II
            Post sep tagoj da penoj kaj
            sendormo la vojaghantoj estis tiel lacegaj, ke ili
            tuj kushighis sur la tero por dormi sub la arboj,
            kreskantaj sur la bordo, sed Lasse Hulling kaj la
            shipestro foriris por esplori.
            Ili neniam antaue vidis tiel
            strangan, belegan landon; jen ilia unua observo, post
            kiam ili estis devigitaj demeti siajn vestojn pro la
            varmego. Kio ilin mirigis antau chio estis ektrovi je
            tiel norda latitudo — char ili estis ankorau tre
            norde de la ekvatoro — tiel varman, tropikan
            klimaton; sed ili baldau ektrovis la kauzon en
            vulkano, kiu altighis malkrute kiel bastiono kontrau
            la norda vento kaj samtempe pro sia subtera varmeco
            aliigis la insulon en orangherion. Chie ili vidis
            palmojn kun daktiloj kaj kokosoj, artokarpojn,
            bananarbojn au pizangojn, specon da orangharbo,
            ananasujojn, flgujojn, gigantajn fragujojn,
            melonujojn, kiuj au portas au portos fruktojn. Ke la
            tero konsistigis insulon estis sendube. Riveretoj
            serpentumis sub la ombroplena arkajho de tamarindo,
            kaj en la rugha granito ili ektrovis fontojn kun
            glacie malvarma akvo, kio ilin mirigis, char ili
            sciis, ke la tero estas vulkana.
            Papagoj, kolibroj kaj tukanoj en
            rughaj, verdaj, bluaj, flavaj kaj orkoloraj plumoj
            chirkauflugadis en la arboj kun dolcha kantado — ne
            tia de la kriantaj ekzempleroj, kiujn ili jam vidis
            en kaghoj — sed nur tiajn bestetojn ili ekvidis.
            Ilia ekskurso iris sub la ombro de la arboj, tra
            florantaj herbejoj, kiuj etendighis ghis la marbordo.
            La varmo farighis chiam pli premanta, tiel, ke estis
            necese forlasi unu vestajhon post la alia sur la
            tero. Chirkau tagmezo ili surgrimpis la vulkanon, kiu
            shajnis estingighinta kaj chirkau vespero ili povis
            ripozi por la nokto che ghia malsupro sub aparta
            palmfolio ne timante atakojn de homoj nek de bestoj,
            char ili estis nun konfirmintaj siajn supozojn, ke
            ili sin trovas sur insulo malhavanta chiajn
            dangherajn bestojn au homojn.
            Reveninte la sekvantan tagon al la
            loko, kie ili iris surteren, ili ektrovis la
            kunvojaghantojn etenditajn sub la arboj, sataj,
            duonnudaj kaj revantaj. Lasse, plej lerta kaj plej
            brava el chiuj, estis elektata prezidanto che la
            kunsido nun farata. Oni tre certe trovis la insulon
            treege bonega, sed necese estis pensi pri la
            estonteco. La unua demando koncernis loghejojn, char
            oni atendis la vintron. Lasse tuj respondis al chi
            tiu demando per tio, ke lau chiuj kalkuladoj estas
            nun vintromezo. Tiuj, kiuj deziras loghadi en mucidaj
            kabanoj, povas amuzighi derompante arbojn kaj ilin
            sensheligante per la ungoj, char chiuj iloj forestis.
            Tiuj, kiuj preferas kvieton kaj ripozon, povas
            kontentighi je budoj sub la arboj. La dua timo
            koncernis manghajhon. Lasse asertis, ke lau liaj
            observadoj pri arboj kaj herboj, manghajho ne mankos
            chi tie dum la tuta jaro, char kiam unu arbo chesos
            doni fruktojn, alia rekomencighos. La tria
            kontrauparolo venis flanke de la virinoj, kiuj timege
            antauvidis la tagon, kiam estos necese iradi sen
            vestoj. Lasse ilin atentigis pri tio, ke, char jam
            meze de la vintro ili estas duone nudaj, ili, kiam
            venos la printempo, nepre devos vole nevole iri tute
            nudaj pro la varmego.
            Post kiam ili estis do
            trankviligitaj pri la manko de manghajhoj, vestoj,
            loghejoj, brulshtofo kaj akvo, nur restis kontentighi
            je la cirkonstancoj. Kaj ili kontentighis. Sed unu
            konsilon Lasse donis al ili: ke ili ne restadu chiuj
            sur la sama loko, sed disiru chien sur la insulo.
            Kiam komuna afero estas priparolota, li ilin
            kunvenigos per korno, kiun li certe havigos al si.
            Kaj tiam ili disiris, sed nur post kiam Lasse-n oni
            elektis chefo, kaj li estis faranta en tia kvalito
            paroladon, en kiu li ilin admonis al manghado,
            trinkado kaj ghojo, char nun ili estas venintaj al
            unu el la insuloj de la felichuloj, pri tio ne estas
            dubo, kaj li nur deziras havi profesoron Rudbeckius
            chi tie apud si, tiam li certe igus lin formanghi
            lian Atlantika-n kune kun ledaj kovriloj kaj
            chio.
            Nokte chiu ekloghis sub kelke da
            folioj alkrochitaj al arbobranchoj.
            Sed la sekvantan matenon Lasse
            kunvenigis siajn plej proksimajn amikojn, t. e. la
            shipestro, Peter Snagg, kaj la kuracisto. Haviginte
            al si matenmanghon post skuado de daktilarbo, Lasse
            atentigis pri certaj gravaj demandoj, al kiuj la
            estonteco respondos plej certe. La unuan demandon li
            adresis al la kuracisto: chu ili povos vivi sen
            viando kaj salo? La kuracisto opiniis, ke lau chio,
            kion li legis en libroj pri vojaghoj, ili che tiel
            varma klimato ech ne tolerus viandon, kaj koncerne la
            salon, la fruktoj enhavas tiom da saloj, ke ghi ne
            estos plu necesa.
            Dum tiu diskuto ili ekaudis krion
            el la plej proksimaj arbetoj. Viron oni alportis,
            palan kiel mortinto kaj kun evidentaj signoj de
            venenigho. Che farita demandado montrighis, ke,
            logita de dezirego je viando, li per shtono mortigis
            birdon, kiun li volis formanghi, sed lin tuj ekatakis
            nauzo kaj koliko. La kuracisto ordonis, ke li ne plu
            provu manghi viandon, kaj tiamaniere la grava demando
            estis decidita.
            La duan demandon prezentis Peter
            Snagg pri la enkonduko de publika diservo,
            popolregistrado kaj leghaj autoritatoj. Li konas la
            malicon de la homoj, kaj post kiam tia multo da
            sentauguloj restos dum kelke da tempo sen laboro, oni
            baldau vidos, kiel ilia socio estos ghenata de
            malpaco. Pro tio li proponis, ke la pregheja kompendio, de kiu li savis unu ekzempleron
            kune kun unu de la legharo, estu trastudata.
            Lasse kontraudiris, ke nun, kiam
            chiuj kauzoj por malkonsentoj, nome manko de
            manghajho, vestoj kaj loghejoj estas forigitaj, ankau
            la krimoj chesos. Kiu volos shteli, kiam li havos pli
            ol sufiche da manghajho chiutage kaj ne bezonos iom
            kolekti? Kiu deziros mortigi, kiam kauzo por envio ne
            ekestos, char chiuj estos same richaj kaj potencaj?
            Kiu volos enpenetri domon, kiam neniu domo trovighos
            por ghin perforte penetri? Kiu volos mortigi
            infaneton, kiam la infanoj havos pli ol sufiche da
            manghajho kaj neniu bezonos timi trudi sin al la
            socio? Prove li volas preni la legharon kaj tralegi
            kelke da paragrafoj, la unue trovitajn.
            Lasse, malferminte la legharon,
            legis: 
            "Unue: Kampara kodo. Tiun ni
            povas senriske malatenti, char ni ne havas bienulojn.
            Chu vi tion aprobas?"
            "Jes", respondis la
            cheestantoj. 
            "Due: Leghoj pri heredo! Kion
            heredi? Figfolion au kokosan shelon? Estu
            forstrekote. chu ne?"
            "Jes", devis respondi la
            cheestantaro. 
            "Trie: Konstruada kodo! Chap.
            1. Kiamaniere difini vilaghan teritorion kaj dividi
            kampojn. Chap. 2. Kiamaniere surkonstrui grundon!
            Char nun tute ne estas konstruote au dividote, ni
            forstreku ankau chi tiun kodon, chu ne?"
            "Jes", respondis la
            cheestantaro. 
            "Kvare: Eklezia kodo! Char ni
            ne havas preghejon, ni devas forstreki ankau
            ghin."
            "Jes", respondis la
            cheestantoj. 
            "Kvine: Kodo kriminala! Ghi
            kompreneble forfalas sekve de tio, kion ni diris pri
            shtelado, pri rabo kaj mortigo, char la kauzoj
            forfalis."
            "Jes", respondis la
            cheestantoj. 
            "Sese: Edzigha kodo! Chu vi
            volas prokrasti tiun demandon, ghis kiam la estonteco
            donos al ni iom da sperto? La edzeco ja dependas de
            la tero, kaj char terposedo ne ekzistas, ankau edzeco
            ne ekzistas."
            "Jes", respondis la
            cheestantoj.
            Peter Snagg kontraudiris.
            "Nun", interrompis Lasse,
            "ni estas do forigintaj la tutan legharon, kaj
            nur la kovriloj restas! Tiujn Peter Snagg ricevos
            kiel memorajhon, chu ne?"
            "Jes", ridis la
            cheestantoj, sed Peter ne kapitulacis. "Mi
            malkonsentas", li diris. "Kiamaniere socio
            povos ekzisti sen leghoj?"
            "Auskultu, Peter",
            respondis Lasse. "La leghojn oni kreis por
            forigi la difektojn de la socio, socio malhavanta
            difektojn ne bezonas leghojn! Chu mi estas
            prava?"
            "Prava vi estas",
            respondis la cheestantoj. 
            "Sed Peter Snagg",
            rediris Lasse, "pli preferas difektan socion kun
            leghoj ol perfektan sen leghoj."
            Nun Peter ekparolis. 
            "Mi malatentas la demandon pri
            burgha legho, pri ghi estu lau via volo, sed socio
            sen religio ne povas ekzisti."
            "Bone", diris Lasse,
            "pri tio vi estas prava! Religio estas necesa!
            Sed ni pripensu, chu la malnova religio taugos por
            niaj novaj kondichoj! Chu vi bonvolas min auskulti
            dum momento?"
            "Jes", respondis la
            cheestantoj. 
            "Nun mi komencas che la
            komenco, diris Lasse, au per la unua peko. Nudaj la
            homoj iris en Paradizo, sed ili ne laboradis. Bone!
            Tiam nepermesite ili ekmanghis je la arbo de la
            konado kaj estis forpelataj chirkau la teron por
            labori. Nu, ni retrovis Paradizon, sed Paradizon sen
            ia arbo de konado. Ni do ne povus peki, ech se ni
            tion treege ekdezirus. Kaj ech farinte tion, oni nin
            ankau ne povas forpeli, char ni povus nenien ekiri,
            nek devigi labori, char ni ne havas ilojn. Do, la
            unua peko ne valoras, kaj ghin oni ne povas apliki al
            la nunaj kondichoj. Chu vi tion aprobas?"
            "Jes", respondis la
            cheestantoj gratante la kapon, sed la shipestro,
            demetinte la chemizon, iris al la bordo por bani.
            "Do", dauris Lasse,
            "char arbo de la konado ne ekzistas, peko ne
            ekzistas; char peko ne ekzistas, repacigho ne estas
            necesa, kaj per tio la tuta dogmaro senvalorighas.
            Chu vi tion aprobas?"
            "La pruvadon oni devas nepre
            aprobi", diris Peter, "sed la naturdevena
            bezono de la homo pri religio ne estas
            tutdetruebla".
            "Mi tion aprobas",
            respondis Lasse, "sed se estus naturdevene iri
            al preghejoj kaj orgeni, tiu bezono devus ekzisti che
            chiuj popoloj. Nu, ghi ne ekzistas che la sovaghuloj,
            do ne estas naturdevene dormeti en preghejoj, orgeni,
            alkrochi himnociferojn kaj ricevi monkolekton, sed
            tio estas akirita bezono. Bone! Kion oni akiris, oni
            ankau povas perdi. Restas do ekvidi, chu ni ne perdos
            la bezonon ricevi insultajhojn de drinkema pastro au
            fordoni la lastan bovinon, kiam la pastro lautlegos
            preghojn por mortinto ktp. — restas ekvidi, mi
            diras." —
            La kuracisto sekvis la ekzemplon de
            la shipestro kaj foriris al la marbordo.
            "Estas tro varmege por
            priparoli teologion", li diris. 
            "Sed", kontraudiris Peter
            Snagg, "la sakramentoj, la festotagoj, tiuj
            belegaj momentoj de felichega trankvileco!"
            "La sakramentojn oni ne povas
            distribui, char ni ne havas sankte shmiritan
            pastron."
            "Sed", respondis Peter,
            "oni povus iun sanktigi."
            "Ne", diris Lasse,
            "tiam episkopo ja estos necesa, kaj ni ne havas
            episkopon. Cetere ni ne havas vinon, char mi ne vidis
            vinarbobranchon."
            "Koncerne tion lastan",
            kontraudiris Peter, kiu estis jam malsekigita pro
            shvito, "la vinon oni povus anstataui per kokosa
            lakto, ananasa au figa suko."
            "Neeble", diris Lasse,
            "char tiam estus necese falsi la tekston. Bone
            atentu: Jesuo diris al siaj dischiploj: Mi estas la
            vinberujo kaj vi estas la branchoj; li ne diris: Mi
            estas la kokosujo kaj vi estas la nuksoj, au: mi
            estas la ananasujo kaj vi estas la dornoj, au: mi
            estas la figujo, kaj vi estas la folioj. Do, se oni
            komencus falsi la tekston en unu loko, oni nepre
            falsu chion. Same ni ankau ne havas panon. Tiam oni
            devus preni pizangon kaj ananason kaj shanghi la
            formulon jene: Prenu kaj manghu chi tiun
            pizangon."
            "Ne", diris Peter,
            "nun komencas farighi tro varme. Nun mi iras min
            bani; chu vi kuniras?"
            "All right", diris
            Lasse, "ni forlasu la teologion!"
            Kaj tiam ili iris sin bani.