...kaj la sinjoro de Jozefo fordonis lin en malliberejon, kie la arestitoj de la regho estis tenataj, kaj li restadis tie en la malliberejo...

Genezo, XXXIX, 20


plendoj de Jozefo arestita

Plago kaj pesto! Kiom longe onl ankorau tenos min, damne, en jena sordida, shimfetora tenebrejo?

Ho, mi povrulo, en belega kacho mi sidas! Panjo mia plej kara, bone estas, ke vi ne ghisvivis mian chi-tempan malhonorigon. Kiom vi suferus, vidante min kauri post la krado kvazau rabobeston - vi, kiu chiam antaudiradis mian bonsancon, asertante, ke vi naskls min en la sepa tago, en tiu laudira ripoztago de l' Kreinto. En efektivo - fatala malsukcesulo mi estas jam ekde mla koncipigho.

Ja kial, damne, ghuste mi devis naskighi en la familio kun tiel malsimplaj parencrilatoj? El inter dek miaj pli aghaj fratoj tiujn ses la patro generis dum sia unua edzeco kun mia onklino, sekve de kio mi neniam certis, chu ili estas miaj fratoj, chu kuzoj - kaj la ceteraj kvar estis naskitoj de du sklavinoj, kiujn la praonklo Laban donis al mia patro kune kun siaj ambau filinoj. Komplikita afero, kiu malserenigis mian tutan infanaghon.

Jes, ja, pachjo Jakobo vere favoris min, sed ech tro okulfrape - char ghuste lia inkllno vekis fortan malshaton de miaj fratoj. Ili antautimis probable, ke mi ne estighu chefheredonto de l' patra havajho malgrau tio, ke mi estis la plej juna inter ili chiuj, tiam. Cetere, tia praktiko estis jam elprovita en nia familio; laudire mia pachjo malprave arogis al si la rajtojn de unuenaskito por malutilo de sia pli agha ghemelfrato Ezau, per ruza artiflko elloginte patran benon de avo Izaak, kiu pro blindeco maldistingis siajn filojn... Vere tikla historiajho, kiun oni chiam prialudis nur duonbushe kaj flustravoche en nia familio.

Tamen mi almenau komprenis, klal pachjo Jakobo estas tia morozulo, daure nubmiena kaj vortshparema. Versimile memriprochoj turmentis lin kaj pentigis pro tiu fia peko. Probable ghuste tial li alkutimighis chiuokaze emfazi la severecon de Eternulo kaj nepran devon de ni chiuj senescepte obeadi Liajn ordonojn.

Ahh, pachjo, kiomfoje ni knaboj devis reauskulti vian rakontadon pri praavo Abraham, kiu - obea al la ordono de Eternulo - volontis ofermortigi sian propran fileton Izaak! Laudire nur lastastomente audighis lautvocha malpermeso de Disinjoro: Ne faru!.. Kia turmenta ekzameno! Damne, chu la Eternulo fakte estas tiel kruelega, tiel malica? Ja kian animtorturon la praavo devis sperti, kondukante sian knabeton al la oferaltaro por buchi lin kvazau brutachon - kaj kia angoro kredeble atakis la povran etulon, postkiam la patro kateninte lin prenis tranchilegon, preta finfari la ferocan fiagon!...

Plurfoje revidighis al mi la horora spektaklo en songho - sed tiuokaze mi mem aktoradis la rolon de l' oferota knabo. Kutime mi vekighis shvitkovrita pro teruro kriante: Ne faru, patro! Ne faru!... Bone mi memoras, panjho, viajn kvietigajn vortojn, kiam vi konsoladis min dirante: Chu denove inkubo premas vin? Nu trankvilighu jam, ne ploru plu, chio malbona forpasos ja... Kaj karese vi dorlotis min ghis mi chesis plorsingulti kaj ree ekdormis en via mola brakumo.

Jes - mia afabla, bonkora panjo! La ununura aminda estajho en la misa familio. Mia chiama protektantino, mia zorgema gardanghelo!

Verdire chiam mi sentis min fremdulo inter la pli aghaj fratoj. Se mi volis partopreni en iliaj knabaj ludoj, chiufoje ili forpelis min, kontraujhetante shtonojn kaj moke kriante; Malaperu, chemizpisulo! Cicemaj idachoj ne allasitas! Postkuru vian fipanjon, ke shi elkakigu vin! - Kio do restis al mi? Izoli min kaj nur de ioma distanco priobservadi la knabecan petoladon de mia netolerema frataro. Sole Ruben, tiu plej agha inter ili, traktadis min iom dece kaj iam-tiam ech defendetis min kontrau atakoj de tiuj ceteraj.

Jes, en etoso de ghenerala malakordigho kaj nebonaj interrilatoj mi elkreskadis. Verdira solinfano mi sentis min inter multnombra frataro. Kvazau kukolido en fremda nesto, kies hejmloghantoj chiel al mi malsimilis. Ilian sintenon mi ofte konsideris stranga, ech nekomprenebla.

Foje mi nevidata gvate spektis fraton Isahhar, dum li kauris en vepro masturbante. Tiutempe mi ankorau ne komprenis la sencon de lia konduto, kiu shajnis al mi ridinda kaj lautkrie mokis lin. Isahhar furiozighis, kaptis min kaj ege batpunis. Veplorante mi kuris al la patro por plende al li sciigi la okazintajhon. Pachjo ekkoleris, venigis Isahharon, akre riprochis lin kaj plej severe al li malpermesis masturbadon, asertante ke lia pisilo chesos funkcii kaj defalos, se li traktos ghin tiel malchaste. Mi tiam ghojis pro la satisfakcio - sed poste mi ekkonis, ke la malsimpatio de l' frataro kontrau ml ankorau pli profundighis ekde tiu evento.

Memkomprene, mi malkashis la aferon al panjo kaj konfidence demandis shin pri la signifo de la "malchasta konduto". Iom embarase shi ekridetia, perfingre ordigis mian tauzitan hararon kaj apudsidiginte min komencis rakonti pri du superbaj urboj, kiuj ne plu ekzistas. Lau shia diro, ties enloghantoj trovi plachon en tre dibocha vivmaniero, traktadis malbonmore kaj maldece, dedichis sin al senbrida voluptamo - ghis la Eternulo ege ekkoleris, per incendio kaj sulfurpluvo detruis ambau urbojn kun chiajhoj, savinte ununuran familion de ia Lot, kiu laudire estis nia samdevenulo, eble frato de la praavo Abraham. Senspire mi auskultis la impresan rakontadon prl la ghisfunda ruinigo de Sodomo kaj Gomoro. Imaginte la terurajhojn, mi sentis vibron che la nuko kaj emis larmi pro la kompatinda sorto de la vlrino, kiu pro scivolemo ighis salkolono. Ekde tiam mi plore rifuzadis manghi platkukojn; vidante kiel panjo salas paston, mi antautimis, ke mi hazarde ne formanghu eron de la praonklino muellta je salpolvo.

Tiel mi sciighis pri la senkompata puno, kiu trafis Sodomon kaj Gomoron - sed kion slgnifas "malchaste konduti", mi tamen ne komprenis.

Samtiel ne tute komprenita restis por mi la malbonfana evento masakra en Sihhem. Nur memoras mi, ke miaj fratoj Simeon kaj Levi ununokte rehejmighis en shirpecigitaj vestoj, ege sangante el abundaj vundoj. Multajn tagojn dauris ilia resanigho, tamen pri la kialo de la akcidento oni parolis nur en duonlautaj aludoj. Kiam mi demandis panjon, kio verdire okasis, shi chirkaufrazis kaj flankenturnis parolon, asertante, ke temas pri afero, kiun mi ne ankorau komprenus. Nur sufiche pli poste mi eksciis, ke iuj junuloj el Sihhem atencis tiam nian fratinon Dina por sekse misuzi shin - kaj pro tiu krimo Simeon kaj Levi, atakinte la urbon, venghokompence masakris ties virseksajn enloghantojn.

Vidu, panjo, chu mi, damne, povas felichi, sciante, ke miaj fratoj estas amasmurdintoj?

x x x x

Benjamen, frateto mia kara, orfeto povra, senpatrina - ja kiel vi fartas nuntempe? Chu vi sanas, chu vi prosperas? Nur unujara bebo vi estis, kiam oni disigis nin - nun vi havas jam preskau tri jarojn. Ja kiu flegas vin? Chu oni ne traktas vin maljuste?... Ho, se vi scius, kiom mi antaughojis eksciinte de panjo, ke mi ricevis frateton! Damne, fine mi ekhavos ververan fraton, naskiton de mia propra patrino!

Jes, tiam mi ankorau ne sciis, ke nia panjo naskinte vin forpasos senrevene al la frida vastaspaca mondo de l' tenebro poreterna. Chu eble jen denova ekzameno de la Eternulo? Kial, doninte al mi la fraton, Li samtempe prenis de mi la patrinon? Chu jen tiu Dia justeco, patro? Chiam vi asertadis ja, ke bone okazas, kion Dio aranghas. Probable mi blasfemas, opiniante Liajn intencojn enigmaj, misterplenaj, iom problemaj, ech dubindaj - eble Li kreis la homojn nur por havi kiun turmenti per ekzamenoj kaj tiel amuzighi en sia izoleco - chu ne kredeblas?

Mortonte, panjo, vi admonis min resti chiam virtama, modesta kaj tolerema. Kredeble vi deziris, ke mi farighu kvazaua vivmodelo por nia Benjamen. Mi ne sukcesis, panjo. En la medio de senchesaj ofendado, humiligado kaj maljustajhoj, chu oni, damne, kapablas resti modela, senriprocha? Oni devas ja spiti atencojn, oni devas iamaniere defendadi sin por konservi homecan dignon, por pruvi almenau al si mem, ke oni kapablas fronti malicajn atakojn de stultuloj. Char lukti kontrau stulteco - chu ne estas konstanta homa devo?

Mi eltrovis do efikan rimedon, kiel teni miajn fratojn en senchesa angoro pri heredotajhoj, bone sciante, ke ghuste tio estas malforta flanko de ilia karaktero. Mi pretekstis songhojn, kiuj shajne auguris miajn estontajn honorigojn, bonfarton, ech gloron preskaureghan. Plejparte estis nur simplaj alegorioj facile klarigeblaj, por ke miaj malspritaj fratoj povu ilin dechifri - ekzemple pri iliaj dek grenfaskoj, kiuj humile klinighis antau tiu mia - kaj similaj stupidajhoj. Kaj oni imagu: la blago efikis! La fratoj parte ekscitighis pro miaj fieremo kaj malhumileco, parte zorgumis, chu la auguroj eble ne pravighos estontatempe. Nemirinde do - ili grave ekmalamis min.

Aldone, por pliintensigi iliajn envion kaj antautimon, mi ellogadis de la patro diversajn pruvetojn de lia favoro, kio chiam rezultigis malpacighon che mia frataro. Iliaj kolero kaj malsimpatio kulminis, postkiam la patro donacis al mi belan multkoloran kitelon, kiun li por mi achetis de nomadaj foir-vendistoj el Oriento. Sed ghuste tiu donaco ighis por mi fatala...

Ho, kian angoron mi suferis tiam, sur la pashtejo lontane de nia hejmo!... Damne, ech hodiau revidighas al mi detaloj de la tiama evento: kiel la fratoj kaptis min subite kaj katenis - kiel ili interkonsultis kiamaniere senvivigi min - kiel poste Ruben persvadis ilin, ke ili nur sinkigu min en malnovan senakvan puton - la ena humida malvarmo kaj precipe la terura antautimo pri iompostioma mortado pro malsato... ho fi!

Kio esperige eksonis poste la blekado de kameloj - jen ja karavano! Damne, ghi proksimighas - se mi vekrios, eble oni helpos min!

Jes, oni savis mian vivon, sed kontrau kia prezo! La friponaj fratoj resuprenigis min el la puto nur por senghene vendi min al la ismaelidaj negocistoj vojaghantaj el Galaad en Egiption kun shargho de balzamoj. Ili ne rifuzis acheti sklavon, des pli eble, se miaj fratoj malice asertis, ke mi estas sperta songh-auguranto.

Do, almenau vivanta mi restis. Kia bonshanco en la malfelicho! Tamen kia humiligo - esti vendita de siaj fratoj...

Mi ech ne scias, kiom oni pagis por mi. Versimile mi estis ne tre altpreza, char la fratoj ech senvestigis min kaj duonnudan transdonis al la achetintoj. Mian preferatan buntan kitelon ili disshiris kaj makulis per sango de buchita shafido, por ke ili povu kredigi la patron, ke mi estis diskarnita de sovaghaj bestoj. Povra shafido...

Kaj povra pachjo - kiamaniere ili afliktis lin!

Tamen pleje povras mia malgranda frateto Benjamen. De nun li estos vivanta kiel sendefenda duonorfo oferlasita al maljustajhoj de la malica parencaro. Adiau versimile por chiam, senespere je revldo. Kiel sklavon oni forkondukas min fremdlanden, mi tamen sentas min kvazau liberigita. For de tiu kanajlaro, kiun mi ne povas nomi samsanguloj! Ja kia morala mizero, sangoparencan proksimulon fari nura komercobjekto!...

x x x x

Ja kurioza popolo, tiuj egiptoj!

Nekredebla miksajho de klereco kaj superstichoj akompanas ilin ne nur dumvive, sed ech postmorte. Kun infana naiveco ili kredas, ke mortinto daurigas sian vivadon kaj spiritan kaj korpan en alia, transa mondo. Tamen shajnas, ke ilia paradiza mortintejo estas konsiderinde malricha kaj per nenio provizita, char la enirontoj devas chiujn vivbezonajhojn kunporti, se ili volas en la ombroregno same bonfarti kiel dum sia vivado surtera.

Kaj bonfarti ili scias ja, damne kun ili! Kiom dibochemaj, voluptamaj, gloravidaj ili estas! Cetere chio-chi plej klare respegulighas en ilia shtatsistemo mem: ne la plej prudentaj aghuloj estras, sed plej ambiciaj richuloj. Kaj tiu plej alte postenanta ambiciulo nomas sin faraono. Chiuj adoras lin kiel dion, absolute chiom li posedas kaj senlime li potencas.

Kapturnigho atakis min super la beleco kaj okulfrapa lukso, kiujn mi ekvidis chie chirkaue, venigita en la urbon. Damne, ech kredi al propraj okuloj mi ne emis, rlgardante la superbajn templojn kaj palacojn - mi, kiu kutimis al sobra modesto, ghis nun vivinte en argila domacho kadukdifektita kaj tro malvasta por la tiomnombra familio.

Jes, mirakla lando shajnis al mi Egiptio. Chion mi trovadis bele placha kaj shatinda - ja ech mia sorto mem shajnis al mi ne tiel malfavora, kiel mi unue antautimis. Kvankam sklavo, tamen mi atingis kromordinaran postenon kaj ne estis devigata manlabori, kio kompreneble al mi konvenis. Des pli mi povis priobservadi chirkauajhojn.

Kio precipe okulfrapis kaj daure altiradis mian atenton, estis la egiptaj virinoj. En mia hejmregiono, en la lando Kanaana miaj samgentaninoj surportadas ja pezajn malhelajn vestajhojn, kluj dece vualkashas iliajn korpopartojn. Tute male che la egiptinoj: oni dirus, ke ili vestas sin kun ununura intenco emfazi sian feminecon. Bone mi rememoras, kiel konfuzita mi estadis dekomence, vidante virinojn en diafanaj roboj, sub kluj klare konturighis defiaj kurblinioj de alloga inkorpo... Mi ech hontis rigardi ilin malkashe kaj permesadis al mi tian ghuon nur subokule kaj palpebrumadaure. Tamen poiome mi tiom plikuraghighis, ke ekvidinte belaspektan inon, mi apenau povis forturni de shi mian rigardon. Nur tiutempe mi konsciighis, ke belkreskinta virinkorpo estas la plej perfekta kreitajho de la Eternulo. Kaj baldau mi ekkomprenis, ke la korpokulto neforigeble apartenas al la moroj kaj kutimoj de l' egiptoj, same klel la naiva adorado je pluraj gedioj kun ties komplika hierarkio.

Observante la morojn en mia nova vivmedio, mi baldau ekkomprenis, ke pri la karaktero de l' egipta socio estas same, kiel pri tiuj hieroglifaj surskriboj, kiujn oni situigas sur chiu vaka surfaco: Unue fremdulo perceptas nur unuopajn bildetojn de ne tre klara signifo, sed iompostiome li ellernas malkashi kontinuecon; kaj dechifrinte aron da pentrajhetoj, oni solvas ties veran sencon kaj ekkomprenas la ideon de l' skribinto. Jes, mi ellernis legi ne nur en la hieroglifajhoj, sed ankau en la animoj de miaj mastroj. Ne estas nur hazardo, ke nek tie nek jene mi trovis esprimojn poeziajn; nurnure malvarma, sobra senpersoneco enestas. La reliefaj skulptitajhoj chiuloke nur okulfrape akcentas supenaturan grandecon de la superuloj, abundvorte prilaudante iliajn laudirajn virtojn kaj heroajn farojn. Chio estas monstroze monumenta, rigide patosa, malsincera kaj hipokrite mensoga. Al intima poezio la egiptoj tute ne inklinas. Chio nur kvazauas. Cetere mia mastro mem - jen ja tipa ekzemplo, damne!

Ho, Potifar, vi malestiminda, sagaca aghulo chielprofitema, senekzemple shparema kaj modele avara! Ja ech min achetante, vi senhonte marchandis kvazau pri ia bruto. Kaj kiam vi poste invitadis min al via familia manghotablo, kredeble estis nur merite de via edzino. Cetere ech tiukaze vi elpensis specialan ruzon, por ke mi ne povu tro manghokonsumi:

Unue vi chiam rakontis al mi enhavon de via pasintnokta songho - kaj finparolinte vi tujsekve ekmanghis, fervore instigante min klarigi ties signifon kaj shajnigante sin ege scivola. Anstatau manghi mi devis do babili versimilajn elpensajhojn. Ki se al vi shajnis, ke mi emas koncizigi mian paroladon, tiam per rafine starigitaj demandoj vi devigis min priparoladi bagatelajn detalojn, dum vi mem manghegis plenbushe, konsumante la plej bongustajn produktojn de via eminenta kuirejo. Nur post kiam vi shtope plenigis vian ventregon, kun lauta rukto vi kutime shovis al mi pladon de legomo, emfaze prilaudante ties bonfaran kaj sanprosperigan valoron. Samtempe vi kvazau envieme admiradis mian sveltan figuron, afekte malbenante vian korpulentecon, kiu laudire antauhaltigas vin manghi ghissate; damne, tion mi vere ne rimarkis - sed kompense ml baldau malkashis vian artifikon, vi fripono maldeca!

Malgrau chio-chi mi ne kapablas kontraukoleri vin. Viaj kuglo-dika figuro kaj memfida sinteno impresas tiom komlke, ke vi estas pli eble moklnda - sed kontrauflanke ech iom kompatinda. Ja neniam vi emas humuri kaj sherci, senchese vi ion strebas, klopodas, aktivas kaj fervoras, dum chiu-chi via penado celas nenien. Nurnure ajhoj por vi chiom valoras, la ecoj neniom. Honoravidulo vi estas, trofiera pri chiaspecaj akirajhoj: pri via altranga ofico, pri la luksega domo, pri bienoj, pri amaso da sklavoj, pri favoro de l' faraono, pri via alloga edzino - ja ech pri mi mem, kiun vi kutimis demonstri al viaj gastoj kiel kuriozan sovaghbeston el ekzota regiono. Mi chiam estis por vi io kvazau parolanta papago, kalkulscia chevalo au pentripova simio.

Jes, pro via animsimpleco vi ech ne kapablis kompreni, kiel ghenaj por chiuj invititoj estis tiuj kunvenoj en via domo, kiujn vi sagace nomis "festenoj de spirito", char la chefa allogajho, per kiu vi regalis la kunvenintojn, estis ne bongustajhoj rafine pieparitaj - kiel kutimas en la egipta mondumo - sed prezentado de miaj tieldiritaj songhauguraj kapabloj. Estadis pli eble histrionajhoj ol festenoj. Al la prave surprisitaj gastoj vi chiam proponis nur iom da acideta vino abunde akvomiksita, laudire por ke ili konservu klaran menson. Damne, mankis nur aldone enspezi enirpagon, kaj impreso pri ia foiraktoracho estus perfekta!

Jes, vere stranga popolo, tiuj egiptoj. Pri multaj aferoj ili lertas, diversajn malsanojn ili scias kuraci, iliaj kleruloj amasigas abundajn manuskriptojn, iliaj astroobservantoj prikalkuladas chion ajn sur la firmamento, iliaj sacerdotoj priauguradas estontecon al la superuloj - sed tute oni neglektas la pli-malpli regule alternantajn jarperiodojn de fekundigaj inundoj kaj de sekva ega tersekeco, kiu rezultigas gheneralan malsategon tutlande. Damne, endas ja iel racie organizi la aferon, chu ne?

Tamen - chu estas mi, kiu zorgumu pri tio?

x x x x

Kiom varmega, sunoricha tago estis tiame!...

Preterpasante la mastran domon, sur la teraso mi ekatentis larghan manghotablon sharghitan de malsamspecaj fruktoj eskvizitaj. Ege soifante, mi vigle ascendis la terason por preni iom da allogaj bongustajhoj - sed damne! chi-momente nur, kion mi vidas; sur kushmeblo malantau la tablo, inter abundaj kusenoj situas la mastrino en ombro de figarboj. Evidente shi dormas, simila al superba leonino ripozanta dum postvora siesto..

Kvazau hodiau mi revidas tion:

Malbendamne - kia pashtajho por la okuloj de sensperta, flavbeka virgulo kamparana! Chu li iam povis neghenite rigard-frandi tiom da femina karno harmonie elstarigita sub la diafana vualrobo, kiu kapablas kashi preskau neniom? Kaj kio ne vldeblas, kio nur supozetas, tion skizas nun la ekscitita fantazio proponanta malpudorajn imagojn pri la kashitaj intimajhoj... Kia ghuego malsobre gvati la ravajn kurboformojn de matura inkorpo - jen vidajho vere unika! Damne, Eternulo, vi fakte chion povas, se el nura ripo de nia prapatro vi kapablis elsorchl tian belegajhon agace efikan...

Jes, fascinita mi gapis ne povante turni rigardon for de la incita spektajho: jen ja prezentighas modelo de esencpura femineco alloge sternita por dibocha amfesteno!... Chu mi kulpas, ke mia virajho subite rigidas kaj emfaze pretendas sian naturan rajton? Nemirinde ja!

Sed dlable, nun mi ekrimarkls, ke la okuloj de l' kushanta ino estas nur duonfermitaj kaj ke shi subokule observas min! Pro embarasigho mi forkurontis, sed antau ol mi kapablis movighi, la mastrino vigle eksidls, abrupte alshovis antau min la pladon plenan de oranghoj kaj leghere diris: "Chu vi soifas? Ja prenu la fruktojn, ili bongustas!"

Poste shi pigreme levis sin, oscedante strechis la korpon kaj sen liveri al mi ech unu pluan rigardon majeste fortretis, per moderaj balancetoj reliefigante sian karnorichan gluteon...

x x x x

Damne, kia enuo, chi-tiela malagado!... Depost kiam onl forkondukis tlujn du kunulojn, la reghan chefkelneron kun la kortega bakistestro, la restado en jena malliberejo ighas netolerebla. Kun tiuj du almenau interbabili eblis.

Ba, povruloj - ili fakte kredis, k« ml scipovas eksplikadi songhsignifojn; kiom naiva ideo! Ne songhojn, sed homojn oni dechifru por antauscii ilian estonton. Mi simple ellernis diveni karakteron de homoj lau iliaj konduto kaj sintenado - jen chio, kamaradoj.

Pri vi, moshta estro de kortegaj bakistoj, scias ja kiu ajn, ke vi adis defraudi abundon da faruno el la regha provizajho - damne, kion alian povis do la faraono fari ol mortopuni vin por chies averto?

Kontraue vi, chefkelnero, laudire montris nuran mallertacon che solena festeno, tropleniginte la reghan pokalon. Kelkaj gutoj da vino elvershighis kaj la ofendita faraono en malbona humoro ordonis enkarcerlgi vin. Probablis do, ke lia kolero baldau pasos kaj ke vi reatlngos vian antauan poetenon, char - lau onidiro - la juna faraono shatas justecon. Vi tre gojhis pro mia pribonshanca auguro kaj preskau larmis pro kortusho, forironte. Bone mi

rememoras, ke vi jhuspromesis pledi por mi che la regho. Nu, vershajne baldau vi forgesis, char jam sufiche da tempo forpasis depost tiam, kaj mi - damne! - chiam ankorau sidachas en jena malbenita ejo. Chi-foje do restis mia songhauguro senprofita. Ba, ne gravas, almenau ion por amuzighi mi havis.

Chu aliaj interesatoj ne trovlghas? He, gesinjoraj moshtoj - chu neniu el inter vi deziras songhprofetigi al si?! Hola, hola, mondumaj grandsinjoroj, noblaj sinjorinoj, charmaj virgulinoj - degnu alpashi, mi priservos vin per favora antaudiro pri via brila estonteco! Specialan rabaton vi ghuos hodiau! Damne, chu neniu scivolas pri sia bonshanco?

Enuo, enuo - teda enuo...

Se mi almenau povus klarigadi signifon de miaj propraj songhoj - sed estus ja stultajho: unue je songhaugurado mi ne kredas - kaj krome, veklghinte mi chion songhitan tujsekve forgesas. Tamen - ne chion, verdire - unu songhon mi memortenas bonege, char tiu fatale influis mlan sekvan sintenon. Damne, ghi procesis ja tiel sugeste, ke ech hodlau mi kapablas plej detale reriveli ghln:

Mi banighas en vasta maro. Naghante mi petole shvebas tra la akvo - sed sublte mi eksentas, ke io komencas malhelpl miajn movojn, supozeble estas algoj - tamen strebante liberighi mi konstatas, ke ne algoj, sed longegaj haroj estas, kio serpentamaniere chirkauvolvas miajn membrojn kaj malebligas movighi - ega forto tiras min malsupren kaj minacas dronigi - jes ja: evidente monstra polpo chirkaupremas min per pluraj alsuchpovaj tentakloj, abonena polpo kun du kugloformaj kapoj, el kiuj rigide gapas po unu okulo bllndaspekta! Teruro kaj nauzo atakas min - sed subite mi ekkomprenas, ke ne polpaj tentakloj sed feminaj gamboj estas, kio katenas min - popare ili chirkaukruras mian korpon, elaste adheras che mia hauto, kvasausuche fiksighas al miaj dorso kaj gluteo — kaj samtempe ambau polpokapoj shanghighas je mambuloj de ia ina estajho nevidata, ghemelkune ili flosas che la akvonivelo kaj kajhole tushas mian visaghon per siaj cicoj burghonaspektaj - kaj jen ankau malica vocho moke audighas: ja prenu la fruktojn, ili bongustas... bongustas... bongustas - kaj nun mi eksentas, ke ia kavajho minacas absorbi min, vane mi luktas por liberighi, senshance mi baraktas - la enigho estas jam neevitebla, mi ne plu kapablas rezisti - la nedifinebla ajho jam per potenca ensucho glutas min - sed mirinde, la enshova procedo tute ne malagrablas, male: enpenetrante mi sentas infanecan ghojon - delica varmo chirkauas - bongustas - bongustas - kaj subita voluptego konvulsia trairas mian korpon elfunde, liverante senmezuran ghuon ghisnune nespertitan...

x x x x

Dum kelkaj tagoj post la ekstravaganca songho mi evitadis renkonti la mastrinon, char - sen scii kial - mi estis konvinkita, ke ghuste al shi esence rilatas tiu mia erotika songhosperto. Mi kvazau timis, ke shi iel ne divenu tion lau mia sinteno.

Tamen - ju pli mi rifuzadis subighi al la seksdelicaj fantaziajhoj, des pli avide mi deziris, ke la songho ripetighu. Sed vane. Dum sendormaj noktoj mi ade renversighis en mia lito deflanke alflanke, sopirante en la tenebro reimagi Shian allogan, incitan figuron - denove mi kvazauspektis Shin kushi sur la kusenoj, mi fantaziis, ke chi-foje Shi ech invitis min kunghuadi la seksvolupton - duondormis mi kaj duonrevis... Kaj en tiu strange labila animstato, kiam la spirito shvebas inter maldormo kaj eksongho, en mia ekscitita fantazio rivelighis malpudoraj seksludoj, en kiuj ni ambau kunaktoris, senghene uzante plej variajn teknikojn de geigho, pri kiuj mi mem ech ne sciis, chu ili estas entute realigeblaj; tamen senbride mi fikciis, dume praktikante malchastan memtushadon lau la metodo de frato Isahhar, kiun mi iame primokis...

La libido tute superregis min. Pri nenio alia ol pri Shi mi kapablis pensi, kvazau obsedita mi kondutis. Preskau chiunokte mi rlpetadis la pasioplenan riton de fiktiva kunigho, chiam strebante pleje prokrasti la momenton de supera delico. Feliche mi konstatis, ke la iama averto de l' patro pruvighis blaga, char mia virorgano tute ne defalis, sed funkciis perfekte.

Dum tiu tempo, renkontante Shin, mi vole-nevole okulgustume taksadis la proporciojn de Shia korpo - kaj iom post iom en mia animo vekighis fantastika sopiro travivi amkontaktighon kun Shi ne nur fikcie, lauimage en frauleca solejo, sed tute reale, en efektiva duopa intimo. Kaj chi-mia intensa dezirego versimile ech manifestighis per mia ekstera sinteno, char kiomfoje niaj vidoj renkontighis, chiam Shi forte vangorughighis kaj embarase flankenturnis la rigardon... Damne, chu eblas?! Chu shiaj pensoj fakte direktighas al la sama celo kiel tiuj miaj?

Prenu la fruktojn... ili bongustas... Chu Shi eble jam tiam...?

Jes, nun mi jam certis, ke nepre ontas la fatala momento, kiam ni restos nur duope solaj kaj poste... damne, mi ne kuraghis finpensi...

Tamen kiam tio okazu? Chu chi-nokte, chu dum la morgaua matenigho, chu post la venonta plenluno?... Tage-nokte ml atendos. Chu mi ne brulkonsumighos pro la sopirego?

Sed nelonge dauris. En unu festotago vespere, sklavino alvenis por al mi mesaghi urghan inviton de la mastrlno. Jen do mia bonshanco! Nun okazu, kio okazontas, je chio mi jam fajfas... hodiau Shi devos al ml subighi, volupte Shi devos barakti en mia brakumo kaj plorsingulti pro delico de spontanea, senbrida amorado, kiam chiuj sensoj koncentrighas al tiu unusola kapturniga travivajho unika, kian Shi kredeble neniam povis sperti cheflanke de sia sentauga edzacho porkograsa...

Nun ek do, mi malevitu la aventuron! -

Agace superba Shi vidighis, starante en subtila diafana robo che fenestro, dorse al la pordo, tra kiu mi eniris. Damne, kia rafineco, kiam vi leghere malstrechis la korpon, kunmetinte la manojn postnuke, por ke la malfruaj sunradioj skizu la allogajn konturojn de via figuro tra la loza vualvestajho, kiu nur akcentis la suban nudecon...

Kaj kia artifiko, kiam vi turninte vin kvazau vi ektimis pro mia jama cheesto kaj ordigante vian veston ne neglektis kvazau senvole emfazi la richecon de la brustofruktoj, pro rigardo al kiuj atakis min dolcha kapturnigho kaj stranga vibrado ie che la hipogastro...

Versimile nurnurajn stupidajhojn mi parolis dum la sekva vid-al-vido kvazaukompleza - char solsole pri tio mi devis pensi, kiamaniere eki la amludon. Ja ghis nun mi ne geighis ankorau, sekve mankis al mi spertoj pri respektiva sekskonduto; danne, chu mi ne ridindigos min per io maldeca au chu mi ne kauzos al Shi doloron au abomenon per ia malghustajho?

La tempo pasantis kaj mi chiam nur babilachis pri nenio kaj cerbumis, kiamaniere kunkoitigi Shin. Perokule ni shtelfrandls promesdonajn bongustajhojn de Shia plenforma korpo, kiuj antauanoncis dibochan festenon - kaj dume mi sentis, ke mia seksajho jam enormas, eble estas ech rimarkebla sub la tuniko - malbeninda situacio, nun kion ml faru! Jam mi pretis disigi la agrafon de mia kitelo - kiam Shi subite alpashis kaj mantushis min...

Malbendamne - ghuste tion Shi devis ne fari! Kvazau svenonta mi sentis min pro Shia ektusho - la narkota bonodoro emananta el Shia korpo, la ebriiga tushapudeco de Shiaj inajhoj, la intensa femineco koncentrigita en ektusho de Shia varme mola polmo - chio-chi min igis tutperpleksa. Antau miaj okuloj malhelighis kaj ie interne shajnis al mi audi severan vochon: Ne faru, Jozefo! Ne faru! Cetere estis superflue; ech se mi estus kion ajn volinta, la originan intencon mi nepre ne povus efektivigi, char sammomente mi eksentis, kiel mia seksenergio neniighas...

Hometoj oraj, chiuj rlgardu: jen amanto tro ambicia, kiu alhastis por adultigi la edzinon de sia propra mastro - kaj jen kiel li sukcesis! Kia skandalo - chiuj primoku lin!

Prave vi komencis pugnobati, slnjorino, la sklavon, kiu kuraghis shtelonti vian chastecon kaj ne kapablis finfari. Kitelo-nekitelo, egale mi estas nudigita ghis la fundo de mia memo - nenio restas ol fughi... sed klen ja, kien eskapi for de mi mem?!

Kaj kio sekvis tuj poste, estis nur konsekvencoj tute normalaj. Skurghu nur, kolego sklavo, skurghu plenforte, stupidulo, vipu min ja ambaumane, por ke la dolorego superu chion, kio kriegas en mia elrabita interno!...

x x x x

Chu ankorau nesufiche da fiajhoj? Chu denovan hororon necesas sperti? Malbena mia scivolemo, kiu devigis min surgrimpi la kradon de mia subplafona fenestreto, kiam ekestis tiu tumulto ekstere; prefere mi devis ne fari tion, neglekti la tutan aferon, ne auskulti kaj ne rigardi - char kion mi ekvidis?

Meze de la vastespaca korto - jen rlgardu! - atletstatura nigrahautulo duonnuda, per dikaj chenoj katenita che fortika paliso. Iom fore pretas tri gvardiistoj fortstaturaj kun longaj skurghoj enmane; ekzekutontoj probable.

Nu jes, pasintvespere mi ekaudis ja onidiron, ke iu negro audacis instigi sklavribelon kaj, malsukcesinte, hodiau li estas ekzekutota - do jen la preparoj, evidente. Aliaj gvardianoj postenas rondchirkaue starante en malstrecha pozo - kaj malantau ili, korpo che korpo, premamase abundas gesklavoj. La tuta kortospaco plenplenas de ili. Senmove kaj senbrue ili staras - indiferenta homamaso.

Kaj jen subite: en largha fenestro ghuste kontrau mi trans la korto - Potifar mem vidigas sin en sia solena unlformo gvardiestra! Per triobla manplaudo li altiras chies atenton - kaj post dramefika pauzo patose mansignas al la skurghotenantoj. Kaj tiuj malhaste, senafekte ekas sian malnoblan agadon:

Bato post bato, la skurghoj trafas la korpon de la ekzekutato, sur kies nigra hauto postsignighas sangorughaj strioj. En regula, mashinsimila ritmo alterne vipas la knabegoj la dorson, shultrojn kaj lumbon de la negro, kies muskoloza korpo sub chiu bato konvulsie skuighas. Dekomence li nur ghemas elprofunde - sed poste, kiam la ritmo de vipado preskau nerimarkeble plirapidighas, li komencas daure mughi kvazau vundita besto - la skurghantoj bategas nun penplene, iliaj shvitkovritaj vizaghoj sovaghmienas, iliaj okuloj vidigas sangavidon, iliaj brakmuskoloj krevminace strechighas, tamen sian kruelan agadon ili ne chesigas; tenante nun ambaumane siajn vipojn, plenforte ili bategas - sango jam torentas el la chifigita hauto de la negra dorso, kies pecigita karno nun vidighas kiel ununura nauza vundo. Orelshira vekriado de la torturata sklavo regas nun la tutan spacon kaj certe audeblas larghvaste tra la libera aero...

Ja kie vi restadas, Eternulo, ke vi mem ne audas? Chu vi eble ne komprenas negran lingvon? Helpkrioj de mortontoj ja ne tre diferencas, sendepende de hautkoloro ili sonas egale, ties signifon oni ne povas miskompreni. Ja kial vi chi-foje ne audigas vian striktan malpermeson NE FARU?! Se ne temas pri hebreo, chu ne estas via afero? Damne, chu eble ne estis vi, kiu ankau la negrojn kreis? Kiu do estis? Chu tamen ekzistas aliaj dioj krom vi?

Vi malvochas, Eternulo; chu ne audas vi, chu neglektas? Tute same vi mutas, kiel jena homamaso chirkaustaranta. Tutpasive ili algapas la abomenan spektaklon anstatau savi la kondamniton - ili estas ja pluroble pli multaj ol la cheestantaj gvardianoj - ja kial do, kial?! Sugestu al ili, Eternulo, ke ili agu iamaniere! Chu ili ne audis tiun longan nehomecan ekhojlon, kiun elbushigis la mortanta povrulo - chu ili ne vidis la agonian fortostrechon de lia torturita korpo? Jen rigardu, nun la eksa homo jam pendas de sur la chenoj senmove, simila al senforma maso de sangmakulita brutkarno!...

Ho, Eternulo, kian misgenton vi fushproduktis, kreinte la homon! En la tiama sesa tago fatala, kial vi ne preferis jam ripozi? Ja chiu surtera speco de bestoj kaj ech de kreskajhoj celas sindefendi, protekti sin mem kontrau atakoj deflanke de aliaj specoj - sole la homoj interbatalas kaj senchese cerbumas, kiamaniere masakri unuj aliajn. Kaj interluktante ili uzas ne nurajn ungojn kaj dentojn, kiel faras chiuj bestoj, sed produktas artefaritajn mortigilojn por sklavigi alitribanojn. Vere misan modelon vi starigis, Eternulo, kreinte la onidiran estron de la mondo!...

Chu mirinde, ke post tiu hodiaua travivajho mi ekdubis, Dio, pri via vera ekzisto? Jes ja, pachjo certe konsternighus kaj konsiderus mian ekpenson nepardonebla peko grave punenda. Bone do - se vi punos min, Disinjoro, tiam mi almenau certos, ke vi fakte ekzistas. Dum mia infanagho al mi sufichis simple kredi, simile kiel oni kredas fabelojn sen pritaksi ilian pravecon; la kredo estis agrabla kaj neniel primeditenda, char la vivado mem estis malkomplika, senproblema. Sed maturighinte oni chiam pli kaj pli sentas ian malharmonion inter tiu spontana, naiva, infaneca kredo kaj racia konsidero. Tiujn ambau oni bezonas: sen uzadi raciajn kapablojn oni memvole kondamnus sin resti blindighema malprogresulo - kaj forjhetinte la religian kredon, oni sentas sin seniluziigita, kvazau prishtelita je peco de sia animo; senkreda vivado fridas... Kia dilemo!

Mi petas, petegas vin, Eternulo - se vi fakte ekzistas, rezultigu al mi pruvon pri tio! Nur unufoje mi ekaudis vian vochon - tamen chu eble ne estis nur produkto de mia ekscitita fantazio? Mi petas, ne lasu min shanceliri tra la malfavora mondo sen apoga bastono de la kredo je ia supera potenco, kiu prudente direktas chies agadon al bonaj celoj. Direktu la homgenton lau ghusta vojo al daura repacigho, liberigu chiujn sklavojn kaj ne permesu, ke unuj subpremu aliajn... Chu troa tasko? Versimile ne eblas efektivigi tion tujsekve, char eble ech Dio ne kapablas fari tiom egan miraklon je unu fojo, subite, senprokraste - kaj mi ne emus ja morti sen ghisatendi la konvinkan pruvon...

Chu vi scias do, kion? Pruvu al mi vian potencon prefere per io alia, de mi facile perceptebla: igu min eliri el jena malliberejo, donu al mi povon ade bonfari al bezonantoj, renkontigu min kun miaj patro kaj patrindevena frato Benjhamen, permesu al mi puni la aliajn fratojn pro ilia peko kontrau mi farita kaj fine montri al ili mian noblecon per indulga pardono. Se tion chi vi rezultigos, neniam plu mi pridubos vian ekziston, sed adorados vin dumvive kaj disfamigos vian gloron tra chiuj regionoj de la vastevasta mondo...

Sed damne - kiom longe ankorau?

<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ