5

Veninte hejmen la patro estis morna, kaj la patrino, kies tuta vivo estis nura pacienca atendado, tute ne kuraghis demandi, kiel sukcesis lia vojagho al la urbo. La patro kondukis la chevalon sur la kampon kaj ligis ghin tie per longa shnurego al fosto, tiris la veturilon en la drashejon, poste grimpis ial en la subtegmenton, restis tie kelkan tempon ion fosserchante kaj reveninte malsupren estis ankorau pli malbonhumora. Chion chi la patrino observis silente, ripetante de tempo al tempo la saman demandon: "Chu vi, maljunulo, deziras ankau manghi?"

Kiam shi fine povis surtabligi la manghon por la patro, shi mem eksidis sur sia malgranda benketo apud la kamentubo. Kun la manoj en la sino shi rigardis per duonfermitaj okuloj sian edzon, kiu hodiau shajne tute ne havis apetiton. Jen li altiris la supujon pli proksimen, jen forpushis ghin, enpensighis kaj forgesis la machadon. Tiel li tre similis la mortintan Kalle. Oni diris ja tuj post la naskigho de la infano, ke la knabo similas la patron. Certe oni ne senkauze diris tion. Kaj la maljunulino ekbalancis sin tien kaj reen, kvazau shin atendus longa vivo kaj kvazau shi povus orfighi dum tiu longa tempo.

Fine la patro malfermis la bushon.

"Stranga besto, ne forgesas," li diris. "Mi ne malhelpis ghin, lasis ghin iri, kien ghi volas. Mi volis nome vidi, kion ghi faros. Kaj mirinde - ghi turnighis al la kolombejo kaj eniris tra la pordego. Kiel chiam, kiel chiufoje."

Post tio li resilentighis.

Vershajne li atendis, ke la patrino ion diros. Sed la patrino chesis sin balanci kaj nur rigardis flanken.

"Mi jam intencis vipofrapi ghin," daurigis la patro kaj resilentis.

"Malsagha maljunulo," diris nun la patrino. "La kompatindan beston!"

"Nu jes, kiel la besto povas scii, kion la homoj faras," daurigis la patro kun sento de faciligho. "Tion ech la homoj ne komprenas, des malpli la bestoj. Vi diras: malsagha maljunulo. Jes, malsagha. Mi ja estus povinta en la korto tuj returni la chevalon, sed ne - mi gapis la fenestrojn de Kalle. Sed ili ja ne estas plu liaj fenestroj... Tie estis neniu. Ech ombro ne estis tie. La chevalo kun la veturilo staris sub la acero. Mi tute ne intencis ghin tie manghigi. Akvon mi eble estus al ghi doninta, sed mi ankorau ne sukcesis ekserchi sitelon, kiam la mastro elsaltis el la domo kun levitaj manoj: "Chi tie ne shutu fojnon sur la teron. Vi ne rajtas, ne rajtas. Kaj kion vi chi tie entute serchas? Kion vi volas? Kvazau vi nenion scias. Kvazau ech ne audis."

Neniel mi supozis, ke la malgranda kvieta maljunuleto, kiu chiam estis afabla kaj komplezema, povas esti tia. Mi levis respektplene la chapon kaj pensis: bona vorto venkas malamikecon. Mi do alproksimighis kaj diris ghentile: "Mi ja scias, kompreneble scias. Kaj ankau mi audis. Nur mi ankorau ne legis."

"Kion vi ne legis?" li demandis kaj rondirigis la okulojn. Ankau mi chirkaurigardis kaj lau lia ekzemplo malaltigis la vochon. "La gazeton, kie tiu afero onidire estas skribita." - "Ho jes," li diris post mallonga pripensado. "Jes, estis. Sed jam kelka tempo pasis post tio," - "Chu ankau vi legis?" - "Jes." - "Ho, kara sinjoro, eble vi ankorau havas ghin," mi diris tiam. "Kaj se vi bonvolus doni ghin al ni, mi kaj mia edzino estus al vi tre dankemaj."

"Chu vi nomis ankau min?" demandis la patrino.

"Mi nomis. Mi kaj mia edzino. Tio elbushighis kvazau hazarde, per si mem. Kaj tio ne estas malvero, char chu ni tie chi duope malmulte parolis pri tio, ke estus bone, se ni ricevus tiun gazeton, se ni povus ghin almenau vidi."

"Kaj chu li havis ghin?"

"Ne, li ne havis ghin. Li legis, sed ne havis ghin. Se li diris al mi veron."

"Vi devis diri, ke ni ne volas ja senpage."

"Mi ja diris, sed li vere ne havis. Li respondis, ke tio estis fremda gazeto, ke li ricevis ghin de la baneja hejtisto. Li legis kaj redonis."

"De la baneja hejtisto," ripetis la patrino.

"Komence mi opiniis, ke li mensogas," daurigis la patro. "Tom stranga parolo - el la busho de domposedanto. Sed tamen, kiam mi demandis, kie la hejtisto loghas, li tuj fervore klarigis tion."

"Chu vi estis tie kaj demandis?"

"Jes, mi estis. Mi tuj iris, sed li ne estis hejme. La edzino diris, ke li iris al kamparo. Kaj la chambro estis plena de infanoj. Certe nia rekompencajho estus tie tre bonvena, sed tamen mi ne volis tie paroli pri mia zorgo. Shi estas ja virino - kiu scias, chu shi entute komprenos, eble shi ech ekpensos, ke mi estas spiono, char la banhejtistoj lau mia opinio ne estas la plej firmaj apogoj de la shtato. Kaj kiu diros, chu la edzo ech havis ankorau tiun gazeton."

La patrino rektigis sin, apogis la nukon al la kamentubo kaj diris:

"Sed vi, maljunulo, volis ja antau chio iri al Kiviselja. Hejme vi iun alian planon tute ne havis."

"Ne havis. Kaj ankau tiun viziton mi ja faris. Vere, mi tre dubis, chu la subkuracisto estas hejme. Kion mi tiam faru? Sed jen, tamen li estis hejme, kvazau je mia bonshanco. Li estis veninta el la apoteko. Li ech ne diris, ke li ne havas tempon. Tuj, kiam mi eniris: "Ho, jen pachjo Paggi! Ankau vi estas en la urbo. Kiel vi ambau fartas? Kaj kiel vi venis: chu per chevalo, piede au kushante surventre sur shargho de traboj?"

Li proponis al mi seghon kaj regalis ankau per cigaredo. Nu, kaj tiam mi rakontis mian aferon. Kaj kiam mi ankorau diris al li, ke mi kunhavas proksimume kilogramon da butero kaj pecegon da lardo, li alrigardis min kaj farighis iom stranga. Subite li forturnis la vizaghon kaj ekmarshis en la chambro tien kaj reen. Li iradis kiel frenezulo, preskau kuris. Marshinte jam sufiche longan tempon, li fine demandis: "Do tiamaniere, pachjo Paggi? Se mi povus doni al vi tiun gazeton, chu mi tiam ricevus tiun lardopecon kaj la kilogramon da butero?"

"Jes, tiel estas planite," mi respondis.

"Kaj vi ne bedaurus?" li demandis.

"Kun ghojo mi donus."

"Kun ghojo?" li ripetis. "Pro kio? Pro iu mizera gazeto! Pro tio, ke vi povu legi informon pri la ekzekuto de via filo!"

Li parolis ech pli multe. Mi sentis fine nauzon. Kaj mi diris: "Sed tie tamen enestas lia nomo!"

"Ho jes, nomo!" li kvazau elpremis tra la dentoj. "Nomo, agho, nacieco kaj tio, ke li perfidis la shtaton. Kial vi tion legos? Tiun sangavidan mensogon. La patrino ploros tiom, ke shi difektos siajn okulojn."

Mi ne volis klarigi al li, ke ni ech ne havas plu larmojn. Mi silentis longan tempon kaj fine diris: "Jes, tiel ja estas, sed kion fari, se ni nenion alian havas plu pri li!"

"Jen kiel!" li diris. "Jen kiel." Li iris ankorau kelkajn fojojn tra la chambro kaj poste peze faligis sin sur sian liton, tiom granda kaj longa, kia li estis. Kaj tiam mi vidis, kiel li, kushante sur la ventro kaj kovrinte per la manoj la vizaghon, ektremis per la tuta korpo. Li ploris! Mi scipovis diri nenion. Cigared-skatolo estis sur la tablo. Ne atendinte, ke li proponos, mi prenis el ghi komence unu cigaredon, finfumis ghin, kaj poste ankorau alian kaj pensis: nu, ploru, ploru, se tio faciligas vian koron.

Fine li ekregis sin.

"Kredu min," li diris. "Mi ne havas tiun gazeton. Mi havis kaj certe estus konservinta ghin, char Kalle estis mia amiko kaj nenio ridinda estas en tio, sed mi donis tiun numeron al iu."

Nu jes, kaj tiam mi audis, ke Kalle havis en la urbo ankau amatinon au fianchinon. Kiam mi vintre vidis lin la lastan fojon, ankau li mem menciis, ke li iros al iu por manghi kuniklorostajhon. La subkuracisto sciis, ke tio estis Ruth. La domo de shia patro, sharghveturigisto, trovighis en la avelujaro malantau la rompejo de kalkshtono. Ankau mi memoras ankorau, kiel la maljuna Sasilong veturadis per sia plata veturilo en la urbo, lia hundo trotis chiam antau la nazo de la chevalo au apude.

Ruth estis forportinta la gazeton de Kiviselja. Shi promesis reporti ghin kaj certe estus farinta tion, se shi mem baldau post tio ne estus arestita.

"Pro kiu kulpo do shi estis arestita?" mi demandis de Kiviselja.

"Por tio estas necesa nenia kulpo."

"Nu, tamen. Chiuokaze lau mia kompreno."

"Shi bredis kuniklojn."

"Tio ne estas malpermesita."

"Estis bone, ech tre bone, ke Ruth ilin bredis," li opiniis. "Por malliberigi iun trovighas chiam kialo. Vi elpensas ion kaj krimulo estas preta. Alia afero estas kun kunikloj kaj porkoj. Ciganoj bredis porkojn - la porkojn oni dividis inter si kaj la ciganojn oni malliberigis; Ruth bredis kuniklojn - la kuniklojn oni dividis inter si kaj Ruth oni malliberigis.

Li rakontis, ke Ruth iradas nun kun ciganoj al kamplaboro, fusilistoj antaue kaj malantaue. Li vidis tion per propraj okuloj. Poste li ankorau diris: "Vi, maljunulo, certe memoras jam el la bibliaj rakontoj, kiel romaj soldatoj sub la kruco dividis inter si la vestojn de Kristo."

"Vi estus povinta demandi de Kiviselja, kion li opinias, chu nia Kalle vere estis tiom granda krimulo, ke li devis esti mortigita?"

"Apenau ankau li tre bone scias tion."

"Tamen vi estus povinta demandi."

"Mi ech ne bezonis demandi - li mem ekparolis. Li diris, ke li tion ne kredas, ech se oni dishakus lin. Li konsilis malpli multe paroli kaj pensi pri tiu afero. Tute egale ghi ne plu klarighos.

Ho jes!

Kiam mi estis forironta de Kiviselja, li diris:

"Vi povus iri al Irma, eble shi scias ion rakonti al vi. Eble shi havas ech ion por doni al vi. Iam shi kvazau diris tion."

Mi diris, ke al Irma mi ne iros. Ne iros, faru kion ajn.

"Kial vi ne iros?" li demandis. "Kion vi havas kontrau shi?"

"Absolute nenion," mi respondis. "Sed Irma - kiu scias, kion shi pensos pri mi. Se la filo estis malbona, la patro ne estas pli bona. Kaj kion mi diru al shi enirante. Povas okazi, ke ankau tiu alia estas hejme."

"Agu, kiel vi volas," kvazau ekkoleris la subkuracisto.

"Sed eble shi estas tiu, kiu fosis por Kalle la kavon," mi diris kaj demandis, chu mi rajtas preni ankorau unu cigaredon.

Li permesis. Kaj audu, kion li nun diris al mi: Irma amas ankorau nun nian Kalle."

"Mankas senco ami mortinton," diris la patrino. Tamen shajnis, ke shia koro plifacilighis.

"Mi ne scias, de kie li tion prenas, sed tion li asertis," daurigis la patro. "Eble Irma mem diris al li. Ankau al mi shi estis tre afabla. Kiam shi min ekvidis, shiaj okuloj tuj malsekighis. Kaj chiam kiel antaue: "Patro! Kara patro! Kiel bonege, ke mi revidas vin." Vole-nevole oni devas preskau ekkredi la certigon de la subkuracisto, ke se ne estus tiu diabla milito, ili feliche finus siajn vivotagojn unu apud la alia. Mi diris: "Kio bonega en tio estas, kio bonega en tio ankorau estas, se... Nun ni devos esti fremdaj unu al la alia."

"Mi tion ne volus," shi respondis. "Kvankam mi vin ambau ne vidos, tamen mi ne forgesos vin. Eble alia afero, se mi estus tre kontenta pri mia nuna vivo."

"Chu vi do ne estas?"

Mi demandis tion kvazau de infano, kiu pushis sian piedfingron kontrau shtonon, kvazau de propra infano. Sed shi ech unu vorton ne respondis al mi je tio. Subite shi ekhontis, shanghis la temon kaj demandis: "Patro, chu vi deziras eble kafon? Mi kuiros."

"Se vi nur rajtas," mi respondis.

Shi shajnigis, kvazau shi tute ne audis. Kuris en la kuirejon kaj diris nur post kiam shi revenis de tie:

"Valter veturis matene al kamparo, li ech ne estas en la urbo. Sed ech se okazus, ke li nun neatendite eniros, vi povos ja diri al li, ke vi venis pro plandledo au lubrikajho." Shi silentis iom da tempo kaj poste subite demandis, kvazau mordita de serpento: "Au eble vi ech venis pro lubrikajho?"

Tiam mi rakontis al shi pri mia zorgo.

"Ne," shi diris, "tiun gazeton mi plu ne havas. Mi havis ghin, konservis ghin kvazau sepultan kantfolion. Sed vershajne Valter fine komprenis, ke ghi estas kara al mia koro, kaj bruligis ghin. Do nun vi chion scias, patro. Plu ne demandu kaj ne postulu."

Nu, kion mi ankorau demandu - shiaj okuloj plenighis per larmoj. Mi foriris, la kafo restis sur la fajro. Shi ech ne provis min reteni. Sed poste shi tamen alkuris al la veturilo, dirante:

"Prenu, patro, chi tie estas kelkaj paperoj de Kalle - al mi estas malfacile ilin konservi.""

"Kie vi ilin havas?" demandis la patrino.

"Ili estas vershajne en la brustposho de la jako," respondis la patro. "Sed ne hastu pro ili, mi ankorau ne finis mian rakonton. Kiam mi foriris de Irma kaj akurate fermis la pordegon de la grenkomercisto, mi unue ja pensis, ke nu, nun mi veturos rekte hejmen. Sed tiam feliche mi ekhavis la ideon, ke mi povus viziti ankau sinjoron Kottlapper. Tempon mi havis, kaj mi veturis tien. Strange, ke la homo neniam scipovas komenci en la ghusta loko! Mi ne komprenas, kial Kalle iufoje kvazau priridis lin, dirante, ke li ne estas vera viro. Mi tion ne povas diri - chiam, kiam mi lin renkontis, li estis komplezema kaj afabla. Lia sano estas jam mizera, sed tamen li estas chiam preta konsili kaj helpi. Mi tute ne zorgu, li diris, li havas en la oficejo de la gazeto nevinon, tiu jam antaue helpis homojn, kiuj tion bezonis. Jes, se mi tuj matene estus sufiche sagha por iri al pachjo Kottlapper, mi eble jam hodiau ricevus tiun gazeton."

"Estos tre bone, se ni ghin fine ricevos," opiniis la patrino. "Kiam vi devas iri por ricevi ghin?"

"Li promesis sendi."

"Sendi?"

"Jes, per poshto."

"Jen kiel!"

"Jes, kaj li petis saluti vin. Kaj tute prave li diris, ke la viroj ne gravas, sed la patrina koro estas ja konata: ghi estas fidela kaj firma."

La patrino premfleksis la fingrojn, rigardis flanken kaj diris:

"La viandpecon kaj buteron vi do eble estus devinta doni al li."

"Jes, jen, ilin mi preskau forgesis," respondis la patro. "Kaj certe mi estus forgesinta, se li mem ne estus aludinta pri ili."

"Kiel do vi povis esti tiom nekomprenema," miris la patrino.

La patro starighis.

"Nu, jen mi estis," li respondis raukvoche. Post tio li iris frotante la sakron, duonkurbe al la jako, pendanta sur faden-bobeno, najlita al la muro. Dum li eltiris el la brustposho la paperpakajheton, ankau la patrino levighis de la benketo.

Ili iris al la fenestro, kie estis ankorau sufiche lume por foliumi la postrestintajn paperojn de la filo. Bedaurinde la skribo estis por maljunaj okuloj tro densa kaj malklara por esti legata. Kun devota sento ili formetis ilin kaj ech ne eksciis - almenau en tiu vespero -, ke tio estis la manuskripto de la provprediko de ilia filo.

Nur sur unu pagho trovighis ankau pli granda kaj pli klara skribo. Ghin la gemaljunuloj eklegis fervore. Sed tie estis strangaj vortoj kaj frazoj:

"KASTORO

KASTORO KASTORO

Unu akvositelo kaj du tamburkaldronoj.

KASTORO BASTONO BASTONANTO

KASTORO estas eta aminda besteto.

Viando manghata, felo vendata.

Dio pardonu kaj kompatu tiujn, kiuj estas manghataj, kaj ankau tiujn, kiuj manghas.

MAGEN

BASTON'

MAGEN

Auf dem Magen*

AMEN!"

Kiam ankau tiu folio estis same devote formetita, la patrino levighis kaj reiris al sia benketo apud la kamentubo. La patro restis che la fenestro.

Kiam venos autuno, ne restos mi tie chi sur la hejma tero, pensis la patro. Atendu, ghis komencighos la arbarlaboroj! Tiam chiun frumatenon jam en mallumo mi direktos min al la arbaro. Rekte tra la kampoj. Tie estas bone svingi la hakilon. Mi bruligos shelajhon, krustojn, splitojn. Kia granda krakado kaj fumo! Tien li ne venos, apenau venos, chiam li malshate krispigis la nazon... Li ne venos, egale. Li ne venu, des pli bone. Sed vespere? Tiam, jes, li kompreneble atendos che la pordo, salute levante la manon: "Donu arbaran panon!"

Sed la kompatinda patrino! Shin li chi tie konstante sekvos, la tutan longan tagon. Chu shi iros al la bovinejo au al la puto au por alporti kion ajn, chiam li sekvos shin, ech unu pashon li ne postrestos.

La krepusko estingighis malrapide. En la chambro estis silente. Kaj la shultroj de la patro pli kaj pli mallevighis, kvazau iu metadus sur lin nevideblan sharghon. Chiam kaj chiam ankorau.


* Magen, auf dem Magen (germane) - ventro, sur la ventro. - Red.

<<

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !