Chapitro XIV

Post kelke da tagoj havis lokon la balo che la guberniestro. Mateo Iljich estis la vera heroo de la festo. La marshalo de la nobelaro deklaris al chiuj kaj al chiu, ke li venis sole por honori lin; la guberniestro, ech dum la balo, ech restante senmova, ne chesis doni siajn ordonojn. La ghentileco de Mateo Iljich povis esti komparata nur kun lia majesteco. Li diris al chiu flatan vorton: al unuj kun nuanco de malshato, al aliaj kun nuanco de respekto; li diris komplimentojn al la virinoj "en vrai chevalier francais" (envere franca kavaliro), kaj senchese ridis forte kaj laute, sen ehho, kiel konvenas al altrangulo. Li frapis Arkadion je la dorso kaj laute nomis lin "kara nevo", Eugenon, kiu portis iom malnovan frakon, li honoris per distrita, sed bonvola glita rigardo kaj per neklara, sed amika murmuro, en kiu oni povis distingi nur: "mi", kaj "sstreme"; li etendis unu fingron al Sitnikov kaj ekridetis al li, sed tuj sin deturnis; li jhetis ghentilan "enchante" (ravita (mi estas)) ech al sinjorino Kukshin, kiu venis sen krinolino kaj en malpuraj gantoj, sed kun paradiza birdo en la haroj. La kunveno estis tre multenombra, la kavaliroj ne mankis; la viroj en civilaj vestoj plej parte sin premis de la muroj, sed la reprezentantoj de la armeo dancis fervore, precipe unu el ili, kiu vivis kvin, ses semajnojn en Parizo, kie li lernis kelkajn karakterizajn ekkriojn, kiel: "zut; ah fichtrre; pst, pst, mon bibi", k. t. p. Li elparolis ilin perfekte, kun la vera pariza shiko, sed samtempe li diris: "si j’aurais", anstatau "si j’avais", "absolument", en la senco de "certe", unuvorte li parolis chi tiun lingvon ruse-francan, kiun tiel mokas la francoj, kiam ili ne bezonas diri al ni, ke ni parolas france kiel angheloj, "comme des anges."

Arkadio dancis malbone, kiel ni jam scias, Bazarov tute ne dancis; ili ambau sin lokis en angulo, al ili alighis Sitnikov. Kun malestima rideto sur la lipo, farante venenajn rimarkojn, li bravache rigardis chirkaue kaj sentis, shajnas, veran ghuon. Subite la esprimo de lia vizagho shanghighis kaj sin turninte al Arkadio, li kvazau konfuzita diris: "Sinjorino Odincov venis." Arkadio sin turnis kaj ekvidis altan virinon en nigra vesto. Shi haltis che la pordo de la salono. Shiaj nudaj brakoj bele pendis che shia gracia busto; bele falis de la brilaj haroj sur la rondajn shultrojn malpezaj branchetoj de fuksio; trankvile kaj inteligente - trankvile, ne reveme rigardis shiaj helaj okuloj el sub la frunto iom arkforma; shiaj lipoj ridis apenau rimarkeble. Shia tuta vizagho spiris ian karesan kaj dolchan forton.

"Chu vi konas shin?" demandis Arkadio Sitnikovon.

"Intime. Se vi deziras, mi prezentos vin."

"Bone … post la kvadrilo."

Ankau Bazarov turnis sian atenton al sinjorino Odincov. "Kiu estas tiu figuro?" demandis li. "Shi ne similas la aliajn virinachojn."

Kiam la kvadrilo estis finita, Sitnikov kondukis Arkadion al sinjorino Odincov; sed permesite estas dubi, chu li vere konis shin intime: li baldau konfuzighis dum sia parolado, kaj shi iom mire lin rigardis. Tamen shia vizagho prenis amikan esprimon, kiam shi audis la familian nomon de Arkadio. Shi demandis lin, chu li estas filo de Nikolao Petrovich?

"Jes", respondis li.

"Mi du fojojn vidis vian patron. Mi multe audis pri li", daurigis shi, "mi tre ghojas, ke mi konighis kun vi." En la sama momento alkuris adjutanto kaj invitis shin al kvadrilo. Shi konsentis.

"Chu vi dancas?" respekte demandis Arkadio.

"Mi dancas. Kial vi supozas, ke mi ne dancas? Chu mi shajnas al vi tro maljuna por tio?"

"Ah, kion vi diras … En tia okazo permesu al mi inviti vin al mazurko."

Sinjorino Odincov bonvole ridetis. "Volonte", diris shi kaj ekrigardis Arkadion ne per protekta rigardo, sed kiel la edzinigitaj fratinoj rigardas siajn tre junajn fratojn.

Sinjorino Odincov estis iom pli agha ol Arkadio, shi komencis sian dudek-nauan jaron, sed en shia cheesto li sentis sin liceano, studento, kvazau la diferenco inter iliaj aghoj estus multe pli granda. Mateo Iljich proksimighis al shi kun majesta mieno, kaj humilaj komplimentoj. Arkadio flankiris, sed ne chesis observi shin; li ne deturnis de shi la okulojn ankau dum la kvadrilo. Shi same senghene parolis kun sia dancanto, kiel kun la altrangulo: shi delikate movis la kapon kaj okulojn kaj du, tri fojojn delikate ekridis. Shi havis iom dikan nazon, kiel preskau chiuj rusinoj, kaj la koloro de shia vizagho ne estis tute pura; malgrau chio chi Arkadio venis al la konkludo, ke neniam ankorau li renkontis tiel charman virinon. La sono de shia vocho ne forlasis liajn orelojn; ech la faldoj de shia vesto, kiel shajnis al li, falis alie, ol che la virinoj, kiuj chirkauis shin - pli gracie kaj pli vaste, kaj shiaj movoj estis samtempe fluantaj kaj naturaj. Arkadio sentis iom da maltrankvilo en sia koro, kiam che la unuaj sonoj de la mazurko, li sidighis apud sia dancantino kaj ne sciante, kiel komenci la interparolon, nur karesis siajn harojn kaj trovis neniun konvenan vorton. Sed ne longe li estis maltrankvila kaj konfuzita; la trankvilo de sinjorino Odincov komunikighis ankau al li: ne pasis ankorau kvarona horo, kaj li jam libere rakontis pri sia patro, pri sia vivo en Peterburgo kaj en la kamparo. Sinjorino Odincov auskultis lin kun ghentila atento, fermante kaj malfermante sian ventumilon; lia babilo chesadis, kiam oni invitis shin danci; Sitnikov, inter aliaj, invitis shin dufoje. Shi revenadis, ree sidighis, prenis la ventumon, shia brusto ne spiris pli rapide, kaj Arkadio rekomencis babili, plena de la feficho esti proksime de shi, paroli kun shi, rigardante shiajn okulojn, shian belan frunton, tutan shian amindan, seriozan kaj inteligentan vizaghon. Shi mem parolis malmulte; el kelkaj shiaj rimarkoj Arkadio konkludis, ke chi tiu juna virino jam multe trasentis kaj trapensis …

"Kun kiu vi staris, kiam sinjoro Sitnikov kondukis vin al mi?" demandis shi.

"Ah, vi rimarkis lin?" demandis siaflanke Arkadio. "Chu ne vere, kia brava vizagho? Tio estas Bazarov, mia amiko." Arkadio komencis rakonti pri sia amiko.

Li parolis pri li tiel detale kaj kun tia entuziasmo, ke sinjorino Odincov sin turnis al li kaj atente lin rigardis. Dume la mazurko proksimighis al la fino. Arkadio bedauris, ke li devas disighi kun sia dancantino: li tiel bone pasigis kun shi chirkau unu horon! Estas vere, ke dum la tuta tempo li sentis, ke li kvazau devus esti danka al shi por shia protekto … sed la junaj koroj ne sentas sin humiligitaj per la protekto de bela virino.

La muziko eksilentis.

"Merci", diris sinjorino Odincov, levighante. "Vi promesis viziti min, alkonduku ankau vian amikon. Mi estas tre scivola vidi homon, kiu havas la kuraghon kredi je nenio."

La guberniestro proksimighis al sinjorino Odincov, anoncis al shi, ke la vespermangho estas preta kaj donis al shi sian brakon kun sia ordinara oficiala mieno. Forirante, shi sin turnis, por ankorau unu fojon ekrideti kaj fari signon per la kapo. Li profunde salutis shin, sekvis shin per la okuloj (kiel gracia shajnis al li shia figuro, chirkauita de la griza brilo de la silka vesto!) kaj pensante: "En chi tiu momento shi jam forgesis pri mia ekzisto", li sentis en la koro ian noblan rezignacion …

"Nu!" demandis Bazarov Arkadion, kiam Kirsanov revenis en lian angulon. "Chu vi ghuis plezuron? Iu sinjoro jhus diris al mi, ke chi tiu sinjorino estas … hm, hm; sed shajnas, ke la sinjoro estas malsaghulo. Chu lau via opinio, shi efektive estas … hm, hm?"

"Mi ne bone komprenas la interjekcion", respondis Arkadio.

"Rigardu lin, la senpekulon!."

"En tia okazo mi ne komprenas vian sinjoron. Sinjorino Odincov estas charma, sendube, sed shiaj manieroj estas tiel malvarmaj kaj severaj, ke…"

"La kvietaj akvoj shiras la bordon … vi scias!" interrompis lin Bazarov. "Vi diras, ke shi estas malvarma, do tiom pli bongusta. Vi ja amas la glaciajhon?"

"Chio chi estas ebla", murmuris Arkadio, "mi ne povas jughi pri tio. Shi deziras konighi kun vi kaj petis min, ke mi vin alkonduku."

"Mi imagas, kiel vi priskribis min! Cetere, vi bone faris. Konduku min. Kiu ajn shi estas - simple gubernia leonino, au "emancipee", de la speco de sinjorino Kukshin, shi havas tiajn shultrojn, kiajn mi jam dum longe ne vidis."

La cinismo de Bazarov malagrable impresis Arkadion, sed - kiel tio ofte okazas - li riprochis al la amiko ne tion, kio al li malplachis en Bazarov en tiu chi momento.

"Kial vi rifuzas al la virinoj la liberecon de la pensoj?" diris li duonvoche.

"Tial, ke, lau miaj observoj, el la virinoj pensas libere nur la malbelaj."

La interparolo chesis che tiuj chi vortoj. Ambau junuloj forveturis tuj post la vespermangho. Sinjorino Kukshin nerve kolere, ne sen timo, sekvis ilin per rido: shia memamo estis profunde vundita per tio, ke neniu el ambau turnis sian atenton al shi. Shi restis en la balo pli longe ol chiuj, kaj matene en la kvara horo shi dancis kun Sitnikov polkon-mazurkon lau la pariza maniero. Per tiu edifa spektaklo finighis la festo de la guberniestro.


XIV

     Несколько дней  спустя состоялся бал  у  губернатора.  Матвей Ильич был
настоящим  "героем  праздника",  губернский  предводитель  объявлял  всем  и
каждому, что он приехал, собственно, из уважения к нему, а губернатор даже и
на бале,  даже оставаясь неподвижным,  продолжал "распоряжаться". Мягкость в
обращении Матвея Ильича могла равняться только с его величавостью. Он ласкал
всех -  одних с оттенком гадливости,  других с оттенком уважения; рассыпался
"en  vrai chevalier francais"* перед дамами и  беспрестанно смеялся крупным,
звучным и одиноким смехом, как оно и следует сановнику. Он потрепал по спине
Аркадия и громко назвал его "племянничком", удостоил Базарова, облеченного в
староватый фрак,  рассеянного,  но снисходительного взгляда вскользь,  через
щеку,  и  неясного,  но приветливого мычанья,  в котором только и можно было
разобрать,  что "я..." да "ссьма"; подал палец Ситникову и улыбнулся ему, но
уже  отвернув голову;  даже  самой Кукшиной,  явившейся на  бал  безо всякой
кринолины и  в  грязных перчатках,  но  с  райскою птицею  в  волосах,  даже
Кукшиной он сказал:  "Enchante"**.  Народу было пропасть,  и  в кавалерах не
было недостатка;  штатские более теснились вдоль стен,  но военные танцевали
усердно,  особенно один из них, который прожил недель шесть в Париже, где он
выучился  разным  залихватским восклицаньям вроде:  "Zut",  "Ah  fichtrrre",
"Pst,  pst, mon bibi"*** и т.п. Он произносил их в совершенстве, с настоящим
парижским  шиком,  и  в  то  же  время  говорил  "si  j'aurais"  вместо  "si
j'avais"****, "absolument"***** в смысле: "непременно", словом, выражался на
том  великорусско-французском наречии,  над  которым  так  смеются французы,
когда они не  имеют нужды уверять нашу братью,  что мы  говорим на их языке,
как ангелы, "comme des anges".
     ______________
     * как истинный кавалер-француз (франц.).
     ** Очарован (франц.).
     *** "Зют", "Черт возьми", "Пст, пст, моя крошка" (франц.).
     **** если б я имел (франц.).
          Неправильное употребление условного наклонения.
     ***** безусловно (франц.).

     Аркадий танцевал плохо,  как мы уже знаем, а Базаров вовсе не танцевал:
они оба поместились в  уголке;  к  ним присоединился Ситников.  Изобразив на
лице своем презрительную насмешку и  отпуская ядовитые замечания,  он дерзко
поглядывал кругом и,  казалось,  чувствовал истинное наcлаждение. Вдруг лицо
его изменилось и, обернувшись к Аркадию, он, как бы с смущением, проговорил:
"Одинцова приехала".
     Аркадий оглянулся и  увидал  женщину высокого роста,  в  черном платье,
остановившуюся в  дверях залы.  Она  поразила его достоинством своей осанки.
Обнаженные ее  руки  красиво лежали вдоль стройного стана;  красиво падали с
блестящих волос  на  покатые плечи  легкие ветки  фуксий;  спокойно и  умно,
именно  спокойно,  а  не  задумчиво,  глядели светлые глаза  из-под  немного
нависшего белого  лба,  и  губы  улыбались едва  заметною улыбкою.  Какою-то
ласковой и мягкой силой веяло от ее лица.
     - Вы с ней знакомы? - спросил Аркадий Ситникова.
     - Коротко. Хотите, я вас представлю?
     - Пожалуй... после этой кадрили.
     Базаров также обратил внимание на Одинцову.
     - Это что за фигура? - проговорил он. - На остальных баб не похожа.
     Дождавшись конца кадрили,  Ситников подвел Аркадия к Одинцовой; но едва
ли он был коротко с  ней знаком:  и  сам он запутался в  речах своих,  и она
глядела на  него  с  некоторым изумлением.  Однако лицо ее  приняло радушное
выражение,  когда она услышала фамилию Аркадия.  Она спросила его, не сын ли
он Николая Петровича?
     - Точно так.
     - Я видела вашего батюшку два раза и много слышала о нем,  - продолжала
она, - я очень рада с вами познакомиться.
     В  это мгновение подлетел к  ней какой-то  адъютант и  пригласил ее  на
кадриль. Она согласилась.
     - Вы разве танцуете? - почтительно спросил Аркадий.
     - Танцую.  А  вы  почему думаете,  что я  не танцую?  Или я  вам кажусь
слишком стара?
     - Помилуйте,  как можно...  Но в  таком случае позвольте мне пригласить
вас на мазурку.
     Одинцова снисходительно усмехнулась.
     - Извольте, - сказал она и посмотрела на Аркадия не то чтобы свысока, а
так, как замужние сестры смотрят на очень молоденьких братьев.
     Одинцова была немного старше Аркадия, ей пошел двадцать девятый год, но
в ее присутствии он чувствовал себя школьником,  студентиком,  точно разница
лет между ними была гораздо значительнее.  Матвей Ильич приблизился к  ней с
величественным видом и подобострастными речами. Аркадий отошел в сторону, но
продолжал наблюдать за нею: он не спускал с нее глаз и во время кадрили. Она
так же непринужденно разговаривала с  своим танцором,  как и  с  сановником,
тихо поводила головой и глазами,  и раза два тихо засмеялась.  Нос у ней был
немного толст, как почти у всех русских, и цвет кожи не был совершенно чист;
со  всем тем Аркадий решил,  что он еще никогда не встречал такой прелестной
женщины.  Звук ее голоса не выходил у него из ушей; самые складки ее платья,
казалось, ложились у ней иначе, чем у других, стройнее и шире, и движения ее
были особенно плавны и естественны в одно и то же время.
     Аркадий ощущал на  сердце некоторую робость,  когда,  при первых звуках
мазурки,  он  усаживался возле своей дамы и,  готовясь вступить в  разговор,
только проводил рукой по волосам и не находил ни единого слова.  Но он робел
и волновался недолго;  спокойствие Одинцовой сообщилось и ему: четверти часа
не прошло,  как уж он свободно рассказывал о  своем отце,  дяде,  о  жизни в
Петербурге и  в  деревне.  Одинцова слушала его с вежливым участием,  слегка
раскрывая и  закрывая веер;  болтовня его  прерывалась,  когда  ее  выбирали
кавалеры;  Ситников,  между прочим, пригласил ее два раза. Она возвращалась,
садилась снова,  брала веер,  и  даже грудь ее не дышала быстрее,  а Аркадий
опять  принимался  болтать,   весь  проникнутый  счастием  находиться  в  ее
близости,  говорить с ней,  глядя в ее глаза, в ее прекрасный лоб, во все ее
милое,  важное  и  умное  лицо.  Сама  она  говорила мало,  но  знание жизни
сказывалось в  ее  словах;  по иным ее замечаниям Аркадий заключил,  что эта
молодая женщина уже успела перечувствовать и передумать многое...
     - С кем вы это стояли,  -  спросила она его,  - когда господин Ситников
подвел вас ко мне?
     - А вы его заметили?  -  спросил,  в свою очередь, Аркадий. - Не правда
ли, какое у него славное лицо? Это некто Базаров, мой приятель.
     Аркадий принялся говорить о "своем приятеле".
     Он  говорил о  нем  так  подробно и  с  таким восторгом,  что  Одинцова
обернулась к  нему  и  внимательно на  него  посмотрела.  Между тем  мазурка
приближалась к концу.  Аркадию стало жалко расстаться с своей дамой:  он так
хорошо провел с  ней около часа!  Правда,  он в  течение всего этого времени
постоянно чувствовал,  как  будто  она  к  нему  снисходила,  как  будто ему
следовало  быть  ей  благодарным...  но  молодые  сердца  не  тяготятся этим
чувством.
     Музыка умолкла.
     - Merci,  -  промолвила Одинцова,  вставая.  -  Вы обещали мне посетить
меня,  привезите же  с  собой и  вашего приятеля.  Мне будет очень любопытно
видеть человека, который имеет смелость ни во что не верить.
     Губернатор  подошел  к  Одинцовой,   объявил,   что  ужин  готов,  и  с
озабоченным лицом подал ей руку.  Уходя,  она обернулась,  чтобы в последний
раз улыбнуться и  кивнуть Аркадию.  Он низко поклонился,  посмотрел ей вслед
(как строен показался ему ее стан, облитый сероватым блеском черного шелка!)
и,  подумав:  "В  это  мгновенье она  уже  забыла о  моем существовании",  -
почувствовал на душе какое-то изящное смирение...
     - Ну что?  -  спросил Базаров Аркадия, как только тот вернулся к нему в
уголок,  -  получил удовольствие?  Мне  сейчас сказывал один барин,  что эта
госпожа -  ой-ой-ой;  да барин-то, кажется, дурак. Ну, а по-твоему, что она,
точно - ой-ой-ой?
     - Я этого определенья не совсем понимаю, - отвечал Аркадий.
     - Вот еще! Какой невинный!
     - В  таком случае я  не  понимаю твоего барина.  Одинцова очень мила  -
бесспорно, но она так холодно и строго себя держит, что...
     - В тихом омуте...  ты знаешь!  - подхватил Базаров. - Ты говоришь, она
холодна. В этом-то самый вкус и есть. Ведь ты любишь мороженое?
     - Может быть,  -  пробормотал Аркадий,  - я об этом судить не могу. Она
желает с тобой познакомиться и просила меня, чтоб я привез тебя к ней.
     - Воображаю,  как ты меня расписывал! Впрочем, ты поступил хорошо. Вези
меня. Кто бы она ни была - просто ли губернская львица, или "эманципе" вроде
Кукшиной, только у ней такие плечи, каких я не видывал давно.
     Аркадия покоробило от цинизма Базарова,  но - как это часто случается -
он упрекнул своего приятеля не за то именно, что ему в нем не понравилось...
     - Отчего ты не хочешь допустить свободы мысли в женщинах?  - проговорил
он вполголоса.
     - Оттого,  братец,  что,  по  моим  замечаниям,  свободно мыслят  между
женщинами только уроды.
     Разговор на этом прекратился.  Оба молодых человека уехали тотчас после
ужина.  Кукшина нервически злобно,  но не без робости, засмеялась им вослед:
ее самолюбие было глубоко уязвлено тем,  что ни тот, ни другой не обратил на
нее  внимания.  Она оставалась позже всех на  бале и  в  четвертом часу ночи
протанцевала  польку-мазурку   с   Ситниковым  на   парижский  манер.   Этим
поучительным зрелищем и завершился губернаторский праздник.

<< >>

Главная страница

О ВСЕОБЩЕМ ЯЗЫКЕPRI TUTKOMUNA LINGVO
О РУССКОМ ЯЗЫКЕPRI RUSA LINGVO
ОБ АНГЛИЙСКОМ ЯЗЫКЕPRI ANGLA LINGVO
О ДРУГИХ НАЦИОНАЛЬНЫХ ЯЗЫКАХPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
БОРЬБА ЯЗЫКОВBATALO DE LINGVOJ
СТАТЬИ ОБ ЭСПЕРАНТОARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
О "КОНКУРЕНТАХ" ЭСПЕРАНТОPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
УРОКИ ЭСПЕРАНТОLECIONOJ DE ESPERANTO
КОНСУЛЬТАЦИИ ПРЕПОДАВАТЕЛЕЙ ЭСП.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ЭСПЕРАНТОЛОГИЯ И ИНТЕРЛИНГВИСТИКАESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ПЕРЕВОД НА ЭСПЕРАНТО ТРУДНЫХ ФРАЗTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ПЕРЕВОДЫ РАЗНЫХ ПРОИЗВЕДЕНИЙTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ФРАЗЕОЛОГИЯ ЭСПЕРАНТОFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
РЕЧИ, СТАТЬИ Л.ЗАМЕНГОФА И О НЕМVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ДВИЖЕНИЯ, БЛИЗКИЕ ЭСПЕРАНТИЗМУPROKSIMAJ MOVADOJ
ВЫДАЮЩИЕСЯ ЛИЧНОСТИ И ЭСПЕРАНТОELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
О ВЫДАЮЩИХСЯ ЭСПЕРАНТИСТАХPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ИЗ ИСТОРИИ РОССИЙСКОГО ЭСП. ДВИЖЕНИЯEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
ЧТО ПИШУТ ОБ ЭСПЕРАНТОKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО В ЛИТЕРАТУРЕESPERANTO EN LITERATURO
ПОЧЕМУ ЭСП.ДВИЖЕНИЕ НЕ ПРОГРЕССИРУЕТKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ЮМОР ОБ И НА ЭСПЕРАНТОHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО - ДЕТЯМESPERANTO POR INFANOJ
РАЗНОЕDIVERSAJHOJ
ИНТЕРЕСНОЕINTERESAJHOJ
ЛИЧНОЕPERSONAJHOJ
АНКЕТА/ ОТВЕТЫ НА АНКЕТУDEMANDARO / RESPONDARO
ПОЛЕЗНЫЕ ССЫЛКИUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
СТРАНИЦЫ НА ЭСПЕРАНТОPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
НАША БИБЛИОТЕКАNIA BIBLIOTEKO


© Все права защищены. При любом использовании материалов ссылка на сайт miresperanto.com обязательна! ОБРАТНАЯ СВЯЗЬ