Chapitro XV

Ni vidu, al kia klaso de l’ sudbestoj apartenas chi tiu persono", diris en la sekvinta tago Bazarov al Arkadio, suprenirante sur la shtuparo de la hotelo, kie loghis sinjorino Odincov. "Mia nazo sentas, ke tie chi io ne estas en ordo."

"Vi mirigas min!" ekkriis Arkadio. "Kiel? Vi, vi Bazarov, estas partiano de la mallargha moraleco, kiu …"

"Kia strangulo vi estas!" respondis indiferente Bazarov. "Chu vi ne scias, ke en nia lingvo kaj por ni ’ne estas en ordo’, signifas ’estas en ordo’? Sekve, akiro estas. Chu ne vi mem diris hodiau, ke shi strange edzinighis, kvankam lau mia opinio, edzini ghi je richa maljunulo tute ne estas stranga afero, sed kontraue prudenta. Mi ne fidas al la urbaj klachoj, sed mi amas kredi, kiel diras nia klera guberniestro, ke ili estas pravaj."

Arkadio respondis nenion kaj ekfrapis la pordon de la chambro. Juna servisto en livreo enkondukis ambau amikojn en grandan chambron, malbone meblitan, kiel chiuj chambroj de la rusaj hoteloj, sed ornamitan per floroj. Baldau aperis sinjorino Odincov en simpla matena vesto. Shi shajnis ankorau pli juna che la lumo de la printempa suno. Arkadio prezentis al shi Eugenon kaj kun granda miro rimarkis, ke Bazarov kvazau konfuzighis, dum sinjorino Odincov restis tute trankvila, kiel hierau. Bazarov mem rimarkis, ke li konfuzighis kaj tio kolerigis lin. Bela afero! Mi ektimis virinachon! pensis li, kaj sin jhetinte sur seghon, ne mapli senghene ol Sitnikov, komencis paroli kun troigita memfido. Sinjorino Odincov ne deturnis de li siajn helajn okulojn.

Anna Sergeevna Odincov estis filino de Sergej Nikolaich Loktev, konata belulo, aferisto kaj kartludanto, kiu brilis kaj bruis dek kvin jarojn en Peterburgo kaj Moskvo kaj finis per tio, ke li sin plene ruinigis kaj estis devigita translokighi en la kamparon, kie li baldau mortis, lasinte malgrandan heredajhon al siaj du filinoj: Anna - dudekjara kaj Katerino - dekdujara. Ilia patrino, apartenanta al la malrichighinta familio de l’ princo K., mortis en Peterburgo, kiam shia edzo ghuis ankorau plenan prosperon. La situacio de Anna post la morto de l’ patro estis tre malfacila. Brila eduko, kiun shi ricevis en Peterburgo, ne preparis shin al la zorgoj de la mastrumado, al la vivo en provinca angulo. Shi konis absolute neniun en la tuta chirkauajho kaj de neniu povis peti konsilon. Shia patro penis eviti rilatojn kun la najbaroj; li malestimis ilin, ankau ili malestimis lin chiu lau sia maniero. Tamen shi ne perdis la kapon kaj tuj venigis al si fratinon de l’ patrino, la princinon Avdotian Stepanovnan K., malican kaj ruzan maljunulinon, kiu ekloghinte en la domo de la nevino, okupis chiujn plej belajn chambrojn, murmuris de la mateno ghis la vespero, kaj ech en la ghardeno promenis ne alie, ol akompanata de sia sola servutulo, malgaja lakeo en malnova flava livreo kun blua pasamento kaj en triangula chapelo. Anna pacience toleris chiujn kapricojn de la onklino kaj, shajnas, iom pacighis kun la penso velki en la provinca angulo … Sed la sorto ion alian destinis al shi. Okaze ekvidis shin iu Odincov, tre richa homo, kvardeksesjara strangulo, hipohondriulo, dika kaj peza, cetere ne malsagha kaj ne malbona; li enamighis kaj petis shian manon. Shi konsentis esti lia edzino; li vivis kun shi ne pli multe ol ses jarojn kaj lasis al shi sian tutan richajhon. Sinjorino Odincov chirkau unu jaron post la morto de l’ edzo ne forlasis la kamparon; poste shi forveturis kun la fratino eksterlandon, sed estis nur en Germanujo, eksopiris al la patrujo kaj revenis por vivi en sia amata bieno Nikolskoje, kvardek verstojn de la urbo M. Tie shi havis belegan, riche meblitan domon, belegan ghardenon kun orangherioj; la mortinta Odincov nenion rifuzis al si. En la urbon Anna Sergeevna venis malofte; plejparte pro aferoj kaj por nelonge. En la gubernio oni ne amis shin, oni forte kriis kontrau shia edzinigho kun Odincov, rakontis pri shi chiujn eblajn fabelojn, asertis, ke shi helpis la patron en liaj kartludaj artifikoj, ke ne senkauze shi veturis eksterlandon, sed por kashi malghojajn sekvojn … "Vi komprenas de kio?" aldonis la indignantaj rakontantoj. "Shi trairis la fajron kaj akvon", oni rakontis pri shi; konata gubernia spritulo ordinare aldonis: "kaj chiujn elementojn." Chiuj chi klachoj estis konataj de shi; sed shi lasis ilin preter siaj oreloj: shi havis liberan kaj decideman karakteron.

Sinjorino Odincov sidis sin apogante sur la dorso de l’ segho kaj metinte unu manon sur la alian, auskultis Bazarovon. Li parolis, kontrau sia kutimo, sufiche multe kaj estis klare, ke li penas interesi shin. Tio multe mirigis Arkadion; sed li ne povus diri, chu lia amiko atingis la celon. Sur la vizagho de Anna Sergeevna malfacile estis legi, kiajn impresojn shi sentis; shi konservis chiam la saman esprimon, ghentilan, subtilan; en shiaj belaj okuloj brilis atento, sed atento sen emocio. La strangaj manieroj de Bazarov, en la unuaj minutoj de la vizito, malagrable impresis shin, kiel malbona odoro au akra sono; sed shi tuj komprenis, ke li sentis embarason, kaj tio ech flatis shin. Nur la trivialeco indignigis shin, kaj pri trivialeco neniu povus akuzi Bazarovon. La sorto destinis por Arkadio en chi tiu tago unu surprizon post alia. Li supozis, ke Bazarov parolos kun sinjorino Odincov, kiel kun inteligenta virino, pri siaj principoj kaj opinioj: shi ja mem esprimis deziron audi homon, "kiu havas la kuraghon kredi je nenio", sed Bazarov parolis pri la medicino, homeopatio, botaniko. Sinjorino Odincov ne perdis la tempon en la izoleco: shi legis kelkajn bonajn librojn kaj korekte parolis ruse. Shi direktis la interparolon al la muziko, sed rimarkinte, ke Bazarov malshatas la artojn, iom post iom revenis al la botaniko, kvankam Arkadio jam komencis traktaton pri la popolaj melodioj.

Sinjorino Odincov ne chesis rigardi lin, kiel pli junan fraton; shajnis, ke shi shatas en li nur la bonecon kaj la sincerecon de lia juna agho - nenion plu. Pli ol tri horojn dauris la interparolo serena, varia kaj viva.

La amikoj fine levighis kaj komencis adiaui la mastrinon. Anna Sergeevna ghentile rigardis ilin, etendis al ambau sian belan, blankan manon kaj pripensinte iom, kun sendecida, sed bonkora rideto diris:

"Se vi, sinjoroj, ne timas la enuon, vizitu min en Nikolskoje."

"Kia supozo, Anna Sergeevna", ekkriis Arkadio, "mi estos felicha …"

"Kaj vi, monsieur Bazarov!"

Bazarov nur klinis sin, kaj Arkadio devis ekmiri ankorau unu fojon: li rimarkis, ke lia amiko rughighis.

"Do?" diris Arkadio al li sur la strato. "Vi chiam ankorau opinias, ke shi estas … hm, hm?"

"Kiu povas scii! Sed kiaj senemociaj manieroj", daurigis Bazarov kaj post mallonga silento aldonis: "Vera dukino, reghino! Mankas al shi nur krono sur la kapo kaj trenajho che la vesto."

"Niaj dukinoj ne parolas ruse, kiel shi", rimarkis Arkadio.

"Shi spertis ankau malsukceson, shi manghis saman panon, kiel ni."

"Sed pro tio shi ne estas malpli charma", diris Arkadio.

"Kia richa korpo!" daurigis Bazarov, "kia ekzemplero por anatomia tablo."

"Chesu, pro Dio, Eugeno! tio estas abomena."

"Ne koleru, delikatulo. Shi estas de la plej unua kvalito, konata afero … Ni devas veturi al shi."

"Kiam?"

"Postmorgau, se vi volas. Kion ni faros chi tie? Ni trinkos champanon kun sinjorino Kukshin? Ni auskultos vian parencon, la liberalan altrangulon? … Postmorgau ni nin ekspedos. Tiom pli, ke la bieneto de mia patro estas ne malproksime de tie, Nikolskoje ja estas apud la vojo X."

"Jes."

"Optime. Ni ne prokrastu; prokrastas nur malsaghuloj kaj trosaghaj. Mi diras al vi: richa korpo."

Post tri tagoj ambau amikoj veturis sur la vojo al Nikolskoje. La tago estis serena kaj ne tro varmega, la dungitaj chevaloj akorde kuris, svingante siajn torditajn kaj plektitajn vostojn. Arkadio rigardis la vojon kaj ridetis, li mem ne sciis kial.

"Gratulu min", ekkriis subite Bazarov; "hodiau estas la 22 a de junio, la tago de mia patrono. Ni vidos, kiel li zorgas pri mi. Hodiau oni atendas min hejme", aldonis li, mallautigante la vochon… "Ili atendos, ne grave."


XV

     - Посмотрим,  к  какому разряду млекопитающих принадлежит сия особа,  -
говорил  на  следующий день  Аркадию Базаров,  поднимаясь вместе  с  ним  по
лестнице гостиницы,  в которой остановилась Одинцова.  -  Чувствует мой нос,
что тут что-то не ладно.
     - Я тебе удивляюсь!  -  воскликнул Аркадий.  -  Как?  Ты,  ты, Базаров,
придерживаешься той узкой морали, которую...
     - Экой ты чудак!  - небрежно перебил Базаров. - Разве ты не знаешь, что
на нашем наречии и для нашего брата "не ладно" значит "ладно"?  Пожива есть,
значит.  Не сам ли ты сегодня говорил, что она странно вышла замуж, хотя, по
мнению моему,  выйти  за  богатого старика -  дело  ничуть не  странное,  а,
напротив,  благоразумное.  Я городским толкам не верю;  но люблю думать, как
говорит наш образованный губернатор, что они справедливы.
     Аркадий ничего не отвечал и постучался в дверь номера.  Молодой слуга в
ливрее ввел обоих приятелей в большую комнату,  меблированную дурно, как все
комнаты  русских  гостиниц,  но  уставленную цветами.  Скоро  появилась сама
Одинцова в  простом  утреннем платье.  Она  казалась еще  моложе  при  свете
весеннего солнца.  Аркадий  представил ей  Базарова и  с  тайным  удивлением
заметил,  что  он  как будто сконфузился,  между тем как Одинцова оставалась
совершенно  спокойною,   по-вчерашнему.   Базаров  сам   почувствовал,   что
сконфузился,  и ему стало досадно. "Вот тебе раз! бабы испугался!" - подумал
он,  и,  развалясь  в  кресле  не  хуже  Ситникова,  заговорил преувеличенно
развязно, а Одинцова не спускала с него своих ясных глаз.
     Анна  Сергеевна  Одинцова  родилась  от   Сергея  Николаевича  Локтева,
известного красавца,  афериста и игрока,  который,  продержавшись и прошумев
лет пятнадцать в Петербурге и в Москве,  кончил тем, что проигрался в прах и
принужден был  поселиться в  деревне,  где,  впрочем,  скоро  умер,  оставив
крошечное состояние двум  своим  дочерям,  Анне  -  двадцати  и  Катерине  -
двенадцати лет.  Мать  их,  из  обедневшего рода  князей  X...  скончалась в
Петербурге,  когда муж ее находился еще в полной силе.  Положение Анны после
смерти  отца  было  очень  тяжело.  Блестящее  воспитание,  полученное ею  в
Петербурге,  не подготовило ее к перенесению забот по хозяйству и по дому, -
к  глухому  деревенскому житью.  Она  не  знала  никого  решительно в  целом
околотке,  и  посоветоваться ей  было не  с  кем.  Отец ее старался избегать
сношений с соседями;  он их презирал, и они его презирали, каждый по-своему.
Она,  однако,  не потеряла головы и  немедленно выписала к себе сестру своей
матери,  княжну Авдотью Степановну Х...ю,  злую и чванную старуху,  которая,
поселившись у племянницы в доме,  забрала себе все лучшие комнаты, ворчала и
брюзжала с утра до вечера и даже по саду гуляла не иначе как в сопровождении
единственного своего  крепостного  человека,  угрюмого  лакея  в  изношенной
гороховой ливрее с голубым позументом и в треуголке. Анна терпеливо выносила
все причуды тетки,  исподволь занималась воспитанием сестры и, казалось, уже
примирилась с  мыслию увянуть в  глуши...  Но  судьба сулила ей  другое.  Ее
случайно увидел  некто  Одинцов,  очень  богатый человек лет  сорока  шести,
чудак,  ипохондрик,  пухлый, тяжелый и кислый, впрочем, не глупый и не злой;
влюбился в нее и предложил ей руку.  Она согласилась быть его женой,  - а он
пожил с  ней лет шесть и,  умирая,  упрочил за ней все свое состояние.  Анна
Сергеевна около  года  после  его  смерти  не  выезжала  из  деревни;  потом
отправилась вместе с  сестрой за  границу,  но  побывала только в  Германии;
соскучилась и вернулась на жительство в свое любезное Никольское, отстоявшее
верст сорок от города ***. Там у ней был великолепный, отлично убранный дом,
прекрасный сад с оранжереями: покойный Одинцов ни в чем себе не отказывал. В
город Анна Сергеевна являлась очень редко,  большею частью по  делам,  и  то
ненадолго.  Ее  не  любили в  губернии,  ужасно кричали по поводу ее брака с
Одинцовым,  рассказывали про  нее  всевозможные небылицы,  уверяли,  что она
помогала отцу  в  его  шулерских проделках,  что  и  за  границу она  ездила
недаром,  а из необходимости скрыть несчастные последствия...  "Вы понимаете
чего?" - договаривали негодующие рассказчики. "Прошла через огонь и воду", -
говорили о  ней;  а  известный губернский остряк  обыкновенно прибавлял:  "И
через медные трубы".  Все эти толки доходили до  нее,  но  она пропускала их
мимо ушей: характер у нее был свободный и довольно решительный.
     Одинцова сидела,  прислонясь к спинке кресел,  и, положив руку на руку,
слушала Базарова.  Он  говорил,  против обыкновения,  довольно много и  явно
старался занять свою  собеседницу,  что  опять удивило Аркадия.  Он  не  мог
решить,  достигал ли Базаров своей цели.  По лицу Анны Сергеевны трудно было
догадаться,  какие она испытывала впечатления:  оно сохраняло одно и  то  же
выражение,  приветливое, тонкое; ее прекрасные глаза светились вниманием, но
вниманием безмятежным.  Ломание Базарова в первые минуты посещения неприятно
подействовало на  нее,  как дурной запах или резкий звук;  но  она тотчас же
поняла,  что он чувствовал смущение, и это ей даже польстило. Одно пошлое ее
отталкивало,  а в пошлости никто бы не упрекнул Базарова. Аркадию пришлось в
тот  день не  переставать удивляться.  Он  ожидал,  что  Базаров заговорит с
Одинцовой,  как с  женщиной умною,  о своих убеждениях и воззрениях:  она же
сама изъявила желание послушать человека,  "который имеет смелость ничему не
верить",  но  вместо  того  Базаров толковал о  медицине,  о  гомеопатии,  о
ботанике.  Оказалось, что Одинцова не теряла времени в уединении: она прочла
несколько хороших книг и  выражалась правильным русским языком.  Она  навела
речь на музыку,  но,  заметив, что Базаров не признает искусства, потихоньку
возвратилась к  ботанике,  хотя Аркадий и пустился было толковать о значении
народных  мелодий.  Одинцова  продолжала обращаться с  ним,  как  с  младшим
братом:  казалось,  она  ценила в  нем доброту и  простодушие молодости -  и
только.  Часа три  с  лишком длилась беседа,  неторопливая,  разнообразная и
живая.
     Приятели наконец поднялись и  стали прощаться.  Анна  Сергеевна ласково
поглядела на  них,  протянула обоим  свою  красивую белую  руку  и,  подумав
немного, с нерешительною, но хорошею улыбкой проговорила:
     - Если вы, господа, не боитесь скуки, приезжайте ко мне в Никольское.
     - Помилуйте,  Анна Сергеевна,  -  воскликнул Аркадий,  - я за особенное
счастье почту...
     - А вы, мсье Базаров?
     Базаров  только  поклонился  -  и  Аркадию  в  последний  раз  пришлось
удивиться: он заметил, что приятель его покраснел.
     - Ну?  -  говорил он ему на улице,  -  ты все того же мнения, что она -
ой-ой-ой?
     - А кто ее знает!  Вишь, как она себя заморозила! - возразил Базаров и,
помолчав немного,  прибавил:  -  Герцогиня, владетельная особа. Ей бы только
шлейф сзади носить да корону на голове.
     - Наши герцогини так по-русски не говорят, - заметил Аркадий.
     - В переделе была, братец ты мой, нашего хлеба покушала.
     - А все-таки она прелесть, - промолвил Аркадий.
     - Этакое  богатое  тело!   -   продолжал  Базаров,   -  хоть  сейчас  в
анатомический театр.
     - Перестань, ради Бога, Евгений! Это ни на что не похоже.
     - Ну,  не сердись, неженка. Сказано - первый сорт. Надо будет поехать к
ней.
     - Когда?
     - Да хоть послезавтра.  Что нам здесь делать-то!  Шампанское с Кукшиной
пить? Родственника твоего, либерального сановника, слушать?.. Послезавтра же
и  махнем.  Кстати -  и  моего отца  усадьбишка оттуда не  далеко.  Ведь это
Никольское по *** дороге?
     - Да.
     - Optime*.  Нечего мешкать;  мешкают одни дураки -  да умники.  Я  тебе
говорю: богатое тело!
     ______________
     * Превосходно (лат.).

     Три дня спустя оба приятеля катили по дороге в  Никольское.  День стоял
светлый и  не слишком жаркий,  и ямские сытые лошадки дружно бежали,  слегка
помахивая своими  закрученными и  заплетенными хвостами.  Аркадий глядел  на
дорогу и улыбался, сам не зная чему.
     - Поздравь меня,  - воскликнул вдруг Базаров, - сегодня двадцать второе
июня,  день моего ангела. Посмотрим, как-то он обо мне печется. Сегодня меня
дома ждут, - прибавил он, понизив голос... - Ну, подождут, что за важность!

<< >>

Главная страница

О ВСЕОБЩЕМ ЯЗЫКЕPRI TUTKOMUNA LINGVO
О РУССКОМ ЯЗЫКЕPRI RUSA LINGVO
ОБ АНГЛИЙСКОМ ЯЗЫКЕPRI ANGLA LINGVO
О ДРУГИХ НАЦИОНАЛЬНЫХ ЯЗЫКАХPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
БОРЬБА ЯЗЫКОВBATALO DE LINGVOJ
СТАТЬИ ОБ ЭСПЕРАНТОARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
О "КОНКУРЕНТАХ" ЭСПЕРАНТОPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
УРОКИ ЭСПЕРАНТОLECIONOJ DE ESPERANTO
КОНСУЛЬТАЦИИ ПРЕПОДАВАТЕЛЕЙ ЭСП.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ЭСПЕРАНТОЛОГИЯ И ИНТЕРЛИНГВИСТИКАESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ПЕРЕВОД НА ЭСПЕРАНТО ТРУДНЫХ ФРАЗTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ПЕРЕВОДЫ РАЗНЫХ ПРОИЗВЕДЕНИЙTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ФРАЗЕОЛОГИЯ ЭСПЕРАНТОFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
РЕЧИ, СТАТЬИ Л.ЗАМЕНГОФА И О НЕМVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ДВИЖЕНИЯ, БЛИЗКИЕ ЭСПЕРАНТИЗМУPROKSIMAJ MOVADOJ
ВЫДАЮЩИЕСЯ ЛИЧНОСТИ И ЭСПЕРАНТОELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
О ВЫДАЮЩИХСЯ ЭСПЕРАНТИСТАХPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ИЗ ИСТОРИИ РОССИЙСКОГО ЭСП. ДВИЖЕНИЯEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
ЧТО ПИШУТ ОБ ЭСПЕРАНТОKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО В ЛИТЕРАТУРЕESPERANTO EN LITERATURO
ПОЧЕМУ ЭСП.ДВИЖЕНИЕ НЕ ПРОГРЕССИРУЕТKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ЮМОР ОБ И НА ЭСПЕРАНТОHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО - ДЕТЯМESPERANTO POR INFANOJ
РАЗНОЕDIVERSAJHOJ
ИНТЕРЕСНОЕINTERESAJHOJ
ЛИЧНОЕPERSONAJHOJ
АНКЕТА/ ОТВЕТЫ НА АНКЕТУDEMANDARO / RESPONDARO
ПОЛЕЗНЫЕ ССЫЛКИUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
СТРАНИЦЫ НА ЭСПЕРАНТОPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
НАША БИБЛИОТЕКАNIA BIBLIOTEKO


© Все права защищены. При любом использовании материалов ссылка на сайт miresperanto.com обязательна! ОБРАТНАЯ СВЯЗЬ