III
            Unu jaro jam pasis. De chio, kion
            oni timis, nenio okazis. La vintro estis tiel varma
            kiel la somero. La sezonoj diferencis unu de la alia
            nur per la diferencaj produktoj, kiuj estighis, kaj
            lau la tempo de ilia maturigho. Lasse jam starigis
            almanakon. Per tio chiun tedan samecon de la
            manghajho oni evitis, kaj oni fartis bonege. Do oni
            havis kvar sezonojn po tri monatoj: la Pizango, la
            Panfrukto, la Daktilo kaj la Kokoso. La Pizango au
            Januaro—Marto maturigis ananasojn kaj oranghojn; la
            Panfrukto, Aprilo—Junio, maturigis gigantajn
            fragojn kaj figojn; la Daktilo, Julio—Septembro,
            maturigis persikojn kaj cherizojn, la Kokoso,
            Oktobro—Decembro, maturigis abrikotojn kaj
            morusojn. Krom tio oni senchese alternis per melonoj,
            granatoj, maizo, pizoj, faboj, tiel ke la manghajharo
            estis chiam nova kaj senlime shanghebla. Char neniu
            laboradis kaj la varmo estis granda, oni povis manghi
            nur malmulte. Kaj char la surshipa nutrajho chefe
            konsistis en salhava manghajho, la frnktoj formis
            longdauran kuracadon kontrau la skorbuto, kaj pro chi
            tiu kuracado la manghado de vegetajhoj iom post iom
            farighis kutimo. Kelkaj sporadaj provoj manghi
            viandon estis punataj per stomakaj doloroj. Maljuna
            drinkulo jam elpensis manieron aliigi per fermentado
            la kokosan sukon en ebriigan trinkajhon, sed li
            farighis tiel malsana, ke ghin ripetis nek li nek iu
            ajn alia. Sekve de tiaj simplaj nutrajhoj la pasioj
            mildighis, kaj nur afablajn vortojn oni elparolis.
            Envio ne povis naskighi, char chiuj havis la por la
            vivo necesan, kaj tumultoj ne okazis. Kolerego kaj
            malamo malaperis, kaj estis tro varme, diris la
            shipestro, por ke oni ekdeziru kvereli. Post kiam oni
            dekutimighis pri vestoj, kiuj ja dispecighis, oni
            kutimighis iri duonnude, kaj fine viroj kaj virinoj
            sin vestis nur per basko da dense plektitaj folioj.
            La infanoj iris tute nudaj.
            Por pasigi la tempon oni elpensis
            ludojn, pilkludojn, ekskursojn, naghadojn,
            boatveturadojn, kaj antau chio la infanoj ekmontris
            grandan emon suprengrimpi la arbojn, che kio ili
            baldau akiris grandan lertecon. Krom tio Lasse fondis
            kvar grandajn festenojn: unu je la komenco de chiu
            sezono. Kaj kun senhipokrita ghojo oni iris saluti
            chiun novan rikoltotempon, char la ghojo ricevi
            varion de la manghajho estis sendube tre launatura.
            Tiam oni kuniris por ludi tutan tagon. Viroj, virinoj
            kaj infanoj dancadis chirkau granda brulejo de la
            jhus rikoltitaj fruktoj, kaj la unue maturighintajn
            fruktojn oni oferis al la malavara Donacinto same
            kiel iam oferis Abel kaj Kain al Dio, kaj tiun
            kutimon chiuj, ech Peter Snagg, opiniis tiel belega
            kiel laubiblia.
            Peter Snagg jam provis estigi
            libereklezion kaj volis lautlegi predikon al ili, sed
            chio shajnis tiel gajige stranga, kaj kiam li preghis
            por la estraro kaj la militistaro, tiu pregho estis
            neniel aplikebla al la tieaj kondichoj. Kaj che la
            konfeso neniu ajn provis esti sincera, char neniu
            havis pekojn.
            Konsento, paco kaj kvieto
            karakterizis la tutan socion; oni chesigis la uzadon
            de chiuj severaj vortoj, kaj fine oni alparolis unu
            la alian per karesaj nomoj. Kiam infano naskighis,
            oni eksentis grandan ghojon, kaj ghin oni akceptis en
            la socio dum ludoj kaj kantoj kiel donacon de la
            naturo, kies indecon ne estigis la bruta aparta
            konsidero pri la infano kiel kapitalo en la mano de
            la gepatroj, kaj ghin oni ankau ne rigardis kiel
            sharghon au punon. Kiam junulo kaj junulino ekdeziris
            naski infanon kune kaj farighi amikoj, ili tion
            sciigis al Lasse, kiu tuj solenis la ghojan
            okazintajhon per festeno, sed la du gejunulojn oni ne
            enregistrigis au devigis fari promeson obei unu al la
            alia, tiel ke, se unu ekdeziris manghi figojn kaj la
            alia pizangon, nenia legho povis ilin devigi manghi
            la samon. Char krom tio chambroj bonordigotaj ne
            ekzistis, nek vazoj lavpurigotaj, la edzino ne
            bezonis esti obeema al sia edzo, kaj "malkunigho
            lau lito kaj sidejo" estis deviga, char ekzistis
            nek lito nek sidejo, sed nur amaso da folioj sub
            arbo.
            Do, chio estis plejeble senghena,
            sendeviga kaj simpla, kaj la patrinoj ne bezonis
            kontroli siajn filinojn, char ili ne bezonis timi, ke
            bofiloj edzighu pro mono kun filino au ke la filinoj
            nasku infanon nepermesite, char estis konsiderate
            kiel granda beno naski infanojn kaj la staton, en kiu
            trovighis junulino graveda, pro tio oni ankau nomis
            "benata".
            Nur unu afero malhelpis la kvieton
            de chi tiu insulo de felichuloj; tio estis la memoro
            pri la pasinteco, kiu sin prezentis precipe dum la
            songhoj. Do, oni ofte audis la dormantojn krii.
            Maljuna forghisto ofte songhis pri la ankroforghejo,
            eksentante la gardiston vekanta lin per piedbato en
            la flanko. Barelisto, kiu shtelis iam, char li havis
            tro multe da infanoj, nokte songhis, ke la infanoj
            ploregante postulis panon, kaj vekighante kaj vidante
            la sunon lumigantan la chiam fruktodonantajn arbojn,
            li ekploris pro ghojo kaj surgenuighinte li dankis al
            Dio pro chio bona; sed tiam la penso pri la estonteco
            ekokupis lin. Tiam helpis neniaj konsoloj. Jen la
            demono de socio, alie tiel felicha: la penso pri la
            estonteco. Vidante, kiel felichaj ili estas nun, ili
            ne povis sen timego pripensi, kiel ili estos iam, se
            ekzemple shipo alvenos por ilin forpreni. Tamen neniu
            ajn el ili havis kauzon esti malsana pro nostalgio,
            char malantau ili trovighis au pundomo au kazerna
            servo, kaj pri tio neniu sopiris. La memoro pri la
            pasinteco kaj la timo pri la estonteco estis do la
            fantomoj, kiuj ilian felichan kvieton malhelpis, kaj
            tiel la kuracisto kiel ankau Lasse meditadis pri
            rimedo, sed senrezultate. Sed kion ili ne povis
            elpensi, la hazardo elpensis.
            Iutage la forghisto eniris la
            arbaron por sin refreshighi post sendorma nokto. En
            rokshirego li ektrovis arbuston portantan bluajn
            berojn, kiun li ne vidis antaue. Li ekprenis kelke da
            beroj en la manon kaj manghis. Ili ne estis
            bongustaj, sed li ne atentis pri tio. Kaj tiam li
            iris hejmen, t. e. al la arbusto, kie li posedis sian
            folioamason por la nokto. Tie li renkontis sian
            edzinon. La forghisto estis gajhumora, parolante
            sensencajhon.
            "Mi kredas, ke vi prenis
            guteton da drinkajho", diris la edzino ankorau
            memorante la pasintecon.
            "Kion vi diras?" demandis
            la forghisto mirigite.
            "Brando!" diris la edzino
            shmacante kun la lango.
            "Brando? Pri tio mi audis
            neniam, kio estas ghi", diris la forghisto
            mirigite.
            "Se vi ne memoras, kio ghi
            estas, vi certe memoras, ke vi restadis en la karcero
            de Karlskrona!"
            "Karlskrona! Mi vin tute ne
            komprenas, edzino."
            "Tiaokaze vi perdis la
            memoron", diris la edzino.
            Kaj ghuste tio farighis al la
            forghisto, kaj per tio la eltrovajho estis farita. La
            kuracisto tuj kolektis la berojn kaj fordonis el ili
            al la tuta kunestantaro kiel rimedon kontrau
            sendormo, kiel li opiniis, kaj chiuj manghis, ankau
            la kuracisto, sed Lasse faligis la siajn teren,
            "char", li pensis, "oni ne scias, kion
            oni povas lerni el la pasinteco, kaj la estontecon
            neniu konas."