Unua parto:
KLARIGOJ
1.1. Celo de
tiu chi libro
En Junio 1962 "Brazila
Esperantisto" aperigis en portugala traduko
liston de la chefaj antaujughoj kontrau Esperanto,
publikigitan en "Heroldo de Esperanto" en
Marto de la sama jaro, de s-ro Gian-Carlo Fighiera,
iama Konstanta Kongresa Sekretario de UEA. Mi tuj
pensis verki ion por rebati la antaujughojn, sed la
tempo pasis kaj nur nun mi efektivigas la tiaman
ideon.
Tiu chi skribajho ne havas la
pretendon elimini antaujughojn, char la autoro scias
bone, ke estas pli facile faligi... la Berlinan
muron, ol forigi antaujugheton el la menso de unusola
homo. Ne estas ja argumentoj, kiom ajn raciaj kaj
solidaj, kiuj sukcesas shanghi opinion, sed nur la
forto de la faktoj. Lau tiu vidpunkto la antaujughoj
kontrau la Internacia Lingvo malaperos nur kiam
okulfrape granda nombro da homoj uzos Esperanton. Ni
memoru, ke la historio ripetighas: la samo jam okazis
kaj al ideoj, kiel la rondeco de la Tero, la civila
registro, la vakcino, kaj al inventoj, kiel trajno,
automobilo, aviadilo ktp.
Tamen tiu chi skribajho pravigas
sian aperon per la fakto, ke antaujughulo ne limigas
al si la efikon de sia misa jugho, sed influas
negative sur pli-malpli grandan grupon da personoj,
precipe se li estas profesoro, jhurnalisto au
verkisto. Mi memoras, ke ghis mia 33-jaragho mi ne
akceptis Esperanton tial ke, che la universitato de
mi vizitata, lerta profesoro, kiun mi tre estimis,
diradis, ke artifikajhoj ne prosperas sur la lingva
kampo.
Do chi tiu libro celas esti utila
al neesperantistoj (en siaj naciaj tradukoj) sed
ankau al esperantistoj. Al la unuaj, klarigante, kio
estas Esperanto, kiuj estas ghiaj celo kaj atingoj,
kaj montrante, ke chiuj argumentoj kontrau la
Internacia Lingvo malpravas. Al la duaj, prezentante
faktojn necesajn por informadi pri Esperanto kaj
rebati la chefajn atakojn kontrau ghi.
La aktualecon de la enhavo chi
pritraktata pruvas la fakto, ke en la 61a Universala
Kongreso, okazinta en Ateno en 1976, unu el la plej
homplenaj kaj viglaj debatoj okazis pri la temo
"Kiel nuntempe argumenti por Esperanto". La
gvidantaro de la diskutado prenis kiel deirpunkton
ghuste la liston ellaboritan de s-ro Gian-Carlo
Fighiera.