3

Kiam la maljuna Ott Kiviselja estis en la urbo, li petis la filon, ke li havigu al li karbidon, hufnajlojn kaj sapkaustikon. Por ke la afero estu pli certa, li kunportis diversan "valuton": buteron, ovojn, lardon kaj ech hejme faritan brandon, kiu lau sia bongusto kaj klareco estis senkompara en la tuta distrikto.

La filo promesis aranghi la aferon. Promesis fari tion tuj. Sed nun pasis jam tuta semajno kaj ankorau nenio estis entreprenita. La patro, suspektema, kiaj la solidaj kaj ordemaj kamparanoj ghenerale estas, timis, ke la filo forgesis. Tio ne okazis. Male: la zorgo de la patro turmentis lin chiutage. Hufnajlojn! Ili estis al la subkuracisto kvazau ie enbatitaj. Ankorau pli malagrable estis koncerne la karbidon: la devkonscia fila koro kvazau brulis en ghi. Kaj tamen la komisio estus facile plenumebla, se subkuracisto Kiviselja ne volus eviti renkontighon kun Irma.

La varojn, kiujn la patro urghe bezonis, oni povis ricevi nur de la juna Lont. Li ja estis procentegisto, sed kion fari - kiu volas ricevi, tiu pagu. Ho jes, kun la maljuna grenkomercisto estus pli bone havi aferojn. Li estis ankorau homo, scipovis premi la manon, scipovis ridi kaj ech sincere alrigardi la achetanton.

La subkuracisto mem sentis bezonon chiam rekte rigardi en la okulojn de la kunparolanto, sincere-malkashe kaj longe. Tio ne estis kutimo nek rezulto de bona eduko. Homo tiel ne kondutanta estis lau lia opinio malsincera au almenau nefidinda. Kaj nun li jam antausciis, ke renkontante Irma ankau li devos rigardi au flanken au teren. Kial? Chu li sentis sin ial kulpa antau Irma? Ho ne, nenio simila. Li estis amiko de la familio Paggi, kvankam nur iomgrade, sed tamen amiko. Ghuste en la limoj, kiuj ne ebligas estighon de klacho. Kaj ja tion li chiam penadis eviti per rigora honesteco.

Kiam la geedzoj disighis, li ne kondamnis Irma, kiel agis multaj aliaj. "Kiu el ni estas anghelo?" li tiam pensis. Kaj ech diris. Kaj la unuan fojon subkuracisto Kiviselja spertis, ke ekzistas situacioj, en kiuj ech homo kun pura konscienco devas mallevi la okulojn. Oni ja ne scias, kion la alia sentas. Oni volus kondolenci, volus diri ion konsolan. Se tio estus ebla, ne estus malfacile rigardi ech rekte en la okulojn. Sed se subite kunsento estos superflua? Fine povos okazi ech tiel, ke Irma ankorau ne scias pri la ekzekuto de Kalle. Se shi ekscius tion pere de kondolencesprimo, estus pli ol terurege.

Kiam subkuracisto Kiviselja fine tamen estis survoje al la juna Lont, li decidis shajnigi sin surda kaj blinda. Nur hufnajlojn kaj karbidon. Nenion plu, nek sentojn, nek memorojn, nek pri la iamaj rilatoj. Malvarme, aferece kaj singarde, kiel devas esti che vera negocafero.

Bedaurinde chio okazis jam dekomence en alia maniero. Valter Lont, la genio de la intershanghkomerco en la urbeto, ekkrietis, rapide alkuris, simulis surprizon au estis vere surprizita, ekkaptis la brakon de Kiviselja, preskau chirkauprenis lin, post tio proponis tre afable seghon kaj tuj petis pardonon, ke li devas por momento restigi la gaston sola.

"Mia afero ne estas tre grava," ekparolis Kiviselja. "Mi nur venis por demandi, chu vi havas..."

Li ne sukcesis fini la frazon.

"Jes, mi havas, mi havas, nepre havas," respondis la spekulisto rapide kaj ridis. "Chion kontrau chio, nenion por mono."

"Jes, mi scias."

"Kompreneble vi scias. Aktuala devizo - chu ne? Se ili permesus, mi publikigus en la gazeto, gluigus anoncojn sur la stratanguloj. Sed nun estu bona knabo, atendu nur momenton." Samtempe li turnis sin kaj vokis: "Irma, Irma, kie vi estas? Irma, venu chi tien, tuj!"

Irma venis el la korto.

Hufnajlojn kaj karbidon, pensis Kiviselja. Sapkaustikon. Mi shajnigos min surda kaj blinda. Sed surda li ne povis farighi kaj blinda li ne bezonis sin shajnigi, char la sekvinta dialogo okazis en la antauchambro:

Valter: "Audu, diru, chu tiu maljunulo jam foriris, tiu via onklo au adopta patro?"

Irma: "Ne, li estas ankorau chi tie."

Valter: "Dio helpu!"

Irma: "Jes!"

Valter: "Jam de la dua horo!"

Irma: "Vane vi miras - li ja scias, ke hodiau estas via naskightago."

Valter: "Chu li, diablo, finfine ne ekenuas?"

Irma: "Li! Ho ne. Neniam - se li havas iun, kun kiu li povas paroli."

Valter: "Pri kio li parolu kun mia patro? Mi miras: li scias ja nenion pri la antaumilitaj grenprezoj."

Irma: "Patro auskultas kaj li rakontas. Jhus, kiam mi ilin preteriris, li parolis pri tio, kiom lia kunloghantino manghas."

Valter: "Sekve li ne enuas, kiam li povas klachi pri iu."

Irma: "Li nepre devas pririkani iun. Kaj chiuj estas malpli bonaj ol li. Ho, kiel mi ne povas lin toleri, kiam li diras: "Mia patrino igis min paroli veron, kaj mi neniam mensogis.""

Valter: "Chu vi scias, provu iel liberighi de li. Ghis la alveno de la gastoj li estu foririnta!"

Irma: "Li atendas, ke vi regalos lin per konjako."

Valter: "Mi ne havas plu tempon por okupighi pri li. Vershu ghin mem al li."

Irma: "Kiom?"

Valter: "Nu, unu fortan bushplenon, kiel diras pachjo Kottlapper. Au du, chefe, ke li ghustatempe malaperu."

Dum la tuta dialogo Kiviselja estis staranta, preta por foriri. Kiam Valter revenis, la subkuracisto tuj gratulis kaj pardonpetis.

"Chu vi scias," diris la naskightagulo, "mi pli shatas gastojn neinvititajn ol invititajn. Hundojn oni invitas. Kaj chu vi opinias, ke tiuj, kiujn mi invitis, estas miaj amikoj? Miaspeca homo ech ne havas amikojn, se vi tion volas scii, miaspeca homo priatentas nur profiton."

"Des pli malbone por mi."

"Kial do?"

"Kian profiton vi esperas de mi?"

"Ne diru tion. Iun tagon..."

"Chu vi audis iam pri komunio al leporo?"

"Kaj sekve?"

"Se vi iun tagon trovighus malantau seruro kaj riglilo, mia helpo al vi estus same nesuficha."

"Kiam oni elartikigus membrojn, vi chiuokaze relokigus ilin - espereble malpli dolorige."

"Irma supozeble ne audas?"

"Ne, shi estas vershajne en la kuirejo. Diru, pri kio temas."

"Al Kalle mi penikis per jodo la vizaghon, kiam ghi estis disbatita. Ne estis placha tasko."

"Vershajne ne! Al Irma pri tio kompreneble ne parolu, ech ne vorteton. Kaj ankau ne al tiu maljunulo, la adopta patro de Irma. Li estas tiel konsternita de la sorto de sia vera bofilo, ke jen-jen li tuj eklarmos."

"Tion chi audi estas kortushe."

"Kompreneble."

"Chu vi scias, permesu, ke mi forvaporighos kune kun li."

"Sh-sh-sh!"

"Ne forgesu: mi audis vian dialogon kun Irma."

La filo de la grenkomercisto ekridis, ekbruligante cigaredon seriozighis kaj diris:

"Tio ne gravas. Vi restos chi tie, chiuokaze. Vi estas mia kunlerninto, unu el la malmultaj, kiuj ankorau cirkulas sur la horizonto. Estus alia afero, se miaj gastoj estus fremdaj al vi. Kaj se estus multe da ili. Au se ili estus iaj chifonuloj."

"Kiuj ili estas ?"

"Tuj mi diros. La estro de nia urbeto au burgermeister*, kiel oni nuntempe diras; gazetredaktoro Part kaj plue sinjoro Siilinder, viro, pri kies agado oni malmulte parolas. Supozeble vi konas ankau lin."

"Jes, mi konas," respondis Kiviselja morne.

"Chu vi timas ilin?"

"Ho ne."

"Bonege. Kompreneble ili venos kun sinjorinoj. Krome Irma havas kelkajn amikinojn. Mi ne scias, chu ili venos; mi ilin ne invitis kaj al Irma mi aludis..."

"Ke ili ne venu?"

"Sciu, ili estas teruraj klachulinoj."

En la sama momento pachjo Kottlapper preterpasis la fenestron. Li ricevis sian porcion kaj foriris nun lekante la lipharojn.

"Mi venos alian fojon, en proksima tempo," diris Kiviselja.

"Inna!" vokis la juna Lont. ,Jrma, venu akcepti - la unua gasto."

Kiviselja ekshiretis la chemizkolumon, kvazau ghi lin subite ekpremis. La naskightagulo ridetis aprobe. Irma eniris kaj haltis, rigardante Ia gaston kvazau fantomon. Kompreneble, pensis Kiviselja, se oni plu ne havas la malnovan familion, oni ne bezonas ankau la malnovajn amikojn.

"Glasojn, glasojn!" diris la mastro. "Pri botelo mi mem zorgos."

La veraj gastoj malfruighis. Ghis kiam la unuaj el ili alvenis, la neinvitita gasto sukcesis jam ebriighi. Li ne rimarkis, ke ekvidinte lin la urbestro rigidighis kaj samtempe penis tion kashi. Li ankau ne vidis, ke la vizagho de sinjorino Inna rughighis. Kaj ech se li estus chion chi rimarkinta, tio kredeble tre amuzus lin. Subite li estis kapabla paroli ech pri favo. Feliche ghuste tiam, kiam li estis preta tion fari, venis kelkaj sinjorinoj.

La naskightagulo rigardadis chiam pli ofte la horloghon.

"Ni altablighu," li opiniis fine. "Pri tiuj sinjoroj, kiuj ankorau ne venis, oni neniam povas esti certa. Pri Part oni ja parolas..."

"Sed la maljuna sinjoro?" vokis la urbestro.

"Li ne venos."

"Kial? Chu li malsanas?"

"Ho ne. Li ne havas humoron. Al li ne plachas lignogasgeneratoroj."

Iu eniris la antauchambron kaj Irma elkuris, dum la societo restis ridanta. Oni seriozighis nur tiam, kiam Siilinder aperis en la pordo.

"Hoho, chi tie oni faras altan politikon," li diris salute levante la manon.

"Vi havas akrajn orelojn," konstatis la urbestro.

"Pri kio temas?"

"Iu maljunulo onidire krachis sur la teron," respondis Valter Lont.

"Haha!" ekkriis Siilinder. "Pro tio, ke lignogasgeneratoroj ne plachas al li. Kial ? Pro tio, ke autoj kun gasgeneratoroj transportas lignomaterialon al niaj liberigintoj."

"Tre sprite," ne rifuzis la urbestro sian aprobon al Siilinder.

Tiel la konversacio dum longa tempo balancighis inter vero kaj sherco. Kaj kvankam ech la simplanima kaj chiam verema subkuracisto tion tuj komprenis, la alkoholo lin plu ne ebriigis. Domagha afero! La sinjorinoj, inter kiujn oni lin che la tablo sidigis, estis vershajne amikinoj de Irma. Ili estis ne plu tre junaj, sed des pli gajaj. La subkuracisto fervore kunfrapadis kun ili la glasojn, volonte li forgesus ion kaj almenau foje prenus ion pli facile, sed li ighis des pli serioza, ju pli li trinkis.

Kiam la telefono en najbara chambro sonoris, li estis preskau sobra.

La interparolo estis mallonga. Apenau Siilinder sukcesis ekstrechi la orelojn, kiam la naskightagulo revenis al la tablo kaj diris:

"La redaktoro ne havas tempon."

"Li ne venos?" demandis Siilinder.

"Ne."

"Chu li scias, ke mi estas chi tie?"

"Mi ne faris el tio militsekreton."

"En tiu okazo estas kompreneble," diris Siilinder. "Tiu hundo min evitas."

"Chu vi ne trogravigas vin?" demandis la spekulisto.

"Atendu, auskultu do," respondis Siilinder. "Tio estis en la pasinta printempo, kiam mi tretis sur lian voston. Iun tagon, kiam mi hazarde havis liberan momenton, mi disfaldis gazeton kaj komencis ghin rigardi. La legado de gazetoj ne apartenas al miaj devoj. Mi jhetis suprajhan rigardon al la surskriboj, por tempopasigo interalie iom ekinteresighis ankau pri la autoroj: jen plena nomo, jen nur inicialoj, iuj estas konataj, aliaj ne.

Mi neniam okupis min pri feltanado. Por mi tute fremda profesio. Kaj tamen mi eklegis fushajhon de iu komencanto pri la ledofabriko. Ghis la hodiaua tago mi ne komprenas, kio igis min fari tion. Subite mi kvazau ekflaris ion. Mi legis kaj jam ekprenis krajonon; haha: "en la moderna tempo oni tanas felojn science".

Stop! Sufichas!

Mi rigardis, kiu subskribis tiun bakajhon. Kompreneble pseudonimo. Mi telefonis al la redakcio, demandis, kiu estas che vi tiu K. Lee. Komencanto. Mi komprenas, sed kiu li tamen estas - lia nomo! Evidentighis, ke Kalle, Kalle Paggi."

"Chu li do laboris ankau kiel jhurnalisto?" demandis la urbestro, per la busho de Siilinder, per la okuloj de Irma.

"Jes, vi vidas, almenau li komencis enpenetri en tiun sferon. Kaj li estus progresinta, se mi ne estus interveninta. Mi avertis la redaktoron, kiu komence volis nenion kompreni, kaj mi diris, ke li estu pli singarda kun tiaj parioj. Li tralegu chiam akurate la kunlaborajhojn, havu la okulojn malfermitaj. Li ne dormu: malamikoj ekzistas ne nur sur la fronto.

Kiu chi tie opiniis, ke mi trogravigas min? Vi, Valter. Nu, kaj kion vi nun diros ? Vi ne evitos min, chu ne? Vi ne timas, chu ne? Au ne ekzistas kauzo por tio, chu? Iam poste li iuloke titolis min, Siilinder, instruita feltanisto. Diabla vulgarulo! Mi volus demandi lin pri tio."

"Nu, nu, li ja ne estas chi tie," atentigisla urbestro trankvilige.

"Tre domaghe, tre domaghe," respondis Siilinder. "Vi vidus. kiel mi premus lin - je sentema loko. Instruita feltanisto!

Neniu esperu, ke io restos por ni kashita. Chion ni ekscios. Pri tiu Paggi, pri tiu grimacbushulo ni posedis informojn jam antau ol li komencis spritadi sur la paghoj de la gazetaro.

Dum iu familia drinkfesteno li prezentis sin kiel nobelo. Auskultu. Li entute ne estas Paggi, sed Baggo, von Baggo au Baggofut, liaj praavoj kvazau posedis teron, bienojn kaj fabrikojn. Pri tiu temo li faris tutan paroladon. Kun vera barona akcento. Li bedauris, ke tiuj tempoj pasis, kaj esprimis la esperon, ke ili nun revenos - servuto, bastonadbenkoj, la rajto de la unua nokto kaj tiel plu. Vi, sinjorino Irma, ja ankau estis tie - chu mi mensogas?"

"Ne, vi ne mensogas," diris Irma.

"Kaj oni ridis - chu mi mensogas?"

"Jes, ridis, chiuj ridis, nur unu homo, kiel mi memoras, estis tre serioza."

"Tiu unu homo estis nia homo," respondis Siilinder. "Kaj char ankau vi ne ridis, vi plachis al li."

"Tio vere mankis, ke ankau mi ridu - male, mi riprochis lin. Kun li estis malfacile: chiam, kiam li trinkis guteton, li komencis babilachi."

"Babilachi? Lau via opinio tio estis do nur babilacho? Senkulpa babilacho?"

"Mi ne scias, li ne opiniis tion serioze," respondis Irma.

"Des pli malbone por li," diris Siilinder.

"Kompreneble," replikis la urbestro. "Se li estus tion serioze pensinta, li estus vera nobelo."

"Nia homo," aldonis subkuracisto Kiviselja neatendite ech por si mem, kvankam li dume estis ankorau pli sobrighinta.

Oni silente preterlasis tiun venenguton. Oni kvazau ne audis ghin.

"Bone, ni diru, ke tio vere estis babilacho," daurigis Siilinder. "Sed kiel oni nomu chion tion, kion ni audis el lia busho, kiam ni jam havis lin en nia pugno, tenis lin per tenajlo, so zu sagen.** Tiam evidentighis, ke li scipovis manifesti ankau alimaniere ol kiel ebriulo dum iu familia drinkfesteno. Iun autunan matenon oni trovis sur la chefstrato gluitan al fosto eltranchajhon el malnova gazeto. Unuavide ghi shajnis esti tute senkulpa anonco. Kio mirinda estas en tio, ke iu ofertas pumpilojn? Sed kiu ofertas? Kiu anoncas? Ech al mi estas tre maloportune, ech nun ankorau, kiam mi tion diras: reprezentanto de germana firmao de pumpiloj Hjalmar Mae***. Plie, "firmao de" estische tio trastrekita. Restis nur la pumpiloj kaj ilia agento - nia fuhrer****.

Chu vi, sinjorino Irma, ion scias pri tio? Ekzemple, de kie li prenis tiun malnovan gazeton?"

"Vi diris, la pasintan autunon?"'

"Ghuste."

"Mi estis tiam jam foririnta de li."

"Tre bone, ke vi ghustatempe forlasis tiun fiulon."

"Sed kial vi ekpensis, ke li tion faris?" demandis unu el la amikinoj de Irma.

"Kial vi ne miras, ke mi jam pli frue ne ekpensis tion? Kial ni estis tiaj grandaj stultuloj? Ni lasis la kanajlon senghene spritadi, jen tie, jen chi tie, ne konsiderante analogion."

"Kaj chu li konfesis sian kulpon?" demandis la sama sinjorino.

"Li ech ne provis ghin kashi. Kial vi mokridetas? Vi ne kredas? Pro dio, ech ne per vorteto. Vershajne vi opinias, ke ni prilaboras la homojn nur fizike. Tuj kiam mi memorigis al li tiujn pumpilojn, li ekridis, kaj raportis, ke iun autunan vesperon malfrue li vizitis la redaktejon kaj tie - kia aroganteco! - provizis sin per gluo. Chu sola ? Jes, sola, sed ne tute sobra. Mi proponis al li cigaredon. Tiufoje li ghin akceptis kaj komencis avide gluti la fumon. Lia vizagho farighis ree abomena grimaco. Kvankam mi volonte volis lin bati, mi tamen prenis spegulon kaj metis ghin sub lian nazon, plene regante min mem.

Mi ne hastis, mi havis tempon.

Li rigardis sin, rughighis kiel frago, tiam alrigardis min kaj demandis stulte: "Nu?" Mi diris: "Se mortintoj povns ridi,. lau mia opinio ili farus tion same kiel vi."

Li fierache forjhetis la cigaredon.

"Eble ili efektive ridas," li diris.

"Pri kio?" mi rapide demandis.

"Pri multo."

"Nome?"

"Ekzemple pri la heroajhoj, kiujn ili plenumis vivante."

Mi klinis min malantauen kaj rigardis lin per duone fermitaj okuloj.

"Nome pri siaj heroajhoj," li ripetis provoke.

"Kaj pri kio ankorau?"

"Sendube ankau pri la kavalirkrucoj, pendigitaj sur iliajn brustojn."

"Al mi ne plachas hodiau seriozaj temoj," mi ridis je tio. "Prefere ni parolu ankorau pri rido: rido estas bonega afero - ankau por vivantoj. Bedaurinde nur, ke ekzistas tiom malmultaj homoj scipovantaj ridi."

Li strabis min malfideme, sed kapjesis tamen, vere, apenau rimarkeble.

"Por ridi oni iufoje bezonas ankau kuraghon," li diris.

"Ankau mi opinias tion."

Li kapjesis kiel antaue.

"Nur estas malfacile ridi sola, la tute veran ridon," mi rimarkigis nun laueble milde. "Mi persone estas revinta pri amiko, kun kiu mi povus ridi en tempo de pesto."

Mi vidis, kiel li subite farighis atenta.

"Vi eble estis pli bonshanca rilate amikojn?" mi plu demandis. "Vi havas tempon, penu rememori."

Li rigardis min dum iom da tempo silente kaj poste respondis: "Mankas kauzo por pripensi: vi ja mem jhus pruvis au penis pruvi, ke chiuj miaj amikoj ridas kiel mi."

"Chu ankau Tann?" mi demandis. "Leutenanto Tann?"

"Jes, ankau li," li respondis. "Ne strechu vin, vi ne surprizas min per via informiteco."

Leutenanto Tann estis unu el liaj amikoj, unu el la malmultaj au ech la sola el la tagoj en la militlernejo. Nu, ankau iu kontuzkapulo. Lian historion vi vershajne konas: li ghisfunde ebriigis sin, freneze ekfuriozis en la kazino kaj malplenigis sian pistolon al la portreto de Hitler. Che la aresto oni trovis che tiu "heroo" interalie ankau leteron de Paggi. Ghi estis ricevita jhus la antauan tagon kaj en ghi estis esprimata bedauro, ke la amiko estis tia granda idioto, ke li libervole alighis al la germana armeo. Kvankam li, Paggi, siatempe kredis, ke Tann estas viro, por kiu ne ekzistas sanktajhoj, ke li nome estas ghuste tia viro, kiu scipovas plache rikani kaj kun kiu estus bone ridi ech en tempo de pesto.

Li tuj komprenis miajn aludojn. Tiel devis ja esti. Sed mi esperis, ke li reagos alimaniere. Diablo prenu, min kolerigis lia trankvileco, lia indiferenteco - la maniero, en kiu li akceptis kaj rekonis ech la plej senkompatajn faktojn. Oni senmaskigas lin kaj kredas, ke tiu fiulo ektimos, penos nei, ektremos, provos klarigi la faktojn en alia lumo, aplikos mensogon au faros ion alian, kiel oni en tia okazo agas. Ne, tiu bruto ech ne palpebrumis: ni mortpafos vin - pafu, ni pendigos vin - pendigu."

"Sed kiel estis la afero pri tiu murdo?" demandis la spekulisto plenigante la glasojn.

"Jes," subtenis la urbestro. "Pri tio oni parolis."

"Tio estas mensogo," diris nun Irma, kiu la tutan tempon silentis. "Vi parolu pri li kion ajn, nomu lin dekfoje fiulo, centfoje bruto, sed ke li iun murdis au intencis murdi, tion mi ne kredas! Ne kredas!!"

"sh-sh, sh-sh, sinjorino," admonis la urbestro.

La spekulisto ekridis.

"Mi vershajne devas jhaluzi pro mortinto," li diris. "Chu vi volas tion, sinjorino?"

Irma ne respondis.

"Mi rimarkis, ke la mustardujo staras la tutan tempon antau la mastrino," diris la subkuracisto. "Bonvolu transdoni ghin foje ankau chi tien."

"Chu mi diris, ke ni kredis?" demandis Siilinder. "Ne, via sinjorina moshto, ankau ni ne kredis. Sed ni ricevis informojn kaj devis ilin kontroli. Vi eble volus krii: kalumnio kaj falsaj denuncoj; gestapo nur pri tio okupighas. Ne estas tiel! Se iufoje ech okazas kelkaj malgrandaj eraroj au misagoj, ili estas elklarigataj, chiam kaj senindulge. Same ankau chi-okaze. Post kiam kelkaj personoj estis esplordemanditaj, evidentighis, ke vere temas pri miskompreno. Jes, diablo prenu, en tiun aferon estis miksita ankau iu Hilda au Ruth."

"Kompleza Ruth," atentigis la subkuracisto.

"Kompleza? Jen kiel. Nu, kaj chu shi estas kompleza?"

"Mi ne scias."

"Chu vi ne okupas vin pri prostituitinoj?"

"Same malmulte kiom pri politiko."

"Je-es: same malmulte kiom pri politiko! Iufoje la homoj senvualigas sin hazarde au pro stulteco, nevole. Kiel tiu putinacho. Komence shi ridis kvazau freneza, poste shi ekplorachis, kompreneble pro granda kolero, kaj demandis: "Kiel mi au Paggi povis intenci murdon de tiu legiano, se vi jam estis murdintaj lin?"

Chu vi audas!

Homo falas sur la fronto kaj poste venas iu malchastulino kaj diras, ke mortigis ni. Ni! Kaj se vi scius, kion shi ankorau diris. Shi demandis: "Kial vi tiel ege deziras esti homoj? Tio ne sukcesos al vi, kvankam vi ne pikas viajn viktimojn sur rostostangojn kaj enterigas la multekostan viandon!"

Sed char shi samtempe lau publikulina maniero proksimighis al mi, mi pushis shin. Tute ne forte, sed shi volis shajnigi, ke oni shin brutale traktas. Kiel shi ekshancelighis! Shi falis dorsantaue en angulon kaj siblis kiel serpento: "Kion vi opinius pri mi, se mi miajn kuniklojn traktus sammaniere?"

Acha porkino!

Nu, vi vidas, kiom malmulte da rajto ni havas nomi tiajn malgrandajn miskomprenojn falsdenuncoj. Chu ni senmaskigis malamikon? Jes, ni senmaskigis. Kaj kial do vi parolas pri falsa denunco? Cetere, kio koncernas sinjoron Paggi - mi ne rajtas plu nomi lin fiulo! -, lia sorto estis decidita jam sen tiu miskompreno. Chu li murdis au ne, chu li intencis murdi au ne intencis, tio estis egala - sian punon li jam sen tio meritis, lia krimo estis jam sen tio mortpuninda. Au eble sinjorino Irma havas ankau pri tio alian opinion?"

"Kiom valoras chi tie mia opinio," respondis Irma.

"Nu, tamen?"

"Eble mi ech ne penos krei tiun opinion."

"Tio ne estas bela."

"Ne estas bela, sed utila. Nur unu demandon mi havas al vi, se vi permesas."

"Mi petas."

"Chu li konfesis sian kulpon?"

"Nerekte li konfesis."

"Ho dio, la tutan tempon la sama temo," diris nun Inna turmentite. "La tutan vesperon! Chu ne trovighas io alia por priparoli?"

"Vi, sinjorino, vershajne ne konsideras min honestulo?" demandis Siilinder.

"Ne, ne tio."

"Vi eble volas diri, ke mi ludas sur viaj nervoj. Se vi nur scius, kiel maljuste vi rilatas al mi. Chu vi audas: maljuste. Kaj vi! Ghuste vi, kies honoron mi defendis!"

"Mi ne komprenas, kion chi tio signifas?" demandis la urbestro, kiu audis, kiel Inna flustris, ke ili iru hejmen.

"Vi komprenos, kiam mi parolos," respondis Siilinder. "Almenau tion, ke rni estas honestulo. Vi deprenos la chapon antau mi kaj danke regalos min."

Li jhus malplenigis la glason kaj rapidis ghin replenigi.

"Parolu do."

"Certe mi parolos. Nur la sinjorino ne ektimu. Nu, kaj vidu, tiu sinjoro Paggi, so zu sagen, ne konfesis sian kulpon. Li ech ne estis tiam hejme. Bone, diablo prenu, temas pri lia vivo au inorto, do li diru almenau, kie li estis dum la nokto de la bombado. Li nomu atestantojn, kompreneble fidindajn, kaj ni tuj liberigos lin. Sed ne - tiu kurbmakzelulo silentas kvazau spitante la morton. Sed subite iun tagon - mi ne scias, kio okazis al li - li komencis histerie krii:

"Mi dormis kun la unua sinjorino de nia urbo. Jes, kun sinjorino Inna, en shia propra domo, se vi tiel ege volas ekscii tion."

Subkuracisto Kiviselja estis la sola, kiu vidis, kiel Inna per unu sola gluto malplenigis sian glason. Irma silente detablighis. En la kuireja pordo shi turnis sin kaj diris:

"Li frenezighis en la manoj de siaj turmentantoj."

Por momento ekestis silento. Poste la urbestro demandis:

"Chu v ibatadis lin?"

"Ne mi," respondis Siilinder. "Mi traktis lin relative milde. Sed post tio mi ordonis puni lin pro la ofendo de la sinjorino. Tiam oni bonege tanis lian pelton. Kion vi nun diros, amikoj? Chu mi ne kondutis kiel honestulo?" Kaj per la manplato frapante la dorson de la urbestro: "Nu, chu vi regalos min?"

Kiviselja provis pensi: hufnajloj, sapkaustiko kaj karbido. Sed li neniel sukcesis.


* Burgermeister (germane) - urbestro. - Trad.
**
So zu sagen (germane) - por tiel diri. - Trad.
***
Hjalmar Mae - estona marioneta "landestro" dum la germana okupacio en 1941-1944. - Trad.
****
Fuhrer (germane) - gvidanto. Origine la titolo de Hitler. - Trad.

<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ