Chapitro 9

Kerubjevajhoj

Nikanoro Ivanich Nudokrudov, prezidanto de la loghoasocio de la domo n-ro 302-bis che la strato Sadovaja en Moskvo, kie loghis la forpasinto Berlioz, ekde la jhusa nokto inter la merkredo kaj la jhaudo estis en frenezigaj klopodoj de l' kapo ghis piedoj.

Kiel ni jam scias, je la noktomezo al la domo venis la komisiono en kies laboro partoprenis Jheldibin, oni elvokis Nudokrudovon, informis lin pri la morto de Berlioz kaj de li akompanate iris en la apartamenton n-ro 50.

Tie la kornisiono plenumis sigeladon de la mamiskriptoj kaj de la apartenajhoj de la mortinto. Nek Grunjo, la mastrumistino, nek la frivola Latronov tiutempe estis en la apartamento. La komisiono sciigis al Nikanoro Ivanich, ke la manuskriptojn de la mortinto ghi forportos por klasado, ke lia loghejo, tio estas tri chambroj (la eksaj kabineto, salono kaj la manghochambro de la juvelistvidvino), transiras je la dispono de la loghoasocio, ke la proprajhoj de la mortinto restu en la indikita loghejo ghis la heredontoj estos determinitaj.

La informo pri la morto de Berlioz supernature rapide diskonighis en la tuta domo, kaj jhaude, de la sepa horo matene, asocianoj komencis telefoni al Nudokrudov kaj iom poste lin viziti por prezenti skribajn pretendojn je la loghejo de la forpasinto. Dum du horoj Nikanoro Ivanich akceptis tridek du tiajn skribajn deklarojn.

Ili entenis petegojn, minacojn, kalumniojn, denuncojn, promesojn plenumi la riparojn je sia kostopago, atentigojn pri neeltenebla malvasteco kaj pri hororoj de loghado en unu apartamento kun banditoj. Aparte menciindas la animskua en sia artismo priskribo de forrabo, rekte en jakposhon, de pelmenoj pretigitaj por kuirado en la apartamento n-ro 31, du minacoj pri memmortigo kaj unu konfeso pri sekreta gravedo.

Fojon post fojo oni vokis Nudokrudovon en la antauchambron de lia apartamento, oni prenis lin je la maniko, ion flustris, palpebmmadis kaj promesis sin montri dankerna.

Tiu turmento dauris la tutan matenon, ghis nelonge post la tagmezo, kiam Nikanoro Ivanich eskapis el sia apartamento kaj provis rifughi en la administrejo, apud la stratpordego; tamen rimarkinte gvatantojn che la oficejo li fughis ankau de tie.

Grandpene sin malembarasinte je kelkaj personoj, kiuj kuris post li tra la asfaltizita korto, la prezidanto sin kashis en la sesa enirejo kaj suriris la kvinan etaghon, kie situis la malbenita apartamento n-ro 50.

Sur la shtuparplaceto la dikulo Nudokrudov haltis por retrovi spiron, poste sonorigis, sed neniu malfermis. Li sonorigis duan fojon, poste trian, komencis grumbli kaj nelaute sakri. Sed la pordo plu restis fermita. Lia pacienco krevis, kaj elposhiginte la rezervan shlosilfaskon administrejan, li per sia estrula mano malfermis la pordon kaj eniris.

- Hej, mastrumistino! - kriis Nikanoro Ivanich en la duonlumo de la antauchambro. - Kiu do estas via nomo ... Grunjo, chu? Chu vi estas for?

Neniu respondis.

Tiam Nudokrudov forigis la sigelon de la pordo de la kabineto, prenis el sia teko faldmezurilon kaj pashis en la kabineton.

Li faris ja pashon en la kabineton sed haltis en surprizego che la sojlo kaj ech ekshancelighis.

Che la tablo de la mortinto sidis nekonata civitano, maldika kaj longa, kun kvadratita jako, jhokea kaskedo kaj nazumo ... nu, tiu sama.

- Kiu vi estas, civitano? - konsternite demandis Nudokrudov,

- Ba! Nikanoro Ivanich! - kriegis la neatendita civitano per akra kaprotenoro kaj, salte ekstarinte, li salutis la prezidanton per subite trudita manpremo. Tamen tiu varma saluto neniel ravis Nudokrudovon.

- Pardonon, - li ekparolis suspekteme, - kiu vi estas, civitano? Chu vi estas oficialulo?

- Ah, Nikanoro Ivanich, - ekkiris la nekonato per kore intima tono, - kio estas oficialulo kaj kio estas privatulo? Chio chi dependas de la vidpunkto el kiu oni rigardas la aferon, chio chi, Nikanoro Ivanich, estas konvencia kaj malfirma. Hodiau oni estas persono neoficiala, kaj morgau, ek! - oficiala! Kaj ankau la malo povas okazi, Nikanoro Ivanich, ech tre facile!

Tiu konsidero neniom kontentigis la prezidanton de la domkomitato. Homo nature suspektema, li konkludis, ke la rezonanta antau li civitano ghuste estas persono neoficiala, kaj vershajne, ech senokupa.

- Tamen kio do vi estas? Kiu estas via familinomo? - pli kaj pli malmilde demandadis Nudokrudov kaj ech faris pashon kontrau la nekonaton.

- Mia f amilinomo, - respondis la civitano neniom impresite de la severa tono de la prezidanto, - estu, ekzemple, Kerubjev. Interalie, chu vi dezirus iom mangheti, Nikanoro Ivanich? Tute senceremonie! Chu konsentite?

- Pardonon, - diris Nudokrudov indignighante, - pri kiaj manghetoj vi parolas chi tie? (Endas agnoski, ke bedaurinde la prezidanto estis nature iom maldelikata.) Restadi sur la metraro de la mortinto estas malpermesite! Kion vi faras chi tie?

- Bonvolu do sidighi, Nikanoro Ivanich, - kriachis la civitano sen malpleja konfuzigho kaj sin kurbigis prezentante seghon al Nudokrudov.

Tute furiozighinte, Nikanoro Ivanich repushis la seghon kaj blekegis:

- Chu vi diros finfine, kio vi estas?

- Se vi deziras, mi havas la honoron plenumi la oficon de interpretisto che la persono de alilandano rezidanta en chi tiu apartamento, - sin prezentis la civitano atribuinta al si la nomon de Kerubjev, kunklakigante la kalkanumojn de siaj neciritaj, rughetaj shuoj.

La busho de Nudokmdov larghe malfermighis. La estado de alilandano en tiu apartamento, kaj ankorau kun interpretisto, konsistigis por li perfektan surprizon, tial li postulis eksplikon.

La interpretisto volonte eksplikis. La alilanda artisto, sinjoro Voland, estis afable invitita de la direktoro de Varieteo, Stefano Bogdanovich Latronov, loghi en lia apartamento por la dauro de siaj prezentadoj, do proksimume unu semajnon, pri kio Latronov ghuste hierau skribis al Nikanoro Ivanich, petante lin registri la alilandanon por provizora loghado en la domo dum li mem, Latronov, forveturos en Jalton.

- Nenion ajn li al mi skribis, - en granda miro diris la prezidanto.

- Nu, tamen vi fosu en via teko, Nikanoro Ivanich, - mielvoche proponis Kerubjev.

Nudokrudov levetis la shultrojn, malfermis la tekon kaj trovis tie la leteron de Latronov.

- Kiel povis okazi, ke mi tute pri ghi forgesis? - stultamiene rigardante la malfermitan koverton murmuris la prezidanto.

- Ordinara afero, kara Nikanoro Ivanich, tute ordinara afero! - ekchirpis Kerubjev. - Distrighemo, distrighemo, kaj trolacigho, kaj hipertensio, nia kara amiko Nikanoro Ivanich! Mi mem estas terure distrighema. Iun tagon, che pokaleto, mi rakontos al vi kelkajn faktojn el mia biografio, vi krevos de rido!

- Kiam do Latronov forveturos al Jalto?

- Jam, jam li forveturis! - ekkriis la interpretisto, - li, pardonon, jam rulighegas! La diablo scias, kie li jam estas! - la brakoj de Kerubjev turnighis kvazau aloj de venta muelejo.

Nudokrudov deklaris, ke li devas vidi la alilandanon, sed la interpretisto respondis rifuze: absolute maleble. Li estas okupita. Li dresas la katon.

- La katon, se vi deziras, mi povas al vi montri.

Tion Nikanoro Ivanich malakceptis, kaj la interpretisto tuj prezentis al li surprizan sed tre interesan proponon.

Konsidere ke sinjoro Voland nepre malvolas loghi en hotelo, kaj krome, ke loghospacon li kutimas havi vasta, chu la loghoasocio konsentos lui al li, ghuste por unu semajno, tio estas por la dauro de liaj prezentadoj en Moskvo, la tutan apartamenton, do ankau la chambrojn de la mortinto?

- Por li tio ja estas egala, por la forpasinto, - flustre shushis Kerubjev, - ja konsentu, Nikanoro Ivanich, li tiun chi loghejon jam ne bezonas, chu?

Iom perplekse Nudokrudov objhetis, ke normale la alilandanoj devas loghi en Metropole, neniel en privataj loghejoj...

- Ja mi diras al vi, - arde flustris Kerubjev, - li estas kapricema kiel mil diabloj! La sinjoro malvolas! La sinjoro malshatas la hotelojn! Jen ghis kie mi ilin havas, tiujn turistojn alilandajn! - intimtone plendis Kerubjev, pushante la dikfingron en sian vejnozan gorghon, - nekredeble, kiom da malbona sango al mi ili faris! Enlasite en la landon, tia ulo au chion prispionas, kiel plej fia kanajlo, au per siaj kapricoj tute fortrivas oniajn nervojn: tio chi ne taugas, tio f or ne konvenas!.. Dum por via asocio, Nikanoro Ivanich, tio estas pura gajno kaj evidenta profito. Ja pri mono li tute ne zorgas, - Kerubjev jhetis rigardon chirkauen kaj flustris al la prezidanto: - li estas milionulo!

La propono de la interpretisto havis evidentan sencon praktikan, ghi estis tre serioza propono, sed io mirinde malserioza estis kaj en lia parolmaniero, kaj en liaj vestoj, kaj en tiu hida, tute senutila nazumacho. Tio kauzis malklaran sed ghenan impreson en la animo de la prezidanto, kaj tamen li decidis akcepti la proponon. Char la financa stato de la asocio prezentis, ho ve, nemalgrandan deficitegon. En la autuno estis achetenda mazuto por la vaporhejtado, sed kontrau kiaj groshoj - tion sciis neniu. Kun la mono de la turisto oni eble povus elturnighi. Sed la praktikema kaj prudenta prezidanto deklaris, ke antau chio li devos akordigi la aferon kun la Alilandanburoo.

- Kompreneble! - ekkriis Kerubjev. - Certe, akordigo ja estas neprajho. Jen la telefono, Nikanoro Ivanich, tuj akordigu! Kaj pri la mono vi vin ne ghenu, - li aldonis flustre, kondukante la prezidanton en la antauchambron al la telefono, - se ne lin, kiun do pagigi! Se vi vidus lian vilaon en Nico! Promesu al mi, ke jam chi somere, dum via sekva vojagho eksterlanden, vi speciale venos ghin vidi - vi ploros pro admiro!

La afero pri la alilandano aranghighis pertelefone kun rapideco eksterordinara, tute konsterninta la prezidanton. Evidentighis, ke oni jam scias pri la intenco de sinjoro Voland loghi en la privata loghejo de Latronov, kaj havas nenian objheton.

- Do, eminente! - blekegis Kerubjev.

Iom malspritigite de lia chirpado, Nudokrudov deklaris, ke la loghoasocio konsentas ludoni al artisto Voland la apartamenton n-ro 50 por unu semajno je la prezo po ... - Nikanoro Ivanich embarasite pauzetis kaj diris:

- Po kvincent rubloj tage.

- Tiam Kerubjev definitive konsternis la prezidanton. Li shteliste palpebrumis jhetante rigardon en la direkto al la dormochambro, de kie audighis la molaj saltoj de la peza kato, kaj shushis:

- Do, por unu semajno tio estos trimil kvincent, chu?

Nudokrudov atendis, ke li aldonos: «Nemalbonan apetiton vi havas, Nikanoro Ivanich!» sed Kerubjev diris ion tute alian:

- Chu tio estas konsiderinda monsumo? Postulu kvinmil, li pagos.

Nudokrudov konfuzite ridetis kaj sen rimarki sin veni trovighis antau la skribotablo de la mortinto, kie Kerubjev, plej rapide kaj lerte, produktis kontrakton en tri ekzempleroj. Finskribinte li malaperis en la dormochambro kaj tuj revenis kun la elana parafo de la alilandano sur chiu ekzemplero. Ankau la prezidanto subskribis la kontrakton, kaj Kerubjev petis kvitanci kvin ...

- Vorte, Nikanoro Ivanich, vorte! ... kvinmil rublojn ... - kaj kun histriona startosignalo, malkonvena che serioza afero: - Ein, zwei, drei! - li metis antau la prezidanton kvin novajn biletpakojn bankajn.

Sekvis nombrado de la biletoj, akompanata de Kerubjev per proverboj kaj popoldiroj, kiel ekzemple «konfidu sed vidu», «bonaj kalkuloj, bonaj kunuloj» kaj similaj spritajhoj.

Kalkulinte la monon Nudokrudov ricevis de Kerubjev la pasporton de la alilandano por la provizora registrado, metis ghin kun la kontrakto kaj la mono en sian tekon kaj, ne sukcesinte sin deteni, li petis pri senpaga enirbileto ...

- Certe, certe, senprobleme! - blekegis Kerubjev, - kiom da lokoj vi volas, Nikanoro Ivanich, chu dek du? chu dek kvin?

La konfuzita prezidanto klarigis, ke li bezonas nur pareton da lokoj, por si kaj por sia edzino Pelagia Antonovna.

Per facila movo Kerubjev tuj elposhigis notblokon kaj brave skribis invitilon por du personoj en la unuan vicon. Ghin la interpretisto transdonis al Nudokrudov per sia maldekstra mano, dum per la dekstra li lerte metis en lian alian manon dikan pakon kraketan. La prezidanto jhetis rigardon sur la pakon, rughegighis kaj provis ghin repushi.

- Tio estas malregula ... - li murmuris.

- Ech audi tion mi rifuzas, - flustris Kerubjev rekte en lian orelon, - che ni tio estas malregula, che la alilandanoj, lauregula. Vi lin ofendos, Nikanoro Ivanich, kaj tio estus malkonvena. Vi laboris ...

- Severe punata afero, - mallautege flustris la prezidanto kaj rigardis chirkauen.

- Sed kie estas la atestantoj? - flustris Kerubjev en la alian orelon, - mi demandas, kie do ili estas? Kion vi diras?

Poste Nudokrudov asertis, ke chi tiam okazis miraklo: la pako mem rampis en lian tekon, kaj kelkajn sekundojn pli malfrue la prezidanto, iel molighinta kaj ech senfortigita, retrovighis sur la shtuparo. Pensoj kirlighis en lia kapo. Tie turnighis la Nica vilao, kaj la katodresado, kaj la penso, ke vere ja atestantoj ne estis, kaj ke Pelagia Antonovna ghojos pri la senpaga bileto. La pensoj senkoheraj sed entute agrablaj. Kaj tamen, ie en la plejprofundo de lia animo, dorneto pikis la prezidanton. La dorneto de maltrankvilo. Krome, tie sur la shtuparo lin, subita kiel bato, frapis la demando: «Sed kiel la interpretisto povis penetri en la kabineton kies pordo ja estis sigelita? Kaj kiel okazis ke li, Nikanoro Ivanich, ne demandis pri tio?» Kelkan tempon Nudokrudov shafe gapis sur la shtupojn, sed finfine li decidis krachi sur la aferon kaj ne plu sin turmenti per la malfacila demando...

Apenau la prezidanto forlasis la loghejon, el la dormochambro eksonis basa vocho:

- Al mi tiu Nikanoro Ivanich malplachis. Li estas fripono kaj avarulo. Chu oni povus aranghi tiel, ke li ne plu venu?

- Messire, sufichas via ordono!.. - de ie respondis Kerubjev per vocho neniel tremeta sed tre klara kaj sonora.

Tuj la malbeninda interpretisto aperis en la antauchambro, diskis telefonnumeron kaj ial tre ploreme ekparolis en la audilon:

- Ha lo! Mi rigardas mia devo informi vin, ke nia prezidanto de la loghoasocio de la domo 302-bis, strato Sadovaja, Nikanoro Ivanich Nudokrudov, shakras per valuto. Nunmomente en lia apartamento n-ro 35, en la ventol'aperturo en la necesejo, pakite en gazetpaperon kushas kvarcent dolaroj. Parolas Timoteo Kvascov, loghanto de la apartamento dek unua de la indikita domo. Sed mi suplikas ne malkashi mian nomon antautimante la venghon de la supredirita prezidanto.

Kaj li remetis la audilon, la kanajlo!

Pri tio, kio plue okazis en la apartamento n-ro 50, informoj mankas, sed oni precize scias, kio okazis che Nikanoro Ivanich. Reveninte hejmen, li sin enshlosis en la necesejho, prenis el la teko la biletpakon truditan de la interpretisto kaj konstatis, ke en ghi estas kvarcent rubloj. La pakon Nudokrudov envolvis en shirpecon de gazeta folio kaj shovis en la ventoltruon.

Post kvin minutoj li sidis chetable en sia manghochambreto. Lia honorinda edzino alportis el la kuirejo bele distranchitan haringon, abunde surshutitan per haketita shenoprazo. Nikanoro Ivanich plenigis je vodko rughvinan glaseton, eltrinkis, denove ghin plenigis, eltrinkis, krochis tri haringopecojn per la forko ... kaj je tiu momento oni sonorigis che la pordo, ghuste kiam Pelagia Antonovna enportis vaporantan kaserolon, jam unua rigardo sur kiun ne lasis ech malplejan dubon, ke tie en la denso de la broga barcho kushas tio, ol kio pli bongusta estas nenio en la mondo - medola osto.

Nikanoro Ivanich glutis la salivon kaj grumblis kvazau incitata hundo:

- Iru ili en la inferon! Ech dum tagmangho mi ne havas kvieton. Neniun enlasu, for, for mi estas. Pri la loghejo diru, ke oni chesu babilachi. Post semajno estos kunveno ...

La edzino rapidis en la antauchambron, kaj Nikanoro Ivanich per la kulerego malmergis el la fajre arda lago ghin, la laulonge fenditan oston. Kaj je tiu sama momento en la manghochambron envenis du civitanoj sekvate de Pelagia Antonovna, ial tre palighinta. Jetinte rigardon sur la civitanojn ankau Nikanoro Ivanich ighis palega kaj sin levis.

- Kie estas la necesejo? - zorgomiene demandis la unua, kiu surhavis blankan rusan chemizon.

Bato audighis de la manghotablo: Nikanoro Ivanich lasis la kuleregon fali sur la laktolon.

- Chi tie, chi tie, - haste respondis Pelagia Antonovna.

La venintoj impetis en la koridoron.

- Pri kio temas? - mallaute demandis Nudokrudov irante post ili, - ni nenion tian havas en nia apartamento ... Kaj viajn paperojn ... mi pardonpetas...

Sen halti la unua montris al li sian legitimilon, kaj la dua je la sama momento jam staris sur tabureto en la necesejo, shovinte la manon en la ventoltruon. En la okuloj de Nikanoro Ivanich estingighis la lumo. Malvolvinte la gazetshirajhon oni aperigis la pakon, tamen en ghi estis ne rubloj sed nekonata papermono, bluete verdeta, kun prezentajho de iu maljunulo. Cetere, chion chi Nudokrudov vidis malklare, antau li ekshvebis iaj makuloj.

- Dolaroj en la ventoltruo, - mediteme diris la unua kaj demandis la prezidanton milde kaj ghentile: - Chu via estas la pakajho?

- Ne! - respondis Nudokrudov per terura vocho. - La malamiko ghin submetis!

- Ne maleble, - konscntis tiu, la unua, kaj same milde li aldonis: - Nu, bone, nun liveru al ni la reston.

- Ne havas mi tion! Neniom, je Dio, neniam en la manoj mi ghin tenis! - despere kriis la prezidanto.

Li kuris al la komodo, bruege eltiris keston, eligis la tekon, akompanante tiujn agojn per sensencaj ekkrioj:

- Jen la kontrakto ... la vipuro interpretisto shtelmetis ... Keribjev ... kun la nazumo!

Li malfermis la tekon, shovis en ghin sian manon, bluighis kaj lasis la tekon fali en la barchon. Nenio estis en la teko: nek la letero de Stechjo, nek la kontrakto, nek la pasporto de la alilandano, nek la mono, nek la senpaga enirbileto. Nenio krom la faldmezurilo.

- Kamaradoj! - despere blekis la prezidanto, - arestu lin! En nian domon penetris la malsankta potenco!

Oni ne scias, kion imagis je tiu momento Pelagia Antonovna, sed shi eksvingis la manojn supren kaj ekkriis:

- Konfesu, Ivanich! Pro konfeso ili rabatas la punon!

Kun sangoshvelaj okuloj Nikanoro Ivanich levis la pugnojn super la kapon de sia edzino kaj stertoris:

- Uh vi, malbeninda sencerbulino!

Chi tiam li malfortighis kaj sinkis sur seghon: evidente, li rezignaciis antau la neevitebla.

Dume Timoteo Kondratjevich Kvascov, vorate de scivolo, staris sur la shtuparplaceto kaj gluis jen orelon, jen okulon al la serurtruo en la pordo de la apartamento.

Post kvin minutoj domanoj, kiuj estis en la korto, vidis sian prezidanton iri rekte al la pordego akompanate de du personoj. Oni rakontis, ke la vizagho de Nudokradov shajnis kvazau renversita pro konsternigho, ke preterpasante li shancelighadis kiel homo ebria kaj ion murmuris.

Kaj post ankorau unu horo nekonata civitano venis en la apartamenton n-ro 11, ghuste je la momento kiam Timoteo Kondratjevich, sufokate de plezuro, rakontis al aliaj domanoj pri tio, kiel oni forprenis la prezidanton. Per fingrosigno la nekonato vokis Kvascovon el la kuirejo en la antauchambron, ion al li diris kaj ambau malaperis.

Глава 9. Коровьевские штуки

     Никанор Иванович  Босой, председатель  жилищного  товарищества  дома  N
302-бис  по садовой улице в Москве, где проживал покойный Берлиоз, находился
в страшнейших хлопотах, начиная с предыдущей ночи со среды на четверг.

     В  полночь, как  мы уже  знаем,  приехала  в дом  комиссия,  в  которой
участвовал  Желдыбин,  вызывала Никанора  Ивановича, сообщила ему  о  гибели
Берлиоза и вместе с ним отправилась в квартиру N 50.
     Там было произведено опечатание рукописей и вещей покойного.  Ни Груни,
приходящей домработницы, ни легкомысленного Степана Богдановича  в это время
в  квартире не  было. Комиссия  объявила  Никанору  Ивановичу,  что рукописи
покойного ею будут взяты для разборки, что жилплощадь покойного, то есть три
комнаты  (бывшие  ювелиршины  кабинет,  гостиная и  столовая),  переходят  в
распоряжение  жилтоварищества,  а  вещи  покойного   подлежат  хранению   на
указанной жилплощади, впредь до объявления наследников.
     Весть  о  гибели Берлиоза распространилась  по  всему дому  с  какою-то
сверхъестественной быстротою, и с семи  часов утра  четверга к Босому начали
звонить  по телефону,  а  затем и лично  являться с  заявлениями,  в которых
содержались  претензии на  жилплощадь  покойного. И  в  течение  двух  часов
Никанор Иванович принял таких заявлений тридцать две штуки.
     В них заключались мольбы, угрозы,  кляузы, доносы, обещания  произвести
ремонт на  свой счет, указания на несносную тесноту  и невозможность  жить в
одной  квартире с  бандитами.  В числе  прочего было  потрясающее  по  своей
художественной силе описание похищения пельменей, уложенных  непосредственно
в   карман  пиджака,  в  квартире  N   31,  два   обещания  покончить  жизнь
самоубийством и одно признание в тайной беременности.
     Никанора Ивановича вызывали  в переднюю его квартиры,  брали  за рукав,
что-то шептали, подмигивали и обещали не остаться в долгу.
     Мука  эта продолжалась  до  начала  первого  часа  дня,  когда  Никанор
Иванович просто сбежал из своей  квартиры в помещение управления у ворот, но
когда увидел  он, что и  там его  подкарауливают, убежал и  оттуда.  Кое-как
отбившись от  тех,  что следовали за ним по  пятам через  асфальтовый  двор,
Никанор Иванович скрылся в шестом подъезде и поднялся  на пятый этаж,  где и
находилась эта поганая квартира N 50.
     Отдышавшись на площадке, тучный Никанор Иванович позвонил, но ему никто
не  открыл.  Он  позвонил  еще раз  и  еще раз и  начал  ворчать  и тихонько
ругаться. Но и  тогда не открыли. Терпение Никанора Ивановича лопнуло, и он,
достав  из кармана связку дубликатов  ключей,  принадлежащих домоуправлению,
властной рукою открыл дверь и вошел.
     --  Эй,  домработница!  --  прокричал  Никанор  Иванович  в  полутемной
передней. -- Как тебя? Груня, что ли? Тебя нету?
     Никто не отозвался.
     Тогда  Никанор  Иванович освободил дверь кабинета  от  печати, вынул из
портфеля складной метр и шагнул в кабинет.
     Шагнуть-то  он  шагнул,  но  остановился в  изумлении  в  дверях и даже
вздрогнул.
     За  столом покойного сидел  неизвестный, тощий и  длинный  гражданин  в
клетчатом пиджачке, в жокейской шапочке и в пенсне... ну, словом, тот самый.
     --  Вы  кто  такой  будете, гражданин?  --  испуганно  спросил  Никанор
Иванович.
     --  Ба!  Никанор Иванович,  --  заорал дребезжащим  тенором неожиданный
гражданин и, вскочив, приветствовал председателя  насильственным и внезапным
рукопожатием. Приветствие это ничуть не обрадовало Никанора Ивановича.

     -- Я извиняюсь, -- заговорил он подозрительно,  -- вы кто такой будете?
Вы -- лицо официальное?
     --  Эх,  Никанор  Иванович! -- задушевно воскликнул неизвестный. -- Что
такое  официальное лицо или неофициальное? Все это зависит от  того, с какой
точки зрения  смотреть  на  предмет, все  это, Никанор  Иванович,  условно и
зыбко.  Сегодня  я  неофициальное  лицо, а завтра,  глядишь, официальное!  А
бывает и наоборот, Никанор Иванович. И еще как бывает!
     Рассуждение  это ни  в  какой  степени  не  удовлетворило  председателя
домоуправления.  Будучи  по  природе  вообще  подозрительным  человеком,  он
заключил,  что  разглагольствующий   перед  ним  гражданин  --  лицо  именно
неофициальное, а пожалуй, и праздное.
     -- Да  вы  кто такой  будете?  Как  ваша фамилия?  --  все суровее стал
спрашивать председатель и даже стал наступать на неизвестного.
     -- Фамилия моя,  -- ничуть не смущаясь суровостью, отозвался гражданин,
-- ну,  скажем, Коровьев. Да не хотите ли закусить,  Никанор  Иванович?  Без
церемоний! А?
     -- Я извиняюсь, -- уже негодуя,  заговорил Никанор  Иванович,  -- какие
тут закуски! (Нужно признаться, хоть это  и неприятно, что Никанор  Иванович
был  по  натуре  несколько  грубоват).  -- На половине  покойника сидеть  не
разрешается! Вы что здесь делаете?
     --  Да вы присаживайтесь,  Никанор Иванович, --  нисколько не  теряясь,
орал гражданин и начал юлить, предлагая председателю кресло.
     Совершенно освирепев, Никанор Иванович отверг кресло и завопил:

     -- Да кто вы такой?
     -- Я, изволите  ли  видеть, состою переводчиком  при  особе иностранца,
имеющего  резиденцию  в  этой  квартире, --  отрекомендовался назвавший себя
Коровьевым и щелкнул каблуком рыжего нечищенного ботинка.
     Никанор Иванович открыл  рот. Наличность какого-то иностранца, да еще с
переводчиком, в этой квартире явилась для него  совершеннейшим сюрпризом,  и
он потребовал объяснений.
     Переводчик охотно объяснился.  Иностранный артист  господин  Воланд был
любезно   приглашен  директором  Варьете  Степаном  Богдановичем  Лиходеевым
провести время своих гастролей, примерно недельку, у него  в квартире, о чем
он еще  вчера  написал Никанору Ивановичу,  с просьбой  прописать иностранца
временно, покуда сам Лиходеев съездит в Ялту.
     -- Ничего он мне не писал, -- в изумлении сказал председатель.
     --  А вы  поройтесь у  себя  в портфеле,  Никанор  Иванович, --  сладко
предложил Коровьев.
     Никанор  Иванович, пожимая  плечами, открыл портфель  и обнаружил в нем
письмо Лиходеева.
     -- Как же это  я про него  забыл? --  тупо  глядя  на вскрытый конверт,
пробормотал Никанор Иванович.
     -- То ли бывает, то ли бывает,  Никанор Иванович! -- затрещал Коровьев,
--  рассеянность,  рассеянность,  и  переутомление,  и  повышенное  кровяное
давление,  дорогой  наш друг  Никанор  Иванович!  Я  сам рассеян  до  ужаса.
Как-нибудь  за рюмкой я вам  расскажу несколько фактов из моей биографии, вы
обхохочетесь!
     -- Когда же Лиходеев едет в Ялту?!
     -- Да он уже уехал, уехал! -- закричал переводчик, -- он, знаете ли, уж
катит!  Уж  он  черт  знает  где! --  и тут  переводчик  замахал руками, как
мельничными крыльями.
     Никанор Иванович заявил, что ему необходимо  лично повидать иностранца,
но в этом получил от  переводчика отказ: никак невозможно. Занят. Дрессирует
кота.
     -- Кота, ежели угодно, могу показать, -- предложил Коровьев.
     От этого, в  свою очередь, отказался Никанор Иванович, а переводчик тут
же сделал председателю неожиданное, но весьма интересное предложение.
     Ввиду  того, что господин Воланд нипочем не желает жить в  гостинице, а
жить он привык  просторно, то вот  не сдаст ли жилтоварищество  на недельку,
пока  будут продолжаться  гастроли Воланда в  Москве, ему всю  квартирку, то
есть и комнаты покойного?
     -- Ведь ему безразлично, покойнику, --  шепотом сипел Коровьев, --  ему
теперь, сами согласитесь, Никанор Иванович, квартира эта ни к чему?
     Никанор Иванович в некотором недоумении возразил, что, мол, иностранцам
полагается жить в "Метрополе", а вовсе не на частных квартирах...
     -- Говорю вам, капризен,  как черт знает что! -- зашептал  Коровьев, --
ну не желает! Не любит он гостиниц! Вот они где у меня сидят, эти интуристы!
-- интимно пожаловался Коровьев, тыча пальцем в свою жилистую шею, -- верите
ли, всю душу вымотали! Приедет... и или нашпионит, как  последний сукин сын,
или же капризами все нервы вымотает: и  то ему  не так,  и это не  так!..  А
вашему товариществу, Никанор Иванович, полнейшая  выгода и очевидный профит.
А за  деньгами  он не постоит, -- Коровьев оглянулся, а затем шепнул на  ухо
председателю: -- Миллионер!
     В   предложении   переводчика   заключался  ясный  практический  смысл,
предложение  было очень солидное, но что-то удивительно несолидное было  и в
манере  переводчика говорить, и в его одежде, и в этом омерзительном, никуда
не годном пенсне. Вследствие этого что-то неясное томило душу  председателя,
и все-таки он решил  принять предложение. Дело в том, что  в жилтовариществе
был, увы, преизрядный дефицит. К осени надо было закупать нефть для парового
отопления,  а  на  какие  шиши  -- неизвестно.  А с  интуристовыми деньгами,
пожалуй, можно было и вывернуться. Но  деловой и осторожный Никанор Иванович
заявил,  что ему прежде всего придется  увязать  этот  вопрос с интуристским
бюро.
     -- Я понимаю, -- вскричал Коровьев, --  как же без увязки, обязательно.
Вот вам телефон, Никанор Иванович,  и немедленно увязывайте. А  насчет денег
не  стесняйтесь,  -- шепотом  добавил он, увлекая председателя в переднюю  к
телефону, -- с кого же взять, как не с него! Если б вы видели, какая  у него
вилла в Ницце! Да будущим летом, как  поедете за  границу, нарочно заезжайте
посмотреть -- ахнете!
     Дело  с  интуристским  бюро  уладилось  по  телефону с  необыкновенной,
поразившей председателя, быстротою. Оказалось, что там уже знают о намерении
господина Воланда жить в частной квартире Лиходеева и против этого ничуть не
возражают.
     -- Ну и чудно! -- орал Коровьев.
     Несколько  ошеломленный   его  трескотней,   председатель  заявил,  что
жилтоварищество согласно сдать  на неделю квартиру  N  50 артисту  Воланду с
платой по... -- Никанор Иванович замялся немножко и сказал:
     -- По пятьсот рублей в день.
     Тут Коровьев  окончательно поразил председателя.  Воровски подмигнув  в
сторону спальни, откуда слышались мягкие прыжки тяжелого кота, он просипел:
     -- За неделю это выходит, стало быть, три с половиной тысячи?
     Никанор Иванович подумал, что он прибавит к этому: "Ну и аппетитик же у
вас, Никанор Иванович!" -- но Коровьев сказал совсем другое:
     -- Да разве это сумма! Просите пять, он даст.
     Растерянно  ухмыльнувшись,  Никанор  Иванович  и  сам  не  заметил, как
оказался  у  письменного  стола,  где  Коровьев  с  величайшей  быстротой  и
ловкостью начертал в двух экземплярах контракт. После этого он слетал  с ним
в  спальню  и  вернулся,  причем оба  экземпляра  оказались  уже  размашисто
подписанными  иностранцем.  Подписал контракт и  председатель.  Тут Коровьев
попросил расписочку на пять...
     --  Прописью,  прописью,  Никанор Иванович!..  Тысяч  рублей, --  и  со
словами, как-то не идущими к серьезному делу: -- Эйн, цвей, дрей! -- выложил
председателю пять новеньких банковских пачек.
     Произошло   подсчитывание,   пересыпаемое   шуточками   и   прибаутками
Коровьева, вроде  "денежка счет любит", "свой  глазок --  смотрок" и прочего
такого же.
     Пересчитав  деньги, председатель получил от Коровьва паспорт иностранца
для временной прописки,  уложил его,  и контракт, и  деньги  в портфель,  и,
как-то не удержавшись, стыдливо попросил контрамарочку...
     --  О  чем разговор!  -- взревел  Коровьев, -- сколько  вам  билетиков,
Никанор Иванович, двенадцать, пятнадцать?
     Ошеломленный  председатель пояснил,  что контрамарок ему  нужна  только
парочка, ему и Пелагее Антоновне, его супруге.
     Коровьев  тут  же выхватил блокнот  и лихо  выписал Никанору  Ивановичу
контрамарочку  на две персоны в первом ряду. И эту  контрамарочку переводчик
левой  рукой ловко всучил Никанору Ивановичу, а  правой вложил в другую руку
председателя  толстую  хрустнувшую  пачку.  Метнув  на  нее  взгляд, Никанор
Иванович густо покраснел и стал ее отпихивать от себя.
     -- Этого не полагается... -- бормотал он.
     -- И слушать не стану, -- зашипел в самое ухо его Коровьев, -- у нас не
полагается, а у иностранцев полагается. Вы его обидите, Никанор Иванович,  а
это неудобно. Вы трудились...
     --  Строго  преследуется,  --  тихо-претихо  прошептал  председатель  и
оглянулся.
     -- А где же  свидетели? --  шепнул в  другое  ухо  Коровьев,  --  я вас
спрашиваю, где они? Что вы?
     И тут случилось,  как утверждал впоследствии  председатель, чудо: пачка
сама вползла к нему в портфель. А затем председатель, какой-то расслабленный
и даже разбитый, оказался на лестнице. Вихрь мыслей бушевал у него в голове.
Тут  вертелась и  вилла в Ницце,  и дрессированный  кот, и мысль  о том, что
свидетелей  действительно  не  было,  и  что  Пелагея  Антоновна  обрадуется
контрамарке. Это  были бессвязные мысли, но в общем приятные. И тем не менее
где-то  какая-то иголочка в  самой глубине души покалывала председателя. Это
была иголочка беспокойства. Кроме того, тут же на лестнице председателя, как
удар, хватила мысль: "А как же попал  в  кабинет переводчик, если  на дверях
была печать?! И  как  он, Никанор  Иванович, об этом не спросил?"  Некоторое
время председатель, как баран, смотрел на ступеньки лестницы, но потом решил
плюнуть на это и не мучить себя замысловатым вопросом.
     Лишь  только председатель покинул квартиру, из спальни  донесся  низкий
голос:
     -- Мне этот Никанор Иванович не понравился. Он выжига и плут. Нельзя ли
сделать так, чтобы он больше не приходил?
     --  Мессир, вам стоит это приказать!.. -- отозвался откуда-то Коровьев,
но не дребезжащим, а очень чистым и звучным голосом.
     И сейчас  же проклятый переводчик  оказался в  передней,  навертел  там
номер и начал почему-то очень плаксиво говорить в трубку:
     -- Алло!  Считаю долгом сообщить, что наш  председатель жилтоварищества
дома  номер триста  два-бис по Садовой, Никанор  Иванович Босой, спекулирует
валютой. В данный момент в его квартире номер тридцать  пять в вентиляции, в
уборной,  в  газетной бумаге четыреста долларов. Говорит  жилец  означенного
дома из квартиры номер  одиннадцать Тимофей  Квасцов. Но  заклинаю держать в
тайне мое имя. Опасаюсь мести вышеизложенного председателя.
     И повесил трубку, подлец.
     Что дальше происходило в  квартире  N  50, неизвестно, но известно, что
происходило у Никанора Ивановича. Запершись у  себя в уборной на крючок,  он
вытащил из  портфеля пачку, навязанную переводчиком, и убедился в том, что в
ней четыреста рублей. Эту пачку Никанор Иванович завернул в обрывок газеты и
засунул в вентиляционный ход.
     Через  пять  минут  председатель  сидел  за столом  в  своей  маленькой
столовой. Супруга  его  принесла  из  кухни аккуратно  нарезанную селедочку,
густо  посыпанную зеленым  луком. Никанор Иванович налил  лафитничек, выпил,
налил второй, выпил,  подхватил на вилку три куска  селедки... и в это время
позвонили, а Пелагея Антоновна внесла  дымящуюся кастрюлю, при одном взгляде
на которую  сразу можно было догадаться, что в ней, в гуще  огненного борща,
находится то, чего вкуснее нет в мире, -- мозговая кость.
     Проглотив слюну, Никанор Иванович заворчал, как пес:
     --  А чтоб вам провалиться!  Поесть  не дадут.  Не  пускай никого, меня
нету,  нету. Насчет квартиры  скажи, чтобы перестали трепаться. Через неделю
будет заседание...
     Супруга побежала в  переднюю, а Никанор Иванович разливательной  ложкой
поволок из огнедышащего озера -- ее, кость, треснувшую вдоль. И в эту минуту
в столовую  вошли двое  граждан, а с  ними почему-то очень  бледная  Пелагея
Антоновна. При взгляде на граждан побелел и Никанор Иванович и поднялся.
     -- Где  сортир?  -- озабоченно  спросил  первый,  который был  в  белой
косоворотке.
     На обеденном столе  что-то стукнуло (это  Никанор Иванович уронил ложку
на клеенку).
     -- Здесь, здесь, -- скороговоркой ответила Пелагея Антоновна.
     И пришедшие немедленно устремились в коридор.
     --  А  в  чем  дело?  --  тихо  спросил  Никанор  Иванович,  следуя  за
пришедшими,  --  у нас  ничего такого  в квартире не может быть...  А у  вас
документики... я извиняюсь...
     Первый на ходу показал Никанору Ивановичу документик, а второй в эту же
минуту оказался  стоящим  на  табуретке  в  уборной,  с  рукою, засунутой  в
вентиляционный  ход.  В глазах у Никанора Ивановича потемнело, газету сняли,
но в  пачке  оказались  не  рубли, а неизвестные деньги,  не то синие, не то
зеленые, и  с  изображением какого-то  старика.  Впрочем,  все  это  Никанор
Иванович разглядел неясно, перед глазами у него плавали какие-то пятна.
     -- Доллары  в вентиляции, -- задумчиво сказал первый и спросил Никанора
Ивановича мягко и вежливо: -- Ваш пакетик?
     --  Нет!  -- ответил Никанор Иванович страшным голосом,  --  подбросили
враги!
     -- Это  бывает, -- согласился тот, первый, и опять-таки  мягко добавил:
-- Ну что же, надо остальные сдавать.
     -- Нету  у  меня! Нету, богом клянусь,  никогда в  руках не держал!  --
отчаянно вскричал председатель.
     Он  кинулся к  комоду, с  грохотом  вытащил ящик,  а из него  портфель,
бессвязно при этом выкрикивая:
     -- Вот контракт... переводчик-гад подбросил... Коровьев... в пенсне!
     Он открыл  портфель, глянул в него, сунул в него  руку, посинел лицом и
уронил портфель в борщ. В портфеле ничего не было: ни  Степиного  письма, ни
контракта,  ни иностранцева  паспорта,  ни  денег, ни  контрамарки.  Словом,
ничего, кроме складного метра.
     -- Товариши! -- неистово закричал  председатель, -- держите их! У нас в
доме нечистая сила!
     И тут  же неизвестно что померещилось Пелагее Антоновне, но только она,
всплеснув руками, вскричала:
     -- Покайся, Иваныч! Тебе скидка выйдет!
     С глазами, налитыми  кровью,  Никанор Иванович занес кулаки над головой
жены, хрипя:
     -- У, дура проклятая!
     Тут  он  ослабел  и  опустился  на  стул,  очевидно,  решив  покориться
неизбежному.
     В  это время Тимофей Кондратьевич Квасцов на площадке лестницы припадал
к  замочной  скважине в  дверях  квартиры председателя то  ухом,  то глазом,
изнывая от любопытства.
     Через  пять  минут  жильцы дома,  находившиеся во  дворе,  видели,  как
председатель в сопровождении еще  двух лиц проследовал прямо к воротам дома.
Рассказывали, что на  Никаноре Ивановиче лица не  было, что он  пошатывался,
проходя, как пьяный, и что-то бормотал.
     А  еще  через  час   неизвестный  гражданин  явился  в  квартиру  номер
одиннадцать, как  раз  в  то время, когда  Тимофей  Кондратьевич рассказывал
другим   жильцам,   захлебываясь  от  удовольствия,  о   том,   как   замели
председателя,  пальцем выманил  из кухни  Тимофея  Кондратьевича в переднюю,
что-то ему сказал и вместе с ним пропал.

<< >>

Главная страница

О ВСЕОБЩЕМ ЯЗЫКЕPRI TUTKOMUNA LINGVO
О РУССКОМ ЯЗЫКЕPRI RUSA LINGVO
ОБ АНГЛИЙСКОМ ЯЗЫКЕPRI ANGLA LINGVO
О ДРУГИХ НАЦИОНАЛЬНЫХ ЯЗЫКАХPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
БОРЬБА ЯЗЫКОВBATALO DE LINGVOJ
СТАТЬИ ОБ ЭСПЕРАНТОARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
О "КОНКУРЕНТАХ" ЭСПЕРАНТОPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
УРОКИ ЭСПЕРАНТОLECIONOJ DE ESPERANTO
КОНСУЛЬТАЦИИ ПРЕПОДАВАТЕЛЕЙ ЭСП.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ЭСПЕРАНТОЛОГИЯ И ИНТЕРЛИНГВИСТИКАESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ПЕРЕВОД НА ЭСПЕРАНТО ТРУДНЫХ ФРАЗTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ПЕРЕВОДЫ РАЗНЫХ ПРОИЗВЕДЕНИЙTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ФРАЗЕОЛОГИЯ ЭСПЕРАНТОFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
РЕЧИ, СТАТЬИ Л.ЗАМЕНГОФА И О НЕМVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ДВИЖЕНИЯ, БЛИЗКИЕ ЭСПЕРАНТИЗМУPROKSIMAJ MOVADOJ
ВЫДАЮЩИЕСЯ ЛИЧНОСТИ И ЭСПЕРАНТОELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
О ВЫДАЮЩИХСЯ ЭСПЕРАНТИСТАХPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ИЗ ИСТОРИИ РОССИЙСКОГО ЭСП. ДВИЖЕНИЯEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
ЧТО ПИШУТ ОБ ЭСПЕРАНТОKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО В ЛИТЕРАТУРЕESPERANTO EN LITERATURO
ПОЧЕМУ ЭСП.ДВИЖЕНИЕ НЕ ПРОГРЕССИРУЕТKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ЮМОР ОБ И НА ЭСПЕРАНТОHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО - ДЕТЯМESPERANTO POR INFANOJ
РАЗНОЕDIVERSAJHOJ
ИНТЕРЕСНОЕINTERESAJHOJ
ЛИЧНОЕPERSONAJHOJ
АНКЕТА/ ОТВЕТЫ НА АНКЕТУDEMANDARO / RESPONDARO
ПОЛЕЗНЫЕ ССЫЛКИUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
СТРАНИЦЫ НА ЭСПЕРАНТОPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
НАША БИБЛИОТЕКАNIA BIBLIOTEKO


© Все права защищены. При любом использовании материалов ссылка на сайт miresperanto.com обязательна! ОБРАТНАЯ СВЯЗЬ