XI
La "Socio" jam nun
atingis la supron au idealon de absurdeco. La utilon
oni malestimis kaj la senutilon oni honoris. Estis do
pli honorinde figuri pomon, pro kio oni farighis
profesoro kaj kavaliro, ol kreskigi pomujon, pro kio
oni nur farighis impostpaganto. La prezentadon de
teatrajho oni estimis kaj honoris multe pli ol la
verkadon de teatrajho, kaj iafoje, vidinte bonegan
teatrajhon, oni vidis la publikon jungi sin antau la
veturilon de aktorino, por tiri al shi la veturilon
ghis shia domo. Chiujn, kiuj volis malhelpi la
justecon, kontraulabori ekzamenon de la kompatinda
stato, pligrandigi la mizeron kaj puni senkulpulon,
oni honoris per oflcoj, pensioj kaj merit-signoj.
Plej ideale, tamen, evoluis la vivo
en la urboj. En la reghurbo loghis tricent mil homoj
sur spaco ne pli granda ol kelkaj kvindekoj da aroj.
Vidante chi tiun shtontombon, kiu estis la fiero de
la enloghantoj, oni do povis tuj kalkuli sur kiom da
sharghoj da malpurajhoj ghi kushis, char la urbon oni
ne purigis chiutage.
Pro tio estighis malbonodoro, kiun
la urbanoj ne sentis, sed kiu okazigis malsanojn. Al
tio ankau kunhelpis altgrade la ideala
konstruadmaniero. Anstatau kushigi la domojn en
terasojn kontrau la sunflanko, oni ja ilin konstruis
en longaj vicoj, inter kiuj iris vojetoj tiel
mallarghaj, ke nur al malmulto el la loghantoj la
chambroj estis sufiche helaj. Same kiel che certaj
popoloj, loghantoj en valoj inter altaj montoj, ankau
chi tie malsano naskighis, kiu sub la nomo de
kretenismo shanghigis la funkciojn de la cerbo,
igante la idiotismon hereda.
La urbanoj do farighis tiel
kretenaj, ke kamparano ne komprenis, kion ili
parolas. Al ili do chiuj perceptoj tiel konfuzighis,
ke tiuj, kiuj tion povis, tage dormadis kaj nokte
manghadis kaj trinkadis, kio ja kompreneble okazigis
multe pli da malsanoj.
Amasigataj sur malgranda spaco ili
sin daure interbataladis, kio ja tute ne estis
mirinda, char ili ja devis sin reciproke gheni, pushi
kaj piedpremi. La pligrandighantan kretenismon sekvis
senhelpeco, kiu proksimume similis al tiu de la
infaneco. Multajn milojn da ormarkoj oni pro tio
devis pagi al gardantoj, kiuj sub la nomo de
policanoj marshadis sur la stratoj, hejmenkondukadis
ebriulojn, hejmenportadis tiujn, kiujn renversis kaj
premis veturiloj, kurante alportadis akvon al
svenintoj, elserchis domnumerojn, sciigis, kie loghas
la barbiro, kie trovighas publikulinoj, kie brulas
ktp.
Al tiuj idiotejoj sin amase
direktis el la kamparanaro chiuj tiuj junuloj kaj
junulinoj, kiuj ne heredos bienon. La junulojn oni
prenis kiel sklavojn; la junulinoj serchis oficon
kiel sklavinoj au atendis, ke oni ilin okaze
malvirtigos. En la urbo ja estis malfacile al junuloj
edzighi, kaj pro tio oni malvirtigis kun ilia propra
kunsento kaj tiu de la polico chiujn filinojn, kies
infanoj ne povus postuli ian okupon au oficon.
Malfelichaj kiel ili do estis, ili
serchis konstantajn rimedojn en alkoholajhoj, kiujn
oni konsumis en publikaj ejoj. Che chiu konsumado de
granda kvanto da alkoholo, kio nur okazis en vira
rondo, oni kutimis trinki apartan glason da alkoholo
por la hejme restanta virino, kiu ne povis foresti de
la infanoj, kaj unu glason por la hejmo, kie atendis
lito kaj edzino. Che vere grandaj okazoj por ebriigho
oni komencis trinki grandan glason da alkoholo por la
regho kaj unu por la patrujo, iafoje ankau unu por la
pura infera dogmaro.
Chi tiu idealsocio de tricent mil
personoj pretendis labori por la bonstato de la
popolo. Sed irinte matene al la urblimaj impostejoj
au al la foirejoj, kien la kamparanoj alportadis
manghajhojn al ili, oni ekvidis, kiu ilin nutras.
Intershanghe de tio la kamparanoj ricevis iom da
mono, kiun forprenis la impostoj; plie ili rajtis
rigardi oleopentrajhojn, auskulti prelegojn, kiujn
ili neniam havis tempon por auskulti, sed pri tio ili
devis kulpigi sin mem, char estis permesate auskulti
ilin, kiam plachos al ili, kompreneble kontrau aparta
pago; plie ili ricevis instruistojn, kiuj instruis al
ili la inferan dogmaron kaj la laudlibron,
kompreneble kontraupage, kaj dimanche plenan
cherpilon da insultajhoj de la pastro, kiu diris al
ili, ke ili estas grandaj friponoj kaj ke oni ilin
kastros, se ili ne pagos la impostojn. Chion chi
tion, kion oni nomis la benataj fruktoj de la
instruado, ili ricevis (kontrau pago), por ke ili
alportu en la urbon manghajhojn al tiuj, kiuj mortus
pro malsato, se unu matenon la kamparanoj preterlasus
iri al la foirejo. Kaj tion oni povis kredigi al la
kamparanoj!
Sed en la urbo chiam trovighis
malrichuloj kaj malkontentuloj, kaj fine estis necese
zorgi pri ili, char ili farighis dangheraj. Pro tio
oni konstruis publikajn domojn de kompatemo, kiujn
oni nomis malliberejoj, kie oni faris provojn por
ekscii, je kiom malmulte da manghajhoj povas vivi
homo. Kaj sciighinte tion, oni ektrovis, ke la
laboristoj dibochas. Kiam la laboristoj rifuzis
labori, char la laboro estis lauvola, oni faris la
laboron deviga, kaj per armiloj oni devigis ilin
labori.
Fine kiam la malkontenteco kaj la
ekscitigho farighis tro grandaj, la impostoj
netolereblaj, kaj char la tutan shuldon oni jhetis
sur la reghon, chi tiu fine eltrovis novan sistemon
de regado, kiun post multe da kverelo oni akceptis
sub la nomo "parlamenta reghimo" au "priresponda
sistemo". Same kiel multego da gazetredaktoroj
estis devigataj pro la legho pri
preslibereco ghin lerte eviti, anstatauante sin per
tiel nomataj respondeculoj, la regho do depost nun
elektis ministrojn, kiuj prenis sur sin la
respondecon por liaj malprudentajhoj, kaj pro tio la
regho estis shirmata kontrau chia akuzo. Sed la
respondeco ne estis pli danghera, ol ke ghi havigos
al ministro, kiun oni akuzis pro regha
malprudentajho, eksigon por ekesti guberniestro kaj
kerubkavaliro. Chi tiu oflco de respondeculo estis do
tre oportuna kaj oni ghin multe aspiris.
En plej proksima interrilato kun
tio staris la trobabilad-sistemo au parlamenteja
sistemo. Aro da richaj homoj chiujare kunvenis, unu
fojon serchante per sagaca parolado elekti la
sekvontan viktimon, sur kiun nova imposto estu
sharghota. Kiam ili estis tro sagacaj al si
reciproke, ili pace interkonsentis, ne sharghi la
imposton sur sin reciproke au ili intershanghis kaj
brokantadis la impostojn.
Aparta kaj siaspece bona ekzemplo
de chi tiu regada sistemo estis la parlamenteja
legho, kiu traktis la metion de la tanistoj. Ses
tanistoj jam faris dum 25 jaroj malbonan ledon por
malbona prezo. Iutage la chasistoj, kiuj loghadis
ankorau en la najbarajho, ekpermesis al si la
enkondukon de bona ledo por bona prezo. La popolo
ghojkrie bonvenigis la novajhon, sed la ses tanistoj,
kiuj havis sidlokon en la parolada chambrego au
parlamentejo, endonis petskribon pri limdepago por la
ledo de la chasistoj. La enlandan industrion oni devu
protekti, la idojn de la lando oni ne formanghu ktp.
Ili efektivigis la limdepagon de la chasista ledo!
Kauze de chi tiuj ses tanistoj oni devigis la popolon
daure acheti malbonan ledon je malbona prezo. Chi
tiun agadon oni nomis protektagado, char per ghi oni
protektis la privatan intereson kun malprofito de la
publika. La respondeculo tamen opiniis, ke plej bone
estas ekkapti la okazon por serchi oficon kiel guberniestro; li
shajnigis grandan chagrenon kaj eksighis. La oficon
li ricevis kune kun la Keruba ordeno, per kiu oni
kutimis rekompenci nur eminentulojn.
Sed plej bedaurinde el chio estis,
ke la kretenismo iom post iom farighis naturdevena
same kiel la korpaj malfortoj. La kretenuloj, kiuj
nomis sin "Societo de la inteligenteco" (de
intelligere = kompreni), char ili ne komprenis
sian kretenismon (lucus de non lucere), iom
post iom jam degeneris tiel, ke ili jam perdis la
konscion pri sia cerbmoligho; male ili pretendis esti
la plej saghaj de la socio. Char ili disponis pri la
militistaro, la stato de la socio farighis plejeble
simila al frenezulejo, kies pacientoj ribelis kaj
internigis siajn kuraciston kaj gardantojn. Chi tio
okazigis la plej kuriozajn scenojn. Oni do povis
audi, ke en la parolada chambrego oni pledis plej
serioze por tiaj opinioj, ke Atlantika, kiel
oni nun nomis la regnon, kiu posedis nur 50000
militistojn, povus sin defendi kontrau Akvilonia au
kiu ajn regno, kiu havis 20-oblan nombron da
militistoj. Alian fojon oni sukcesplene pledis por la
opinio, ke la socio falruinighus, se la popolo ne
volus pagi imposton al certaj komediantoj. Alian
fojon la shtato ruinighus, se la popolo ne volus doni
salajron kaj profesorecon al sinjoro, kiu kolektis
grandan nombron da certa speco de skaraboj, al kiuj
li trapikis la korpon per zinkpingloj.
El la kutimo vidi, ke jaron post
jaro oni prizorgis, pagis kaj aspiris la kretenismon,
rezultis iom post iom, ke multe da malfelichuloj
deziris partopreni la kretenismon, char ghi ja donis
honoron kaj monon. Kaj nun ghi estis diskonigota per
la lernejoj, sed oni ne rapide antaueniris, char la
animoj de la popolo ankorau alkrochighis per la
memoro al la pasinteco, kiu posedis multe da sagheco,
ech se ghi estis malbona lau multaj rilatoj. Sed
daure vidante, ke oni ricevas shatatecon nur, se oni
posedas la opiniojn de la potenculoj, oni devis
kontrauvole almenau ripeti la aprobitajn opiniojn,
ech ne havante ilin, kaj post kiam ili pene akiris la
saman opinion kiel la altranguloj, chi tiu opinio jam
farighis eksmoda.
Rezultis do el chi tio senchesa
kurchaso, eternaj konflikto kaj eksciteco en la socio
kaj neniam lacighanta malkontenteco. Kaj kiam la
senpovuloj amase ribele kontraustaris la potenculojn
kaj forrabis al ili la potencon, oni tuj ekvidis la
malnovan staton sin renovigi kaj ripeti, tiel ke post
chiu ribelo tiuj, kiujn antau momento oni tirane
premegis, farighis tiranoj, pri kio antaue ili neniam
revis.
Jen la momento, kiam chiuj
pensemuloj ekpripensis kun furiozo la demandon pri la
plibonigo de la socio, kaj nombro da sektoj
naskighis, kiujn entuziasmigis la sankta fervoro
chesigi, kiom ajn kostos tio, la malfelichojn, la
mizeron kaj la kverelemon.
Unu sekto, nomata "molleda
skolo" pledis por la opinio, ke la socion oni
lasu grandighi lauplache kiel natura herbejo, kie
herbo kaj herbacho interbatalu pri la nutrajhoj, ech
kun la risko, ke la herbacho venkos kiel la plej
forta.
Alia sekto, nomata la korporacianoj
au "skolo de malgrandaj birdoj", predikis
gheneralan unuigon de malgranduloj, malsanuloj,
malfortuloj, malsaghuloj, mallaboremuloj, per kio la
rajto de la malfortuloj, tirane premegi la fortulojn,
ricevu sankcion de la fundamenta legho.
Tria sekto, la
"Boshmanoj", opiniis, ke la sola savo
dependas ne de solvo de la demandoj, kiuj estas
nesolveblaj, sed de ghenerala eksplode farota detruo
de la tuta planedo Tellus, kiu, char kreita el nenio
sekura, devu reiri al sia deveno.
Kaj dum kiam chi tiuj sektoj kaj
aliaj interbataladis pri la hegemonio, la socio daure
persistis je la malnova sistemo, serchante en la
pasinteco la pruvojn por la chiurilata bonegeco de la
estanteco, akceptante malnovajn jam travivitajn
formojn, dekretante decidojn kaj donante leghojn,
tiel ke neniam antaue tiom da konsento superregis la
regantojn, kiuj do opiniis kaj pruvigis, ke tio estas
la vera Insulo de Felichuloj, dum ke al la regatoj
chiam plifortighis la kredo, ke ghi certe estas
Insulo de Malfelichuloj.