich havis sufiche fortan atakon. Li suferis ghis la mateno, sed ne serchis helpon en la arto de Bazarov. Renkontinte lin en la sekvinta tago, al la demando de Bazarov, kial li ne alvokis lin, Paulo Petrovich, tute pala ankorau, sed jam zorge kombita kaj razita, respondis: "Vi ja mem diris, kiel mi memoras, ke vi ne kredas je la medicino?"

Tiel pasis tagoj. Bazarov laboris persiste kaj malgaje … sed estis en la domo de Nikolao Petrovich estajho, al kiu kvankam li ne malfermis sian koron, kun kiu tamen li volonte parolis … Tiu estajho estis Fenichka.

Li renkontis shin ordinare frumatene, en la ghardeno au en la korto; en shian chambron li ne eniris, ankau shi nur unu fojon proksimighis al lia pordo por demandi, chu oni povas bani Mitjan au ne? Shi ne nur fidis al li, ne nur ne timis lin, shi ech sentis sin en lia cheesto pli libera kaj senghena, ol kun Nikolao Petrovich. Malfacile estus diri, kia estis la kauzo de tio, eble shi senkonscie sentis en Bazarov foreston de chio nobela, de chio pli alta, kio allogas kaj timigas. Por shiaj okuloj li estis bonega kuracisto kaj simpla homo. Ne ghenata de lia cheesto, shi sin okupis per sia infano, kaj foje, sentante kapturnon kaj kapdoloron, shi akceptis de liaj manoj kuleron da medikamento. En la cheesto de Nikolao Petrovich shi ne estis tiel intima kun Bazarov; shi faris tion ne pro ruzo, sed pro ia sento de konveneco. Paulon Petrovich shi timis nun pli forte ol iam ajn; de iom da tempo li komencis observi shin kaj neatendite aperadis, kvazau li elkreskis el la tero post shia dorso en sia angla kostumo, kun senmova penetrema rigardo kaj kun la manoj en la poshoj. "Malvarmon li vershas sur min", plendis Fenichka al Dunjasha, kaj la knabino responde al shi sopiris kaj pensis pri alia "sensenta" homo. Bazarov, tute ne suspektante tion, fari ghis la kruela tirano de shia koro.

Bazarov plachis al Fenichka, sed ankau shi plachis al li. Ech lia vizagho shanghighis, kiam li parolis al shi: shi farighis serena, preskau bona, kaj kun lia ordinara sengheneco kunighis sherca atentemo. Fenichka plibelighis kun chiu tago. Ekzistas epoko en la vivo de la junaj virinoj, kiam ili subite komencas disvolvighi kaj flori, kiel la someraj rozoj; tia epoko venis por Fenichka. Chio kunhelpis tion, ech la tiama julia varmego. En sia malpeza, blanka vesto, shi mem shajnis pli blanka kaj pli malpeza: la suno ne brunigis shian vizaghon, kaj la varmego, kontrau kiu shi ne povis sin shirmi, delikate rughigis shiajn vangojn kaj orelojn, kaj vershante dolchan maldiligentecon en shian tutan korpon, brilis kiel sopira dormemo en shiaj belaj okuloj. Shi apenau povis pashi, kaj senchese sopiris kaj plendis kun komika senforteco.

"Vi devus pli ofte vin bani", diris al shi Nikolao Petrovich. Li aranghis grandan, kovritan per tolo, banejon en tiu el la lagetoj, kiu ankorau ne tute sekighis.

"Ah, Nikolao Petrovich! Antau ol mi atingos la lageton, mi mortos, au mi mortos sur la revena vojo. Ni ne havas ombron en la ghardeno."

"Jes, vere, ni ne havas ombron", respondis Nikolao Petrovich kaj frotis siajn brovojn.

Foje, je la sepa horo matene, Bazarov, revenante de la promeno, trovis Fenichkan en la siringa laubo, kiu jam antau longe perdis la florojn, sed estis ankorau densa kaj verda. Shi sidis sur la benko, kiel ordinare, kun blua tuko sur la kapo; apud shi kushis faske la rughaj kaj blankaj rozoj, ankorau malsekaj pro la roso.

"Ah, Eugeno VasiIich!" diris shi kaj levis iom la randon de la tuko, por ekrigardi lin; shia mano nudighis ghis la kubuto. "Kion vi faras chi tie?" demandis Bazarov, sidigante apud shi, "bukedon?"

"Jes, por ghin meti sur la tablon por la matenmangho. Nikolao Petrovich amas tion."

"Sed ne baldau ankorau oni matenmanghos. Kia amaso da floroj!"

"Mi ilin deshiris nun, char poste la varmego ne permesos eliri. Nur nun oni povas spiri. Mi tute malfortighis pro la varmego. Mi timas, ke mi malsanighos."

"Kia ideo! Permesu palpi vian pulson." Bazarov prenis shian manon, trovis la trankvile batantan arterion kaj ech ne kalkulis batojn. "Vi vivos cent jarojn", diris li, ellasante shian manon.

"Ah, Dio min gardu!" ekkriis shi.

"Kial? Chu vi ne volas longe vivi?"

"Cent jarojn! Mia avino vivis ghis okdek kvin jaroj: kia martirino shi estis! Nigra, surda, ghiba, chiam tusanta, shargho por si mem. Chu tio estas vivo?"

"Do pli bone estas esti juna?"

"Certe!"

"Sed kial? Diru al mi!"

"Kial? Jen mi nun juna, mi povas chion fari; mi iras, mi revenas, mi alportas, kion mi bezonas, neniun mi devas peti pri helpo … Kion plu?"

"Kaj por mi estas indiferente, chu mi estas juna au maljuna."

"Kiel vi povas diri, ke tio estas indiferenta por vi? Tio ne estas ebla."

"Jughu vi mem, Feodosia Nikolavna; por kio servas al mi mia juneco? Mi vivas sola, senfamilia…"

"Tio dependas de vi."

"Vi eraras, tute ne de mi! Almenau se iu ekkompatus min!"

Fenichka kashe rigardis lin, sed diris nenion. "Kian libron vi havas tie?" demandis shi post momento.

"Tio estas scienca libro, malfacile komprenebla."

"Vi chiam lernas? Tio ne enuigas vin? Vi jam chion scias, shajnas al mi."

"Shajnas, ke ne. Provu vi legi ion en ghi."

"Mi nenion komprenos tie. Chu ghi estas rusa?" demandis Fenichka, prenante per ambau manoj la peze binditan volumon. "Kiel dika ghi estas!"

"Rusa."

"Tute egale, mi nenion komprenos."

"Mi ghin ne donas, por ke vi komprenu. Mi deziras rigardi vin, kiam vi legos. La supro de via nazo tre agrable sin movas, kiam vi legas."

Fenichka, kiu penis dechifri duonvoche chapitron "pri la kreozoto", ekridis kaj jhetis la libron … ghi deglitis de la benko teren.

"Plachas al mi ankau via rido", diris Bazarov.

"Lasu!"

"Mi amas auskulti, kiam vi parolas. Kvazau rivereto murmuretas."

Fenichka deturnis la kapon. "Kiel stranga vi estas!" diris shi, kaj shiaj fingroj glitis sur la floroj. "Por kio vi auskultus min? Vi ja sendube parolis kun tiel saghaj sinjorinoj."

"Eh, Feodosia Nikolavna! Kredu al mi; chiuj saghaj sinjorinoj en la mondo ne valoras vian etan kubuton."

"Jen kion vi elpensis!" murmuretis Fenichka kaj alpremis la brakojn al si.

Bazarov levis la libron de la tero.

"Tio estas libro pri la medicino, kial vi jhetas ghin?"

"Pri la medicino?" ripetis Fenichka kaj sin turnis al li. "Chu vi scias? De la tempo, kiam vi donis al mi la gutojn, chu vi memoras? kiel bone dormas Mitja! Mi ne scias, kiel danki vin; vere, vi estas tiel bona."

"Ghustadire chiu kuracisto devus esti pagata", diris Bazarov kun rideto. "La kuracistoj, vi mem scias tion, estas profitamaj homoj."

Fenichka levis al Bazarov siajn okulojn, kiuj shajnis ankorau pli malhelaj pro la blanketa rebrilo, kiu falis sur la supran parton de shia vizagho. Shi ne sciis, chu li shercas, au ne. "Se vi deziras, ni kun plezuro … Mi devos min turni al Nikolao Petrovich…"

"Vi pensas, ke mi volas monon?" interrompis shin Bazarov. "Ne, mi volas de vi ne monon."

"Kion do?" demandis Fenichka.

"Kion?" ripetis Bazarov. "Divenu!"

"Mi ne estas divenema!"

"Do mi diros tion al vi; mi deziras … unu el chi tiuj rozoj."

Fenichka ree ekridis kaj ech brubatis la manojn, tiel ridinda shajnis al shi la deziro de Bazarov. Shi ridis kaj samtempe sentis sin flatita. Bazarov fikse rigardis shin.

"Volonte, volonte", diris shi fine kaj sin klininte al la benko, komencis elekti rozon. "Kian vi deziras, rughan au blankan?"

"Rughan, kaj ne tro grandan."

Shi sin rektigis.

"Jen prenu", diris shi, sed tuj retiris la etenditan manon, mordis la lipojn, ekrigardis la eniron en la laubon kaj atente auskultis.

"Kio?" demandis Bazarov. "Nikolao Petrovich?"

"Ne … Li forveturis al la kampaj laboroj … cetere mi ne timas lin … sed Paulo Petrovich … Shajnis al mi …" "Kio?"

"Shajnis al mi, ke li pashas chi tie. Ne … estas neniu. Prenu."

Fenichka donis la rozon al Bazarov.

"Kial vi timas Paulon Petrovich?"

"Li chiam timigas min. Li ne parolas al mi, ne, sed rigardas iel strange. Antaue vi chiam disputis kun li. Mi ne sciis, pri kio vi disputas, sed mi vidis, ke vi turnis lin tiel, kaj tiel …" Fenichka montris per la manoj kiel, lau shia opinio, Bazarov turnis Paulon Petrovich.

Bazarov ekridetis.

"Kaj se li estus venkanta min", demandis li, "chu vi defendus min?"

"Chu mi povus vin defendi? Sed kontrau vi ne facila estas la afero."

"Vi pensas? Mi konas manon, kiu povus renversi min per unu fingro, se ghi dezirus."

"Kiu estas chi tiu mano?"

"Vi ne scias tion, vere? Flaru, kiel bele odoras la rozo, kiun vi donis al mi."

Fenichka etendis la kolon kaj proksimigis la vizaghon al la floro … La tuko deglitis de shia kapo sur la dorson; ekbrilis amaso da nigraj, iom senordaj haroj.

"Atendu, mi volas flari kun vi", diris Bazarov, sin klinis kaj forte kisis shin je la malfermitaj lipoj.

Shi ektremis, apogis ambau manojn sur lia brusto, sed shi apogis ilin malforte, kaj li povis ripeti kaj daurigi sian kison. Seka tuso eksonis post la siringoj. Fenichka fulmrapide sin forshovis al la alia ekstremo de la benko. Aperis Paulo Petrovich, iom sin klinis, diris kun ia kolera malgajeco: "Vi estas chi tie", kaj foriris. Fenichka tuj kunigis chiujn rozojn kaj eliris el la laubo. "Peko estas de via flanko, Eugeno Vasilich", murmuretis shi, forirante. Sincera riprocho estis audebla en shia vocho. Bazarov rememoris la alian similan scenon, kaj li eksentis honton, ech malestimon, al si mem. Sed li tuj skuis la kapon, ironie gratulis al si "la imiton de Seladono", kaj revenis en sian chambron.

Paulo Petrovich forlasis la ghardenon kaj malrapide pashante, atingis la arbaron. Li restis tie sufiche longe kaj kiam li revenis por la matenmangho, Nikolao Petrovich kun maltrankvilo demandis lin, chu li estas sana: tiel malhela estis lia vizagho.

"Vi scias, ke iafoje mi havas disfluon de la galo", trankvile respondis Paulo Petrovich.


XXIII

     Проводив Аркадия с  насмешливым сожалением и  дав  ему  понять,  что он
нисколько  не  обманывается  насчет  настоящей  цели  его  поездки,  Базаров
уединился окончательно:  на него нашла лихорадка работы. С Павлом Петровичем
он  уже  не  спорил,  тем более что тот в  его присутствии принимал чересчур
аристократический вид  и  выражал свои  мнения более звуками,  чем  словами.
Только однажды Павел  Петрович пустился было  в  состязание с  нигилистом по
поводу модного в  то время вопроса о правах остзейских дворян,  но сам вдруг
остановился, промолвив с холодною вежливостью:
     - Впрочем,  мы друг друга понять не можем;  я, по крайней мере, не имею
чести вас понимать.
     - Еще бы!  -  воскликнул Базаров.  - Человек все в состоянии понять - и
как трепещет эфир,  и  что на солнце происходит;  а как другой человек может
иначе сморкаться, чем он сам сморкается, этого он понять не в состоянии.
     - Что,  это  остроумно?  -  проговорил вопросительно Павел  Петрович  и
отошел в сторону.
     Впрочем,   он   иногда  просил  позволения  присутствовать  при  опытах
Базарова, а раз даже приблизил свое раздушенное и вымытое отличным снадобьем
лицо  к  микроскопу,  для  того чтобы посмотреть,  как  прозрачная инфузория
глотала  зеленую  пылинку  и  хлопотливо  пережевывала  ее  какими-то  очень
проворными кулачками, находившимися у ней в горле. Гораздо чаще своего брата
посещал Базарова Николай Петрович;  он  бы  каждый  день  приходил,  как  он
выражался,  "учиться",  если бы хлопоты по хозяйству не отвлекали его. Он не
стеснял молодого естествоиспытателя:  садился где-нибудь в  уголок комнаты и
глядел внимательно, изредка позволяя себе осторожный вопрос. Во время обедов
и ужинов он старался направлять речь на физику,  геологию или химию, так как
все другие предметы, даже хозяйственные, не говоря уже о политических, могли
повести если не  к  столкновениям,  то ко взаимному неудовольствию.  Николай
Петрович  догадывался,  что  ненависть его  брата  к  Базарову  нисколько не
уменьшилась. Неважный случай, между многими другими, подтвердил его догадки.
Холера стала  появляться кое-где  по  окрестностям и  даже  "выдернула" двух
людей из самого Марьина. Ночью с Павлом Петровичем случился довольно сильный
припадок.  Он  промучился до  утра,  но  не  прибег к  искусству Базарова и,
увидевшись с  ним на следующий день,  на его вопрос:  "Зачем он не послал за
ним?" -  отвечал, весь еще бледный, но уже тщательно расчесанный и выбритый:
"Ведь вы,  помнится, сами говорили, что не верите в медицину?" Так проходили
дни. Базаров работал упорно и угрюмо... А между тем в доме Николая Петровича
находилось существо,  с  которым он  не  то  чтобы  отводил душу,  а  охотно
беседовал... Это существо была Фенечка.
     Он встречался с ней большею частью по утрам, рано, в саду или на дворе;
в комнату к ней он не захаживал,  и она всего раз подошла к его двери, чтобы
спросить его -  купать ли ей Митю или нет?  Она не только доверялась ему, не
только его не боялась,  она при нем держалась вольнее и  развязнее,  чем при
самом Николае Петровиче. Трудно сказать, отчего это происходило; может быть,
оттого,  что  она  бессознательно чувствовала в  Базарове  отсутствие  всего
дворянского, всего того высшего, что и привлекает и пугает. В ее глазах он и
доктор был отличный,  и человек простой.  Не стесняясь его присутствием, она
возилась с  своим  ребенком,  и  однажды,  когда у  ней  вдруг закружилась и
заболела голова,  из его рук приняла ложку лекарства.  При Николае Петровиче
она  как  будто чуждалась Базарова:  она это делала не  из  хитрости,  а  из
какого-то  чувства  приличия.   Павла  Петровича  она  боялась  больше,  чем
когда-либо; он с некоторых пор стал наблюдать за нею и неожиданно появлялся,
словно из земли вырастал за ее спиною в  своем сьюте,  с  неподвижным зорким
лицом и руками в карманах. "Так тебя холодом и обдаст", - жаловалась Фенечка
Дуняше,  а  та  в  ответ  ей  вздыхала и  думала  о  другом "бесчувственном"
человеке.  Базаров,  сам  того не  подозревая,  сделался жестоким тираном ее
души.
     Фенечке нравился Базаров;  но  и  она  ему  нравилась.  Даже  лицо  его
изменялось,  когда он  с  ней  разговаривал:  оно принимало выражение ясное,
почти доброе,  и  к  обычной его небрежности примешивалась какая-то шутливая
внимательность. Фенечка хорошела с каждым днем. Бывает эпоха в жизни молодых
женщин, когда они вдруг начинают расцветать и распускаться, как летние розы;
такая эпоха наступила для Фенечки.  Все к тому способствовало, даже июльский
зной,  который стоял тогда.  Одетая в легкое белое платье, она сама казалась
белее и  легче:  загар не приставал к ней,  а жара,  от которой она не могла
уберечься,  слегка румянила ее  щеки да  уши и,  вливая тихую лень во все ее
тело,  отражалась дремотною томностью в ее хорошеньких глазках. Она почти не
могла работать;  руки у ней так и скользили на колени. Она едва ходила и все
охала да жаловалась с забавным бессилием.
     - Ты бы чаще купалась, - говорил ей Николай Петрович.
     Он устроил большую,  полотном покрытую, купальню в том из своих прудов,
который еще не совсем ушел.
     - Ох,  Николай Петрович!  Да пока до пруда дойдешь -  умрешь,  и  назад
пойдешь - умрешь. Ведь тени-то в саду нету.
     - Это точно,  что тени нету,  - отвечал Николай Петрович и потирал себе
брови.
     Однажды, часу в седьмом утра, Базаров, возвращаясь с прогулки, застал в
давно отцветшей,  но  еще  густой и  зеленой сиреневой беседке Фенечку.  Она
сидела на скамейке,  накинув,  по обыкновению, белый платок на голову; подле
нее лежал целый пук еще мокрых от росы красных и белых роз.  Он поздоровался
с нею.
     - А!  Евгений Васильич!  -  проговорила она  и  приподняла немного край
платка, чтобы взглянуть на него, причем ее рука обнажилась до локтя.
     - Что вы  это тут делаете?  -  промолвил Базаров,  садясь возле нее.  -
Букет вяжете?
     - Да; на стол к завтраку. Николай Петрович это любит.
     - Но до завтрака еще далеко. Экая пропасть цветов!
     - Я их теперь нарвала,  а то станет жарко и выйти нельзя. Только теперь
и дышишь. Совсем я расслабела от этого жару. Уж я боюсь, не заболею ли я?
     - Это что за фантазия!  Дайте-ка ваш пульс пощупать.  - Базаров взял ее
руку,  отыскал ровно бившуюся жилку и даже не стал считать ее ударов.  - Сто
лет проживете, - промолвил он, выпуская ее руку.
     - Ах, сохрани Бог! - воскликнула она.
     - А что? Разве вам не хочется долго пожить?
     - Да ведь сто лет!  У  нас бабушка была восьмидесяти пяти лет -  так уж
что же это была за мученица!  Черная,  глухая,  горбатая,  все кашляла; себе
только в тягость. Какая уж это жизнь!
     - Так лучше быть молодою?
     - А то как же?
     - Да чем же оно лучше? Скажите мне!
     - Как чем?  Да вот я теперь,  молодая,  все могу сделать -  и пойду,  и
приду, и принесу, и никого мне просить не нужно... Чего лучше?
     - А вот мне все равно: молод ли я или стар.
     - Как это вы говорите - все равно? это невозможно, что вы говорите.
     - Да  вы сами посудите,  Федосья Николаевна,  на что мне моя молодость?
Живу я один, бобылем...
     - Это от вас всегда зависит.
     - То-то что не от меня! Хоть бы кто-нибудь надо мною сжалился.
     Фенечка сбоку посмотрела на Базарова, но ничего не сказала.
     - Это что у вас за книга? - спросила она, погодя не много.
     - Эта-то? Это ученая книга, мудреная.
     - А вы все учитесь? И не скучно вам? Вы уж и так, я чай, все знаете.
     - Видно, не все. Попробуйте-ка вы прочесть немного.
     - Да я  ничего тут не пойму.  Она у  вас русская?  -  спросила Фенечка,
принимая в обе руки тяжело переплетенный том. - Какая толстая!
     - Русская.
     - Все равно я ничего не пойму.
     - Да я и не с тем,  чтобы вы поняли. Мне хочется посмотреть на вас, как
вы  читать  будете.  У  вас,  когда  вы  читаете,  кончик носика очень  мило
двигается.
     Фенечка,  которая  принялась  было  разбирать  вполголоса попавшуюся ей
статью  "о  креозоте",  засмеялась  и  бросила  книгу...  она  скользнула со
скамейки на землю.
     - Я люблю тоже, когда вы смеетесь, - промолвил Базаров.
     - Полноте!
     - Я люблю, когда вы говорите. Точно ручеек журчит.
     Фенечка отворотила голову.
     - Какой вы! - промолвила она, перебирая пальцами по цветам. - И что вам
меня слушать? Вы с такими умными дамами разговор имели.
     - Эх,  Федосья Николаевна!  поверьте мне:  все  умные дамы на  свете не
стоят вашего локотка.
     - Ну, вот еще что выдумали! - шепнула Фенечка и поджала руки.
     Базаров поднял с земли книгу.
     - Это лекарская книга, зачем вы ее бросаете?
     - Лекарская?  - повторила Фенечка и повернулась к нему. - А знаете что?
Ведь с  тех пор,  как вы  мне те  капельки дали,  помните?  уж как Митя спит
хорошо! Я уж и не придумаю, как мне вас благодарить; такой вы добрый, право.
     - А по-настоящему,  надо лекарям платить, - заметил с усмешкой Базаров.
- Лекаря, вы сами знаете, люди корыстные.
     Фенечка  подняла  на  Базарова свои  глаза,  казавшиеся еще  темнее  от
беловатого отблеска,  падавшего на  верхнюю часть ее  лица.  Она не  знала -
шутит ли он или нет.
     - Если вам угодно, мы с удовольствием... Надо будет у Николая Петровича
спросить...
     - Да вы думаете,  я денег хочу? - перебил ее Базаров. - Нет, мне от вас
не деньги нужны.
     - Что же? - проговорила Фенечка.
     - Что? - повторил Базаров. - Угадайте.
     - Что я за отгадчица!
     - Так я вам скажу; мне нужно... одну из этих роз.
     Фенечка  опять  засмеялась  и  даже  руками  всплеснула -  до  того  ей
показалось  забавным  желание  Базарова.  Она  смеялась  и  в  то  же  время
чувствовала себя польщенною. Базаров пристально смотрел на нее.
     - Извольте,   извольте,  -  промолвила  она  наконец  и,  нагнувшись  к
скамейке, принялась перебирать розы. - Какую вам, красную или белую?
     - Красную, и не слишком большую.
     Она выпрямилась.
     - Вот,  возьмите, - сказала она, но тотчас же отдернула протянутую руку
и, закусив губы, глянула на вход беседки, потом приникла ухом.
     - Что такое? - спросил Базаров. - Николай Петрович?
     - Нет...  Они в  поле уехали...  да  я  и  не боюсь их...  а  вот Павел
Петрович... Мне показалось...
     - Что?
     - Мне показалось,  что они тут ходят.  Нет...  никого нет.  Возьмите. -
Фенечка отдала Базарову розу.
     - С какой стати вы Павла Петровича боитесь?
     - Они меня все пугают. Говорить - не говорят, а так смотрят мудрено. Да
ведь и вы его не любите.  Помните, прежде вы все с ним спорили. Я и не знаю,
о чем у вас спор идет; и вижу, что вы его и так вертите, и так...
     Фенечка  показала руками  как,  по  ее  мнению,  Базаров  вертел  Павла
Петровича.
     Базаров улыбнулся.
     - А  если б  он  меня побеждать стал,  -  спросил он,  -  вы бы за меня
заступились?
     - Где ж мне за вас заступаться? да нет, с вами не сладишь.
     - Вы думаете? А я знаю руку, которая захочет, и пальцем меня сшибет.
     - Какая такая рука?
     - А вы небось не знаете?  Понюхайте, как славно пахнет роза, что вы мне
дали.
     Фенечка вытянула шейку и приблизила лицо к цветку...  Платок скатился с
ее  головы  на  плеча;  показалась мягкая масса  черных,  блестящих,  слегка
растрепанных волос.
     - Постойте,  я хочу понюхать с вами,  -  промолвил Базаров,  нагнулся и
крепко поцеловал ее в раскрытые губы.
     Она дрогнула,  уперлась обеими руками в его грудь, но уперлась слабо, и
он мог возобновить и продлить свой поцелуй.
     Сухой  кашель раздался за  сиренями.  Фенечка мгновенно отодвинулась на
другой  конец  скамейки.  Павел  Петрович  показался,  слегка  поклонился и,
проговорив с какою-то злобною унылостью:  "Вы здесь",  -  удалился.  Фенечка
тотчас подобрала все  розы и  вышла вон  из  беседки.  "Грешно вам,  Евгений
Васильевич", - шепнула она, уходя. Неподдельный упрек слышался в ее шепоте.
     Базаров  вспомнил  другую  недавнюю  сцену,  и  совестно ему  стало,  и
презрительно  досадно.   Но  он  тотчас  же  встряхнул  головой,  иронически
поздравил себя "с формальным поступлением в  селадоны" и отправился к себе в
комнату.
     А Павел Петрович вышел из саду и,  медленно шагая, добрался до леса. Он
остался там довольно долго, и когда он вернулся к завтраку, Николай Петрович
заботливо спросил у него, здоров ли он? до того лицо его потемнело.
     - Ты знаешь,  я иногда страдаю разлитием желчи,  - спокойно отвечал ему
Павел Петрович.

<< >>

Главная страница

О ВСЕОБЩЕМ ЯЗЫКЕPRI TUTKOMUNA LINGVO
О РУССКОМ ЯЗЫКЕPRI RUSA LINGVO
ОБ АНГЛИЙСКОМ ЯЗЫКЕPRI ANGLA LINGVO
О ДРУГИХ НАЦИОНАЛЬНЫХ ЯЗЫКАХPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
БОРЬБА ЯЗЫКОВBATALO DE LINGVOJ
СТАТЬИ ОБ ЭСПЕРАНТОARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
О "КОНКУРЕНТАХ" ЭСПЕРАНТОPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
УРОКИ ЭСПЕРАНТОLECIONOJ DE ESPERANTO
КОНСУЛЬТАЦИИ ПРЕПОДАВАТЕЛЕЙ ЭСП.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ЭСПЕРАНТОЛОГИЯ И ИНТЕРЛИНГВИСТИКАESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ПЕРЕВОД НА ЭСПЕРАНТО ТРУДНЫХ ФРАЗTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ПЕРЕВОДЫ РАЗНЫХ ПРОИЗВЕДЕНИЙTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ФРАЗЕОЛОГИЯ ЭСПЕРАНТОFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
РЕЧИ, СТАТЬИ Л.ЗАМЕНГОФА И О НЕМVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ДВИЖЕНИЯ, БЛИЗКИЕ ЭСПЕРАНТИЗМУPROKSIMAJ MOVADOJ
ВЫДАЮЩИЕСЯ ЛИЧНОСТИ И ЭСПЕРАНТОELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
О ВЫДАЮЩИХСЯ ЭСПЕРАНТИСТАХPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ИЗ ИСТОРИИ РОССИЙСКОГО ЭСП. ДВИЖЕНИЯEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
ЧТО ПИШУТ ОБ ЭСПЕРАНТОKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО В ЛИТЕРАТУРЕESPERANTO EN LITERATURO
ПОЧЕМУ ЭСП.ДВИЖЕНИЕ НЕ ПРОГРЕССИРУЕТKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ЮМОР ОБ И НА ЭСПЕРАНТОHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО - ДЕТЯМESPERANTO POR INFANOJ
РАЗНОЕDIVERSAJHOJ
ИНТЕРЕСНОЕINTERESAJHOJ
ЛИЧНОЕPERSONAJHOJ
АНКЕТА/ ОТВЕТЫ НА АНКЕТУDEMANDARO / RESPONDARO
ПОЛЕЗНЫЕ ССЫЛКИUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
СТРАНИЦЫ НА ЭСПЕРАНТОPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
НАША БИБЛИОТЕКАNIA BIBLIOTEKO


© Все права защищены. При любом использовании материалов ссылка на сайт miresperanto.com обязательна! ОБРАТНАЯ СВЯЗЬ