X
La filo, kiu ekokupis la tronon,
sin nomis tute simple Anders VII, pro kia motivo oni
ne scias, sed oni opinias, ke estas pro iaj historiaj
supozoj. Dum lia regno naskighis la belartoj. Bakista
lernanto nome iutage estis knedanta paston; li estis
faronta panon, sed anstataue li faris kapron. La
profesoro de la Shosho-lingvo, kiu okaze preterpasis
la fenestron, kie laboris la lernanto, tuj komprenis
liajn grandajn talentojn kaj igis lin fari kapron el
argilo anstatau pasto, kaj li ghin poste hardbruligis
en forno.
Pri la eltrovo de la pentrarto la
afero estis alia. Oni jam delonge observis en izola
parto de la insulo, ke nombro da senlaboraj
karbistlernantoj kutimis preni karbopecon por
surdesegni la trunkojn. Unue ili nur desegnis
malchastajhojn, sed pli poste ili desegnis chion,
kion ili vidis. Oni unue opiniis, ke speco de manio
au idiotismo estighis, char estis certe strange vidi
aron da junuloj chirkaukurantaj kiel pigoj por
desegni chion, kion ili vidis. Ili desegnis tablojn,
seghpiedojn, domojn, arbojn, shtonojn, karotojn,
pushcharojn, hundojn, katojn, chion eblan, kion ili
trovis. Vane la gepatroj penadis igi ilin forlasi
tiujn kapricojn kaj fari ion utilan, sed tio ne estis
ebla. Ili ekploris, dirante, ke ili pli preferas
malsati ghis mortigho ol forlasi la desegnadon.
Sendube tio estis manio.
Kiam la aferon oni rakontis al
Anders, li unue farighis tre malghoja, char li amis
sian popolon tiom, kiom nur princo povas tion fari.
Poste li internigis ilin en domon, kie ili rajtis sin
dedichi senghene al sia manio kaj ech sub regha
protekto. Li aranghis eksperimenton kun ili, kaj
iutage li igis kvindek maniulojn figuri la saman
seghpiedon. Sed, ho ve, trovighis ech ne du similaj
desegnajhoj. Filozofoj, kiujn oni alvenigis, deklaris, ke tio
dependas de la persona percepto. Anders, kiu ghis nun
ne kredis, ke la persona percepto de seghpiedo povas
esti io filozofia, nun komprenis sian eraron kaj
plenkredis la grandan gravecon de la figurado kiel
momento de la spirita vivado, kaj li nomigis la plej
lertan desegniston profesoro. Chi tiu tuj verkis
disertacion pri enhavo kaj formo de la figurajho. El
la zorge elektita ekzemplo, seghpiedo, kiu
konsistigis la premiotan temon, li deduktis: la
enhavo de la seghpiedo estas la persona percepto, la
formo de la seghpiedo estas la desegnajho. Kiam la
enhavo kaj la formo kovris unu la alian au tute
eniris unu en la alian, tiam la desegnajho estas
kompleta desegnajho au io bela. Chio figurita estas
bela; fekanta bovino estas malbela per si mem, char
la naturo estas malbela, sed figurita fekanta bovino
estas bela, char ghin penetras la persona percepto de
fekanta bovino.
Iutage oni trovis malbelan desegnajhon
de Anders VII sur la fasada muro de la desegnejo.
Pasantoj ekridegadis. La desegninton oni alvenigis
kaj ordonis, ke li figuru reghon Anders, sed lau bela
maniero. La desegninto deklaris, ke lia desegnajho
estas bela, char ghin trapenetris kaj okazigis lia
persona percepto pri Anders VII. La desegninton oni
ordonis minace de mortpuno, tuj shanghigi sian
personan percepton pri Anders VII. Char al la
desegninto oni promesis nomon kaj salajron de
profesoro, li tuj shanghigis sian personan percepton
pri Anders VII, kaj pro tio oni lin nomis regha
pentristo.
Anders mortis dum la oka jaro de
sia regno, kaj lin la deksep seneraruloj nomis
Protektinto de la desegnajhoj. Lin sekvis kiel regho
Per Erik I. Chi tiu estis malcedema sinjoro, kiu ne
povis sidi kviete. Li militis kontrau la chasistoj,
mortigante kiel eble plej multajn. Sed la popolo
plendis pro la militimpostoj, kaj ili ne povis
kompreni la utilon de tiaj buchigadoj. Por sciigi
ilian malbrilan intelekton, Per resumigis novan
lernolibron por ghin enkonduki en la lernejojn. Ghin
oni nomis "Libro pri Reghoj" kaj ghi
enhavis laudon pri chiuj reghoj de Lasse I ghis Per
Erik; precipe oni laudis chiujn atakojn kaj rabadojn
al fremdaj regnoj.
Tamen la militirojn oni daurigis
dum Per Erik, char la militistoj amis la gloron kaj
precipe la akiradon de fremda havajho, kiel
horloghoj, teleraroj kaj mono. Unu el la societo
"La Malkontentuloj" verkis pro tio
broshuron kun la titolo: "Komparo inter
diversspeca shtelado privata au publika" au
"Shtelado el vidpunkto de publika juro kune kun
tabelo pri la internaciaj shteloj dum la regadoj de
la lastaj reghoj de la familio Hulling". La
broshuron oni bruligis kiel kutime kune kun la
verkinto. Per Erik mortis pro drinkemo, kaj (kiel
historiisto ni devas ne kashi la veron) eble ankau
pro malchasteco. Lin funebris chiuj militistoj,
nomante lin: "Heroa regho" au "La
Nekomparebla".
Kun li estingighis la familio de
Hulling, kiu komencighis kun La Grandaj Lasseuloj.
Char oni jam enradikigis al la plenkreskinta
generacio en la memoron, ke la reghoj devenas de Dio,
estis sufiche malfacile, nun elekti reghon inter la
indighenoj, char oni ja ne povis kredigi al la
popolo, ke hierauan militestron oni povus elekti
hodiau kiel deveninton de Dio. Pro tio oni forsendis
al malproksime loghantaj gentoj ekspedicion, kiu
alvenigis efektive viron, kiun oni baptis kaj kronis
rapide. Por fari lin pli amata oni lin nomis Lasse
III, deklarante, ke per iama parenceco li apartenas
al la familio Hulling. Char li nek scipovis la
lingvon de la lando nek sciis ion pri la lando, kiun
li estis regonta, la potenco falis inter la manojn de
Uffka (ido de pastro Axonius el Upsala). Chi tiu
chion faris por enradikigi en la animon de la popolo
la inferan dogmaron kaj komisiis al la profesoroj de
la desegnejo la figuradon de Infero, kiun oni
alkrochigis en chiuj preghejoj. Lasse mortis kaj post
lia morto oni lin nomis "Lasse Sanktulo."
Dum la regado de lia sekvulo Per II
Erik terura religia batalo naskighis inter la
provincoj. Revulo ja deklaris, ke la malfelichulojn
en la infero oni ne pinchas per preniloj, sed pikas
per forkegoj. Grandan kunsidon oni aranghis, kaj
vortbatalon oni daurigis dum dekses tagoj kaj dekses
noktoj pri preniloj kaj forkegoj, pro kio la partioj
ricevis la nomojn Preniloj kaj Forkegoj. La demandon
oni difinis lau la postuloj de la Preniloj. Sed la
Forkegoj firme persistis sian kredon kaj ech ne cedis
spite de la minaco, ke ilin oni bruligos. Kaj nun la
Forkegoj, akirinte la superecon en unu provinco,
komencis sin defendi kontrau la perforto de la
Preniloj. La Preniloj embarasighis kaj petis helpon
de Per II Erik. Per Erik kunvenigis la popolon, kaj
kun larmoj en la okuloj li jhuris, ke li defendos la
puran inferan dogtnaron au perdos sian vivon. Kaj
tiam li foriris en la militon. Ghi dauris dekkvin
jarojn, kaj unu plenigitan je horloghoj kestegon post
la alia oni hejmensendadis, kaj kolektadon de
rekrutoj kaj dekreton pri novaj impostoj oni faris
unu post la alia. Sed la Forkegoj sin brave defendis.
Fine alvenis terura mortsciigo anoncante, ke Per Erik
pereis. Sed la funebro iomete malpligrandighis, kiam
oni audis, ke la Preniloj batalakiris du provincojn,
ses mil standardojn kaj tamburojn, kvincent
horloghojn kaj tri milionojn en oro kaj arghento. La
kadavron de Per Erik oni hejmenveturigis kaj super
lia restajho oni konstruis preghejon kun jena
surskribo: "Al Heroa Regho, Defendinto de la
pura infera dogmaro, kiu mortis por sia prenilo. La
Animo vershajne estas che Dio."
Chi tio estis la plej bela pagho en
la laudlibro de la Hullinguloj. Sed la Forkegoj daure
persistis en sia kredo, kaj fine ili ricevis lauvolan
religian praktikadon. Ech ekzistis homoj (el la
malkontentuloj), kiuj pretendis, ke oni batalis pri
bagatelo, char ja estas tute egale sciighi, chu en la
infero oni estos pinchata per forkego au per prenilo,
char oni ja scias, ke ekzistas nenia infero.
Post Per Erik farighis regho Joens
I Filip. Li enkondukis la teatrajhon por
bonhumorigadi la malkontentulojn. Sed char ankau la
malkontentuloj faris teatrajhon, oni iliajn
teatrajhojn deklaris pekaj, kaj oni konstruis nacian
teatron, en kiu oni nur prezentis scenojn el la
Laudlibro kaj La Milito de la Preniloj kontrau la
malfidelaj. Pro tio oni kutimigis la popolon,
respekte suprenrigardi al siaj "grandaj
memorajhoj".
Sub la regado de la sekvulo Joens
II Petter oni ekeldonis la "Shtatgazeton".
Al ghi impulsis parte la fermentanta malkontenteco,
parte la neceso, disigi plejeble rapide la opiniojn
de la altrangularo. La celo de la
"Shtatgazeto" estis: senchese deklari, ke
chio, kion pensas, parolas au skribas la subularo
estas mensogo; ke chiajn agojn de la subularo
okazigas malnoblaj motivoj, egoismo, envio kaj
malicemo; deklari, ke la nuna socio estas la plej
perfekta, kondukanta al chies felicho; prediki, ke la
infera dogmaro estas la plej milda, plej profunda,
plej sprita de chiuj dogmaroj, kiun oni ne povus
anstatauigi per ia ajn alia, ke chiuj aliaj dogmaroj
estas malsaghaj kaj malmoralaj ktp. Chi tiun
elpensajhon oni bonvenigis ghojkrie kaj "La
Shtatgazeto" prenis pro tio la nomon: "La
Publika Opinio" au "La Benata
Malaktiveco".