...kaj la faraono diris al Jozefo: mi estas faraono, sed sen via ordono neniu levos sian manon au sian piedon en la tuta Egipta lando.

Kaj la faraono donis al Jozefo la nomon Cafnatpanaeh, kaj kiel edzinon li donis al li Asnaton, filinon de pastro en On.

Kaj Jozefo komencis veturadon tra la Egipta lando.

Genezo, XII, 44-45


korpogvardia veterano

Kanajla misordo! Jam denove la tagmangho ne pretas ghustatempe! Denove ni atendu ghis oni bonvolos eldoni la mizeran vorpecon. Kiom da prokrastoj! Ree kaj ree tio ripetighas, de tago al tago. Miamemore, neniam estadis tia malordo en distribuado de soldatmanghajhoj, kiel lastatempe - kaj multe mi memoras, tion kredu...

Ja kelkdek jarojn mi jam dejhoras en la korpogvardio de nia Plej Serena Faraona Moshto, mi mem ee ne plu kalkulas. Simple de mia junagho - ghustadire ekde tiu tago, kiam la patrino alkondukis min al la serghento kaj diris, jen tiun knabachon faris al mi unu el viaj uloj, kiun mi depost tiam ne sukcesis retrovi, do prenu la bubon kaj vivtenu, mi ne plu kapablas, sed ankau ne volas, ke li laboregu kiel mizera sklavacho! - Jes, tiel diris mia afabla panjo...

La gvardio do edukis min kaj trejnis. Jes, bone edukis kaj harde trejnis. Kiom da jaroj forpasis depost tiu tempo! Hodiau mi estas jam ververa veterano, meritoricha kaj de chiuj konuloj respektata. Tamen nur malmultaj el mia tachmento ankorau memoras, ke estis mi, kiu tiame antau jaroj vipopunis Jozefon la Hebreon. Chu vi ne kredas - fakte! Memkomprene, estis por mi aparta honorigo, multaj kamaradoj enviis min pro tio. Sciu, mi tiam estis la plej fortstatura knabego el la tuta gvardio - do, kiam ekestis tiu tumulto chirkau Jozefo, la chefa gvardiestro Potifar alvenigis min kaj ordonis, ke mi vipregalu la malchastan judon.

Nu, mi plenumis la taskon perfekte, kun ekstra emfazo. La estro tre kontentis kaj rekompencis min tiam per duobla kromporcio da viando je vespermangho; miaj kolegoj furiozis de envio, kompreneble... Ho, jes, memorinda, felicha tago por mi. Apenau ja por Jozefo - sed kiom koncernis min Jozefo, kiom koncernis min lia kulpigho kaj samtiel la obskuraj negocachoj en la familio de Potifar entute?

Cetere, mi povas certigi vin, ke la judacho estis tiukaze senkulpa kiel shafo, tion mi ekkonis unuavide. Min neniu kapablas trompi, sufichis nur rlgardeti la mienon de tiu fripona paro kaj tuj mi sciis kiel statas la afero. Potifarino estas ja dechiame famkonata malchastullno, kiu neniam evitis okazon por provoki virseksulojn per sia incita sinteno - kaj certe estis shi, kiu kauzis la tutan skandalon. Tio estis mia unua ekpenso kaj certe mi ne eraris.

Sed mi estas profesiulo, chu ne vere? En la gvardio oni vivtenas nin ne por pensi, sed por bati. Se sinjoro ordonas vipi, tiam oni vipu plenforte, sen demandi pri la kialoj. Pensi licas al estruloj, nia tasko estas dejhori. Pri chio respondecas la estroj, kaj tiuj chiam pravas, char por pravi oni ja farighas estro, chu ne?

Cetere batregalon la hebreo tamen meritis, char li kondutis kiel stultulo. Chu decas rifuzi amorproponon de tia virino? Se estintus mi, kiun Potifarino incite provokis, mi jam scius kiamaniere pritrakti shin: senhezite mi seksumus shin kaj finfarite. Tute mi malzorgus, chu shi estas nobelulino, chu ordinara chiesulino. Ino kiel ino, pri seksajhoj chiuj ili egalas. Kaj vlro, kiu tion ne komprenas, estas au nepra stultulo au neniomkapabla impotentulo. Miaflanke, neniam ml evitis okazon kunkushigi iun ajn virinon, se mi trovis shin seksplezurinda.

Sciu, mi ghenerale malshatas la tiel nomatajn virtulojn. Okulfrape ili manifestas siajn chastecon, animpurecon, malpretendemon kaj martiremon - chu mi scias kion arikorau! Sed chio chi estas ja kontraunatura, chu? La vulgara popolacho devas eviti tiajn rafinajhojn. Jes ja, la nobeluloj bonshancas daurigi sian vivadon ankorau postmorte en luksaj sarkofagoj kaj pompe meblitaj tombochambroj, kie iliaj mumioj kushas balzamitaj kaj provizitaj de chiaspecaj vivbezonajhoj, ili chiam ekzistos plu - sed niulo? Niulo finos sian mizerplenan vivachon ie en sterkejo, kie oni senceremonie enterigos lin kvazau favan hundokadavron au simple forlasos en dezerto kiel vorotajhon por sovaghbestoj. Do kia asketemo dumvive? Kiaj fastoj? Chion eblan mi devas elghui nur nun, chi-tempe, antaumorte, chu vi komprenas? Mi surkrachas iajn idealojn, moralon, bonmorojn, tio estas nur malrealaj ecoj elpensitaj por trompi trokredemajn malsaghulojn. Realan fakton mi bezonas, nepron, pruvatestan, palpeblan fakton! Kaj chu vi scias, kio estas? Plena manghujo, sciu - jen tiu plej reala, nedisputebla fakto, kiun mi agnoskas! Nenion alian mi bezonas, je chio alia mi fajfas.

Nun, dank' al nia Plej Sagha Superulo, ni chiam havas plenan manghujon, ech kiam chie alilande oni laudire tre suferas, ja eble ech amase mortadas de malsatego. Nu jes, kauzas tion la malfekundeco, kiu jam depost kelkaj senpluvaj jaroj trafis la tutan mondon laudire. Ja por mi malgravas, se iuj barbaraj gentoj elmortachos - precipe, ke ni egiptoj, ne malsatas.

Kaj vidu, chion oni miauzas por trompe propagandi! Trovighis nome malsprituloj asertantaj, ke pri nia nuna bonfarto meritas ghuste tlu hebrea ulo Jozefo, laudire, char li konstruigis la grandegajn grenejojn kaj ordonis amasigi nutrajhojn dum la antauaj jaroj, kiam chio abundis - ba, kia stulta parolo! Se nia Dieca Faraono ne songhintus pri tiuj bovinoj grasaj kaj malgrasaj, chu Jozefo povus antauscii la okazontajhojn? Nu vidu, kiu do meritas pri nia bonfarto? Klarigi signifon de tia lumevidenta songho scipovas ja kiu ajn, sed profete songhi povas nur elektitoj de dioj, chu mi ne pravas?

Cetere oni devas konstati, ke la sagaca judo tre lerte eluzis tiun faraonan songhon por fondi sian enviindan, abruptan karieron. Nuntempe 11 estas, krom la regho, la plej potenca funkciulo, kvazaua vicfaraono, kiu estras la tutan Egiptian regnon kaj mastrumas chiujn shtatnegocojn. Diru mem: chu indas, ke tia sklavdevena barbaro igu veturigadi sin en regha charo tra la lando? Kaj imagu, oni ech freneze jubilas al li renkonte, tapishumas lian vojon per floroj kaj laurobranchetoj kaj oracias kiel savinton! Ba, stultuloj - chu ili opinias, ke li agas senprofite?

Vidu, unusola vipregalo suflchis por elkapigi al li chiujn modestecon, oferemon kaj idealojn. Ech sian hebrean devenon li neis, akceptinte novan nomon eglptlingvan, kiun egale neniu memortenas. Ankau sian pudoron li venkis, edzinigis pastran filinon kaj naskigis du bubojn. Ba, sklavo nobelighls - nekredebla ajho!

Memkomprene, la alsimiligo de lia vimaniero al eglptaj moroj estis nur ruza, profitcela krazauo. Proprakonscie li chiam restas barbara fremdlandano, kiu ne povas venki sian sklavecan inklinon al la primitiva gento. Chu vi ne kredas? Kial do li kelkfoje sendis pere de sia vagabonda frataro tian amasegon da nutrajhoj el shtata provizejo en la Kanaanan landon, ja ech senpage! Chu tio ne estis evidenta misuzo de oficpovo?

Sed tio shajnis al li ankorau nesufiche! Por li ne sufichis, ke li mem bonfartas kvazau porko en sekalejo - li devis ech almigrigi sian tutan familion! Kaj chu vi scias, kiomnombra estas tia juda grandfamilio? Estis ne nur lia patro kaj la dek unu fratoj, sed aldone ankau bofratinoj, gekuzoj, bofillnoj, genevoj kaj nekalkulebla geneparo. Kiam chiuj-chi en siaj bizaraj kostumoj enmarshis nian urbon kun kelkaj veturiloj sharghitaj per chiaspeca fatraso, ili aspektls klel trupo de histrionoj kaj ridindaj shercafektuloj. Tia tumulto ekestis, ke ni devis duobligi patrolojn por teni ordon. Kaj nun ili chiuj restadas chi tie, en nia regiono, tiuj fiaj elmigrintoj, kiuj senbride naskproduktighas kvazau ratoj. Kaj tiun chi homamason ni nutru je shtataj elspesoj. Nur atendu, post kelkaj jaroj ili formanghegos chion kvazau lokustoj kaj fine englutos ech nin mem. Malbena kahajlaro!

Kaj chion chi kulpas tiu damnita Jozefo. Oficiale ja oni sciigis, ke lian parencaron invitis la Superulo mem, sed kiu ankorau kredas oficialajn sciigojn? Chiam la aferoj statas aliel, ol estruloj asertas. Certe estis rezulto de intrigoj far Jozefo. Ho, mi malshategas lin! Se mi chion chi antausciintus, tiam la batmemorigo estus ankorau multe pli eflka...

Chu li eble ankorau memoras, kiel li mughis kaj ghemblekis tiam batate? Verdire, tiun eventon li devus miafavore forgesi - alie li povus min ne tre agrable rekompenci... Tamen, chu mi estas riprochinda? Mi nur obeis ordonon. Ja chiam mi dejhoris konscience, servante al kia ajn reghimo. Respondecas mia chefestro, mi nur praktikas mian profesion. Certe, tiel estas prave; estas Potifar, kiu respondecas! Kaj se Jozefo eble ordonus, ke mi skurghu Potifaron, volonte mi farus, kial ne? Harda disciplino estas ja firma bazo de homa kunvivado, chu ne?

Jes, jes - tiel statas la aferoj, tiel pasas la vivado. Potenculoj alternas, unu malaperas kaj alia suprenighas, pli-malpli fia ol tiu antaua. Tronoj detruighas, superbaj urbegoj ighas ruinoj, formortas tutaj homgentoj, vastaj regionoj kun flororichaj ghardenoj shanghighas je dezertoj... Tamen ununurajho chiam postrestas: estas ni, gvardianoj, policanoj, soldatoj, militistoj, armitoj, solduloj, profesie ekzercitaj amasmurdistoj. Chio alia pereos posttempe, chio estos forgesita, chio ajn: la stulta, spritmanka chasteco de Jozefo samkiel lia posta honorigo, la venghema malfavoro de Potifar kaj avideca voluptemo de lia edzino, kies nomon oni ech ne plu rememoros - la grandegaj piramidoj de chiopotencaj faraonoj dispecighos, luksajn palacojn kaj belegajn templojn kaj kolosajn statuojn shutkovros sabloamasoj alpelataj de orienta vento - chio, chio ajn estos foje pasinta, sole ni, batalpretaj militontoj, ni chion postdauros.

Forighu de la vojo, mizeraj civiluloj, jen ni eminentularo de l' mondo marshas per firma, samritma pasho, unu du, unu du - audu la tertremadon - pashas ni, la plej konvinka potenco, ni, la poreterna armeo mortiprete fidela al ia-ajna makabra ideo! Ni, ni chion superas,la tutan Teron ni estras, vi chiuj aliaj estas nur sklavoj, kiuj devas vivtenadi nin. Klinighu antau ni, penege laboru kaj se necese ech mortachu pro malsato por nin satigi, oferdonacu viajn filojn - char sciu: la dioj eternaj, chiopovaj, senkompataj kaj sangavidaj - estas ni!...

Jes, homidoj, tiel estas. Chu vi jam komprenas, kion signifas esti brava gvardiano? La soldateco estas la plej privilegia metio kun garantiitaj bonfarto, honoro kaj gloro, chiam kaj chie. Ech nian funebron oni aranghos je shtata elspezo... Kiom bagatela estas tiu banala aventuro de ia Jozefo kompare al nia historia predestino!

Ho, bone, tre bone decidis mia povra patrino... Ekde tiu tago mi ne revidis shin. Ech shian vlzaghon mi jam apenau kapablas rememori. Eble afabla shi estis. Certe shi ne plu vivas hodiau. Dioj scias, kiam kaj kiel shi mortis...

Sed miltondre - oni jam ekis distrlbui la manghajhojn! Kaj mi idioto jen senutile meditachas...

He, kamaradoj, lasu min trapasi, ne kubutumu! Vakigu por mi spacon, kanajloj - meritohava veterano estas preferenda, chu vi ne scias tion?! Damne, mi rajtas ja ricevi mian manghajhon - he, vi tie, tuje eldonu al mi mian tagmanghon, alie mi plendos rekte che Jozefo la Hebreo! Ne ridachu, stupiduloj - chu vi ne scias, ke li estas mia intima konato?! ...

Do chesu jam - jen kion vi faras, idiotoj, vi faligis min!! Ne piedbatu min, kamaradoj - chu vi ne vidas, jen ja bomo kushas surtere - chu vi eble tretmortigos min pro machpeco da acha vorajho?! Kvazau aro de furiozighintaj chevaloj vi kuregas transe - merde, kondutu ja klel homoj, bastardoj misgeneritaj - aaau! mia torako krevas - helpu min starighi, pro chiuj dioj - mizerikordu, ne lasu min chi tie mortachi - chu vi frene... hooo!! ...

 

Klariga aldono

La eldonanto petas pardonon koncerne la neordinaran fenomenon: jena libro verdire ne finighas, sed simple chesas. Kredeble la eldirajho de la brava gvardiano estis ial interrompita. Divenprovi la kauzon povus rezultigi nur hlpotezon, kion ni prefere evitu. Des pli strikte la eldonanto rifuzas eventualan ekpenson kompletigi la verkon per laulibera fikciajho, char tia senrespondeca interveno konsiderinde minacus la historio-sciencan valoron de la jene lanchitaj dokumentoj. Cetere atentema leganto certe jam amasigis sufiche da faktoj, kiuj al li permesas formi pravan imagon pri la antaulonga okazintajho, kiu ghis nun estis kovrita per vualo de nuraj konjektoj kaj supozoj.

Publikigante la autentikajhojn ni intencis pruve demonstri, ke efektive chio okazadas aliel, ol oni oficiale asertas. Por rivell netan veron necesas kribri la respektivajn faktojn. Jen kion ni celis. Chu ni sukcesis, tion bonvole prijughu afabla leginto.

pri la autoro

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !