MIHHAIL BULGAKOV

LA MAJSTRO KAJ MARGARITA

Chapitroj 8 9 10 12 14 15 17 18 23 28 29 30 31 32

(Ceteraj chapitroj trovighas chi tie www.esperanto.mv.ru/RUS/mframe.html)

Chapitro 8

Duelo inter profesoro kaj poeto

Ghuste je la momento, kiam la konscio forlasis Stechjon en Jalto, do proksimume duonhoron antau la tagmezo, ghi revenis al Ivano Nikolaich Senhejmulo, vekighinta post profunda kaj longdaura dormo. Kelkan tempon li pripensis, kiamaniere li trafis en tiun nekonatan chambron kun blankaj muroj, kun mirinda noktotablo el helkolora metalo kaj kun blanka kurteno, malantau kiu estis divenebla la jam alta suno.

Ivano skuis la kapon, konvinkighis, ke ghi ne doloras, kaj rememoris, ke li estas en sanigejo. Tiu penso sekvigis post si la rememoron pri la morto de Berlioz, chi foje sen kauzi troan emociegon. Satdorminte, nun li estis pli trankvila kaj pensis pli klare. Iom da tempo li kushis senmova en la purega, mola kaj komforta risortmatraca lito, poste li rimarkis apud si sonorilbutonon. Pro la natura inklino senbezone tushi la objektojn, Ivano ghin premis. Li atendis estighi ian sonoradon au analogan fenomenon, sed okazis io tute alia.

Super la pieda parto de la lito ekhelis diafana cilindro, sur kiu estis skribite: Trinki. Kelkajn momentojn ghi restis senmova, poste komencis turnighi ghis aperis la skribajho Flegistino. Nature, la inghenia cilindro tre impresis Ivanon. La vorton Flegistino anstatauis la skribajho Voku la doktoron.

Hm ... - grumblis Ivano, ne sciante, kion li f aru pri la cilindro. Lin helpis hazardo: je la vorto Vickuracistino li duan fojon premis la butonon. Responde la cilindro mallaute tintetis, haltis, estingighis, kaj en la chambron venis rondeta, simpatia virino en pura blanka kitelo; shi diris al Ivano:

- Bonan matenon!

Konsidere la cirkonstancojn Ivano jughis tiun saluton malkonvena kaj ne respondis. Ja sanan homon oni enshlosis en frenezulejo, kaj nun ankorau shajnigas, ke tio estas normala!

Dume la virino, sen shanghi sian afablan mienon, per unu butonpremo forigis la kurtenon supren, kaj la chambron, tra grandmasha, la plankon atinganta, maldika fera krado, inundis suno. Malantau la krado montrighis balkono, plue la bordo de serpentanta rivero kaj, sur la transa bordo, gaja pin'arbaro.

- Bonvolu preni vian banon, - invitis la virino, kaj sub shiaj manoj disshovighis la flanka muro, malkashante banejon kaj bonege ekipitan klozeton.

Ivano, kvankam li estis decidinta ne interparoli kun la virino, tamen ne povis sin reteni kaj, rigardante la larghan akvostrion torenti en la banujon el brilanta krano, li diris ironie:

- Oh ho! Kiel en Metropole!

- Ho ne, - fiere respondis la virino, - multe pli bone. Tian instalajhon vi ne trovus ech eksterlande. Kuracistoj kaj sciencistoj speciale venas por ekskursi en nia kliniko. Chiun tagon nin vizitas alilandaj turistoj.

La vortoj alilandaj turistoj rememorigis al Ivano la hierauan konsiliston. Li malserenighis, rigardis la virinon el sub la kuntiritaj brovoj kaj diris:

- Alilandanoj... Kiel vi chiuj adoras la alilandajn turistojn! Sen atenti, ke inter ili estas ja chiaj subjektoj. Mi mem hierau konatighis kun unu, tiu estis luksa ekzemplero!

Li estis komenconta sian rakonton pri Poncio Pilato, sed li mem sin retenis, komprenante, ke la virinon tio ne koncernas, ke tutegale lin helpi shi ne povas.

Sin lavinte Ivano ricevis chion, kion viro bezonas post bano: gladitan chemizon, kalsonon, shtrumpetojn. Ech pli ol tio: malferminte shrankon, la virino montris internen kaj demandis:

- Kion vi deziras surmeti: kitelon au pijhamon?

Perforte katenite al sia nova loghejo, Ivano preskau eksvingis la manojn antau la familiareco de la virino kaj senvorte li pushis per la fingro pijhamon el punca fusteno.

Post tio Ivano Nikolaich ighis kondukita tra senhoma kaj silenta koridoro en kolosdimensian kabineton. Decidinte rigardi ironie chion renkontatan en tiu mirinde ekipita establajho, li en sia menso tuj baptis la ejon kuirejofabriko.

La metaforo ne estis maltrafa. Tie staris shrankoj kaj malgrandaj vitroshranketoj kun brilaj nikelizitaj instrumentoj; eksterordinare komplikaj seghoj, iaj dikventraj lampoj kun hele radianta lumshirmilo, sennombraj flakonoj kaj fioloj, kaj gasbekoj, kaj konduktiloj, kaj de neniu konataj aparatoj.

En la kabineto tri homoj sin okupis pri Ivano: du virinoj kaj unu viro, chiuj vestitaj blanke. Antau chio oni kondukis Ivanon en angulon, al malgranda tablo, kun evidenta intenco eldemandi iujn informojn.

Ivano pripensis sian situacion. Antau si li havis tri vojojn. Tre logis la unua: sin jhetegi sur la lampojn kaj ceterajn umajhojn, ilin disfrakasi al chiuj diabloj kaj tiel esprimi sian proteston kontrau la arbitra izolado. Sed la hodiaua Ivano jam konsiderinde diferencis de la hieraua Ivano, kaj la unuan vojon li jhughis dubinda: li riskis plifirmigi onian opinion, ke li estas furioze freneza. Tial li rezistis al la tento. Estis dua vojo: tuj komenci la rakonton pri la konsilisto kaj Poncio Pilato. Tamen la hieraua sperto mcmtris, ke lian rakonton oni ne kredas au komprenas ghin iel mise. Do, ankau tiun vojon li rezignis decidinte elekti la trian: sin fermi en fiera silento.

Pri tio li ne tute sukcesis, char vole-nevole li devis respondi - kvankam avare kaj malafable - al granda serio da demandoj.

Oni eldemandis absolute chion pri lia antaua vivo, inklude kiam kaj kiel li malsanis je skarlatino antau proksimume dek kvin jaroj. Surbaze de liaj respondoj unu el la blanke vestitaj virinoj plenskribis tutan paghon, turnis la folion kaj pasis al la demandado pri la parencoj de Ivano. Komencighis speco de litanio: kiuj mortis, kiam kaj kial, chu drinkis, chu suferis je veneraj malsanoj kaj tiel plu. Fine oni petis Ivanon rakonti pri la hieraua okazo che la Patriarhha lageto, chi foje sen tro tedi lin per demandado kaj sen miri pri la novajhoj koncerne Poncion Pilaton.

La virino cedis Ivanon al la blanke vestita viro, kiu traktis lin tute alimaniere kaj pri nenio lin demandis. La viro mezuris lian temperaturon, palpis al li la pulson, rigardis en liajn okulojn uzante specialan lampon. Poste la alia virino venis helpi la viron, ili pikis Ivanon, kvankam sen lin dolorigi, per io en la dorson, per la tenilo de martelo ili desegnis iajn signojn sur la hauto de lia brusto, frapis liajn genuojn per marteletoj saltigante liajn krurojn, pikis lian fingron kaj prenis kelkajn sangogutojn, pikis en la kubutfaldon, chirkaumetis iajn kauchukajn brakringojn ...

Ivano nur amare ridetis en sia interno meditante, kiel stulte kaj mizere chio okazis. Ja oni nur pensu! Provi averti chiujn pri la danghero minacanta de la nekonata konsilisto, chion fari por lin kapti, kaj atingi nenion pli bonan ol esti venigita en misteran kabineton por rakonti chiajn sensencajhojn pri sia onklo Pechjo, kiu loghis en Vologda kaj drinkis kiel funelo.

Fine ili lasis Ivanon trankvila. Li ighis rekondukita en sian chambron, kie li ricevis tason da kafo, du mole kuiritajn ovojn kaj blankan panon kun butero.

Manghinte kaj trinkinte chion ricevitan Ivano decidis atendi renkonton kun ia estro de la establajho por finfine igi tiun chefon unue, atenti lian kazon, kaj due, respekti la juston.

Lia atendo ne estis longa. Baldau post la matenmangho la pordo de lia chambro subite malfermighis kaj tra ghi envenis amaso da blankkitelaj homoj. Antau chiuj iris viro aghanta proksimume kvardek kvin jarojn, razita zorge, kiel aktoro, kun afabla, kvankam tre penetranta rigardo kaj ghentilaj manieroj. Rilate al li la tuta sekvantaro sin tenis kun grandaj atento kaj respekto, tial lia enveno estis tre solena. «Kiel Poncio Pilato!» pensis Ivano.

Jes, sendube li estis la chefo. Li sidigis sin sur tabureton, la ceteraj restis stare.

- Doktoro Stravinskij, - li prezentis sin afable rigardante Ivanon.

- Bonvolu, Aleksandro Nikolaich, - nelaute diris iu surhavanta flegitan barbeton, kaj donis al la chefo la folion pri Ivano, dense kovritan je skribajhoj.

«Jam plenforman dosieron ili fabrikis!» pensis Ivano. La chefo per rutine rapida rigardo konsultis la folion, akompanante la legadon per kelkaj «Ah ha ... ah ha», kaj intershanghis kun sia sekvantaro kelkajn frazojn en malvaste konata lingvo.

«Kaj kiel Pilato, li parolas latine ...» malgaje pensis Ivano. Chi tiam li ekskuighis pro vorto trafinta lian audon, ghi estis la vorto skizofrenio - ho ve, hierau jam prononcita de la malbeninda alilandano che la Patriarhha lageto, kaj hodiau jhus ripetita de profesoro Stravinskij.

«Ja ankau chi tion li sciis!» angore pensis Ivano.

La chefo shajnis akceptinta por si la regulon: pri chio konsenti, ghoji pri chio al li dirata, kaj esprimi tiun mensostaton per chiuokaza ripetado de «brave, brave...»

- Brave! - li diris, redonis al iu la folion kaj turnis sin al Ivano: - Vi estas poeto, chu?

- Jes, poeto, - malserene respondis Ivano, kaj la unuan fojon en sia vivo li subite eksentis ian neklarigeblan abomenon kontrau la poezio; ankau la rememoro pri siaj propraj versajhoj ial estis al li malagrabla.

Kun grimaco de malkontento li siavice demandis:

- Vi estas profesoro, chu?

Stravinskij respondis per komplezeme ghentila kapoklino.

- Kaj chi tie vi estas la chefo, chu? - daurigis Ivano.

Stravinskij denove sin klinis.

- Mi devas kun vi paroli, - signifoplene dirls Ivano Nikolaich.

- Pro tio mi venis chi tien, - respondis Stravinskij.

- Jen pri kio temas, - komencis Ivano, sentante ke venis lia horo, - oni misprezentas min kiel frenezulon, neniu volas min auskulti!..

- Ho ne, ni auskultos vin plej atente, - serioze kaj trankvilige diris Stravinskij, - kaj neniel toleros ke oni misprezentu vin kiel frenezulon.

- Do, auskultu: hierau mi renkontighis kun mistera persono, eble alilandano, kiu antausciis la morton de Berlioz kaj mem vidis Poncion Pilaton.

La sekvantaro silente kaj senmove auskultis la poeton.

- Pilaton? Chu la samtempanon de Jesuo Kristo? - demandis Stravinskij observante Ivanon tra duonfermitaj palpebroj.

- Ghuste tiun.

- Ah ha, - diris Stravinskij, - kaj tiu Berlioz pereis sub tramo, chu?

- Certe, hierau mi estis tie, che la Patriarhha, ghuste kiam lin surveturis la tramo. Do, tiu enigma civitano ...

- Chu la konatulo de Poncio Pilato? - demandis Stravinskij, sendube dotita je eminenta komprenpovo.

- Ghuste li, - konfirmis Ivano ekzamenante la vizaghon de Stravinskij, - do, li antauvidis, ke Anjo jam lasis disflui la sunfloran oleon ... kaj ghuste tie li glitstumblis! Kiel plachas al vi chi tio? - signifoplene mienis Ivano, esperante per siaj vortoj fari grandan efekton.

Sed la efekto ne okazis, kaj Stravinskij tre simple demandis:

- Kio estas tiu Anjo?

La demando iom konfuzis Ivanon, li grimacetis.

- Anjo nun tute ne gravas, - li diris nervoze, - la diablo scias, kio shi estas. Simple ulino de Sadovaja. La grava estas, ke li jam antaue, chu vi komprenas, antaue li sciis pri la sunflora oleo! Chu vi min komprenas?

- Tre bone mi vin komprenas, - serioze respondis Stravinskij kaj, tushetinte per la fingroj la genuojn de la poeto li aldonis: - Ne ekscitighu kaj daurigu.

- Mi daurigas, - diris Ivano, penante sin agordi al la tono de Stravinskij, char el sia malfelicha sperto li jam sciis, ke nur trankvilo povas lin helpi, - do tiu terura individuo (li prezentas sin konsilisto) havas ian eksterordinaran povon ... Ekzemple, kiam oni lin postkuras, neniel eblas lin atingi. Krome, kun li estas duopo, kaj ankau ghi ne estas malforta, kvankam en alia maniero: longulo kun rompitaj vitroj, kaj nekredeble granda virkato meme vojaghanta per tramo. Krome, - de neniu haltigate, Ivano parolis kun kreskantaj persvademo kaj ardo, - li proprapersone estis sur la balkono che Poncio Pilato, tio estas absolute certa. Chio chi ja ne estas normala, chu? Necesas ilin aresti, aliel li estigos nepriskribeblajn malfelichegojn!

- Tial do vi volas, ke oni lin arestu, chu? Chu ghuste mi vin komprenis? - demandis Stravinskij.

«Li estas inteligenta» pensis Ivano. «Endas agnoski, ke ankau inter la inteligencianoj oni fojfoje trovas neordinare inteligentajn kapojn. Negi tion estus eraro!» Li respondis:

- Tute ghuste! Kiel do mi ne volu, vi mem pripensu! Kaj dume oni min perforte retenas chi tie, pushas lampon en la okulojn, min banigas, pri onklo Pechjo demandas chiajn ajnajhojn!.. Kvankam li jam antaulonge forlasis la mondon!

- Nu, brave, brave, - reagis Stravinskij, - nun chio klarighis. Efektive, kial teni en la kliniko sanan homon? Do, bone. Mi tuj vin elhospitaligos se vi diros al mi, ke vi estas normala. Mi ne petas ke vi pruvu tion, simple diru. Do, chu vi estas normala?

Estighis absoluta silento. La dikulino, kiu matene zorgis pri Ivano, rigardis la profesoron kun pia admiro kaj Ivano ankoraufoje pensis: «Decide, li estas inteligenta».

La propono de la profesoro al li tre plachis, tamen, antau ol respondi, li tre intense, sulkiginte la frunton, chion pripensis kaj fine firme deklaris:

- Mi estas normala.

- Do, bravege, - kun faciligho diris Stravinskij, - kaj char vi estas normala, ni rezonu logike. Ni konsideru vian hierauan tagon, - chi tiam li turnis la kapon kaj oni tuj donis al li la folion pri Ivano. - Serchante nekonatan homon, kiu sin prezentis al vi kiel personon akceptitan che Poncio Pilato, vi plenumis hierau la sekvajn agojn, - Stravinskij komencis fleksi, unu post alia, siajn longajn fingrojn, rigardante jen sur la liston, jen al Ivano, - vi pendigis ikoneton sur la bruston. Chu fakto?

- Fakto, - malserene jesis Ivano.

- Falante de barilo vi lezis vian vizaghon. Chu? Vi venis en restoracion tenante en la mano brulantan kandelon, en nuraj subvestoj, kaj en la restoracio vi iun batis. Oni vin ligis kaj veturigis chi tien. De chi tie vi telefonis al la miliciejo kaj petis sendi mitralojn. Poste vi provis jheti vin el la fenestro. Chu? Nun venas la demando: chu eblas, tiel agante, iun kapti au arestigi? Nu, se vi estas homo normala, vi mem respondos: nepre ne. Vi volas eliri de chi tie, chu? Estu lau via placho. Tamen permesu al mi vin demandi: kien vi iros de chi tie?

- Al la milicio, nature, - respondis Ivano, chi foje malpli firme kaj iom konfuzite sub la rigardo de la profesoro.

- Chu rekte de chi tie?

- Jes ja.

- Do, sen antaue viziti vian hejmon, chu? - rapide demandis Stravinskij.

- Por tio mi ne havas ja tempon! Dum mi faros vizitojn li forshtelighos!

- Klare. Kaj pri kio vi unuavice parolos en la miliciejo?

- Pri Poncio Pilato, - respondis Ivano Nikolaich, kaj liajn okulojn vualis malhela nebulo.

- Do, bravege! - ekkriis Stravinskij konvinkite; sin turninte al la barbetulo li ordonis: - Teodoro Vasiljevich, bonvolu elhospitaligi civitanon Senhejmulo kaj transportigu lin en la urbon. Sed la chambron oni ne okupu, kaj ne necesas shanghi la littolajhojn. Post du horoj civitano Senhejmulo ree estos chi tie. Do, - li turnis sin al la poeto, - sukceson al vi mi ne deziras, char je tiu sukceso mi neniom kredas. Ghis la baldaua revido! - Li sin levis kaj lia sekvantaro movighetis.

- Kial mi ree estos chi tie? - maltrankvile demandis Ivano.

La profesoro shajnis atendi tiun demandon, li tuj residighis kaj diris:

- Tial, ke kiam vi en kalsono venos en miliciejon kaj deklaros, ke vi renkontis homon, kiu persone konis Poncion Pilaton, oni tuj reveturigos vin chi tien kaj vi denove trafos en chi tiun chambron.

- Kial temu pri kalsono? - demandis Ivano perplekse rigardante chirkauen.

- Precipe pri Poncio Pilato. Tamen ankau pri la kalsono. Char la publikan havajhon ni reprenos kaj redonos al vi viajn vestojn. Nu, vi estis venigita chi tien en kalsono, kaj viziti vian loghejon vi neniel intencas, kvankam mi aludis al vi pri tio. Aldonu al tio Pilaton ... kaj la kazo estas kompleta!

Chi tiam io stranga okazis pri Ivano Nikolaich. Lia volo shajnis fendighi, li sentis sin malforta kaj preta peti konsilon.

- Kion do mi f aru? - li demandis senkuraghe.

- Ah! Bravege, - respondis Stravinskij, - jen tre prudenta demando. Nun mi diros al vi, kio reale al vi okazis. Hierau iu forte vin timigis kaj konsternis per la rakonto pri Poncio Pilato kaj ceteraj aferoj. Nervozigite kaj tute ekster vi, vi kuras tra la urbo rakontante pri Poncio Pilato. Tute nature, oni prenas vin por frenezulo. Nur unu rimedo nun povas vin savi: plena kvieto. Kaj nepre vi devas resti chi tie.

- Tamen necesas lin kapti! - jam petvoche ekkriis Ivano.

- Bone, sed kial vi mem chion faru? Surpaperigu chiujn viajn suspektojn kaj akuzojn kontrau tiu homo. Nenio estas pli facila ol transdoni vian deklaron al la kompetenta instanco kaj se, kiel vi opinias, temas pri krimulo, chio baldau klarighos. Tamen mi metas la kondichon, ke vi ne strechu vian kapon, kaj provu malpli pensi pri Poncio Pilato. Homoj inventas plej eksterordinarajn historiojn; nu, ne chiun oni kredu!

- Komprenite, - decidmiene deklaris Ivano, - mi petas doni al mi plumon kaj paperon.

- Donu al li paperon kaj mallongan krajonon, - ordonis Stravinskij al la dika virino; kaj al Ivano li diris: - Tamen mi konsilas al vi hodiau nenion skribi.

- Ne, hodiau, nepre hodiau, - maltrankvile ekkriis Ivano.

- Nu, bone. Tamen ne lacigu la cerbon. Kion vi ne sukcesos fari hodiau, tion vi f aros morgau.

- Sed li eskapos!

- Ho ne, - senhezite replikis la profesoro, - certe li ne eskapos, tion mi garantias. Kaj bone memoru, ke chi tie ni chiel vin helpos, kaj ke sen nia helpo vi nenion atingos. Chu vi min audas? - li demandis kun subita emfazo kaj ekprenis ambau manojn de Ivano Nikolaich. Tfenante ilin en la siaj li longe, fikse rigardis Ivanon en la okulojn kaj ripetadis: - Ni helpos vin ... ni helpos vin ... chu vi min audas? ... Ni helpos vin ... Vi facilighos. Chi tie estas kviete, trankvile ... Ni helpos vin ...

Ivano Nikolaich subite oscedis, lia vizagho malstrechighis.

- Jes, jes, - li diris nelaute.

- Do, brave, - lau sia kutimo konkludis Stravinskij kaj sin levis, - ghis revido! - li premis la manon de Ivano kaj, jam elirante, li turnis sin al la barbetulo kaj diris: - Jes, la oksigenon ja provu ... kaj la banojn.

Post kelkaj momentoj Ivano ne plu vidis kontrau si la profesoron nek lian sekvantaron. Malantau la fenestra dratreto, en la tagmeza sunlumo belis la ghoja printempa pin'arbaro transborda, kaj pli proksime brilegis la rivero.

Глава 8. Поединок между профессором и поэтом

     Как раз в то время, когда сознание покинуло Степу в Ялте, то есть около
половины двенадцатого дня,  оно  вернулось  к Ивану  Николаевичу Бездомному,
проснувшемуся после глубокого и  продолжительного  сна.  Некоторое время  он
соображал,  каким  это  образом  он  попал в  неизвестную комнату  с  белыми
стенами, с удивительным  ночным  столиком из какого-то светлого  металла и с
белой шторой, за которой чувствовалось солнце.
     Иван тряхнул головой, убедился в том, что она не болит, и вспомнил, что
он находится в  лечебнице. Эта мысль потянула за собою воспоминание о гибели
Берлиоза, но сегодня оно не вызвало у Ивана сильного потрясения. Выспавшись,
Иван Николаевич стал поспокойнее и соображать начал яснее. Полежав некоторое
время неподвижно  в  чистейшей,  мягкой  и удобной  пружинной кровати,  Иван
увидел  кнопку звонка  рядом  с  собою. По  привычке  трогать  предметы  без
надобности, Иван нажал ее. Он ожидал  какого-то звона  или явления вслед  за
нажатием  кнопки,  но произошло  совсем  другое.  В  ногах Ивановой  постели
загорелся  матовый  цилиндр,  на  котором  было  написано:  "Пить".  Постояв
некоторое время,  цилиндр начал  вращаться до тех  пор,  пока  не  выскочила
надпись:  "Няня".  Само  собою разумеется,  что  хитроумный  цилиндр поразил
Ивана. Надпись "Няня" сменилась надписью "Вызовите доктора".
     --  Гм... -- молвил Иван,  не зная, что делать с этим цилиндром дальше.
Но  тут   повезло  случайно:  Иван   нажал  кнопку  второй   раз  на   слове
"Фельдшерица".  Цилиндр  тихо  прозвенел в ответ,  остановился,  потух, и  в
комнату  вошла  полная симпатичная женщина в белом чистом халате  и  сказала
Ивану:
     -- Доброе утро!
     Иван  не  ответил, так  как  счел  это приветствие  в  данных  условиях
неуместным. В самом деле,  засадили здорового человека  в лечебницу, да  еще
делают вид, что это так и нужно!
     Женщина  же  тем  временем, не  теряя благодушного выражения лица,  при
помощи  одного  нажима  кнопки,  увела  штору   вверх,  и  в  комнату  через
широкопетлистую и легкую  решетку, доходящую до самого пола, хлынуло солнце.
За решеткой открылся балкон, за ним  берег извивающейся  реки и на другом ее
берегу -- веселый сосновый бор.
     --  Пожалуйте  ванну брать,  --  пригласила женщина,  и  под  руками ее
раздвинулась внутренняя  стена,  за  которой  оказалось  ванное  отделение и
прекрасно оборудованная уборная.
     Иван, хоть  и решил с женщиной  не разговаривать, не удержался и, видя,
как вода хлещет в ванну широкой струей из сияющего крана, сказал с иронией:
     -- Ишь ты! Как в "Метрополе"!
     -- О нет, -- с  гордостью  ответила  женщина, --  гораздо лучше. Такого
оборудования  нет нигде и за границей. Ученые  и врачи специально  приезжают
осматривать нашу клинику. У нас каждый день интуристы бывают.
     При  слове "интурист" Ивану тотчас же вспомнился вчерашний консультант.
Иван затуманился, поглядел исподлобья и сказал:
     --  Интуристы... До  чего же вы все  интуристов обожаете! А  среди них,
между прочим, разные попадаются. Я,  например,  вчера  с таким познакомился,
что любо-дорого!
     И  чуть  было  не начал  рассказывать про Понтия Пилата,  но сдержался,
понимая, что женщине эти рассказы ни к чему, что все равно помочь она ему не
может.
     Вымытому Ивану  Николаевичу  тут  же  было  выдано  решительно все, что
необходимо мужчине  после  ванны: выглаженная рубашка, кальсоны,  носки.  Но
этого мало: отворив дверь шкафика, женщина указала внутрь его и спросила:
     -- Что желаете надеть -- халатик или пижамку?
     Прикрепленный  к  новому  жилищу  насильственно,  Иван  едва  руками не
всплеснул  от развязности женщины и молча ткнул пальцем в пижаму из пунцовой
байки.
     После этого Ивана Николаевича повели  по пустому и беззвучному коридору
и привели в громаднейших  размеров кабинет. Иван, решив относиться ко всему,
что  есть в этом на  диво оборудованном здании,  с иронией, тут  же мысленно
окрестил кабинет "фабрикой-кухней".
     И  было за  что. Здесь  стояли шкафы и стеклянные шкафики  с блестящими
никелированными    инструментами.   Были   кресла   необыкновенно   сложного
устройства, какие-то пузатые лампы с  сияющими колпаками, множество склянок,
и газовые горелки, и электрические провода, и совершенно никому не известные
приборы.
     В кабинете за Ивана принялись трое -- две женщины и один мужчина, все в
белом. Первым долгом Ивана отвели в уголок, за столик, с явною целью кое-что
у  него повыспросить. Иван  стал обдумывать  положение.  Перед ним было  три
пути. Чрезвычайно  соблазнял первый: кинуться  на эти лампы  и  замысловатые
вещицы, и всех их к чертовой  бабушке перебить и таким образом выразить свой
протест  за  то, что  он  задержан зря. Но  сегодняшний Иван уже значительно
отличался от  Ивана  вчерашнего, и первый  путь показался  ему сомнительным:
чего доброго, они  укоренятся в  мысли,  что он буйный  сумасшедший. Поэтому
первый  путь  Иван отринул.  Был второй: немедленно начать  повествование  о
консультанте  и  Понтии Пилате.  Однако вчерашний  опыт  показал, что  этому
рассказу не верят или понимают  его как-то  извращенно.  Поэтому  Иван  и от
этого пути отказался, решив избрать третий: замкнуться в гордом молчании.
     Полностью  этого  осуществить не  удалось  и,  волей-неволей,  пришлось
отвечать, хоть и скупо и хмуро, на целый ряд вопросов.
     И у Ивана выспросили решительно все насчет его прошлой жизни, вплоть до
того, когда  и как он  болел скарлатиною, лет пятнадцать тому назад. Исписав
за  Иваном  целую  страницу,  перевернули  ее,  и женщина  в белом перешла к
расспросам  о родственниках  Ивана. Началась  какая-то  канитель: кто  умер,
когда да  отчего,  не пил  ли, не болел ли венерическими болезнями,  и все в
таком же роде. В заключение попросили рассказать о вчерашнем происшествии на
Патриарших прудах, но очень  не  приставали,  сообщению  о Понтии  Пилате не
удивлялись.
     Тут женщина  уступила Ивана мужчине, и тот взялся за него по-иному и ни
о  чем  уже не расспрашивал.  Он измерил  температуру Иванова тела, посчитал
пульс, посмотрел Ивану в глаза, светя в них какою-то лампой. Затем на помощь
мужчине пришла другая женщина, и Ивана кололи, но не больно, чем-то в спину,
рисовали  у  него ручкой  молоточка какие-то  знаки  на  коже груди, стучали
молоточками по коленям, отчего ноги Ивана подпрыгивали, кололи палец и брали
из него кровь, кололи в локтевом сгибе, надевали на  руки какие-то резиновые
браслеты...
     Иван  только горько усмехался  про себя  и размышлял о том, как все это
глупо и  странно получилось.  Подумать  только! Хотел  предупредить  всех об
опасности,  грозящей от неизвестного консультанта, собирался его изловить, а
добился только того,  что попал в какой-то таинственный кабинет затем, чтобы
рассказывать  всякую  чушь  про  дядю  Федора,  пившего  в  Вологде  запоем.
Нестерпимо глупо!
     Наконец  Ивана  отпустили. Он был препровожден обратно в  свою комнату,
где получил чашку кофе, два яйца в смятку и белый хлеб с маслом.
     Съев и выпив все предложенное, Иван решил дожидаться кого-то главного в
этом  учреждении  и  уж  у этого  главного  добиться  и  внимания к себе,  и
справедливости.
     И он дождался его,  и очень  скоро  после своего  завтрака.  Неожиданно
открылась  дверь  в  комнату Ивана, и в нее вошло множество народа  в  белых
халатах. Впереди всех шел тщательно, по-актерски обритый человек лет  сорока
пяти, с приятными, но очень пронзительными глазами и вежливыми манерами. Вся
свита оказывала ему  знаки внимания и уважения, и вход его получился поэтому
очень торжественным. "Как Понтий Пилат!" -- подумалось Ивану.
     Да,  это был,  несомненно, главный.  Он сел на табурет,  а все остались
стоять.
     -- Доктор Стравинский,  -- представился  усевшийся  Ивану и поглядел на
него дружелюбно.
     -- Вот, Александр Николаевич, --  негромко  сказал  кто-то  в  опрятной
бородке и подал главному кругом исписанный Иванов лист.
     "Целое  дело  сшили!"  -- подумал Иван.  А главный  привычными  глазами
пробежал  лист,  пробормотал:  "Угу,   угу..."  И  обменялся  с  окружающими
несколькими фразами на малоизвестном языке.
     "И по-латыни, как Пилат, говорит..." -- печально подумал Иван. Тут одно
слово  заставило его вздрогнуть, и это было слово "шизофрения" --  увы,  уже
вчера  произнесенное  проклятым иностранцем на Патриарших прудах, а  сегодня
повторенное здесь профессором Стравинским.
     "И ведь это знал!" -- тревожно подумал Иван.
     Главный,  по-видимому,  поставил себе за правило соглашаться со  всем и
радоваться всему, что бы ни говорили ему окружающие, и выражать  это словами
"Славно, славно...".
     -- Славно! -- сказал Стравинский, возвращая кому-то лист, и обратился к
Ивану: -- Вы -- поэт?
     -- Поэт, --  мрачно ответил  Иван и впервые вдруг почувствовал какое-то
необъяснимое отвращение к поэзии, и вспомнившиеся ему тут же собственные его
стихи показались почему-то неприятными.
     Морща лицо, он, в свою очередь, спросил у Стравинского:
     -- Вы -- профессор?
     На это Стравинский предупредительно-вежливо наклонил голову.
     -- И вы -- здесь главный? -- продолжал Иван.
     Стравинский и на это поклонился.
     --  Мне  с  вами  нужно поговорить,  --  многозначительно  сказал  Иван
Николаевич.
     -- Я для этого и пришел, -- отозвался Стравинский.
     -- Дело вот в чем, -- начал Иван, чувствуя, что настал его час, -- меня
в сумасшедшие вырядили, никто не желает меня слушать!..
     --  О  нет,  мы   выслушаем  вас  очень  внимательно,  --   серьезно  и
успокоительно сказал Стравинский, -- и в сумасшедшие вас  рядить ни  в  коем
случае не позволим.
     -- Так слушайте же:  вчера  вечером я на Патриарших прудах встретился с
таинственною личностью, иностранцем  не иностранцем, который заранее  знал о
смерти Берлиоза и лично видел Понтия Пилата.
     Свита безмолвно и не шевелясь слушала поэта.
     -- Пилата?  Пилат, это -- который  жил при Иисусе Христе? --  щурясь на
Ивана, спросил Стравинский.
     -- Тот самый.
     -- Ага, -- сказал Стравинский, -- а этот Берлиоз погиб под трамваем?
     -- Вот же именно его вчера при мне  и зарезало трамваем  на Патриарших,
причем этот самый загадочный гражданин...
     --   Знакомый  Понтия   Пилата?   --  спросил  Стравинский,   очевидно,
отличавшийся большой понятливостью.
     -- Именно  он, -- подтвердил  Иван, изучая  Стравинского, -- так вот он
сказал   заранее,  что  Аннушка  разлила  подсолнечное  масло...  А   он   и
поскользнулся  как  раз   на  этом   месте!  Как   вам  это  понравится?  --
многозначительно осведомился  Иван, надеясь произвести большой эффект своими
словами.
     Но  эффекта не последовало, и  Стравинский очень просто задал следующий
вопрос:
     -- А кто же эта Аннушка?
     Этот вопрос немного расстроил Ивана, лицо его передернуло.
     -- Аннушка здесь совершенно не  важна, --  проговорил он, нервничая, --
черт ее знает, кто она такая. Просто дура какая-то с  Садовой.  А важно  то,
что он заранее, понимаете  ли, заранее  знал  о подсолнечном масле!  Вы меня
понимаете?
     -- Отлично  понимаю,  --  серьезно  ответил  Стравинский  и, коснувшись
колена поэта, добавил: -- Не волнуйтесь и продолжайте.
     -- Продолжаю, -- сказал Иван,  стараясь  попасть  в  тон Стравинскому и
зная уже по горькому опыту, что лишь  спокойствие  поможет ему,  -- так вот,
этот  страшный  тип,  а  он  врет,  что  он  консультант, обладает  какою-то
необыкновенной  силой...  Например,  за  ним погонишься,  а догнать его  нет
возможности. А с ним еще парочка,  и тоже хороша, но в  своем роде: какой-то
длинный  в  битых   стеклах   и,  кроме  того,   невероятных  размеров  кот,
самостоятельно  ездящий в трамвае. Кроме того, -- никем не перебиваемый Иван
говорил все с большим  жаром и убедительностью, -- он лично был на балконе у
Понтия Пилата,  в чем нет  никакого сомнения. Ведь это что же такое? А?  Его
надо немедленно арестовать, иначе он натворит неописуемых бед.
     --  Так вот  вы и добиваетесь, чтобы его  арестовали?  Правильно  я вас
понял? -- спросил Стравинский.
     "Он  умен, -- подумал Иван, -- надо признаться, что среди интеллигентов
тоже попадаются на редкость умные. Этого отрицать нельзя!" -- и ответил:
     -- Совершенно правильно! И как же не  добиваться,  вы подумайте сами! А
между тем  меня силою задержали здесь, тычут в глаза лампой, в ванне купают,
про  дядю  Федю  чего-то  расспрашивают!.. А его  уж давно  на свете нет!  Я
требую, чтобы меня немедленно выпустили.
     --  Ну  что же, славно,  славно! -- отозвался Стравинский, -- вот все и
выяснилось. Действительно, какой же смысл  задерживать в лечебнице  человека
здорового? Хорошо-с. Я вас немедленно же выпишу отсюда, если вы мне скажете,
что вы нормальны. Не докажете, а только скажете. Итак, вы нормальны?
     Тут  наступила  полная тишина, и толстая женщина, утром  ухаживавшая за
Иваном, благоговейно  поглядела на  профессора,  а  Иван  еще  раз  подумал:
"Положительно умен".
     Предложение  профессора  ему  очень  понравилось,  однако  прежде   чем
ответить, он очень и очень подумал, морща лоб, и, наконец, сказал твердо:
     -- Я -- нормален.
     --  Ну  вот и  славно, -- облегченно  воскликнул Стравинский, -- а если
так, то давайте  рассуждать логически. Возьмем ваш вчерашний день, -- тут он
повернулся, и ему  немедленно подали иванов лист. --  В поисках неизвестного
человека, который отрекомендовался  вам как знакомый Понтия Пилата, вы вчера
произвели  следующие  действия,  -- тут  Стравинский стал  загибать  длинные
пальцы, поглядывая то в  лист, то  на Ивана, --  повесили  на грудь  иконку.
Было?
     -- Было, -- хмуро согласился Иван.
     --  Сорвались  с  забора, повредили  лицо?  Так?  Явились в ресторан  с
зажженной  свечой  в  руке,  в  одном  белье и  в ресторане  побили кого-то.
Привезли вас  сюда  связанным.  Попав сюда,  вы звонили в милицию  и просили
прислать   пулеметы.  Затем  сделали  попытку   выброситься  из  окна.  Так?
Спрашивается:  возможно ли, действуя  таким  образом, кого-либо поймать  или
арестовать?  И  если вы  человек  нормальный, то  вы  сами ответите:  никоим
образом. Вы желаете уйти отсюда? Извольте-с. Но позвольте вас спросить, куда
вы направитесь отсюда?
     -- Конечно, в милицию,  -- ответил  Иван  уже  не  так твердо и немного
теряясь под взглядом профессора.
     -- Непосредственно отсюда?
     -- Угу.
     -- А на квартиру к себе не заедете? -- быстро спросил Стравинский.
     --  Да некогда  тут  заезжать! Пока я по квартирам  буду разъезжать, он
улизнет!
     -- Так. А что же вы скажете в милиции в первую очередь?
     --  Про  Понтия  Пилата,  --  ответил  Иван  Николаевич,  и  глаза  его
подернулись сумрачной дымкой.
     --  Ну,  вот   и  славно!   --  воскликнул  покоренный  Стравинский  и,
обратившись  к  тому,  что  был  с  бородкой, приказал: -- Федор Васильевич,
выпишите,  пожалуйста, гражданина  Бездомного  в  город.  Но эту комнату  не
занимать,  постельное  белье  можно  не  менять. Через  два  часа  гражданин
Бездомный опять будет здесь. Ну что же, -- обратился он к поэту, -- успеха я
вам желать не буду, потому что в  успех этот ни  на йоту не верю. До скорого
свидания! -- и он встал, а свита его шевельнулась.
     -- На каком основании я опять буду здесь? -- тревожно спросил Иван.
     Стравинский  как будто ждал  этого вопроса, немедленно уселся  опять  и
заговорил:
     -- На том основании, что, как только вы явитесь в кальсонах в милицию и
скажете, что виделись  с  человеком, лично  знавшим Понтия  Пилата,  --  как
моментально вас привезут сюда, и вы снова окажетесь в этой же самой комнате.
     -- При чем здесь кальсоны? -- растерянно оглядываясь, спросил Иван.
     -- Главным  образом Понтий Пилат. Но и кальсоны также. Ведь казенное же
белье мы с вас снимем и выдадим вам ваше одеяние. А доставлены вы были к нам
в кальсонах. А между тем на квартиру к себе вы заехать отнюдь не собирались,
хоть я и намекнул вам на это. Далее последует Пилат... И дело готово!
     Тут что-то странное случилось с Иваном Николаевичем. Его воля как будто
раскололась, и он почувствовал, что слаб, что нуждается в совете.
     -- Так что же делать? -- спросил он на этот раз уже робко.
     --  Ну вот  и  славно!  -- отозвался Стравинский,  --  это  резоннейший
вопрос. Теперь я  скажу вам, что, собственно, с вами произошло. Вчера кто-то
вас сильно напугал и расстроил рассказом про Понтия Пилата и прочими вещами.
И  вот  вы,  разнервничавшийся,   издерганный  человек,  пошли  по   городу,
рассказывая про Понтия Пилата. Совершенно естественно,  что вас принимают за
сумасшедшего. Ваше спасение  сейчас только в одном -- в полном покое. И  вам
непременно нужно остаться здесь.
     -- Но его необходимо поймать! -- уже моляще воскликнул Иван.
     -- Хорошо-с, но  самому-то зачем же бегать? Изложите на бумаге все ваши
подозрения  и  обвинения  против  этого  человека.  Ничего  нет  проще,  как
переслать  ваше заявление куда следует, и если, как  вы  полагаете, мы имеем
дело с преступником, все это выяснится очень скоро. Но только одно  условие:
не напрягайте головы и  старайтесь поменьше  думать о Понтии Пилате. Мало ли
чего можно рассказать! Не всему надо верить.
     -- Понял! -- решительно заявил Иван, -- прошу выдать мне бумагу и перо.
     -- Выдайте  бумагу  и  коротенький  карандаш,  -- приказал  Стравинский
толстой женщине, а Ивану сказал так: -- Но сегодня советую не писать.
     -- Нет, нет, сегодня  же, непременно сегодня, --  встревоженно вскричал
Иван.
     -- Ну хорошо.  Только не напрягайте  мозг. Не  выйдет  сегодня,  выйдет
завтра.
     -- Он уйдет!
     --  О нет,  -- уверенно возразил Стравинский, -- он  никуда  не  уйдет,
ручаюсь вам. И помните, что  здесь у нас вам всемерно помогут, а без этого у
вас ничего  не выйдет.  Вы меня  слышите?  -- вдруг многозначительно спросил
Стравинский и завладел обеими руками  Ивана Николаевича. Взяв их в  свои, он
долго, в  упор  глядя в  глаза Ивану,  повторял: -- Вам  здесь помогут... Вы
слышите  меня?..  Вам  здесь помогут...  вам  здесь  помогут... Вы  получите
облегчение. Здесь тихо, все спокойно. Вам здесь помогут...
     Иван Николаевич неожиданно зевнул, выражение лица его смягчилось.
     -- Да, да, -- тихо сказал он.
     --  Ну   вот  и  славно!  --  по  своему  обыкновению  заключил  беседу
Стравинский  и поднялся, --  до свиданья!  --  он пожал  руку  Ивану и,  уже
выходя, повернулся к  тому, что был с бородкой, и сказал: -- Да, а  кислород
попробуйте... и ванны.
     Через  несколько мгновений перед  Иваном  не  было ни Стравинского,  ни
свиты. За  сеткой  в окне,  в  полуденном  солнце,  красовался  радостный  и
весенний бор на другом берегу реки, а поближе сверкала река.

>>

Главная страница

О ВСЕОБЩЕМ ЯЗЫКЕPRI TUTKOMUNA LINGVO
О РУССКОМ ЯЗЫКЕPRI RUSA LINGVO
ОБ АНГЛИЙСКОМ ЯЗЫКЕPRI ANGLA LINGVO
О ДРУГИХ НАЦИОНАЛЬНЫХ ЯЗЫКАХPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
БОРЬБА ЯЗЫКОВBATALO DE LINGVOJ
СТАТЬИ ОБ ЭСПЕРАНТОARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
О "КОНКУРЕНТАХ" ЭСПЕРАНТОPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
УРОКИ ЭСПЕРАНТОLECIONOJ DE ESPERANTO
КОНСУЛЬТАЦИИ ПРЕПОДАВАТЕЛЕЙ ЭСП.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ЭСПЕРАНТОЛОГИЯ И ИНТЕРЛИНГВИСТИКАESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ПЕРЕВОД НА ЭСПЕРАНТО ТРУДНЫХ ФРАЗTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ПЕРЕВОДЫ РАЗНЫХ ПРОИЗВЕДЕНИЙTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ФРАЗЕОЛОГИЯ ЭСПЕРАНТОFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
РЕЧИ, СТАТЬИ Л.ЗАМЕНГОФА И О НЕМVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ДВИЖЕНИЯ, БЛИЗКИЕ ЭСПЕРАНТИЗМУPROKSIMAJ MOVADOJ
ВЫДАЮЩИЕСЯ ЛИЧНОСТИ И ЭСПЕРАНТОELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
О ВЫДАЮЩИХСЯ ЭСПЕРАНТИСТАХPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ИЗ ИСТОРИИ РОССИЙСКОГО ЭСП. ДВИЖЕНИЯEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
ЧТО ПИШУТ ОБ ЭСПЕРАНТОKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО В ЛИТЕРАТУРЕESPERANTO EN LITERATURO
ПОЧЕМУ ЭСП.ДВИЖЕНИЕ НЕ ПРОГРЕССИРУЕТKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ЮМОР ОБ И НА ЭСПЕРАНТОHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО - ДЕТЯМESPERANTO POR INFANOJ
РАЗНОЕDIVERSAJHOJ
ИНТЕРЕСНОЕINTERESAJHOJ
ЛИЧНОЕPERSONAJHOJ
АНКЕТА/ ОТВЕТЫ НА АНКЕТУDEMANDARO / RESPONDARO
ПОЛЕЗНЫЕ ССЫЛКИUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
СТРАНИЦЫ НА ЭСПЕРАНТОPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
НАША БИБЛИОТЕКАNIA BIBLIOTEKO


© Все права защищены. При любом использовании материалов ссылка на сайт miresperanto.com обязательна! ОБРАТНАЯ СВЯЗЬ