Chapitro I

"Nu, Petro? Vi vidas ankorau nenion?" demandis la 20-an de majo de l jaro 1859a viro chirkau kvardekjara, en palto, kovrita de polvo kaj en pantalono el kvadratita shtofo, elirante sen chapo sur la malaltan peronon de gastejo che la shoseo N. La demandita servisto estis plenvanga junulo kun senkolora lanugo sur la mentono kaj kun malgrandaj senbrilaj okuloj.

Che la servisto chio: la turkisa orelringo, la pomaditaj haroj, la edukitaj gestoj, chio unuvorte montris homon de la nova progresema generacio. Li ekrigardis indulge la vojon kaj respondis kun memestimo:

"Nenion, absolute nenion!"

"Nenion?" diris la mastro.

"Nenion absolute!" ripetis la servisto.

La sinjoro eksopiris kaj sidighis sur malgranda benko. Ni konigos lin al la leganto, dum li sidas, krucinte sub si la krurojn kaj medite chirkaurigardante.

Oni nomas lin Nikolao Petrovich Kirsanov. Li posedas, dek kvin verstojn de la gastejo, belan bienon de ducent kamparanoj, au farmbienon de dumil "desiatinoj", kiel li nomas ghin de l tempo, kiam li aranghis siajn rilatojn kun la kamparanoj lau la moderna maniero. Lia patro, unu el niaj generaloj de l jaro 1812a, duonklera, vulgara, sed ne malbona homo, pursanga ruso, grizighis en la uniformo. Li komandis unue brigadon, poste divizion, vivis konstante en la provinco, kie li ludis sufiche gravan rolon dankal sia rango. Nikolao Petrovich naskighis en la sudo de Rusujo, same kiel lia pli agha frato Paulo, pri kiu ni parolos poste; li estis edukata hejme ghis la agho de dek kvar jaroj, chirkauata de malkaraj guvernistoj, de adjutantoj kun senceremoniaj, sed servutaj manieroj kaj de aliaj personoj de la regimento kaj stabo. Lia patrino, naskita fraulino Koliazin, nomata, kiel knabino, Agato, kaj kiel generaledzino - Agatokleo Kuzminishna Kirsanov, diferencis en nenio de la tiamaj edzinoj de l superaj oficiroj, portis luksajn kufojn kaj bruajn silkajn vestojn, en la preghejo unua proksimighis al la kruco, parolis laute kaj multe, etendis chiumatene sian manon al la infanoj por kiso, por la nokto benis ilin, - unuvorte vivis plene por sia plezuro.

Kvankam Nikolao Petrovich tute ne posedis famon de kuraghulo kaj ech estis nomata timulo, oni destinis lin, kiel filon de generalo, por la milita servado, same kiel lian fraton Paulon: sed li rompis al si la kruron en la tago mem, en kiu venis la sciigo pri lia akcepto en la armeon, kaj pasiginte du monatojn en la lito, lamis la tutan vivon. Devigita forlasi la revojn pri milita kariero por sia filo, la patro decidis destini lin por la civila servado. La generalo veturigis lin Peterburgon, kiam li atingis la deknauan jaron, por ke li studu en la universitato. En la sama jaro lia frato ricevis la oficiran rangon en gvardia regimento. La du junuloj prenis komunan loghejon kaj vivis tie sub ne tro severa gardo de frato de la patrino, alta oficisto. Ilia patro revenis al sia divizio kaj al sia edzino, kaj nur malofte sendis al la filoj grandajn foliojn de griza papero, kovritajn per largha skribo de lerta skribista mano. En la fino de chiu letero oni chiam povis legi la vortojn: "Petro Kirsanov, generalomajoro", chirkauitajn per spiraloj. En la jaro 1835a Nikolao Petrovich forlasis la universitaton kun la titolo de licenciato kaj en la sama jaro la generalo Kirsanov, eksigita post malsukcesa revuo, translokighis kun la edzino Peterburgon. Li luis domon apud la Taurida ghardeno kaj sin enskribis en la anglan klubon, kiam subite li mortis pro apopleksio. Agatokleo Kuzminishna baldau sekvis lin: shi ne povis kutimi al la izolita vivo en la chefurbo; la chagreno pro la eksigo alkondukis shin en la tombon. Nikolao Petrovich, ankorau dum la vivo de siaj gepatroj enamighis, je ilia granda chagreno je la filino de oficisto, estinta mastro de la domo, en kiu li loghis. Shi estis beleta knabino, ne sen klereco: shi legis en la revuoj seriozajn artikolojn en la fako "Sciencoj." Li edzighis je shi, tuj kiam pasis la tempo de la funebro, forlasis la ministrejon de la apanaghoj, kie li ricevis oficon dank al la influo de la patro, transloghighis kun sia Masha en somerloghejon apud la Instituto de l arbaroj, poste en la urbon, en malgrandan kaj agrablan loghejon, kun pura shtuparo kaj malvarma salono, fine - en sian bienon, kie baldau naskighis lia filo, Arkadio. La geedzoj vivis akorde kaj trankvile: preskau neniam forlasis unu la alian, kune legis, ludis je kvar manoj fortepianon, kantis duetojn; shi plantis florojn kaj zorgis pri la kortaj birdoj, li iafoje chasis kaj sin okupis per la terkulturado. Arkadio kreskis kaj kreskis - ankau bone kaj trankvile. Dek jaroj pasis kvazau songho. En la jaro 1847a la edzino de Kirsanov mortis. Peza estis la bato por Kirsanov, kaj liaj haroj grizighis en kelke da semajnoj; li forveturis eksterlandon por iom distri sin sed venis la jaro 1848a. Vole nevole li revenis en la kamparon kaj post sufiche longa senokupeco entreprenis reformojn en la administrado de sia bieno. En la jaro 1855a li forveturigis sian filon en la universitaton de Peterburgo; li vivis tri jarojn en la chefurbo, preskau ne forlasante la hejmon kaj penante ligi rilatojn kun la junaj kolegoj de Arkadio. Dum la lasta somero li ne povis veturi Peterburgon, - kaj jen ni vidas lin en la monato majo de l jaro 1859a, jam tute griza, plenkorpa kaj iom kurbighinta: li atendas la filon, ricevintan, kiel iam li mem, la titolon de licenciato.

La servisto, pro konveneco, au eble ne dezirante resti sub la okuloj de l sinjoro, iris al la pordego kaj ekfumis pipon. Nikolao Petrovich mallevis la kapon kaj komencis rigardi la malnovajn shtupojn de la perono: granda, multkolora kokido grave promenis sur ili, forte frapante per siaj grandaj flavaj piedoj; malpura kato neamike rigardis ghin, kun grimaco kaurante sur la balustrado. La suno estis bruliga: el la duonmalluma vestiblo de la gastejo flugis odoro de varma sekala pano. Ekmeditis nia Nikolao Petrovich. "Mia filo licenciato Arkasha" senchese turnighis en lia kapo; li penis pensi pri io alia, sed la samaj pensoj revenis kaj revenis. Li rememoris la mortintan edzinon "Shi ne ghisvivis!" murmuretis li malgaje Grasa griza kolombo alflugis sur la vojon kaj kuris rapide trinki akvon el kotujo proksime de la puto. Nikolao Petrovich komencis rigardi ghin, kaj lia orelo jam distingis la bruon de proksimighantaj radoj "Sinjoro, via filo", diris la servisto, reveninte de la pordego. Nikolao Petrovich salte levighis kaj jhetis la rigardon: sur la vojo sin montris tarantaso, al kiu estis jungitaj tri chevaloj; en la tarantaso ekbrilis la rando de studenta chapo, konataj trajtoj de kara persono "Arkasha! Arkasha!" ekkriis Kirsanov kaj kuris al la filo, svingante la manojn Post kelke da momentoj liaj lipoj jam algluighis al la senbarba, kovrita de polvo kaj sunbruna vizagho de la juna licenciato.




I

- , , ? - 20- 1859 ,
*** ,
, , ,

.
, : ,
, , ,
, ,
: " -, ".
- ? - .
- , - .
. ,
, .
. Ӡ
, ,
, "", -
. , 1812 , , ,
, ,
, ,
. ,
, ,
, ,
,
. , , Agathe,
ࠠ , ꠠ
"-", ,
, ,
, , - , .
-
, - ,
, ;
, , ,
, "".
. ,
, . ,
. ,
, ,
, .
,
.
"" : " ,
-".   1835
, ,
, .
, .
:
; .
,
, ,
, , , :
"". ,
, , ,
,
, , ,
, - ,
.
: , ,
, ;
, ,
- . . 47-
. ,
; , ...
48-頠 .
. 55-
; ,

. , -
1859 , , :
, , , .
, , ,
, .
:
,
; ,
. ;
. .
"... ... ..." - ;
- , .
-... " !" - ...

. ,
...
- -, - , - .
.
, ;
, ...
- ! ! - , , ...
,
.

>>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !