NOMINDEKSO

AULD, William (1924- ). Skoto. Poeto, eseisto, redaktoro. Chefaj verkoj: La infana raso (poemo); Humoroj (poemaro); Pri lingvo kaj aliaj artoj (eseoj). Multe tradukis, inkluzive de la sonetaro de Shakespeare.

BAGHY, Julio (1891-1967). Hungaro. Poeto, romanverkisto. Chefaj verkoj: Viktimoj (romano); Sur sanga tero (romano); Hural (romano); Preter la vivo (poemaro); Pilgrimo (poemaro); Songhe sub pomarbo (versdramo).

BARANYAI, Imre (1902-1961). Hungaro. Poeto kaj verkisto. Chefaj verkoj: Ekzilo kaj azilo (poemaro): Maria kaj la grupo (romano).

BEAUFRONT, Louis de (1885-1935). Franco. Eldonis la unuan E-lernolibron por francoj kaj fondis en 1898 la revuon L 'Esperantiste. Farighis la dua plej grava esperantisto (post Zamenhof), sed en 1908 forlasis Esperanton favore al fiaskonta reformita formo de la lingvo.

BOULTON, Marjorie (1924-). Anglino. Poeto, verkisto de noveloj, dramoj ktp. Chefaj verkoj: Kontralte (poemaro); Eroj (poemaro); Virino che la landlimo (dramoj); Okuloj (novelaro). Verkis ankau gravan biografion pri d-ro Zamenhof.

BOURLET, Carlo (1886-1913). Franco. Grava pioniro de Esperanto. Fondis literaturan revuon La revuo kaj varbis la gravan eldonejon Hachette.

BRAUN, Stanislaw Zygmunt (1893-1956). Polo. Pionira E-poeto. Verko: Unuaj agordoj.

BULTHUIS, Hindrik Jan (1865-1945). Nederlandano. Romanverkisto. Chefaj verkoj: Idoj de Orfeo fromano); La vila mano fromano).

CAPPA, Giulio (1951- ). Italo. Verkisto. Kontribuis recenzojn, tradukojn, artikolojn kaj poemojn al la chefaj literaturaj revuoj.

CHIUSSI, Italo (1919-1973). Italo. Tradukis en Esperanton La noblan Koranon. Alia grava verko: Je la flanko de la Profeto.

CONTERNO GUGLIELMINETTI, Clelia (1915-1984). Italino. Poeto. Chefa verko: Eta vivo (poemaro).

COUTURAT, Louis (1868-1914). Franco. Profesoro, logikisto. Chefa verko: Histoire de la langue universelle. Kun de Beaufront (k.v.) forlasis Esperanton favore al fiaskonto reformita formo de tiu lingvo.

DELGARNO, George (m. 1687). Anglo. Autoro de la unua plene ellaborita projekto de apriora filozofia skriba kaj parola lingvo: Ars Signorum, Vulgo Character Universalis et Lingua Philosophica qua Poterunt Nomines Diversissimorum Idiomatum etc. Londono, 1661.

DESCARTES, Rene (1596-1650). Franco. En letero al abato Mersenne la 20an de novembro 1629 li brile formulis la principojn en la konstruo de la plej bonaj modernaj sistemoj de la artefaritaj lingvoj.

DINWOODIE, John Sharp (1904-1980). Skoto. Poeto. Verko: Kastelo el revoj (el la volumo Kvaropo).

DAMBRAUSKAS/DOMBROVSKI, Aleksandro (1860-1938). Litovo. Lernis Esperanton jam en 1887. Redaktoro de Litova Stelo. Kontribuis al multaj revuoj, kaj en 1905 eldonis la poemaron Versajhareto.

ENGHOLM, Stellan (1899-1960). Svedo. Verkisto kaj tradukisto. Chefaj verkoj: Homoj sur la tero (romano); Infanoj en torento (romano); Vivo vokas (romano). Redaktis la literaturan revuon Malgranda revuo.

FRANCIS, John Islay (1924-), Skoto. Poeto kaj novelisto. Chefaj verkoj: Vitralo (novelaro); La granda kaldrono (romano); Misio sen alveno (sciencfikcia romano).

FRENKEL, Roman. Ruso. Pionira E-poeto. Chefa verko: Verdaj fajreroj'.

HAEFKER, Hermann (1873-?). Germano. Autoro de la grava "universala historio" Jarmiloj pasas.

HODLER, Hector (1887-1920). Sviso. Filo de la pentristo Ferdinand Hodler. Kunfondinto de Universala Esperanto-Asocio.

HOHLOV, Nikolai (1891-1953). Ruso. Tradukis el angla, rusa kaj serba lingvoj. Lia plej grava orginala verko estas La tajdo (poemaro).

HYAMS, H.B. (m. 1960). Anglo. Pentristo kaj verkisto. Lia chefa verko (sub pseudonimo Tagulo): Nova sento.

KALOCSAY, Kalman (1891-1976). Hungaro. Shlosila figuro en la literaturo de Esperanto. Poeto, tradukisto, redaktoro. Redaktis la gravan revuon Literatura mondo. Kunverkis gravan analizan gramatikon de Esperanto. Tradukis poezion el trideko da lingvoj. Formulis la poezian lingvajhon de Esperanto. Chefaj verkoj: Strechita kordo (poemaro); Izolo (poemaro); Infero de Dante (traduko); Regho Lear de Shakespeare (traduko); Tutmonda sonoro (tradukitaj poemoj, 2 vol.).

KAROLCZYK, Stanislaw (1890-1966). Polo. Poeto kaj tradukisto. Chefa verko: Unuaj agordoj.

KOCK, Edwin de (1930-). Sudafrikano. Poeto. Chefaj verkoj: Ombroj de la kvara dimensio (poemaro); Fajro sur mia lango (poemaro); Kvin elementoj (poemaro); Saluton al la suno (poemaro); La konflikto de la epokoj (eposo).

KOMENSKY, Jan Amos (1592-1670). CheRo. Granda scienculo, filozofo kaj pedagogo. En sia libro Via Lucis (1641) profetis la tempon, kiam la homaro ghuos la uzadon de universala helpa lingvo nekompareble pli facila kaj akirebla, ol niaj lingvoj naturaj.

KONISI Gaku (1934- ). Japano. Novelisto kaj tradukisto. Chefaj verkoj: La kosmoshipo "Edeno n-ro 5" (sciencfikciaj noveloj); Vage tra la dimensioj (sciencfikciaj noveloj).

LAPENNA, Ivo (1909-1987). Kroato, poste brita civitano. Juristo, verkisto, oratoro. Shlosila figuro en la E-movado post la Dua Mondmilito. Generala sekretario de UEA (1955-1964), Prezidanto de UEA (1964-74). Chefaj verkoj: Retoriko; Elektitaj prelegoj kaj paroladoj; Esperanto en perspektivo (chefred.).

LEAU, Leopold. Franco. Doktoro pri sciencoj. Kunlaboranto de Couturat (k.v.).

LEIBNITZ. Fama filozofo, kiu en 1666, dudekjara, elmetis siajn konceptojn pri estonta filozofia lingvo.

LUYKEN, Heinrich August (1864-1940). Germano, poste brita civitano. Romanverkisto. Chefaj verkoj: Stranga heredajho (romano); Pro Ishtar (romano).

MIYAMOTO, Masao (1913-). Japano. Poeto, romanverkisto, tradukisto. Chefaj verkoj: Invit' al japanesko (poemaro); Naskitaj sur la ruino (romano); Pri arto kaj morto (novelaro).

NEERGAARD, Paul (1907-1987). Dano. Agronomo, redaktoro. Chefaj verkoj: Atakoj kontrau ghardenplantoj; La vivo de la plantoj.

NERVI, Mauro (1959-). Italo. Poeto, verkisto. Chefa verko: La turoj de l'chefurbo (poemoj, rakontoj, dramoj).

NEWELL, Leonard Nowell Mansell (1902-1968). Anglo. Poeto, tradukisto. Chefverko: Bakshis (novelaro).

PICH, Karolo (1920- ). Chefio. Poeto, romanverkisto. Chefaj verkoj: La litomishla tombejo (romano); Angoro (poemaro); Obsedo (poemaro).

PIRON, Claude (1931-). Sviso. Tradukisto, psikologo. Chefaj verkoj: Malmalice (poemaro); Chu vi kuiras chine? (detektiva romano); Chu li bremsis sufiche? (detektiva romano). Pseudonimo: Johan Valano.

PRIVAT, Edmond (1889-1962). Sviso. Profesoro, verkisto. Iama prezidanto de UEA. Chefaj verkoj: Tra l'silento (poemaro); Ginevra (dramo); Vivo de Zamenhof; Esprimo de sentoj en Esperanto.

RAGNARSSON, Baldur (1930- ). Islandano. Poeto, tradukisto. Chefaj verkoj: Shtupoj sen nomo (poemaro); Esploroj (poemaro).

RIBILLARD, Jean (1904-1962). Franco. Romanisto. Chefa verko: Vivo kaj opinioj de Majstro M 'Saud.

ROSBACH, Johann Hammond (1921- ). Norvego. Novelisto, romanverkisto. Chefaj verkoj: Homoj kaj riveroj (nqyelaro); Disko (novelaro); Fiancho de 1'sorto (romano).

ROSSETTI, Cezaro (1902-1950). Svis-anglo. Verkisto. Chefa verko: Kredu min, sinjorino! (romano).

ROSSETTI, Reto Mario (1909- ). Sviso. Artisto, poeto, novelisto. Chefaj verkoj: El la maniko (novelaro); Pinta krajono (poemaro).

ROSSI, Nicolino (1939-). Sanmarina civitano. Poeto, tradukisto. Chefa verko: Sur la vivopado (poemaro).

SADLER, Victor (1937-). Anglo. Poeto. Direktoro de la Centra Oficejo de UEA 1968-80. Verko: Memlchritiko (poemaro).

SCHULHOF, Stanislav (1864-1919). Chehho. Poeto, tradukisto. Chefaj verkoj: Per espero al despero (poemaro); Kion la vivo alportis (poemaro); Autunaj floroj (poemaro).

SCHWARTZ, Raymond (1894-1973). Franco. Novelisto, romanverkisto. Chefaj verkoj: Prozo ridetanta (novelaro); La stranga butiko (poemaro); Kiel akvo de l'rivero (romano).

SEKELJ, Tibor (1912- ). Kroato. Esploristo, verkisto. Chefaj verkoj: Nepalo malfermas la pordon; Premiitaj kaj aliaj noveloj.

SELEZNJOV, Ivan (m. 1904). Ruso. Pionira esperantisto, multe vojaghinta. Fondis kaj redaktis la periodajhon Revuo internacia en 1902.

STURMER, Kenelm Ralph Creuze (1903-1960). Anglo. Novelisto. Verkis ankau sub pseudonimo Kenelm Robinson. Chefaj verkoj: Por recenzo! (romaneto); Se grenereto... (novelaro).

STYLER, Albert Edward (1865-1928). Anglo. Verkisto. Chefaj verkoj: En la montoj; En la dolomitoj.

SZATHMARI, Sandor (1897-1974). Hungaro. Romanverkisto, novelisto. Verkoj: Vojagho al Kazohinio (romano); Mashinmondo (novelaro).

SZILAGYI, Ferenc (1895-1967). Hungaro. Poeto, novelisto. Redaktis la gravan revuon Norda prismo. Chefaj verkoj: La granda aventuro (novelaro); Koko krias jam! (novelaro); Mistero minora (romano).

SHIRJAEV, Ivan Genadievich (1877-1933). Ruso. Pionira verkisto. Chefaj verkoj: Sep rakontoj (novelaro); En la vagono (novelaro).

THORSEN, Poul (1915- ). Dano. Poeto. Chefaj verkoj: Rozoj kaj urtikoj (poemaro); Sen parashuto (poemaro).

TOTSCHE/TARKONY, Lajos (1902-1978). Hungaro. Poeto. Verko: Soifo (poemaro). Elstara literaturkritikisto.

TROMPETER, Wilhelm Heinrich (1839-1901). Germano. Termezuristo. Kiam en 1891 Zamenhof ne plu povis eldoni la revuon La Esperantisto, Trompeter dum tri jaroj pagis chiujn elspezojn por la revuo kaj tiel savis de disfalo la Esperantan aferon.

URQUHART, Thomas (1611-1660). Skoto. Autoro de Logopandecteison, or an Introduction to the Universal Language, Londono, 1653.

VALLIENNNE, Henri (1854-1908). Franco. Verkisto, tradukisto. Verkis la unuajn romanojn originalajn en Esperanto: Kastelo de Prelongo; Chu li?

WARINGHIEN, Gaston (1901- ). Franco. Poeto, tradukisto, leksikografo ktp. Elstara figuro en la Esperanta kulturo. Verkis poemojn sub la pseudonimo Georges E. Maura. Chefaj verkoj: Plena ilustrita vortaro; Eseoj I: Beletro; Ni kaj ghi (eseoj); Duonvoche (poemaro); Tra la parko de la franca poezio (kvar volumoj).

WILKINS, John. Anglo. Autoro de An Essay Towards a Real Character and a Philosophical Language, With an Alphabetical Dictionary, Londono, 1668.

<<

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ