Chapitro XVII

La tempo, kiel oni scias, iafoje flugas kiel birdo, iafoje rampas kiel vermo; sed plej felicha estas la homo tiam, kiam li ech ne rimarkas, chu ghi pasas rapide au malrapide. Arkadio kaj Bazarov ghuste tiamaniere pasigis dek kvin tagojn che sinjorino Odincov. La kauzo de tio estis parte la ordo, kiu regis en shia domo kaj en shia vivo. Shi severe ghin obeis kaj devigis la aliajn shin obei. Chio dum la tago estis farata en fiksita tempo. Matene, precize je la oka horo, la tuta societo kunvenis por trinki teon; de la teo ghis la matenmangho, chiu faris, kion li volis; la mastrino estis okupita kun la administranto de la bieno, kun la administranto de la domo kaj kun la chefino de la provizejo. Antau la matenmangho la societo ree kunvenis por interparoli au legi; la vespero estis rezervita por promenoj, kartludo, muziko; je la deka kaj duono Anna Sergeevna foriris en sian chambron, donis ordonojn por la sekvonta tago kaj kushighis. Al Bazarov ne plachis chi tiu mezurita, iom solena reguleco de la chiutago vivo; "kvazau sur la reloj", asertis li; la lakeoj en livreo, la majestaj administrantoj de la domo vundis lian demokratan senton. Li diris, ke se oni volus esti konsekvenca, oni devus tagmanghi lau la angla maniero, en frakoj kaj blankaj kravatoj. Li foje komencis pri tio diskuton kun Anna Sergeevna. Shia konduto estis tia, ke chiu senghene povis esprimi al shi siajn opiniojn. Shi atente auskultis lin kaj diris:

"De via vidpunkto vi estas prava, kaj eble en tiu chi okazo mi ludas la rolon de sinjorina moshto; sed en la kamparo neeble estas vivi senorde, alie oni mortus pro enuo", kaj shi daurigis la antauan vivmanieron. Bazarov murmuris, sed dank’al la ordo en la domo de sinjorino Odincov, en kiu chio "rulighis kvazau sur la reloj", la vivo de Bazarov kaj de Arkadio estis tiel facila kaj agrabla che shi. Cetere, de la unua tago de l’ restado en Nikolskoje en ambau junuloj farighis shangho. Bazarov, al kiu sinjorino Odincov klare montris sian preferon, perdis sian ordinaran egalpezon: li facile ekscitighis, parolis nevolonte, rigardis kolere kaj ne povis longe resti sur la sama loko, io kvazau levis lin. Arkadio, kiu definitive decidis, ke li enamighis je Anna Sergeevna, dronis en silenta melankolio. Cetere, chi tiu melankolio ne malhelpis lin proksimighi al Katja; shi ech helpis lin ligi kun shi amikajn, korajn rilatojn. Shi ne shatas min! Estu tiel … Sed jen bona estajho ne forpushas min, pensis li kaj lia koro ree ghuis la dolchon de la grandanimaj sentoj. Katja komprenis malklare, ke li serchas konsolon en shia societo, kaj rifuzis nek al li, nek al si la senpekan plezuron de duonhontema, duonkonfidema amikeco. En la cheesto de Anna Sergeevna ili ne parolis unu kun la alia: Katja chiam enighis en sin mem sub la penetrema rigardo de l’ fratino, Arkadio, kiel konvenas al amanto, en la cheesto de la objekto de sia flamo al nenio alia povis turni sian atenton; tamen bone estis al li nur kun Katja. Li sentis, ke li ne estas kapabla interesi sinjorinon Odincov; li konfuzighis, kiam li restis sola kun shi; ankau shi ne sciis, kion diri al li; li estis tro juna por shi. Kontraue, kun Katja Arkadio sentis sin kvazau hejme: li indulge kondutis kun shi, ne malhelpis shin esprimi la impresojn, kiujn naskis en shi la muziko, romano, versajhoj kaj aliaj bagateloj, ne rimarkante au ne konsciante, ke chi tiuj bagateloj interesas ankau lin. Katja de sia flanko ne malhelpis lin malghoji. Arkadio volonte restis kun Katja, sinjorino Odincov - kun Bazarov, kaj tial jen kio okazis ordinare: ambau paroj, restinte nelonge kune, disighis chiu en alian flankon, precipe dum la promenoj. Katja adoris la naturon, ankau Arkadio amis ghin, kvankam li ne kuraghis tion konfesi; sinjorino Odincov estis indiferenta al ghi, same kiel Bazarov. La preskau konstanta disigho de niaj amikoj ne restis sen sekvoj: la rilatoj inter ili komencis shanghighi. Bazarov chesis paroli kun Arkadio pri sinjorino Odincov, chesis ech kritiki shiajn aristokratajn manierojn; li daurigis siajn laudojn pri Katja kaj konsilis nur moderigi en shi la sentimentalajn emojn, sed liaj laudoj estis lakonaj, liaj konsiloj - sekaj kaj entute li interparolis kun Arkadio multe malpli ol antaue … li kvazau evitis lin, kvazau hontis … Arkadio chion chi rimarkis, sed konservis la observojn por si. La vera kauzo de chi tiu "novajho" estis la sento, vekita de sinjorino Odincov en Bazarov, sento, kiu lin turmentis kaj kolerigis kaj kiun li tuj neus kun malestima rido kaj cinika insulto, se iu farus ech plej malgrandan aludon al la ebleco de tio, kio farighis en li. Bazarov estis granda amanto de l’ virinoj kaj de la virina beleco, sed la amon en la ideala senco au romantika, kia li nomis ghin, li opiniis sensencajho, nepardonebla malsagho, la kavalirajn sentojn - kripleco au malsano. Pli ol unu fojon li esprimis sian miron, kial oni ne metis en frenezulejon la kavaliron Toggenburg kun chiuj trubaduroj. "Se virino plachas al vi", diradis li, "penu atingi la celon; se shi rifuzas, iru vian vojon, la tero estas sufiche granda." Sinjorino Odincov plachis al li: la famoj, kurantaj pri shi, la libereco kaj sendependeco de shiaj opinioj, shia senduba prefero al li, tio shajnis favora por li; tamen li baldau komprenis, ke li "ne atingos la celon", sed sin deturni de shi li ne havis la forton; li rimarkis tion kun granda miro. Lia sango bolis, kiam li rememoris shin; li facile ekregus sian sangon, sed io alia naskighis en li, kion li ne volis allasi, kion li chiam mokis, kio ribeligis lian tutan fierecon. En la interparoloj kun Anna Sergeevna li ankorau pli forte ol antaue montris sian indiferentecon al tio romantika; sed restante sola kun shi, li kun indigno konstatis romantikulon en si mem. Tiam li iris en la arbaron kaj pashis en ghi per grandaj pashoj, rompante la renkontatajn branchojn kaj insultante duonvoche sin kaj shin; au li grimpis sur fojnamason kaj obstine fermante la okulojn, devigis sin dormi kaj, kompreneble, ne chiam sukcesis. Subite li imagis, ke chi tiuj chastaj manoj iam chirkauprenos lian kolon, ke chi tiuj fieraj lipoj respondos al liaj kisoj, ke chi tiuj saghaj okuloj karese, jes karese, fiksos sian rigardon sur liaj okuloj … kaj li sentis kapturnon, li sin forgesis por unu momento, ghis kiam indigno ree ekbolis en li. Li kaptis sin mem je diversaj "hontindaj" pensoj, kvazau la diablo tentus lin. Iafoje shajnis al li, ke ankau en sinjorino Odincov farighis shangho, ke en la esprimo de shia vizagho brilis io neordinara, ke eble … Sed tiam li ordinare frapis per la piedo au grincis per la dentoj kaj minacis al si mem per la pugno.

Tamen Bazarov ne tute eraris. Li frapis la fantazion de Anna Sergeevna; li interesis shin, shi multe pensis pri li. Dum lia foresto shi ne enuis, ne atendis lin, sed lia apero tuj vivigis shin; li volonte restis kun li sola kaj volonte parolis kun li, ech tiam, kiam li incitis shin au vundis shian guston, shian inklinon al la eleganteco. Shi kvazau volis provi lin kaj sin. Foje, promenante kun shi en la ghardeno, li subite diris per malghoja vocho, ke li intencas baldau veturi en la bienon de sia patro … Shi palighis, io kvazau pikis shian koron, tiel pikis, ke shi ekmiris kaj poste longe pensis, kion tio povas signifi. Bazarov diris al shi pri sia forveturo ne kun la intenco provi shin, vidi, kiel tio shin impresos: li neniam afektis. Matene en la sama tago li renkontis la intendanton de sia patro, sian iaman vartiston, Timofeich. Chi tiu Timofeich, sprita, viva maljunulo, kun palighintaj flavaj haroj, kun sunbruna rugha vizagho kaj kun etaj larmoj en fermetitaj okuloj, neatendite aperis antau Bazarov en sia mallonga vesto el dika, grize blueta drapo; li estis zonita per rimeno kaj portis gudritajn botojn.

"Bonan tagon, maljunulo!" ekkriis Bazarov.

"Bonan tagon, sinjoro Eugeno Vasilich", komencis la maljunulo kaj ghoje ekridetis; lia tuta vizagho sulkighis.

"Kio kondukas vin chi tien? Chu oni sendis vin por min venigi?"

"Kion vi diras?" balbutis Timofeich (li rememoris la severan ordonon, ricevitan de l’ sinjoro antau la forveturo). "Mi veturis en la urbon pro aferoj de l’ sinjoro, mi ekaudis pri via cheesto kaj mi iom flankiris de la vojo por rigardi vian moshton … mi ne venis por gheni vin!"

"Bone, ne mensogu", interrompis lin Bazarov. "Chu la vojo al la urbo iras tra chi tie?"

Timofeich konfuzighis kaj respondis nenion.

"Mia patro bone fartas?"

"Dank’al Dio."

"Kaj mia patrino?"

"Ankau Arina Vasiljevna, dank’al Dio. "

"Ili certe atendas min!"

La maljunulo klinis flanken sian malgrandan kapon. "Ah, Eugeno Vasilich, kiel ne atendi vin! Kredu al mi, la koro sangas, kiam oni rigardas viajn gepatrojn."

"Bone, bone! Lasu la rakontojn. Diru, ke mi baldau venos."

"Mi obeas", kun sopiro respondis Timofeich. Elirinte el la domo, li per ambau manoj shovis sian chapon ghis oreloj, suriris sian mizeran veturilon, kaj ektrotetis, sed ne al la urbo.

Vespere en la sama tago sinjorino Odincov sidis en sia chambro kun Bazarov. Arkadio pashis en la salono kaj auskultis la ludon de Katja. La princidino supreniris en sian chambron; shi ghenerale malamis la gastojn, kaj precipe chi tiujn "novajn senshuulojn", kiaj shi nomis ilin. En la paradaj chambroj shi nur koleretis; sed en sia chambro, antau sia chambristino, shi iafoje vershis tiajn insultojn, ke la kufo kun la garnajho saltis sur shia kapo. Sinjorino Odincov sciis chion chi.

"Kiel vi povas pensi pri la forveturo", komencis shi; "kaj via promeso?"

Bazarov ektremis.

"Kia promeso?"

"Vi forgesis? Vi ja intencis doni al mi kelke da lecionoj de la hhemio".

"Kion fari! La patro atendas min; mi ne povas plu prokrasti. Cetere, vi povas legi: Pelouse et Fremy: "Notions generales de chemie" (ghenerala kompreno pri hhemio), tio estas bona libro kaj klare skribita. Vi trovos en ghi chion, kion vi bezonas."

"Tamen vi diris al mi, ke libro ne povas anstataui … mi forgesis vian esprimon, sed vi scias, kion mi volas diri, vi memoras?"

"Kion fari!" ripetis Bazarov.

"Por kio veturi?" diris sinjorino Odincov, mallautigante la vochon.

Li ekrigardis shin. Shi apogis sian kapon al la dorso de la segho kaj krucis sur la brusto la manojn, nudajn ghis la kubutoj. Shi shajnis pli pala de la lumo de la sola lampo, chirkauita per papera shirmilo. Vasta blanka vesto kovris shin per siaj molaj faldoj; apenau estis videblaj la pintoj de shiaj piedoj, kiuj ankau estis krucitaj.

"Kaj por kio resti?" respondis Bazarov.

Sinjorino Odincov iom turnis la kapon.

"Kiel por kio? Chu ne estas al vi gaje che mi? Chu vi pensas ke oni ne bedauros chi tie vian foreston?"

"Mi estas certa, ke ne."

Sinjorino Odincov silentis dum momento.

"Malprave vi pensas tion. Cetere, mi ne kredas al vi. Vi ne povis tion diri serioze." Bazarov sidis senmove. "Eugeno Vasilich, kial vi silentas?"

"Kion mi povas diri al vi? La homoj ghenerale ne meritas bedauron, tiom pli mi."

"Kial?"

"Mi estas homo pozitiva, neinteresa. Mi ne scias paroli."

"Vi deziras audi de mi komplimenton, Eugeno Vasilich?"

"Tio ne estas mia kutimo. Chu vi mem ne scias, ke la eleganta flanko de la vivo estas fremda por mi, la flanko, kiun vi tiel shatas?"

Sinjorino Odincov mordis la angulon de sia naztuko.

"Pensu, kion vi volas, sed mi enuos, kiam vi forveturos."

"Arkadio restos", respondis Bazarov.

Sinjorino Odincov delikate levis la shultrojn.

"Mi enuos", ripetis shi.

"Chu vere? En chiu okazo vi ne longe enuos."

"Kial vi pensas tion?"

"Tial, ke vi mem diris al mi, ke vi enuas nur tiam, kiam via ordo estas atencata. Vi tiel senpeke regule aranghis vian vivon, ke en ghi ne restas loko por enuo, por sopiro … por iu ajn malagrabla sento."

"Vi do pensas, ke mi estas senpeka … tio estas, ke mi tiel regule aranghis mian vivon?"

"Kompreneble! Ekzemple: post kelke da minutoj sonoros la deka horo, kaj mi jam scias de antaue, ke vi forpelos min."

"Ne, mi ne forpelos vin, Eugeno Vasilich. Vi povas resti. Malfermu la fenestron … oni sufokighas chi tie."

Bazarov levighis kaj pushis la fenestron. Ghi malfermighis subite kun bruo. Li ne supozis, ke ghi malfermighas tiel facile, kaj liaj manoj tremis. Malluma, mola nokto ekrigardis en la chambron, kun sia preskau nigra chielo, delikate bruantaj arboj kaj fresha odoro de la libera, pura aero.

"Mallevu la kurtenon kaj sidighu", diris sinjorino Odincov, "mi dezirus iom babili kun vi antau via forveturo. Rakontu al mi ion pri vi mem; vi neniam parolas pri vi."

"Mi penas paroli kun vi pri utilaj aferoj, Anna Sergeevna."

"Vi estas tre modesta … Sed mi dezirus ekscii ion pri vi, pri via familio, pri via patro, pro kiu vi forlasas, nin."

Kial shi diras tion al mi? pensis Bazarov. "Chio chi tute ne estas interesa", diris li voche, "precipe por vi, ni estas malaltaj homoj …"

"Kaj mi, lau via opinio, mi estas aristokratino?"

Bazarov levis al shi siajn okulojn. "Jes", respondis li, troigante la akrecon de la tono.

Shi ekridetis.

"Mi vidas, ke vi malbone min konas, kvankam vi asertas, ke chiuj homoj similas unu alian kaj ne valoras la penon studi ilin. Mi iam rakontos al vi mian vivon … sed antaue vi rakontu al mi vian."

"Mi malmulte konas vin", ripetis Bazarov. "Eble vi estas prava; eble, efektive, chiu homo estas enigmo. Vi, ekzemple, vi evitas la societon, ghi tedas vin, - tamen vi invitis en vian hejmon du studentojn. Kial vi, tiel inteligenta kaj bela, vivas en la kamparo?"

"Kiel? Kiel vi diris tion?" vive interrompis sinjorino Odincov.

"Vi, tiel … bela?" Bazarov sulkigis la brovojn. "Tio estas indiferenta", murmuris li. "Mi volis diri, ke mi ne komprenas bone, por kio vi loghighis en la kamparo?"

"Vi tion ne komprenas … tamen vi iel klarigas tion al vi."

"Jes … mi pensas, ke vi chiam restas en la sama loko, char vi trodorlotis vin, char vi tre amas la komforton, lukson, kaj chio alia estas indiferenta por vi."

Sinjorino Odincov ree ekridetis. "Vi absolute ne volas kredi, ke mi estas kapabla al pasio?"

"Pro scivolo, eble, sed ne alie."

"Chu vere? Nun mi komprenas, kial ni tiel bone interkonsentas; vi ja estas tia sama, kia mi."

"Ni interkonsentas …" surde ripetis Bazarov.

"Ah, jes! … Mi forgesis, ke vi volas forveturi".

Bazarov levighis. La lampo malforte lumis en la mezo de la mallumighinta, bonodora, izolita chambro. La kurteno, de tempo al tempo balancighanta, enlasis internen la ekscitantan freshecon de la nokto, - ekstere estis audebla ghia mistera murmureto. Sinjorino Odincov estis tute senmova, sed sekreta ekscito ekregis shin iom post iom. Bazarov sentis la samon. Li komprenis subite, ke li estas sola kun juna, bela virino…

"Kien vi iras?" malrapide diris shi.

Li respondis nenion kaj sin mallevis sur la seghon. "Do, vi opinias min trankvila, mola kaj trodorlotita estajho", daurigis shi per la sama vocho, ne deturnante la okulojn de la fenestro. "Kaj mi scias pri mi, ke mi estas malfelicha."

"Vi estas malfelicha? Kial? Chu vere vi estas sentema je malnoblaj klachoj?"

Sinjorino Oldincov sulkigis la brovojn. Shin kolerigis, ke li tiel komprenis shin.

"Chi tiuj klachoj ech ne ridigas min, Eugeno VasiIich, kaj mi estas tro fiera, por ke ili povu maltrankviligi min. Mi estas malfelicha … char mi ne havas deziron, volon vivi. Vi rigardas min fide, vi pensas: ’Tion diras aristokratino, tute kovrita per puntoj kaj sidanta sur velura segho.’ Mi tute ne kashas tion: mi amas tion, kion vi nomas komforto, sed samtempe mi malmulte deziras vivi. Rigardu tiujn chi kontraudirojn, kiel vi volas. Cetere, chio chi estas por vi romantismo."

Bazarov balancis la kapon. "Vi estas sana, sendependa, richa; kion plu vi deziras?"

"Kion mi deziras", ripetis sinjorino Odincov kaj eksopiris. "Mi estas tre laca, mi estas maljuna, al mi shajnas, ke mi vivas jam tre longe. Jes, mi estas maljuna", aldonis shi, malrapide surtirante la ekstremojn de la manteleto sur siajn nudajn manojn. Shiaj okuloj renkontis la okulojn de Bazarov, kaj shi iomete rughighis. "Post mi jam estas tiom da rememoroj: la vivo en Peterburgo, richeco, poste malricheco, poste la morto de mia patro, edzinigho, vojagho eksterlandon k. t. p., k. t. p. Multe da rememoroj, kaj nenio inda pro rememoro; antau mi longa, longa vojo, sen celo … Kaj mi ne sentas deziron iri."

"Vi estas tiel senrevigita?" demandis Bazarov.

"Ne", respondis sinjorino Odincov post pauzo, "sed mi ne estas kontentigita. Shajnas al mi, ke se mi povus doni al io mian amon…"

"Vi dezirus ekami", interrompis shin Bazarov, "sed vi ne povas ekami: jen kie estas via tuta malfelicho."

Sinjorino Odincov komencis rigardi la manikojn de sia manteleto.

"Chu mi ne povas ekami?" diris shi.

"Mi dubas! Sed malprave mi nomis tion malfelicho. Kontraue, tiu meritas kompaton, kiun renkontas tia aventuro."

"Kia aventuro?"

"Ekami."

"De kie vi scias tion?"

"De rakontoj", kolere respondis Bazarov. Vi koketas, pensis li, vi enuas kaj incitas min por pasigi la tempon, kaj mi … Lia koro, efektive, shirighis. "Krom tio, vi estas eble tro postulema", diris li, klinante sian korpon antauen kaj ludante kun la flanko de la apogsegho.

"Eble. Lau mia opinio, au chio, au nenio. Vivo por vivo. Se vi prenis mian, donu vian, kaj tiam sen bedauro, sen reveno. Alie, prefere nenio."

"Konsidere chion", diris Bazarov, "chi tiu kondicho estas justa, kaj mi miras, ke ghis hodiau … vi ne trovis, kion vi deziras."

"Kaj vi pensas, ke facile estas sin plene doni al io ajn!"

"Ne facile, se oni konsideras malvarme kaj atendas kaj alte taksas sin mem; sed sen pripenso sin doni estas facile."

"Kiel ne taksi sin alte? Se mi valoras neniom, kiu bezonas min?"

"Tio ne estas mia afero; la alia devas kalkuli, kiom mi valoras. La chefa afero estas scii sin doni."

Sinjorino Odincov iom levis sian dorson de la apogsegho. "Vi parolas, kvazau vi chion chi jam spertis", komencis shi.

"Simpla okazo, Anna Sergeevna: chio chi, vi scias, ne estas mia specialo."

"Sed vi scius vin doni?"

"Mi ne scias; mi ne volas glori min."

Sinjorino Odincov respondis nenion, Bazarov eksilentis.

Sonoj de la fortepiano atingis ilin de la salono.

"Kiel malfrue Katja ludas hodiau", rimarkis Anna Sergeevna.

Bazarov levighis.

"Jes, jam estas malfrue, tempo estas por vi ripozi."

"Atendu, kien vi rapidas … mi devas diri al vi unu vorton."

"Kian?"

"Atendu", murmuretis sinjorino Odincov.

Shiaj okuloj haltis sur Bazarov; shajnis, ke shi atente rigardas lin.

Li trapashis la chambron, poste subite proksimighis al shi, rapide diris "adiau", premis shian manon tiel, ke shi preskau ekkriis, kaj eliris. Shi levis siajn kungluighintajn fingrojn al la lipoj, blovis sur ilin, kaj rapide salte levighinte de la segho, sin direktis per rapidaj pashoj al la pordo, kvazau dezirante revoki Eugenon…

La chambristino eniris kun karafo sur arghenta pleto. Sinjorino Odincov haltis, ordonis al shi foriri, ree sidighis kaj komencis mediti. Shia harligo malligighis kaj falis sur shian shultron, kvazau nigra serpento. La lampo longe ankorau brilis en la chambro de Anna Sergeevna kaj longe shi restis senmova, kondukante de tempo al tempo la fingrojn sur la manoj, kiujn delikate mordetis la nokta malvarmo.

Post du horoj Bazarov revenis en sian dormochambron kun shuoj, malsekaj de la roso, kun senordaj haroj kaj malgaja mieno. Li trovis Arkadion che la skribotablo, kun libro en la manoj, kun surtuto, butonumita ghis la mentono.

"Vi ne dormas ankorau?" diris li preskau kun bedauro.

"Vi longe restis hodiau che Anna Sergeevna", diris Arkadio, ne respondante lian demandon.

"Jes, mi restis kun shi la tutan tempon, kiam vi kun Katerino Sergeevna ludis la fortepianon."

"Mi ne ludis …" komencis Arkadio kaj eksilentis. Li sentis, ke larmoj alfluas al liaj okuloj, kaj li ne volis plori antau sia mokema amiko.


XVII

     Время (дело известное) летит иногда птицей,  иногда ползет червяком; но
человеку бывает особенно хорошо тогда, когда он даже не замечает - скоро ли,
тихо ли  оно проходит.  Аркадий и  Базаров именно таким образом провели дней
пятнадцать у  Одинцовой.  Этому  отчасти способствовал порядок,  который она
завела у  себя в доме и в жизни.  Она строго его придерживалась и заставляла
других ему  покоряться.  Все  в  течение дня  совершалось в  известную пору.
Утром,  ровно в  восемь часов,  все  общество собиралось к  чаю;  от  чая до
завтрака всякий  делал  что  хотел,  сама  хозяйка занималась с  приказчиком
(имение было на оброке),  с  дворецким,  с  главною ключницей.  Перед обедом
общество  опять  сходилось для  беседы  или  для  чтения;  вечер  посвящался
прогулке,  картам, музыке; в половине одиннадцатого Анна Сергеевна уходила к
себе  в  комнату,  отдавала приказания на  следующий день и  ложилась спать.
Базарову не нравилась эта размеренная,  несколько торжественная правильность
ежедневной жизни;  "как по рельсам катишься",  - уверял он: ливрейные лакеи,
чинные дворецкие оскорбляли его демократическое чувство.  Он находил, что уж
если на то пошло,  так и  обедать следовало бы по-английски,  во фраках и  в
белых галстухах.  Он однажды объяснился об этом с Анной Сергеевной.  Она так
себя держала,  что каждый человек,  не  обинуясь,  высказывал перед ней свои
мнения. Она выслушала его и промолвила: "С вашей точки зрения, вы правы - и,
может  быть,   в  этом  случае,  я  -  барыня;  но  в  деревне  нельзя  жить
беспорядочно,  скука  одолеет",  -  и  продолжала делать по-своему.  Базаров
ворчал,  но и ему и Аркадию оттого и жилось так легко у Одинцовой, что все в
ее  доме "катилось как по  рельсам".  Со всем тем в  обоих молодых людях,  с
первых же дней их пребывания в Никольском, произошла перемена. В Базарове, к
которому Анна Сергеевна очевидно благоволила,  хотя редко с ним соглашалась,
стала проявляться небывалая прежде тревога,  он  легко раздражался,  говорил
нехотя,  глядел сердито и не мог усидеть на месте, словно что его подмывало;
а Аркадий,  который окончательно сам с собой решил,  что влюблен в Одинцову,
начал  предаваться  тихому  унынию.   Впрочем,  это  уныние  не  мешало  ему
сблизиться  с  Катей;   оно  даже  помогло  ему  войти  с  нею  в  ласковые,
приятельские отношения.  "Меня она не ценит!  Пусть?.. А вот доброе существо
меня  не  отвергает",  -  думал  он,  и  сердце его  снова  вкушало сладость
великодушных ощущений. Катя смутно понимала, что он искал какого-то утешения
в  ее  обществе,  и  не отказывала ни ему,  ни себе в  невинном удовольствии
полустыдливой,  полудоверчивой дружбы.  В  присутствии Анны Сергеевны они не
разговаривали между собою: Катя всегда сжималась под зорким взглядом сестры,
а  Аркадий,  как оно и следует влюбленному человеку,  вблизи своего предмета
уже не  мог обращать внимание ни на что другое;  но хорошо ему было с  одной
Катей.  Он чувствовал,  что не в силах занять Одинцову;  он робел и терялся,
когда оставался с  ней наедине;  и  она не  знала,  что ему сказать:  он был
слишком для нее молод.  Напротив, с Катей Аркадий был как дома; он обращался
с  ней снисходительно,  не мешал ей высказывать впечатления,  возбужденные в
ней музыкой,  чтением повестей,  стихов и прочими пустяками,  сам не замечая
или не сознавая,  что эти пустяки и его занимали.  С своей стороны,  Катя не
мешала ему грустить. Аркадию было хорошо с Катей, Одинцовой - с Базаровым, а
потому  обыкновенно  случалось  так:  обе  парочки,  побыв  немного  вместе,
расходились каждая в свою сторону,  особенно во время прогулок. Катя обожала
природу, и Аркадий ее любил, хоть и не смел признаться в этом; Одинцова была
к  ней  довольно  равнодушна,   так  же  как  и  Базаров.  Почти  постоянное
разъединение наших приятелей не  осталось без  последствий:  отношения между
ними  стали  меняться.  Базаров перестал говорить с  Аркадием об  Одинцовой,
перестал даже бранить ее "аристократические замашки"; правда, Катю он хвалил
по-прежнему и только советовал умерять в ней сентиментальные наклонности, но
похвалы его были торопливы,  советы сухи,  и  вообще он с Аркадием беседовал
гораздо меньше прежнего... он как будто избегал, как будто стыдился его...
     Аркадий все это замечал, но хранил про себя свои замечания.
     Настоящею причиной всей этой "новизны" было чувство, внушенное Базарову
Одинцовой,  -  чувство,  которое его мучило и бесило и от которого он тотчас
отказался бы с презрительным хохотом и циническою бранью, если бы кто-нибудь
хотя отдаленно намекнул ему  на  возможность того,  что  в  нем происходило.
Базаров был великий охотник до  женщин и  до  женской красоты,  но  любовь в
смысле идеальном,  или, как он выражался, романтическом, называл белибердой,
непростительною дурью,  считал рыцарские чувства чем-то  вроде  уродства или
болезни и не однажды выражал свое удивление: почему не посадили в желтый дом
Тоггенбурга со всеми миннезингерами и трубадурами? "Нравится тебе женщина, -
говаривал он, - старайся добиться толку; а нельзя - ну, не надо, отвернись -
земля не клином сошлась".  Одинцова ему нравилась:  распространенные слухи о
ней, свобода и независимость ее мыслей, ее несомненное расположение к нему -
все,  казалось,  говорило в  его пользу;  но он скоро понял,  что с  ней "не
добьешься толку",  а отвернуться от нее он, к изумлению своему, не имел сил.
Кровь его загоралась,  как только он вспоминал о  ней;  он легко сладил бы с
своею кровью,  но что-то другое в него вселилось, чего он никак не допускал,
над чем всегда трунил,  что возмущало всю его гордость. В разговорах с Анной
Сергеевной он  еще  больше прежнего высказывал свое равнодушное презрение ко
всему  романтическому;  а  оставшись  наедине,  он  с  негодованием сознавал
романтика в  самом себе.  Тогда он отправлялся в лес и ходил по нем большими
шагами,  ломая  попадавшиеся ветки  и  браня вполголоса и  ее  и  себя;  или
забирался на сеновал,  в  сарай,  и,  упрямо закрывая глаза,  заставлял себя
спать, что ему, разумеется, не всегда удавалось. Вдруг ему представится, что
эти целомудренные руки когда-нибудь обовьются вокруг его шеи, что эти гордые
губы ответят на  его  поцелуи,  что  эти  умные глаза с  нежностью -  да,  с
нежностью остановятся на его глазах, и голова его закружится, и он забудется
на миг,  пока опять не вспыхнет в  нем негодование.  Он ловил самого себя на
всякого рода "постыдных" мыслях, точно бес его дразнил. Ему казалось иногда,
что и  в Одинцовой происходит перемена,  что в выражении ее лица проявлялось
что-то особенное,  что,  может быть... Но тут он обыкновенно топал ногою или
скрежетал зубами и грозил себе кулаком.
     А  между  тем  Базаров  не  совсем  ошибался.  Он  поразил  воображение
Одинцовой;  он занимал ее,  она много о нем думала.  В его отсутствие она не
скучала,  не  ждала его,  но  его появление тотчас ее  оживляло;  она охотно
оставалась с ним наедине и охотно с ним разговаривала,  даже тогда, когда он
ее сердил или оскорблял ее вкус, ее изящные привычки. Она как будто хотела и
его испытать, и себя изведать.
     Однажды он,  гуляя с  ней по саду,  внезапно промолвил угрюмым голосом,
что намерен скоро уехать в деревню,  к отцу... Она побледнела, словно ее что
в  сердце кольнуло,  да  так  кольнуло,  что  она  удивилась и  долго  потом
размышляла о том,  что бы это значило. Базаров объявил ей о своем отъезде не
с  мыслию испытать ее,  посмотреть,  что  из  этого  выйдет:  он  никогда не
"сочинял".  Утром того дня он виделся с отцовским приказчиком,  бывшим своим
дядькой,  Тимофеичем.  Этот  Тимофеич,  потертый  и  проворный  старичок,  с
выцветшими  желтыми  волосами,   выветренным,  красным  лицом  и  крошечными
слезинками в  съеженных глазах,  неожиданно предстал перед Базаровым в своей
коротенькой чуйке из  толстого серо-синеватого сукна,  подпоясанный ременным
обрывочком и в дегтярных сапогах.
     - А, старина, здравствуй! - воскликнул Базаров.
     - Здравствуйте, батюшка Евгений Васильевич, - начал старичок и радостно
улыбнулся, отчего все лицо его вдруг покрылось морщинами.
     - Зачем пожаловал? За мной, что ль, прислали?
     - Помилуйте,  батюшка,  как  можно!  -  залепетал Тимофеич (он вспомнил
строгий наказ,  полученный от барина при отъезде).  -  В город по господским
делам ехали да про вашу милость услыхали,  так вот и  завернули по пути,  то
есть - посмотреть на вашу милость... а то как же можно беспокоить!
     - Ну, не ври, - перебил его Базаров. - В город тебе разве здесь дорога?
     Тимофеич помялся и ничего не отвечал.
     - Отец здоров?
     - Слава Богу-с.
     - И мать?
     - И Арина Власьевна, слава тебе, Господи.
     - Ждут меня небось?
     Старичок склонил набок свою крошечную головку.
     - Ах,  Евгений Васильевич,  как не ждать-то-с!  Верите ли Богу,  сердце
изныло на родителей на ваших глядючи.
     - Ну, хорошо, хорошо! не расписывай. Скажи им, что скоро буду.
     - Слушаю-с, - со вздохом отвечал Тимофеич.
     Выйдя  из  дома,  он  обеими руками нахлобучил себе  картуз на  голову,
взобрался на  убогие беговые дрожки,  оставленные им  у  ворот,  и  поплелся
рысцой, только не в направлении города.
     Вечером того же дня Одинцова сидела у  себя в  комнате с  Базаровым,  а
Аркадий расхаживал по зале и  слушал игру Кати.  Княжна ушла к  себе наверх;
она вообще терпеть не могла гостей,  и в особенности этих "новых оголтелых",
как она их называла.  В  парадных комнатах она только дулась;  зато у  себя,
перед своею горничной, она разражалась иногда такою бранью, что чепец прыгал
у ней на голове вместе с накладкой. Одинцова все это знала.
     - Как же это вы ехать собираетесь, - начала она, - а обещание ваше?
     Базаров встрепенулся.
     - Какое-с?
     - Вы забыли? Вы хотели дать мне несколько уроков химии.
     - Что делать-с!  Отец меня ждет; нельзя мне больше мешкать. Впрочем, вы
можете  прочесть Pelouse  et  Fremy,  Notions  generales de  Chimie*;  книга
хорошая и написана ясно. Вы в ней найдете все, что нужно.
     ______________
     * Пелуз и Фреми, "Общие основы химии" (франц.).

     - А помните:  вы меня уверяли, что книга не может заменить... я забыла,
как вы выразились, но вы знаете, что я хочу сказать... помните?
     - Что делать-с! - повторил Базаров.
     - Зачем ехать? - проговорила Одинцова, понизив голос.
     Он взглянул на нее. Она закинула голову на спинку кресел и скрестила на
груди руки,  обнаженные до  локтей.  Она казалась бледней при свете одинокой
лампы,  завешенной вырезною бумажной сеткой.  Широкое белое платье покрывало
ее  всю  своими  мягкими  складками;  едва  виднелись кончики ее  ног,  тоже
скрещенных.
     - А зачем оставаться? - отвечал Базаров.
     Одинцова слегка повернула голову.
     - Как зачем?  разве вам у  меня не весело.  Или вы думаете,  что об вас
здесь жалеть не будут?
     - Я в этом убежден.
     Одинцова помолчала.
     - Напрасно вы это думаете.  Впрочем, я вам не верю. Вы не могли сказать
это серьезно.  -  Базаров продолжал сидеть неподвижно. - Евгений Васильевич,
что же вы молчите?
     - Да что мне сказать вам?  О  людях вообще жалеть не стоит,  а  обо мне
подавно.
     - Это почему?
     - Я человек положительный, неинтересный. Говорить не умею.
     - Вы напрашиваетесь на любезность, Евгений Васильевич.
     - Это не в моих привычках. Разве вы не знаете сами, что изящная сторона
жизни мне недоступна, та сторона, которою вы так дорожите?
     Одинцова покусала угол носового платка.
     - Думайте что хотите, но мне будет скучно, когда вы уедете.
     - Аркадий останется, - заметил Базаров.
     Одинцова слегка пожала плечом.
     - Мне будет скучно, - повторила она.
     - В самом деле? Во всяком случае, долго вы скучать не будете.
     - Отчего вы так полагаете?
     - Оттого, что вы сами мне сказали, что скучаете только тогда, когда ваш
порядок нарушается.  Вы  так  непогрешительно правильно устроили вашу жизнь,
что  в  ней  не  может быть  места ни  скуке,  ни  тоске...  никаким тяжелым
чувствам.
     - И вы находите,  что я непогрешительна...  то есть что я так правильно
устроила свою жизнь?
     - Еще бы! Да вот, например: через несколько минут пробьет десять часов,
и я уже наперед знаю, что вы прогоните меня.
     - Нет,  не прогоню,  Евгений Васильич. Вы можете остаться. Отворите это
окно... мне что-то душно.
     Базаров встал и толкнул окно. Оно разом со стуком распахнулось... Он не
ожидал, что оно так легко отворялось; притом его руки дрожали. Темная мягкая
ночь глянула в комнату с своим почти черным небом, слабо шумевшими деревьями
и свежим запахом вольного, чистого воздуха.
     - Спустите  стору  и  сядьте,  -  промолвила Одинцова,  -  мне  хочется
поболтать с  вами перед вашим отъездом.  Расскажите мне  что-нибудь о  самом
себе; вы никогда о себе не говорите.
     - Я стараюсь беседовать с вами о предметах полезных, Анна Сергеевна.
     - Вы  очень скромны...  Но мне хотелось бы узнать что-нибудь о  вас,  о
вашем семействе, о вашем отце, для которого вы нас покидаете.
     "Зачем она говорит такие слова?" - подумал Базаров.
     - Все это нисколько не занимательно,  -  произнес он вслух,  - особенно
для вас; мы люди темные...
     - А я, по-вашему, аристократка?
     Базаров поднял глаза на Одинцову.
     - Да, - промолвил он преувеличенно резко.
     Она усмехнулась.
     - Я вижу, вы меня знаете мало, хотя вы и уверяете, что все люди друг на
друга похожи и  что их  изучать не стоит.  Я  вам когда-нибудь расскажу свою
жизнь... но вы мне прежде расскажете свою.
     - Я вас знаю мало,  -  повторил Базаров.  - Может быть, вы правы; может
быть,  точно,  всякий человек - загадка. Да хотя вы, например: вы чуждаетесь
общества,  вы  им  тяготитесь  -  и  пригласили к  себе  на  жительство двух
студентов. Зачем вы, с вашим умом, с вашею красотою, живете в деревне?
     - Как?  Как вы  это сказали?  -  с  живостью подхватила Одинцова.  -  С
моей... красотой?
     Базаров нахмурился.
     - Это все равно,  -  пробормотал он,  - я хотел сказать, что не понимаю
хорошенько, зачем вы поселились в деревне?
     - Вы этого не понимаете... Однако вы объясняете это себе как-нибудь?
     - Да...  я  полагаю,  что вы постоянно остаетесь на одном месте потому,
что вы себя избаловали,  потому, что вы очень любите комфорт, удобства, а ко
всему остальному очень равнодушны.
     Одинцова опять усмехнулась.
     - Вы решительно не хотите верить, что я способна увлекаться? -
     Базаров исподлобья взглянул на нее.
     - Любопытством - пожалуй; но не иначе.
     - В самом деле?  Ну, теперь я понимаю, почему мы сошлись с вами; ведь и
вы такой же, как я.
     - Мы сошлись... - глухо промолвил Базаров.
     - Да!.. ведь я забыла, что вы хотите уехать.
     Базаров встал.  Лампа  тускло горела посреди потемневшей,  благовонной,
уединенной   комнаты;    сквозь   изредка   колыхавшуюся   стору   вливалась
раздражительная свежесть ночи,  слышалось ее таинственное шептание. Одинцова
не шевелилась ни одним членом, но тайное волнение охватывало ее понемногу...
Оно  сообщилось Базарову.  Он  вдруг  почувствовал себя  наедине с  молодою,
прекрасной женщиной...
     - Куда вы? - медленно проговорила она.
     Он ничего не отвечал и опустился на стул.
     - Итак, вы считаете меня спокойным, изнеженным, избалованным существом,
- продолжала она тем же голосом,  не спуская глаз с окна.  -  А я так знаю о
себе, что я очень несчастлива.
     - Вы  несчастливы!  Отчего?  Неужели вы  можете  придавать какое-нибудь
значение дрянным сплетням?
     Одинцова нахмурилась. Ей стало досадно, что он так ее понял.
     - Меня эти сплетни даже не  смешат,  Евгений Васильевич,  и  я  слишком
горда,  чтобы позволить им меня беспокоить.  Я несчастлива оттого... что нет
во мне желания, охоты жить. Вы недоверчиво на меня смотрите, вы думаете: это
говорит "аристократка",  которая вся в кружевах и сидит на бархатном кресле.
Я и не скрываюсь:  я люблю то, что вы называете комфортом, и в то же время я
мало желаю жить.  Примирите это противоречие как знаете.  Впрочем, это все в
ваших глазах романтизм.
     Базаров покачал головою.
     - Вы здоровы, независимы, богаты; чего же еще? Чего вы хотите?
     - Чего я хочу,  -  повторила Одинцова и вздохнула.  - Я очень устала, я
стара,  мне кажется,  я  очень давно живу.  Да,  я стара,  -  прибавила она,
тихонько  натягивая  концы  мантильи  на  свои  обнаженные  руки.  Ее  глаза
встретились с глазами Базарова,  и она чуть-чуть покраснела.  -  Позади меня
уже так много воспоминаний:  жизнь в Петербурге,  богатство, потом бедность,
потом смерть отца,  замужество,  потом заграничная поездка,  как  следует...
Воспоминаний много,  а  вспомнить нечего,  и впереди передо мной -  длинная,
длинная дорога, а цели нет... Мне и не хочется идти.
     - Вы так разочарованы? - спросил Базаров.
     - Нет,  -  промолвила с расстановкой Одинцова, - но я не удовлетворена.
Кажется, если б я могла сильно привязаться к чему-нибудь...
     - Вам хочется полюбить,  -  перебил Базаров, - а полюбить вы не можете:
вот в чем ваше несчастье.
     Одинцова принялась рассматривать рукава своей мантильи.
     - Разве я не могу полюбить? - промолвила она.
     - Едва  ли!  Только я  напрасно назвал это  несчастьем.  Напротив,  тот
скорее достоин сожаления, с кем эта штука случается.
     - Случается что?
     - Полюбить.
     - А вы почем это знаете?
     - Понаслышке, - сердито отвечал Базаров.
     "Ты кокетничаешь, - подумал он, - ты скучаешь и дразнишь меня от нечего
делать, а мне..." Сердце у него действительно так и рвалось.
     - Притом,  вы,  может  быть,  слишком  требовательны,  -  промолвил он,
наклонившись всем телом вперед и играя бахромою кресла.
     - Может быть.  По-моему, или все, или ничего. Жизнь за жизнь. Взял мою,
отдай свою, и тогда уже без сожаления и без возврата. А то лучше и не надо.
     - Что ж?  - заметил Базаров, - это условие справедливое, и я удивляюсь,
как вы до сих пор... не нашли, чего желали.
     - А вы думаете, легко отдаться вполне чему бы то ни было?
     - Не  легко,  если  станешь размышлять,  да  выжидать,  да  самому себе
придавать цену,  дорожить собою то  есть;  а  не  размышляя,  отдаться очень
легко.
     - Как же собою не дорожить?  Если я не имею никакой цены, кому же нужна
моя преданность?
     - Это  уже  не  мое дело;  это дело другого разбирать,  какая моя цена.
Главное, надо уметь отдаться.
     Одинцова отделилась от спинки кресла.
     - Вы говорите так, - начала она, - как будто все это испытали.
     - К  слову пришлось,  Анна Сергеевна:  это все,  вы знаете,  не по моей
части.
     - Но вы бы сумели отдаться?
     - Не знаю, хвастаться не хочу.
     Одинцова ничего не сказала,  и Базаров умолк. Звуки фортепьяно долетели
до них из гостиной.
     - Что это Катя так поздно играет, - заметила Одинцова.
     Базаров поднялся.
     - Да, теперь точно поздно, вам пора почивать.
     - Погодите, куда же вы спешите... мне нужно сказать вам одно слово.
     - Какое?
     - Погодите, - шепнула Одинцова.
     Ее  глаза  остановились на  Базарове;  казалось,  она  внимательно  его
рассматривала.
     Он прошелся по комнате, потом вдруг приблизился к ней, торопливо сказал
"прощайте",  стиснул ей руку так,  что она чуть не вскрикнула,  и вышел вон.
Она  поднесла свои склеившиеся пальцы к  губам,  подула на  них и  внезапно,
порывисто поднявшись с кресла,  направилась быстрыми шагами к двери,  как бы
желая вернуть Базарова... Горничная вошла в комнату с графином на серебряном
подносе.  Одинцова остановилась,  велела ей  уйти  и  села  опять,  и  опять
задумалась. Коса ее развилась и темной змеей упала к ней на плечо. Лампа еще
долго горела в  комнате Анны Сергеевны,  и долго она оставалась неподвижною,
лишь  изредка  проводя пальцами по  своим  рукам,  которые слегка  покусывал
ночной холод.
     А Базаров, часа два спустя, вернулся к себе в спальню с мокрыми от росы
сапогами,  взъерошенный и угрюмый. Он застал Аркадия за письменным столом, с
книгой в руках, в застегнутом доверху сюртуке.
     - Ты еще не ложился? - проговорил он как бы с досадой.
     - Ты долго сидел сегодня с Анной Сергеевной,  -  промолвил Аркадий,  не
отвечая на его вопрос.
     - Да, я с ней сидел все время, пока вы с Катериной Сергеевной играли на
фортепьяно.
     - Я не играл...  - начал было Аркадий и умолк. Он чувствовал, что слезы
приступали к его глазам, а ему не хотелось заплакать перед своим насмешливым
другом.

<< >>

Главная страница

О ВСЕОБЩЕМ ЯЗЫКЕPRI TUTKOMUNA LINGVO
О РУССКОМ ЯЗЫКЕPRI RUSA LINGVO
ОБ АНГЛИЙСКОМ ЯЗЫКЕPRI ANGLA LINGVO
О ДРУГИХ НАЦИОНАЛЬНЫХ ЯЗЫКАХPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
БОРЬБА ЯЗЫКОВBATALO DE LINGVOJ
СТАТЬИ ОБ ЭСПЕРАНТОARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
О "КОНКУРЕНТАХ" ЭСПЕРАНТОPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
УРОКИ ЭСПЕРАНТОLECIONOJ DE ESPERANTO
КОНСУЛЬТАЦИИ ПРЕПОДАВАТЕЛЕЙ ЭСП.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ЭСПЕРАНТОЛОГИЯ И ИНТЕРЛИНГВИСТИКАESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ПЕРЕВОД НА ЭСПЕРАНТО ТРУДНЫХ ФРАЗTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ПЕРЕВОДЫ РАЗНЫХ ПРОИЗВЕДЕНИЙTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ФРАЗЕОЛОГИЯ ЭСПЕРАНТОFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
РЕЧИ, СТАТЬИ Л.ЗАМЕНГОФА И О НЕМVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ДВИЖЕНИЯ, БЛИЗКИЕ ЭСПЕРАНТИЗМУPROKSIMAJ MOVADOJ
ВЫДАЮЩИЕСЯ ЛИЧНОСТИ И ЭСПЕРАНТОELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
О ВЫДАЮЩИХСЯ ЭСПЕРАНТИСТАХPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ИЗ ИСТОРИИ РОССИЙСКОГО ЭСП. ДВИЖЕНИЯEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
ЧТО ПИШУТ ОБ ЭСПЕРАНТОKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО В ЛИТЕРАТУРЕESPERANTO EN LITERATURO
ПОЧЕМУ ЭСП.ДВИЖЕНИЕ НЕ ПРОГРЕССИРУЕТKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ЮМОР ОБ И НА ЭСПЕРАНТОHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО - ДЕТЯМESPERANTO POR INFANOJ
РАЗНОЕDIVERSAJHOJ
ИНТЕРЕСНОЕINTERESAJHOJ
ЛИЧНОЕPERSONAJHOJ
АНКЕТА/ ОТВЕТЫ НА АНКЕТУDEMANDARO / RESPONDARO
ПОЛЕЗНЫЕ ССЫЛКИUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
СТРАНИЦЫ НА ЭСПЕРАНТОPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
НАША БИБЛИОТЕКАNIA BIBLIOTEKO


© Все права защищены. При любом использовании материалов ссылка на сайт miresperanto.com обязательна! ОБРАТНАЯ СВЯЗЬ