...post kelka tempo la edzino de lia sinjoro rigardis Jozefon kaj diris: kushighu kun mi...

Genezo, XXXIX, 7


konfeso de la Potifar-edzino

Ne, ne - neniu al mi parolu pri Jozefo! Ech lian nomon mi ne volas audi. Li tiom ofendis min, kiel kuraghus neniu en la vasta faraona regno. Kaj li, tlu barbara elmigrinto, mizera nurnura sklavo, tia malnobla neniulo - li kuraghis!... Belege li rekompencis mian favoron! Li krachmakulis mian virinecon, miajn feminan dignon kaj homan memfidon, kvankam ech kisi miajn maleolojn li ne indas. Estis ja mi, kiu foje persvadis Potifaron, ke li achetu Jozefon de tiuj sklavovendistoj.

Por diri veron, hodiau mi mem ech ne plu scias, pro kio mi tiam faris, mi stultulino - vershajne nur pro troa kompatemo. Lau lia febla, senforta staturo ja unuavide evidentis, ke por pena laboro 11 absolute ne taugas. Tia povruleto li aspektis, malgrasa, senpova, etmuskola; llaj nlgraj okuloj plenaj de tristeco - klom frape ili kontrastis tiun palan helhautan vizaghon...

Li mem versimile jam forgesis, mi tamen bone rememoras. Potifar jam volis forpeli kaj lin kaj la tutan nomadan vagabondaron - sed en tiu momento mi subite iel ekkompatis la hebrean junulon, do mi diris al la edzo, atendu ja, chu ekzistas nur penlaboro, eble ni povus lin tamen iamaniere utiligl, chu 11 hazarde ne kapablas ion alian?

Jes, jes, nepre li kapablas, fervore asertis la negocistoj, tiu chi judo scias perfekte klarigi signifon de songhoj! Provu nur, sinjorina moshto, kaj certe vi bonspertos! - Hha, friponoj sagacaj, ili tre bone sciis, ke la songhprofetado estas nia tradicia shatokupo, ia - mi diru - tutnacia manio, tial ili jesis tiom trorapide.

Kompreneble, tiu malsprita dupo, mia sinjoro edzo, ne eltenis plu kontraustari, char posedi lertan songhaguriston estas ja prestigha afero en nia monduma socio. Sekve 11 finfine tamen achetis, ne malzorginte marchandi pri la prezo kiel eble plej multe.

Tiu malsagaca Potifar! Nun li chie fanfaronis, kiel bonprofite 11 aklris elstaran fremdlandan specialiston en la songhprofeta fako. Li alkutimighis preskau chiutage venigi Jozefon, por infanece ghoji pri lia lerteco improvize elokventi lau malsamaj abstraktajhoj. Estas dubinde, chu Potlfar fakte tiom abunde songhis - pli eble 11 volus, avarulo maldeca, riche al si kompensi la monsumon elspezitan, ja mi konas lin tre bone!

Vere ridinda vidajho, kiam tiuj du konfidence kunsidis kaj grave mienis, laudire analizante la songhenhavojn. Mi kutimis sidi iom proksime kaj observi ilin, sed apenau mi povis audi ilian babiladon. Cetere tio neniom interesls min, char la fato de mia edza sinjoro por mi absolute ne gravas - kaj krome, je songhoj mi ne kredas. Al songhoj mi nepre preferas revojn...

Jes, revi ml ege shatas!... Nenio estas pli agrabla ol dum postmangha siesto senmove pigri sur molaj kusenoj kaj maldormi kun okuloj fermitaj. Sklavino milde priventumas vin - kaj vi povas liberlasi la pensojn, ke ili vagu sencele tra malreala neniejo kvazau kamelidoj petolantaj sub kokosarboj de ombrodona oazo - ghis fine chio koncentrighas je imago pri ajna neekzistanta iulo, kun kiu vi povas amindume lirli, intime babilzumi kaj dolchavoche flustri bagatelajn flatajhojn, sensencajn, malprudentajn... Kia bonshanco, la ravaj rendevuetoj kun fiktiva amanto elrevita!

Domaghe, ke ion tian oni povas nurnure revi - la reala vivo aspektas ja tute aliel! Neniam oni tiom liberas, kiam revante. Chu mi entute dum ghisnuna vivado estis iam ajn libera? Neniam, neniam!

Dum mia infanagho gardis min sklavaj vartistinoj, char panjo laudire estis tiom subtila, ke tujsekve post mia naskigho shi forpasis en la regnon de mortintoj. Kaj mi asertu, ke la vartistinoj gardis min vere tre zorgeme. Memkomprene, char se mi, la solinfano de renoma personkuracisto de la plej serena faraona moshto, iel kontuzighus, la sklavinoj povus tion repagi eble per propra vivo.

Sed kiu plej multe malprofitis pro tio, estis ghuste mi! Neniam mi darfls petoli kun aliaj infanoj, bani min mi devis nur en malprofunda baseno interne de la domo sub severa inspekto de la sklavinaro, sunumadon mi povis ghui sole po difinitaj porcioj, ech unu kamaradinon mi neniam havis. Vere teda infanagho: ludiloj chiaspecaj abundis, sed iesajna amo au almenau inklino absolute mankls. Ech plej etan slmptomon de simpatio mi malhavis. Chio chirkaue estis iel fremdeca, rigida, indiferenta kaj senimpresa, kvazaushajna...

Cetere, samtia estis ankau mia patro mem: maldika, altstatura, severmiena grandsinjoro. Nur malofte mi trafis lin en nia vastespaca domo, kiun mi hezitas nomi hejmo, char hejmo estaa ja ejo, kie oni amas unuj aliajn, chu ne - kaj ghuste tion mi me havis.

Sed - ke mi estu justa - unu estajho tamen shatis min: mia granda longhara nlgra virkato, kiu ofte venadis por kushripozi sur miaj genuoj; ml karesis ghin kaj ghi kontente, obtuze ronronis ghuante varmon de mia korpo. Mi konfesu, ke tiukaze ghi shajnis al mi multe pli amikeca, pli shatinda, ja mi diru ech pli homeca, ol mia neglektema patro, kiu apenau alparolis min kaj kies manplato - se li hazarde glitumis min - estis humideta kaj preskau senvama. Che lia cheesto mi neniam sentis min bone, ne sciante pri kio paroli. Feliche, plimulton da tempo li pasigadis che la faraona kortego - kaj mi neniom bedauris lian foreston.

Nemalfrue post mia virinigho oni edzinigis min sen demandi pri mia konsento. Cetere, estro de la faraona korpogvardio estas ja tiom autoritata altrangulo, ke stulteta junulino ne rajtas ech ekhavi ideon pri eventuala rezisto kontrau tia bonshanco, chu ne vere? Verdire mi indiferentis, char mian eminentan flanchon mi renkontis unuafoje nur che la nupto - kaj tiam ja estis malfrue por spiti. Li estis dika, preskau senhara, stultmlena kaj proksimume trioble pli agha ol mi.

La nupta ceremonio estis luksega, terure longdaura kaj solene rigida. Kontraue, la malvirgiga procedo maldaurls, shoke min eknauzis kaj tute seniluziigis. Chu tion oni nomas amo?! Oni simple venas, lascive alkushas kaj malkompleze uzachas vin kvazau ian senraloran llon... ho, kia abomenajho! Femina karno kaj bruta viando, chio jen egalas: kaj tion kaj jenon oni senghene konsumprenas, satighinte derulighas for, ekdormachas kaj kontente ronkegas kvazau tromanghinta porko. Tio do estas geedzeco - ho fi!..

Chu mirinde, ke mi malamas mian edzon ekde la unua tago? Jes, mi tutanime abomenas lin, terure nauzas min lia grasa ventrego, liaj shvitozaj manoj, lia rauka vocho, lia daura nazkataro kun ripetataj ekternoj kaj chiamaj mungetado kaj naztrumpetado - al tia kretena mis-homo mi estas dumvive devoligita - kajal tiu acha senila debilulo mi eble devus naski idon?! Ne, ne, ne - centmilfoje ne, neniam! Prefere ml senvivigus ghin tuje en mia sino...

Tamen dioj gardu - jen kiaj fipensoj povas enkapighi, se oni sentas sin tiel soleca... Vidu, ech la nigraharan katon mi ne plu havas. Ja post la nupto mi kunprenis ghin, sed Potifar tuj ordonis dronigi ghin sub stulta preteksto, ke la katoj laudire disigas malsanojn. Tia stupida supersticho! - Do, mi ne havis plu ech ian ajn vivajhon nek inklinan vivulon en la tuta mondo. Kia miro, ke mi ekmalsanis pro tristeco kajh enuo...

Jes, la enuo estas grava, insida malsano, chu vi ne kredas? Ghi ekestas tute kashite, preskau nerimarkeble, sed poiome intensighas pli kaj pli ghis flne ghi venenas tutan vian animon, uzurpante vian memon ghis la fingropintoj. Ho, mi tiom enuls, shancelvagante sencele tra senhomaj spacoj de 1' superba shtonpalaco; el chiuj anguloj de la pompe meblitaj chambregoj faukis nenieco, senkialeco.

Treege mi enviis al la sklavinoj, ke ili povas interbabiladi, klachi kaj ridi, sherci, kvereli, senghene flirti kaj amoreti, dormi are en komuna ejo, laudezire geighi, lulkanti al siaj beboj kaj mamnutri ilin - klom liberaj, klom richaj estis la sklavinoj kompare al mi!

Sed ne nur tiuj, ankau chiu alia shajnis al mi enviinda; ja ech Potifaron mi enviis pro la rilato al Jozefo. Chu estis envio, chu jhaluzo - mi mem ne scias. La multspeca talento de tiu hebreo estis nome tiel okulfrapa, ke ech Potifar malgrau sia malsprlteco baldau komprenis, ke Jozefo krom la signifoklarigado de songhoj estas utiligebla ankau por aliaj, pli gravaj aferoj. Iam-tiam mi ech miris vidante, ke la trokredema domsinjoro invitas la sklavon por konsulti lin prl aferoj de l' familia havajho kaj hejma mastrumado - tio ne decas ja! Sed jen ghuste Potifar: malzorgema pigrulo, chiam preta sharghi iun alian per siaj propraj tedajhoj, por ke li mem povu lauvole tordighi che la kortego, ghuadi delikatajn bongustajhojn de la faraona kuirejo kaj senfine babilachi kun aliaj altfunkciuloj pri etsignlfaj gatelajhoj.

Fakto estas, ke Jozefo estighis lia nepra favorato kaj konfidato, plenrajtigita prizorgadi chiujn farotajhojn de nia luksa dommastrumado kaj familiaj negocoj. Sekve de tio li ghuis eksternorman privilegion enveni nian loghdomon klam ajn sen antauanonco kaj aparta permeso. Kaj li venadis ofte - mi ne hezitu diri, ech tro ofte...

Ja kiam mi verdire ekkonis, ke mi enamighis al Jozefo?... Jes, bone vi audas - mi fakte enamlghls; naive, spontane, senpripense kaj senkondiche. Chu mirinde? Neniel! Jozefo ja chiarilate kontrastis Potifaron. Ll estis inteligenta, malsamspece inghenia, kaj sciis mildavoche tamen atentoveke paroli pri interesaj aferoj, ekzemple pri bezono harmonie kunvivadi - certe tio estis nuraj fantaziajhoj, sed ege plachaj kaj iel strange felichigaj. Estis balzamo por mia malsana animo: fine mi sukcesis forigi la netolereblan enuon!

Mire mi konstatis, ke jen homo vere homeca, kiu emas kompreni ies animon... Tio chi shajnis al mi subite kiel miraklo, ia donaco de 1' chielo, ia fatala sugesto: jen reala, vivanta viro, kiu frape similas al tiu mia elrevito - certe ne povas esti nura hazardo, ke li fakte, sangokorpe ekzistas. Probable li venis de lontane sole pro mi, por efektivigi miajn revojn, transforml ilin je difinita, fiksa personajho. Tutcerte estis tiel - char plenkore mi deziris, ke tiel estu.

Firme mi tion kredis kaj felichis. Kvankam matura vlrino, nur nun mi komencis vivi primaveron de mia femineco, spertante mian tardan unuan amon. Unuan kaj kredeble porchiaman.

Ekde tiu konscilgho mi komencis intence serchi la cheeston de Jozefo. Neniun okazon mi maluzis. Senpacience mi ghojatendadis lin, kaj chiu lia alveno pliintensigis mian korbatadon. Vane mi fervoris kashi mian vango-rughighon pro lia alrigardo - mian nefruan aman ekardon mi trovis hontinda, kaj tamen mi chiam beatis, auskultante lian decan parolon. Lia obtuza vocho sonis al mi kvazau delikata flutmuziko en templa sanktejo; ghi denove reaudlghis ech post lia foriro, mia memo resonancis per ghi, mia estajho agorditis je belsona, dominanta melodio de superba amkanto...

Kaj dloj tiom favoris min, ke ili ech songhigls min pri Jozefo! La nereala, iluzia imagito de iamaj revoj modifighis en miaj nunaj songhoj je amato tute reala kun difina korpoformo kaj konkreta konduto. Nur chi-tempe mi lernis aprezi la veran valoron de songhoj, kvankam tiuj miaj ne bezonis ja klarigon. Ilia enhavo estis tute senkomplika kaj absolute unusignifa - tamen tiom rava kaj intensa, ke nemalofte ml ech vekighis...

Malgrau tio - shajnis al mi, ke en chiuj chi songhoj restas ankorau lo enchifrita, neesprimita, io grandioza ech fatala - kaj subite frapis min ekpenso: rigardu, jen la ghusta patro por via ido! Jozefo ja!

Estis klel fulmo el sennuba chlelo. Kia ideo! Certe la dioj mem entrudis ghin al mi. Jes, mi havigos idon far Jozefo! Ghi estos patrodevene sagha, belaspekta kaj bonmora, ringobuklan hararon ghi havos, malhelajn okuletojn rosinaspektajn, la karakterizan bushtrajton kun milda rideto simlla al tlu de lia pachjo - etulo mia plej charma, aminda, bebeto kun fajna hauto rozkolora, panjo vin dorlotos kaj lulos kaj abunde mamnutros, por ke vi povu kontente ekdormi kaj dolche baji kvazau birdido en nesteto molmola - baju, ho baju, mia amegata, elsopirita, rozvanga Jozefideto...

Freneze felicha mi estis pro jena bonshanca imago. Nenlam plu mi sentos min soleca; ech se Jozefo pro ia ajn kialo foje forirus, li tamen restos porchiame kun mi per sia, per n i a , nia infano! Mi sentis min jam kvazaugraveda pro la mema penso, kiun mi kashe portis plej profunde en mia animo.

Nur urghe necesas chion-chi reteni kiel gravan sekreton kaj protekti kontrau chiuj, precipe kontrau Potifar. Li estas ja tre jhaluzema kaj kapablus ech eble mortigi kaj min kaj la infaneton.

Do, ekde tiam mi embuskis konvenan okazon por kashe kunveni kun Jozefo, kaj senpaclence ghojatendis la ontan rendevuon.

Dauris nelonge. Nome kelkajn tagojn post la decidigho mi hazarde eksciis, ke la juna faraono estas okazigonta luksan festenon, kiun devas partopreni chiuj altrangaj funkciuloj, por kune pritrakti organizajn preparlaborojn koncerne novan piramidon, kiun la superulo intencas siaomaghe konstruigi. La kunveno okazu je la ekvinoksa festo.

Mi bone sciis, ke tiaj kunsidoj estas chiam ceremonioplenaj kaj pro abundo da enuigaj apoteozaj paroladoj kutime prokrastighas ghis malfrua nokto. Estis por mi bonshanca garantio, ke Potifar sufiche longan tempon forestos eksterhejme.

Nun, fine venis la avide atendita tago. Ties plimulton mi pasigis belaapektigante min - kaj en tarda posttagmezo ml ordonis al sklavino, ke shi venigu Jozefon, kun kiu mi priparolu la samtempan staton de nia dommastrumado. Kompreneble, tio estis nura preteksto, char pri tiaj aferoj mi neniam ech iomete interesighis.

Precize mi rememoras la tiaman, al mi multpromesan antauvesperon:

Vi surprizitis, trovinte min sola, chu? Kaj post kiam mi sugestis al vi eksidi apude de mi, vi vangorughighis pro embaraso - ho, pudorema fraulo, tiom aminda! Kvankam alifoje tiom elokventa, nun vi komencis balbuteme kaj malflue paroli pri iaj bagatelajoj, kies temon mi ne plu memoras. Verdire ech tiame mi ne auskultis la vortenhavon, sole via vochsono min forte impresis. Viaj manoj malkvietis pro mensa konfuzo - ml bone rimarkis kaj ekghojis pri tio, char mi same ja malpaciencis, avida je vi...

Plenanime mi celis vin, tutkorpe mi apertis min por vi, virgece pura kvazau junulinjo unuafoje akceptonta sopiratan amanton, per chiuj inajhoj mi ekburghonis, konvinke mi sentis, ke nur chi tiam mi plenmaturighas - rigardu, karulo, klel superbe mi floras, venu jam, venu kaj prenu - papilieto subtila, tenere min tushu kaj igu min fekunda arbo eldononta miraklan frukton de vivo novenaskita... Ja ne hezitu, vidu kiel ml ardas, tutpretas, la amsoifo jam troighas, lasu vin karesi, ja brakumu min, brakumu ripete, plejforte, min kovru per kisoj kaj ardigu ghis plena gea satigho...!

Sed vi ne faris. Nenion vi faris. Vi nur sidachis kvazau lignajho kaj gapis kun busho duone malfermita. Kaj kiam mi flate tushis vian vangon - chu mi ne eraras? - vi skuighis kaj nauze retiris vin, kvazau mi estus abomeninda leprulino, kaj en viaj okuloj vidighis sindefenda, malamikeca rezisto.

Kaj tiumomente chio en mi ruinighis. Jen mi ekkonis vian fikarakteron! Plej ravan ghardenon de pasia, sindona amo mi volis al vi aperti, nur manon etendi sufichis kaj chiom, entute chiom vi estus ricevinta - sed vi malkuraghis! Pro kia kialo? Chu pro timo, ke Potifar ne eksigu vin de tiu dubinda oficacho? Ja kiel nur, k i e l vi kapablis perfide forshakri mian dignon, min tutan, pro la mizera posteno?! Ni povintus ja paradize felichi, almenau tiuvespere - kaj tiamaniere vi chion fushis; vi traktis min kiel favan publikulinon, kaj mi subite shajnis chefroli en obscena farso!

Tian humiligon mi ne povis ja tolerl, mi devis, d e v i s vangofrapi vin kaj bati kaj bati kapo-nekapo, eble mi ech mortigintus vln - kaj vi tamen ne provis defendi vin, nur fughi kapablis, jen ununura faro, kiun vi scipovis! Kaj kiam mi volis ankorau reteni vin, vi prefere lasis en miaj manoj vian mantelon kaj kuregis kiel fteneza neglighulo sur la terason.

Kaj - malbena fatalhoro! - tiumomente mi ekrimarkis, ke ghuste preterpasas mia plej honorinda edza moshto, tro frue rehejmighanta kaj pompe akompanata de aro da siaj elstaraj policanoj avertaspektaj kaj krudmienaj. Ili chiuj haltis kaj stupide gapis embarasite, ne povante komprenl la skandalozan spaktaklon.

Skurghigu lin, Potifar! kriis mi en furioza kolero. Skurghigu Jozefon, li volis malchaste perforti mln! Rigardu la senhontulon! Ja skurghigu lin!

Klon alian mi povis fari?

Memkomprene, mia malsprita edzo unue bovrigardis kvazau falinte desur la chielo, char la senvesta neniomtaugulo malvochis, timtremante kiel kano en vento. Sed kiam mi persiste postulis gravan punon por Jozefo, Potifar venigis unu brutalan murdamulon for de gvardia posteno kaj ordonis vipregali sian perfidan eksfavoriton.

Ho, kiom ghojis mi pro chiu skurghbato! Bone al vi, ni pensis, - bone tiel! Vi mortigis en mi amon - jen la plej grava krimo, kiun oni ne pardonas!..

Chu oni opiniu min kruela? Neniel, nur malfelicha mi estas, senlime malfelicha. Chioman amon ml disipis por Jozefo, kaj neniom restis por iu ajn alia, ech ne por mi mem. La koro rigidas kaj korpo velkas - por kiu mi floru?... Neniam elfontos lakto el mia mamo por satigi etulon - tombo vivanta mi estas, vulkano senerupcia...

Ahh, vi malbeninda obstinulo - sufokighu per via orgojla trochasteco, putru ghismorte en la malliberejo, kie vin arestigis tiu grasventra idioto - neniam plu mi volas vidi vin, neniam pri vi audi! Jen, kion vi faris el mi - chu vi ne bedauras?..

Chiuj iru for! For de mi - neniu al mi parolu pri Jozefo! Ech audi lian nomon mi ne povas... Jozefo, Jozefo - kial vi miskomprenis min, stulteto naiva, senruza, sopirato mia - Jochjo!.. Venu, ho venu, mi petegas - venu chi-nokte por preni min - almenau en songho...

<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ