KVINA DANCO

En la auto estas du viroj. Apud la juna afablavizagha shoforo de la taksio sidas Taavet Aniluik kaj streche observadas chiun detalon de la konata vojo. Sur la malantaua sidloko balancighas kofro kaj dorsosako - lia tuta surtera havajho. Kun siaj griz-blua rezintola mantelo kaj gumbotoj li vole-nevole memorigas pri sezonlaboristo au grundplibonigisto, sed la eluzita kaskedo kun butono sur la verto indikas, ke li ne estas unu el la multaj malkvietuloj, kiuj chasante facilan perlaboron au pro fiaskinta familia vivo senchese migradas en la patrujo de loko al loko, shanghante la laborlokojn kiel difektitajn gumbotojn, sed viro, veninta de malproksime kaj kun multe pli komplika pasinteco. Dum sia tuta vivo la maljuna Aniluik chiam malestimis chiajn senhejmulojn, ne intencante mem farighi samspeca vagulo, kaj ne estas lia kulpo, ke la tempo estis pli forta ol li, por kelka tempo elradikigis lin el la hejma tero kaj forblovis en fremdan landon.

Sed nun li tamen reveturas hejmen, kaj tio estas la tago, kiun li longe atendis.

La taksio veturas sur gruzkovrita, de autoj ondigita shoseo inter autunaj kampoj. Kelkloke oni jam komencis la rikoltadon, trankvile varmeta septembra lumo karesas neregulajn amasojn de kombajna pajlajho; la sinape flava sundisko staras super la picea muro de Varsamets sur la klara chielo kvazau pratempa biena insigno. Taavet, kortushita de la revido, apogas la vangon al la iom malfermita fenestrovitro de la auto kaj post longa tempo ree varmigas la orelon en la patruja suno.

Antau ok jaroj li lastfoje veturis tiun chi vojon dum tagigho en mala direkto, en la kesto de militista auto kun veltola tegmento. Kvazau la plej dangheran krimulon oni venis tiam nokte antau la matenigho por aresti lin. En la kuirejo, en la lumo de ventrezista lanterno, bruligita per tremantaj fingroj, la kapitano elprenis el la brustposho kvaroble falditan nomaron, disfaldis la malbonaugure susurantan paperon, trovis per de tabako tanita fingro la necesan linion, dufoje lautlegis la fremdaspektan nomon, kvazau li devus antau la mateno nepre parkerigi ghin, refaldis post tio la paperon per abrupta militista gesto, alrigardis preterfluge Taavet, kiu haste estis surmetinta kontrauneghan pelton sur la tolajhon, deprenis de la kapo sian orelumchapon kun la rugha stelo kaj diris, montrante per la kapo al la chambro sensone, nevolonte kaj mallonge, ke la mastro paku siajn ajhojn. Taavet iris kun trenighantaj piedtukoj en la antauchambron, kie la ankorau ne plene vekighinta Miili sidis sur la rando de la lito, kun piedoj senfortaj pro teruro, ne sciante, kion entrepreni. Soldato kun kuspita nazo dejhoris sur la sojlo de la pordo. Taavet ne estis tre mirigita nek timigita.

Nevino de Roosi, kiu estis sekretario de la komunuma plenumkomitato, venis iun vesperon informi, ke li estas envicigita en la listo de ekzilotoj. La partorgo, mezagha virino, kiu siatempe partoprenis en Omsk la formadon de kolhhozoj, diris dum la decidado de la sorto de Aniluik, ke li restu neekzilita: la bieno estas en sufiche mizera stato, la mastro kaj lia mastrumistino ne estas ja iaj kulakoj, kiam ili duope iel plenumas la bienlaborojn, des pli, ke duono de la tero dum la milito restis nekulturita. Sed la prezidanto de la agrara komisiono Eesner energie kontrauparolis: Taavet Aniluik estas nepre enlistigenda, li ja scias, kia birdo li estas, lia filo servis en la germana armeo, lia frato fughis al Svedlando. La junulino petis la onklon, ke li kashu sin ie, ghis la afero pasos. Taavet rigardis shin mirigite, kvazau temus pri fremdulo, pri viro el najbara komunumo, kaj la junulino devis ripeti siajn vortojn, opiniante, ke la onklo ne komprenis. Fine shi do iris en la krepusko de la marta vespero senkonsile al Kao, kien shi transloghighis el la hubula kabano, kiam Paul pro la pekoj en Sindefendo estis arestita. Taavet restis prizorgi la chevalojn kaj mediti, kion tamen entrepreni. Fine Taavet decidis resti hejme kaj inter la malnovaj, sed fortikaj muroj de la biendomo atendi pluan evoluon de la aferoj. Sin kashi li ne volis, tio ne estis konforma al liaj komprenoj, char kashas sin shtelistoj, murdintoj kaj ceteraj senvaloraj homachoj, balancighantaj tien kaj reen sur la vivo-ondoj, sed ne legitima mastro de malnova bieno. Li sentis sin kulpa en nenio kaj la pura koro lin igis kuragha, ech shercema, kiam la unua teruro pasis. Chu ili tie en la komunuma domo opinias, ke mi, soleca maljuna homo, segas per mansegilo la cheftrabon de la granda shtato, li pensis irante el la stalo al la domo, kun malplena avenujo sub la brako. Liaj pensoj estis simplanimaj kaj fragmentaj, sed kion li povis fari, se li la tutan vivon estis vivinta chi tie kaj ne scipovis nek volis ech nur por kelkaj tagoj rifughi kaj restigi la mastrumadon kaj brutojn sole je la zorgo de la mastrumistino, ne pro tio, ke la devkonscia virino ne faros chion, kiel estas necese, sed pro nekutimeco kaj fiereco.

Pro kvindek sep hektaroj da herbejo, arbaro, veprejo, linruejo (kiu jam delonge ne estis plu uzata) kaj kampo, kiu plejparte ne estis kulturata, li devis sidi en auto, silenta kiel muso, kaj skuighi sur malebena frostighinta intervilagha vojo, tenante sur la genuoj kiel taglaboristo razilaron kaj iom da manghajho en tuko. Kaj pli kaj pli malproksimighis lia "vinberejo", de kie li estis senkompate elshirita kiel urtiko, parazita planto bunio, kardo en homa figuro, char chi tie oni volis instali novan vivon kaj li kun sia blanka shafofela pelto, dolorado de la koltendenoj kaj amaso da malnovaj numeroj de "Postimees" sur la angul-bretaro baris la vojon al tio.

"Kiel do tie estis?" demandas la shoforo de la taksio, shanghante en arbaro sur sabla vojparto la rapidecon. Li instinkte divenis, kun de kie veninta viro li havas aferon, kvankam ili intershanghis nur kelkajn necesajn vortojn antau la fervoja stacio, kie Taavet sidighis en la auto.

"Kion diri? Chie oni devas labori," respondas Taavet suprajhe.

"Kompreneble," haste konsentas la shoforo de la taksio.

Taavet'on la konversacio multe ne interesas, li preferas observi, kio dum tiu tempo chi tie fakte shanghighis. Laueble rapide li volas atingi la hejmajn lokojn; jam sufiche li chirkauvagadis en la mondo.

"Mi servis seninterrompe plurajn jarojn en la mararmeo. Sur Pacifiko," diras la shoforo oscedante. "Forpermeson oni ne donis... Kiam mi fine revenis hejmen kaj en la stacio de Tartu eliris el la vagonaro, mi estis forgesinta la estonan lingvon. La vortoj estis en la busho kvazau erinacoj kun hirtaj pikiloj. Poste tio pasis, sed komence estis vere strange..."

La auto atingas la arbarrandon. Fore, kie finighas maldensa arbarvico, vidighas rivereto. Trans la rivereto estas konstruita nova ponto, kiu ne restas nerimarkita de Taavet.

"Jen, chi tie oni faris ech novan ponton," li diras ghoje, vidante la balustradon, helantan en la sunlumo. "Alie oni vershajne ne povus transiri per kombajno, senbezone oni ghin ja ne faris... Mi memoras, kiel iam drashmashino fiksighis chi tie en la rivereto. La viroj kaj chevaloj havis multe da klopodoj, antau ol ili sukcesis eltiri ghin el la koto. Tiam mi estis ankorau knabo, tio povis esti kelkajn jarojn antau la unua mondmilito, ne pli malfrue."

Al la shoforo kiel urbano tiu antau longe okazinta historio kun la drashmashino diras nenion, drashadon li estas vidinta nur de fore, preterveturante sur shoseo, kaj tiu abomena polva laboro neniam logis lin ech nur haltigi la auton, des malpli partopreni en ghi.

Pro ghentileco kaj enuo li daurigas la konversacion. "Kian senton vi havas, kiam la hejmo de malproksime ekvidighas?" li demandas. Char Taavet respondas nenion, la shoforo rakontas al Taavet siajn proprajn rememorojn. "Mia hejmenveno estis kvazau festotago. Du monatojn mi chirkauvagis, trinkis brandon kaj shercis kun virinoj, unuvorte, ghuis la vivon. Poste la festenado tedis min kaj mi eklaboris en ripar-oficejo."

"Haltu chi tie!" diras Taavet subite che la lastaj arboj, kaj kiam la auto haltas, senpacience elgrimpas kaj iras per piedoj rigidaj pro sidado kaj maljuneco trans fosajhon en la arbaron inter piceojn. Li pashas inter muskokovritaj arboj kaj per rigardo serchas konatan piceon, arbustoj kaj falintaj sekaj branchoj konstante baras al li la vojon, sed li ne atentas tion. Ankau la shoforo fine elvenas, ekstaras sur la vojo kaj apatie ekobservas lian serchadon, kun la manoj en la poshoj de la pantalono kun leda postajho. Taavet haltas che malglatshela piceo, en kies trunko estas per rezino plenighinta kruco. Entranchado de krucoj en arbotrunkoj ne estis en modo en chi tiu regiono, sed Taavet intencis tiun lau lia opinio belan kutimon enkonduki, kiam ili en malfrusomera posttagmezo kun Roosi preterveturis chi tie al la tombejo. La kruco estas malnova, ech de proksime ghi apenau estas videbla, sed ghi ankorau ekzistas, kaj tio en la nuna momenta estas plej grava. Ghin rigardante Taavet sentas, ke li estas jam hejme, teneraj rememoroj kortushas lin, kaj li prenas la kaskedon kun la butono de la kapo, tenas ghin mallerte en la mano kaj lia dorso estas tute kurbighinta. Kiu scias, eble ghuste chi tie che la rando de Varsamets estas lia sola kara loko, char chi tie shvebas ankorau malklara rememoro pri la jam delonge mortinta edzino kaj la tempo, kiun nun poste oni povas konsideri felicha. Char tie fore, sur la monteto, estas nur hejmo de doloraj rememoroj, kaj eble estas ech pli bone, se li tien ne tro rapidos.

Taavet fikse rigardas la piceon, la shoforo pashas sur la vojo de piedo al piedo, ne sciante, kion pensi pri la stranga ekskurso de la maljunulo. Li rapidas ja nenien - la taksimetro tiktakas, li estas sata, la suno brilas -, sed la atendado lin tamen tedis. Li estas tro juna por kompreni la emocion de la pasaghero, tedite li sidighas en la auto, apogas la kubuton sur la malsuprenigitan fenestrovitron kaj ekdormetas, vidas ech mallongan songhon pri urso kaj nekonata virino. Kiam li vekighas, li vidas, kiel Taavet saltas de trans la fosajho sur la shoseon kaj venas al la auto. La shoforo alrigardas lin demande kaj ekoscedas.

"Edzino..." diras Taavet mallonge kaj sidighas en la auto.

La shoforo ridetas, ech mem ne sciante pro kio, kaj premas la startigilon.

Fore ekvideblighas la bieno. For tiu, kiu venas de malproksime, tio estas sankta momenta, tion chiu komprenas. La sorp-arboj apud la vilagha vojo estas maljunaj, de ili verdire restis nur mizeraj trunkoj. La tempo kaj bestoj ankau chi tie faris sian laboron. La arboj estas senhelpaj kiel solecaj maljunaj homoj, sed tamen en iliaj suproj rughas fruktoj. Kiam la auto proksimighas, de ili brue ekflugas birdoj, ili ne kutimighis al auto. La vojo estas herbokovrita, shajne oni ne tre ofte veturas chi tie kun chevalo. Chio faras la impreson de forlasiteco.

La auto preterveturas la malnovan pajlejon, kiu staras iom fore de la aliaj konstruajhoj.

La kortbarilo estas duone detruita kaj en la granda legom-ghardeno, kiu en la antaua tempo chiam estis plena de brasiko, karotoj kaj sukerpizoj, verdas nur kelkaj bedoj malantau el tabuletoj kaj dratpecoj mallerte farita barilo. Soleca nigre-flava helianto paradas inter la bedoj kvazau ghoja demando.

"Haltu tie che la fosto de la pordego," diras Taavet per mallauta vocho.

Kun junula vigleco li metas la dorsosakon kaj kofron sur la herbokovron, elprenas el la brustposho la eluzitan monujon kaj etendas al la shoforo tra la fenestro kelkajn monbiletojn.

"Ghis revido!"

La shoforo volas redoni al li la superfluan monon, sed Taavet rifuzas akcepti.

"Bonshancon... hejme!" vokas la shoforo adiaue kaj komencas elmanovri sian auton.

Taavet iras kun sia nemulta havajho en la mano tra la herbokovrita korto al la domo. La dompordo estas shlosita per maleleganta pendseruro. Li ne memoras, ke sur la pordo de lia domo iam pendis tia granda multon travivinta seruro kun krampo, kiu okaze de perdigho de la shlosilo shajne pli ol unu fojon estis eltirita kaj ree enbatita en la foston. En antaua tempo chiam iu estis hejme, kaj cetere chi tie ja chirkauvagis neniu, kontrau kiu oni bezonus gardi tion, kio trovighas en la domo. Sed la tempoj kaj homoj shanghighas, devas Taavet nun sperti. Verdire li jam ankau spertis tion sur sia propra hauto.

Sub la kuireja fenestro che la muro de la domo konservighis la konata benko, sur kiu sekighis melkujoj. Iam la longa benko el ducola tabulo estis plena de melkujoj kaj filtriloj, nun blankas tie shajne unusola sitelo, kun la fundo brunmakulita pro rusto. Taavet metas la kofron kaj dorsosakon sur la benkon kaj sidighas tie ankau mem por ripozigi la piedojn. Sed post momento li restarighas kaj iras en la ghardenon; li volas vidi, kion la jaroj kaj homoj faris al la pomarboj, kiam li ne estis hejme. Venante li de la vojo la fruktoghardenon ne vidis, ghi estas malantau la domo.

Emociite li promenas en la ghardeno, haltante por momento che chiu arbo kaj arbusto, kvazau volante diri: saluton, mi estas ree chi tie! Li prenas de la arboj pomojn kaj gustumas ilin, sed liaj dentoj lastatempe malbonighis, nur iun pli molan pomon li sukcesas manghi. Jes, longan tempon li ne estis chi tie nek gustumis la fruktojn de tiu chi tero. Ghi estas nova pomghardeno, jam la dua en Aiaste en tiu chi jarcento; li mem kune kun Edgar plantis kaj greftis la arbojn. Kaj nun ankau chi tiuj arboj estas maljunaj, maljunaj pomarboj en malnova ghardeno. Parto de la chirkauanta barilo estas forbruligita en la forno de la lokomobilo, parto disfalis kaj estas portita en la kuirfornon au por hejti la chambron. Sed tie che la barilo, proksime al angulo de la brutejo, apud la pajlostrioj de la kombajno staras la malnova lokomobilo kun la radoj en fosita kavajho, la pordo de la forno duone malfermita, tia, kia ghi restis iam antau longa tempo okazinta drashado. Iel ghi memorigas lacegan turmentitan chevalon, kiu fine tute senforte, rezignacie antau ghiajn fortojn superanta traboshargho falas sur glitiga vojo senvoche sur la genuojn, kun tremantaj flankoj, pendanta malsupra lipo, la koljungilo malhelpanta la spiradon. La vetero ghin rustigis, multaj partoj, precipe kranoj kaj tuboj estas forprenitaj de ghi, kelkajn pecojn oni derompis ech per rompstango, ghi estas disbatita kaj prirabita, kaj nun kiel stranga kaj sensenca monstro kauras tie en la sunbrilo - kadukulo, amaso da fero, neuzebla rubo.

Tiu mashino honeste maljunighis kaj eluzis sian tutan forton per grendrashado. Plej multaj el la viroj kaj virinoj, kiujn ghi, kiam ghi estis nova, per vigla fajfo vokis al la laboro, jam delonge kushas en tombo, kiu en la hejmlando, kiu eksterlande, kaj ankau en la vilagho Tuhakopli, iam plena de homoj, estas nun malmulte da homoj - la drashmashino de la tempo laboris senkompate. Jam delonge chesis ekzisti la mashinkooperativo kaj la viroj, kiuj achetis ghin en Tartu kaj kun siaj longaj vipoj akompanis tra la urbo, dum apud la strato aro da apachoj malshate kritikachis iliajn vestojn el hejme teksita shtofo kaj polvokovritajn altajn vadbotojn. Ho, kiel la kamparanoj, ghojante, ke ilia peniga laboro farighos nun multe pli facila, en la drinkejo Valge nutris la chevalojn kaj pritrinkis la sukcesan acheton, kaj post tio fervore daurigis la vojaghon, char la vojo estis longa kaj ili ne povis malshpari tempon; kiel ili en la drinkejo Kintsli restis por noktumi kaj ree pritrinkis la acheton, la sekvantan tagon antautagmeze kun la lokomobilo fiere atingis la hejmon kaj tuj komencis serchi taugan mashiniston. Chiuj tiuj viroj estas forgesitaj, neniu memoras iliajn nomojn, kaj ankau la lokomobilo, de kiu ili tiom esperis, estas nun tute ruinighinta kaj mirigas plu neniun. Kial paroli pri lokomobilo, kiam nun ech atombombo neniun piu mirigas, kvankam ghian strukturon la plej multaj ne komprenas. Chu ankau ili, tiuj mortintaj viroj, precize komprenis la principon de la funkciado de la lokomobilo, tion ni ne scias, tamen por ili drashado per lokomobilo estis granda novajho, tio estas klara.

La mastro iradas mordante pomojn chirkau la lokomobilo. Ankau li mem estas same malmodernighinta kaj superflua kiel la lokomobilo, kies markon neniu scias. En la dua duono de sia vivo li trafis en tian kirloventegon, ke elighinte el ghi la kapo turnighas kaj la membroj estas inertaj kvazau post haladza banejo. Oni banvergis lin tiom solide, ke nun, kiam li estas hejme, li pli sentas ian strangan fremdecon ol puran transbolantan ghojon pri revido. Lin malkvietigas kun nekredemo miksita timo, chu la hejmo, tiu chi malnova komforta nesto, vere estas realajho au nur simple miragho, multkolora imagata konstruajho, pri kien reveno li tiom longe revis. Li kvazau ne kuraghas kredi, ke li estas en Aiaste, kie inter lia plej bona kompreno kaj la realo aperis io fremdeca, strechita kaj forpusha. Li estas chi tie almenau en la komenco fremda, tion faris la fore pasigitaj jaroj, kaj de ili ne estas eble liberighi.

Kiam li rigardas sian malnovan, duone sovaghighintan frukto-ghardenon kaj malantau ghi la malproksime bluantan arbar-muron, li trovas konsolon en la penso, ke tiuj vivaj signoj vivas pli longe ol la homo kaj memoras pli multe ol la homo. Lia koro varmighas, kvankam li ne scipovus respondi al si, kio ghojiga estas en tio, ke la arboj kaj arbaro staras chiam sur sia loko, kreante la imagon, ke en la mondo nenio shanghighis. Li maljunighis kune kun la arboj, de la infanagho ili formis parton de lia mondbildo kaj tial ili devas lau lia opinio esti eternaj. Tio donas animan trankvilon kaj mildigas la senton de izoleco, kiu ensorbighas en la tagojn de la maljuneco.

Iam la celo de lia vivo estis plibonigi kaj fari pli fruktoportaj la montetajn zigzagajn kampojn, kiuj de chiuj flankoj chirkauas la konstruajhojn de Aiaste, vivi la vivon, en kiu intensa laborado kaj zorgemo donis al la tagoj sencon, dum la noktoj dormon. Nun li ne levighos mem nek vekos la geservistojn je la tria horo por iri al fojnrikolto. Sed li ankau ne havas plu devon, celon - de nun li devos vivi nur pro vivado mem. Li ne kutimis vivi en Aiaste sen zorgoj kaj klopodoj, de tio devenas tiu sento de fremdeco, sento de homo, kiu venis chi tien kiel gasto.

Nun li estas simple laca, de malproksime hejmen veninta maljunulo. Li levas de kampangulo brakplenon da malkompakta hordea pajlo kaj portas ghin al la malantaua rado de la lokomobilo, kushighas vizaghe al la tagmeza suno kaj intencas iom dormeti, ghis Miili revenos de la laboro au el la pashtejo kaj enlasos lin en la domon kun la pendseruro. Sed por tio estas sufiche da tempo, la domo nenie malaperos, nun ne.

De malproksime shajnas, ke che la lokomobilo post tagmangho dormetas la laca mashinisto Elmar Lusiksepp, kies plej bonaj autunoj pasis dum migradoj el bieno al bieno kaj kiu nun en sia malnova domo plektas por la kolhhozo terpomkorbojn, kiam la sano ech iom permesas tion. Iam ili chiuj estis ghustaj viroj sur siaj laborlokoj, tion neniu povus nei, ili sentis plezuron pro bona sherco, estis laboremaj kaj zorgemaj, duone abstinenculoj ambau. Sed ankau ili povis fari nenion kontrau la senkompata, monotona, nehaltigebla fluado de la tempo, rusto algluighis ankau al ili kiel al ilia lokomobilo kaj la vivo preterpasadis kiel ventblovo en la pintoj de alnoj. Ili ne tre ofte pripensis, kio valora postrestos de ili en chi tiu mondo. Se forgesi la grandajn vortojn, elpensitajn por sintrankviligo (kiujn ili cetere ech ne scias!), kaj esti honesta kaj esplori la problemon ghisfunde, la afero estas sufiche malgaja. En ilia heredajho estas nenio nominda, ili estas interesaj nur tiurilate, ke ili estis homoj, kiuj vivis por tiel diri plenumante la devon vivi, kun kiu ili venis en la mondon. Du-tri generacioj malklare memoros iliajn nomojn kaj scios laufame, deformite en la prismo de memoro kelkajn bagatelojn el la nemultaj gravaj agoj, kiujn ili mem faris au kiujn oni faris al ili. Feliche ili ne estas ambiciaj kaj senmorteco ne prezentas al ili ghojon, ili estas tro naturaj por provi ech se nur en la pensoj superatuti la naturon. Precipe malmulte da espero atentigi en la vilagho Tuhakopli la venontajn generaciojn pri sia ekzistado en chi tiu mondo havas la mashinisto, char kune kun li la gento de Lusiksepp'oj elmortos, almenau en tiu chi landparto; lia patro enmigris chi tien el la distrikto Vorumaa - kia estas la afero koncerne liajn parencojn en tiu landparto, tio ne estas konata. Tial plej bone memorigos pri li nur la lokomobilo, senforma feramaso, indiferenta mekanika laborulo, kiun neniam koncernis chio tio, kio tiel ekscitis la homojn - grenprezoj, klasa fiereco, richeco kaj malricheco, sociaj kataklismoj. Kaj neniu povas esti certa, ke la lokomobilo iam en rememoroj tute ne enombrigos chi tiun malsanan, malfortan maljunulon, kiu nun taugas nur por plekti al la kolhhozo korbojn kaj pretigi rastil-tenilojn.

Bunta pashthundo staras kun dismetitaj piedoj inter la pajlo-vicoj kiel malgranda neevitebla satano kaj bojas kontrau la lokomobilo. Ghi ne kutimis, ke che tiu malbela koloso, odoranta nur je rusto kaj oleo, povus esti iu vivulo. Audante la bojadon de la hundo Taavet levas la kapon kaj chirkaurigardas per senkomprenaj, dormemaj okuloj. Kion signifas tia bruo en kvieta, solida bieno dum bela autuna tagmezo? La hundo ektimas kaj forkuras jelpante, ghi estas juna kaj malsagha.

Tra la kampo proksimighas pashante sur krakantaj stoploj vigla virino en vatita jako, kun vergo en unu, korbo kun trikajho en la alia mano. Nun ankau la hundo kuraghighas kaj svingante la voston brave trotetas apud la mastrino.

Miili mirigite rigardas Taavet'on, alpashas poste al la konfuzighinta mastro, vishas embarasite la jam sen tio puran manon per basko de la vatita jako. Taavet malrapide starigas sin de la pajlo, defrotas el la okuloj la dormemon kaj proponas por saluto la manon. Miili klarigas ghoje, kortushite:

"Mi pensis, kontrau kiu Tuks jus tiel forte bojis... Mi estis che la shafoj malsupre che la arbarrando, sidis tie sur la tero kaj trikis. Hodiau estas ankau bela vetero, plurajn tagojn senchese pluvis... Jen, mi tute ne sciis atendi..."

"Mi iom dormetis," diras Taavet kun agrabla sento. "Nokte en la vagono estis malvaste kaj varmege, mi tute ne dormis."

"Dum vojagho ne estas eble dormi," konsentas la mastrumistino. "Ni iru, mi enlasos vin en la domon."

"Mi jam ech songhis chi tie," montras Taavet per la kapo konfidence en la direkto al la lokomobilo. "En la forno de la lokomobilo kvazau brulis granda fajro. Poste subite la lokomobilo ekmovighis, ekrulighis de la monto malsupren. Ju pli ghi malproksimighis, des pli grandighis la fajro en la forno. Fine ghi malaperis en Varsamets..."

"Sekve la vetero malvarmighos. Fajro signifas chiam malvarmon," opinias Miili.

Tiel ili tie parolas, du maljunaj homoj, kiuj dum longa tempo ne vidis unu la alian, kaj la hundo flaras la piedojn de Taavet.

Poste ili iras al la domo. Miili elserchas el la posho de sia vatita jako tubecan shlosilon kaj klopodas che la seruro sufiche longan tempon. Kvazau spite shi ne sukcesas en tiu chi grava tago malshlosi la seruron, la fingroj pro ekscito ne obeas. Taavet helpas al shi kaj inter viraj manoj la fenomena seruro tuj brue malfermighas. Tiam li enportas sian havajhon en la chambron, metas la kofron apud la fornon kaj sur ghin la dorsosakon, kvankam en la chambro estas sufiche da loko.

"Miili, eble vi nun dungos min kiel serviston?" li shercas amare.

La mastrumistino restigis la trikajhon en la kuirejo sur tabureto kaj iradas vigle inter la provizejo kaj chambro por regali la mastron per mangho post la longa vojagho.

"Au eble vi rifuzas?" daurigas Taavet ridante. "Maljuna servisto ne estas ja ia laborulo, li nur vane konsumas manghajhon."

"Mi havas sufioe da loko kaj manghajho. Iufoje viro vere estus necesa en la domo... Sola chi tie vivi estas ja terure, chiuj bienoj en la chirkauajho estas senhomaj. Baldau komencighos ankau la longaj mallumaj noktoj, oni povas vere frenezighi... Venu nun manghi..."

La mastro hezitante sidighas che la fino de la tablo sur sia historia loko kaj komencas levi per kulero el la ujo malvarman terpomkachon sur la teleron.

"Tiu chi tablo estas farighinta kvazau pli malalta ol antaue," li diras.

"Ghi estas via propra malnova manghotablo. Mi ja nenion desegis de ghiaj piedoj," asertas Miili venante kun laktokrucho.

"Tion mi ja ne diris," murmuras Taavet ial ghenite kaj ekmanghas.

Post la manghado Taavet komencas elpaki el la dorsosako la laborvestojn, tolajhon kaj ceterajn bagatelajhojn. Sur la segho elkreskas tuta amaso da havajho. Post tio venas la vico de la multon travivinta kofro el lignolado. El la fundo de la kofro li elprenas buntan diplomon kaj serchas per la okuloj lokon, kie li povus pendigi tiun gravan dokumenton. Fine li iras en la malantauan chambron, en sian plej shatatan angulon malantau la vestoshranko. Tie chio estas kiel antaue, preskau precize same kiel tiun martan matenon, nur la lito estas ordigita. Ech la malnova bruna litkovrilo kun helaj strioj konservighis.

"Vi konservis mian liton," vokas Taavet tra la malfermita pordo en la antauan chambron, kie la mastrumistino reordigas la tablon.

Miili venas al la pordo kaj klarigas:

"Kiam ili vin forkondukis, la komunuma plenumkomitato disvendis vian havajhon. Mi chion reachetis, la prezo estis malalta. Nur la malnovan gaslampon achetis la estro de la popola domo. Mi pensis, li prenu ghin, kion fari per tia lampacho, flamingo por ghi ja nenie estas havebla... Mi en tiu lito ne dormis. Kelkajn fojojn, dimanche tagmeze, dum la prediko, mi tie kushis. Ordinare mankas ja tempo por dormi. La tutan tempon estas tre urghe. Antaue mi devis zorgi pri grupo da bovidoj, nun estas shafoj..."

"Vi do atendis mian revenon?" demandas Taavet mirigite.

"Mi tute ne sciis atendi. Leterojn vi ne sendis. Hazarde mi eksciis de iu fremdulo, kiu estis reveninta, ke vi vivas. Iu viro el la komunumo Veski achetis chi tie shafofelojn, li sciis. Li mem eksciis tion de iu konatulo."

"Mi ne havis tiajn bonajn novajhojn por pro ili senbezone shmiri paperon," shercas Taavet.

"Se vi havus edzinon, kiu restis chi tie, tiam vi certe estus trovinta novajhojn," diras la mastrumistino malgaje.

Taavet silente rezonas, kie pendigi sian diplomon.

"Reokupu vian liton. Por mi estas tute bone en la antaua chambro... Mi alkutimighis," shanghas Miili la temon.

"Tiel vivi estas bonege. Reveni kiel sinjoro hejmen, kie chio estas jam preparita," shercas Taavet kaj iras en la provizejon por serchi martelon.

Kiam la diplomo estas najlita al la muro, la mastro takse rigardas la laboron. Malantau la shranko en la duonlumo la papero kun siaj rughaj literoj kaj bluaj sigeloj aspektas tute respektinda. Ankau Miili etendas sin por rigardi, kio tie estas skribita.

"Nenion mi komprenas," shi diras.

"Tiu chi diplomo estas donita al la avangarda kamplaboristo de la sovhhozo "Zarja"* Davyd Matvejevich Anilukin pro rimarkindaj laborrezultoj en socialisma konkurado dum grenrikolto," tradukas Taavet kaj el lia vocho sonas fiereco.

Miili demande alrigardas lin.

"Jes, la nomon ili deformis," diras la mastro.

"Ili estus povintaj transdoni al vi la diplomon chi tie. Tiu malproksimen veturigo apenau plibonigis vin... Nur elspezoj por la shtato..."

"Tute vere," konsentas Taavet. "Laborulo nenie embarasighas, ech se oni veturigus lin al la norda poluso."

"Vi estas same afektema kiel antaue," opinias la mastrumistino. "Kion tiu papero aldonis al vi?"

"Tute egale," senkulpigas sin Taavet. "Tie ni laboregis ghis konsumigho. Io devas resti por memoro."

"Mi havas tiajn laudatestojn tiom, ke tuta tirkesto de la komodo estas plena de ili, sed mi al neniu iris por montri ilin..."

"Viaj diplomoj estas ricevitaj pro bovinoj kaj shafoj, sed la mia estas donita por grenrikolto... Tio estas tute alia afero," fanfaronas Taavet iom nefirme. "Nun restas ankorau preni novan junan edzinon kaj la eksa vickomunumestro ree havos normalan vivon."

Tiuj chikanaj paroloj pri nova edzino estas malnova atuto de Taavet. Li komencis paroli tiel jam plurajn jarojn antau la milito, tiam, kiam Roosi estis enterigita kaj Miili farighis lia mastrumistino. Chiam efikis tiu parolado en la koro de Miili kiel salo en fresha vundo, char Miili koralligighis al la mastro, kaj Taavet sciis tion.

Sed chi-foje Miili ne lasas per incitaj paroloj difekti sian bonan humoron kaj reshercas:

"Mi opiniis, ke vi ech revenos el Ruslando kun juna edzino, bela kiel pomo, brak' sub brako."

"Tiom juna, kian mi deziris, ne estis havebla. Maljunajn avinojn kuntreni estas sensence, tiaj trovighas ankau chi tie."

"Ho, chi tie trovighas ankau kelkaj junulinoj, kiuj ankorau ne estas edzinigitaj. Mankas edzinigantoj."

"Nu, en tiu okazo gladu mian chemizon. Mi iros vespere promeni en la vilagho," mokshercas Taavet. "Same kiel en la antaua tempo."

Per tiaj pripromenaj parolajhoj li siatempe konstante embarasis Miili, sed de tiu tempo multo shanghighis: shajnas, ke Miili ne reagas plu tiom senteme kiel antaue.

"Ne estas plu la antaua tempo, ke Miili trovu la kravaton - la sinjoro veturos al la komunuma domo. Nun estas mi mastro, nun mi ordonas," shi respondas paroleme kaj ech ridas pro bonhumoro.

Shi forte nodas la kaptukon sub la mentono, vokas la hundon - la shafoj restis sen gardado.

"Esti mastro oni devas lerni de la infaneco," diris mia patro.

"Tio ne estas ja granda arto," malshate replikas la mastrumistino.

Taavet saltetigas la martelon en la mano.

"Nun mi estas ree hejme, kaj de chi tie min neniu elpelos."

"Ne laudu tagon antau vespero," opinias la mastrumistino, prenas en la kuirejo korbon kun la duone trikita shtrumpo kaj iras al la pashtejo.

Ankau Taavet prenas korbon kaj intencas iri en la ghardenon. Miili estas kun la shafoj sur la senkultivejo malantau la lokomobilo. La shafinoj pentrinde disighis sur la kampo kaj memorigas pri grizaj kampshtonoj. Junaj virshafoj interboksas au persekutas shafinojn. La bunta hundo sidas oscedarite antau la piedoj de la mastrino, kiu sidante sur pajlamaso ektrikas piedumon de la shtrumpo.

Taavet promenas inter la pomarboj kaj kolektas falintajn pomojn en blankan berkorbon.

Tia idilio jam delonge ne estis en Aiaste.

Maljuna virshafo kun ringformaj kornoj, la patriarko de la grego, eniras mordetante herbotigojn en la ghardenon. Kio ekscitas ghian bestan naturon, ni ne scias, sed subite ghi ekauskultas kaj levas la kapon. Vershajne alarmis ghin la pashoj de la mastro inter la arboj. Kun minaca mieno ghi movighas en la direkto de Taavet. Taavet estas okupita pri pomoj kaj komence tute ne rimarkas la proksimighon de la besto.

Tiu virshafo estas el la sama raso, al kies reprezentantoj oni en chi tiu bieno autune konstante tranchis la gorghon, el kies sango oni faradis pastbulojn kaj el kies viando supon. Fine do en tiu chi senkonscia cedema tribo trovighis unu aktiva virseksulo, kiu provoke frapas per la kapo la pomkorbon de la mastro, kvazau dezirante proponi al Taavet, ke ili malkashe mezuru la fortojn.

La mastro estas tre mirigita pri tia konduto de la shafo, kiam li pro la pusho returnighas. Li minacas la virshafon per la korbo, sed tiu tute ne atentas tion, male, shajnas pli kaj pli kuraghighi, opiniante, ke oni incitas ghin. Ankau Miili rimarkis la militemon de la besto kaj konsilas de fore:

"Prenu vergon, alie ghi ne obeos. La patronoj* kolerigis ghin, somere dum la fojntransporto ili incitadis ghin..."

Intertempe la virshafo forke disigis la piedojn kaj antauenigis la kapon, ghi estas preta por atako. En tiu chi bieno preskau chiuj shercoj farighis seriozaj kaj ech bestoj chi tie shajnas ne kompreni shercon, malgrau tio, ke ili apartenas nun al la kolhhozo.

Taavet vidas, ke la situacio farighas efektive danghera, kaj returnighas, sed ghuste tiam la virshafo retirighas je kelkaj pashoj, subite impetas kaj forte batas la kokson de la mastro. Taavet falas inter la pomarboj surventren sur la herbon, la korbo elflugas el lia mano kaj la pomoj disrulighas. La virshafo flaras unu makulhavan pomon, malshate sulkigas la nazon, faras gravan mienon, svingas la voston kaj kuras al Miili por trovi justecon kaj protekton. La shafe stulta vizagho de la besto esprimas ech ian fierecon, ke ghuste li, ordinara virshafo de la kolhhozo "Prozhektor", sukcesis faligi la eksan vickortiunumestron.

Anstatau helpi al Taavet starighi Miili mankaresas la kolon de la besto kaj riprochas ghin nur pro formo:

"Kio okazis al vi, shafeto, ke vi estas hodiau en tiel malbona humoro?"

"Be-be," respondas la virshafo triumfe.

Taavet ghemante levighas kaj gladas per la mano la postajhon. La tuta historio kolerigas lin ekstreme, li estas indignita kaj malhonorita. Dum la tuta vivo okazis al li nenio simila.

"Tiu shafacho volis murdi min jam antau mia morto," li deklaras plendvoee. "Bategis rekte en la ghustan lokon."

Miili interrompas la trikadon kaj venas en la ghardenon, la fidela hundo sekvas shin. La virshafo restas kolere staranta en angulo de la senkulturejo.

"Vi tiun lokon ja plu ne bezonas," opinias la mastrumistino.

"Vi, achulino, kun via babilado," respondas Taavet kun misformita rideto, "Maljunaj fraulinoj pensas nur pri tiuj lokoj. Chiam pri tiuj lokoj... La virshafo batis ghuste en tiun lokon, kie mi estis vundita post la milito. Chu vi memoras, kiam tri viroj venis al ni por rabi kaj malplenigis la vestoshrankon,"

"Tio estis tiam, kiam vi kuris en la vilaghon por venigi helpon kaj ili per revolvero postpafis vin," rememorigas Miili.

"Nu, jes, ghuste tiam..."


* Zarja (ruse) - auroro. - Trad.
*
Anoj de entrepreno au organizajho, kiu devontigis sin helpi alian entre-prenon au organizajhon, ekz. kolhhozon dum sezonaj laboroj. - Trad.

<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ