Unu au du jarojn post la milito al Aiaste efektive venis rabistoj. Iun autunan vesperon, kiam la mastrumistino sur la korto prizorgis la brutojn kaj Taavet en la malantaua chambro che lamp-lumo distranchis tabakon, eniris tra la pordo tri viroj en militista uniformo. Ili chiuj surhavis maskojn, unu havis ankau revolveron en la mano. Shajnis, ke ili sciis chion kaj ke la agadplano estis zorge pripensita. Du viroj iris ne dirinte ech unu vorton al la shranko kaj komencis shtopi la vestojn en kunportitan grensakon. La tria, la plej altkreska kaj abruptmova viro, ordonis al Taavet levi la manojn. Che la shranko klopodantaj viroj plendis, ke estas mallume; la altkreskulo prenis de la tablo la lampon kaj komencis per unu mano lumigi al ili, dum en la alia li tenis la revolveron, ne deturnante ghian bushon de Taavet. Kiam Miili, bruante per la siteloj, per kiuj shi portis nutrajhon al la porkoj, venis en la kuirejon, danghero maltrankviligis la viron, li malfermis la pordon por rigardi, kiu tie estas, restigante la mastron dum momento sen dejhoro. La kapon de Taavet traflugis la penso: eble ataki la viron de malantaue kaj eltordi la revolveron el lia mano, au elsalti tra la fenestro, okazu kio ajn, kvankam la vintraj kadroj estis jam enmetitaj. Sed li estis kapabla nek por la unua nek por la dua ago - li estis por subita ago tro maljuna kaj mallerta. Ankau al Miili oni ordonis iri en la malantauan chambron al la lampo, kaj Taavet rimarkis, ke la viro bone parolas estone. Kiam la viroj estis malplenigintaj la shrankon, ilin ekinteresis la lano. La altkreskulo komandis, ke ili eldonu chion libervole, sen rezisto, aliokaze ili fartos malbone. Ambau, kaj Taavet kaj Miili, tuj rapidis plenumi la ordonon kaj en la kuireja pordo iliaj kapoj kunpushighis, tiel ke fajreroj shprucis el la okuloj de Miili. En la mallumeta kuirejo Taavet tamen kuraghis uzi la okazon kaj fughis por kuri en la vilaghon por venigi helpon. Jen tiam la altkreskulo postkuris lin en la korton kaj ne celante pafis de malantaue. La kuglo tushetis la femuron de Taavet, sed malgrau tio li kuregis plu por savi de la rabistoj siajn bienon kaj havajhon. Tiam la partorgo de la komunumo estis viro, kiu lametis per la maldekstra piedo, energia demobilizita soldato. Jam la saman vesperon li kolektis la membrojn de la Popoldefendo kaj ekpersekutis la rabintojn. Malproksirnen ili ne estis sukcesintaj iri, en arbaro en la najbara komunumo ili estis kaptitaj. Taavet rericevis du ampleksajn grensakojn da vestajhoj kaj lano. La rabistoj estis du mastridoj el la najbara komunumo kaj eksigita milicano de la loka komunumo, la sama, kiu estis kun revolvero. Ilia afero estis nun kompreneble malbona kaj ili estis pretaj pardonpeti, sed estis jam malfrue: oni kondamnis ilin al plurjara mallibereco, char evidentighis, ke tio ne estis ilia unua tiaspeca raba ekspedicio. Taavet kuracis sian vunditan femuron tiel bone, kiel li scipovis, feliche la osto ne estis lezita.

"Ho, kompatindulo," ekridas Miili.

"Ok jarojn mi pensadis pri tio, kiel mi revenos hejmen kaj fine havos pacon. Sed chi tie estas ree novaj malfacilajhoj. Posedajho venas kaj foriras, tio estas kiel blovado de vento. Nur la homo devas ie havi pacon..." parolas Taavet amare. Li kolektas pomojn en la korbon, iras en la chambron kaj kushighas sur la lito malantau la shranko, por iom pripensi.

Sed li havas plu nenion, pri kio pensi: chio estas centojn da fojoj trakribrita dum la longaj siberiaj noktoj, kiam li kushis sendorme. La vivo estas finighanta, pensoj kaj rememoroj estas la solaj krochiloj, kiuj ankorau ligas lin kun tiu chi mondo. Tio estas nepereema posedajho, kapitalo, kiu lin chie akompanas. Eble trovighis homoj, kiuj estus volintaj elradikigi el li ech la rememorojn, sed ili ne sukcesis tion fari, char la fundamento de homeco ne estas neniigebla. Kaj nun ankau la koleriga historio kun la virshafo! Ofenditeco ne lasas lian animon trankvila. Tia do estis la longe atendita revido - stulta kolhhoza virshafo vin renversis kiel malfortan infanon. Malklara, senpensa forto chie baras al vi la vojon, dum la tuta vivo, kaj vi ne scipovas ech nomi ghin. Tio komencighas en la infaneco, kaj ju pli da jaroj pasas, des pli granda kaj stulta ghi farighas. Chu ghi estas rezisto de la vivo au iu forto, kiu tute ne havas nomon? Grandaj revoj ighas mallargha fendo, tra kiu oni povas vidi en la malhelan mondon, kie chiuj penadas je ajna kosto krei lumon kaj klarecon. Chu li, Taavet Aniluik, ne estis plej felicha tiam, kiam li achetis al si en Nuustaku la unuan brustumon, au tiam, dum tre trankvila julia vespero, kiam tute senesperige odoris fresha fojno kaj li kun batanta koro la unuan fojon grimpis al Roosi en la subtegmenton de la brutejo? Tiam chio estis ankorau ne okazinta, ne rompita, ne palighinta. Eble la vivofonto estis en tiuj jaroj kaj chio sekvanta estis nur senrevena malproksimigho de ghi. Sed li kulpigas neniun, char tiam oni devus kulpigi la tutan vivon, kio estus ja sensencajho; liaj sensoj kaj racio estas pro la interrilatado kun la naturo sufiche vastaj, por ne lasi ilin plenighi de plumbopeza sencela kolero. Li scias, ke la vivo konsistas el revoj kaj volo, kaj ambau egale malfelichigas, postulante shanghighon au rompighon de io. Li ne scipovus precize esprimi siajn pensojn, li ne estas pensulo kaj li bezonas neniujn kategoriojn, char tie, kie komencighas filozofio, la vivo estas mortinta kaj kushas, kun la brakoj kruce sur la brusto, en rigida cherko de saghumado. Li estas vivinta kiel arbo, kiel viro, kiu havas nenion por perdi krom respekto al si mem, kiu kuntenis lin dum chiuj tiuj jaroj kiel stango kaj shnurego sharghon de hordeo.

Nur por la virshafo li tute ne havas varmajn sentojn. Eble en la malamo, estighinta en li al tiu ekzemplero, serchas eliron indigno kontrau chiuj virshafeculoj, kiujn li dum sia vivo renkontis, kaj ke tiu besto, kiu lin hodiau brutale renversis, estas kvazau ia koncentrita virshafo, sumo de stulteco kaj senpripenseco. Se estas tiel, li kompreneble estas senpova entrepreni ion por plibonigi sian humoron.

Rigardante al la plafono Taavet meditas pri la fonto, kiu estas inter piceoj sur la deklivoj de Varsamets. Lastatempe li ofte pensis pri tiu fonto, en ghi estas io tia, kio lin lastatempe chiam pli kaj pli altiras. La fonto estighis onidire dum la vivo de lia avo, iun printempon, kaj kiam Taavet pensas pri la fonto, li nevole pensas ankau pri la avo. Ekde la avo kvazau komencighis nova erao, char dum lia vivo oni komencis krei tiun mondon de Aiaste, kiu de la infaneco chirkauis lin. Se iu dirus al Taavet, ke la avo kreis ankau la fonton, li vershajne kredus tion, kvankam la avo ne havis sorchkapablojn. Nun ankau Taavet mem estas en ghusta ago de avo, sed ne ekzistas kaj ne venos plu iu, kiu pensus pri li same tenere kaj kortushite, kiel li pensas pri sia avo, kaj li farighas en sia lito malantau la shranko malghoja.

Li audas, kiel la shafoj revenas hejmen kaj Miili admone vokas al la hundo, kiu ege volas demonstri sur la korto sian fervoron. Jam estas vespero, beata vespero, kiu chiam promesis ripozon kaj paeon, beata pro la esperigo, ke morgau estos bona labortago. Kion povas esperi Taavet, la fortika maljunulo? Li penas esti utila en la kuirejo kaj ekbruligas fajron en la kuirforno.

La shafoj estas en la brutejo kaj la rugha globo de la suno malaperis malantau la arbaro. La bunta hundo dormetas en angulo de la kuirejo sub la benko por akvositeloj apud kombajna akumulatoro kaj grumbletas en la dormo. Miili okupighas che la kuirforno, Taavet sidas sur la hakbloko kaj rigardas en la fajron.

"Mi ekmemoris la mortintan patron..." komencas Taavet. "Kiam li helpis al mi planti la novan ghardenon, li diris: faru, Taavet, kion ajn, sed la radikojn konservu che chio sendifektaj. Ankau la homo ne estas io alia ol arbo, kiu estas plantita en tero kaj devas resti tie tiom longe, kiom li havas forton... Mi pensis hodiau en la pomghardeno, ke la vivo finighas, sed la arbo estas sen fruktoj. Formortos la gento de Aniluik'oj."

Miili silentas iom envie, shi ne povas diri, kiom ajn shi dezirus, ke shia patro, nobelbiena servisto, iam sukcesis planti propran ghardenon, kaj nun la maljuna virino en stranga maniero bedauras tion.

Por konfirmi siajn vortojn Taavet shovas en la kuirfornon manplenon da branchajho.

"Ne plu almetu. La manghajho bruldifektighos," malpermesas la mastrumistino.

"Kiam ili tiufoje iris de tie chi al Tartu, mi tuj pensis, ke certe miaj okuloj lin plu ne vidos. Tiel vere okazis..." memorigas Taavet mallaute. "Kio en la busho de lupo estas, tio en ghia fauko restas. Li estus devinta tiam forkuri en arbaron, eble li nun vivus, manghajho sufichis..."

"Eble li tamen reaperos de ie," provas Miili konsoli la mastron.

"Ne plu. Tiom da jaroj li nenion audigis pri si... Neniu scias, en kiu fino de la mondo liaj ostoj kushas."

La fajro krakas hejmece en la kuirforno, la flamo havas pretan respondon pri chio.

"Mi ne scias, pri kio mi chi tie hejme nun okupighos," diras Taavet. "Pezan labor on mi ne kapablas fari, la sano estas for... Mi devus verdire pensiighi. Sed al kolhhozano oni nenion donos."

"Vi devus paroli kun la prezidanto. Eble li donos al vi hejtistan laboron en la grensekigejo. La brigadestro iun tagon antau nelonge plendis, ke ne estas eble trovi iun por tio..."

"Por sekigejo mi vershajne ankorau taugus..." opinias Taavet zorgoplene.

Tiel la konversacio dume finighas.

Sed matene, kiam Miili vestas sin por iri pashti kaj Taavet che la fenestro en la antaua chambro finas la razadon, komencighas tute alia dialogo.

"Miili, kion do fari kun la virshafo?" demandas Taavet neatendite.

"Kun kiu virshafo?" ne komprenas Miili.

"Nu, la sama, kiu hierau volis boksi. Vi ja memoras. Tiu virshafacho malaperu de chi tie."

"Kial vi tiel malamas tiun beston? Ghi volis iom ludi, jen chio," defendas Miili la virshafon. "Ghi ja nenion tian faris al vi, kion vi neniel povas forgesi."

"Chio havas sian limon," obstinas Taavet. "En mia hejmo tia besto ne rajtas esti."

"Ne fanfaronu tiom pri la hejmo," koleretas Miili. "Ghi ne estas ia sinjordomo - nur putra domacho."

"Au mi au la virshafo. Elektu unu el la du. En domo ne povas esti du mastroj."

"Vi estas servisto, kara homo," provas Miili chion shercigi.

Taavet decide faldas la razilon, ne rimarkante, ke sur ghi estas shaumo. Pro kolero snufante li ree disfaldas la razilon kaj purigas ghin per mantuko.

"Iru al la prezidanto kaj parolu kun li," li diras.

"Ho ne, interese, kion mi diru al li," rezistas Miili. "Ke la eksa vickomunumestro revenis hejmen kaj timas la virshafon de la kolhhozo, terurite eble ech fekos en la pantalonon?"

Miili ekridas kaj foriras. La suno estas jam alte kaj la shafoj atendas, ke oni ellasu ilin.

Taavet ekkoleras. Jen kiel! Tio do estas la reveno en la karan hejman bienon. Jam oni pravigas chi tie ech virshafon, vere mirinde! Ne, tiel ne estos! Li eltiras de malantau la shranko la kofron, metas ghin sur seghon kaj malfermas. Vane li hierau elpakis la ajhojn, li estus devinta antaue iom chirkaurigardi kaj informighi, kiel oni chi tie vivas kaj kian aeron oni spiras. Momenton li pensas, de kio komenci, alportas post tio el la provizejo el la kesto tenajlon kaj komencas depreni la diplomon. La papero kun la sigelo falas susurante sur la plankon.

"Diablajho!" mallaute malbenas Taavet. Por atingi la diplomon li devas eltreni la liton el la angulo. Kun tio estas sufiche da klopodoj, sed la ageman mastron tio ne timigas. Li ekprenas je la finajho de la lito kaj trenas ghin lau la planko, che kio unu piedo de la lito minace kraketas. Fine li atingas la diplomon kaj kashas ghin sur la fundo de la kofro, post tio malfermas la pordon de la shranko, prenas de vestarko la malhelbluan kostumon, kolektas la tolajhon, achetitan ankorau en Siberio antau la ekvojagho en la vendejo de la regiona centro, kaj pakas chion akurate en la kofron. Sur la fundo de la shranko li trovas la trumpeton, sian malnovan agrablan amikon, kaj ekrezonas, kie do por ghi trovi lokon.

La pordo de la chambro klakas, en la antaua chambro audighas pashoj de la mastrumistino. Tuj poste shi mem aperas en la pordo, bonkore ridetanta kaj amika, kun la korbo por trikado en la mano.

"La trikilojn mi forgesis," shi diras sin ekskuzante. "Hodiau estas bonega vetero, la homoj povos agrable kaj gaje labori. Eble mi sukcesos ghis la tagmangho fintriki ankau la shtrumpon."

"Nu jes," murmuras Taavet malklare.

La rigardo de Miili haltas sur la muro, kie antaue estis la diplomo. Ankau la kofro kun la vestoj ne restas nerimarkita de shi.

"Kien vi intencas iri?" shi miras. "Kial vi elprenis la vestojn... Chu vi veturos en la urbon?"

Taavet shajnigas, kvazau li ne audis, obstine li ordigas la kofron. Parto de la kostumo elpendas trans la rando, li penas kunpremi la enhavon de la kofro kaj fermi ankau la kovrilon.

"Kial vi la jakon shovis en la kofron? Vi chifas ghin, poste mi devos ree gladi, chi tie ja aliaj ne trovighas, kiuj povus fari tion."

"Mi vidas, ke vi subtenas la virshafon kaj krome ghin pravigas," diras nun Taavet chikaneme.

"Mi tute ne pravigas..."

"Se vi la virshafon ne forsendos, mi iros en la urbon al la nevino."

"Mi opiniis, ke vi shercas. La virshafo faris al vi ja nenion eksterordinaran. Tute bagatela afero..."

"En tiu chi bieno oni jam plurajn dekojn da jaroj ne shercis."

"Kion do mi faru?" lamentas Miili sincere. La forirplano de Taavet al shi tute ne plachas. Jhus li venis, kaj jam intencas foriri - tio vere malghojigas la mastrumistinon.

"Au mi au la satana virshafo," ripetas Taavet obstine.

"Au vi au la virshafo?"

"Jes."

"Bone, bone," decidas la mastrumistino. "Nur chesigu la komedion de foriro. Ni vidos..."

Miili eliras, Taavet sekvas shin sur la shtuparon, shajne lia koro ankorau ne trankvilighis.

"Diru al la prezidanto, ke la virshafo estas malica... ke vi plu ne kuraghas pashti la shafojn - ghi tuj atakos... Oni forkonduku tiun bestachon el Aiaste, li mem manghu ghin au manghigu al la patronoj."

"Mi jam scias, kion mi diros," respondas Miili. "Ellasu la shafojn el la brutejo kaj intertempe gardu ilin. Ia speciala gardado ne estas ja necesa, nur de tempo al tempo rigardi, chu chio estas en ordo."

Miili foriras lau la vilagha strato.

Taavet malfermas la pordon de la brutejo kaj flanken ighas, por ke la shafoj povu eliri. Fulmrapide elsaltas el la duonluma brutejo la virshafo, kvazau ghi malantau la pordo ghuste atendis la mastron, eble ech tra tabulfendo celis la ghustan momenton. Triumfe kaj senrespekte ghi donas pushon al la ventro de la eksa bienmastro. Taavet konfuzighas surprizite, instinkte retirighas kaj ech kuretas per siaj maljunaj rigidaj piedoj. Felice la virshafo ne sekvas lin, sed haltas kaj rigardas al la suno, kvazau esplorante, kia estos la vetero.

Nun Taavet estas plena de kolero pri la besto. Nu, mi vin, achulon, instruos, li pensas kaj iras en la grenventumajhejon. De tie li revenas kun malnova vipo, uzita che plugado, kaj decide pashas al la virshafo, por dece prilabori ghin.

Jen, nun ghi gapas la sunon, pensas Taavet kolere. Li komencas plenumi la verdikton, donante al la korpo de la impertinenta virshafo plurajn fortajn batojn. Sed la virshafo estas same obstina, la shnurvipo ne faras al ghi doloron, sed nur incitas ghin, char ghi havas dikan felon. Ghi perdas intereson por la suno, decidas digne akcepti la novan batalon kaj retirighas por impeti por atako. Sen tio ghi ne kutimis agadi. Kaj tiam Taavet Aniluik, la multon vidinta viro, devos sperti, ke ech lia vipo ne helpas. La virshafo atakas lin kiel freneza, kaj tio estas neevitebla.

"Tuks, prenu, Tuks!" vokas Taavet en ekstrema angoro.

La hundo hazarde kushas sur la kortherbo. Kvankam ghi ne estas tre energia pashtisto, ghi chi-foje tamen salte starighas kaj sukcesas en la lasta momento dentkapti la malantauan piedon de la virshafo. Tio haltigas la virshafon, ghi direktighas kontrau la novan malamikon kaj komencas per la kornoj persekuti la hundeton. Sed Tuks demonstras siajn plej bonajn kapablojn, mordante la beston sentime rekte je la lipo. La impertinenta virshafo chi-foje malvenkis kaj per pezaj pashoj sekvas la shafaron.

"Saluton, forton por labori!" audighas subite de malantaue. Taavet turnas la kapon kaj vidas fremdan junaspektan viron, venantan tra la fruktoghardeno en la korton. Taavet konfuzighas kaj penas kashi la vipon malantau la dorso. Al li estas malagrable, ke la fremdulo povis vidi, kiel li punis la virshafon.

"Dankon, forto estas necesa!" li respondas diskrete.

La veninto ridetas afable. Li estas granda kaj fortika viro, li surhavas oleomakulitan jakon kaj liaj piedoj estas en altaj tolshtofaj botoj, dum la irado lia kapo estas klinita, kvazau li malghojus pri io. Amike li etendas al Taavet la manon.

"Jen, la mastro mem ankau revenis..."

"Jes, por tiu chi fojo la kurso de la popola universitato estas finita. Nun mi pastas chi tie shafojn kiel la biblia Jakobo."

"Ankau tiu chi laboro ne estas ja malbona," konsentas la veninto.

Taavet premas lian kalan manon, scivole rigardas, sed tamen ne rekonas lin.

"Kiu vi estas?" li fine demandas.

"Saaremagi," ridetas la viro.

"Ha, filo de August Saaremagi. Tion mi vere ne povis pensi."

"Jes, multe da tempo pasis... Eble la mastro bonvolas enlasi min en la kuirejon, tie en angulo estas mia akumulatoro."

Taavet ial ekrigardas al la virshafo kaj kapjesas.

La kombajnisto prenas la akumulatoron el sub la akvobenko kvazau nigran poluritan porkidon sub la brakon kaj Taavet ree shlosas la pordon, kvankam li ne intencas iri malproksimen, Li volonte konversacius kun la unua samvilaghano, aperinta sur lia vidkampo, sed la kombajnisto estas tre afereca kaj shajne ne havas tempon, char la vetero estas bona.

Saaremagi haltas en la ghardenpordo, ghustigas la akumulatoron sub la brako kaj diras rezoneme:

"Chu la mastro ne volus eklabori? Mi bezonus helpanton. Mi havis unu lernejanon, sed li ekvizitis la unuan de septembro la lernejon."

"Mi vere ne scias," hezitas Taavet. Tiu propono estas por li tro neatendita.

"Malfacila tiu laboro ne estas kaj la kolhhozo donos ankau grenon."

Taavet pelas la shafojn al la kampo. La kombajnisto marshas kiel moderna gvidanto antau la grego, kun la akumulatoro sub la brako. La mastro silentas, per si mem li havas nenion kontrau la laboro, des pli, ke en Siberio li laboris sur kombajno, sed tamen estas iom nekonvene tuj jesi. Saaremagi pri la laboro plu ne parolas, li vershajne opinias, ke la afero estas decidita.

Ili alvenas al la loko, kie estas la malnova lokomobilo.

"Oni devus tiun malnovan lokomobilachon verdire transdoni al la utilrubejo," opinias Arvo. "Chiam ghi malhelpas labori, oni ne povas fari rektajn sulkojn nek rekte veturi per la kombajno."

"Kiel fartas Elmar?"

"Ne grave. Chirkau la hejmo li iel iradas. Kelkfoje li venas chi tien por rigardi la lokomobilon, sidas iom da tempo, fumas kaj diras, ke li ree venis por konversacii kun sia malnova amiko. Afero de maljuna homo, enue estas, tre longe li ja ne kapablas plekti ankau korbojn."

La shafoj disiras sur la senkulturejo, petolas, mordetas herbotigojn kaj vivas sian vivon. Taavet spektas, kiel la kombajnisto allokigas la akumulatoron. Sed antau ol li sukcesas funkciigi la kombajnon, el la arbaro aperas iom stranga viro kaj per rapidaj pashoj ekascendas la monteton. Li surhavas grizan mantelon, unu lia mano estas rigide en la posho kaj en la alia li tenas ampleksan portfeljon.

La vizagho de Saaremagi nubighas.

"Eedi Eesner venas," li diras malbonhumore. "Interese, kion li ree bezonas."

Jam de fore, preskau che la sorparboj Eesner vokas al ili lautan saluton.

La kampuloj akceptas lian saluton nevolonte.

"Mi venis asekuri vian vivon," transiras Eesner tuj al la afero, malfermas sur la genuo sian portfeljon kaj elprenas de tie kelkajn paperfoliojn. "La vivofajro flamas kiel sun' en bluchielo," diras la poeto. "Mi ghuste pro tio chirkauiradas, por konservi vian vivofajron, ne lasi ghin estingighi. Al vi povos okazi chiaj akcidentoj: vi povos trafi inter iujn dentradojn, chevalo povos furioze ekkuregi kaj brancho de forkego povos penetri en vian flankon... Ankau kontrau ghenerala nelaborkapableco ni povas fari asekurkontrakton..."

"Chu vi do transiris al nova laboro?" demandas la kombajnisto, interrompante la fluan paroladon de la viro.

""Chio fluas, chio shanghighas," diris iu filozofo."

"Do vi farighis asekuragento?"

"Kiel vi vidas," respondas Eedi kaj daurigas flue: "Miksaj vivasekuroj estas kontraktataj kun chiuj civitanoj de Sovet-Unio, de la deksesjara ago ghis sesdekkvinjarigho. Cetere," li turnas sin al Taavet, "ni havas unu tre favoran punkton, kiu antauvidas asekuron por la okazo de perdo de vivsubtenanto. Ghi estus plene aplikebla al vi, mastro de Aiaste."

"Dankon! Certe oni povas ekzisti ankau sen asekuro," rifuzas Taavet enfermighinte en si.

"Vi tamen povus preni polison, ghi tute ne estas multekosta, kaj vi ja ne devas pagi chion per unu fojo," klarigas Eesner. "Vi povos ankau transferti la monon, por tio estas necese nur skribi deklaron."

"Ne, mi bezonas neniun polison," diras Taavet tiel abrupte, ke Eesner por momento timigite eksilentas. Sed li rapide rekonsciighas, chiuspecajn homojn li estas vidinta.

"Kiel vi opinias. Sed vi, Saaremagi, certe devas asekuri vian vivon. Vi estas juna viro kaj neniu scias, kio povos okazi al vi - la vivo estas ankorau antau vi. Se al vi io okazos, Vilma ricevos bonan monsumon. Ni elpagas al la edzino okaze de perdo de la vivsubtenanto la tutan asekursumon. La kondichoj estas tre favoraj."

"Prefere asekuru vian propran vivon, subite de malantau iu angulo tegolo falos hazarde sur vian kapon," diras la kombajnisto malice.

"Kion tia alegorio devas signifi?" ighas la asekuragento atenta.

"Nur tion, ke akcidento ne avertas, kiam ghi venas," respondas la kombajnisto morne, grimpas sur la mashinon kaj funkciigas la motoron. Li he havas tempon por vane okupi sin pri chiuspecaj sentauguloj, la suno estas jam alte kaj la roso sekighis.

Eesner vidas, ke hodiau chi tie el vivasekuro farighos nenio, klakfermas la brunan portfeljon kaj intencas foriri.

Sed neatendite atakas lin de flanke la virshafo.

La portfeljo falas el la mano de la agento, kaj kiam li klinighas por levi ghin, li ricevas fortan pushon al la flanko, tiel ke li ech ghemas unu fojon. La virshafo staras apude kun forke dismetitaj piedoj kaj rigardas chion kun shafe stulta mieno.

Tio estas la lasta danco chirkau la kadukighinta lokomobilo. La kombajno sur la hordea kampo chiam pli kaj pli malproksimighas, restigante post si blanketan strion. En la antautagmeza autuna aero shvebas dolcha drashpolvo kaj la drashmashino zumegas ritme. Nenie malaperos de chi tiuj kampoj la drashmuziko, tiom kara al la koro de la kamparano.

Taavet kaj Saaremagi tute ne rimarkas la luktadon de Eesner kun la virshafo, ili ech ne bezonas tion. Ili havas en sia vivo siajn signifon kaj taskon; kiu tion forgesas, krachas sur la radikojn de la homo. Ili faras sian laboron malgrau militoj, incendioj kaj akcidentoj, malgrau chio, kio povas trafi la landon.

Pasos multe da tempo, eble ech tuta generacio, antau ol la nova semo donos richan rikolton, la malnovaj zorgoj kaj suferoj disfalos je humo kaj tra la tempo kiel tra klara fontakvo oni scipovos per nova rigardo spekti la grundon de la vivo, kie brilas la konservighinta, sed aliighinta beleco.

Bela estas la tago de rikolto kaj la greno maturighas de tempo al tempo. Benata estu tiu tago kaj ni gloru ghin dum la busho havas vortojn, la kapo pensojn kaj la matura sundisko super Varsamets ne estingighis.

 

VORTKLARIGOJ

alzana - flava au flavrugha (pri chevalo).

bunio - herbacho kun flavaj floroj kaj ovoformaj fruktoj (Bunias).

kabino - apartigita ejo en sharghautomobilo por la shoforo.

pastio - el unu peco de ledo kudrita mola kamparana piedvesto sen plando kaj kalkanumo.

<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ